HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.org/hilelista_komunumo)

Numero: 37

2004 09 16


Lt-Gen. Roméo Dallaire (em.)

Homeco, demokratio kaj la sekvaĵoj de 9/11

Inter la libroj, kiujn mi legis ĝis nun ĉi-somere, la hazardo kunigis du ĉar mi ricevis ilin samtempe de la publika biblioteko -- ili ambaŭ estis sur la rezerv-listo kaj mi ne rajtis renovigi la preton post la kutima tri-semajna pretoperiodo) -- do mi devis legi du bonegajn librojn grav-temajn dum tri semajnoj.

La unua La korporacio - la patologia ĉasado por profito kaj potenco de Joel Bakan klare argumentas ke, per kumunaj difinoj psikologiaj, komercaj korporacioj laŭ-propra-statute agas socio-patologie kaj jam danĝere kreskis tra la mondo kaj plurflanke minacas la suverenecon de naciaj registaroj kaj la demokratajn rajtojn de la popoloj. La leganto trovas plurajn terurajn rakontojn pri la senhontega, kazuistega sinteno de naciaj kaj internaciaj korporacioj dum ili provis kaj ofte sukcesis eviti kaj eĉ manipuli makiavelisme leĝojn dum ĉasado blinda kaj unuvizie de profito por siaj akciuloj.

La dua, Manpremo kun la diablo -- la fiasko de la homaro en Ruando de kanada Leŭtenant-Generalo Roméo Dallaire (nun emerita) traktas la horor-plenan barakton de tiu homo kiu estris mision pacistan burokrate kaj internaci-politike destinatan al malsukesego en tiu malgranda afrika nacio. La prozo detalega priskribas la idealecon akriĝantan de tiu dediĉita soldato kaj homamulo pro la pozumoj kaj fiaskoj de la membro-nacioj de la Unuiĝintaj Nacioj ("UN") (specife tiuj en la tiama Konsilantaro de sekureco kaj, inter ties ĉiamaj membroj, ĉefe Francio kaj Usono) kiuj senhonte, arogante malsukcesis evitigi la genocidon okazintan en Ruando en 1994. Dum la unuaj cent tagoj post la komenco de genocido, dum tiuj nacioj kaj pluraj aliaj estis politikaĉe pavantaj en la UN kaj antaŭ la amasmedioj, kaj dum kiuj la UN-a burokrataro somnambulis, kaj dum kiuj la pacista misionanaro heroe baraktas havanta malsufiĉege da personaro, materialo, mandato kaj aŭtoritato, ĉirkaŭ ok cent mil ruandanoj murdiĝis, plejparte dishakitaj per maĉetoj.

Kvankam la du libroj ne ŝajnas, ekvide, posedi ian ligon, tamen ne estis por mi malfacile trovi tiun meze dum legado de la dua libro. Je puraj politikaj [mal]kapabloj, motivoj, kaj frakciigoj, la UN fakte sintenis [plejeble nevole pro senpotenco kaj bizancburokrataĉado faktaj] tiom socio-patologie kiom la plej malbona korporacio internacia, samkiel oni akuzas la agojn de la nun fifamega Hollinger International de eks-kanadano Conrad Black.

Lastatempe, Gen. Dallaire publike admonis landestrojn tra la mondo pro iliaj samspiritaj ne-agado je genocido (rekonata tiel fare de la registaro usona ĉirakaŭ la unua semanjno de septembro 2004) en la Darfura regiono de Sudano, kaj li ripetis akuzon malrekte de li asertita pri la eventoj en Ruando, ke Okcidentio ja estus interveninta pli frue en Sudano se la popola viktimiĝinta estus blankhaŭta. En lia artikolo en la 2004 09 11-a de la London Free Press "Okcidentio arĉintrumentas dum mortoj kreskas" Jim Chapman skribas:

Eble Dallaire pravas asertante ke la mondo pli atentus la viktimoj en Sudan se ĉi tiuj estus blankhaŭtaj. Sed mi suspektas ke ties opresantoj malpli zorgas pri haŭtkoloro ol pri siaj propraj kredoj de supereco. Kaj estos tiom malfacile ŝanĝi tiajn asertojn kiom persuadi la UN-n ke ludoj politikaj malpli gravas ol certigi homajn rajtojn tra la mondo.

El la sama numero de la sama ĵurnalo, redaktoro Larry Cornies rilatas la filozofion de Gen. Dallaire ĉe la fino de artikolo pri la posteventoj komunaj de la 11-an de septembro 2001 en Usono:

Neniu scias kiam -- aŭ se -- la estonta 9/11 okazos. Sed, ek al la esplor-klopodoj en la plej fundajn tartarusojn de la homa spirito por alfronti tion, kion kanada Gen. Dallaire kredas malvarma, palpebla kaj poseda malbono, kapabla de multaj inkognitoj -- estas bona ekago por forteni samvastan eventon.

Kaj fine, el la ĵurnalo The Toronto Star de 2004 09 13, oni legas intervjuon de fama aktoro usona Nick Nolte fare de Richard Ouzounian, kiu parolas, inter aliaj aferoj, pri lia nova filmo Hotelo Ruanda dum la mondfama Filmfestivalo de Toronto 2004:

"Homoj kapablas ŝanĝi. Ili ja sukcesas ŝanĝi. Ili devas ŝanĝi. Se ne, okazas vera malkonstruo, vera malbono."

"Kio estas malbono? Ĝi ne estas insekteto kiu sidas ie en la mondo. Ĝi estas serio da subpremoj kaj projekcioj kiuj ne permesas sufiĉe da konscio por respekti alian homon."

Pri malbono Nolte lastatempe multe meditas pro nova filmo en kiu li aperas, Hotel Rwanda, trajtanta la genocidon 1994-an viktimigintan plur-cent-mil da ruandanojn.

Nolte rolas kiel membro de la pacistaro kanada, sed li zorgas substreki ke lia rolo estas kompozita el pluraj personoj kaj ne strikte bazita sur unu sola persono.

"Mi ne portretas (Romeo) Dallaire. Oni ne povas esti li, ĉar lia historio estas la lia. Li tamen diris ion, pri kio mi pensadis ĉiutage dum filmado: 'Mi ne kapablas pontio-pilatumi Ruandon: mi mem respondumas por ĝi.'"

"Genocido ekzistas. La holokaŭsto ne estis la fino de tiaj agoj. Ĉiam, kiam okazas mortigado de unu raso fare de alia la mondo devus kriegi por halti ĝin. Sed en Ruando, ĉiu krom la kanadanoj malatentis la genocidon. Kial? Ĉu tial ke temis nur pri intermortigado inter nigra-haŭtaj afrikanoj kaj ke tio ne estis ekonomie signifa por la cetera mondo?"

"Tio estas kortuŝa, malĝoja kaj absurda."


CITAĴOJ EL LA LIBRO DE GEN. DALLAIRE

Prezentante tri opciojn en ankoraŭ plia malnetaĵ-raporto por la Konsilantaro de sekureco, la raporto diris: "Alternativo konsiderinda temas pri refortigo de UNAMIR (nomo de la pac-misio gvidita de Dallaire -- noto de la red.) por grandigi ties mandaton por provi premdevigi la kontraŭantajn militistarojn al batalhalto kaj por restarigprovi juron kaj ordon kaj haltigi la mortigadon. Se tiu opcio akcepteblus, oni devus kompreni ke necesas tien sendi plurajn milojn da pluaj pacistaj soldatoj (NOTE: eble dek mil, la nombro petanta de UNAMIR) kaj UNAMIR eble meritos tiam ordig-potencon." Mi, kompreneble, neniam petis dek mil pacistajn soldatojn. Legante inter la linioj de la raporto kaj ekkompreninte la ruĝflag-signalon de la "ordig-potenco", kiun neniu mebro de la Konsilantaro de sekureco cedus al UNAMIRE, mi suspektis ke tiun opcion oni menciis nur por la arĥivoj.

La alia punkto en la malnetaĵ-raporto kiun mi ekvidis temis pri la jena frazo: 'Fine, nur la subskribintoj de la Aruŝa-konkordo, nome la registaro de Ruando (aŭ ties sukcedanto) kaj la ribela armeo devas respondeci ĉu ilia lando kaj popoloj trovus pacon aŭ suferus pro perfortado.' La problemo temis pri la fakto ke la "sukcedanta" registaro en Ruando neniel subskribis la packonkordon de Aruŝa, estanta registaro pro konspira ribelo [coup d'état] fare de ekstremistoj, sed tiu distingo iĝis pli kaj pli malklara, plejparte pro la fakto ke durulo reprezentis Ruandon ĉe la Konsilantaro de sekureco en Nov-Jorko. Sed la sekretario-generalo bone sciis ke la ribela armeo neniam rekonus tiun registaron. Kaj la ekstremistoj ne estus pretaj fordoni potencon al moderuloj aŭ eĉ kunigita registaro de moderuloj kaj ekstremistoj; do, kian solvon politikan de la UN por ĉi tiu ĝenaĵo? Nenia ekzistis. La Konsilantaro de sekureco devegis leviĝi de sia gluteo kaj doni al UNAMIR mandaton kaj la kapablon haltigi la mortigadon kaj starigi atmosferon de sekureco ... Jen mi, sidante en la buĉejo de Kigali, analizanta la intestarojn burokratajn de misbreditaj raportoj." (paĝoj 320-321)

Dum mi skribas ĉi tiujn vortojn, mi aŭskultas la Adaĝon por arĉinstrumentoj de Samuel Barber, kiu frapas min kiel la plej pura esprimo muzika de la suferado, mutilado, seksatencado, kaj murdo de ok cent mil ruandanoj, kun la helpo de la membro-nacioj de la nura supozeble neŭtrala instanco tutmonda. Je la fino, estrita de Usono, Francio, kaj Britio, tiu tutmonda instanco helpis kaj subtenis genocidon en Ruando. Neniom da mono kaj helpo iam ajn lavos ties manojn de la sango de la ruandanoj."

Do, en tia fuŝaĵo mi troviĝis pro la malpliigita misio-ordono. Mi devis ekskpliki al miaj soldatoj -- pluraj inter kiuj estis lacegaj kaj malsanaj pro la manko de deca manĝaĵo kaj medicino, dum aliaj estis kvazaŭ katatoniaj pro siaj spertoj hororaj kaj traŭmataj en ĉi tiu kloakego da intestaroj, fortranĉitaj korpopomembroj, karno-manĝantaj hundoj, kaj fibestoj -- ke, malgraŭ la fakto ke multaj el ili agadis heroe, la mondo decidis ne plu subteni nin en nia misio sed anstataŭ decidis eltiri nin al sekura loko. Mi ordonis ke iliaj estroj substreku al ili ke ne estas honto en la retreto kaj ke ili pretiĝu por venanta reveno. (paĝoj 322-323)

Vi ne dubu: fine respondumas la genocidon en Ruando tiuj ruandanoj kiuj planis, ordonis, kontrolis kaj je la fino kondukis ĝin. Ilia ekstremismo fontis el la ŝajne sendetruebla kaj malbela rikolto de jaroj de potenco kaj la malsekureco priludita fare de la eksaj mastroj koloniaj. Sed oni ankaŭ kapablas kulpigi pro la mortoj de ruandanoj militan genion Paŭl Kagame, kiu ne rapidigis lian [ribelan] kampanjon kiam la vasteco de la genocido iĝis pli klara kaj eĉ plufoje parolis malferme al mi pri la kotizo pagota de liaj frataj Tutsiaj por la kaŭzo [de sukcesa ribela milito]. Sekvas la kulpo de Francio kiu alvenis tro malfrue kaj, je la fino, protektis la génocidaires (la genocidigantojn) kaj ĉiame malstabiligis la regionon, kaj Usono, kiu aktive malhelpis efikan UNAMIR-on kaj kiu nur partoprenis por helpi la Hutu-an popolon lasante plu barakti kaj suferi la viktimojn. La malsukcesoj de la UN kaj Belgio ne estis tiom vaste malkuraĝigaj. (paĝo 515)

Kiel oni eleku partopreni kaj kien iru? Kanado kaj aliaj pacistaj nacioj sin alkutimiĝis al agi se, kaj nur se publika opinio internacia subtenas la agon -- danĝera politiko kondukanta al relativismo etika per kiu lando riskas perdi ekvidon de la diferenco inter bono kaj malbono, koncepto komprenata kiel eksmoda fare de pluraj registaroj rolantaj sur la scenejo internacia. Iuj registaroj kredi ke la uzo de forto estas mem la plej granda malbono. Aliaj difinas "bono" kiel la kampanjoj pri homaj rajtoj kaj la volo elekti forton kiam oni malobservas homajn rajtojn ... Kiel Michael Ignatieff avertis nin "senriska militado por kampanji pri homaj rajtoj estas etika kontraŭstaro. La koncepto de homaj rajtoj supozas ke ĉiu homa vivo valoras egale. Senriska militado supozas ke niaj vivoj pli valoras ol tiuj, kiujn ni strebas savi." Laŭ mia sperto kiel militestro en Ruando, j'accuse (mi akuzas). (paĝoj 515-516)

