Francisko Viljono:


BALADO
(de etaj dirajxoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des menus propos (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [PD 3]
Mi konas musxojn en la lakto,
Mi konas laux vestajxo homon,
Mi konas songxojn disde fakto,
Mi konas laux veter' sezonon,
Mi konas laux pomujo pomon,
Mi konas arbon laux la sem',
Mi konas laux jxargon' friponon,
Mi konas cxion, krom min mem.

Mi konas vinon laux barelo,
Mi konas pastron laux admono,
Mi konas inojn ecx sen belo,
Mi konas lukson de barono,
Mi konas gastojn sen redono,
Mi konas ecx pri vana pen',
Mi konas robon laux fasono,
Mi konas cxion, krom min mem.

Mi konas pri cxeval' kaj mulo,
Mi konas bridon kaj timonon,
Mi konas mastron laux subulo,
Mi konas kreman pufpersonon,
Mi konas sumon kaj duonon,
Mi konas pekojn de l' Bohem',
Mi konas plej potencan Romon,
Mi konas cxion, krom min mem.

Ho Princ'! Mi konas cxion kroman,
Mi konas sanon disde sven',
Mi konas Morton senpardonan,
Mi konas cxion, krom min mem.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[PD 3] Balado de etaj dirajxoj
jxargono : grupa lingv(ajx)o, devianta (pli ol per uzo de necesaj fakaj esprimoj) de la cxirkauxa (''norma'') lingvo, uzata por montri grupanecon aux por ne esti komprenata de eksteruloj - ekzemple: sxtelista, kuracista, politikista, jurista jxargono. (La difino en PIV estas ''malnov- francisma'' antauxjugxo.) (FG)
la Bohemo : Jan Hus (1369-1415), laux la katolika eklezio herezulo, vive bruligita.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier