Libro-serio Juraj Kajeroj
Esperanta Jura Asocio planas eldoni, laŭ niaj ebloj, librojn kiuj pritraktos jurajn temojn.
Øis nun aperis: KODO DE HAMURABO
* DATUMOJ:
Titolo: KODO DE HAMURABO
Subtitolo: Esperanto-traduko kaj komentarioj de unu el la plej antikvaj jur-kodoj (1.700 jaroj a.K.) Eldonas: Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiøo Serio: Juraj Kajeroj Jaro: 1.999 ISBN 84-930304-2-2 Tradukistoj: Tom ARBO HØEG kaj Odd TANGERUD Paøoj: 82 (glue binditaj) Presis: GERO-DATA de Rasta (Norvegio) Prezo: 6 eŭroj |
Jen recenzo publikigita en la revuo pri KODO DE HAMURABO
Hamurabo (skribo en sciencaj tekstoj kutime: Hammurabi) estis babilona reĝo ĉ. 1700 a.K. Li estas konata pro la Kodo de Hamurabo, kompilaĵo de ekzistantaj leĝoj de la regiono. Tiu kodo, kies preskaŭ kompleta teksto estis retrovita en la komenco de la 20a jarcento, restis bazo de la tiea juĝsistemo dum pluraj jarcentoj post la disfalo de la regno de Hamurabo.
Kvankam Hamurabo estas nomo menciata en ĉiuj enciklopedioj, la tekstoj de lia fama kodo apenaŭ troveblas. La samo validas por multaj aliaj historiaj tekstoj. Tiun mankon konstatis Tom Arbo Høeg (1926-1992), norvega juristo kaj bibliotekisto. Jam tradukinte kelkajn similajn jurajn tekstojn Esperanten, li tradukis ankaŭ la Kodon de Hamurabo. Je lia morto, la traduko estis preta. Lia kuntradukanto, Odd Tangerud, kompletigis la verkon per notoj, indekso, ktp. Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo eldonis la libron.
La Esperanto-traduko estas bazita sur aliaj tradukoj, ĉefe sur la norvega traduko de Arvid S. Kapelrud el 1943. La kodo precipe gravas, ĉar ĝi estas unu el la plej malnovaj skribitaj civilaj regularoj. Laŭ nunaj normoj la preskribitaj punoj ofte aspektas kruelaj, sed la nura fakto, ke reguloj ekzistis kaj estis aplikataj, donis juran protekton ankaŭ al malfortuloj en socio militista kaj agrikultura.
En la libro estas bibliografio, bedaŭrinde ne aktualigita depost 1943. Feliĉe nun ekzistas Interreto. Per rapida esploro mi trovis dekojn da retpaĝoj pri Hamurabo; interesito do senprobleme povos pli detale esplori la temon.