De post la eliro en Ruando en 1994 ĝis la reveno de genocido en 2003, oni taksas ke kvar milionoj da homoj mortiĝis en Kongolando kaj regiono de la Grandaj Lagoj en centra afriko kaj, ĝis lastatempe, la mondo neniel reagis, krom tien sendi malsufiĉe grandan personaron subsubprovizoritan kiel mision pacistan. Mortis kvinoble da personoj tie ol murdiĝis en Ruando en 1994 kaj, refoje, nur kiam la televid-kamaraoj de la mondo kaptas la imagoj, tiam la nacioj, ebarasiĝintaj, sendis heziteme mision intertempan por provi haltigi la murdadon. Por la veteranoj kaj postvivantoj de Ruando, tiuj imagoj estas ia vidbenda revidado de la hororoj ni travivis en 1994 -- ĉi tiam nur pli malbone. Estas kortuŝege evidente ke jardeko post la katastrofo en Ruando ke ne refoje reatestas la detruadon de homoj vastskale, kiu inspiras la saman pontiopilat-stilan reagon de la naciaj de la "unua mondo." (paĝoj 518-519)

Kvankam mi ankaŭ rajtas kritiki la efikon de la UN, mi tamen opinias ke la nura solvo por ĉi tiu apatio malakceptebla kaj selektiva atento estas revivigita kaj reformita internacia instanco komisiita por preservi la pacon kaj sekurecon de la mondo, subtenita la komunumo internacia kaj gvidita de la fundamentaj principoj la UN-aj ĉarto kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La UN devas trasperti renesanco se ĝi plu partoprenas konflikto-solvadon. Tiu ne validas nur la Sekretariato, ties administrantoj kaj burokratoj, sed ankaŭ la membro-nacioj, kiuj devas repensi siajn rolojn kaj redediĉi sin al renovigo de celo. Alie, formortos la espero ke ni vere eniros novan epokon de homecon dum la UN ade kadukiĝas en stato de senrilateco." (paĝo 520)

Plurfoje en ĉi tiu libro mi demandis: "Ĉu ni ĉiuj estas homaj, aŭ ĉu estas iuj kiuj estas pli homaj ol aliaj?" Verdire, ni en la "unua mondo" agadas samkiel ni kredas ke niaj vivoj plivaloras tiujn de la aliaj loĝantoj de la planedo. Oficiro usona senhonte informis min ke la vivoj de ok cent mil ruandanoj valoras la riskon de la vivoj de nur dek soldatoj usonaj; la belgoj, post la mortoj de dek belgaj soldatoj, insistis ke la vivoj de la ruandoj ne plu meritas la morton de plua soldato belga. Mi povas konkludi, do, ke ni ege benozas transfuzon de homeco. Se ne kredus ke ni ĉiuj estas homaj, kiel do ni tion pruvus? Oni pruvas nur per agado: per la mono ni pretas elspezi por plibonigi la vivojn en la "tria mondo", per tempo kaj energio ni dediĉas per niaj soldatoj, kiujn ni preparas oferi por la utilo de homeco por trajti problemegojn samkiel AIDESON. .

Oni jam uzis nin, soldatojn, por movi montojn por protekti nian suverecon aŭ kombati riskojn je nia viv-manieron. Estontece, ni devas nin pretiĝi por pensi preter nacia mem-intereso por elspezi niajn riĉaĵojn kaj versi nian sangon por ;a homaro ... Spite de la idealeco de tiu celo, la nova jarcento devas iĝi la Jarcento de Homaro, kiam ni homoj leviĝas nin super raso, kredo, koloro, religio, kaj nacia mem-intereso, por meti la bonon je homaro super la bono de niaj propraj triboj. (paĝo 522)


PREĜO

Amato, pli interna koro de ĉiu koro,
ne permesu ke niaj koroj homaj rompiĝas
fare de nia suferado mortideva ĉi tie --
sed faru ke niaj mortidevaj koroj liberiĝas
je senkondiĉa amo por Vi,
ke ni do amu ĉiujn vivantajn estaĵojn
pere de la propra koro, vere rompita de Amo mem.

(Preĝo al la Koro de Realeco, proponita fare de la divina tutmonda instruisto, Ruĉira Avatar Adi Da Love-Ananda Samraj, por la uzo ne-sektisma de ĉiuj homoj)

(www.worlprayer.org)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA