Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade des femmes de Paris (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [144a] T 1515
Regus, laŭ dir', pri belparolo
Florencaj, Veneciaj inoj,
Sufiĉe por la am-frivolo
(Kaj eĉ antikvaj Romaninoj);
Tamen, ĉu estas Lombardinoj,
Ĝenovaninoj (ĉu mi pekas?),
Pjemontaj aŭ Savojaj inoj,
Parizanin' plej bone bekas.
Pri belparol' en Neapolo
Katedrojn havus la virinoj;
Kaj pri klaĉad' ekzistus skolo
De Germaninoj kaj Prusinoj.
La Egiptinoj, Hungarinoj,
Grekinoj laŭ parol' ne sekas;
Kataluninoj, Hispaninoj...
Parizanin' plej bone bekas.
Svisin' aŭ Bretonin'? Sen rolo!
Sur l'Eta Pont', haringistinoj
Al Gaskoninoj, kun petolo,
La bekon fermas. Ĉu Anglinoj,
Kalezaj aŭ Lorenaj inoj
(Ĉu mia listo miron vekas?),
Eĉ Valencjenaj Pikardinoj...
Parizanin' plej bone bekas.
Princ', pro parol' Parizaninoj
Premion havu, mi substrekas;
Malgraŭ la fam' pri Italinoj,
Parizanin' plej bone bekas.
[144a] Balado pri la Parizaninoj
En la traduko mi ''perdis'' la Tuluzaninojn. Pardonu, Akademia
Moŝto! (FG)
En la unua strofo temas pri diverslokaj Itallingvaj inoj.
l' Eta Pont' : Petit Pont, kun fiŝ-foiro, en
Parizo.