ESPERANTA  JURA  ASOCIO

Statuto

 

1. NOMO.-

La nomo de la Asocio estas ESPERANTA JURA ASOCIO, mallonge EJA.

2. PROPRA JURO.-

La Asocio estas internacia organizo, kiu ekzistas laǔ la juro de Anglio-Kimrio sen aparta personeco. La havaĵojn de la Asocio proprietas la membroj. La estraranoj responsas solidare pri ĝiaj civilaj obligacioj kaj rajtas el la havaĵoj sin kompensi. La prezidanto povas enoficigi minimume du konfidatariojn nomitajn de la estraro por preni tontine la nudan juran proprieton de unuopaj havaĵoj.

3. CELOJ.-

La celoj de la Asocio estas informi en juristaj medioj pri la internacia lingvo Esperanto, praktike utiligi Esperanton sur ĉiuj kampoj de la juro kaj kontribui en sia fako al la edukado por tutmonda konscio.

4. NEŬTRALECO.-

La Asocio estas neǔtrala rilate al la nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj respekto de la homaj rajtoj estas por la agado de la Asocio esencaj kondiĉoj.

5. OFICIALA LINGVO.-

La sola oficiala lingvo de la Asocio estas la internacia lingvo Esperanto.

6. MEMBRECO.-

Ordinara membro devas esti profesia juristo aǔ posedi universitatan aǔ ekvivalentan diplomon pri juro aǔ esti studanto por tia diplomo. Ĉiu alia persono povas peti aliĝon kiel asocia membro. Pri la akceptado de aliĝoj decidas la estraro, kiu rajtas prokurigi pri tio la sekretarion. Ĉiu membro pagas jaran kotizon difinitan de la estraro. Membro, kiu ne rekotizas ĝis la fino de marto, estas konsiderata kiel eksiĝinta.

7. ESTRARO.-

La estraro konsistas el prezidanto, la sekretario kaj tri simplaj estraranoj. Ĉiu estrarano devas esti ordinara membro. La estraro direktas la agadon kaj financojn de la Asocio sub gvidado de la prezidanto. Por ĉiu estrara decido sufiĉas plimulto de la donitaj voĉoj. En okazo de egaleco decidas la prezidanto. La estraro laboras koresponde. Krome, kkunsido de minimume tri estraranoj estas decidipova, se ĝian okazigon jam aprobis la estraro.

8. ELEKTO DE ESTRARANOJ.-

La ordinaraj membroj elektas la estraranoj en ĉiu tria jaro per sekreta poŝta balotado. Kandidatoj devas anonci sin per letero al la sekretario ĝis la fino de marto en la elektojaro. La sekretario aerpoŝte dissendas la balotilojn ĝis la fino de aprilo. La limdato por rericevo de la balotiloj estas la fino de junio. Oni balotas aparte por la prezidanto kaj la sekretario. Se ekzistas nur unu kandidato por la prezidanteco aǔ la la sekretarieco, aǔ ne pli ol tri kandidatoj por simpla estraraneco, ne necesas okazigi la koncernan parton de la balotado.

9. OFICOPERIODO.-

La estraro oficas ĝis la fino de la tria jarkunveno post la elekto. Neniu rajtas ofici kiel prezidanto dum pli ol du sinsekvaj oficoperiodoj.

10. MALKONFIDO.-

Se plimulto de la ordinaraj membroj esprimas pri la estraro malkonfidon per letero al la sekretario, oni devas elekti novan estraron. La proceduro pro tia elekto baziĝas sur artikolo 8 kun necesaj modifoj. La nova estraro tuj transprenas la direktadon de la Asocio kaj la malnova estraro estas konsiderata kiel demisiinta.

11. ALELEKTOJ.-

Se estrarano forpasas, ĉesas esti ordinara membro aǔ libervole demisias, la estraro okazigas alelekton. La proceduro por alelekto baziĝas sur artikolo 8 kun necesaj modifoj. Alelektita estrarano oficas dum la resto de la kuranta oficoperiodo.

12. ESTRARA RAPORTO.-

La estraro raportas ĉiujare pri la agado kaj la financoj de la Asocio. La sekretario aerpoŝte dissendas la raporton al la membroj  ĝis la fino de aprilo.

13. JARKUNVENO.-

La jarkunveno okazas kadre de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝi diskutas pri la agado kaj financoj de la Asocio kaj transdonas rekomendojn al la estraro.

14. EKSIGO - AMENDO - MALFONDO.-

Se minimume dek ordinaraj membroj proponas per letero al la sekretario eksigon de membro, amendon de la statuto aǔ malfondon de la Asocio, la sekretario aerpoŝte dissendas balotilojn pri la propono al la ordinaraj membroj. La limdato por rericevo de la balotiloj estas du monatojn post ilia dissendo. Por aprobi la proponon necesas du trionoj de la donitaj voĉoj. Se almenaǔ du trionoj de la donitaj voĉoj favoras la proponon sed partoprenas malpli ol duono de la ordinaraj membroj, oni reokazigas la balotadon en la daǔro de unu monato. Se la rezulto de la dua balotado estas simila, oni konsideras la proponon aprobita, se temas pri amendo de la statuto aǔ malfondo de la Asocio, sed malaprobita, se temas pri eksigo de membro. Balotado por eksigi membron devas esti sekreta. La eksigo estas malvalida, se oni ne antaǔe donis al la koncerna membro adekvatan okazon skribe sin defendi.

15. LIKVIDO.-

En okazo de malfondo la estraro nomas likvidanton, kiu kolektas la havaĵojn kaj, post pago de ĉiuj ŝuldoj, dividas ilin egale inter Universala Esperanto-Asocio kaj la Akademio de Esperanto.

 

Teksto valida je 1 marto 1991

× Reveni  indeksen