al la indekso
simbolo de la 5-a TAKE
apogo
organizado
Meksika Esperanto-Federacio
Federación Mexicana de Esperanto
Meksika Esperanto-Federacio
 
oficiala flugkompanioMexicana de Aviación
5-a TAKE-Tutamerika Kongreso de Esperanto
(de la 15-a ĝis la 21-a de Aprilo, 2001, Meksiko)

AMERIKO:  UNU KONTINENTO, DIVERSAJ HISTORIOJ


Diversaj historioj... diversajn raportojn do vi legu pri tiu evento, kiu lasis kiel komuna trajto la ĝojon ĉe la partoprenintoj, antaŭ novaj konatoj kaj kunlaborproponoj, en la spirito mem de regiona integriĝo, kiu signas la Agadon Amerikan de UEA.
.

.
La Kvina Tutamerika Kongreso
mag. Atilio Orellana Rojas
UEA-Komisiito por Ameriko

    En Meksikurbo, la iama ĉefurbo de la Azteka Imperio, efektiviĝis de la 15a ĝis la 21a de aprilo 2001 la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE). 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj, meze de varma printempo, ĝuis la simpatian akceptemon kaj gastamon de la lokaj Esperantistoj.

   La malfermo efektiviĝis en la sidejo de la Deputita Ĉambro, barokkolonistila domego. Per profunde kortuŝa indiĝena ceremonio oni bonvenigis nin meze de plurkoloraj petaloj, buntaj maizospikoj, kukurboj kaj sonoj de jarmila konka muziko kaj la beleco de la naŭatla lingvo. Tiam ni kalkulis je la ĉeesto de la Alta Protektanto de TAKE, la deputitio Yolanda TORRES TELLO; la Honora Prezidanto de TAKE, D-ro Miguel LEON-PORTILLA; la reprezentanto de la Urbestro de Meksikurbo, Lic. Pablo YANES RIZO kaj la eksdeputitino Virginia JARAMILLO FLORES, kiu mirigis ĉiujn per sia flua Esperanto iam lernita dum kurso en Budapeŝto. Fine de la ceremonio ĉiu reprezentanto de la diversaj landoj enmetis floron en florvazon meze de la podio kreante tiel simbolon de unuiĝo de ĉiuj landoj en nia terglobo.

    La temo de la Kongreso, "Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj" estis prezentita de Mark FETTES kaj al ĝia analizado kaj pripensado kontribuis la diskutsesio gvidita de la konata mondvojaĝanto Amanda HIGLEY pri la diversaj versioj de historio kaj kiel en la amerikaj landoj oni (mis)instruas ĝin. Certe elstare brila estis la prezentado de la meksika verkisto Miguel LEON-PORTILLA, fama klerulo, kies verko "Tra l'okuloj de l'venkitoj" estis tradukita en Esperanton de D-ro Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO kaj prezentita kun samtempa traduko en la unua tago de la Kongreso.

    Diversaj prelegoj okazis rilate al la historio de la E-Movado en Ameriko, ekzemple, Ruben TORRES konigis al ni la vivhistorion de nia lingvo en Kolombio, Fidel FIGUEROA la samon faris rilate al Meksiko, Juan Ramon RODRIGUEZ  GOMEZ pri Kubo kaj Hugo MORA POLTRONIERI pri Kosta-Riko.

    LKK, sub la gvido de Leonora TORRES y TORRES, modele laboris por oferti al la gastoj brilan programon. Dum TAKE ni povis konatiĝi kun la meksika kulturo per prelegoj pri "Azteka ŝtono" (Angel SEGURA), "Akapulko, ekzemplo de tutmondiĝo inter la XVI kaj XVII jarcentoj" (Luis RAUDON URIBE), "Arkitektura tradicio en Meksiko" (Leandro GARCIA), lanĉo de Meksika Antologio, ktp. La distraj programeroj konatigis nin kun la muziko kaj dancoj de Meksiko kaj dum prezentado de la oro "Gepatroj kaj geamikoj" ni muzikstile celebris la datrevenon de 2 kongresanoj per la fama "Mañanitas".

