HILELISTO

 

Dumonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

 

Numero: 28

Dato: 2002 07 04


SOKRATO


Antaŭ 2500 jaroj la plej fama el la sekularaj sanktoj okcidentaj estis trapromenanta la urbon Ateno serĉanta la signifon de virto, scio, kaj justeco. Ne nur tabano pri epistomologiaj temoj, Sokrato plue ĉagrenadis siajn kuncivitanojn pri politikaj aferoj. Sed kio vere sigelas la de Sokrato famon elstaran? La serĉo por la Sokrato de historio jam nebuliĝis pro la tempopaso de pli ol du jarmiloj, sed la bildo, kiun de li el malmulte da aŭtoroj ni posedas, sufiĉe komplete servas por prezenti lian daŭrantan kontribuaĵon al la homaro.

Naskita en 469 antaŭ la komuna epoko, Sokrato iĝis, depost mez-aĝo, unu el la plej elstaraj el la pensuloj grekaj dum la plej floranta epoko de ĉi ties civilizacio. Kvankam heredinto de riĉa tradicio filozofia post la "malkovroj" de pli praaj herooj de la homa pensado grek-devena, ekzemple Pitagoro, Anaksagoro, Arhhelaŭso, kaj tiel plu, Sokrato tamen mem nenion originalan kontribuis al la homa pens-trezoro. Sed, pro sia tikle postulanta maniero de majstrodialektisto, tio estas, pro inform-peto-ripetado, kiel plene reprezentita en la paĝoj de Platono kaj Ĥenofono, Sokrato enirigis la absolutan neceson de la "difino" en filozofian debatadon. Kaj, plej signife, per ĉi tiu metodo li por ĉiam ĉefvalorigis filozofian serĉadon kaj ekspozicion per la parola maniero. Ĉi tiu lasta punkto gravas, speciale dum meditado pri la grandiĝanta per-vida mondo de moderna teĥnologio, ĉefe komputoroj, ĉar je la fino, nenio ankoraŭ pli bone poluras la homan menson ol parola metodiko da serĉado.

Brita klasikisto Hugh Tredennick (Hju Tredenik) priskribis jene la el-Sokrato-an heredaĵon en la Enkonduko de lia "The Last Days of Socrates" (La lastaj tagoj de Sokrato):

"Dum epoko skeptikista li firme kredis je boneco morala kiel la plej grava afero [en la vivo homa]; kaj li identigis ĝin je scio, ĉar laŭ lia simplanima naturo estis nekompreble ke iu ajn kapablu rekoni juston sen jene agi. Ĉi tiu simpla vidpunkto agitas pli da malestimo ol ĝi meritas, ĉar ne estus multe da maljusto en la mondo se ni ĉiu posedus la Sokratan honestecon kaj sinregadon".

rB


"La morto de Sokrato" de franca pentristo, David


Citaĵoj el Platono

(el "The Last Days of Socrates", Hugh Tredinnick, transl., Penguin Books, 1979, Harmondsworth, U.K. ISBN 0 14 044 037 2)

(Apologio 22E) "Sed la vero, sinjoroj, estas pli-malpli ĉi tio: ke vera saĝeco estas la propraĵo de Dio kaj ke la orakolo estas ties maniero al ni deklari ke homa saĝeco posedas aŭ malmultan aŭ nenian valoron. Ŝajnas al mi ke ĝi [la orakolo] ne aludas pri Sokrato se nur uzas mian nomon kiel ekzemplero, samkiel ĝi dirus al ni: "La plej saĝa el vi estas tiu, kiu konscias samkiel Sokrato ke je saĝeco li vere nevaloras. Tial mi ade iras serĉanta, obeante la ordonon eldian, se mi opinias ke iu ajn persono estas saĝa, ĉu civitano aŭ fremdulo; kaj, kiam mi opinias ke iu ajn estas nesaĝa, mi provas helpi la aferon de Dio, pruvante ke tiu ja estas nesaĝa. Ĉi tiu alvoko tro okupiĝas min por flanke agi politike aŭ en personaj aferoj; efektive, mia servo al Dio rezultigis mian grandan malriĉecon."

(Apologio 28C-D) "Sed eble iu dirus: 'Ĉu vi ne memriproĉas, Sokrato, sekvinte tiajn agojn, kiaj vin endanĝerigas je la mortpuno?' Mi honeste al tiu respondus: 'Vi malpravus, amiko, se vi kredus ke homo rekta devas pasigi tempon meditanta pri la perspektivoj de vivo kaj morto. Li devas konsideri nur unu aferon dum ĉiuj agoj: tio estas, ĉu li agas rekte aŭ nerekte, ĉu kiel bona homo aŭ malbona homo ... La vero je la afero estas ĉi tio, sinjoroj. Kiam homo jam decidis alfronti danĝeron, ĉu pro tio ke ŝajnas al li la plej bona ago aŭ ĉu pro ordonoj, tiam mi kredas ke li deviĝas daŭri kaj alfronti ĉi tiun danĝeron, sen pluaj kalkuloj pri morto au io ajn alia antaŭ malhonoro."

(Apologio 29B) "Ĉar, mi diru al vi, sinjoroj, ke timi morton egalas nur plua maniero pensi ke oni estas saĝa kiam oni ja ne estas; tio egalas al ago pensi ke oni scias pri tio, kion oni ne scias. Neniu scias pri morto, ĉu estas aŭ ne la plej granda beno kiu okazos je homoj; sed oni terurighas pri ĝi samkiel ili certas ke ĝi estas la plej granda malbono; kaj ĉi tiu malscio, kiu opinias ke ĝi scias tion, kion ĝi ne scias estas sendube malscio la plej kulpa."

(Apologio 40B) "La morto estas unu el du eblaj aferoj. Aŭ ĝi estas neniiĝo, kaj la mortintoj nenion konscias; aŭ, kiel oni nin instruas [laŭ la instruoj de la Orfeusa religio kaj ties el-Pitagoraj nuancoj] ĝi estas ŝanĝo: migrado de la animo de unu loko al alia. Nu, se estas nenia konscio sed nur sensonĝa dormo, la morto devas esti miriginda gajno. Mi supozas ke se iu ajn elektus la nokton dum kiu li dormis tiom profunde, sen sonĝoj efektive, kompare kun ĉiuj aliaj noktoj tra lia vivo, kaj sekve devis diri, post meditado, kiom da pli bonaj kaj pli feliĉaj tagoj kaj noktoj li pasigis tra lia tuta vivo -- nu, mi opinias ke la Reĝo Granda mem [de Persujo] krom privatulo, li do trovus tiujn tagojn kaj noktojn facile kalkuleblaj kompare kun la ceteraj. Se la morto estas samkiel chi tio, tial mi nomis ĝin gajno; ĉar la tuto de tempo, se vi konsideras chi-maniere, estas ne plu ol unu nokto. Se, aliflanke, la morto estas transmigro aliloken, kaj se laŭ aliaj instruoj estas vere ke la mortintoj estas ĉiuj tie, kia pli granda beno tio estus, sinjoroj? Se, alveninte al la alia mondo, preter la etendo de nia tiel nomata justeco, oni tie trovus verajn juĝistojn en siaj propraj tribunaloj, Minoso, Radamantuso kaj Aeakuso kaj Triptolemuso kaj ĉiuj aliaj duon-dioj kiuj agis justece dum siaj surteraj vivoj, ĉu tia vojaĝo estus malrekompencanta? Konsideru: kiom iu ajn inter vi donus por renkonti Orfeŭson kaj Musaeuson, Hesiodon kaj Homeron? Mi pretiĝas morti dekoble se tiu rakonto estas vera. Estus por mi speciale interesanta sperto por iĝi kun ili, renkonti Palamedeson kaj Ajakson Telemonidan kaj iujn ajn aliajn heroojn de la antikva epoko, kiuj mortis post maljusta proceso, por kompari kun ili mian sorton -- tio estus iom amuza, laŭ mi ... Vi ankaŭ, ĵurianoj, devas ankaŭ atendi morton kun kuraĝo kaj fiksi viajn mensojn je ĉi tiun solan kredon: ke nenio kapablas difekti bonan homon, ĉu dum vivo aŭ postmorte, kaj ke lliaj fortunoj ne estas malatentitaj de la dioj ... Nun, estas la tempo ke ni ĉiuj foriras, mi mem por morti, vi por vivi; sed kiu inter ni posedus la pli feliĉan sorton scias nur Dio."

(la paragraf-numeroj laŭ Stephanus estas proksimaj)

Citaĵoj el Ĥenofono

(el "Xenophon - Conversations with Socrates", Hugh Tredinnick and Robert Waterfield, trans., Penguin Books, Harmondsworth, U.K., 1990. ISBN 0 14 04517 X)

El "La Manĝofesto"

"Antisteno demandis: ' . . . Sokrato, kial vi ne trejnas Ĥantipeon anstataŭ ol posedu virinon samkiel ŝi, kiu estas el ĉiuj virinoj vivantaj -- kaj mi ja kredas el ĉiuj virinoj pasintaj kaj estontaj -- le plej malfacile kun kiu kunvivi?' 'Ĉar', respondis Sokrato, 'mi rimarkas ke tiuj personoj kiuj deziras iĝi bonaj ĉevalistoj posedas ne la plej obeemajn ĉevalojn sed tiujn, kiuj ja estas tre viglaj ĉar ili opinias ke, se oni povas regi ĉi tiajn ĉevalojn ili ja facile regos iujn ajn aliajn ĉevalojn. Samrezone, ĉar mi deziras asociiĝi kun homoj, mi donis min tian edzinon, pro tio ke, se mi povus ŝin toleri, mi facile tolerus ian ajn homon.' Ĉi tiun eksplikon oni opiniis sufiĉe trafa."

El "La Memoraĵoj" (4.8.2-3)

"Oni ĝenerale interkonsentas ke neniu laŭ la memoro de homoj jam alvenis morton pli noble [ol Sokrato]. Li devis pretervivi tri dek tagojn post la proceso, ĉar la Delos-festo samtempe estis okazanta; kaj la leĝo malpermesas publike-ordonitan mortpunon ĝis post la reveno de la misio al Delos. Estis evidente, laŭ liaj intimaj amikoj, ke dum tiu periodo li tute ne deviis de lia antaŭa vivmaniero -- kaj li jam esltariĝis ĉar li estis la plej ĝojplena, egalanima da homoj. Kiel iu ajn estus mortinta pli noble ol ĉi tiu? Kia morto estus pli nobla ol morto noble akceptita? Kia morto pli feliĉus ol la plej nobla? Kaj kiu estus pli amata de la dioj ol la plej feliĉa homo?"

Tekstoj tradukitaj el la angla far rB


Preĝo

Psalmo 100

Psalmo de dankado.

1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.


Stato de HEK

De post la apero de la lasta numero de ĉi tiu organeto, estas nenio nova en HEKujo raportenda. La dissendolisto TTT-a ĉe Yahoo! ankoraŭ funkcias, kvankam plejparto da afiŝoj temas aŭ pri la nova afero matida aŭ pri la veoj krom ĝojoj de Sinjoro Feldman (kiu afiŝis preskaŭ ekskluzive dum aprilo kaj majo). Eble la dissendolisto bezonas regule aperantajn, ŝanĝantajn diskutotemojn por plej efike utiligi ilon tiom helpa kiom elektronika afiŝejo. Mi ankaŭ antaŭvidas anonci elektronikan kunveneton por la fino de septembro (provizore la 29-an) utiliganta la "babilejo"-n ene de nia HEK-a dissendolistejo (mi baldaŭ dissendos kaŭ afiŝos dissendoliste instrukciojn por eniri la babilejon kaj ĝin uzi). Dum la "real-tempa" diskut-periodo ni povos babili pri HEK kaj hilelismo kaj aliaj temoj. Kaj, kompreneble, mi enketos la listanojn/HEK-anojn pri la plej vaste preferataj horoj dum la tago, plej probable dimanĉo, dum kiu la babilejo okazos, kaj dum kioma tempo. Plue, pli malfrue dum la aŭtuno, mi preparos enketon pri dezirataj ŝanĝoj al la HEK-a Statuto, Regularo kaj alia enhavo de la HEK-a TTT-ejo kaj pri HEK pli vaste. Oni sekve voĉdonos elektronike pri tiuj proponoj dum venant-januaro e-kunveno (tiuj, kiuj ne TTT-umas rajtos sendi balotojn pri proponitaj ŝanĝoj por ankaŭ plene partopreni la el-kunvenajn decidojn. Pli da informo pri la jam-menciitaj eventoj/okazoj aperos tre baldaŭ kaŭ en la venanta numero (n-ro 29) je la mezo-fino de aŭgusto.

El Kanado kore salutas,

rB



Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 6 Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois

1