HILELISTO

 

Dumonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

http://www.oocities.org/hilelista_komunumo
hilelista_komunumo@yahoo.com

 

Numero: 27

Dato: 2002 04 01



BLAISE PASCAL
(1623-1662)

Meze de la jarcento 17-a, Blaise Pascal [blejz' Paskal'] mallonge brilis plur-talente. Mirindulo ek de juna aĝo pri matematiko kaj scienco, Pascal ek de tiu epoko havas pli grandan renomon pro siaj verkoj religi-temaj.

La Leteroj al provincano (dek ok publikigitaj inter januaro 1656 kaj majo 1657) ankoraŭ estas legataj pro la bela stilo franc-lingva de la paskala esprimo krom la enhavo teologia. Tiuj "leteroj" estas lertaj, polemikaj defendoj de la kazo de jansenista ĉef-teologo Antoine Arnauld, forigita en 1656 for Sorbona profesor-posteno post herez-kondamno konspir-orkestrita de la jesuistoj. La jansenistoj estis katolikaj sed ili akceptis pli antaŭdestinistan doktrinon pri la graco de Dio, aparte laŭ strikta interpreto de la instruoj de Sankta Aŭgustino (Aŭgustino de Hipo (354-430 p.K.)) , ol la romkatolika eklezio kiu pli-malpli ankoraŭ spirite regas (se ne ankaŭ sekulare) francan socion. Gravas konstati ke tiu debato apenaŭ havis efikon en protestantaj regionoj, ĉar jansenistoj insistis alie sur la spirita praveco de la romkatolika dogmo spite de la diferenco pri la gracodoktrino.

La jansenistoj predikis ke oni saviĝis nur per la graco de Dio, sendepende de la ago kaj volo bonaj de homoj. Ili kredis, sekve, ke nur tiuj JAM elektitaj de Dio estos savitaj - ke Jesuo ne mortis surkruce por ĈIUJ homoj sed nur por la elektitoj. Kvankam malpli severa ol simila doktrino de Jean Calvin (Johano Kalvino) (ĉi tiu ja influis la teologion de Jansenius, kies ĉef-verko "Aŭgustinus" -- eldonita en 1640, du jaroj post la morto de la aŭtoro), la kreskanta jansenista movado tamen semis grandan debaton pri tiu interpreto iom malesperiga kaj morale limiganta de sankt-aŭgustina teologio pri graco.

Kio estas la "veto"? Jen resumo:

Dio aŭ ekzistas aŭ ne. Kiam oni devas decidi kiel ni ludus la vetŝancojn, oni devus konsideri:

Se mi vetus jese kaj Dio ekzistas -- mi gajnus senfine;

Se mi vetus jese kaj Dio ne ekzistas -- mi neniel perdus;

Se mi vetus nee kaj Dio ja ekzistas -- mi perdus senfine; kaj

Se mi vetus nee kaj Dio ne ekzistas -- mi nek gajnus nek perdus.

La problemo, do, rezultanta de tiu dogmo estas ke homa libervolo ŝajne senutilas je fina savo. Tio ŝajnus stranga kiam oni konsideras la signifon de la "Veto" de Pascal pri la ekzisto de Dio je malatendita vidpunkto.

Eseo franclingva de J. Lataste, afiŝita sur la TTT-ejo Alexandrie Online , prononcas:

"En lia projekto apologia, Pascal evidente ne pretendas paroli pri tia fido kia povas esti donita nur pere de Dio; li kredas ankaŭ ke estas senutile pruvi la estecon de Dio per la sciencoj aŭ per debatoj metafizikaj, kiuj kondukas al simplan diismon anstataŭ ol al la religion kristana. La ĉefa celo de Pascal troviĝas en lia deziro venki la flegmecon de nekredanto kiu, samkiel la Dom Juan de Molière, perdis la maltrankvilon je sia propra sorto; li ankaŭ kredis ke eblas forigi filozofiojn malverajn per kiuj homoj maskas nescion, kaj, tion farinta, kondukos la serĉadon en la ĝusta direkto. Lia projekto, do portas unuan paŝon refutantan, fonditan sur la studo de la etiko homa ... en lia menso, la veto neniel identiĝis je fidoago; oni devas nur kompreni ke serĉado estas necesa kaj ke ĝi devas komenciĝi per la subpremo de obstakloj, tio estas, per la moderigo de pasioj kontraŭantaj la agon de graco je homo. La konkludo de la nefinita Apologio de Pascal estus havinta la saman esprimon pli ample argumentanta je ties historia montro ĉar li konkludas ke 'oni estas [tro] malproksima de la kono de Dio por lin ami', tio estas, je konverto. Persona dediĉo estas bezonega por trovi la 'Dion sentebla per la koro'. Pascal mortis sen fininta sian verkaĵon, post vivo kiu impresis liajn familion kaj amikojn sankt-stile."**

Laŭ franca verkisto M. Bourget, Pascal estas unu el la princoj de franclingva esprim-stilo literatura sed li ankaŭ portretiĝas kiel "animo religia je sia plej tragedia kaj terurita aspekto". Oni akceptas ĉi tiun opinion konsiderinte ke la plej nobla aspekto de Pascal ja estas lia strebo al kompreno, lia serĉado por la vera grajlo -- tiu spirita kunumo kun Dio.

rB


ELTIRAĴOJ EL LA PENSOJ DE PASCAL
(fragmentoj el nefinita apologio kristana)

72. Kio estas homo kontraste al la Senlimo?

131. Nenio estas tiom maltolerebla kiom homo en plena ripozo, sen pasioj, sen aferoj, sen divertaĵoj, nenion faranta. Tiu tiam sentas sian neniecon, sian forlasiĝon, sian malsufiĉeblon, sian dependon, sian malpovon, sian malplenon. Malforta, li tiras el sia spirito enuiĝon, vidon, sinĝenon, ĉagrenon, malesperon.

125. Homo estas laŭnature kredema, nekredema, malkuraĝa, aŭdaca.

187. Homoj religion malestimas; ili ĝin malamas kaj timas ke ĝi veru. Por korekti ĉi tiun senton, necesas montri ke la religio ne kontraŭas la racion; respektiginda, ĝin respekti; ĝin igi amabla, voligi ĝin al bonaj homoj ke ĝi estus vera; kaj fine, montri al tiuj ke ĝi ja estas vera. Respektiginda, ĉar ĝi bone konas homon; amabla, ĉar ĝi promesas veran bonon.

200. La silento de la spacoj senfinaj min timigas.

253. Du troaĵoj: [la volo] ekskluzivi racion kaj tiu "nuriganta" ĝin.

278. Estas la koro kiu sentas Dion kaj ne la racio. Jen la fido, Dio sentebla per la koro kaj ne per la racio.

298. Estas ĝuste ke tio, kio estas justa estu sekvata [kaj] necesas ke tio, kio estas la pli forta estu sekvata. Justeco sen forto estas senforta; forto sen justeco estas tirana. Justeco sen forto estas nerekomendinda, ĉar estos ĉiam malbonuloj; forto sen justeco estas akuzito. Do oni devas kunigi justecon kaj forton; kaj por tio oni devas fari tion, kio estas justa estu forta kaj tion, kio estas forta estu justa. Tio, kio estas justa estas disputema kaj tio forta nedisputema ... Do, oni ne povis doni forton al justeco ĉar la forto kontraŭdiris justecon dirinta ke tiu estis maljusta, kaj plue diris ke ĝi mem estis justa. Do, ne povante fari tion, kio estas justa estu forta, oni faris tion, kio estas forta estu justa.

339. Mi kapablas imagi homon sen manoj, piedoj, kapo (ĉar estas nur sperto kiu instruas onin ke la kapo estas plej necesa ol la piedoj). Sed mi neniel kapablas imagi homon sen penso: ĉi tiu estus besto.

346. Pensado grandecigas homon.

358. La homo estas nek angelo nek besto, kaj la malfortuno volas ke, kiu deziras fari angele faras beste.

437. Ni volas la veron, kaj en ni trovas nur malcertecon. Ni serchas feliĉon kaj trovas nur mizeron kaj morton. Ni ne kapablas malvoli veron kaj feliĉon, kaj ni nek kapablas certi nek feliĉi. Ĉi tiu deziro al ni estis donita, tiom por nin puni kiom por ke ni sentu ĝis kien ni estas falinta.

445. La peko originala estas ia freneza nocio je homoj, sed oni ja komprenas ĝin tiel. Vi do tute ne devas riproĉi la mankon de racio en tiu doktrino, ĉar mi komprenas ĝin esti senracia. Sed tiu frenezaĵo estas plej saĝa ol la tuta saĝeco de homoj. Ĉar, sen tiu doktrino, kion oni dirus pri [la naturo] de homo? Lia tuta ŝtato dependas de ĉi tiu punkto neperceptebla. Kaj kiel li povus ĝin koni per sia inteligento, ĉar estas io kontraŭ-racia; kaj lia inteligento, malkapablega mem ĝin inventi, sin malproksimiĝas for de ĝi kiam oni al li ĝin prezentas?

562. Nenio ekzistas sur tero kio ne montras aŭ la mizeron de homo aŭ la kompato de Dio; aŭ senpovon de homo sen Dio, aŭ la povon de homo kun Dio.

565. Rekonu, do, la veron de religio per la obskureco mem de la religio, per la malmulto da lumo kion vi posedas pri ĝi, je la malintereso kion ni havas por ĝin koni.

574. Religio estas tiom granda, kiom estas juste por tiuj ne deziranta provi ĝin serchi se ĝi obskuras, ke tiuj estas malhavigataj de ĝi. Kial, do, ili plendas se ĝi estas tiel, kiel oni povu ĝin trovi sen sercho?

580. La naturo posedas perfektaĵojn por montri ke ĝi estas la bildo de Dio, samkiel malperkektaĵojn por montri ke ĝi ja estas nur bildo.

837. Estas io tiom videbla, ke oni devu solan Dion ami, ke oni ne bezonu miraklojn por Lin pruvi. **

**(Originalaj franclingvaj tekstoj esperantigita far rB)


KONFESOPREĜO
(anonima aŭtoro)

Tutpova Dio, leĝdonanto kaj juĝo, dum mi petas pardonon
mi ne kapablas forblami tiujn maljustaĵojn kiujn mi faris;
mi ne rajtas akuzi aliajn personojn, kiuj eble influis min;
mi ne rajtas pledi nescion pri bono kaj malbono;
mi ne rajtas pretendi ian personan antaŭdisponon;
mi ne rajtas citi kialojn flankajn.
Mi ne povas promesi ke mi iel estontece rekompensos miajn malbonaĵojn.
Mallonge, mi ne povas postuli ian rajton esti pardonita,
sed povas nur ĵeti min je via kompatemo kaj graco. Amen.


LETEROJ KAJ SALUTOJ EL ESPERANTUJO

El Jaroslav Karhan (Ĉeĥio), kunordiganto de Internacia Homekologia-Iniciato - letero subtenanta, pere de IHI kaj HEK kaj HAT kaj aliaj sam-celantaj grupoj, "sintezon de universala etiko kun universala lingvo". Li ankaŭ kunsendis faldfolion pri la 410-jara naskiĝjubileo de Johano Comenius, fama instruisto kaj teologo.


NOVA MEMBRO

Antonio J.C. el Kubo


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois