ALVOKO AL LA JUDA INTELEKTULARO

ALVOKO

al la juda intelektularo

Anonima broŝuro el 1901 de L.L.Zamenhof, kiu estas pli mallonga skizo de la pli ampleksa "Hilelismo" broŝuro aperinta la saman jaron. Bazita sur la traduko esperantlingven el la rusa originalo en Esperanton de Adolf Holzhaus, kiun redaktoris (dato nekonata) N. Griŝin)

Estimata sinjoro,

Prepara Komitato de la unua komunumo de hilelistoj havas la honoron turni sin al Vi kun la peto, per kies plenumo Vi alportos konsiderindan servon al la afero de klarigo pri la juda problemo. Ni petas Vin, ke:

1) Vi aranĝu kunvenon de kelkaj personoj, apartenantaj al la juda intelektularo de Via urbo, kaj tralegu al ili la Alvokon, aldonitan al tiu ĉi letero. Se Vi ial ne povas aŭ ne volas fari tion ĉi persone, tiam ni petas Vin komisii tion ĉi al iu alia konato Via,

2) Post tralego de la Alvoko ne metu ĝin al la debatoj kaj priparolo, ĉar proponata de ni afero estas tro serioza kaj samtempe tro nova por plimulto de aŭskultantoj, kaj antaŭtempa, nepripensita kaj netrasentita ĝia priparolo povas mortigi ĝin en embrio. Ĉiu el Viaj aŭskultantoj serioze pripensu hejme niajn vortojn, kaj post paso de unu semajno post la publika tralego de nia Alvoko Vi aranĝu duan kunvenon de personoj, aŭskultintaj nian Alvokon, kaj en tiu ĉi dua kunveno de homoj jam preparitaj metu nian proponon al ĉiuflanka priparolo, lasante al ĉiu eblecon eldiri detale sian opinion. Ĉar iuj lokoj de nia Alvoko postulas neordinaran atenton, neeblan dum publika legado, tial estas dezireble, ke la plimulto de la partoprenantoj en la dua kunveno antaŭe tralegu nian Alvokon hejme.

3) Post detala priparolo de la afero proponata de ni Vi malfermu subskribon por tiuj personoj, kiuj principe aprobas nian ideon, kvankam ili eble en iuj detaloj ne konsentus kun la pensoj de ni esprimitaj. Ni almetas specimenon de subskriba folio. Ni atentigas Vin pri tio, ke per sia subskribo neniu prenas sur sin iajn promesojn: sciigoj pri personoj, aprobantaj nian ideon, al ni estas necesaj nur por statistikaj celoj, por tio, ke ni povu ekscii, ĉu multajn kaj kiajn aprobantojn trovis nia ideo kaj ĉu ni tial devas alpaŝi al ĝia efektivigo aŭ ne. Por eviti ĉiun miskomprenon aŭ antaŭtimon ni atentigas Vin ankaŭ pri tio, ke ni intencas nenion kontraŭŝtatan aŭ kontraŭleĝan. Kiam post paso de ia tempo ni ekvidos el ĉie ricevitaj sciigoj, ke nia ideo trovas sufiĉan kunsenton, tiam ni per la plej laŭleĝa vojo komencos klopodi pri ricevo de la registara sankcio kaj post ĝia ricevo ni alpaŝos al la fondo de la unuaj oficialaj komunumoj de hilelistoj kaj de hilelista Sinodo. Ni havas faktojn, pri kiuj tie ĉi ne estas oportune paroli, devigantajn nin esperi, ke registara sankcio estos por ni facile ricevita.

4) Post tralego de nia Alvoko en unua kunveno ni petas Vin transdoni tiun ĉi nian manuskripton al alia persono en Via urbo aŭ transsendi al iu persono en alia urbo kun peto, ke tiu ĉi persono aranĝu novan kunvenon de aliaj personoj kaj plenumu la samajn petojn, per kiuj ni turnis nin al Vi.

5) Sciigojn pri personoj, aprobantaj ideon de Hilelismo, t.e. plenumitajn subskribajn foliojn, ni petas alsendadi al la sekretario de la Prepara Komitato laŭ adreso: "Al s-ro ... en urbo ... strato ... n-ro ..."


Specimeno de subskriba folio.*) Sciigoj pri Hilelismo.

De ... (nomo de la kolektanto de subskriboj) ... el ... (urbo) ...

Ne prenante sur nin iajn personajn promesojn kaj konservante rajton ne konsenti kun iuj detaloj, ni, subskribintaj, raportas, ke projekton de Hilelismo ni principe aprobas kaj ĝian efektivigon - per severe laŭleĝa vojo - ni konsideras dezirinda. *) Antaŭ ol transdoni nian manuskripton en aliajn manojn ni petas Vin lasi ĉe Vi kopion de "specimeno de subskriba folio".

N-ro Subskribo Nomo kaj familinomo (nomo de patro) Preciza adreso Aĝo Okupo kaj socia stato
           
           
           
           
           
           

Anticipa rimarko. En nia Alvoko ni ofte uzas esprimon "juda popolo", kvankam laŭ nia konvinko tiu ĉi esprimo estas ne preciza; ni uzas tiun ĉi esprimon sole pro oportuneco.


Alvoko al la juda intelektularo

 

Fratoj judoj! En la nomo de la savo de multmiliona amaso de niaj fratoj, ĉie pelataj kaj malestimataj, suferantaj jam tiel multajn jarcentojn kaj ŝajne kondamnitaj ankoraŭ al pluaj suferoj sen ia antaŭvidata fino, ni starigis al ni taskon trovi ian racian solvon de la juda problemo, trovi ian prudentan kaj honoran eliron el tiu malfeliĉa sorĉa rondo, el kiu ĝis nun estis nenia eliro kaj el kiu nur apartaj unuoj de tempo al tempo elŝiras sin kun doloro en la koro kaj kun makulo de mensogo kaj perfido en la konscienco. Ni multe pensis pri la solvo de la juda problemo, ni multe forlogiĝis kaj vagadis antaŭ ol ni trafis tiun eliron, kiu ŝajnas al ni la sola racia kaj kiun ni nun proponas al Via priparolo. Sed ni atentigas Vin pri tio, ke Vi ekaŭdos de ni novajn vortojn, al kiuj Via orelo ankoraŭ ne alkutimiĝis. Tial ni petas Vin ne juĝi la aferon, proponatan de ni, laŭ tiu unua impreso, kiun eble ĝi faros al Via nekutima orelo, sed serioze kaj objektive ĝin pripensi kaj trasenti. Cionistoj en la unua minuto, eble, fermos siajn orelojn por niaj vortoj, opiniante, ke ni ankoraŭ ne sufiĉe maturiĝis en la juda patriotismo, por kompreni la tutan signifon de cionismo; tial ni devas rimarki, ke la iniciatintoj mem de nia afero ankoraŭ antaŭnelonge apartenis al la plej ardaj cionistoj kaj ni estis tiaj jam en tiu tempo, kiam la plimulto de nunaj cionistoj ankoraŭ staris tute fore de tiu ĉi movado; kaj ni rezignis tiun ĉi ideon ne pro nesufiĉa amo al ĝi, sed nur pro neelpeteblaj pruvoj de racio, kiuj definitive konvinkis nin, ke cionismo estas nur alloga frukto de nesufiĉa kompreno pri la esenco de la juda problemo kaj ke ĝi tiun ĉi problemon neniom malfortigos eĉ en tiu okazo, se tiu ĉi revo eĉ povus iam efektiviĝi. Nia nekutima propono en la unua minuto eble faros al la rutinuloj impreson de io iluzia; sed se ili bone pripensos niajn vortojn, ili facile konvinkiĝos, ke nia ideo kontraŭe estas elvokita ĝuste pro multaj seniluziiĝoj kaj pro deziro finfine meti limon al la senfina nutrado de nia popolo per senfruktaj fantazioj simile al mesianismo de pia amaso, de cionismo, de malnaturaj kompromisoj ks. Nia celo konsistas precipe en tio, por doni al niaj suferantaj fratoj realan eliron praktikan, ion palpeblan, klare kaj facile plenumeblan kaj ne en fora dubinda estonteco, sed jam nun senkondiĉe, sen grandegaj kapitaloj kaj supernaturaj fortoj. Tial ankoraŭ unu fojon ni petas niajn aŭskultantojn ne submetiĝi al la unua impreso, sed aŭskulti nin atente kaj pripensi fundamente kaj senpartie niajn vortojn.

Ni suferis, suferas kaj intencas plu suferi. Sed ni klare faru al ni demandon: en kies nomo propre ni suferas kaj kondamnas al senfinaj suferoj niajn infanojn kaj nepojn kulpajn en nenio? Kiam niaj infanoj faras al ni tiun ĉi demandon, bazo sub niaj piedoj ŝanceliĝas kaj ni komencas donadi la plej komplikitajn kaj sofistajn respondojn. Sed al inteligentaj homoj ne decas submeti sian dorson al batoj senkonscie, kaj al la noblaj homoj ne decas kondamni al la senfina persekuto kaj malestimo siajn infanojn kaj tutan vicon de sia idaro per indiferenta senzorgeco, ne klarigante al si, por kio kaj en kies nomo oni tion faras. Do, kiuj ni estas kaj en kies nomo ni suferas?

Kiam niaj prauloj ankoraŭ estis homoj profunde kredantaj, respondo al la supre farita demando estis tute klara: "Ĉiuj homoj, konfesantaj la sole veran religion, t.e. la hebrean, faras unu fratan popolon, kie ajn ili vivus, kiun ajn lingvon ili parolus kaj de kie ajn ili devenus, ĉar tiuj ĉi teraj demandoj havas nenian signifon antaŭ la ĉefa demando, t.e. demando pri la religio. Ĉiuj, ne konfesantaj la hebrean religion, estas tute fremdaj al ni, eĉ se ili vivus kelkajn jarcentojn kun ni en la sama lando, havus kun ni unu parolan lingvon (ekzemple, germanaj kristanoj kun germanaj judoj, hispanaj kristanoj kun tute hispaniĝintaj hispanaj judoj), aŭ kvankam sendube ili havus la saman kun ni originon (ekzemple, diversaj semidaj popoloj)". Kial kaj por kio ni suferas? "Tial, ke Dio tiel ordonis; sed venos Mesio ktp, ktp". En kies nomo ni suferas? "En nomo de la sankta vero!" Tiuj ĉi respondoj estis tiel klaraj kaj kontentigaj, ke kun ili oni povis kuraĝe iri sur ŝtipfajrojn kaj elteni ĉiujn rafinitajn turmentojn de la Inkvizicio; tiujn ĉi respondojn patro kuraĝe povis donadi al siaj infanoj kaj ne nur plene ilin kontentigi, sed konsciadi, ke lia konscienco rilate al ili estas tute pura.

Sed kiam muroj de la geto komencis fali, kiam la judoj simile al la aliaj popoloj komencis proprigi al si monduman klerecon kaj la religiaj kredoj niaj komencis malfortiĝi, nia intelektularo komencis perdi bazon sub la piedoj kaj respondoj al la supre faritaj demandoj komencis pli kaj pli nebuliĝi. Ĉesinte kredi, ke la tuta celo de la homa vivo konsistas en celado al restarigo de oferdonoj en la Jerusalema templo, inteligentaj judoj komencis rimarki ekstreman senbazecon de sia situacio. "Sur la tuta terglobo", ili parolis, "ĉiuj homoj konsideras sia patrujo tiun landon, kie ili efektive naskiĝis, kie naskiĝis kaj laboris iliaj patroj kaj avoj, kie ili de naskiĝtago alkutimiĝis al la tero, loĝantaro, faŭno kaj vegetaĵaro, klimato kaj ĉiuj atmosferaj specifecoj, sen kiuj ili jam sopirus kaj konsumiĝus, kie ĉio al ili estas konata kaj kara; tamen en nia fakta patrujo ni tenas nin kiel fremdaj, ni nomas patrujo foran, tute al ni jam fremdan landon, en kiu antaŭ 2000 jaroj vivis niaj prauloj. Ĉiuj homoj nomas sia propra tiun lingvon, kiun ili amas kaj dorlotas kaj kiun ili efektive parolas, - sed ni nomas nia tiun lingvon, kiun parolis jam antaŭ 2000 jaroj neniu el niaj prauloj. Kial ni kunforĝis ankoraŭ vivantan religion de niaj prauloj kun delonge, delonge jam mortinta nacieco kaj ilia lando?" Tiel delonge jam parolis inteligentaj judoj kaj sub influo de ideoj, semitaj de la franca revolucio, ĉe inteligentaj judoj, perdintaj malnovan bazon sub la piedoj, aperis kaj iom post iom fortiĝis nova formulo: "ni estas francoj, germanoj, poloj ktp. de Mosea religio".

Multaj el niaj fratoj en diversaj landoj ankoraŭ forte tenas sin je tiu ĉi formulo; sed por ĉiu homo, povanta rezoni kaj ne blinde fermanta okulojn al evidentaj faktoj, nun jam ne ekzistas dubo, ke tiu ĉi formulo estas bazita sur sofismo kaj falso, ke tio ĉi estas malnature kaj perforte farita kompromiso, kies ĉiutagaj faktoj de vivo sur ĉiu paŝo krude deŝiras malbone algluitan maskon. Tiu ĉi formulo estas falsa en ambaŭ siaj duonoj. Ekzemple, kiam niaj polaj fratoj parolas per la plej sincera kaj eĉ fanatika maniero "nia Polujo, nia pola lingvo, niaj polaj nomoj" ks., poloj-katolikoj respondas al ili "ci foriru! ci estas fijudo, sed ne polo! Ĉiuj ciaj ne diplomatemaj fratoj parolas malkaŝe, kaj eĉ ci mem parolas konstante en cia sinagogo, kiam ni ne vidas cin, ke vi faras apartan popolon izraelan, ke vi havas nenion komunan kun ni, ke via lando estas Palestino; polan lingvon ci nur ellernis, por maski cin antaŭ ni, sed cia patrolingvo estas ĵargono, kiun parolis ĉiuj ciaj nekleraj fratoj kaj kiun parolos ankaŭ ciaj idoj, se ili malriĉiĝos kaj anstataŭ esti instruitaj doktoroj aŭ advokatoj devos esti metiistoj aŭ ŝarĝportistoj. Viaj nomoj estas Mojŝe kaj Icek, aŭ en ekstrema kazo Moseo kaj Isaako, kaj vi nur transformas ilin, por ke ni vin ne ekkonadu, kaj vi ŝtelas por vi nomojn de sanktuloj de tute al vi fremda katolika eklezio. Ni eĉ sen tio ne amus vin, kiel ni ne amas ĉiun fremdan nacion kaj religion; sed kiam ni vidas, kiel vi lekas niajn manojn kaj alkudriĝas al nia felo, ni senfine malestimas vin". Tia estas falso de unua duono de menciita formulo. Ne malpli falsa estas ankaŭ dua duono de la formulo. Vi, inteligentaj judoj, uzantaj por vi karakterizon "de la Mosea religio", parolas ja rektan mensogon, ĉar vi havas nenion komunan kun tiu ĉi konfesio, vi ne kredas, ne plenumas la Mosean religion kaj vi eĉ hontas ĝin kaj penege kaŝas ĝin. Sed eĉ en tiu ĉi via mensogo vi ne estas konsekvencaj, ĉar konsekvenco ne estas ebla en tiu ĉi konfuzo de nocioj. Kiam viaj infanoj parolas al vi: "se ni apartenas al Mosea religio, kial vi ne instruas nin en tiu ĉi religio, kial ni ne plenumas ĝin?" - tiam ĉe vi aperas iaj malklaraj riproĉoj de konscienco, vi kondukas infanojn en la sinagogon, kie ili cetere nenion komprenas; vi parolas al ili pri izraela popolo, pri la vere naciaj judaj leĝoj kaj festoj, kaj poste vi konscias, ke tio ĉi estas falso, kontraŭdiranta al viaj konvinkoj kaj al via novalpreta nacieco, kaj vi denove longe silentas, kaj vi baraktas kiel fiŝo en reto kaj al vi estas maloportune rigardi en la okulojn de viaj infanoj, kaj viaj infanoj malĝoje sentas ian malplenecon kaj falson. La tuta Mosea religio estas bazita sur nacieco kaj por nacieco, kaj nomi sin, ekzemple, polo de Mosea konfesio estas tio sama, kiel nomi sin tajloro, apartenanta al ŝuistoj. Do, kio finfine vi estas? Iaj vespertoj, ĵetantaj sin de grupo al grupo, de birdoj al kvarpieduloj, kaj ne sciantaj, al kiu sin alkalkuli? Tio ĉi estas peza falso, kiun normala homo longe ne povas elteni, kaj tial infanoj aŭ nepoj de ĉiuj tiuj ĉi personoj, anoncintaj sin germanoj, poloj ks. de Mosea religio, pli aŭ malpli frue post longa kaj peza anima batalo, devas serĉi savon en la sole ebla por ili eliro - en bapto. Kiel ajn indiferentaj ili al ni ŝajnas, en efektiveco ĉiu el ili faras tiun ĉi paŝon kun doloro en la koro, malklare konsciante, ke ili diras ian mensogon, faras ian perfidon, ne havante alian eliron.

Anstataŭ bankrotinta ideo pri la arjoj de Mosea konfesio en la lastaj du jardekoj aperis nova ideo - ideo de cionismo. "Ni ne estas poloj, germanoj ks.", parolas cionistoj, "sed judoj laŭ nacieco, krom religio, kaj kiel tiaj ni devas celi al originaleco kaj memstareco sur la tero de niaj prauloj". Tiu ĉi ideo ne estas nova, kaj ekzistas jam 2000 jarojn; nur pli frue ĝi ne eliris el la regiono de religiaj libroj kaj poezio, kaj nun ĝi penas eniri en la praktikon. Bazo por tiu ĉi ideo ĉiam estis preta, ĉar dank'al sia religio judoj de la plej frua infaneco lernas Biblion kaj saturiĝas per amo, kvankam pure platona, al tiuj ĉi belegaj bildoj de pasinteco. Tiel, sub la influo de rakontoj dum infanaj jaroj, ĉe ĉiuj popoloj ĉiam estas preta bazo por ideoj pri ora jarcento, pri diversaj mesianismoj, pri regno de mil kaj unu noktoj, kaj iufoje sufiĉas puŝo, por ke tiuj ĉi ideoj elvoku movon de amaso, ofte plenan de entuziasmo, sed bedaŭrinde ĉiam nur provizoran kaj rapide forpasantan pro manko de realaj apogiloj. Inter similaj ekflamoj de fantazia entuziasmo kaj la realaj amasaj celadoj estas grandega diferenco. Tiel, ekzemple, ĉe ĉiuj fakte ekzistantaj popoloj, kiuj perdis memstarecon, ideo pri renaskiĝo, t.e. pri deĵeto de fremda jugo, ekzistas seninterrompe, kun pli aŭ malpli granda espero pri realigo de tiu ĉi celado, sed ĉiam klare kaj konscie; tia konscia kaj seninterrompa celado ekzistas ankaŭ ĉe hebreoj dum ili efektive ekzistis ankoraŭ kiel popolo, kvankam sklavigita, t.e. vivis sur tero kaj parolis unu (kvankam jam ne biblian) lingvon; sed kiam la hebrea popolo aliformiĝis en revon pure religian, al kiu jam neniu atribuis socie-politikan signifon. Sub la politika formo de cionismo tiu ĉi celado aperis en la lasta tempo malnature kaj malnature ĝi propagandiĝas. Sed kiel ajn tiu ĉi ideo estus alloga, malvarma racio bedaŭrinde deŝiras de ĝi tutan aŭreolon de ĝia ĉarmo. Tiu ĉi ideo, kiel bazita sur sentoj, foje enfalinte en la koron, malfacile estas forigata de tie; kaj ni konfesas, ke al ni mem, iam ardaj cionistoj, ne facile estis rezigni tiun ĉi ideon. Sed vi memoru, ke ni, juda intelektularo, estas devigataj pensi pri milionoj da malkleraj niaj fratoj, kaj kiam afero koncernas la estontecon de ĉiuj tiuj niaj fratoj, ne estas pardoneble al ni forlogiĝi per poezio.

Antaŭ ĉio ni konstatas tiun fakton, ke la hebrea popolo delonge, jam delonge ne ekzistas, sed ekzistas tra la tuta mondo dissemitaj homoj, ligitaj inter si nur per la sama kredo aŭ per ekstera etikedo de tiu ĉi kredo kaj dank'al tio ĉi ankaŭ per la samaj suferoj, kaŭzitaj ekskluzive de aparteneco al tiu ĉi kredo. Esprimo "juda popolo", kiu laŭ tradicia kutimo estas uzata de ni kaj de niaj persekutantoj, estas nur sekvo de iluzio, de trompo de sentoj kaj de enradikiĝinta metaforo, simile al tio, kiel pri portreto de ia persono ni parolas kutime "jen tia persono", kvankam tiu ĉi persono jam delonge mortis kaj en portreto restigis al ni nur sian ombron. Baziĝinte ekskluzive sur siaj sentoj, cionistoj diros, ke ni ludas per vortoj kaj ke afero konsistas ne en nomo, sed en esenco, - tial ni sube montros, sur kia trompo de sentoj estas bazita iluzio pri la juda popolo, kaj dume ni analizos demandon teorie.

Antaŭ ĉio ni klarigos al ni, kio estas popolo. Se milionoj da homoj, dissemitaj tra la tuta mondo, havas flavruĝajn harojn, ili havas inter si tiun ĉi unu komunan signon; ĉu ni povas nomi ilin dank'al tiu ĉi komuneco - popolo? Estas evidente, ke ne. Se ili pro tiuj ĉi flavruĝaj haroj estas elmetataj al la samaj mokoj de homamaso, al la sama malkonfido aŭ persekuto, bazita sur antaŭjuĝo, tiam ili havas jam inter si multon komunan; ĉu vi pro tio nomos ilin popolo? Estas evidente, ke ne. Kiaj do komunaj signoj estas necesaj, por ke grupo da homoj povu nomi sin popolo?

Ordinare ni nomas popolo grandan grupon da homoj, kiuj parolas unu lingvon, vivas sur unu tero, prezentas unu memstaran politikan tuton, konfesas unu religion ks. Tio ĉi estas popolo normala. Forprenu de popolo iom post iom el tiuj ĉi signoj, unu post la alia, kaj ĝi aliformiĝas en popolon nenormalan, malsanan, sed tamen ĝi ankoraŭ iel daŭrigas ekzisti kaj povas ankoraŭ celi al resaniĝo. Forprenu de la popolo - ekzemple, ni prenu la polan popolon - politikan memstarecon, - tio ĉi estos jam tiel peza bato, ke multaj erare konsideros similan popolon eĉ jam mortinta, sed la popolo tamen restos popolo. Faru al ĝi ankoraŭ pli pezan baton, senprecedencan kaj teruran baton - elŝiru ĝin kun radiko el la propra tero kaj dissemu ĝin tra la tuta mondo tiel, ke ĝi nenie estu plimulto, sed ĉie nekonsiderindan malplimulton, - tiam venos ĝia agonio, kaj ĝi devos rapide morti, putri kaj solviĝi en ĉirkaŭantaj elementoj; sed eĉ post tiu ĉi mortiga bato, dum ĝi, kvankam dissemita, ankoraŭ parolas sian lingvon, ĝi ankoraŭ vivas kaj pri ĉiuj dissemitaj ĝiaj anoj ĉiuj ankoraŭ diros (se ni akceptu, ke tio ĉi okazis, ekzemple, kun la pola popolo): "tio ĉi estas poloj". Sed malaperu la pola lingvo, kaj tiam ekzisto de la pola popolo definitive kaj senrevene ĉesas kaj transiras en regionon de historio. Se post tia malapero de lingvo ĉiuj anoj de tiu ĉi nacio eĉ por eterne plej severe konservus iamaniere sian genealogion, se ĉiu el ili eĉ havus ian difinitan organan signon, kiu faras ilian komunan devenon senduba, neniu tiam (t.e. post perdo de la lingvo) diros jam pri ili: "tio ĉi estas poloj", kaj en ekstrema kazo oni diros pri ili nur: "tio ĉi estas posteŭloj de iam ekzistinta pola popolo", simile al tio, kiel estas posteŭloj de gotoj, galloj, keltoj ks., sed jam ne estas tiuj ĉi popoloj. Ĉar lingvo estas ĝuste tiu ligo, kiu faras tiun aŭ alian grupon da homoj popolo. Ekzemple, imagu al vi, ke iamaniere serboj perdis sian lingvon kaj ĉiuj ekparolis pole, - ĉu ekzistus tiam serba popolo? Ne, vi dirus, ke Serbio estas loĝigita de poloj, malgraŭ tio, ke ili laŭ loĝloko, deveno kaj religio tute diferenciĝas de poloj de la Vistula regiono; kaj ili ne nur nomus sin poloj, sed konstante altiriĝus al Pollando, ĉar lingvo ĝuste estas tio, kio faras popolon. En Aŭstrio estas diversaj popoloj, kiuj de tiu tempo, kiel historio ilin konas, vivis kaj vivas ĉiam unu apud alia, senkompare pli proksime unu al la alia, ol Voroneĵanoj kun Vologdanoj; ili havas unu ŝtaton, unu religion ktp., kaj tamen ili faras tute fremdajn kaj malamikajn unu al la alia popolojn, ekskluzive nur tial, ke ili parolas diversajn lingvojn; dume Aŭstriaj germanoj kaj Prusianoj diferencas inter si kaj per loĝloko, kaj per ŝtato, kaj per religio, - kaj tamen dank'al ekskluziva unueco de ilia lingvo ni devas tiujn kaj aliajn kunigi sub la nomo de germana popolo, kaj ili mem altiriĝas unu al la alia. Ĉar lingvo estas la plej sankta propraĵo de homo; en ĝi li pensas, ĝojas kaj malĝojas, kun ĝi estas ligita lia memkonscio, kaj sekve ankaŭ lia individua ekzisto. Se ne estus diferenco inter lingvoj, ne estus ankaŭ diversaj popoloj; tiam ekzistus grupoj teritoriaj, politikaj, religiaj, sed ne naciaj. Kiomgrade ne eblas penseble apartigi unu de alia nociojn "lingvo" kaj "popolo", estas videble el tio, ke en iuj lingvoj ambaŭ tiuj ĉi nocioj rekte esprimiĝas per unu sama vorto.

Ni, judoj, dissemitaj tra la tuta mondo, ne havantaj ne nur politikan memstarecon kaj ian difinitan loĝatan teritorion, kaj ĉefe - ne havantaj la plej bezonatan bazon de popoleco - lingvon, ni faras ne nur nenian popolon, sed eĉ la plej malgrandan aludon al popolo, kaj ni faras nur grupon da homoj, havantaj unu komunan religion, aŭ pli precize alskribitaj al unu religio, ĉar multaj el ni eĉ ne konfesas tiun ĉi religion. Iuj, vere, parolas, ke ni havas propran lingvon, malnov-hebrean; sed vi ja scias, ke tio ĉi estas mensogo. Tiu ĉi lingvo apartenis iam al la popolo, vivinta en la fora antikveco, sed ni havas nenion komunan kun ĝi; se ne estus nia religio, ni ne volus eĉ scii tiun ĉi lingvon; tiu ĉi lingvo por ni estas tiel same malfacila kaj fremda, kiel por ĉiu ne-judo. Vere, speciale por ni kaj vi, afablaj aŭskultantoj, ekzistas komuna lingvo, kiun parolis niaj patroj kaj avoj, kiun plimulto el ni parolis dum la infaneco kaj ofte parolas ankoraŭ nun - tio ĉi estas ĵargono. Se ni tiun ĉi lingvon kulturus kaj devigus niajn infanojn kaj nepojn paroli ĝin, tio ĉi donus al ni iun rajton nomi nin aparta popolo. Tio ĉi estus efektiva popolo, sed ne fikcia; nek kun hebreoj de aliaj landoj, nek kun Palestino tiu ĉi popolo krom religio havus nenion komunan, kaj ĝi devus altiriĝi sen falso nur al sia efektiva patrio, t.e. al la Okcidenta Rusio kaj Pollando, kaj al sia efektiva lingvo, t.e. al ĵargono. Tia nacia memkonscio estus, se ne dezirinda, tamen almenaŭ natura; sed ĉar kulturadon de tia okcident-ruse-germana popolo, deklaranta Balte-Nigramaran zonon sia patrio, kaj ĵargonon sia lingvo, ĉiu el la judaj partioj opinias nek dezirinda, nek almenaŭ iom laŭcela aŭ havanta iajn ŝancojn por estonteco, tial ni pri ĝi tute ne parolos. Esprimo "juda popolo" (en senco de "panjudista"), al kiu ni tiel alkutimiĝis, sekve estas esprimo tute erara, kiu dank'al religio kaj ĝiaj neŝanĝataj terminoj ĉiam ankoraŭ estas transdonata de generacio al generacio, eĉ se depost nememoreblaj tempoj ĝi jam fariĝis plena anakronismo, simile al multaj aliaj religiaj terminoj kaj kutimoj.

"Sed", diros vi, "ni havas komunan originon, komunan historion, komunan sorton kaj suferojn, komunajn kutimojn". Sed pli atente enrigardu en tiun ĉi historion, kaj vi ekvidos, ke ĝi jam du jarmilojn ne reprezentas per si eĉ ombron de ia historio de popolo, kaj tute sendube faras ekskluzive nur historion de religia grupo. Al tiu ĉi historio tute apartenis kaj apartenas ĉiu homo, konfesanta la hebrean religion, eĉ se lia patro havis nenion komunan kun hebreeco kaj Palestino: ekde momento de akcepto de la hebrea religio li eniras en la hebrean historion; de alia flanko ĉiu, ne konfesanta hebrean religion, havas kun la hebrea historio absolute nenion komunan, eĉ se ankoraŭ lia avo estis la plej sindona judo. Sekve, ĉu povas esti ia dubo pri tio, ke tiu historio, kiun ni laŭ antikva kutimo, havinta bazon iam en la malproksima antikveco, ni erare nomas historio de la hebrea popolo, ke tiu historio estas nenio alia, ol ekskluzive nur historio de la hebrea religio? Tio sama ja estas ankaŭ kun nia sorto kaj kun niaj kutimoj, kiuj ne entenas en si eĉ guton de io popola, de io palestina, kaj kies komuneco devenas ekskluzive de komuneco de nia religio kaj suferoj, elvokitaj de tiu ĉi religio. La sola malfrima signo, kiu donas al niaj naciistoj ankoraŭ iun rajton nomi nin popolo, estas la komuneco de nia origino. Sed unue, tiu ĉi komuneco de origino longe ne estas tiel senduba, kiel ŝajnas al multaj sub influo de religiaj tradicioj kaj formuloj. Rememoru pri multaj homoj, transirintaj el la hebrea popolo al aliaj popoloj (ekzemple, pri malapero de deko da triboj, t.e. 5/6 de la tuta popolo), pri amasoj konstante alprenintaj kaj alprenantaj aliajn religiojn; rememoru amason da fremdaj homoj, enverŝiĝintaj en la hebrean popolon (ekzemple, amasojn da novkonvertitaj hebreoj en la lasta epoko de Romo, kiam homoj akceptadis ne nur kristanismon, sed ankaŭ hebreecon; la tuta ĥazara popolo, akceptinta hebreecon kaj sendube komuniĝinta kun aliaj hebreoj; hebreaj konvertitoj en eksterlando kaj posteŭloj de multaj "fijudintoj" kaj "sabatistoj" en Rusilo ks.). Ni ne detalos tion ĉi, sed allasos, ke fakte ĉiuj judoj devenas de Izraelo, kaj ĉiuj ne-judoj ne de Izraelo; kio do sekvas el tio? Ĉu vivan popolon faras polvokovritaj historiaj ĉartoj kaj genealogioj? Kiu el la ekzistantaj popoloj interesiĝas pri la demando, kiuj en malproksima pratempo estis liaj prauloj, ĉu ili estis izraelidoj, filiŝtoj, scitoj, gotoj, hunoj, ĝermanoj ks.?! Tio ĉi estas afero de historiistoj, sed ne de popolo, kiu ne sentas sian originon kaj ne volas senti, se ĝin ne kunligas iaj ligiloj fakte ankoraŭ ekzistantaj, t.e. se komuneco de ankoraŭ ekzistanta gepatra lingvo ne faras ĝin popolo interne ligita, aŭ komuneco de religio ne faras ĝin religia grupo interne ligita. Forprenu tiujn ĉi faktajn ligilojn, kaj tiam morgaŭ ĉiu ligo inter estintaj anoj de la antaŭa amasa unuo momente ĉesas kaj la anoj fariĝas unu al la alia por ĉiam kaj definitive tute fremdaj kaj ne volos koni unu la alian, eĉ se estas konate plejsendubmaniere, ke ili ĉiuj ankaŭ kelkaj miloj da jaroj havis unu komunan patron. Ekzemple, kio kunligas inter si finnojn kaj hungarojn, kvankam sendube estas konate, ke ili estas ne nur de unu origino, sed ke ili faris unu popolon eĉ tre antaŭ nelonge, kiam judoj jam delonge ne faris unu popolon? Ĉar judoj ne havas komunan lingvon, ilin kunligas ekskluzive nur komuneco de religio. Kiam rusa popolo transiris el paganeco al la ortodoksa religio, ĝi neniom ĉesis esti rusa popolo; se ĝi hodiaŭ alprenus luteranan religion, ĝi restus la sama popolo, ĉar komuneco de lingvo ligas ĝiajn anojn en unueca popola tuto; sed se hodiaŭ la tiel nomata juda popolo akceptus alian religion, tiam momente la juda popolo malaperus por ĉiam, senpostsigne. Ĉu ne estas vero? Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu vi povas imagi judan popolon sen hebrea religio? Se ni konscias, ke kun neniigo de la hebrea religio tuj kaj definitive malaperus la juda popolo, tiam tio ĉi jam pruvas tute klare kaj sendube, ke juda popolo ne ekzistas kaj ke judoj faras nur grupon da homoj, ligitaj inter si ekskluzive nur per religio, malgraŭ tio, ĉu ili plenumas ordonojn de tiu ĉi religio aŭ nur alkalkulas sin al plenumantoj de la religio.

Eble vi diros: "se judoj estas ligitaj inter si nur per religio, kial do judo, eĉ tute ne kredanta, sentas sin tiel malagrable inter ne-judoj kaj tiel agrable inter judoj, kvazaŭ inter parencoj? Ĉu tio ne pruvas, ke judojn interligas ankoraŭ io alia krom religio?" Ne, ĉar tiun ĉi senton ni interpretas tute erare. Esplorrigardu atente tiun ĉi senton, kaj vi ekvidos, ke tiu sento, kiu ligas vin al alia judo, estas bazita ekskluzive nur sur komuneco de religio, eĉ se nek vi, nek via kunparolanto konfesas tiun ĉi religion; tiu ĉi komuneco de religio garantias al vi, ke via kunparolanto ne nomos vin fijudo, ne rigardos vin kun malestimo, kiel iun parion, ne vidos en vi malamikon, kiun Talmudo, eble, edukis Dio scias per kiaj abomenaĵoj, ke li pasigis siajn infanajn jarojn en tiuj samaj kultsentoj, festoj, kiel ankaŭ vi, kaj ja sameco de infanaj impresoj interproksimigas homojn eĉ tiam, kiam la kredo, elvokinta tiujn ĉi impresojn, jam delonge malaperis. Ĉiuj tiuj ĉi sentoj, kiuj ligas judon al judo, do estas bazitaj ekskluzive nur sur religio kaj manifestacioj, ligitaj kun ĝi. Se al ia grupo da judoj vin ligas ankoraŭ iaj aliaj sentoj, tio estas sentoj pure lokaj, havantaj ion komunan nek kun panjudismo, nek kun Palestino. Tiel, ekzemple, litova judo sentas sin bone en societo de litova judo, ĉar krom supre montrita ligo religia ilin ambaŭ ligas ankoraŭ komuneco de spirito, elportita el litovaj urbetoj, komuneco de edukado kaj rememoroj, komuneco de ĵargono, kiu nevole estas kara por ili kiel lingvo de juneco, komuneco de batoj kaj de rajtaj limigoj, sub kiuj ili vivas dank'al sia religio. Por ke ĉe vi ne restu duboj rilate al la vera karaktero de reciproka korinklino de judo al judo, kiun vi malĝuste nomas panjudista juda nacia memkonscio, imagu, ke al vi oni proponis elekton - ĉu vivi en urbo, loĝata de Karaimoj , aŭ vivi en urbo, loĝata de originaj rusoj, alprenintaj la talmudan hebreecon (se tia fakto laŭleĝe estus ebla); metu manon sur la koron kaj diru, kie vi sentus vin pli komforte? Sendube, vi elektos la urbon, loĝatan de rusoj, kiuj alprenis talmudismon; ĉar en ĝi vi sentos vin tute kiel inter viaj, tie ili estos tute egalaj al vi, kiuj neniam vin riproĉos ne pro via "fijudeco", nek pro senrajteco; dum inter karaimoj vi sentus vin kiel inter fremdaj homoj, kiuj rilatos al vi kun malamo kaj malestimo. Kaj dum la unuaj ja sendube nenion komunan havas kun judoj krom religio, la duaj estas sendube pursangaj judoj, devenantaj de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo! Do vi vidas, ke tiu sento de reciproka inklino de judoj unu al alia estas ne ia nacia memkonscio, sed simple sekvo de komuneco de religio aŭ de religia etikedo kaj kun tio ĉi kunligita komuneco de stato.

Kio do ni estas? Estante disigitaj grupoj, ligitaj inter si nur per komuneco de religio, en nacia rilato jam delonge ni ne faras unuecan judan popolon. Kristaliĝi laŭ naturaj niaj lingvoj kaj laŭ loĝlokoj en novaj apartaj popoloj ni havas neniajn ŝancojn, kaj enverŝiĝi en ĉirkaŭantajn popolojn, pro nacie-ekskluziva spirito de nia religio, ni ne havas eblecon. Do, en nacia rilato ni estas kondamnitaj al eterna pendado inter ĉielo kaj tero, kaj en tio ĉi konsistas la tuta tragedieco de nia stato.

Do, kaj malvarma racio, kaj klarigita sento alkondukas nin al neevitebla konkludo, ke de komune-juda popolo jam delonge ne restis eĉ ombro, ke esprimoj "juda popolo", "juda patriotismo" estas bazitaj nur sur miskompreno, sur konfuzaĵo de nocioj, elvokita de tradicioj de nia religio; ke panjudista nacieco, kaj sekve cionismo, elvokita de ĝi, kiel natura idealo ĉe ni ne ekzistas kaj ne devas ekzisti. Sed eble cionismo estas bona el utilisma vidpunkto, t.e. ĝi povas esti bona kiel maniero por ĉesigi suferojn de niaj fratoj? Se ni ne faras popolon, eble estus utile, ke ni arte kreŭ el ni popolon? Eble estas utile por materiala kaj morala savo de milionoj da homoj, suferantaj pro hebrea religio, unuigi ilin per unu lingvo, kiun parolis iam hebreoj, kunigi ilin sur tiu tero, kiu iam estis loĝata de hebreoj, doni al ili politikan memstarecon ktp.?

Kiel ajn alloga estas simila revo, natura pripenso devigas nin respondi al la supre farita demando: "Ne, tute ne! tio ĉi estas utopio, kiu ne povas efektiviĝi, kaj se ĝi iam eĉ povus efektiviĝi, ĝi finfine al nenio kondukus". Unue, vi, cionistoj, por unu minuto deprenu vualon de sur entuziasmaj okuloj viaj kaj ekrigardu, kiel ŝanceleblaj, infanece-fantaziaj estas tiuj faktoj, sur kiuj vi konstruas viajn esperojn. Vi parolas: "Ni loĝatigos Palestinon kaj poste ni leviĝos kontraŭ Turkio, aŭ ni kolektos monon kaj elaĉetos Palestinon de Turkio, fondos ŝtaton, havos konsulojn ktp." Sed se eĉ allasi, ke vi havas grandegajn fortojn, ke estas centmiloj da judoj, pretaj ekmoviĝi de siaj lokoj kaj iri al Palestino, ĉu efektive vi pensas, ke Turkio, al kiu la cionismo ja estas konata, humile allasos tian grandegan koloniigon, kiu povus esti por ĝi danĝera? Ĉu vi pensas, ke ŝtatoj estas tiel facile aĉeteblaj, precipe tia grava lando kiel Palestino, kiu ja ne povas esti komparata kun nenion signifanta Alasko? Sub la influo de tia belega dekoracio kiel kongresoj, popola standardo, popola banko, troigitaj informoj pri amasoj de subskribataj akcioj, aprobaj vortoj de tiuj aŭ aliuj privataj personoj, vi estas entuziasmigitaj; sed senbaza entuziasmo rapide pasas, lasante post si ankoraŭ pli grandan premon de spirito. Oni ne povas aĉeti ŝtatojn eĉ kontraŭ miliardoj, ne parolante jam pri tiuj mizeraj sumoj, pri kiuj vi povas iam disponi. Se eĉ allasi, ke tiu ĉi utopio efektiviĝis, kiel vi kunigos en unu organa popolo fremdajn unu al la alia judajn elementojn, ne havantajn komunan lingvon kaj havantajn nenion komunan krom religio, sed eĉ tiu estas komuna nur laŭaspekte kaj laŭnome, sed senkompromise diferenca ĉe diversaj partioj laŭ sia esenco? Vane vi mencias ekzemplojn de aliaj popoloj, kiuj laŭ via opinio reviviĝis, ekzemple, grekoj, bulgaroj ks.; tie ĉi ne povas esri eĉ la plej malgranda komparo, ĉar tiuj popoloj neniam estis mortintaj, ili vivis sur sia tero, havis sian lingvon, kaj ili devis nur deĵeti de si altruditan al ili jugon, sed ne krei tute arte novan popolon. Unuvorte, vin atendas utopioj post utopioj: ŝtaton vi aĉetos, popolon vi kreos, kaj lingvon vi revivigos el mortintoj. Sed fine ni allasu, le ĉiuj tiuj ĉi fantazioj, unu pli neplenumebla ol alia, per ia miraklo efektiviĝis, - kio do estos tiam? En la plej bona okazo en Palestinon dum jaroj enmigros unu miliono de la tuta juda popolo, kaj naŭ milionoj, t.e. preskaŭ la tuta juda popolo vole-nevole restos sur siaj lokoj, kaj kio do okazos al ili? Kiel ne naskiĝintaj en Palestino, ili ne povos havi eĉ siajn konsulojn; sed ni fantaziu plu kaj allasu, ke per ia artifiko la tuta eksterpalestina juda popolo alprenis Palestinan ŝtatanecon kaj staras sub protekto de konsuloj, - kion do ili gajnos? Ke neniu kuraĝos buĉi ilin sen juĝa decido? sed por ricevi tiun ĉi rajton ili ne bezonas konsulojn, ĉar tiun ĉi rajton ili almenaŭ oficiale havas ĉiuloke jam nun, kaj iajn novajn rajtojn la konsuloj por ili ne ellaboros; kontraŭ malamo kaj malestimo de ĉirkaŭantoj defendos ilin neniaj konsuloj. En okuloj de la mondo la "fijudoj" restos "fijudoj", kaj ĉio restos kiel antaŭe. Gajnos, sekve, nur tre malgranda parto de juda popolo, kiu havos eblon enmigri Palestinon; la tuta cetera granda plimulto, kiu ne havos eblon migri tien, ne nur nenion gajnos, sed ilia stato konsiderinde malboniĝos, ĉar tiam niaj persekutantoj ricevos ian moralan bazon sub piedoj kaj sur ĉiu paŝo krios al ni: "balau vin for en vian Palestinon!" Sed finfine, ĉu gajnos ion eĉ tiu menciita malgranda plenmano da judoj en Palestino? Ne! ĉar realaj bildoj de estonta memstara Palestino ege diferencos de poeziaj bildoj de la estinta Palestino. De iure Palestino Palestino apartenas nun al Turkio; ni allasu, ke okazis vico da mirakloj kaj Palestino transiris en la manojn de judoj, tiam ja al ili ĝi apartenos nur de iure; de facto Palestino jam delonge apartenas kaj ĉiam apartenos al la potenca kristana mondo, kiu sur ĉiu paŝo havas tie siajn p lej sanktajn sanktejojn, pri kies forigo aŭ malfortigo ne kuraĝos revi eĉ plej senespera fantaziisto kaj utopiisto. Kia mizera estus tie la stato de judoj en la rolo de ŝajnaj mastroj de la lando! En la tiel nomata sia domo ili estus en multe pli malbona stato ol en fremdlando, ĉar sur ĉiu paŝo ili estus ligitaj, ĉio estus al ili malpermesata. En sia domo judoj ne volos esti humilaj sklavoj, kaj interpuŝoj kun kristanoj estos eterne; sed kiel ajn humilaj estus la judoj, ili ne kontentigos siajn praajn malamikojn, eterne estos krioj pri tiel nomata juda aroganteco; ĉio tio ĉi amare efikos al judoj de la tuta terglobo; judoj en Palestino estos eterne kiel sur vulkano; ili estos tie en situacio de tiuj judoj, kiuj iam en Ukrainio luis preĝejojn kaj poste estis malhomece buĉitaj; en Palestino ne ĉesos premoj kaj ribeloj, ĝis ĉio tio ĉi finiĝos per nova elpelo de la judoj.

Ni resumu ĉion supre diritan, kaj ni komprenos, ke esenco de cionismo konsistas en sekvanta: en la nomo de ideoj, havantaj nenian logikan bazon, ni aspiras al celo, kiu havas neniajn ŝancojn esti atingita; ni celas tien laŭ vojoj, konstruitaj en aero kaj pavimitaj nur per teorioj kaj fantazioj; sed eĉ se allasi, ke por ni okazos vico da mirakloj kaj tiuj ĉi fantaziaj vojoj alkondukis nin al nia utopia celo, tiam, tiam... ni ekvidos... ke post tuta vico da mirakoj ni... finfine nenion atingis, ke ĉio restis kiel antaŭe, ke ĉio eĉ fariĝis pli malbona!

Ni scias, cionistoj, ke niaj vortoj estos por vi malagrablaj kaj vi, eble, ŝtopos viajn orelojn, ĉar estas malfacile rezigni revon, al kiu oni volas kredi; sed memoru, ke de ni atendas savon 10 milionoj da suferantaj fratoj niaj kaj ke al ni ne estas permesite okupiĝi per poezio kaj revi, sed ke ni devas pensi.

Kion do ni faru? Ne estas eble resti en la nuna stato, ĉar ĝi estas netolerebla kaj ni nepre devas serĉi eliron el ĝi, se jam ne por ni mem, do por niaj infanoj kaj posteŭloj kaj por milionoj da malkleraj senfortaj fratoj niaj, kiuj de ni, intelektularo, atendas kaj rajtas atendi savon. Indiferenta nenionfarado de nia flanko estus krimo. Sed tiuj vojoj, kiujn ĝis nun oni montradis al ni, - nome nacionalismo de Mosea religio kaj cionismo - faras, kiel ni supre pruvis, per nenio bazitan kaj al nenio kondukantan ludon de vortoj kaj vanan fantazion. Oni demandas, kion do ni faru kaj kie ni serĉu savon?

Por respondi al tiu ĉi demando, ni klarigu al ni antaŭ ĉio jenajn konkludojn, kiuj sekvas el tio, pri kio ni supre parolis, kaj nome: malgraŭ ĉiaspecaj sofismoj, memtrompo kaj konfuzaĵo de nocioj, kiel de nia flanko, tiel ankaŭ de flanko de niaj persekutantoj, en esenco ni suferas nur kaj ekskluzive pro nia religio kaj videblaj praktikoj kun ĝi ligitaj, t.e. ne pro ĝia spirito (kiu ja en ĉiuj religioj estas la sama), sed nur pro ĝia ekstera formo; kun neniigo de tiu ĉi ekstera religia formo la juda problemo subite malaperus kvazaŭ per movo de sorĉbastono; en tio ĉi povas esti nenia dubo; ĝis kiam la hebrea religio (t.e. ĝia ekstera distinga formo) ekzistos, suferoj de judoj neniam, neniam ĉesos, nek pro liberalismo de popoloj, nek pro cionismo, nek pro iaj sofismoj; ĉar verŝajne sub dekomenca influo de religia momento de krucumo de Kristo, kaj poste jam simple per forto de tradicio kaj kutimoj kaj senfina ĉeno de interagantaj aferoj, cirkonstancoj kunmetiĝis bedaŭrinde tiamaniere, ke malamo kaj malestimo al la juda popolo eniris en karnon kaj sangon de ĉiuj popoloj, fariĝis tute senkonsciaj kaj jam neniam estos ekstermitaj; kaj kiom ajn judoj sin streĉus el haŭto por meriti estimon kaj amon de popoloj, la vorto "fijudo" ĉiam en okuloj de la mondo restos emblemo de friponaĵo kaj ĉiuj malvirtoj, kiel vorto "jezuito" jam neniam ĉesos esti sinonimo de malico, eĉ se jezuitoj penadus esti modelo de honesteco; kaj post 100 kaj post 1000 jaroj al la juda popolo ĉiam rilatos kun sama forto la aŭguraj vortoj de Hejne: "Das Judentum ist keine Religion, es ist ein Ungluck" (judismo ne estas religio, ĝi estas malfeliĉo). Tial ni ne fariseŭ kaj ne trompadu nin kaj niajn fratojn, kaj ni diru al ni klare nerezisteblajn, nekontraŭdireblajn kaj nenuligeblajn konkludojn de la vero: por savo de milionoj da fratoj niaj kaj senfina vico da posteŭloj niaj kontraŭ eternaj suferoj, ekzistas nur unu sola rimedo: ĉesigo de ekzistado de la hebrea religio, t.e. ne de ĝia spirito, sed nur de ĝia ekstera formo. Ĉu ni povas atingi tion? Tiun ĉi demandon ni analizos malsupre, kaj tie ĉi ni antaŭe ekzamenu, ĉu ni devas celi al tio ĉi.

Ĉar ni, inteligentaj judoj, ĉiuj konscias, ke la ekstera hebrea religio enhavas absolute nenion aparte idealan, ke ĝi ne staras pli alte ol la aliaj nunaj religioj, kaj en iuj rilatoj eĉ malpli alte, almenaŭ pro ĝia kadukeco; ĉar ĝi neniom esprimas niajn konvinkojn, ni ĝin tute ne plenumas, ni vidas en ĝi nur malplenan sonon kaj ofte ni eĉ simple hontas pri ĝi, - tial oni demandas sin, en kies nomo ni suferas kaj kondamnas niajn infanojn al suferoj? En la nomo de fantomo, malplena fantomo, al kiu ni mem donas nenian signifon! Se homo mem volonte, sen iu celo kaj ideo, dronigas sin en marĉo, tio ĉi estas malsaĝe; sed se li pro unu blinda tradicio, perdinta por li ĉian sencon, lasas tie droni siajn blindajn fratojn, siajn senhelpajn infanojn, kaj ne faras eĉ plej malgrandan provon elkonduki ilin de tie, tio ĉi jam estas ne stulte, sed rekte malhoneste. La hebrea religio, kiu laŭ sia baza ideo prezentas plej grandan kaj plej genian verkon de homa menso kaj koro, - dank'al ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, al kiuj ni ne adaptiĝis, aliformiĝis bedaŭrinde en similan malfeliĉan marĉon, en kiu ni ĉiuj dronas, jam mem ne sciante, en kies nomo; tial peni de tie elkonduki nin, niajn fratojn kaj infanojn ni ne nur povas, sed ni devas, ni estas devigitaj tion ĉi fari. Flanke de niaj prauloj persista defendo de la malnovaj hebreaj formoj estis laŭdinda kaj nobla, ĉar ili estis konvinkitaj, ke en tio ĉi enestas sankta vero kaj savo; niaflanke tio ĉi estus malhonesta malkuraĝo, nepardonebla indiferenteco, kiun neniaj sofistaj frazoj povas pravigi; ĉar ni bone scias, ke en konservo de la ekstera judeco estas nenia altspirita ideo kaj ke en ĝi enestas nur eternaj suferoj de milionoj da niaj fratoj. Simile al tio, kiel ni, foje konvinkiĝinte ke la malklereco estas pereiga, estis devigitaj eltiri el ĝi nian popolon, malgraŭ tio ke estis necese rompi tradiciojn, ŝajnintajn al la popolo sanktaj, same ankaŭ nun, konvinkiĝinte, ke ekstera judeco entenas en si nenion sanktan, sed nur pereon kaj suferojn, kiuj neniam finiĝos, ni devas elkonduki el ĝi niajn fratojn, sed ne sidi interplektinte brakojn aŭ nutri nian popolon per senbazaj fantazioj kaj pravigi nian konduton per amo al la tradicioj. Ni devas memori, ke malkleraj kaj senhelpaj niaj infanoj havas en ni siajn solajn protektantojn kaj ke pri ilia sorto ni portas pezan respondecon antaŭ nia konscienco.

Kiel do elkonduki nin kaj niajn fratojn kaj kiel fari tion ĉi? Ĉu simple ni devas rezigni la hebrean lingvon kaj, ne anstataŭigante ĝin per io, deklari, ke ni apartenas al neniu religio ("confessionlos")? Ne. Ĉar: 1) tion ĉi povus fari tre malmultaj apartaj personoj, kaj amaso neniam konsentus kaj ne povus konsenti resti tute sen religio; sekve, tio ĉi estus ne solvo de la juda problemo, sed simple nur egoista forkuro de apartaj personoj, lasante tutan amason de siaj fratoj al volo de la sorto; 2) sed eĉ tiuj apartaj personoj, kiuj tion ĉi farus, mem nenion gajnus, jam ne parolante pri tiu anima malvarmo kaj krudiĝo, en kiun ili neeviteble falus pro foresto de ĉia anima strukturo, kaj ili ĉiam estos malkonfidataj kaj malestimataj de ĉirkaŭantoj, ĉar tiajn homojn la ĉirkaŭantoj nevole ĉiam rigardos kiel homojn, por kiuj ekzistas nenio sankta, kaj kiel ajn alte starus la homaro, homojn sen kredo oni ĉiam identigos kun homoj sen konscienco, sen principoj, sen idealoj.

Ĉu ni devas alpreni kristanismon? Ne, ĉar tio ĉi estus malhoneste pro du kaŭzoj: 1) kiel alte ni starigus personecon de Jesuo kiel homon, sed, deklarante kun akcepto de kristanismo, ke ni konsideras Jesuon Dio kaj Marion Dipatrino, ni, ne kredante je tio, farus abomenan mensogon, pri kiu ne decidiĝos eĉ unu honesta homo el ni; 2) paganoj povis alprenadi kristanismon amase, ĉar kristanismo evidente staris pli alte ol paganismo; sed judoj neniam povas alpreni kristanismon amase, ĉar deklaro pri dieco de Kristo por ili estus kunligita kun negoco kun konscienco, pri kio povas decidiĝi nur apartaj unuoj, sed neniam tuta miliona amaso; sekve, se ni, apartaj unuoj, alprenus kristanismon, ni estus ree nur perfiduloj, kiuj savis sin mem, sed siajn fratojn lasis al volo de la sorto, donante al ili nenian eblecon sekvi ilian ekzemplon.

Se ni venis al konkludo, ke ni unuflanke devas celi al neniigo de la ekstera formo de judeco, ke aliflanke senekleziecon aŭ kristanismon ni ne povas alpreni, kio do restas al ni por fari? Respondo estas klara, ĉar post ĉio de ni pruvita, respondo povas esti nur unu, kaj nome: ni devas alpreni religion novan, kiu devas prezenti jenajn faktojn: 1) ĝi devas liberigi nin kaj nian idaron de eterna neforviŝebla stampo kaj de eternaj suferoj, ligitaj kun la malfeliĉa juda ŝelo, kiu kompense de tiuj ĉi suferoj ne donas al nia konscienco eĉ malgrandan kontentigon; 2) ĝi devas esti alirebla al ĉiu, por ke ni, aliĝante al ĝi, sciu, ke ni ne faras perfidon, sed iras laŭ tiu vojo, laŭ kiu povas sekvi kaj pli aŭ malpli frue sekvos post ni ĉiuj niaj fratoj; estas vero, ke malkleraj fanatikuloj pro sia malklereco dum longa tempo neados tiun ĉi vojon, kiel ili neadis klerecon kaj civilizacion, sed ni devas havi konscion, ke ilin detenas de ni nur malklereco, sed ne iaj pli pezaj kaŭzoj, ke ili do pli aŭ malpli frue cedos, kiel mallumo cedas al lumo; 3) tiu ĉi religio devas esti absolute pura kaj havi en si nenion a priori elpensitan, por ke ĝi ne prezentu per si etan sekton laŭ gustoj de tiu aŭ aliu manpleno da homoj, sed religion unuecan, unuigantan, ne kontraŭdireblan kaj taŭgan por ĉiuj, kiuj serĉas la veron.

Tie ĉi unua penso, kiu verŝajne instinkte venos en la kapon de niaj aŭskultantoj, estos sekvanta: "la juda popolo enhavas ian neordinaran forton, kontraŭ kiu ĉiuj provoj montriĝos vanaj; la juda popolo dum jarmiloj ne malaperis ĝis nun kaj, sekve, en estonteco ne malaperos, malgraŭ ĉiuj penoj kaj teorioj; juda amaso neniam rezignos judecon". Sed tiu ĉi opinio, malgraŭ sia ŝajna historia forto, estas tute erara; tuta ŝajna edifo de la juda senmorteco momente malaperos, se ni logike klarigos al ni logike klarigos al ni la kaŭzojn de tiu ĉi stranga senmorteco. Ĉu la juda popolo efektive distingiĝas per ia neordinara vivkapablo laŭ tio, kio povas montriĝi je la unua vido? Ne, kontraŭe, historio montras al ni, ke eble neniu popolo forlasis sian lingvon kaj sian teron, t.e. tutan sian nacian "mi", tiel rapide, kiel judoj, kaj ke de judoj jam delonge ne restus eĉ postsigno, se ne estus ilia religio. Do, nur la hebrea religio montriĝis rezistema. Sed ĉu efektive ĝi havas en si ion eternan? Jam a priori oni povas diri, ke religio, kiel apartenanta al la sfero de konvinkoj, ne havas individuan vivon, kaj povas teni sin nur tiel longe, ĝis ne aperos nova konvinko, pli bona kaj pli vera. Kun apero de tiu ĉi lasta konvinko la unua estas kondamnita al neevitebla morto, eĉ se pli frue ĝi tenis sin dum jarmiloj kaj eĉ se ŝajnis, ke amaso disŝiros ĉiun, kiu kuraĝos tuŝi eĉ unu hareton en la antaŭa konvinko. Tiel diras al ni logiko kaj tiel diras al ni multnombraj faktoj el la sfero de homa penso kaj homaj religioj. Ĉiu popolo, ĉiu senescepte, persiste tenis sin je malnova religio, bruligante vivaj unuajn predikantojn de nova religio, kaj, juĝante laŭ tiu persisteco, ŝajnis, ke eĉ dum milionoj da jaroj ĝi ne ŝanĝos sian antaŭan kredon, - kaj tamen ne pasis eĉ iaj 50 jaroj de post apero de la unuaj predikantoj - kaj la popolo tutamase transiris al la nova religio! Kial do nur judoj tiel persiste tenas sin je sia religio, malgraŭ tio ke en ĉiuj aliaj rilatoj ili estis malpli rezistemaj ol aliaj popoloj, kaj ke oni ilin ĉiam premis multe pli kruele, ol ĉiujn aliajn popolojn, - se jam allasi penson, ke popoloj ŝanĝadis siajn religiojn sub premo kaj ordono de siaj regantoj aŭ venkintoj? Ĉu judoj estas kreitaj el alia argilo, ol ĉiuj popoloj, kiel parolas niaj malamikoj? Ne, kaŭzo de tiu ĉi firmeco estas tre natura: dum apartaj individuoj povas ŝanĝi sian religion kontraŭ siaj konvinkoj pro materialaj avantaĝoj, amasoj neniam povas fari tion ĉi, ĉar amasa malhonoro, amasa negoco kun konscienco estas neebla; tial tutaj popoloj povas ŝanĝi religion nur tiam, kiam nova religio staras pli alte ol malnova. Paganaj popoloj facile akceptadis kristanismon, sed neniaj fortoj en la mondo povus devigi ian kristanan popolon akcepti paganismon. Kiam paganaj popoloj renkontis kristanismon, ili trovis en ĝi ion pli altan kaj devis cedi; sed hebreoj en rilato al kristanismo estis en stranga kaj ekskluziva stato: en komenco hebreoj akceptadis kristanismon tre volonte, kaj unuaj kristanoj, kiel estas konate, estis varbitaj preskaŭ ekskluzive el hebreoj; sed poste, malgraŭ tuta altspiriteco de la pura kristana instruo, hebreoj renkontiĝis tie kun dogmo pri personecigo de Kristo, kiun ili, kiel edukitaj en pura monoteismo, neniamaniere povis akcepti; propagandi sian religion ili ankaŭ ne povis pro absolute-nacia ties karaktero. Tiamaniere ili troviĝis en originala senelira situacio, senekzempla en la tuta historio de la homaro: dissemitaj inter popoloj, ili povas nek solviĝi en ili, nek solvi ilin en si. Kaj, ĉar religio, kiel ĉiu formala statuto, ĝenerale ne povas iom post iom forviŝiĝi sen konscia decido, kiel forviŝiĝas lingvo, moroj ks., kaj ĉar amasa decido flanke de judoj konfesi Kriston estas neebla pro tio, ke amasa negoco kun konscienco neniam estas pensebla, ĝuste tial izoleco de judoj restas eterna, faranta eraran impreson de io neordinare firma kaj viva. Persekutu judojn, kiom al vi plaĉas, kaj la juda popolo tamen ne malaperos; transformu ĉiujn judojn en ateistojn, kaj hebrea religio tamen ne malaperos kaj ĉiuj tiuj ĉi ateistoj daŭros nomi sin kredantoj de hebrea religio, kaj al kristanismo ili ne transiros. Sed en tio ĉi estas neniom da merito kaj da kulpo de judoj, de la hebrea religio. Judoj ne estas kreitaj el alia karno kaj sango, ol aliaj popoloj. Ŝajna firmeco kaj viveco de judoj devenas nur de tiuj nevenkeblaj muroj, per kiuj la ĉirkaŭantaj religioj pro siaj dogmoj neakcepteblaj por judoj, kaj la hebrea religio pro sia anakronisme-nacia karaktero ĉirkaŭis la judan popolon. Ni petas vin atenti tiun ĉi fakton kaj bonege enpensiĝi pri ĝi, ĉar sole tiu ĉi fakto kaj nur tiu ĉi fakto klarigas la tutan nenormalecon de ilia situacio. En tiu ĉi natura cirkonstanco enestas la tuta sekreto de tuta supernatura vivkapablo de judoj kaj de ilia senfina pendado inter ĉielo kaj tero. Firmeco kaj viveco de juda popolo enestas ne en ĝi mem, sed nur en tiuj muroj, per kiuj ĝi estas ĉirkaŭita; ĉiu popolo, falinta en similan ekskluzivan situacion, kontraŭ sia propra volo kaj karaktero, estus tia sama neniam mortanta "eterna fijudo". Plej malforta ŝafido, malgraŭ ĉiuj turmentoj, nevole tenos sin pli persiste, ol plej kuraĝa leono, se vi ĉirkaŭos ĝin per muroj, kiujn ĝi ne povas transsalti. En la situacio de tia ŝafido trovas sin ankaŭ la juda popolo, neniom havante ian supernaturan firmecon, kiun multaj al ĝi erare atribuas, akceptante sekvojn anstataŭ kaŭzo. Bonege pripensu tion ĉi, ĉar en tio ĉi enestas la tuta esenco de la juda problemo. Trabatu la muron kaj tiel donu al la judoj eblecon sen neimagebla amasa mensogo kaj humiligo eliri sur neŭtralan grundon, - kaj la tuta legenda persisto kaj firmeco de judoj malaperos kiel sonĝo. Tiuj amasoj, kiuj nun staras kiel granita roko sur tradicioj de tempoj delonge pasintaj, transŝutiĝos sur novan grundon multe pli facile kaj pli rapide, ol oni povus supozi. Tiu sama densa fanatika amaso, kiu nun ŝajnas al ni absolute nealirebla por nova instruo, post 50 aŭ 100 jaroj estos verŝajne tia sama amasa fanatika gardanto de la nova instruo, se, kompreneble, la lasta estos donita al ĝi en konkreta formo, alirebla al ĝiaj sentoj, sed ne en formo de malvarma abstrakta filozofio. Ekzemplojn ni vidas en historio de popoloj sur ĉiu paŝo, kaj la judoj - ni ripetas - ne estas kreitaj el alia materialo, ol aliaj popoloj, sed nur troviĝis ĝis nun en ekskluzivaj kondiĉoj. Ĝuste tian neŭtralan savan grundon por la juda popolo ni volas krei sub formo de Hilelismo, kiu, komenciĝinte de malgranda komunumo, rapide kreskos kaj fortiĝos kaj iom post iom englutos en sin la tutan judan popolon, transformante ĝin el malestimata grupo da homoj, ĉie fremda kaj altrudiĝanta - en estimatan grupon da homoj, ĉie alkreskintan al la natura propra grundo kaj gasteme akceptantan en sin siajn antaŭajn persekutantojn. Unue ni priparolu per mallongaj vortoj la esencon de Hilelismo, kaj poste ni klarigos, kiamaniere tia ŝajne modesta afero, kiel fondo de la unua komunumo de hilelistoj, markos komencon al iom-post-ioma, sed senhalta kaj ĝusta, reala kaj nobla solvo de la juda problemo. Sed antaŭ ĉio ni devas anstaŭsciigi la aŭskultantojn, ke ni proponas al ili ne ian fantazie dorlotitan revon, sed ion plene realan, kies laŭleĝan efektivigeblon ni plensufiĉe pripensis.


