1 el 3                                             
                                                    P Estas por Pizoj

                                                   de M. F. K. Fisher

. . . KOMPRENEBLE! kaj pro kelkaj kialoj pro kiuj la plej bonaj pizoj, kiujn mi iam mang'is en mia vivo estis, vere, la plej bonaj pizoj, kiujn mi iam mang'is en mia vivo.
    C'iuj bonaj kuiristoj, de Fanny Farmer g'is Escoffier, konsentas pri tri aferoj rilataj al tiuj delikataj mesag'antoj al niaj palatoj de la bonkora ter-patrino: ili devas esti tre verdaj, ili devas esti fres'e kolektitaj, kaj ili devas esti sens'elig'itaj je la precize lasta sekundo de la precizelasta minuto.
    Miaj pizoj, tio estas, tiuj, kiuj atingis preskau' nekredeblan pinton de perfekto, afero kiu plej probable ne okazos denove, plenumis tiujn tri gastronomikajn devojn g'is nivelo de preskau' ridinda g'usteco. Eblas, tamen, ke ec' tiu teknika perfekteco ne sufic'us sen la mistera kunfandig'o, tiun solan fojon,  de vetero, loko, aliaj malsatoj ol tiuj de mi. Ja, mi povas kompari felic'egon kun preskau'a felic'ego,  c'ar mi ofte, benata mi, mang'is exterordinarajn verdajn pizojn.
    Iam, ekzemple, mia avino kuris eksterdomen en s'ian g'ardenon, plenigis s'ian antau'tukon je la plej korpulentaj gus'oj, sidis spasme balancig'ante kun ia nervoza gajeco por kelketaj minutoj ilin sens'eligante--kaj antau' ol ni konsciis, s'i estis jam metinta sur la blank-kovritan tablon rondan teleron da pizoj en kremo. Ni mang'is tiujn per niaj kuleroj, tion ni neniam povis hejme!  Eble tio aldonis al ilia fragila, kortus'a gusto, sed ne multe: ili estis vere bonaj.
    Kaj ankau' iam en Parizo, en junio (kia gurdita sed mirinda kombinaj'o de la iome tro altetaksata motivo pri tempo-kaj-loko!), mi meztagmang'is c'e de-Foyot, kaj en la mezluma c'ambro, kie forcejaj rozoj staris sur c'iu tablo dum la preciza monato en kiu rozoj grimpas sensence ekstere sur c'iu latlatiso, mi spektis la c'efkelneron, tiel kapabla kiel magiisto, sekigi pizojn per flamo en ampleksa pato, aldoni tion kio s'ajnis esti egala pezo da butero, kio preskau' videble elsendis nebulon de aero dolc'-odora je fojno kaj herbokampo, kaj poste kirli la tuton.
    C'e la fino, li faris teatran trompon, pli por amuzi sin mem ol min, sed mi sidis gapante, kaj mi ankorau'
povas vidi la arkon de etaj verdaj legomoj flui supren en la aeron kaj poste fali, kun kontentiga s'us'o, re en la paton proksimume tri au' kvar futojn for de kie ili ekflugis.  Mi ekenspiris, la c'efkelnero riverencis etete sed iomete fiere, kaj poste ni faradis la relative ordinaran aferon servadi, frandi, kaj mang'adi.
1-16-2002
Klaku por pag'o 2