HILELISTO

Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo
http://www.oocities.org/hilelista_komunumo
hilelista_komunumo@yahoo.com
Numero: 21 Dato: 1.9.2001

Antaŭparolo de la provizora kunordiganto de HEK

Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) estas inspirita per la religietika projekto Hilelismo, kiun en jaro 1901 lanĉis Ludoviko Lazaro Zamenhof. La aŭtoro de la unika neŭtrala internacia lingvo - Esperanto - volis proponi al la mondo ankaŭ universalan religietikon. Li estis profundkonvikita ke esenco de ĉiuj religiaj kaj etikaj tradicioj estas la sama.

Bonega elirpunkto por konstruado de la moderna universala religietiko povus esti la plej disvastigita en la mondo - juda biblia religietika tradicio, simile kiel la latina lingvo plej taŭgis por konstrui modernan universalan lingvon - Esperanton. Judan religietikan tradicion, malferminte ĝin al ankaŭ nejudoj, la unua kuraĝe reformis antika juda rabeno Hilelo (75 a.K. - 5 p.K.). Kristana apostolo Paŭlo (5/8 p.K. - 67 p.K.), studinta en lernejo de la nepo de Hilelo, faris la duan kuraĝan elpaŝon. Dank' al lia elpaŝo juda religietika tradicio disvastiĝis tra la tuta mondo en formo de kristanismo, kaj kune kun la antika greka racia pensado bonefike influis unike fruktodonan evoluon de la okcidenta civilizo. Ankaŭ fondinto de vaste disvastigita islamo, Mahometo (ĉ. 570 p.K. - 632 p.K.), inspiris per la sama religietika fonto.

Venis tempo por, en ĉiam pli kaj pli unueca mondo, fari plian kuraĝan elpaŝon, kaj ekkonstrui universalan religietikon, starontan super ĉiuj ĝisnunaj religietikaj tradicioj. Tiu religietiko devus esti senĝene akceptebla por ĉiu sincere honestema homo. Ĝi devas harmonii kun la moderna scienco, kaj samtempe sukcese plenumi rolon de la fidinda religietika orientigilo por la moderna homo. Precipe nun kiam oni, nome de plena liberiĝo de la homo, emas malakcepti kaj eĉ moki ĉiun ĝisnunan religietikan normon kiel, onidire, ne plu validan. Sen ĝustaj religietikaj principoj kaj ilia respektado eblas nek la individua nek la kolektiva feliĉo.

Hilelista Esperanto-Komunumo celas konstruadon, internan praktikadon kaj eksteran popularigadon de la universala religietiko en Esperantujo. Hilelista Esperanto-Komunumo estas religietika branĉo de en septembro 2000 en Esperantujo naskiĝinta Hilelista rondo, el kiu en julio 2001 iom alidirekte (kosmopolithumanisme) elkreskis Homaranisma Asocio Tutmonda. Ankaŭ ĉi-revueto "Hilelisto" estas religietika posteulo de la bulteno/revueto "Hilelisto", organo de la transformiĝinta Hilelista rondo. Al Hilelista Esperanto-Komunumo oni aliĝas sendante al ĝia provizora kunordiganto plenigitan Aliĝilon, transpreneblan el la retpaĝejo de HEK aŭ riceveblan laŭ la retadreso de HEK.

Dum la 1-a Jarkunveno de HEK, laŭplane okazonta fine de jaro 2001 en Poreĉ (Norda Adriatiko, Kroatio), estos decidite pri Statuto de HEK, Hilelista Regularo, Hilelista Principaro, Hilelista Sentencaro, Hilelista Preĝaro, Hilelista Kantaro kaj Hilelista Kalendaro.


Ludoviko Lazaro Zamenhof

Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917) naksiĝis en juda familio en Bjalistoko (urbo en nordorienta parto de Pollando, tiam estinta en la Rusa Imperio). Laŭprofesie li estis kuracisto. En jaro 1887 li (en la rusa lingvo) eldonis broŝuron "La internacia lingvo", sub pseŭdonomo d-ro Esperanto (la doktoro kiu esperas), laŭ kiu oni poste nomis la neŭtralan internacian lingvon en ĝi prezentitan.

En jaro 1901, sub la latinlingva pseŭdonomo Homo Sum ("Mi estas homo") L. L. Zamenhof (same en la rusa lingvo) publikigis broŝuron "Hilelismo", la unuan version de sia projekto celanta trapontadon kaj neŭtraligon de ne nur lingvaj (per neŭtrala internacia lingvo), sed de ankaŭ religietikaj bariloj inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj kaj edukitaj en diversaj religietikaj tradicioj...

La broŝuro estis adresita al samgentanoj de L. L. Zamenhof, kun kiuj li kalkulis kiel kun unuaj entuziasmiĝontoj pri la projekto. Praktikonte hilelismon kiel universale akcepteblan racian religietikon (bazitan sur la biblia tradicio kiel tiucele plej oportuna religietika fonto) ili montrus ĝustan religietikan vojon al ĉiuj aliaj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo.

El malmultaj samgentanoj de L. L. Zamenhof kiuj havis eblecon konatiĝi kun la broŝuro (tuj post ĝia apero la eldonisto bankrotis kaj la broŝuro fakte restis dum kelkaj jaroj neakirebla) nur kelkaj montris iugradan intereson. En jaro 1906 L. L. Zamenhof publikigis (en Esperanto) la duan version de hilelismo (baldaŭ sub la nova nomo - homaranismo). Homaranismo celis ne nur starigadon de la universala religietiko, sed - eĉ unuavice - politikan solvadon de etnaj problemoj direkte al humanisma kosmopolitismo.

En jaro 1912 L. L. Zamenhof rezignis de la natura gvidanta rolo en Esperanto-movado kaj plene sin dediĉis al homaranismo. Li komencis preparojn por la 1-a Homaranista kongreso, kiu, laŭplane, okazus en neŭtrala Svisio. Sed, eksplodis la 1-a mondmilito kaj la kongreso ne okazis. Zamenhof daurigis okupadi per la projekto, serĉinte ĝian plej ĝustan formon, sed liaj penoj estis haltigitaj per lia morto.

Nelonge antaŭ sia morto li sukcesis fini tradukadon de la Biblio en Esperanto. Lastaj skribitaj pensoj de L. L. Zamenhof, restintaj sur lia skribotablo, estis - religietikaj, en senco de la universala racia religieco. (M )

La lastaj vortoj de L. L. Zamenhof

La 14-an de aprilo 1917 Zamenhof mortis. Sur lia skribotablo kuŝis kvarpaĝa papero, kun, interaliaj, subaj notoj kiujn li skribis per krajono, skizante artikolon:

"Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16 ĝis 18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis. Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar MIA kredo estas tute alispeca ol ILIA kredo... Estus pli prudente , se mi silentus, sed mi ne povas."

"Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l'animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaska religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, tiel ridinda... Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al alta celo..."

(ZAMENHOF de M. Boulton)


KIAN HILELISMON CELIS LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF?

Fragmentojn el ruslingva broŝuro "Hilelismo" de L. L. Zamenhof (laŭ traduko en Esperanto de A. Holzhaus kaj kun korektoj de N. Griŝin: http://homarano.narod.ru/Windows/hilel_e.htm) elektis: Mato pekuljak.

  • Kiel ajn alte starus la homaro, homojn sen kredo oni ĉiam identigas kun homoj sen konscienco, sen principoj, sen idealoj.
  • (Oni) povas ŝanĝi religion nur tiam, kiam nova religio staras pli alte ol (la) malnova.
  • La hebrea religio... laŭ sia baza ideo prezentas plej grandan kaj plej genian verkon de (la) homa menso kaj koro.
  • Paganoj povis alprenadi kristanismon amase, ĉar kristanismo evidente staris pli alte ol paganismo; sed judoj (ne) pov(i)s alpreni kristanismon amase ĉar (ekzemple) deklaro pri dieco de Kristo por ili estus kunligita kun negoco kun konscienco.
  • Ĉefa principo (de religio de hilelistoj) estas formulita jam antaŭ 2000 jaroj de rabeno Hilelo, kies nomon (religio de hilelistoj) portas.
  • Per hilelismo finiĝos granda historia misio de la juda popolo.
  • Al (Hilelismo)... kun pura konscienco povas aliĝi ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus edukita.
  • Hilelismo enhavas nenion elpensitan aŭ adaptitan al bezonoj de tiu aŭ alia popolo aŭ partio.
  • Hilelismo fariĝos nur tiam estonta potenca kaj sava religio, se ĝi... apartigos sin de ĉiuj naciaj demandoj kaj portos karakteron puran, neŭtrale-homan.
  • Hilelismo donas al ĉiu sia adepto plenan eblecon aparteni aŭ alkalkuli sin al ia ajn... nacio.
  • Malgranda (hilelista) komunumo... estos fundamento kaj fermentilo por renaskita kaj frate unuigita homaro.
  • Fundamento (de religio de hilelistoj) estas... tiu natura racio kaj tiu natura religia sento, kiuj estas komunaj al ĉiuj homoj.
  • (Hilelismo) devas esti absolute pura (religietiko) kaj havi en si nenion a priori elpensitan, por ke ĝi ne prezentu per si etan sekton laŭ gustoj de tiu aŭ alia manpleno da homoj, sed religion unuecan, unuigantan, ne kontraŭdireblan kaj taŭgan por ĉiuj, kiuj serĉas la veron.
  • Dank' al foresto de elpensitaj dogmoj la hilelista religio neniam estos en malkonkordo kun scienco kaj kun libera homa pensado.
  • (Hilelistoj) libere diskutos kaj studos demandojn pri la esenco de Dio, pri moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto...
  • Ekziston de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto ne malakceptas eĉ ateisto...
  • Hilelisto-ateisto povas sub la vorto Dio kompreni fortojn de la naturo kaj mondan moralecon.
  • Hilelistoj trov(a)s necesa doni al sia religio ankaŭ certan eksteraĵon, kiu ligus inter si la hilelistojn kaj konstante memorigus al ili pri esenco de ilia religio.
  • Kongreso de unuaj hilelistoj... ellaboros tutan eksteran formon de la hilelista religio, fiksos semajnajn kaj jarajn festojn, la esencon kaj ritojn... ...(kiuj) don(os)... varman poezian religian atmosferon, en kiu (oni) povus... ripozi de malvarma prozo de la vivo kaj... kolektive... fortig(ad)i en si sentojn de vera religio, bazita sur pura idealismo kaj moraleco.
HILELO estis reformatoro de la judismo, kontraŭstarinta al religia formalismo. Li preferis logikan interpretadon de Torao (la "Leĝo", la 5 unuaj libroj de la Biblio). Hilelo konsekvence aplikadis etikan principon:"Tion, kion vi malamas, ne faru al via proksimulo, tio estas la tuta Torao, kaj la resto estas komentarioj, iru kaj studu." Laŭ Hilelo ĉiuj povas kaj devas lerni por estiĝi pli bonaj. Estinte por sia tempo escepte sciplena, li samtempe estis ege modesta homo, tre tolerema kaj homama, bonvolema al ankaŭ aligentanoj.

Oleg Mandić LEKSIKON JUDAIZMA I KR ĆANSTVA, "Matica hrvatska", Zagreb 1969
TALMUD (elekto de tekstoj el Talmudo, kun komentarioj de E. Verber), "BIGZ", Beograd 1990

 

Aliĝilo al Hilelista Esperanto-Komunumo


E n k o n d u k o

HEK estas religietika E-komunumo inspirita per Hilelismo 1901 de Lazaro Ludoviko Zamenhof. HEK celas internan praktikadon kaj eksteran popularigadon de hilelismo kiel moderna universala religietiko.

D e k l a r a c i o

01. Mi agnoskas ekziston de la plej alta Forto, kreinta kaj reganta la mondon, kaj tradicie nomata Dio.

02. Dio donis al la homaro Leĝon, kies obeo estas antaŭkondiĉo por feliĉo de ĉiu unuopulo kaj la tuta homaro.

03. La esenco de Dia leĝo estas jena formulo de Hilelo: "Kio ne estas agrabla al vi, ja tion ne faru al homo alia."

A l i ĝ i l o

Mi aliĝas al Hilelista Esperanto-Komunumo.

Persona nomo:
Familia nomo:
Naskiĝjaro:
Profesio:
Poŝta adreso:
Retadreso:
Persona TTT-ejo:
Dato:

Subskribo:


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
mato.spekuljak@zg.tel.hr