    Rilate al instruado, efektivigis fulma kurso gvidita de Alberto GARCIA FUMERO, prezentado de la ekzamena sistemo de ILEI/UEA kaj sekve sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (kun 5 kandidatoj, el kiuj 4 sukcesis), prezentado de la filmo "Esperanto, pasporto al la tuta mondo" (Lucy HARMON), kiun sekvis alitage trafa metodika prelego pri kiel utiligi la vidokurson fare de Grant GODALL. Realiĝis ankaŭ  A-Seminario pri Cseh-metodo kun 7 kandidatoj kaj cetere, eblis lerni unu el la lingvoj parolataj en Meksiko, la naŭatla.

    La 5-a TAKE donis la okazon aŭskulti la kontribuon de James REZENDE PITON pri filatelo kaj kiel la retaj rimedoj kontribuas al Esperanto, de Franklin MONTENEGRO pri diabeto kaj endokrinaj malsanoj, Julie REGAL pri la baha'a kredo en la amerika kontinento, Ricardo CARRILLO pri la homa genaro aŭ Detlef MEIER pri la doktrino de Bruno GROENING. Pli primovadaj estis la prezentadoj de Michela LIPARI pri UEA, de Bill MAXEY analizante la nunon de la Movado, Vladka CHVATALOVA, kiu diversfoje kunvenigis nin pri junularaj temoj aŭ Johano BACHRICH en sia pledo por fortiĝo de la hispanlingva Esperantio.

    La programo kalkulis je taŭga dozo de ekskursoj. En Xochimilco tra la aztekaj kanaloj, kiuj iam irigaciis la kultivejojn de Tenochtitlan (la malnova nomo de Meksikurbo), ni veturis per plenkoloraj boatoj speciale pretigitaj por ni kun la nomoj "Esperanto", "Klara", "Ludoviko" kaj "MEF" (Meksika E-Federacio), al Teotihuacan kaj estis ankaŭ tempo por promenado kaj konatiĝo kun la plej granda urbo en la mondo.

    La UEA-Komisiono por Ameriko okazigis diversajn sesiojn (junularo, informado, instruado, aplikado, financoj, strategia plano) kiam la diversaj aktivuloj pridiskutis la nuntempon de Esperanto en Ameriko kaj kiel subteni la laboron en landoj, kiel ekburĝonas la Movado (Honduraso, Panamo, Paragvajo).

    En la diskutado pri junularo denove pli klare vortiĝis la fenomeno, ke en la plejmulto el la amerikaj landoj la gejunuloj laboras kune kun la maljuna parto de la movadanoj kaj ne estas sentata la bezono krei kaj vivigi TEJO-Sekciojn en la kontinento. Verŝajne TEJO devus adaptiĝi al la diversaj mondaj fenomenoj kaj provi eltrovi la manieron por ke ĉi tiaj situacioj estu konsiderataj kaj utiligataj bondirekte. Ĝenerale estas la kompreno, ke estus bone sekvi la eŭropan modelon por subteni la reprezentiĝon de TEJO internaciskale. Fine de la Kongreso estis firmaj planoj por la starigo de 2 novaj Sekcioj: la kolombia kaj meksika.

    Venis interesaj proponoj, kiel:

  • vastigi la amplekson de "AktivAmeriko", tiel, ke ĝi iĝu la voĉo de la Movado en landoj, kie Esperanto ne estas ankoraŭ firme ankrita;
  • kadre de la sekvaj Amerikaj Kongresoj okazu Lingva Festivalo por tiel eliri la fermitecon de la E-rondo kaj prezenti sin tiel antaŭ alia medio;
  • kontakti respondeculojn de retpaĝoj pri vojaĝoj por konigi la eblecojn vojaĝi malaltkoste pere de Esperanto;
  • kreado de datumbazo pri ĝemelaj rilatoj inter amerikaj urboj kaj urboj en aliaj partoj de la mondo (informoj pri amerikaj urboj kaj ĝiaj ĝemelaj, bv sendi al la Amerika Komisiito, Atilio ORELLANA ROJAS).
  • starigi reton de kontribuantoj, kiuj monate kaj/aŭ jare kontribuos strukture al la Fondaĵo "Ameriko" de UEA por tiel konsistigi kapitalon por ĝi;
  • starigi en baldaŭa estontenco Hispanlingvan Sekcion de ILEI.
    La Kongreso kalkulis je propra eldonaĵo, nome, "Kuriero de la Nova Mondo", kiu sub la redaktora respondeco de James REZENDE PITON aperis 4-numere.

    Laste menciendas, ke antaŭ la dato de la Kongreso, LKK sukcesis aperigi 2 artikolojn en la loka gazetaro kaj dum ĝi en "Excelsior", unu el la plej malnovaj ĵurnaloj de Meksiko, estis dediĉita kvarona paĝo kun foto pri la Kongreso. Cetere, kadre de la Kongreso okazis belarta konkurso por infanoj kaj gejunuloj sub la temo "Kiel mi vidas mian landon" kaj ili estis ekspoziciitaj en la deputitejo kaj en retkafejo prokisma al la kongresejo... kies nomo estis "Esperanto" kaj kie la kongresanoj estis akceptitaj de la estro.

    Fotoj pri la Kongreso estas rete atingeblaj per la jenaj retpaĝoj:

 

http://br.oocities.com/ctcampinas/take2001
http://web.mit.edu/quark/Public/meksiko
http://TAKE2001.8k.com

    La ferma ceremonio estis la momento por invito al la sekva TAKE okazonta en Kubo en la jaro 2004.
 


Kongresa Rezolucio 1
(por diskonigo precipe inter e-istoj; v. ankaŭ KR 2 )
Rekomendoj por la disvolvado de la Amerika Esperanto-Movado, el la 5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo 15-21 aprilo 2001.

Ni, Esperantistoj el 29 landoj de Ameriko kaj de aliaj mondopartoj, aŭdinte raportojn pri la stato de la Esperanto-Movado en Ameriko kaj pridiskutinte ideojn por ĝia progresigo,

konstatas

  •  ke ekzistas kreskanta intereso pri regiona kunlaboro en Ameriko;
  •  ke, malgraŭ tio,  malmultaj aktivuloj aŭ asocioj bone konas la Movadon en aliaj landoj;
  •  ke pli bona reciproka kono kaj kunlaboro povus multe helpi ne nur pri la disvastigo de Esperanto, sed ankaŭ pri ĝia uzado por interkulturaj celoj;
kaj sekve rekomendas
  •  ke la plej fortaj landaj asocioj de la regiono, en Brazilo, Kubo kaj Usono, dediĉu parton de sia agadprogramo al plifortigo de la regiona kunlaboro;
  •  ke oni konsideru interalie (1) la regulan interŝanĝadon de informoj kaj ideoj per Interreto kaj diskutliste kaj TTT-paĝe; (2) la plivastigon de Brazila Esperantisto al tutkontinenta revuo; (3) la gastigadon de aktivuloj el aliaj landaj movadoj; (4) la organizadon de trejnseminarioj pri informado, instruado kaj aplikado de Esperanto
  •  ke ĉiuj landaj asocioj provu kunordigi sian agadprogramon kun la laborplano de la UEA-Komisiono por Ameriko 2001-2010;
  •  ke ĉiuj Landaj Asocioj kunlaboru pli aktive kaj celkonscie en la Komitato de UEA, interalie per reciproka konsultado de la amerikaj komitatanoj kaj per la subteno kaj antaŭenigo de proponoj por reformi la strukturon kaj tagordon de la komitatkunsidoj por ke tiuj pli bone respondu al la interesoj kaj prioritatoj de la regiona kaj landa agado.
.
.

.

Kongresa Rezolucio 2 
(tradukota nacilingve, por diskonigo precipe al ekstermovada publiko)
Rezolucio de la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Meksikurbo, 15-21 aprilo 2001

En ĉi tiu semajno, kiam reprezentantoj de la ŝtatoj el la tuta Ameriko priparolas la komercan unuiĝon de la kontinento, ni, parolantoj de Esperanto el ĉiuj regionoj de  Ameriko kaj el aliaj mondopartoj, alvokas por alia unuiĝo:

  • unuiĝo sur bazo de komunika egaleco, kiu respektas la naciajn kaj etnajn diferencojn kaj inter kaj ene de la ŝtatoj;
  • unuiĝo sur bazo de transnacia edukado, kiu konigas al infanojn diversajn vidpunktojn pri la historio kaj instigas ilin al senpera konatiĝo kun aliaj kulturoj;
  • unuiĝo sur bazo de lingva kaj kultura diverseco, kun aparta atento al la protektado kaj disvolvado de la indiĝenaj kulturoj.
Tia Ameriko eblas kaj indas. Ni invitas ĉiujn homojn aliĝi al ni por ĝia konstruado.

En Meksikurbo, la 21an de aprilo 2001
 

.

.
Amerika Junularo - Estonteco: Brila kaj Bela!!!
Mayrim Carolina Sandoval Duran (Venezuelo)

La lando de la Naŭatla lingvo, Meksiko, malkaŝis siajn sekretojn antaŭ la granda scivolemo de la amerikaj gejunuloj kiuj gaje partoprenis la 5-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto.

Vladka Chvátalová, Ĝenerala Sekretario de TEJO, estis unu inter la gravuloj partoprenintaj ĉi tiun ankaŭ gravegan kongreson, dum kiu okazis multege da diskutado pri  la estonteco de Esperanto en la kontinento, kaj pri la graveco de la junularaj aferoj. Tie ŝi gvidis la diskutadon pri TEJO kaj la junularaj aferoj en Ameriko, kun ege bonaj rezultoj, kiuj montras ke en Ameriko estas multaj brilaj junuloj kiuj laboras kaj laboros por Esperanto.

Brile partoprenis Amanda Higley, usonanino, kiu vere spertis la Pasportan Servon, vojaĝante dum jaro kaj duono tra Europo, kaj kiu nun prelegas en la diversaj universitatoj de Usono kaj Kanado pri sia sperto. Ŝi uzas siajn prelegojn kiel ilon por vigligi la junularan movadon en Nordameriko. Dum la kongreso ŝi ankaŭ gvidis ege interesan diskut-sesion pri la instruado aŭ misinstruado de la Amerika historio en la tuta kontinento, kio estis unu el la plej interesaj aktivaĵoj en la kongreso.

Inter la diversaj punktoj diskutitaj dum la kunsidoj estis Amikoj tra Ameriko, ankoraŭ nur reta, la dissendolisto kiu celas kunigi en unu organizo la junularon de la tuta Ameriko por kunlabori: por, pro kaj per Esperanto. Estas rimarkinde ke preskaŭ ĉiuj gejunuloj partoprenintaj estas aktivaj membroj de Amikoj tra Ameriko.

La amerikaj junaj partoprenantoj estis: Leonardo Janz el Brazilo, Eddy el Nikaragvo, Luis Cantillano el Kostariko, Ricardo Carrillo, Jimmer kaj Jennifer el Kolombio, Mayrim Sandoval el Venezuelo, Aurora García el Meksiko, Jacob Schwart kaj Amanda Higley el Usono.

Ankaŭ ili diskutis pri la preskaŭ certa ebleco de Brazilo kiel gastiganto de la venontjara IJK, kio promesas esti interesa ebleco por tiuj kiuj ankaŭ volus partopreni en la UK en Fortaleza venontjare en la lando de "Sambo, Muziko kaj la Karnavaloj", tio povas esti ege granda oportuno kaj multaj intecas partopreni en tiu du grandaj aranĝoj.

Aliflanke, gejunuloj diskutis ekkomenci okazigi venontjare TEJO-seminariojn kaj trejnadon por aktivuloj de Ameriko, kio rezultos en la plibonigado de la junulara movado en tiu ĉi kontinento, kaj multaj zorgas pri tiuj aferoj nun, pli ol antaŭe.

Gravaj helpintoj de la diversaj junularaj kunsidoj kaj aferoj estis Atilio Orellana, kiu multege helpis al la diversaj partoprenantoj kaj kiu multe zorgas pri la junularaj aferoj en Ameriko.

Sed ne ĉio estis seriozaj diskutoj, tute ne... kie estas amerikaj gejunuloj ĉiam estas festo, oni diras... kaj dum la kongreso tio tute veris, multo da gajeco, kantado, dancado, promenado tra la urbo, kaj grimpado sur la piramidoj amuzis la gejunulojn.


La raportintino (tria de maldekstre) 
kaj aliaj junaj kongresanoj,
anta&$365; la Katedralo en Meksikurbo

Ni invitas vin ankaŭ rigardi la TTT-paĝon de Meksika Esperanto-Federacio ĉe 

 http://www.esperantomex.org

.

.
al la indekso
1