TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

TRIUNUO

Venu, tutpova Di'!

Originalo : Come, Thou almighty King

Anonima Anglalingva Himno, ĉ. 1757
(Unue aperis tiujare en kolekto de Whitefield)
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : Ad 376 (kp AK 95)

  1. Venu, tutpova Di',
    Vin laŭdi volas ni kun danka kor'.
    Patro de l' kreitar', estu por ni rempar'
    Kontraŭ allog-erar' dum ĉiu hor'.

  2. Enkarniĝinta Vort',
    Venu kun sava fort' kaj tenu nin
    Ĉiam en harmoni', kun frata simpati',
    Ĉe Via Eklezi' pli gloru Vin.

  3. Sankta Spirito, Vi
    En ni atestu pri la Dia ver'.
    Vi granda Paraklet' flustru en la kviet'
    De l' koro pri l' aĉet' El mort-danĝer'.

  4. Ho Triunua Di'
    Levas la korojn ni kun laŭd-fervor'.
    Plejalta Suveren', Vin en eterna ben'
    Vidos ni ĉiam en Ĉiela glor'.

Melodio : ITALIAN HYMN
Komponis : Felice DE GIARDINI, 1769
MIDI TCH
Varianto MOSCOW: MIDI AK* + LCA*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto