Francisko Viljono:


DEBATO INTER KORPO KAJ KORO

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Le debat du cuer et du corps de Villon (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 11]
Jen kio? - Mi! - Do kiu? - Via koro:
Fadeno nur tre eta min nun tenas,
Sen forto, sen substanc', sen sanglikvoro,
Vidante ke en solo vi ĉagrenas
Kaj, kvazaŭ hundo, en angulo tremas. -
Pro kio do? - Pro via folplezuro. -
Sed kial vi? - Min trafas malplezuro. -
Lasu min paca! - Kial? - Mi pripensos. -
Kaj kiam? - Kiam ĉesos knabnaturo. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Kaj... kio vi fariĝu? - Vir' merita. -
Vi estas tridekjara. - Tre konsole! -
Ĉu knabo? - Ne. - Vi estas do prenita
De frenezeco. - Kie? Ĉu ĉekole? -
Neniom scias vi. - Tamen! Jam sole,
Ke muŝ' ne estas blanka kiel lakto. -
Jam ĉio do? - Ĉu mankas al vi takto?!
Se ne sufiĉas ĝi, mi rekomencos. -
Perdita estas vi! - Ne sen barakto! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malĝojas mi; vin trafas la doloro.
Se idioto estus vi, pardono
Por la povrulo eblus en ĉi horo.
Sed vi ne zorgas: fio ŝajnas bono,
Aŭ via kap' malmolas pli ol ŝtono;
Aŭ pli ol laŭd' vin plaĉas ĉi turmento!
Respondu nur al mia argumento!? -
Mi post la mort' doloron ne plu sentos. -
Ĉu jen konsol'? - Ho, saĝa elokvento! -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Malbonon kaŭzas kio? - Malfeliĉo:
Saturn'. En mian sakon la Fiulo
Enpakis la malbonon. - Superstiĉo!
Vi estas lia mastro, ne subulo.
Jam skribis Salomon' en sia rulo:
"Potencon ĉiu saĝa hom' posedas,
Pro kiu la influ' planeda cedas". -
Ne vera! Ĉiam mi de ĝi dependos. -
Kion vi diras? - Tion mi ja kredas. -
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos. -

Vi volas vivi? - Donu Di' potencon! -
Iel do... - Nu? - Vi sekvu konsciencon;
Legu sen fin'. - Kaj kion? - Nur sciencon;
Lasu amikojn stultajn! - Mi pripensos. -
Observu ĝin! - Mi kaptis la esencon. -
Ne ĝisatendu finan konsekvencon,
Pli mi ne diros. - Nu, mi prisilentos.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 11] Debato inter korpo kaj koro
Debato inter korpo kaj koro estis pli ofte uzata temo de balado.
Saturno : astrologie konata kiel malica planedo.
Salomono : en la apokrifa Biblio-libro Saĝeco de Salomono (Saĝ. 7:15s): ''[Dio] mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo, ... ciklojn de la jaroj kaj poziciojn de steloj, ... La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo.'' Viljono ŝajne memoris ''pli mov(pov)a''.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier