HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

Numero: 36

2004 06 11


Johan Amos Komensky

Maljusteco devas esti ekspoziita je la lumo de la konscienco homa. -Martin Luther King

Nova mond[ordo] estas ne nur ebla, ĝi ja alvenas. Je tago trankvila, mi kapablas aŭdi ties spiradon. -Arundhati Roy, Porto Alegre, Brazilio, Tuttera Forumo Socia, la 27-an de januaro, 2003

La famo de ĉeĥa episkopo kaj saĝulo Comenius (Komenius) vastiĝas tra la mondo pro liaj priedukaj verkaĵoj ankoraŭ influaj. Inter la inspiritoj troviĝas Jaroslav Karhan, ĉeĥia esperantisto kaj fondinto de la Internacia Homekologio-Iniciato kies celo estas edukado pri universala moralo pere de la lingvo Esperanto. Homekologio plene rekonas la gravan neceson de edukado elementa kaj por instrui pri Esperanto (kaj poste per ĝi) kaj pri la plej bona maniero instrui pri etiko komuna inter la diversaj grupoj etnaj tra nia mondo. Edukado tia, per kiu junulo posedus la kapablon rekte kaj persone estimi interfratigilon samkiel esperanto kaj tiam finos teoriado kaj ekos praktikado pli ideala, ne povas esti alie ol pli proksime al plej efika konsciiĝo fundamentanta.

HOMEKOLOGIO

Por ke la homoj ne blindiĝu!

"Okulo pro okulo -- la homaro blindiĝus!" - tio estas averto de la hinda, senperforta batalanto por justeco Mohandas K. Gandhi (1869 - 1948). La tutmonda pompa bonvenigado de la 3-a miljaro evoluigis esperon, ke en ĝi la homaro saĝe agos laŭ tiu ĉi averto, komencos sisteme, senperforte, juste solvadi siajn problemojn kaj tiamaniere harmoniigos sian vivon de ĉiuj siaj anoj, ne nur spirite, sed eĉ materie, helpe de tutmonde ŝparitaj enormaj armadelspezoj. Bedaŭrinde, jam en la unua jaro de nova miljaro, tiu ĉi espero - pro la ĝenerale konsentaj, kruelaj perfortaĵoj en diversaj landoj -- malfortigis.

En la jaro 2002, la 28-an de marto, estas solenata la 410-jaro naskiĝjubileo de instuisto de nacioj, la ĉeĥa pedagogo kaj teologo Johano Amos Comenius (1592 - 1670), kiu esprimis jenan averton: "Neglektado de edukado kaŭzas pereon de homoj, familioj, regnoj eĉ de la tuta mondo." En siaj verkoj li prezentis ideojn por ĝusta, efika edukado de tutmonde junularo, por unueca instruado de universala etiko, helpe de universala lingvo, novkreota tiel, ke ĝi estu perfekta, tamen facila, por ke ĝin kapablu senpeni ellerni ĉ i u j homoj - ĉefe jam eĉ infanoj - apud sia lingvo gepatra.

Praktike, tutmonde realigi tiun ĉi formon de la tuthomare unueca, etika edukado, estas misio de la nova mondkoncepto h o m e k o l o g i o -- universala fundamento etika kaj lingva. Ĝi ekestis antaŭ 12 jaroj, en la studo La vojo al harmonio, kompilita en 1992, omaĝe la 400-jaran naskiĝjubileon de Comenius kaj la 75-jaran datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (1859 - 1917), kiu kreis en 1887 kaj donacis al la tuta homaro universalan lingvon Esperanto, plenumanta ĝuste la cititajn severajn postulojn de Comenius.

Dum la pli ol centjara "provo per tempo" -- ebligante facilan interkompreniĝadon al ĝiaj uzantoj en la tuta mondo -- ĝi pruvis sian vivkapablon. Ĝian fundamenton kapablas ellerni -- plene laŭ la Comenius-a principo "lernejo per ludo" -- jam infanojn en la dua klaso de elementaj lernejoj, dum nur ununura instruhoro semajne. Tio ebligus jan ek de la tria klaso instrui en ĝi (komence en formo de pliperfektiga kurso) -- tutmonde unuece -- la universalan etikon jam al infanoj, kiam komencas formiĝi ilia karaktero kaj tial ĝi estas la plej efika.

Pro tiuj ĉi ecoj ĝi estis elektita kiel oficiala lingvo por la universale-lingva parto de homekologio, celanta tuthomare provi, ke en ĉiuj kulturoj, religioj, literaturoj kaj tiel plu troviĝas kernoj de inversala moralo kaj saĝeco, bedaŭrinde multfoje kovrataj per plej diversaj eksteraj ornamaĵoj, belaj ŝeloj, kaŭze tio ifte neglektataj, ne povajtan ekĝermi kaj maturiĝi per tuthomare harmoniiigaj fruktoj.

Ĝuste por mondskala ebligi tiun ĉi necesan maturiĝon, la etika parto de homekologio estas kompilota -- per kompetentaj multenaciaj kaj multereligiaj fakuloj -- precipe el tiuj ĉi universalaj kernoj kaj instruas: la cititajn belajn ŝelojn prosperas laŭplaĉe admiri, neniam pro ili batali, sed iliajn universalajn kernojn de moralo kaj saĝeco necesas celkonscie kulturi kaj laŭ ili ĝiskonsekvence vivi.

En la Internacia Jaro de Toleremo (1995) -- enkadre de aranĝoj okaze de la 50-jara datreveno de finiĝo de la Dua Mondmilito kaj fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj -- sendis Internacia Homekologio-Inciato UNESKO mesaĝon, propontantan al ĝi: akcepti aŭspicion super homekologio kaj rekomendi al la membroŝtatoj ĝian instruadon en ilia elementaj lernejoj. UNESKO ĝian ricevon konfirmis, sed ne realigis.

Malgraŭ esperoplenaj paroladoj de ŝtatestroj dum la jubilea UN-kunsido, daŭras malpaco en diversaj mondpartoj jan senĉese minacas -- konstante pligrandiĝanta -- misuzado de la science-teknika progreso, ĉefe per terorismo, kio pruvas, ke "scienco sen konscienco estas pereo."

La vojon al laŭkonscienca agado de ĉ i u j homoj, kiun montris al ni Comenius, eblus perspektive, praktike, tuthomare iradi post instruado de homekologio en ĉiulandaj elementaj lernejoj. Kiel unua paŝo al tio devas anticipi tiu ĉi instruado en eksperimenta formo, kunordigita en almenaŭ kvin diversaj landoj. La rezultoj ĉe ĉiuj lernantoj nepre estos multflanke tiel prosperaj, ke pliaj ŝtatoj certe poste sinsekve sekvados tiun ĉi modelon.

Ministerio de instruado en Ĉeĥa respubliko prijuĝis homekologion favore eĉ subtenis la cititan IHI-proponon al UNESKO. La nunjara Komenio-jubileo fariĝu instigilo al analogaj, favoraj esprimiĝoj en pliaj ŝtatoj, por ke la eksperimenta instruado de homekologio povu komenci. Helpi realigi tiun ĉi unuan paŝon povas homoj en ĉiuj landoj -- per propraj iniciatoj ĉe kompetentaj institucioj -- laŭ siaj ebloj. Pri rezultoj de ilia tiacela aktivado prosperus -- kunordigcele -- informi IHI.

Brita Ŝtat-ministrino por internacia disvolvo Clare Ŝort (1997 - 2003) strebas, ke ĉ i u j infanoj en la tuta mondo vizitu la elementan lernejon. Se tio sukcesus kaj se homekologio fariĝus en ili deviga instruobjekto, ĉiuj infanoj en la tuta mondo estus morale edukataj laŭ principoj de h o m e k o l o g i o, kiu

CELANTE realigi novan, harmonian homarepokon,

SINTEZAS universalan fundamentojn: etikan kaj lingvan, kiuj

AKORDIGAS ĉies agadon laŭ principoj de la kosma ordo,

EBLIGAS facilan lingvan interkompreniĝon de ĉiuj kun ĉiuj,

REALIGAS unuecon en plue kulturata, ĉiasfera diverseco,

DONAS al ĉiuj homoj senton de egalrajta, tuthomara aneco,

FORIGAS antaŭjuĝojn kaj perforton inter ĉiuj komunumoj,

EVOLUIGAS fidon, amikecon kaj kunlaboron inter ĉiuj nacioj,

KREAS kondiĉojn por transformi ĉiujn detruilojn en konstruilojn,

PLINOBLIGAS vivon de la tuta homaro,

ENTUZIASMIGAS ĉiun homon vivi homekologie -- kiel homekologo,

GARANTIAS ke la homaro ne blindiĝas!

Jaroslav Karhan
2002
Internacia Homekologio-Iniciato


El samideano Jeremi Giŝron, direktoro de la Centro Sivron en Jerusalemo, Izraelo, eron de afiŝo lastatempa en forumo humanista mi eltiris kaj prezentas tie ĉi:

Homekologio estas etika instruado per helpo de Esperanto. La iniciativo estas klopodo por interesigi diversajn esperantajn grupojn kaj organizojn por la ideo, aktivigi personojn kiuj povas interkontakti kun diverslandajn Ministeriojn kaj proponu la enkondukon de "provinstruadon de Esperanto - egale en ĉiuj lernejoj en la mondo - kio en la dua klaso jam fariĝas instruado de etiko pere de la jam lernita esperanto". Etiko pri la Unueco de nia Planedo kaj de la Homaro. Oni do ne interkonfuzu la Homekologio mem kun sia iniciativo. Nun ni ĉiuj estas en vigla verkado kaj kolektado de plej diversaj difinoj pri tiu HOMEKOLOGIO por ke almenaŭ unu el ili finfine eniru ian Estontan Enciklopedion en la Mondo.

Kion Centro Sivron unue celas estas evoluigi tiun SENTON pri la unueco de la homaro. Tio estas io kio NATURE povas elkreski el la Zamenhofaj cerbumoj pri la hilelismo. Sed ne tuj, ĉar ĉia kreskado ja prenos iom da tempo. Nur konsideri Esperanto (la lingvon) mem kiu jam kreskis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj ankoraŭ ne fariĝis speciale granda arbego vidita aŭ konsiderita en la monda kunteksto.


Pli pri edukado kaj Esperanto. Jen dokumento sendita al UEA en 2001 pri prieduka ekskizo internaci-cela uzante la lingvon internacian Esperanto. Inspiris ĉi tiun vizion la mondfama organizo Kuracistoj sen limoj. Baldaŭ aperos fikcia sed pli ekzakta evoluciero de ĉi tiu vizio.

Ekpropono pri edukoprojekto universala


PREĜO

Dio indulgema, al Vi ni petas pardonon
kiam ni gloras niajn sukcesojn anstataŭ Vin;
kiam nia historio ne estis vera spegulaĵo de Via;
kiam ni preferis nian privatan gefratecon anstataŭ malfermi nian komunumon je la soluloj, la perditoj kaj la timantoj;
kiam ni konsideris la donon aŭ uzon de niaj benaĵoj kiel oferon, forgestantaj ke ĉio, kio ni estas kaj ĉion, kion ni havas estas Via.
Venu al ni, ni preĝas, kun la resaniganta potenco de via pardonema amo.
Amen.

(anonima)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA