HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 39

2005 06 29


Karol Józef Wojtyła, (1920 05 18 -- 2005 04 02), Papo Johano-Paŭlo II (1978 - 2005)

Pri la adoro preskaŭ transcenda de siaj fideluloj kaj pri la neneebla respekto je ĉi tiu forpasinta papo fare de pluraj naciestroj kaj ne-romkatolikaj eminentuloj el la tuta mondo kunveniĝintaj en Romo dum la unua semajno de aprilo ĉi-jare neniu rajtas dubi. La centoj, sekve la miloj kaj fine la centoj da miloj da pilgrimoj alvenintaj Romon por esti apud li en la Placo Sankta-Petro dum li estis agonianta kaj dum la tagoj ĝis liaj funebraĵoj atestas la tutkoran amon al lia persono, kiu malgraŭ lia morala kaj curia-a konservitemo senhezita estis pluraspekte kaj tute senhonte kontraŭ la moderna pensovagado relativista.

Respektiĝis universale Johano-Paŭlo II pro lia dediĉo, persona samkiel institucia, al la movado ekumenisma inter kristanoj, malgraŭ la fakto ke la romkatolika eklezio restas la pli granda ne-ano de la Tutmonda Konsilantaro de Eklezioj, granda ekumenista kunvenejo por kristanoj. Granda erudiciulo kaj eĉ sukcesa dramaturgo en lia patrolingvo, Johano-Paŭlo II alportis al la papeco kvalitojn atenditajn de ia platon-supozita filozofo-reĝo. Per konstanteco kaj firmego li tamen regis dum li transprenis la seĝon tradicie okupita tutunue fare de Petro, apostelo kaj kunvojaĝinto samepoke kun la Kristo. Ĉi tiu fakto estas sendube la plej grava ero de la rezonado ĉiama de la romkatolika eklezio teme ekumenismo kaj ties pra-eminenteco kiu restas ŝajne la vere nura bariero al unuiĝo de la eklezioj. Ni legu ĉi-teme el Parto 3 de Unitatis Redintegratio, dokumento pri-ekumenisma el Konsilio Vatikano II (1962 - 1965):

... nia apartiĝinta gefrataro, ĉu konsiderataj individue ĉu komunume aŭ eklezie, ne estas benitaj per la unuiĝo kion Jesuo Kristo deziris doni al ĉiuj tiuj, kiuj per Li renaskiĝis en unu korpon (kumunumon) kaj kun Li revivigitaj -- tiu unuiĝo proklamita de la Sankta Skribaĵaro kaj la antikva Tradicio de la Eklezio. Ĉar estas nur pere de la Katolika Eklezio de Kristo, kiu estas la "ĉionampleksanta maniero de saviĝo", ke ili kapablas plene bonfariĝi de tiu maniero de saviĝo. Ni kredas ke Nia Sinjoro konfidis ĉiujn benojn de la Nova Interligo sole al la apostela kolegio, kiun ĉefas Petro, por starigi unu Korpo de Kristo surtere al kiu ĉiu devus aniĝi se apartenunta iel al la popolo de Dio.

Spite de tiu pozicio absoluta, Johano-Paŭlo II alie sukcesis, speciale kun adeptoj de aliaj abrahamidaj religioj. En pensiga artikolo Kion vere plenumis la Papo ("What the Pope really did") fare de Gwynne Dyer, fama kanad-devena komentariisto internaci-politika, la ekumenisma analo de Johano-Paŭlo II komentiĝas jene:

Dum mil kvarcent jaroj de konstanta kaj proksima kontakto inter islamaj kaj kristanaj popoloj ĉirkaŭ la maro Mediteranea, li estis la tutunua papo eniri moskeon. Li sendube kredadis ke kristanismo estas la nura vera sukcedanto de judismo kaj ke islamismo estis post-judisma, post-kristanisma herezo, sed li estis la unua papo kiu asertis ke eblas kaj dezirindas koraj rilatoj inter tiuj (ne-kristanoj). Kaj en la kazo de la judoj, li estis plie akomoda.

Dum lia vizito al Izraelo en 2000, li afiŝis preĝon en niĉo de la Ve-muro en Jerusalemo: 'Dio de niaj patroj, vi elektis Abrahamon kaj liajn posteŭlojn por porti vian nomon al la nacioj. Ni profunde malĝojiĝas pro la agoj de tiuj, kiuj tra la kurso de historio, suferigis tiujn viajn infanojn, kaj petante vian pardonon, ni deziras nin dediĉi al aŭtenta frateco kune kun la popolo de la interligo'.

Per tiu afiŝo, li agnoskis ke tiu solsole juda metodo de komuniko kun la Ĉionpovulo validas -- kaj per ties enhavo li akceptis ke la interligo inter judoj kaj Dio ankoraŭ validas. Tiu ago estis laŭmomenta, sed ĝi finigis la kristanan malakceptadon du-mil-jaran de judismo. La rom-katolika eklezio, ankoraŭ kampanjante por la konvertado de ĉiuj aliaj, ne plu serĉas la konvertadon de la judoj, kiu ŝajne signifas ke ĝi agnoskas la esencan validecon de la fido juda.

Eĉ lia posteulo, Benedikto XVI, Jozefo Kardinalo Ratzinger el Germanio, kardinale estro de la Kongregacio por la doktrino de fido (eksa Kongregacio por la Sankta Inkvizicio) de post 1981 ĝis lia papiĝo ĉi-jara, firme subtenas tiun dogmon legebla en la deklaracio Dominus Iesus el aŭgusto 2000:

La fiduloj Katolikaj deviĝas aserti ke ekzistas kontinueco historia -- enradikita en la sukcedo apostela -- inter la Eklezio starigita de Kristo kaj la Katolika Ekzlezio: "Ĉi tiu estas la unusola Eklezio de Kristo ... kiun nia Savanto, post lia resurekcio komisiis al la pastoreco de Petro (Joh 21:17), delegite lin kaj la aliajn Apostelojn vastigi ĝin [la Eklezio] kaj ĝin estri (vd. Mat 28:18 sekv.), starigita por ĉiuj epokoj kiel la 'kolono kaj ĉefstajo de la vero' (1 Tim. 3:15). Ĉi tiu Eklezio, konstituciita kaj organizita kiel societo en la nuna mondo, subsistas en (subsistit in) la Katolika Eklezio, estrita de la posteulo de Petro kaj la Episkopoj en komunio kun li". (citaĵo el Lumen gentium 8. ) Laŭ la diraĵo subsistit in, la dua Konsilio Vatikana serĉis harmonigi du dogmajn asertojn: unuflanke, ke la Eklezio de Kristo, malgraŭ la disiĝo inter Kristanoj, daŭre ekzistas plene nur je la Katolika Eklezio, kaj duaflanke, ke "preter sia strukturo multaj elementoj da sanktiĝo kaj vero troviĝas" (Lumen gentium 15.), tio estas, en tiuj eklezioj kaj komunumoj ekleziumaj kiuj ne ankoraŭ estas en plena komunio kun la Katolika Eklezio. Sed, respekte al ili, direnda estas ek "ili derivas siajn efikecon el la tre plena graco kaj vero komisiita al la Katolika eklezio". (Unitatis redingratio 3.) . . .

Ekzistas, do, unusola Eklezio de Kristo, subsistanta en la Katolika Eklezio, regita de la posteulo de Petro, kaj de la Episkopoj en komunio kun li. Tiuj Eklezioj kiuj, kvankam ne en perfekta komunio kun la Katolika Eklezio tamen restas unuiĝintaj kun ĝi pere de la plej proksimaj kunligiloj, tio estas, pere de sukcedo apostela kaj pere de valida Eŭkaristo ili estas veraj partikularaj Eklezioj. La Eklezio de Kristo, do, estas kaj agas ankaŭ en tiuj Eklezioj, spite de la fakto ke ili malhavas plenan komunion kun la Katolika Eklezio, tial ke ili ne akceptas la Katolikan dogmon de la Praeminenteco, kiun, laŭ la volo de Dio posedas objektive la Episkopo de Romo, kaj kiun ĉi tiu ekzercas super la tuta Eklezio.

Malgraŭ tiaj argumentoj, per kiaj la moderna eklezio rom-katolika montras sin ankoraŭ fidela al sia tradicie-asertanta hegemonio spirita, la Vatikano sendube sukcesos resti almenaŭ ĉe la remparoj kristanaj por kunroli defende kontraŭ la ĉiam danĝeraj atakoj de la rampantaj tentadoj de la kreskantaj teĥnologiaĵoj kaj miriado da amuzaĵoj elkovitaj de la spirit-malaperigemaj tendecoj moral-relativistaj de la sekulura mond-civizilaciero naskiĝinta en Okcidentio kaj nun trovitaj en ĉiuj mond-partoj. La konstanteco de la morala certeco de kristaneco, kune kun la sam- aŭ simil-moralaj principoj de la aliaj religioj servos longe por kontraŭi tutan gliton enabismiĝantan.


CITAĴOJ kaj PRIKOMENTOJ

Komentante la pasintan jarcenton de fero kaj sango, la papo Johano-Paŭlo II deklaras, la 16-an de decembro 2002:

"Ni ne povas forgesi ke estas la neado de Dio kaj de ties Dekalogo kiuj kreis, dum la jarcento pasinta, la tiranecon de idoloj, esprimitaj laŭ la gloriigo de unu raso, de unu klaso, de unu partio, de la ŝtato aŭ de la nacio. Se oni abolus la rajtojn de Dio, la rajtoj de la homoj ne plu estus respektataj."

Afiŝante sian fidon kun konstanteco kaj kuraĝo, Johano-Paŭlo II ĵetis defion al okcidentianoj kaj pli precize al la privilegiularo eŭropa.

Al tiuj kiuj riproĉas la Eklezion [rom-katolikan] pro ties nevolo akomodi sian moralon kaj dogmaron al la "gusto hodiaŭa", li signifas ke ja estas la gusto hodiaŭa kiu estu reformenda anstataŭ ol la Eklezio.

Fronte al la privilegiularo kiu neas sian pasintecon, sian moralon kaj sian historion (vidu la projekton de la Konstitucio Eŭropa), li asertas ke la Eklezio kaj la fido restas la plej potenca ligo inter la generacioj, la pasejo kiu certigas la transdonadon de moraloj al generacioj estontaj.

Fronte al ideologioj mortnaskitaj el la pasinta jarcento, il atestas pri la ĉiama juneco de la Eklezio. Li memorigas nin ankaŭ ke la rajtoj homaj kaj la konsumantismo rezultigas nenion sen nek spiriteco nek transcendeco.

La junaj kristanoj kunveniĝintaj kvante de pluraj cent-miloj ĉe Romo je la horoj de lia mortiĝo ŝajnas pruvi tiujn asertojn. Malkuraĝintaj de la malgajnoj de la moderna mondo, ili malestime rigardas siajn pliaĝulojn tiujn, kiuj sin kontentigas ĉi-epoke per cinikismo disreviĝa ...

Oni ne certe scias ĉu la pastraro eŭropa scias kapti la okazon nunan preparitan de la meteorito vojtila.

(André Larané -- Direktoro de la redakcio, www.herodote.net)

El la letero enciklika Ut unum sint:

Pri la studado de temoj kie troviĝas malagordo, la Konsilio postulas ke la tuta dogmaro estu klare prezentita. Samtempe, ĝi demandas ke la maniero kaj metodo uzitaj por ekspliki la fidon Katolika ne estu malhelpo al dialogo kun niaj gefratoj. Certe, estas eble konfesu sian fidon kaj ekspliki ĝies dogmon en maniero prava, justa kaj komprenebla samtempe agnoskanta la pensmanieron kaj faktajn spertojn historiajn de la aliaj partioj.

