KRISTNASKO |
Tri ŝipojn jen ekvidis mi
I Saw Three Ships Come Sailing In
Tradicia Angla Karolo
Esperantigis : ROS' Haruo, 2000
Fonto : RH
Tri ŝipojn jen ekvidis mi
Je l' Kristofest', je l' Kristofest',
Tri ŝipojn jen ekvidis mi
Je l' Kristofesta mateno.Kaj kion portis tiuj tri
Je l' Kristofest', je l' Kristofest',
Ho, kion portis tiuj tri
Je l' Kristofesta mateno?Veturis tie Maria kun
la beba Krist', la beba Krist',
Veturis tie Maria kun
la beba Krist' kaj Jozefo.Kaj kien celis tiuj tri
Je l' Kristofest', je l' Kristofest',
Ho, kien celis tiuj tri
Je l' Kristofesta mateno?Bet-Leĥem estis ilia cel'
Je l' Kristofest', je l' Kristofest',
Bet-Leĥem estis ilia cel'
Je l' Kristofesta mateno.Kaj sonos ĉiu sonoril'
de l' tuta ter', de l' tuta ter',
Sonoros ĉiu sonoril'
Je l' Kristofesta mateno.Melodio : I SAW THREE SHIPS
Tradicia Angla Karolo
MIDI RH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto