Francisko Viljono:


BALADO
(de proverboj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des proverbes (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 2]
Pro troa grat' - malbona kuŝo,
Pro prokrastad', bonŝanc' perdiĝas,
Pro akvoĉerp' rompiĝas kruĉo,
Pro tro-elspez', ĉemiz' vendiĝas,
Pro amikec', monuj' sentiĝas,
Pro multa don', nun prunt' konvenas,
Pro sieĝad', la urb' venkiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa dir' - jam nur konfuzo,
Pro forta hejt', la fer' ruĝiĝas,
Pro martelad' ekestas gruzo,
Pro instigad', afer' puŝiĝas,
Pro trorapid', labor' fuŝiĝas,
Pro troa prov', fiask' elvenas,
Pro promesad', plenum' urĝiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro unu "jen" - ne plu rifuzo,
Pro nia am', la hund' nutriĝas,
Pro vento-ŝanĝ' aŭdiĝas tuso,
Pro kapablec', ni honoriĝas,
Pro forvojaĝ' elmemoriĝas,
Pro alta prez', dezir' nin trenas,
Pro komunec', bezon' foriĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Pro troa ŝerc' - jam ne amuzo,
Pro konservad', frukt' ne boniĝas,
Pro onidir', jam tuj akuzo,
Pro ofta aŭd', la kant' koniĝas,
Pro bona nom', ni pardoniĝas,
Pro am' al Di', al Pap' amenas,
Pro ofta preĝ', kontent' doniĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.

Princo! Stultul' pro viv' spertiĝas,
Pro tro-vagad', li jam revenas,
Pro forta bat', li konvertiĝas,
Pro daŭra vok', Kristnask' alvenas.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 2] Balado de proverboj
La ioman nelertecon de la (junaĝa?) Viljona originalo iel spegulas la (por Esperanto) iom troigita eliziado. (FG)
troa grato : Viljono skribas: Pro troa gratado, la kaprino malbone kuŝas. La traduko estas pli ĝenerala. (FG)
Kristnasko : La voko ''Kristnask'!'' (No"el!) estis uzata kiel ĝojkrio ĉe grandaj okazaĵoj. Ĉi tie povus temi pri vortludo pri la nomo Noelo (vidu [152] k.a.).


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La paĝo de Vulpo-Libroj

La paĝo de Francois Gaulthier