Hilelismo

 

Hilelistoj faras komunumon pure religian. Enhavante en si absolute nenion nacian, Hilelismo donas al ĉiu sia adepto plenan eblecon aparteni aŭ alkalkuli sin al ia ajn al li plaĉanta nacio. Hilelismo ne faras per si mem ian ajn sekton aŭ reformitan judismon, ĉar ĝia fundamento estas ne ia ajn jam ekzistanta religio, ŝanĝita en spirito kaj laŭ arbitro de tiu aŭ alia plenmano da homoj, sed nur tiu natura racio kaj tiu natura religia sento, kiuj estas komunaj al ĉiuj homoj. Hilelismo enhavas nenion elpensitan aŭ adaptitan al bezonoj de tiu aŭ alia popolo aŭ partio.

La religio de hilelistoj estas ne nova. Laŭ sia ideo ĝi ekzistas de nememoreblaj tempoj en la koroj de ĉiuj homoj, kaj ĝia ĉefa principo estis formulita jam antaŭ 2000 jaroj de rabeno Hillel, kies nomon portas nia religio. Nia religio estas nur praktika kaj konkreta efektivigo de tiu religio, kiu teorie siatempe estis fiksita de granda Hillel.

La tuta esenco de religio de hilelistoj enestas en sekvantaj tri punktoj:

1. Ni sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.

2. Siajn leĝojn Dio enmetis en la koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial obeŭ ĉiam la voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentanta voĉo de Dio.

3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per la formulo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru nek videble, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio. Ĉiuj ceteraj religiaj instruoj, kiujn vi iam ajn ekaŭdos de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en la ĉefaj tri religiaj punktoj, faras nur homajn komentariojn, kiuj en religia rilato estas devigaj al vi nur en tiu okazo, se voĉo de via koro diras al vi, ke tiuj komentarioj estas veraj.

 

Por esti hilelisto, sufiĉas konfesi la menciitajn tri punktojn, ampleksantajn la tutan hilelistan kredon. Sed, ĉar pro malforteco de la homa naturo abstrakta instruo estas facile forgesata, se ĝi ne estas montrita per certaj eksteraj palpeblaj formoj, tial hilelistoj trovis necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio. Sed la tria religia punkto devas konstante memorigi al la hilelistoj, ke tiu ĉi ekstera flanko de la religio prezentas decidojn pure homajn, kies plenumo estas deviga nur por tiuj, kiuj volas aparteni ne nur laŭ spirito, sed ankaŭ laŭ eksteraĵo al la komunumo de la hilelistoj. Ĉar necesa kondiĉo por eksteraj religiaj formoj estas ilia egaleco por ĉiuj, kiuj konfesas tiun religion, tial la eklezio de hilelistoj fondas komunan Sinodon, kiu fiksos kaj reguligos eksterajn religiajn formojn, devigajn por ĉiuj komunumoj de la hilelistoj. Tial por ĉiuj, kiuj volas aparteni al la hilelista eklezio, al la tri spiritaj punktoj de la hilelista kredo aldoniĝas ankoraŭ sekvanta punkto de la hilelista eklezio:

    4. Ĉiu, volanta aparteni al la eklezio de la hilelistoj, devas plenumi religiajn decidojn de la unueca kaj komuna hilelista Sinodo; sed la decidoj de Sinodo estas devigaj nur por temploj kaj komunumoj, kaj por privataj personoj nur en iliaj rilatoj kun la eklezio; sed ĉiuj decidoj de Sinodo, koncernantaj privatan vivon de la hilelistoj, estas proponataj al la hilelistoj nur kiel rekomendataj, sed ne devigaj. Sinodo ĉiam devas memori, ke ĝi devas reguligi nur religiajn morojn kaj ceremoniojn, sed ne leĝojn.

 

La bildo de Hilelismo tamen estos ne plena, se ni ne mencios ankoraŭ unu punkton, kiu faras neforigeblan komponenton de tiu Hilelismo, pri kiu ni revas. Tio ĉi estas starigo de komuna neŭtrala diserva lingvo por ĉiuj hilelistaj temploj, en kiu ajn lando ili estus. Tio ĉi devas kunigi en unu komunan potencan fratan familion ĉiujn hilelistojn, dissemitajn tra la tuta mondo, kiuj sen unueca diserva lingvo farus nur disigitajn senfortajn rondetojn, ne komprenantajn unu la alian, fremdajn kaj eĉ malamikajn unu al la alia, kaj kondamnitajn al rapida pereo. Tio ĉi devas absolute kaj por ĉiam apartigi la religian demandon for de naciaj demandoj kaj fine elradikigi tiun bedaŭrindan fenomenon, kiun ni rimarkas en ĉiuj ekzistantaj religioj,  kiu jam alportis tiel multajn malfeliĉojn al la homaro kaj tiel kripligis la esencon de religio, - kaj nome: ke ĉiu religio, dank'al diserva lingvo kunligis sin kun iu unu aŭ kelkaj nacioj, fariĝis neforŝirebla nacia apartenaĵo de difinitaj popoloj, servas malnoble al egoistaj interesoj de tiuj ĉi popoloj kaj anstataŭ amo kaj vero semas kaj subtenas nur izolitecon kaj malamon. Hilelismo fariĝos nur tiam estonta potenca kaj sava religio, se ĝi - unu fojon por ĉiam, en la komenco de estiĝo kaj en sia esenco mem - apartigos sin de ĉiuj naciaj demandoj kaj portos karakteron puran, neŭtrale-homan, por ke en ĉiu hilelista templo ĉiu hilelisto de iu ajn lando kaj nacio sentu sin vere kiel en propra templo. Sed, ĉar por la demando pri unueca neŭtrala diserva lingvo la plimulto de niaj aŭskultantoj tute ne estas preparita kaj estas preta konsideri ĝin kiel ian neefektivigeblan aŭ eĉ malutilan ĥimeron, tial Prepara Komitato starigas tiun ĉi punkton de Hilelismo dume nur kiel proponon; akcepto aŭ malakcepto de tiu ĉi punkto estos disponigita al solvo de la unua komuna kongreso de hilelistoj, dum kiu la demando estos submetita al detala kaj fundamenta analizo, priparolo kaj voĉdonado.


 

Kiam ricevitaj de la Prepara komitato el ĉie sciigoj montros, ke la ideo de Hilelismo trovas sufiĉan kunsenton inter la juda popolo, tiam ni komencos klopodi pri ricevo de registara sankcio por Hilelismo. Nur kiam tiu ĉi sankcio estos ricevita, la Prepara Komitato dissendos al ĉiuj personoj, kiuj alsendis sian aproban subskribon, inviton al komuna kongreso de unuaj hilelistoj, kiu okupos sin pri fondo de la unua Sinodo, ellaboros tutan eksteran formon de la hilelista religio, fiksos semajnajn kaj jarajn festojn, la esencon kaj ritojn de diservoj kaj de diversaj religiaj solenoj kaj ceremonioj, kiuj tamen en ĉiuj tempoj devas havi karakteron ne de iaj religiaj leĝoj, sed nur de religiaj kutimoj, havantaj celon spirite unuigi la hilelistojn kaj doni al ili varman poezian religian atmosferon, en kiu ili povus en ĉiu tempo ripozi de malvarma prozo de la vivo kaj konstante kolektive ellaboradi kaj fortigi en si sentojn de vera religio, bazita sur pura idealismo kaj moraleco.


 

Tiamaniere vi vidas, afablaj aŭskultantoj, ke Hilelismo ne estas ia sekto, ke ĝi prezentas per si puran teozofian religion, kiu jam delonge estas konfesata en animo de ĉiuj inteligentaj reprezentantoj de ĉiuj popoloj kaj eklezioj kaj al kiu la Hilelismo donas nur varman konkretan formon, por ke tiu ĉi religio povu esti vivkapabla kaj konstante rememoriganta pri si. Al tiu ĉi religio kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita. Al tiu ĉi religio povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉian religion; ĉar ne nur kontraŭ la 2-a kaj 3-a punktoj de Hilelismo eĉ nur iom morala homo povas kontraŭdiri nenion, sed eĉ la unua punkto ne tuŝas konvinkojn eĉ de plej persista ateisto, ĉar ekziston de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto ne malakceptas eĉ ateisto, nur kun tiu diferenco, ke tio, kion li nomas naturo, ni interkonsentis nomi Dio, neniom permesante al ni atribui al tiu ĉi Forto iajn de homo elpensitajn atributojn kaj lasante al racio kaj koro de ĉiu homo interpreti al si esencon de tiu ĉi Forto, kiel al li plaĉas. Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio subkompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon; superstiĉa hilelisto povas pentri al si Dion, sidanta en la ĉielo kaj reganta inferon kaj paradizon; kaj tamen ili ambaŭ estos bonaj hilelistoj kaj unu la alian ne povos riproĉi pri herezo, ĉar neniu el ili estos pekanta kontraŭ la hilelista religio. Hilelista infano povas kredi al ĉiaspecaj religiaj fabeloj de sia vartistino; kreskante kaj kleriĝante, li iom post iom rifuzos tiujn ĉi fabelojn, kaj tamen lia religio neniam ŝanceliĝos, kiel tio ĉi okazas en aliaj religioj; li neniam devos diri al si "mia religio estis erara", sed sur ĉiu nova etapo de sia evoluo li nur diros al si: "mian religion antaŭe mi malbone interpretis al mi". Dank'al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado. Templo de hilelistoj ĉiam estos templo de pura filozofio; en ĝi sen iu malpermeso flanke de religio, sed eĉ kontraŭe, en ĝia nomo, oni libere diskutos kaj studos demandojn pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto, pri korpo kaj spirito homa, pri rilato de homa kaj ĝenerale besta "mi" kun la tuta naturo kaj pri diversaj supozoj rilate al la sorto de tiu ĉi "mi" post ĉeso de videbla vivo de la individuo; pri la natura vivo kaj kontraŭnaturaj agoj, pri kiuj la tria punkto de nia religio parolas, ke ili "ne plaĉas al Dio" ks. Nur en tiu ĉi templo, saturita per spirito de reciproka amo kaj konstante memoriganta al ni pri nia nulaĵo antaŭ la granda tutmonda Dia Forto, kiu ĉirkaŭas nin, ĉio estos elparolata ne per abomena, malhumila kaj malvarmiganta buŝo de patentita scienco, sed per varma buŝo de koro, per buŝo de interna voĉo, sentanta veron, per buŝo de vera saĝeco, atingebla egale de plej instruita scienculo kaj de plej senerudicia metiisto, - de tiu vera saĝeco, kiun ni trovas ĉe grandaj filozofoj de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj gradoj de klereco, kaj kiu semas ĉirkaŭ si ne malesperon kaj suferojn, sed animan tranvilecon kaj feliĉon. Diservo kaj ritoj en tiu ĉi templo estos nur unuiganta, varmiganta kaj agordanta fono; esenco estos en predikoj, paroloj kaj legadoj, kiuj ampleksos ĉiujn flankojn de la spirita mondo homa.

Hilelismo estas sendube la sola religio de estonteco, religio, kiu pli aŭ malpli frue elpuŝos kaj per si anstataŭos ĉiujn ekzistantajn, arbitre elpensitajn religiojn. Bazita ne sur iaj arbitre elpensitaj dogmoj kaj fantazioj, ne sur iaj provizore superregemaj doktrinoj aŭ humoroj de homamaso, ne sur homa malklereco, sed sole sur koro kaj racio homa, subordigita ĉie kaj ĉiam al la samaj leĝoj. Hilelismo, unu fojon enradikiĝinte, neniam jam malfortiĝos, neniam ŝanceliĝos, neniam timos lumon kaj neniam batalos kontraŭ scienco, neniam submetos homojn al tiuj teruraj suferoj de interna batalo, al kiuj, laŭ progreso de civilizacio, ĉiuj ĉefaj ĝis nun kaj anstataŭantaj unu alian religioj subigadis homojn. Hilelismo vivos tiel longe, dum vivas la homaro, kaj estos por ĉiuj estontaj judaj generacioj eterna, ne sekiĝanta fonto de morala varmeco kaj lumo. Tiu ĉi religio egale taŭgas por plej sovaĝa afrikano kaj por plej klera eŭropano, por plej malklera reprezentanto de prahistoriaj tempoj kaj por plej klera reprezentanto de plej malproksimaj estontaj tempoj. Ĉar ĝi dependas nek de iaj naciaj ecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĝi ĉiam adaptiĝos al perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio.


 

Nun ni rigardu, kian rilaton havas la hilelista eklezio rilate al solvo de la juda problemo. Supre ni pruvis, ke malgraŭ ĉiuj sofismoj kaj memtrompo, ni suferas kaj kondamnas al suferoj nian idaron ekskluzive nur pro nia religio, malgraŭ tio ke multaj el ni tute ĝin ne kredas, eĉ hontas kaj kaŝas ĝin kaj limigas sin nur per tio, ke ili estas al ĝi alskribitaj. Kiel ajn ni fermu niajn okulojn, tiu ĉi religio estas alfa kaj omega de la tuta juda problemo. Nek liberalismo de estontaj tempoj, nek cionismo, nek iaj aliaj projektoj kaj esperoj iam neniigos kaj malfortigos la malfeliĉan judan problemon, ĝis ne estos neniigitaj la bazo kaj radiko de tiu ĉi problemo. Tiu malfeliĉa erare-nacia ŝtona ŝelo, kiu por eterne vestis nin kiel mumiigitan kadavran restaĵon de popolo vivinta en malproksima antikveco kaj kiu jam 2000 jarojn ne permesas al ni subiĝi al natura ĉiupopola evoluo, bazita sur reciproka ensorbiĝo kaj glatiĝo, tenas nin eterne inter ĉielo kaj tero, ne lasas al ni ie alkreski al la grundo kaj kondamnas nin eterne esti fremdaj, malbenataj, ne solvanta kaj ne solviĝanta ŝtoniĝinta fremda korpo en la viva organismo de ĉiuj popoloj kaj landoj. Ni pruvis, ke tiu ĉi malfeliĉa ŝelo enhavas en si absolute nenion idealan, ke ni konservas ĝin ne en nomo de ia altspirita ideo, sed simple pro tiuj principaj idee-dogmaj baroj, kiuj ekzistas inter ni kaj la religioj, kiuj ĉirkaŭas nin, kaj ili faras nian transiron al tiuj ĉi religioj por apartaj unuoj malhonesta, kaj por amasoj rekte neniam ebla. Kaj ni montris, ke ekzistas neŭtrala vojo, kiu permesas al ni unuflanke disbati la malfeliĉan ŝelon, kiu sen iu celo kaj ideo faras la tutan esencon de niaj eternaj suferoj, kaj aliflanke ne fari malhoneston kaj sinhumiligon, ne iri kun petskribo kaj kulpa kapo al niaj malamikoj, sed kun honesteco kaj kun levita kapo eliri rekte sur grundon neŭtralan, liberan kaj ankoraŭ de neniu okupitan, sur kiu pli aŭ malpli frue frate kaj egalrajte kuniros ĉiuj popoloj. Ni pruvis ankaŭ, ke la ŝajna firmeco de nia juda amaso devenas ne de ĝia volo aŭ de iaj neordinaraj propraj misteraj fortoj, sed ekskluzive nur de tiu muro, kiun, laŭ tute natura leĝo, tiu ĉi amaso neniam povis transiri; sed ke pura neŭtrala religio, detruinte tiun ĉi muron, tre rapide entiros kaj devos entiri en sin per sava maniero tiun ĉi tutan amason pro simpla historia leĝo, kiun ni observas ĉe ĉiuj popoloj dum renkontiĝo de malsupera instruo kun supera, kaj pro simpla fizika leĝo, laŭ kiu ĉiu amaso, sentanta seninterrompan premon de ĉiuj flankoj kaj trovinta en unu flanko malfermitan aperturon, malgraŭ tuta antaŭe ŝajna sia senmoveco, direktas sin forte en la malfermitan lokon kaj senhalte transŝutiĝas tien, ĝis tiu tempo kiam en la antaŭa ujo ne restos eĉ unu grajneto. Tia malfermita aperturo por la juda popolo, kiel ni vidis supre, povas esti sole nur nova, neŭtrala kaj pura religio, kiu neniigos nevenkeblan ĝis nun dogman baron inter judoj kaj ĉirkaŭantaj elementoj, kaj oni povas kun certeco diri, ke tuj kiam estos fondita unua komunumo de hilelistoj, en ĝin iom post iom kaj senhalte transverŝiĝos la tuta juda popolo, ĝis fine de la estinta malfeliĉa juda problemo ne restos eĉ postsigno. Ĉar Hilelismo, en kiun la tuta juda popolo iom post iom transverŝiĝos, ne enhavos en si eĉ ĝuton de tio, en kio enestis tuta esenco kaj kaŭzo de la malfeliĉa senfina juda problemo.

Ni rigardu efektive, kio fariĝos kun judoj post ilia transiro al Hilelismo. Eksterlande, kie al Hilelismo, kiel al pura religio de estonteco, sen dubo krom judoj tuj komencos transiradi multaj homoj de aliaj konfesioj, post paso de kelkaj dekoj da jaroj estos jam neeble ekscii, kiu hilelisto devenas de judoj, kaj kiu de aliaj grupoj de loĝantoj. Tie, sekve, pro neceseco la juda problemo malaperos tute sen signo en plej mallonga tempo, ĉar malgraŭ ĉiuj frazoj pri nacieco estas konate, ke religio estas sola signo, kiu diferencigas judon de ne-judo. En nur sola Rusio, kie transiro de kristanoj al Hilelismo longan tempon estos ankoraŭ malpermesita, pri hilelistoj iun tempon oni scios, ke ili estis judoj, kaj ilia situacio estos ankoraŭ ne tute normala. Sed ankaŭ tie ĉi al ni unue restos tiu konsola certeco, ke neplena normaleco de nia situacio estas nur provizora, ĉar ne estas dubo, ke pli aŭ malpli frue plena religia toleremo alvenos ankaŭ en Rusion, kiel ĉien, kaj sekve, ĉe niaj nepoj kaj pranepoj ne restos jam eĉ postsigno de nenormaleco de la situacio; due, eĉ en tiu transira tempo, kiun ni devos atendi, diferenco inter la situacio de hilelistoj kaj estinta situacio de judoj estos grandega! Sciante, ke nenie en la mondo estas nacie-hilelista lando kaj hilelista lingvo, kaj ke nenio tiras kaj jam absolute nenio povas tiri nin al iuj aliaj landoj kaj lingvoj, krom tiu lando, en kiu ni kaj niaj avoj efektive naskiĝis, kaj krom tiu lingvo, kiun parolas la ĉirkaŭanta nin loĝantaro, la socio rapide nevole kutimiĝos vidi en ni plenajn kaj naturajn siajn fratojn, distingiĝantajn de ili per kredo, kaj dum iu tempo eĉ per deveno, sed jam nevole kaj eterne, ne laŭvorte, sed fakte, malvaste kaj nedisigeble kunligitaj kun ili per interesoj de jam neniam ŝanĝebla komuna patrio kaj komuna lingvo. La socio rapide lernos alte ŝati kaj estimi nin, ĉar esenco de Hilelismo, ne kovrante sin en iaj teruraj por ĉirkaŭanta socio talmudoj, kabaloj ktp., estos ĉiam por ĉiu tute klara kaj malfermita kaj nevole sugestos estimon, kaj ĉiu, enirinte en nian templon, nevole rilatos al ĝi kun respekto. Se ni devos dum iu tempo ankoraŭ porti malagrablaĵojn, ili jam por ni ne estos penigaj, ni portos ilin fiere kaj kun plena interna kontentigo, konsciante, ke ni portas ilin ne pro ia senenhava fantomo, kiun ni mem prihontas kaj kiun ni kaŝas, sed pro alta kaj sankta vero, pro granda ideo de la estonteco, kiun pli aŭ malpli frue admiros ĉiuj niaj persekutantoj. Havante konsciencon de pureco kaj difiniteco en niaj propraj okuloj kaj en la okuloj de la mondo, ni portos ĉiam nian standardon malkaŝe kaj fiere, kaj kie ajn ni estus, ni restos ĉiam fidelaj al nia tute klara kaj difinita standardo, ni ne devos kaŝi nian "mi" kaj alĝustiĝi al la tono de certa loko aŭ tempo, ĉie ni estos en okuloj de la mondo fieraj anoj de al ĉiuj konata nemakulita familio, sed ne iaj parioj. Ni ĉesos esti vespertoj, kiuj mem ne scias, al kiu genro de bestoj alkalkuli sin, kaj tial estas malestimataj de unu klaso kaj de la alia. Kiam oni nin demandos, kiuj ni estas, ĉiu el ni povos respondi klare kaj kuraĝe, sen iu balbutado, ruĝiĝo, nevola farso kaj ŝanceliĝo: "ni devenas de judoj, apartenas al tia nacio kaj al tia religio kaj nia nomo estas tia". Tamen estas necese rimarki, ke pro ricevo de vera grundo sub piedoj, kaj ankaŭ laŭ komunhoma spirito de Hilelismo, la nacionalismo de hilelisto esprimos per si nur tute naturan preferon, kiun ĉiu homo fordonas al sia patrujo kaj sia lingvo antaŭ ĉiuj aliaj landoj kaj lingvoj, sed ĝi havos nenion komunan kun ŝovinismo, deviganta homon malami aliajn landojn kaj lingvojn, kaj tiom pli kun tiu kriema kaj ŝajniga ultraŝovinismo, kiun ni vidas ĉe multaj (precipe polaj) judoj, kiuj, sentante nenaturecon de sia situacio, penas esti, tiel diri, "pli katolika ol la papo mem" kaj per tio ĉi ofte faras rekte abomenan impreson eĉ al tiuj samaj homoj, al kiuj ili deziras plaĉi. Havante nenion komunan kun ia fremda lando aŭ lingvo, hilelisto nevole estos tute natura kaj senduba filo de sia fakta patrio. Estas konate, ke nur fremduloj krias kaj deklamas siajn sentojn, sed propraj infanoj amas nature kaj trankvile, ne timante sur ĉiu paŝo, ke eble oni riproĉos ilin pro nesufiĉa amo. Kiam niaj infanoj demandos nin, kio ni estas, ni povos respondi al ili klare, ne elturniĝante, ne hipokritante kaj ne venenante iliajn junajn animojn per dubo. Kiam ni diros al ili, ke ni apartenas al tia nacio, ili ne trovos mensogon kaj sofismojn en niaj vortoj, ĉar ili ekvidos, ke ni kaj niaj patroj efektive naskiĝis en la lando de tiu ĉi nacio, ke en ĝi ni vivas kaj vivos, ni kaj nia idaro, kaj ke ni ne celas al ia alia, tute fremda lando, kiun nek ni, nek niaj patroj, nek niaj prapraavoj iam eĉ vidis; ke ni parolas kaj parolos efektive la lingvon de tiu ĉi nacio, sed ne ian apartan dialekton aŭ kelkajn aliajn lingvojn, sciante kiel decas neniun el ili. Ni ne provas kontraŭnature ellaboradi en ili malvarmiĝon pri la afero plej kara por ili, t.e. pri la efektiva ilia patrio, kaj arte elkreskigi amon al lando kaj lingvo, kun kiuj ili en efektiveco nenion komunan havas kaj neniam havos. Se eĉ en unua tempo tiuj, kiuj konfesas la religion de plimulto, asertos, ke tiun ĉi nacion faras nur ili, tio ĉi jam neniom konfuzos, ĉar ni konscios, ke tio ĉi estas ne voĉo de vero, sed nur voĉo de forto, kiu pli aŭ malpli frue cedos al la vero, des pli, ke oni havas ĉiujn ŝancojn, ke pli aŭ malpli frue hilelistoj ĉie faros ne malplimulton, sed plimulton, kaj ke al ili apartenas la estonto. Kiam ni diros al niaj infanoj, ke ni apartenas al tia religio, ili vidos, ke tio ĉi estas ne mensogo kaj sofismoj, ke ni efektive apartenas al tiu ĉi religio kaj ne hontas ĝin kaj ke honti ni ne bezonas; ke preskribojn de tiu ĉi religio ni plenumas efektive; ke ni ne havas eternan malkonkordon inter vorto kaj faro, inter niaj propraj agoj kaj tiuj agoj, pri kiuj ni devigas niajn infanojn; ke de iliaj infanaj koroj, dezirantaj religian varmon, ni ne kaŝas niajn templojn kaj nian instruon, devigante ilian infanan cerbon per superfortaj laboroj mem ellabori al si malklaran kaj malvarmiĝantan konscion, ke nia religio estas ia falsa instruo, al kiu oni ne devas teni sin, sed al kiu tamen estas necese hipokrite alkalkuli sin. En nuna situacio, kiam infanoj per silenta rigardo demandas nin: "kie estas nia religio? kion ĝi instruas al ni? kial ni ne plenumas ĝin? kaj se ĝi estas falsa kaj oni ne devas plenumi ĝin, kial ni hipokritas kaj ne malkonfesas ĝin? por kio kaj en kies nomo ni suferas, por kio oni nin tiel malestimas kaj pelas? konsolu nin almenaŭ per io kaj diru al ni, en nomo de kia sankta ideo ni portas ĉiujn tiujn ĉi suferojn kaj malestimon?" - je ĉiuj tiuj ĉi demandoj ni silentas, ĉar ni mem krom sofismoj havas nenian respondon kaj en nia animo estas same mallume, kiel en la animo de niaj infanoj. Tiu ĉi morala sufero, elvokata per senbazeco kaj falso de nia situacio, estas plej peza el ĉiuj niaj suferoj; kaj ju pli la juda popolo civilizas sin, des pli pligrandiĝas nombro da tiuj ĉi malfeliĉaj sengrunduloj. Sed kiam ekzistos komunumo de hilelistoj, tiam ĝi por ĉiuj judoj prezentos rifuĝejon, kien ĉiu povos eniri kaj ricevi firman grundon sub piedoj; kaj tio ĉi estos savo ne falsa kaj fantazia en malproksima problema kaj neniam atingebla estonteco, kiel ĉe cionismo; ne malhonora, ligita kun malnobla memrezigno kaj konscia mensogo kaj perfido, kiel ĉe kristaniĝo, sed savo efektiva, reala, tuj venanta; savo honora kaj honesta, prezentanta per si en morala rilato transiron de sendube pli malsupera al sendube pli supera; ne perfida traglito tra malvasta aperturo, nealirebla al niaj fratoj, sed eliro per malfermita granda vojo, laŭ kiu ĉiuj niaj fratoj facile kaj honeste povas sekvi kaj sekvos nin al saviĝo kaj altiĝo.

Malbonvoluloj de Hilelismo verŝajne ne preterlasos akuzi nin pri egoismo kaj diros: "Al vi estas maloportune aparteni al la juda popolo, kaj vi volas sub bonaspekta preteksto defali de ĝi!" Malverŝajne, ke iu diros tion ĉi sincere post tio, kion ni priparolis, kaj kontraŭ akuzoj de hipokrituloj kaj fariseoj defendi nin ni trovas nenian necesecon, des pli ke ĉiu prudenta homo komprenas, ke se ni volus savi simple nin, ni bezonus neniajn antaŭparolojn ne nur por akcepto de Hilelismo, sed eĉ por kristaniĝo, se ni ekvolus. Sed ĉar la celo de Hilelismo estas ne persona savo de malgranda grupo da homoj, sed preparo de rifuĝejo por iom-post-ioma transverŝiĝo kaj savo de la tuta juda popolo; ĉar pro nia celo ni ne volas, ke sur nian agadon povu fali ombro de ia suspekto pri egoismo; ĉar volante fortiri post ni niajn malklerajn fratojn, ni volas, ke ili rilatu al ni kun konfido kaj vidu en ni ĉiam ne egoistajn renegatojn, sed amikojn kaj fratojn siajn, pionirojn, kiuj laboras por ilia bono, - tial la Prepara Komitato mem deklaras jenon: Antaŭ ol la Sinodo de hilelistoj formos hilelistan eklezion, fr Sinodo unu fojon por ĉiam estos prenita solena promeso en tio, ke pro terna honorado de fondiĝo de Hilelismo el judeco, Sinodo ĉiam uzos ĉiujn rimedojn, por ke hilelistoj nenie kaj neniam uzu iajn jurajn privilegiojn en komparo kun judoj; ke pro tiu ĉi celo ekzemple hilelistoj laŭleĝe nomos sin ne simple hilelistoj, sed judoj de hilelista konfesio; ke diservo de hilelistoj interalie enhavos en si konstantan formulon, rememorigantan pri tio, ke Hilelismo estiĝis el judeco kaj ke hilelistoj devas zorgi pri siaj plej proksimaj fratoj. Nur tiam, kiam en tiu ĉi lando juraj limigoj, koncernantaj speciale judojn, definitive malaperos, la lokaj hilelistoj ricevos de Sinodo permeson laŭleĝe nomi sin simple hilelistoj kaj elĵeti formulon pri judoj el sia diservo.


 

Ni pruvis, ke Hilelismo estas plej reala, plej rapida, plej facila kaj samtempe plej altspirita solvo de la juda problemo. Sed ĉu ĝi estos solvo de nur la juda problemo? Ne, ĝi estos samtempe granda fenomeno komunhoma. Kiu enpensiĝis eĉ malmulte en fundamentojn de Hilelismo kaj en ĉiujn sekvojn, kiujn ĝi pli aŭ malpli frue neeviteble post si kondukos, tiu komprenos, ke Hilelismo aperos kiel nova luma erao por la tuta homaro; ke tiu malgranda komunumo, kiun ni nun volas fondi, baldaŭ estos fundamento kaj fermentilo por renaskita kaj frate unuigita homaro, kaj ni, judoj, devas fieri pri tio, ke sur nian sorton trafis honoro doni al la mondo tiun ĉi grandan spiritan aliformigon, simile al tio, kiel sur la sorton de antikvaj hebreoj trafis merito doni al la mondo la unuan fundamenton de monoteismo. Per Hilelismo finiĝos la granda historia misio de la juda popolo, kaj ĝi ripoze kuŝos plena de meritoj, lasante post si plej bonajn rememorojn kaj cedante lokon al la naskiĝanta unuigita homaro. Ni havas antaŭ ni mirindan dian fingron, mirindan konscian celadon de historio. Neniu popolo estus kapabla celi al la unuigo de la homaro, ĉar neniu popolo havus tiom da sindonemo por rezigni siajn komfortajn ŝoviniste-naciajn kadrojn; eĉ francoj, kiuj en pasinta jarcento forlogiĝis per ideoj de komunhoma frateco, rapide forfalis de ili, kaj apartaj personoj el diversaj popoloj, celantaj al la komunhoma idealo, estas tro malfortaj kaj havas en kondiĉoj de sia vivo tro malmulte da impulso, por akceli al tiu ĉi idealo kun sufiĉa energio. Por ke tiu ĉi idealo estu atingita, historio faris ion rimarkindan kaj mirindan: ĝi prenis unu popolon kaj faris kun ĝi senprecedencajn aferojn, ne aŭditajn en historio de iu ajn popolo: ĝi elŝiris ĝin el la tero kaj disĵetis en ĉiujn angulojn de la terglobo, neniigis ĝin de memstareco, grundo, lingvo, unuvorte de ĉio, kio povas subteni malvastan nacian egoismon, devigis ĝin dum du jarmiloj porti ĉiaspecajn suferojn en ĉiuj landoj, sperti sur si ĉiujn terurojn de homa malkonkordo, ĉiujn malbenojn, rezultantajn el religiaj falsaj instruoj kaj el kripligo de tiu dia instruo, kiu estas enmetita en la koron kaj racion de ĉiu homo; kaj aldone al ĉio ĝi fermis por ĝi ĉiujn elirojn kaj diris al ĝi: sola eliro el ciaj malfeliĉoj estas tiu misio, kiun mi destinis al ci; ne deflankiĝu dekstren aŭ maldekstren, ĉar ĉio tio ĉi kondukos al nenio; ne neadu cian mision; ne retiriĝu malkuraĝe kaj sencele malantaŭen, ĉar mi fermis al ci vojon tien kaj elŝiris kun radiko ĉion, kio povus servi al ci tie kiel apogilo kaj espero; ne serĉu trankvilan kaj sengloran morton dekstre aŭ maldekstre en popolaj maroj, ĉar mi starigis fidindajn murojn, kiujn ci neniam transpasos; al ci estas vojo nur antaŭen, al la granda kaj luma celo, kiun mi por ci projektis; kaj kiom ajn ci kontraŭstarus, ci pli aŭ malpli frue devus iri tien, ĉar tio ĉi estas al ci nekomprenebla volo de la Ĉiopova Forto, de kiu ci ne foriros. Centoj da popoloj estiĝos kaj mortos, sed ci, sengrundulo, vivos eterne kaj eterne tiros post ci malfeliĉojn kaj suferojn, batojn kaj malestimon, ĝis ci plenumos cian mision!" ... Fratoj, Hilelismo estas nia misio; ni ne neadu ĝin, ĉar ĝi sola povas konduki nin al savo, kaj ĉiuj aliaj vojoj estas falsaj kaj kondukas nin nur al sencela frapado per kapo kontraŭ muron de nia kaĝo; ni ne neadu nian mision, ĉar tiu ĉi misio estas glora kaj honora. Plenumiĝu fine la al niaj prauloj nekompreneblaj vortoj de grandaj profetoj:

< skribaĵo per hebreaj literoj >

t.e. "ĉar el la judeco eliros la vera instruo, kaj Dia vorto eliros el judismo".


Supren | Back to the top

Reen al hejmpaĝo | Krestomatio

 


KARAIMOJ ("legantaj"), hebrea sekto, kiu aperis en la 8a jarcento en Bagdado. Karaimoj akceptas Biblion kiel sola aŭtoritata fonto, neante tradicion de Talmudo.