Page 2 of 2
S’i ekhaltis kun eta tremo. Estis mals’arg’o al Framton kiam la onklino c’irkau’hastis en la c’ambron kun kirlaj'o de pardonpetoj pri la tardo de s’ia apero.

“Mi esperas, ke Vera distradis vin?” s’i diris.

“S’i  tre interesadis,” diris Framton.

“Mi esperas, ke vi ne g’enig’as pri la aperta fenestro,” diris Sinjorino Sappleton vigle; “mia edzo kaj fratoj revenos hejmen rekte de pafado, kaj ili c’iam envenas per tiu irejo. Ili c’asis galinagojn en la marc’o hodiau’, do ili faros kompletan malpuraj’on sur miaj kompatindaj tapis’oj. Tiel lau' viroj, c’u ne?”

S’i galimatiis gaje pri la pafado kaj la manko de birdoj kaj la s’ancoj por kapti anasojn en la vintro. Al Framton c’io estis efektive horora. Li faris urg’an sed nur parte sukcesan klopodon direkti la paroladon al malpli makabra temo. Li rimarkis, ke lia gastigantino donadis al li nur fragmenton de s’ia atento, kaj s’ia okuloj konstante forvagis preter li al la aperta fenestro kaj la fora gazeno. Certe estis bedau’rinda koincido, ke li vizitas je tiu tragika datreveno.

“La kuracistoj inter-konsentas ordoni al mi plenan ripozon, mankon de mensa ekscito kaj la evito de c'ia ajn perforta fizika ekzerco.” anoncis Framton, kiu kredis la sufice disvastigitan iluzion, ke absolutaj fremduloj kaj hazardaj konatoj dezirus la plej etan detalon pri siaj malsanoj kaj feblaj'oj, pri la kau'zo kaj sanigo. “Pri la afero de dieto ili ne tiom inter-konsentas,” li dau’rigis.”

“Ne?” diris Sinjorino Sappleton, en voc’o kiu j’us anstatau'is oscedon je la lasta momento. Tiam s’i subite eklumig’is en viglan atenton-- sed ne al la parolado de Framton.

“Finfine, ili alvenas!” s’i kriis. “Lau’e por teo, kaj ili ja s’ajnas kvazau' ili estas kota g’is la okuloj.

Framton ete tremetis kaj turnis sin al la nevino kun ekrigardo intencita komuniki simpatian komprenon. La infanino fiksrigardis tra la aperta fenestro kun stupora hororo en s’iaj okuloj. En frosta s’oko de sennoma timo Framton svingis gire en sia seg’o kaj rigardis en la saman direkton.

En la profundig'anta krepusko tri figuroj mars’adis trans la gazeno al la fenestro. Ili ciuj portis pafilojn sub iliaj brakoj, kaj unu el ili estis krome s'argi'ita de blanka palto trans liaj s’ultroj. Laca bruna spanielo restis apude c’e liaj kalkanoj. Silente ili proksimig’is al la domo, kaj tiam rau’ka juna voc’o c’antis el la krepusko: “Mi diris, Bertie, kial vi saltetas?”

Framton ekprenis freneze liajn stangon kaj c’apelon; la vestibla pordo, la gruza alirvojo, kaj la antau’a baril-pordo estis malklare rimarkitaj fazoj de lia impeta retiro. Biciklisto venante lau’ la vojo devis hasti en la heg’on por evadi tujan kolizion,

“Jen, ni estas c’i tie, mia kara,” diris la tenanto de la blanka pluvmantelo (Mackintosh), venante tra la fenestro, “meze kota, sed la pleja parto sekas. Kiu estis tio, kiu ekkuris elen kiam ni alvenis?”

"Tre eksterordinara viro, Sinjoro Nuttel,” diris Sinjorino Sappleton; “li nur povus paroli pri siaj malsanoj, kaj ekrapidis for sen unu vorto adiau’a au’ pardonpeta kiam vi alvenis. Oni pensus, ke li vidis fantomon.”

“Mi supozas, ke g'i estis la spanielo,” serene diris la nevinon; “li diris al mi, ke li havas hororon pri hundoj. Unfoje, li c’asig’is en tombejon ie  lau’ la riverbordoj de la Gango far amaso de pariaj hundoj, kaj devis tranokti en nove fosita tombo kun la bestoj knarantaj kaj ridetantaj kaj s’au’mantaj apenau’ super li. Tio sufic’as por kau’zi iun ajn perdi la kurag’on.”

Romano je mallonga aviso estis s’ia fako.

Fino

*Franca-fenestro estas ja pordo.

Elangligis Jack Wilson
Multan dankon al William O'Ryan por tre bonaj sugestoj.