Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Alixandre et Diomedes (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [17] T 129
En temp' de Regxo Aleksandro
Kaptiton, Diomed', al li
Oni alportis, laux komando;
Fingroj en fer', por garanti',
Kvazaux sxtelisto laux meti',
CXar estis li pirat' sur maro;
Nun kondukita al kadi'
Kaj mortpunota pro la faro.
. . . . . . . . . . . . . . [18] T 137
De l' Regxo la demando sonis:
"Kial piratas vi sur mar'?"
La viro tuj respondon donis:
"Kial akuzo pri misfar'?
CXu tio estas sole, cxar
Sen deca flago sxipis mi?
Ja kun armiloj, sen erar',
Mi estus regxo kiel vi!
. . . . . . . . . . . . . . [19] T 145
Kion vi volas? De la fato
Reganta min gxis fundamento,
Amendament' al mia stato,
Devenas cxi temperamento.
Pardonu vi per sentimento
Kaj sciu ke tro da povreco
(Laux tre konata argumento)
Stimulas ne al lojaleco."
. . . . . . . . . . . . . . [20] T 153
La regxo, pripensinta pli
Kion jxus Diomed' eldiris,
"Vian fortunon sxangxos mi
De fusx' al bono" al li diris.
Kaj faris. Nu, li ne misdiris:
Pirat' farigxis virta homo.
Valero tion cxi ver-diris,
Li, kiun Granda nomis Romo.
. . . . . . . . . . . . . . [21] T 161
Se donus Di' ke mi renkontus
Aleksandrecan kompatemon,
El kiu bonfortuno fontus,
Se tiam vidus vi sxtelemon,
Do mi al jxeto en brulemon
Kun mia vocx' estus jugxata.
Neceso kauxzas eraremon;
Al kamp' ja venas lup' malsata.
[17]
Aleksandro : regxo de Makedonio (356-323 a.K.). Li
konkeris Greklandon, Egiption, Malgrand-Azion,
Sirion.
Diomedo : La rakonto pri Dionido (ne Diomedo) kaj
Aleksandro trovigxas cxe Cicerono (ne cxe Valero
Granda).
kadio : jugxisto.
[19]
amendamento : (cxi tie:) sxangxo-faktoro.
[20]
Valer(i)o Granda: Valerius Maximus, Latina
historiisto en tempo de imperiestro Tiberio (42 a.K. - 37
p.K.).
La pagxo de Francois Gaulthier