Plena komunio, kompreneble, devos okazi fare de la akcepto de la tuta vero en kiun gvidas la Sankta Spirito la disĉiploj de Kristo. Do, ĉiuj genroj de reduktivismo aŭ simpla "konsento" estas absolute evitendaj. Seriozaj demandoj estas solvendaj, ĉar, se ne, ili reaperos de tempo al tempo, aŭ samtermine aŭ inkognite. (Parto 36)

"La misio de la Episkopo de Romo inter la Kolegio de ĉiuj Pastroj konsistas precize en "observemo" (greka - episkopein ) samkiel gardostaranto, por ke je la klopodoj de la Pastoj la vera voĉo de Kristo la Paŝtisto aŭskultiĝu en ĉiuj partikularaj [ne komuniante kun la Vatikano] eklezioj. Ĉi-aspekte, en ĉiu partikulara eklezio konfidita al tiuj Patroj, la una, sancta, catholica et apostolica Ecclesia (ununura, sankta, universala kaj apostela Eklezio) estiĝu. Ĉiuj Eklezioj estas en plena kaj videbla komunio, ĉar ĉiuj Pastroj estas en komunio kun Petro kaj do estas unuiĝinta je Kristo. Kun la potenco kaj aŭtoritato sen kiu tia ofico estus iluzia, la Episkopo de Romo devas certigi la komunion de ĉiuj Eklezioj. Tial, li estas la unua servanto de unuiĝo. Tiu unuarangeco (pra-eminenteco?) ekzerciĝas varie, inkluzive la vigilanco pri la vastigado de la Verbo, la celebrado de la Liturgio kaj la Sakramentoj, la misio de la Eklezio, disciplinado, kaj la Kristana vivo. Repondecas la Posteŭlo de Petro por memorigi la postulojn de la komuna bono de la Eklezio, se iu tentiĝus ĝin preteratenti dum la serĉo de interesoj personaj. Li (la Posteŭlo) devas admoni, averti kaj deklari ĉi kaj tiam ke opinio ĉirkaŭiranta estas neakordigebla kun la unuiĝo de fido. Kiam necesa, li parolas nome de ĉiuj Pastroj en komunio kun li. Li ankaŭ -- laŭ kondiĉoj preskribitaj de la unua Konsilio Vatikana -- rajtas deklari ex cathedra [latina: "laŭ la aŭtoritato de la posteno"] ke iu instruaĵo apartenas al la fidaĵaro. Per tia atesto al la vero, li servas je unuiĝo." (Parto 94)

Ĉiuj tiuj aferoj, tamen, devas esti farata en komunio. Kiam la Eklezio Katolika certigas ke la ofico de la Episkopo de Romo kongruas kun la volo de Kristo, tiu ne apartigas ĉi tiun oficon el la misio komisiita al la tuta aro de Episkopoj, kiuj ankaŭ estas "vikarioj kaj ambasadoroj de Kristoj". La Episkopo de Romo estas ano de la "Kolegio", kaj la Episkopoj estas liaj fratoj en la pastreco. (Parto 95)

La Eklezio Katolika, kaj per siaj kutimoj kaj per siaj gravaj dokumentoj, asertas ke la komunio de la partikularaj eklezioj kun la Eklezio de Romo, kaj de ties Episkopoj kun la Episkopo de Romo, estas -- laŭ la plano de Dio -- esenca antaŭnecesaĵo de plena kaj videbla komunio. Plena komunio, de kiu la Eŭkaristo estas la plej alta sakramenta manifesto, ja bezonas esti konfirmo de ilia fido. La unua parto de la Agoj de la Aposteloj prezentas Petron parolantan en la nomo de la grupo apostela kaj kiu servas la unuiĝon de la komunumo -- samtempe respektanta la aŭtoritato de Jakobo, estro de la Eklezio en Jerusalemo. Tiu ĉi funkcio de Petro devas daŭri en la Eklezio por ke sub ĝia sola Estro, kiu estas Jesuo Kristo, ĝi estu videble ĉeesta en la mondo kiel la komunio de ĉiuj Liaj disĉiploj.

Ĉu multaj el tiuj partoprenantaj en ekumenismado hodiaŭ ne sentas la bezonon de tia pastreco? Pastreco kiu prezidas en vero kaj amo por ke la ŝipo -- tiu bela simbolo elektita de la Monda Konsilio de Eklezio kiel ĝies emblemo -- ne estu frapita de la ŝturmoj kaj unu tagon atingos sian sanktan azilon. (Parto 97)


FELIOTONO

Pro la reago kiun mi ricevis post publikigo de Hilelisto numero 38 teme la eltiraĵoj de mia delonge priverkata romano, mi decidis aperigi ĝin feliotone pere de la HEK-a organo, plejparte ĉar ties limdato eldona, kvankam pli-malpli ripoza (ĉar ja dependas de mi -- kaj mi publikigas ĝin almenaŭ tri-fojoj jare), estus sufiĉe "minacanta" por igi min pli efike eki la redaktadon. Fina versio tuta probable estos pli-malpli senŝanĝita, sed mi almenaŭ ĉi tie aperigas ian netaĵon por altiri komentojn kaj, espereble, redaktotemajn sugestojn el interesataj eldonejoj ...

LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Unu

© 1998 RJL Brisebois

La ĉasvojaĝo ŝajnis nenien iri tiu-matene. Jen surĉevalirante, jen promenante malrapide tirantaj lerte kaj ĝentile la bridrimenojn de la fidelaj bestoj, antaŭeniras silente kaj senĉese tra la ankoraŭ pendanta brumo iomete malaperanta dekduo da homoj diversaĝaj, pacience atendantaj la reaperon de la rokaj ĉirkaŭaĵoj montaj kaj valaj por pli bone konscii pri ilia vojoprogreso sur la mallarĝa, subeniranta vojeto montranda. Malgraŭ la pli-varma-ol-kutima vetero malfru-aŭtuna, la ĉasantoj estas vestataj kontraŭ pli malvarmaj temperaturoj: ili portas dikajn himatiojn super nebelaj sed puraj ĉemizoj flanelaj, pantalonoj felaj kaj mokasen-botoj ligitaj ĉirkaŭ la supra parto de la suro. Ili ĉiuj portas dors-sakojn havantajn sufiĉe da provianto por forhejmi almenaŭ luno-duonon, ĉar ili ĉasas la muflonon grand-kornitan. Tiuj superbaj bestoj, malfacile predataj de aliaj bestoj, inkluzive tiu homa, tiam estus eksubiranta al la malpli altaj montetoj kaj valoj por bredi kaj pasigi la vintron; tie ili trovas la longajn herbojn entombigitajn de la neĝo, por suplementi jam magran dieton sezonan.

Dum mallonga haltiĝo la du ĉasestroj lerte studas la teron kaj ĉi kaj tie trovas hufspuraron en la teraj vojetoj inter la rokaj flankoj de la dezertaj montetoj kaj rimarkas ke malgranda grego de inter dek kvin kaj dudek muflonoj masklaj restis tie antaŭ kelke da tagoj. Kaj, post pluraj minutoj spuraro de la inaj troviĝis proksime. Reprenante la vojon malsuprenirantan, la rajdantoj daŭre rigardadas la klariĝintan ĉirkaŭaĵon kaj alie nenion prikonscias krom la antikva alvoko de la ĉaso.

Unu horo antaŭ vesperiĝo, la grupo starigis sian kutiman kampejon tranoktan, ĉe la konfluo de la rivereto Sedar kun la rivero Klarksfark. Tie, ili preparas vespermanĝon simplan, kaj zorgis pri iliaj ĉevaloj antaŭ ol sidiĝi ĉirkaŭ la fajro por aŭskulti la distrajn rakontojn kaj diskutojn de la kunrajdantoj, speciale de la plej maljunaj. Kvankam li rajdis ĉase nur du fojoj antaŭe, juna homo laste sidiĝintaj ĉe-fajre kun liaj kolegoj post ĉevalaj devigoj tamen elmontris similan komforton situacian kaj konfidon al tiuj de la aliaj homoj pli vaste spertaj ol li. Dek sep jar-aĝa la pasintan printempon, Jesper Connelly estis la plej juna el la viroj ĉirkaŭ la fajro. La dua plej juna estas Railly Johanson sidiĝinta apude, kaj tiu estas dudek tri jaraĝa kaj edzigita jam du jarojn; Railly kaj Jesper estas, spite de la diferenco aĝa, bonaj amikoj, ankoraŭ tamen spite de la fakto ke Railly kaj ne Jesper partneras ĉi-jare kun la onklo de ĉi tiu, unu el la du ĉasestroj. En la baslando havanta densajn arbarojn, la ĉasantaro apartigas en du grupojn kaj poste plue disiĝas en parojn por kovri grandan areon. Ĉi-jare, Jesper pariĝas kun Moses Littlethunder, granda kaj dika sed trankvila homo pli ol sesdek jaraĝa, kiu jam membris ĉasojn similajn dum preskaŭ duonjarcento. Nur mallonge Jesper malkuraĝiĝis, eklerninte ke li ne akompanis sian onklon, kiel dum la du jaroj antaŭe; li lerte konscias sian bonfortunon, tamen, kiel partnero de Moses, ĉar tiu maljuna homo estas eble la plej saĝa instruisto de naturoscio folkloredevena interla vilaĝanoj.

Post horo aŭ du fajrorande, la homoj enlitiĝas ĉiam ĉirkaŭ la fajro, sin volvantaj en dikaj drap-kovriloj grandaj mumi-stile (kovrante la kapon kaj faldante la klapojn sur la brakoj kaj kruroj tiel, kiel permesanta rapidan disvolvo, kaj antaŭ ol senkonsciiĝi oni spektas la stel-brilan ĉielon noktan kaj aŭskultas la flustrajn konversaciojn, plejparte humorajn, inter tiuj ne tute ankoraŭ pretaj ekdormi. Ĉar ĉi-nokto pluvo ne venas, oni ne levas la tendojn.

Matene, la homoj prizorgis la ĉevalojn kaj post mallonga manĝopaŭzo, ili reprenis la vojon al la baslando post traverso de la rivereto ĉe mallarĝa turniĝo en ties fluo almonte de sed proksima al la tranoktejo. Krom unu kadukiĝita paŝponteto trans tre mallarĝa, kanjoneta parto de la Klarksfarka rivero, ne plu estas sekure traverseblaj pontoj, speciale trans la grandaj riveroj en la regiono laŭ la sperto delonga de la tribo de Jesper -- estas unu aŭ du lokoj malproksime laŭ la kurso de la rivero unu aŭ du rajdotajojn for en ambaŭ direktoj kiuj estis vadejoj neatenditaj laŭvide, sed por transiri tiujn ĉi riveretojn, ĉar ne travadeblajn, la vilaĝanoj konstruis fortikajn pontetojn ellignajn, longaj ĝis tridek paŝoj, kiujn ili kaŝas kiam ne uzataj apude en fosaĵo. Tiritaj el la tero fare de la homoj kaj pluraj el la ĉevaloj, kaj rulumita sur rondlignoj ĝis kaj trans la akvo, la ponteto hom-alte larĝa fine sidiĝis sekure trans la rivereto kaj ambaŭ homo kaj besto senĉagrene transiris al la alia riverbordo por daŭrigi la vojaĝon.

Meztage de la sekvanta tago, la vadejon transirinta, kaj ankoraŭ unu tago for de la baslando, la vojo forkiĝas. Orient-sud-orienten, serpentas la vojo tra la montetoj tieborde de la Klarksfarko al la antikva urbo Mizula, malproksima je pluraj tagoj da rajdado. Ĉiujare, la vilaĝestroj de la tribo de Jesper sendigas finsomere gvatistaron kvar-homan tra tiu teriotorio por trovi signojn de la reveno de civilizacio kaj por esplori la jam bone plukitajn lokojn por trovaĵoj el la alia epoko, kiel libroj kaj aliaj legindaĵoj, iloj, kaj aliaj havaĵoj. Kaj nord-orienten, vojo tra la landoj de la indianoj pikunaj, kiuj iĝis denove estroj de la teroj orientaj kaj nordaj de la Rokmontaro tiuregiona. Moses mem naskiĝis inter tiu popolo, samkiel pluraj el la vilaĝanoj. Kvankam bonaj rilatoj fluas inter la du popoloj kaj multe el la vilaĝanoj parolas la lingvon pikunan, ili tamen ne ofte kunveniĝas, pro la malfacile transvojaĝataj montoj kaj riveroj. Estis en tiu lando, sur la granda prerio, Moses naskiĝis antaŭ ol venanta, sep-jaraĝa, al la vilaĝo kaŝita en la montoj Lolo kun lia patrino, vidvino dum tri jaroj, kiu enamoriĝis kun homo nimipua, loĝanta en tiu monta vilaĝo, kaj sekvis lin tien kiel edzino. Nun li estas avo havanta dek kvin genepojn, kaj Moses kune kun lia edzino Molly, ĉi tiu mem alvenanta al la vilaĝo du jarojn post Moses el la nimipuaj landoj okcidente de la montoj, kutime pasigas la tagojn en iliaj ĝardenoj rande de la vilaĝo-monto.

La vojon al Mizula prenante, la ĉasantaro rajdas ĝis tri horoj post la posttagmezo kiam ili ekvidis, de malproksime, du ĉasgvatistojn revenantajn sur la sama vojo. Ili antaŭrajdis je la ĉasantaro, lasinte la vilaĝon kelke da tagoj antaŭe, por serĉi grupojn da muflonoj. Grego de kvardeko da muflonoj troviĝas en la rokaj montetoj proksime de rivereto for je la nord-okcidento rajdon duontagan. Kaj, por servi kiel kaptejo, la gvatistoj trovis, proksime de la muflonoj en ties nuna gresejo kaj en la direkto de ilia lenta translokiĝo ĝenerala, bonan kanjonon senelireblan al kiu drajvi la bestoj por grupiĝi ilin por kapto-elektado. Ĉar, mortigi la bestojn la homoj ne celas la ĉason: ili deziras kapti plurajn el la muflonoj, ĝis kvin masklaj kaj dek kvin inaj, do unu besto por esti jugita firme al ĉiu rajdanto por reiri al la vilaĝo por novumigi la jam ekzistan duon-domestikitan gregon ducent-grandan. Kolektita plurajn jarojn en la regiono ĉirkaŭanta la vilaĝon la ĉe-vilaĝa grego estas grava havaĵo renovigebla por la vilaĝanoj, el kiu ili faras manĝaĵojn kaj vestaĵojn kaj ankaŭ faras potencajn arkojn el la grandaj kornoj de la maskloj. La ĉasantaro do antaŭeniris tiom rapide kiom permesis laŭ la vojo al bona tranoktejo jam trovita de la gvatistoj, ĉe la rando de la baslando, rajdotagon for de la grego.


PREĜO

Amplena Dio, ne ofertas preĝon kiel personoj kreskanta en fido; kiel personoj provantaj, foje per veraj klopodoj kaj iam iom heziteme, konsciiĝi pri Via volo kaj Via vojo; kiel personoj serĉantaj starigi eklezion respondeman al la puŝo kaj tiro de Via spirito.
Ni estas dankemaj ke Vi ne abandonis nin sur nia vojaĝo, kaj ke Vi troviĝas kiam ajn kaj kie ajn ne plene malfermas nin al Vi.
Ni petas ek Vi kreu en ni kaj en nia adoro spiriton, kiu tiros nin pli proksime al Vi, al ĉiuj aliaj personoj kaj al ĉiuj aliaj kreaĵoj. Pri ĉi tiu ni preĝas, nome de Jesuo, nia savanto kaj gvidanto. Amen.

(anonima)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1