HILELISTO

Monata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

http://www.oocities.com/hilelista_komunumo
hilelista_komunumo@yahoo.com

Numero: 24 Dato: 1.12.2001

EL LA NOVMALFERMITA INTERRETA FORUMO DE "HEK"
http://groups.yahoo.com/group/hilelista_komunumo

... Mi absolute konsentas..., ke oni preferu esti racia ol religi-opia..., kaj ke oni estu sentemaj al la homaj bezonoj en la 21a jarcento....

Religieco de Zamenhof estis pli teozofia (aŭ oni eble eĉ povus diri - filozofia) ol teologia. Simila estas religieco de ĉiam pli kaj pli multaj modernepokaj intelektuloj... Profundtavole, esence ne estas iu granda diferenco inter religieco en la "klasika" senco de tiu vorto, kaj la kritikracia religieco (kiun, cetere, pli aŭ malpli publike, konfesadis jam de la antika epoko multaj eminentaj pensuloj - vidu Proponon de Hilelista Sentencaro). Kaj ne nur Zamenhof penis formuli tiun esencon, kiun oni eble povas esprimi per nur kelkaj frazoj. Antaŭ li tion provis fari multaj pli aŭ malpli eminentaj pensuloj, inkluzive Hilelon. En ateismo tiuj pensuloj vidis pli purigilon por kredoj, ol veran alternativon. Sed, (ĉiam ankoraŭ) ne ĉiuj homoj povas, kaj multaj homoj, inkluzive, kompreneble, plimulton da religiaj gvidantoj... diverskiale ne volas, rezignadi de multaj kritikracie neakcepteblaj, aŭ malfacile akcepteblaj, neesencaĵoj en siaj religioj. Min persone tio ne tre ĝenas, se oni nur estas sincere bonvolemaj kaj - homamaj. Eĉ min ĝojas riĉeco de diversreligiaj tradicioj (cetere, same kiel diversnaciaj). Kaj mi kapablas sincere kaj profunde ilin respekti.

Mi estas profundkonvinkita ke religia toleremo ne nur eblas, sed ke ĝi estiĝos ĉiam pli kaj pli ofte renkontiĝata. Bedaŭrinde, ne tiom dank' al religiaj gvidantoj, kiom dank' al ĉiam pli kaj pli amasa edukado (pli precize - klerigado), apoganta sin je la scienco (kiu de sia naskiĝo estas universala kaj neŭtrala). Kaj mi vidas neniun kialon por ke kadre de Esperantujo ne ekvivu unu asocio de pli intense inter si ligitaj homoj (do: komunumo!) kiu popularigus kaj praktikus universalan, neŭtralan religiecon). Mi vidas neniun kialon por ke en tiu komunumo ne estu ankau t.n. ateistoj. En tiu komunumo ne estas loko nur por fanatikuloj kaj, pardonu min, stultuloj (fakte temas pri la sama speco de homoj). En tiu komunumo ne estas loko por nebulaĵoj, kontraŭantaj al la sana prudenteco. La broŝuro Hilelismo (el la jaro 1901) de L. L. Zamenhof por HEK estas absolute neniu sanktaĵo, nur inspirfonto.

Esence mi vidas neniun diferencon inter tia Zamenhofa hilelismo kaj korekte komprenita homaranismo. Sed, por mi ne estas akceptebla absoluta forigo de nocio de Plejalta Forto, kion emas iuj homaranistoj, kaj ankoraŭ malpli ampleksigo per nocio "homaranismo" de nebulaĵoj kiel ekz. saibabaismo (kion emas iuj aliaj homaranistoj). Mi povas kompreni kaj sincere respekti en Esperantujo sufiĉe konatan bahaismon, sed mi absolute malakceptas aserton ke ĝi fakte estas realigo de Zamenhofa hilelismo-homaranismo. Neniukaze! Fakto ke Lidia Zamenhof akceptis bahaismon estas afero de Lidia Zamenhof, kaj ne iu ajn pruvo de hilelisma-homaranisma ĝusteco de bahaismo. Unu el ĉefaj principoj de hilelismo kaj homaranismo, kvankam Zamenhof ĝin ne formulis kiel la principon, estas scienceco, respekto kaj teno de sciencaj veroj!...

Jes, mi absolute konsentas kun vi ke "rilate humanisman moralan filozofion", sed laŭ mi ne nur "en la rilatoj intergentaj kaj interreligiaj", "jam ĉio estis dirita kaj/aŭ skribita ekde la plej antikvaj grekaj filozofoj ĝis Kant, Witegenstein, Bertrand Russel kaj eĉ Sartre". Vere oni devas nur "serĉi kaj oni trovos". Ĝuste tio ja estas unu el agadkampoj de HEK (vidu ĝisnunajn numerojn de "Hilelisto" kaj - komencan - Proponon de Hilelista Sentencaro). Sed, ne malpli gravas praktikado. Tre multaj noble parolis kaj parolas, sed ne tiom multaj ankaŭ praktikas deklarantajn noblaĵojn. Ne nur politikistoj, ankaŭ t.n. kutimaj homoj, ankaŭ esperantistoj.

Pacon kaj prudenton al ni ĉiuj! (M )


La realisma idealisto Klodo Adriano Helvecio

Claude Adrien Helvétius (1715-1771) estas unu el la plej elstaraj francaj pensuloj el la epoko de klerismo. Post altnivela edukado ĉe jezuitoj, li ricevis altan impostpostenon en la francia ŝtataparato. Siajn taskojn li konscie plenumadis, sed, konkludinte ke la feŭdala sistemo estas maljusta kaj malprudenta, li demisiis de la posteno kaj retiriĝis al sia bieno. Tie li dediĉis sin al filozofia pripensado de la homa naturo, politiko kaj edukado. Rezulto de tiu pripensado estis verko "Pri la spirito" ("De l'Esprit"), finita en jaro 1758. La verko estis akrege atakita de eklezianoj kaj prezentantoj de la ŝtataparato. En jaro 1760 la verko estis publike bruligita antaŭ pordejo de la ŝtatparlamento, kaj de Helvecio estis postulite de sia verko rezigni. Helvecio forlasis la landon kaj reston de sia vivo pasigis vagante eksterlande, kvankam multloke korege akceptata, precipe ĉe la klera kaj progresema prusa reĝo Fridriko la II-a.

De sur altidealisma vidpunkto konkludoj de Helvecio pri la homa naturo kaj moraleco povus ŝajni tro "surteraj", "vulgaraj", "materiismaj" sed, pro ilia realismo, ili meritas plej seriozan konsideron en ĉiu religietika pensado. Helvecio proponis bazigi moralecon ne sur aprioraj altegaj eternaj idealoj, sed sur - reala homa naturo kia ĝi estas. Krome, li avertadis ke moralaj normoj grandparte dependas de konkretaj cirkonstancoj en konkretaj socioj kaj epokoj. (M )


EL "PRI LA SPIRITO" DE HELVECIO

  • Ni konsideras homon virta aŭ malvirta laŭ tio ĉu li pli celas bonon, aŭ li pli celas malbonon. (III,16)
  • Nek la pura virteco nek la pura malvirteco estas en la mondo: en koro de ĉiu homo ili interplektiĝas. (III,16)
  • Neniu estas perfekta, nek en malvirteco nek en virteco. (II,2)
  • Kiu garantias pri sia virteco en ĉiuj cirkonstancoj, estas aŭ trompanto aŭ stultulo, kiun oni devas evitadi. (II,2)
  • Neniu ŝatas bonon pro la bono, nek malbonon pro la malbono, sed pro la utilo de ili. (II,5)
  • Agrablo kaj malagrablo estas solaj moviloj por la moraleco, kaj sin-amo estas sola fundamento, sur kiu oni vere povus bazigi moralecon (II,24)
  • La solaj fortoj kiuj movas la mondon estas sento de doloro kaj ĝuo. (III,15)
  • Ĉiu volus esti pli feliĉa, ol tio reale eblas. (III,17)
  • Plimulto da homoj gvidas sin laŭ forto de leĝoj, kaj ne laŭ moralaj predikoj. (II,15)
  • Homo estas justa kiam liaj faroj celas komunan bonon. (II,6)
  • Plimulto da homoj pensas nur pri la propra, kaj tute ne pri la komuna bono. (II,2)
  • Se homoj povus atingi personan feliĉon nur zorgante pri la komuna bono, nur stultuloj estus malbonuloj. (II,22)
  • De malvirteco homojn protektas ankaŭ - manko de difinitaj kapabloj. (III,16)
  • La samaj virtoj havas en diversaj epokoj diversajn valorojn, depende de ilia utileco en la konkreta epoko. (III,14)
  • Homo fermita en unu socio neeviteble akceptas ĝiajn antaŭjuĝojn, precipe se ili agrablas al lia fiero. (II,9)
  • Fortecon de amikeco oni mezuras laŭ forteco de interesoj kiuj ligigas du amikojn. (III,14)
  • Paco en lando ne ĉiam atestas pri feliĉo de ĝia loĝantaro. (III,22)
  • Tro facilanime kredi je mirakloj signifas kredi malpli je Dio kaj pli al trompantoj. (II,3)
  • Religiaj principoj en pasinteco estis eĉ tro ofte misuzataj. (II,24)
  • En moralo same kiel en religio estas multe da hipokriteco. (II,16)
  • Punoj kaj premioj en eterneco lasas tro malfortan impreson, por ke oni al ili oferu malbonajn sed momentajn plezurojn. (II,24)
  • Se krimoj en la popolo ne estas punataj ili plioftiĝas. (II,5)
  • Timo sufokas malvirtecon ĉe la homo, sed ne faras la homon virta. (III,16)
  • Bona edukado plivastigas klerecon kaj virtecon, kaj per tio ankaŭ feliĉecon en la socio. (III,30)
  • Racio ne dependas de lokaj gustoj kaj kutimoj. (II,9)
  • Ju pli iu homo estas klera, des pli li estas modera. (II,10)
  • Plimulto da homoj komprenas nur ideojn parencajn al iliaj propraj. (II,4)
  • Malmultaj homoj kapablas siajn pensojn suprenigi super vastakceptataj pensoj, sed ankoraŭ malpli da homoj kuraĝigas diri kaj realigi tiajn pensojn. (III,7)
  • La veron oni povas atingi nur per kontraŭstarado de opinioj. (II,9)
  • Unu izolita fakto donas neniun pruvon kontraŭ principo, kiu baziĝas sur multaj spertoj. (III,13)
  • Ne eblas ŝanĝi sekvojn, por ne tuŝi kaŭzojn. (II,15)
  • Tiranoj, almenaŭ dum sia vivo, estas ĉiam pli respektataj ol bonaj reĝoj. (III,11)
  • Malĉasteco estas neevitebla sekvo de bonstato. (II,15)
  • Epoko de la plej alta bonstato en iu popolo, estas ankaŭ epoko la plej proksima al ĝia falo. (I,3)
  • Claude-Adrien Helvétius O DUHU, "Naprijed", Zagreb 1978 (la sentencojn elektis kaj Esperanten tradukis: Mato pekuljak)

     

    Zamenhofologia decembra semajnfino en Svislando

    Kultura Centro Esperantista, Postiers 27, CH-2301 La C.haux-de-Fonds, Svislando
    Tel/fakso (41)32 9267407 kaj
    kce.esperanto@bluewin.ch

    Pluraj zamenhofologoj estas atendataj en la Kultura Centro Esperantista por la speciala semajnfino (15-16.12.2001), dediĉota al hilelismo-homaranismo de L. L. Zamenhof. Prelegos Francisko Degoul, Giorgio Silfer kaj Walter Zelazny.
    Sabaton vespere okazos zamenhofa festo, kiun eblos partopreni aparte de la tuta semajnfino. Fine de la vespero estos diskonigataj la rezultoj de la balotado pri la Senato de la Esperanta Civito. Aliĝkotizo 60,- CHF.

    Homaranisma Asocio Tutmonda (HAT)
    http://hat-esperanto.narod.ru
    Dmitri Brechalov, Dubninskaja 30 b - 263, RU-127237 MOSKVA, Rusio; retadreso: homarano@narod.ru

    Tutmonda Homaranista Adresaro
    INFO-SERVO, Bismarckstr. 28, DE-35037 MARBURG, Germanio; rete:
    helmut.welger@gmx.net

    Dissendolisto (retforumo) "Homaranismo": http://groups/yahoo.com/group/homaranismo

     

    El leteroj al HEK

    R. P. M. (Kubo)
    Mi estas juna kuba esperantisto kaj min tre interesas Hilelismo. Mi estas katolika pastro, flegisto kaj naturkuracisto. Bonvolu sendi al mi kelkajn informojn pri Hilelismo.

    N. M. (Usono)
    Pli kaj pli la mondo dangeriĝas, kaj mi esperas kaj preĝas ke la landoj de la libera mondo povu ŝirmi sin kontraŭ iuj ajn eblaj estontecaj terorismaj atakoj.


    V. N. (Slovakio)
    Mi volonte ricevadus vian bultenon, en kiu mi trovadis multajn interesajn informojn.

    A. S. (Aŭstrio)
    Feliĉon kaj ĝojon por via agado je la signo de paco.

    J. R. (Francio)
    Dankon por via informo pri la Hilelismo. Mi tre respektas tiujn ideojn, tiujn sentojn. Mi pensas ke bonaj rilatoj inter la homoj, inter la popoloj estas necesaj. Sed, mi ne kredas multe je Dio. La afero de Talibanoj instruas pri la danĝeroj de religio...

    Novaj
    komunumanoj:

    11. Claude (Svisio)
    12. ...... (......)
    13. dr. Jeremi
    (Israelo)

    Novaj
    abonantoj:

    11. V. N. (Slovakio)
    12. A. V. (Usono)
    13. N. P. (Kroatio)
    14. D. B. (Rusio)


    R. W. (Nederlando)
    Mi estas Rick kaj mi estas nederlandano. Mi legis ion pri Hilelismo en NUN, la esperantlingva reta revuo el Svedio. Mi interesiĝas pri Hilelismo, sed, kio estas tio? Ĉu vi bonvolus rakonti al mi? Mi dankas vin antaŭe.

    C. G. (Svisio)
    La pasintan dimanĉon mi ricevis grupon da vizitantoj ĉe CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. Mi profitis la okazon por konigi al ili la centjaran jubileon de la ruslingva unua hilelisma proklamo de Zamenhof. Mi legis al ili la unuajn dogmojn (principojn) de la esperantaj versioj de 1905-1906 ekdisvastigitaj okaze de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo, montrante al ili belegan foton de tiuj kongresanoj. Ĉiuj impresiĝis pri la aktualeco kaj avangardeco de la koncernaj diroj.

    D. K. (Britio)
    Mi jam intencis, dum ioma tempo, skribi al vi por peti informon pri la Hilelista Rondo. Kiel multaj esperantistoj, mi jam delonge interesiĝas pri la religiaj/filozofiaj ideoj de d-ro Zamenhof. Mi deziras al vi ĉian bonan kaj sukceson.

    A. R. (Rusio)
    Koncerne kosmopolitan humanismon, min ne miras ke oni elektis ĝin kiel ideologion de HAT. Se mi ne eraras, ĉi tia humanismo estas tre populara inter okcidentuloj. Tiu ideologio entute ne malbonas, sed ofte ĝi fariĝas ilo por atingo de politikaj celoj en la mondo. Samkiel ekz. estas uzata nocio "homaj rajtoj".


    Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 IRK por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
    Mato Spekuljak, Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; rete
    mato.spekuljak@zg.tel.hr
    1