HILELISTO

      Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

      (http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

Numero: 35

2004 02 12


ABRAHAM LINCOLN

Kiam vi serĉas nur la malbonon en homoj atendante ĝin trovi, vi ja certe ĝin trovos.

"Honesta Ejb" ("Honest Abe"), eble la plej fama kaj reverata el la eks-prezidentoj de Usono, naskiĝis en Kentucky ĉi tiu tago en 1809 kaj elektiĝis al la Reprezentantejo Federala en 1846 kaj iĝis la dek-sesa prezidento en 1860. Murdita en aprilo 1865, nur kelkaj monatoj post la fino de la Civila Milito (1860-1864) far fanatiko sudlandana, Lincoln ne vidis la sukcesojn (kaj baraktojn) de la de li planita "rekonstruado" postmilita de la dezertigitaj regionoj de la lando. Lia granda adorejo en Vaŝingtono estas unu el la plej vizitataj lokoj en tiu urbo.


CITAJXOJ

"Se mi provus legi, eĉ respondi, ĉiujn atakojn al mia persono, tiu oficejo [prezidenta] estus fermita por iaj ajn aferoj aliaj. Mi faras mian plej bonan laŭ mia scio -- la plej bone de mi kapabla; kaj mi ja intencas tiel agi ĝis la fino. Se tiu fino portus min al bona sorto, la fidirajhoj kontraŭ mi rezultiĝus sensencaj. Se tiu fino portus min al malbona sorto, la subtenantaj jeĵuroj de dek anĝeloj ne helpus min."

"Tiuj kiuj neas liberecon al aliaj personoj neniel meritas liberecon por si mem; kaj, sub justa Dio, ne povos longe gardi ĝin por si."

"Ĉar mi ne volus esti sklavo mi do ne volus esti mastro. Ĉi tiu esprimas la ideon de demokratio. Tio, kio malsimilas al tiu, laŭ tiu malsimileco, ne estas demokratio."

"Ni havu fidon ke rajto faras forton, kaj laŭ tiu fido, ni aŭdaci, ĝis la fino, fari nian devon kiel ni ĝin komprenas."

"Multfoje mi trovis min surĝenuiĝita pro la imponega kredo ke mi ne sciis kien alie iri. Mia propra saĝeco kaj tiu de ĉio ĉirkaŭ mi ŝajnis malsufiĉa por tiu tago."

"Laboro estas antauaĵo je kaj sendepende de kapitalo. Ĉi tiu estas nur la frukto de laboro kaj ne ekzistus sen laboro. Laboro estas super kapitalo kaj meritas pli altan konsideron."

"Domo [ĉi tie, la lando] dividita kontraŭ si mem ne kapablas pretervivi. Mi kredas ke nia registaro ne povos daŭrigi ĉiame duon-sklavposedanta kaj duon-libereca. Mi ne atendas ke la Unuiĝo disiĝos -- mi ne atendas ke la domo falos -- sed mi ja atendas ke ĝi ĉesos dividiĝi. Ĝi au ighos tute unu [libereca] aŭ tute la alia [sklav-posedanta]."

"Antaŭ okdek sep jaroj niaj patroj naskigis sur tiu kontinento novan nacion, koncipita per libereco kaj dediĉita al la propono ke ĉiuj homoj estas kreitaj egale."

"Propraĵo estas la frukto de laboro ... propraĵo estas dezirebla ... estas pozitiva bono en la mondo. Kiam iuj iĝas riĉaj montras al aliaj ke ili ankaŭ povas riĉiĝi kaj, do, estas kuraĝiĝaĵo je industrio kaj enterprenado. Ne lasu la sendomulo detrui la domon de alia persono; sed lasu lin diligente labori kaj domon konstrui por li mem, do, per ekzemple li certiĝas ke la lia estos sekura kiam konstruita."

"Oni diras ke monarĥo orienta iam ordonis ke siaj saĝuloj inventu frazon chiamecan, veran kaj decan por chiuj tempoj kaj situacioj. Ili prezentas frazon al li la jenan: 'Kaj ĉi tiu ankaŭ forpasos.' Tiom tio ĉi esprimas! Kia humiliga je nia orgojlo! Kia konsola dum suferado!

Citaĵoj tirita el paĝo pri Abraham Lincoln (anglalingva)

Esperantigita far rB


PREGXO

Mi petis al Dio forton, ke mi estu sukcesa; mi fariĝis malforta, ke mi humile lernu Lin obei ...

Mi petis sanon, ke mi faru aferojn grandajn; malsanon mi ricevis, ke mi faru pli bonajn aferojn ...

Riĉaĵojn mi petis, ke mi estu feliĉa; malriĉa mi estas, ke mi iĝu saĝa ...

Potencon mi petis, ke aliaj homoj min laŭdu; malpotencon mi ricevis, ke mi sentu la bezonon de Dio ...

Dankojn mi petis, ke mi ĝoju je la vivo; vivon mi ricevis, ke mi ĝoju je aliaj aferoj ...

Nenion petatan mi ricevis, sed ĉion mi ja esperis.

Inter homoj mi estas riĉe benita.

(Atribuita al anonima soldato ribela (sudlandana) el la Civila Milito Usona)


NOVAĴOJ

Nenio raportenda pri HEK de post la lasta numero, sed mi ĝojas anonci la alvenon de mia filino Elizabeth antaŭ tri semajnoj -- fratino por Nicholas (kvar jar-aĝa).

rB
Kunordiganto de HEK


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arhxivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA