Saluton de la Prezidanto de

ESPERANTA  JURA  ASOCIO

 

                            Estimataj Legantoj:

    Tiu ĉi paĝo estas grava antaǔpaŝo por Esperanta Jura Asocio.  Posedante membrojn de la   internacia komunumo de juristoj en multaj landoj; juristoj kiuj uzas multajn malsamajn lingvojn krom Esperanta, EJA havas  gravan  pioniran   rolon   ludi  en la konstante ŝanĝanta plimalgrandiĝanta, interpopola, evoluiĝanta mondo.

    La celoj de EJA estas enradikigataj en la nobla kredo ke juristoj kaj la ĝusta apliko de la juro havas grandan rolon ludi en la ĉiea atingo de justeco en la moderna mondo; mondo en kiu tro ofte mankas justeco. Helpate de la uzo de la neǔtrala, internacia lingvo Esperanto, EJA celas, kiel unua paŝo, pli fortigi, pli intimigi kaj proksimigi internaciajn kaj interkulturajn kontaktojn inter juristoj, kie ajn en la mondo ili loĝas kaj profesie laboras.

    Plue, kaj sekve de la unua celo, la konstanta evoluigo de ĉiuj specoj de internaciaj rimedoj por protektado de  homaj rajtoj kaj respekto por la rego de juro kie ajn tio ĉi bezoniĝos.

    EJA bonvenigos enketojn de iuj ajn juristoj kie ajn en la mondo ili loĝas kaj laboras kiuj posedas kun EJA la idealojn menciitajn. Mi ankaǔ deziras inviti al ĉiuj esperanto-juristoj kunlabori kun nia revuo Jura Tribuno Internacia.  Nia oficiala organo estas eldonata almenaǔ  unufoje en la jaro. La enhavo varias multe kvankam kun emfazo en la internaciaj aspektoj de la juro.

    Amike, kolegece kaj sincere salutas ĉiujn KEP ENDERBY, Prezidanto de la Esperanta Jura Asocio.

                   

                                            × Reveni  indeksen