Pri la Visito de Moore al la Cirko
                                                         de Elizabeth Bishop

Mi atingis Madison Square Garden-on tre frue-ni estis decidintaj pri tia horo c'ar ni deziris spekti la bestojn antau'e de la komenco de la montraj'o-sed Marianne estis tie antau' mi. S'i estis s'arg'ita: du bluaj tolaj sakoj, po unu je  brako, kaj du grandegaj brunaj paperaj sakoj, plenaj je io. Unu estis donita al mi. Ili enhavis, s'i diris al mi, malfres'an brunan panaj'on por la elefantoj, c'ar malfres'a bruna panaj'o estas unu el la aferoj kiun ili la plej bone g'uas por mang'i.  (Poste, mi suspektis, ke ili eble simile g'uus malfres'an blankan panaj'on, sed ke Marianne zorgis pri ilia sano.)  Dum ni eniris kaj malsupreniris al la malsupra nivelo, kie ni povis au'skulti (kaj flari) la bestojn, s'i rakontis al mi sian preparan planon pri la cirko. S'ia frato, Warner, estis doninta al s'i elefant-haran braceleton, kiu multe plac'as al s'i, kaj kiu estis farita el du au' tri s'nureroj el nigra haro ligitaj per oraj ligiloj. En s'ia sako, Marianne havis fortan ungo-tondilon. Mi devus distri la plenag'ajn elefantojn per la panaj'o, kaj, se ni estus bons'ancaj, la gardistoj ne observus s'in c'e la alia parto de la linio kie la idoj staris, kaj s'i povus elpreni s'ian tondilon kaj tranc'eti kelkajn harojn de la kapo de bebo, por ripari la braceleton.
S'i precize pravis; la elefantoj adoris malfres'an brunan panaj'on kaj komencis trumpeti kaj s'ovi unu kontrau' alia por g'in atingi. Mi restis c'e unu fino de la linio, por meti tranc'aj'ojn de panaj'o en la rostrojn de la pli maljunaj elefantoj, kaj Sinjorino Moore rapidis al la alia fino, kie la beboj estis. La grandaj elefantoj tiel *bruhahais, ke gardisto ja venis miadirekte, kaj, de la angulo de mia okulo, mi rimarkis, ke Sinjorino Moore klinis antau'en, trans la s'nuro sur la pintoj de la piedfingroj, kun tondilo en mano. Haroj de elefantoj estas rezistaj; mi pensis ke s'i neniam finos s'ian haro-tranc'adon. Sed tion s'i ja faris, kaj triumfe ni donis per mano la ceteron de la panaj'o kaj ekiris vidi la aliajn bestojn. S'i malfermis la sakon kaj montris al mi tri au' kvar malglatajn, grizajn harojn en peco da Kleenex.

*bruhahais = bru-bruis

[Marianne Moore ricevis la Pulitzeran Premion por Poezio en 1952. Elizabeth Bishop ricevis la Pulitzeran Premion por Poezio en 1956.]

Elangligis Jack Wilson.
Multan dankon al William O'Ryan por multajn bonegajn sugestojn.
6-02-03