Francisko Viljono:


BALADO
(pri la Parizaninoj)

Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger

Francois Villon: Ballade des femmes de Paris (en Esperanto)


. . . . . . . . . . . . . . [144a] T 1515
Regus, laux dir', pri belparolo
Florencaj, Veneciaj inoj,
Suficxe por la am-frivolo
(Kaj ecx antikvaj Romaninoj);
Tamen, cxu estas Lombardinoj,
GXenovaninoj (cxu mi pekas?),
Pjemontaj aux Savojaj inoj,
Parizanin' plej bone bekas.

Pri belparol' en Neapolo
Katedrojn havus la virinoj;
Kaj pri klacxad' ekzistus skolo
De Germaninoj kaj Prusinoj.
La Egiptinoj, Hungarinoj,
Grekinoj laux parol' ne sekas;
Kataluninoj, Hispaninoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Svisin' aux Bretonin'? Sen rolo!
Sur l'Eta Pont', haringistinoj
Al Gaskoninoj, kun petolo,
La bekon fermas. CXu Anglinoj,
Kalezaj aux Lorenaj inoj
(CXu mia listo miron vekas?),
Ecx Valencjenaj Pikardinoj...
Parizanin' plej bone bekas.

Princ', pro parol' Parizaninoj
Premion havu, mi substrekas;
Malgraux la fam' pri Italinoj,
Parizanin' plej bone bekas.


notoj (prizorgis Wouter F. Pilger)

[144a] Balado pri la Parizaninoj
En la traduko mi ''perdis'' la Tuluzaninojn. Pardonu, Akademia Mosxto! (FG)
En la unua strofo temas pri diverslokaj Itallingvaj inoj.
l' Eta Pont' : Petit Pont, kun fisx-foiro, en Parizo.


...............................................
(C)1996 Vulpo-Libroj / Francois Gaulthier / Wouter F. Pilger, NL-8223-ZS-26.
CXiuj rajtoj rezervitaj. Alle rechten voorbehouden.
Tous droits réservés.
...............................................


La pagxo de Vulpo-Libroj

La pagxo de Francois Gaulthier