Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade des dames du temps jadis (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [41a] T 329
En kiu lando, trans aux cis,
Estas Romia Flor' plej bela?
Arkipiada kaj Tais',
SXia kuzin', kvazaux gxemela?
Ehxo', respond' al voko hela
Super river' aux lago klara?
CXiuj kun bel' senparalela. -
Nu, kie estas negx' lastjara?
Kie la sagxa Heloiz'?
Iris pro sxi al klostro-cxelo
Petr' Abelard' en Sankt-Deniz',
Pro am' kastrita - jen kruelo!
Kaj la regxin', pro kies pelo
Plongxis Burdan', post ludo para,
En sak' en Sejnon, ja laux celo?
Nu, kie estas negx' lastjara?
Kaj Blank-Lili', regxin' sen mis'
Kun vocxo de siren' fabela?
Grandplanda Berta, Triks', Alis'?
Kaj Harmburgis', la Majn-kastela?
Kie Johana Dark', fidela,
Viktim' de angla brul' sxtipara?
Ja kie, ho Estrin' cxiela?
Nu, kie estas negx' lastjara?
Ho Princ', ne post semajn' sencele
Demandu, nek post pauxzo jara -
Respondos nur refren', tiele:
Nu, kie estas negx' lastjara?
[41a] Balado pri Damoj de iamaj tempoj
cis : maltrans, je cxi tiu flanko de.
Flora : Romia kurtizano (altranga amoristino), kiu
heredigis multon al la popolo de Romo. Je sxia memoro oni
faradis flor-festojn (laux Juvenalo).
Arkipiada : Fakte temas pri viro, Alcibiades (5a
jc a.K.). CXar oni komentis lian belecon, en mezepoko oni
supozis lin virino.
Taisa : Atena kurtizano kiu sekvis Aleksandron al
Egiptio (4a jc a.K.).
Ehxoa : (en Helena mitologio) nimfo, enamigxinta al
Narciso - pro manko de re-amo, sxangxigxis al roko kaj
konservis nur sian vocxon.
Heloiz' : Helo"ise (1101?-1164), nevino de
Pariza kanoniko, studentino de Abelardo.
Petr' Abelard' : Pierre Ab'elard, Esbaillart aux
Abaelardus (1079-1142), filozofo-teologo. Lin
dungis la onklo de Heloiza por instrui filozofion al sxi.
Enamigxinte kaj (sekrete) edzigxinte al sxi, li sendis
sxin
(por logxi) al monahxinejo, ekster la influon de sxia
onklo.
Tiam tiu kastrigis Abelardon. Heloiza farigxis monahxino,
poste abatino. Abelardo farigxis abato kaj teologie la
cxefa kontrauxulo de (poste sankta) Bernardo de Klaravalo
(Clairvaux, Claravallis).
klostro : tipa monahxeja konstruajxo.
Sankt-Denizo : Saint-Denis.
Bur(i)dan' : Lauxrakonte, Johanino de Navaro (1273-
1305), edzino de Filipo 4a la Bela, kutimis inviti virojn
por amorado (kelktaga) kaj tiam jxeti ilin en fermita
sako
en Sekvanon (Sejnon, Saine/Seine). La filozofo
Jean Buridan (1292?-1360?), profesoro cxe Sorbono,
lauxrakonte, kiel studento estis tia viktimo. Lin savis
fojno-boato. Antauxe oni pensis, ke Buridano naskigxis en
1298, kaj nomis la rakonton ne ebla.
Blank-Lilio : Blanche de Kastilio, regxino de
Francio, edzino de Luiso 8a (kiu regis 1223-1226),
patrino de Luiso Sankta (9a).
Grandplanda Berta : patrino de Karolo Granda.
Triks' : Beatrikso aux Beatrico, onklino de Grandplanda
Berta.
Alis' : bopatrino de Beatrikso. (La nomitaj sinjorinoj
rolis en pluraj mezepokaj heroo-kantoj.)
Harmburgis' : (H)Aremburgis, solheredantino de
grafo de Majno (Maine), mortis 1126.
Johana Dark' : Je(h)anne Darc aux d'Arc,
Franca armeo-gvidantino, vive bruligita en 1431 fare de
la Angloj en Ruano, laux verdikto de eklezia tribunalo
prezidata de la episkopo de Bovezo.
La pagxo de Francois Gaulthier