HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 40

2005 10 04


PER HOMEKOLOGIO AL MONDEKOLOGIO

(Prelego dum la 90-a Universala Kongreso en Vilno, Litovio, 2005)

La sekvan tekston prezentis la 28-an de julio en la Strategia Forumo, UEA Prezidento Renato Corsetti nome de Jeremi Giŝron de Centro Sivron en Jerusalemo (kiu celis persone prezenti ĝin, sed lastmomente ne kapablis iri Vilnon) kaj Jaroslav Karhan el Ĉekio, iniciinto de la Internacia Homekologia-Iniciato en 1992.


"Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el diversaj regnoj de la mondo, por frate preni al si reciproke la manojn en la nomo de granda ideo, kiu ĉiuj nin ligas.

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago ... Tra la aero flugas misteraj fantomoj, la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tuta nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ..."

Per ĉi tiuj vortoj komencis Doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof sian inaŭguran festparoladon dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta ĝuste antaŭ cent jaroj, en 1905, en la franca urbo Boulogne-sur-mer. Ni estas ĉeestantoj de la Naŭdeka Universala Kongreso, okazanta en 2005, en Vilno, proksime de la zamenhofa naskiĝurbo Białystok. Post cent jaroj, ne en ĉi tiu kongreso ne nur povas, sed ja devas prijuĝi, ĉu tiu ĉi vizio de Zamenhof realiĝis, ĉu venis tempo fakte tute nova, ĉu ni -- kiel pranepoj -- fakte povas ĝui.

Ni ja povas ĝui, ke Esperanto disvastiĝis tra la tuta mondo, pruvis sian vivkapablon, ke kreiĝis la tutmonda familio de esperantistoj, sed ĉu kreiĝis -- en internaciaj rilatoj -- la tempo fakte tute nova? Bedaŭrinde ne. La kialo? Zamenhof esprimis sian cititan vizion forte sentante en Esperanto ĝian internan ideon: frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Sed dum tiu unua Universala Kongreso estis akceptita -- pro praktikaj kialoj -- la Deklaracio, laŭ kiu: "Esperanto estas nur lingvo ... Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas!" Konsekvence, eĉ por celoj malnoblaj kaj homomalamaj. Esperanto tiamaniere oficiale degradiĝis je nura rimedo por realigi bazan unuecon en diverseco lingva.

Zamenhof discipline respektis tiun ĉi Deklaracion -- aprobitan per plejmulto da kongresanoj -- sed jam en sia festparolado dum la Dua Universala Kongreso en Ĝenevo, 1906, li akre kritikis ĝiajn konsekvencojn, menciante ke surbaze de ĝi aperis voĉoj, dirantaj: "Esperanto estas nur lingvo. Evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos ke ni ĉiuj havas tiun ĉi ideon kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin! Ho, kiaj vortoj!"

Konsekvence tiun ĉi situacion, li serĉis aliajn eblojn por realigi la originan mision, por kiu li fakte Esperanton kreis. Tiacele li kompilis, jam en la jaro 1905, sian koncepton HILELISMO kaj poste, en la jaro 1906, ĝian pli universalan formon HOMARANISMO, kiu ebligas praktiki Esperanton kun ĝia origina interna ideo -- universala etiko.

Dum la Deka Universala Kongreso, okazonta en la jaro 1914 en Parizo, li estis plananta fondi specialan grupon da homaranoj, sed pro eksplodo de la Unua Mondmilito, tiu ĉi kongreso ne okazis kaj lia intenco ne povis efektiviĝi. Ŝokita per la ekestinte tragika situacio, li tamen ne rezignis. Ĉar la etika parto de lia homaranismo baziĝas sur unueca morale kerno de ĉiuj religioj, li decidiĝis akiri por ĝia realigado ĉiujn religiojn.

Tial li preparis kunvokon de la interreligia kongreso, okazonte tuj post finiĝo de la milito, kiu starigus universalajn etikajn regulojn -- esence lian homaranan etikan principaron -- laŭ kiu estus tutmonde edukataj precipe jam infanoj en tutmondaj lernejoj, por ke simila milittragedio estonte neniam plu povu okazi. Bedaŭrinde lia dummilita morto, en jaro 1917, malebligis realigon de tiu ĉi lia nova koncepto, harmoniigonta la tuthomaran vivon. La internacia situacio evoluiĝis tute male: nur post du jardekoj eksplodis la dua, ankoraŭ pli terura mondimilito, en kiu pereis multaj liaj familianoj.

Nur post ĝi ekaperadis tutmonde voĉoj -- precipe ankaŭ en diversaj religiaj aferoj -- postulantaj, ke la homaro akceptu por sia harmoniigo la universale etikajn principojn. La plej gravaj tiacelaj instigoj estis faritaj:

- enkadre de solenaĵo de la centjara Jubileo de la PARLAMENTO DE MONDRELIGIOJ en la jaro 1993 en Ĉikago, Usono, estis per diversreligiaj reprezentantoj aprobita la Proklamo por mondetoso, kompilita de Profesoro Hans Kũng, direktoro de la Instituto por ekumena esplorado en Tũbingen, Germanio, kies enkonduko sonas:

"La mondo travivas agonion, kiu ĉion trapenetras ... Ne estas paco -- la planedo estas neniigata -- la najbaroj vivas en timo -- la viroj kaj virinoj estas reciproke fremdaj al si -- la infanoj mortas! Tio estas terura ...

Sed tiu ĉi agonio ne necesas ... Ekzistas fundamento de etoso, ofertanta eblon de pli bona individua kaj eĉ tutmonda ordo, elkondukonta homojn al malespero kaj komunumojn el ĥaoso ...

Ekzistas pratempaj indikiloj de la homa konduto, kiujn eblas trovi en instruoj de mondreligioj kreantaj fundamenton de mondetoso kaj eĉ kondiĉojn por daŭra, ĝusta mondordo. Tiuj ĉi veroj estas jam konataj, sed necesas revivigi kaj realigi ilin. Ni invitas ĉ i u j n homojn, kredantojn kaj eĉ ne kredantojn, al plenumado de tiu ĉi tasko."

- komence de la tria miljaro (2001 01 14) dediĉas papo Johano-Paŭlo la II-a sian predikon Danĝero de granda ekologia katastrofo, en kiu li akcentis ke gravas zorgi ne nur pri la "teĥnika" ekologio sed eĉ pri la "homa" ekologio, kiu povas "doni al ekzistantaj estaĵoj pli da digno".

Tio estus plaĉinta al Zamenhof, kiu analogan interreligian kongreson estis intencanta kunvoki tuj post la Unua Mondmilito kaj ĝiarezulte disvastigadi similajn ideojn -- helpe de Esperanto -- por tutmonde kaj sisteme realigadi tuthomare. La citita solena interreligia solenaĵo, en jaro 1993 en Ĉikago okazis en angla lingvo, la homaro ne estis pri ĝi praktike informita kaj ĝiaj noblaj ideoj restis neefektivigita teoriaĵo.

Iniciato tutmonde popularigadi kaj tuthomare realigi tiujn ĉi noblajn ideojn helpe de Esperanto -- laŭ la Zamenhofa imago -- ekestis en jaro 1992, omaĝe la kvarcent-jaran naskiĝjubileon de Johano Amos Komenio, titolata Instruisto de nacioj, kaj rememore la ses-dek-kvina datrevenon de la morto de Zamenhof. Tiu ĉi jare eldonis la Mondpaca Esperantista Movado ("MEM") la studon: La vojo al harmonio. En ĝi estas komparataj la vojoj al tuthomara harmonio de Komenio kaj de Zamenhof, kaj kompilita ilia sintezo sub titolo: Homekologio.

Komenio en sia verko La vojo de lumo el la jaro 1642 rekomendas, por plibonigo de aferoj tuthomaraj, instruadon de universala etiko, helpe de novkreota facila tamen perfekta, universala lingvo. Zamenhof ĝuste tian lingvon -- laŭ severaj postuloj de Komenio -- kreis kaj ankaŭ strebis, ke ĝi estu ligita kun interna ideo: universala etiko, evoluiganta fratecon kaj justeceon inter ĉiuj popoloj.

Homekologio fariĝis nova mondkoncepto, kies misio estas realigo de tuthomara harmonio, surbaze de elementa unueco en diversecoj etika kaj lingva -- la zamenhofa Esperanto. Estas proponite instrui homekologion en tutmondaj elementaj lernejoj, nuntempe optimale ek de la dua ĝis al la lasta klaso. Perspektive -- kiam en la mondo plinombriĝos la antaŭlernejoj -- instrui jam en ili, ĉar tio estus, de eduka vidpunkto, ankoraŭ pli efike. Sufiĉus unu instruhoro semajne, gajnita per limigo de instrufakoj, por la praktika vivo ne tiel bezonaj. Dum la unua jaro estus instruata ĝia universala lingvo -- Esperanto -- en pluaj jaroj -- rekte en tiu ĉi lingvo, en formo de pliperfektiga kurso -- ĝia parto universala etika, konsistanta el universala, tuthomare valoraj kaj validaj oraj grajnoj de etiko kaj saĝeco el ĉiuj religioj, filozofioj, naciaj kulturoj, kaj literaturoj.

Homekologion komencis popularigadi la Internacia Homekologio-Iniciato ("IHI"), per diversaj mesaĝoj, eldonataj precipe en la Zamenhof-Tago (la 15-an de decembro) kaj Komenio-Tago (la 28-an de marto).

La IHI-mesaĝo de 2000 12 15 titolita Nova Miljaro - Nova Homaro! prezentas vizion pri tuthomara domo, en kiu ĉiu nacio havos sian apartamenton, en kiu povos kulturi ĉiujn siajn specifaĵojn, sed en ĝiaj komunaj spacoj ĉiuj ĝiaj loĝantoj direktiĝos laŭ principoj de homekologio: reciproke agos laŭ universala etiko kaj interkompreniĝados helpe de ĝia universala lingvo ĉiajm kiam kono de lingvo neciaj ne sufiĉos.

La IHI-mesaĝo de 2002 03 28, titolita Por ke la homaro ne blindiĝu! komencas per averto de Mahatma Gandhi: "Okulo pro okulo -- la homaro blindiĝos!" kaj akcentas neceson rompi la ensorĉitan cirklon de venĝo en internaciaj rilatoj, al kio povus efike helpi la homekologio, kiu

Instruado de homekologio en tutmondaj elementaj lernejoj povus perspektive fakte forigi negativajn fenomenojn el la tuthomara vivo -- precipe fanatismon, unu el la kaŭzoj de nova, danĝera fenomeno terorismo -- havantaj fontojn en diversaj aferoj, ek de religiaj ĝis al patriotismaj. Precipe al tiuj ĉi deciĉis Zamenhof -- en sia parolado en la Guildhall de Londono post la Tria Universala Kongreso en 1907 -- jenajn vortojn, tuŝantaj ĝuste la nunjaran kongreslandon:

Vi staras antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovio, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin, kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero povas anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas. Ĉu mi, la idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj -- aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavo! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unu al aliaj, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas kaj kontraŭ ĉiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo!

Dum la Unua mondmilito, vivanta kormalsane en Varsovio, izolita de siaj tutmondaj amikoj, li eldonis la faman Proklamo al diplomatioj, en kiu li prezentas diversajn ideojn por estonte malebligi analogiajn katastrofojn. Por Eŭropo, li proponis kreon de UNUIĜINTAJ ŜTATOJ DE EŬROPO. Lia Esperanto povus fariĝi facile lingva interkomprenigilo por anoj de ĉiuj ĝiaj nacioj, helpi venkadi diversajn antaŭjuĝojn, eĉ fanatismon, kaj krei reciprokajn, amikajn rilatojn inter anoj de ĉiuj ĝiaj nacioj.

Se tiu ĉi propono estis efektiviĝinta, ne estis devinta okazi la Dua mondmilito, postulinta kvindek milionojn da vivoj homaj, nekalkuleblan kvanton da vunditoj, homaj malfeliĉoj kaj materialaj domaĝoj. Nur post tiuj ĉi teruraj spertoj ekrealiĝadas tiu ĉi la zamenhofa propono en formo de la EŬROPA UNIO. Bedaŭrinde tiu unio ĝis nun oficiale estas sen lia genia lingva solvo, ebligonta facilan lingvan interkompreniĝon de ĉiuj ĝiaj multnaciaj loĝantoj.

Paradokso estas, ke dum voĉdonado pri Esperanto kiel lingvo de la Eŭropa Unio, unu el argumentoj de la kontraŭuloj estis, ke Esperanto estas lingvo sen kulturo. Se el ĝi ne estis -- per la Deklaracio -- elligita ĝia interna ideo, ĝi estus oficiale lingvo kun kulturo, konsistanta el universala etiko: ĉiuj eroj, kiuj estas en naciaj kulturoj pozitivaj eĉ universale, tuthomare valoraj kaj validaj, estus ja kulturo de Esperanto, kiu tuthomare disvastigadus ilin kaj unuopajn kulturojn naciajn reciproke per ili pliriĉigadus. Ili fariĝus semoj, alportantaj fruktojn de tuthomara harmonio kaj tutmonda paco.

Kiamaniere do solvi la dilemon: ĉu Esperanto kun aŭ sen la interna ideo? Pro multaj kialoj nune necesas jam plene respekti la Deklaracion, laŭ kiu Esperanto estas nur lingvo, uzebla kia ajn cele. Sed ne -- laŭ tiu ĉi principo -- estas permesite uzi ĝin eĉ por celoj malnoblaj, nepre eblas uzi ĝin eĉ por celoj noblaj, ekzemple por realigo de ĝia origina interna ideo. Tion celas la homekologio, kiu perfekte solvas tiun ĉi dilemon: plene respektanta la Deklaracion, ĝi praktikas Esperanton kun ĝia origina interna ideo kaj tiamaniere akordiĝas kun la origina intenco de Zamenhof.

Homekologio akordiĝas eĉ kun la jam cititaj, analogaj gravaj ideoj: - de papo Johan-Paŭlo II, je la "homa ekologio" kiu "donus al ekzistantaj estaĵoj pli da digno;

- de la Proklamo por mondetoso de profesoro Hans Küng;
- de Komenio, rekomendinta instruadon de universala etiko per novkreota universala lingvo.

Krome ĝi akordiĝas ankaŭ kun ideoj de la mondfama verko La nova realismo (kiu estis tradukita en dudek sep lingvojn) de germana filozofo Bruno Vogelmann, kiu ricevis en 1992 la premion Deguĉi-Ooomoto en Japanio, plue en 1993 la premion FAME en Germanio.

Bruno Vogelmann -- en sia letero de 2002 03 20 al la Internacia Homekologio-Iniciato -- esprimis deziron, ike ideoj de tiu ĉi lia verko estu envicigitaj en la etikan parton de la homekologio, argumentante: "La plej bona maniero komprenigi la komunan bazon de ĉiuj religioj, inkluzive la celkonscian ateismon, estas La nova realismo, kiu povas doni eblon pli profunde unuigi ĉiujn!"

Ĝia recenzo en la gazeto Monato en juilio 1999 rekomendas: "Principojn de La nova realismo devus homoj ensorbi en sian konscion jam en lernejo, por ke ili dum sia vivo kapablu trovi ĝustajn solvojn de siaj problemoj." Efektivigo de la cititaj deziro kaj rekomendo fakte eblus enkadre de instruado de homekologio en tutmondaj elementaj lernejoj.

Realigo de tiuj ĉi ideoj -- kio estas misio de homekologio -- gravas por pluekzisto de la homaro, kiu estas minacata per plej variaj fenomenoj, ek de diversaj militoj, terorismo, ĝis al antaŭvido de scientistoj, ke la vivkondiĉoj sur la planedo Tero perspektive tiel malpliboniĝos, ke la homaro ne plu povos sur ĝi ekzisti. Por tiam savi la homan genton, ili proponas teĥnikan solvon: prepari por la homaro novan hejmon sur alia planedo. Tiacele estas jam nun farata multekosta esplorado en kosmo.

Homekologio prezentas ne tiel altprezan solvon spiritan: vivo en ĉiuj homoj laŭ universalaj, kosmaj leĝoj kaj facila lingva interkompreniĝo de ĉiuj homoj. Harmoniigonte tiamaniere sian vivion, la homaro fariĝus ĝusta, respondeca mastrumanto de la planedo Tero kaj konstruus sur ĝi por ĉ i u j siaj anoj ne nur pli feliĉan hejmon ol ĝis nun, sed certe eĉ por pli multe da generacioj, ol se restus konservita ĝia ĝisnuna malakordo, plen-plena je plej diversaj vivdanĝeroj.

Ambaŭ tiuj ĉi solvoj estas malfacile realigeblaj vizioj. La unue por tutmondaj teĥnikistoj, la dua por pedagogoj de tutmondaj elementaj lernejoj, en kiuj tiacele necesus iomete kompletigi iliajn instruplanojn. Nome en plimulto da landoj la lernejoj grandparte plene koncentriĝas nur al informado de siaj lernantoj, sed ne al ilia formado, edukado. Komenio avertis: "Malzorgado de edukado kaŭzas malprosperon al homoj, familioj, regnoj eĉ al la tuta mondo!" Ne estas ja saĝa, kiu multe scias, sed kiu scias la necesan kaj la ĝustan. Homekologio helpus efike helpi edukadi al tiu ĉi bezona saĝeco: ĝi evoluigus en korojn de infanoj etoson, kapablan en ilia plenaĝeco, la akiritajn sciojn ĝuste apliki kaj -- sen lingvaj baroj -- realigi la tiel bezonan, kompleksan mondekologion.

La taskon prepari kaj organizi instruadon de homekologio en tutmondaj elementaj lernejoj, akceptis la Instituto por pliprofundigita Esperanto CENTRO SIVRON en Jerusalemo, kiu en sia gazeto Jerusalema Bulteno informas pri evoluo de tiu ĉi strebado. Unu el la motivoj por tiu ĉi decido fariĝis ĝia situo en urbo, en kiu nuntempe estas analoge tragikaj interhomaj rilatoj, kiel en la zamenhofa tempo, en lia nasikiĝurbo Białystok. En tiu ĉi maltrankvila medio ĝi sentas ege grave realigi tutmonde la kompleksan verkon de Zamenhof, montranta praktikan vojon al tuthomara harmonio, kiun -- en la nuna epoko -- ebligas praktike ekpaŝi ĝia moderna formo -- la homekologio.

Plenumado de tiu ĉi malfacila tasko estas planata popaŝe: la unua paŝo estus ĝia eksperimenta instruado nur en kelkaj landoj, kiuj montros pri tio intereson. La rezulto certe estos tre bona, kaj povos esti farataj paŝoj pluaj. Ekzemple: multflanke prospera fariĝus ĝia instruado en elementaj lernejoj de la Eŭropa Unio, kio baldaŭ maturiĝus per ege prosperaj fruktoj: baza unueco en eŭropaj diversecoj kulturaj, religiaj eĉ lingvaj. Eŭropa unio povus tiamaniere fariĝi -- en interhomaj rilatoj -- modelo por la tuta homaro.

Por plenumado de tiu ĉi malfacila tasko bezonas Centro Sivron kunlaborantojn el ĉiuj landoj, kiuj informus sialandajn, kompetentajn, edukaj instituciojn pri ekzisto de homekologio kaj ebleco de ĝia instruado en iliaj elementaj lernejoj. Al tiuj, kiuj esprimos pozitivan starpunkton al homekologio estos poste proponita ĝia -- internacie kunordigita -- instruado en iliaj elementaj lernejoj.

Karaj gesamideanoj, en tiu ĉi jubilea Universala Kongreso, okazanta proksime de la naskiĝurbo de Zamenhof, ni analizis, kial lia vizio pri tuthomara harmonio ĝis nun ne realiĝis kaj konatiĝis kun la mondkoncepto homekologio, kiu ne nur plene akordiĝas kun tiu ĉi vizio prezentas eĉ praktikan, modernan vojon al ĝia fakta, sistema, celkonscia realigado kaj kreo de kompleksa mondekologio. Se vi konsentas kun tiu ĉi vojo kaj emas helpi al ĝia tutmonda ekpaŝo, bonvolu ekkontakti la Instituton Centro Sivron en Jerusalemo (Poŝta Kesto 231 80, IL-91 231 Jersualem, Israel -- centro@sivron.org -- www.sivron.org).

Homekologio plene akordiĝas ankaŭ kun ideoj de Esperanto-himno La Espero, per kiu estis inaŭgurita tiu ĉi kongreso kaj precipe eĉ kun la zamenhofa poemo Preĝo sub la verda standardo, per kiu Zamenhof finis sian paroladon dum la Unua Universala Kongreso en 1905, bedaŭrinde tiam sen ĝia fina strofo, kiu - pro tiatempe regata religia netoleremo -- ne estis permesite al li reciti.

Dumtempe la evoluo tiel progresis, ke estas jam eble -- dank'al ekumeno kaj pli amikaj interreligiaj kontaktoj -- jam senĝene reciti ĝin. Sed ĉu tio -- post cent jaroj -- ne estas ege eta progreso? Homekologio celas tutmonde ĉiujn ĝiajn ideojn fine eĉ realigi! Tial ni konklude aŭskulti ĝin komplete kaj samtempe pripensu, kiamaniere ĉiu el ni povus -- precipe en sia lando -- kontribui al tutmonda, tuthomara realigo de ĝiaj ideoj per homekologio kaj tiamanere helpi krei la tiel bezonan, kompleksan mondekologion:

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO

(L. L. Zamenhof -- 1904)

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de 1' amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nun kredo de _koro_.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de 1' tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de 1' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De 1' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovagaj
Nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de 1' mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di' estas fiioj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de 1' homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
Al frata la celo ni iru obstine
Antaŭen, senfine !

Post cent jaroj, en la jubilea Naŭdeka Universala Kongreso en Vilno 2005, ni povas kompletigi tiun ĉi preĝon per plua aktuala strofo, instiganta ekpaŝi novan, praktikan vojon al mondskala realigado de la origina zamenhofa idearo:

Kolektiĝu homaro sub unu standardo,
eksvingu la verdan -- kun forto --
ĉiuj kredantoj en l'akord' de l'homaro;
HOMEKOLOGIO -- nia frapvorto!
Rekonu ĝian harmoniigan enhavon,
kulturante ESPERANTON eĉ la ravon
por ĝia INTERNA IDEO -- pacelstara,
por Tero la kara!


ĴUSTIGO

Danke al e-poŝtaĵoj de kaj Balász Wacha kaj István Ertl, mi ĝustigis en frua julio la elfontan informon pri citaĵo en Hilelisto numero 38. En la unua versio de tiu numero, mi erare nomis la aŭtoron de Iluzio pri iluzioj sinjoro Ertl, kiam li nur tradukus ĝin esperanten -- fakte lla aŭtoro de tiu artikolo estis Sándór Rélvélsz, kiu verkis ĝin madjar-lingve. Al ĉiu mi pardonpetas pro la eraro.


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Du

© 1998 RJL Brisebois

La sekvantan tagon, la ĉasantoj apartiĝis en kvin grupojn por pli efike duonĉirkaŭi la gregon kaj por ĝin peli, subtile, al la "skatol-kanjono". Jesper kaj Moses akompanita de mezaĝa Slim Watkins kaj sia filo Bucky, tridekjara, rekte alproksimiĝis je linio larĝa al la centro de la pozicio okupita tiam de la grego kaj, ne tiom malantaŭe kaj al la maldekstra (norda) flanko aperis simil-linie la kvar-homa grupo kiu sugestus al la grego la plej evidentan elirejon orienten. Pli sude, la ceteraj homoj restis eĉ pli malantaŭe kaj disiĝis unu de la alia tre malproksime por teni tiom da tero kiom eble. La du ĉasestroj rajdis en la mezo de ĉi tiuj por direkti la movadon de la ĉasantoj per mansignoj kaze de subita ekeskapkuro de la muflonoj tra la linio de la izolitaj homoj.

Lente laŭ la peloplano antaŭvidata de la homoj, la grego fidele sekvas sian plej altrangan masklon vidintan sed ne ankoraŭ flarantan la strangajn bestojn alproksimiĝantajn; tiu virmuflono trankvilete kondukas la gregon suden al certe konata de li kanjono kiu permesos elirvojon almonto-altan. Post du horoj la maljuna virmuflono ekflarsentas strangan odoron pere de la vento: estas sendube ĉevaloj proksime, sed tiuj ĉevaloj odoras iom malsimile ol en pasintaj renkontoj. Subite, li nun denove flaras tiun odoron, nun tre proksima rekte antaŭe en la vojo kaj li nun revidas la strangajn bestojn havantajn ses membrojn kaj du kapojn. Homoj kaj ĉevaloj! Tre danĝera ĉasantoparo! La maljuna virmuflono, ankaŭ nun vidante la aliaj ĉasantojn je lia dekstra flanko, rimarkas la vojon al alia kanjono kaj rapide turniĝas por tien iri kaj la du dudekoj de aliaj muflonoj fidele sekvas lin.

La ĉasantoj nun fermas ian ajn eskapvojon per mallarĝinta kunvenado al la buŝo de la kanjono, kaj enirante la ŝtonmuran kaptejon ili apartiĝas en du grupojn, ambaŭ lente irantajn anservice laŭ la flankoj de la kanjono por ne paniki la nov-kaptintojn. Kie la kanjono tre mallarĝiĝis, ne tro malproksime de la eniro, du ĉasantoj restas por malpermesi ke iuj bestoj eskapu antaŭ la elektado. La du gvatistoj, dum la ĉaso, supreniris la montetojn por observi la kapton de la muflonojn de supre de la kanjonfina muro preskaŭ vertikala, kaj por tie malpermesi eskapon.

Alveninte ĉe la larĝa finomuro de la kanjono, kie la almonta rokamaso estis tro severe dekliva, eĉ por muflonoj, la maljuna virmuflono ĉirkaŭspektas kaj eĉ tri fojoj provas saltgrimpi por ektrovi elirvojon, ĉiam resurteriĝinta gracie surpiede ĉiufoje, spite de lia aĝo kaj la alto atingita (pli alte ĉiufoje post la unua salto). Nur dum la lasta saltprovo rimarkas li la gvatistojn ĉe la supro de la kanjona muro. Li nun promenas kaj staras, vapor-spiranta abonde en la matena aero malvarma pro siaj klopodoj saltaj, inter sia grego kaj la alproksimiĝantaj homoj, pluraj nun deĉevaliĝintaj.

Dum Jesper kaj tri aliaj homoj, ankoraŭ enselaj, ĉiuj tenis la bridojn de tri ĉevaloj dum ĉi ties rajdantoj lazoportantaj tre lente pliproksimiĝis kaj nun staras nur pluraj paŝoj for de la grego ĵus malantaŭ la du ĉasestroj kaj Moses kaj Daniel Canyonborn, ĉi tiu nimipua maljunulo de la vilaĝo. Post kelke da momentoj dum homoj kaj bestoj sin rigardis trankvile, Daniel kaj poste Moses siajlingve ĝentil-geste kaj mallaŭte invokis la spiritojn kaj dankis ilin pro la sukcesa ĉaso kaj ankaŭ parolas al la muflonoj mem kaj fine rekte al la maljuna virmuflono por lin honori. Fine, John Brown, unu el la ĉasestroj kaj ankaŭ predikanto, humile laŭdas Dion, dankante Lin pro la sukceso de la ĉaso kaj fine petis ke Li ilin prizorgu dum la hejma reiro.

El la tridek kvar kaptitaj muflonoj, dek estos elektitaj por pliprovizori bredcele la gregon ĉe la vilaĝo delonge domestikig-projektan. Tiu estis ĉirkaŭ kvindek-kvanta, sed multe malpli grava por la vilaĝanoj ol la grego tricent-kvanta da merino-ŝafoj pliiĝinta el la originala dudek-kvin paroj kondukintaj al la vilaĝo fare de la originalaj setleroj.

La muflonoj, ĉar sovaĝaj bestoj ĉiam timantaj homojn, daŭre estas por la vilaĝanoj malfacile domestikeblaj, speciale la maturaj bestoj. Tria grego okupis speciala zorgado de la provizor-komitato de la vilaĝo: tiu ĉirkaŭ dudek-kvanta, idaro de kvar bred-paroj da muflonoj kaj merinoj.

Post pluraj momentoj da silento post la preĝoj, la kvar viroj lazoportantaj nun alproksimiĝis al la grego kaj eksvingas siajn lazojn kaj, ĉiu pro la elekto de la ĉasestroj, kaptas muflonon kaj trajnas ĝin al sia ĉevalo kaj per aparta ŝnuro ligas ĝin al la selarko kaj poste reiras al la gregon por kapti alian beston. La plej malfacile kaptataj muflonoj estas la du masklaj plenaĝaj, kaj ili longe baraktas antaŭ ol esti firme ligitaj ambaŭ inter du rajdantoj, kiuj akompanos tiun beston ĝis la muflonejo en la vilaĝo.

Post du horoj la homoj reprenas la vojon hejmen. Krom la kvar homoj sin okupiĝantaj pri la du masklaj muflonoj, la aliaj ok estis ligitaj po unu rajdanto kaj la bestoj sekvis ĉi tiujn ofte tirintaj retre laŭ la ŝnuro, firme afiksita al dua, malpli granda selarko ĉe la malantaŭo de la selo. La ceteraj muflonoj jam estis liberigitaj tuj post la elekto kaj estas sekvantaj la maljunan masklon al la konata elirkanjono por ekskapi en la rokan kaj arban sovaĝejon.

Ĉar la hejmreira vojaĝo prenus proksimume duonan tagon pli ol tiu elvilaĝa, pro la zorgo je la muflonoj, la ĉasantoj nun pli senstreĉe rajdas kaj libere interparolas, kantas kaj ŝercas inter si, speciale dum la ĉirkaŭ-fajra postvespermanĝa tempo antaŭ enlitiĝo.

Matenon, oni prizorgas siajn proprajn bestojn, inkluzive de la muflonojn, kaj reprenas la vojon antaŭ ol la suno brilas ĝian unuan horon. Oni rajdas senepisode sed konstante kaj iom lente la tutan tagon ĝis vespero, plene ĝuanta la brilan sunon kaj la belan aŭtunan veteron malvarman, kiam oni realvenis al la kampejo ĉe la riveroj Seder kaj Klarksfark por pasigi la nokton. Kaj, kiam la fajroj ĵus bonvenigas la kuirpotoj gvatisto alvenas anoncanta la baldaŭan aperon de ĉasantaro dek-du-membra el la nordo, sendube el la pikuna nacio. Ĉar la pikunoj ne estas malamikoj, la lolomontanoj pretas bonvenigi ilin kaj kunmanĝi la vespermanĝon kun tiuj.

Post unu horo, la pikunoj, akompanataj de la alia gvatisto alvenas per la ĉi-a bordo de la Klarksfark kaj, elseliĝintaj surteren du maljunuloj alproksimiĝas kaj salutas la tri ĉefaj lolomontanojn kiu jam staras inter la du grupoj kaj bonvenigas la alvenantojn. Dum oni interrenkontiĝas (kaj pluraj jam konas unu la alian pro la ĉiujara, komun-familia ĉasado de la bizono sur la granda prerio) la ĉe-fajraj kuiriloj kaj manĝaĵoj pliiĝas kaj la aero pleniĝas je bonaj aromoj kaj antaŭ-vespermanĝa diskutado inter la homoj. La kvin ĉefoj, intertempe, kunveniĝas aparte kune kun la kvar gvatistoj kaj evidente diskutas ion gravan ĝis la pretiĝo de la manĝo.

Sidiĝante ĉirkaŭ la vespera fajro de la ĉefoj la homoj eklernas la novaĵojn: preter la nord-orienta limo de la prerio, sub la plej vasta el la grandegaj lakoj, ĉasantoj el la kajnaha nacio de rimarkis, antaŭ tri lunoj, nifon malproksime sed ne tiom alte en la ĉielo dumtaga; ĝi ŝajne ne rapide estis fluganta, sed rekte direktiĝanta okcidenten kaj eĉ du fojoj dum observado flugis grandcerkle, pli proksime inspektanta nevidebla de la kajnahaj observantoj spektaĵon surteran. Laŭ la raporto (parole elsendita de tribo al tribo) la nifo ŝajnis esti longa kaj ronda, iom cilindra, kaj ĉe la subo pendis longa skatolo laŭ tiu cilindro. Post longa diskuto inter la homoj, oni konsentas ke probable temas pri milita afero kaj oni konstante devas gvati la ĉielon por similaj aferoj.

En lia dormkovriloj tiunokte, ĵus antaŭ ekdormiĝi, Jesper opinias ke li eble konas pri kio temas, memorante apenaŭ rakontoj de la ĉe-vilaĝa instruisto kaj li promesas sin traserĉi tra la antikva, fragila enciklopediaro en la lernejo baldaŭ post reveno. En liaj sonĝoj tiunokte li vidas sin flugi super la Rokmontaro ĝis la oceano kaj la pluv-arbaro fabela.


Komento de la Redaktoro

Vi rimarkas ĉi-numere ke mi ŝanĝis la nomon de unu el la indianaj triboj jam menciita en la unua ĉapitro. La "Pikunoj" (mi antaŭe uzis "apikun'" radike, laŭ frue konsultita referenc-artikolo) estas unu el kvar triboj en la konfederacio "Blackfoot" (piedo nigra) (sialingve ili nomas sin "Nitsitapii"). Nuntempe, la pikunoj troviĝas en nord-okcidenta Montanio, Usono kaj la aliaj triboj en sud-okcidenta Albertio, Kanado. La aliaj triboj de la konfederacio estas la Nordaj Pikunoj aŭ "Sango" tribo; la Kajnaji; kaj la Siksika (kiu 'pikune' signifas "piedo nigra". Mi jam faris redaktorajn ŝanĝojn elektronike je Hilelisto number 39 kaj pri tiu kaj alie. (Referenco: Wikipedia)

La alia tribo menciita en capitro unu estas la Nimipua (konata angle el la franca "Nez Percé" kiu signifas 'nazo traborita').

"Nifo" = ne-identigita fluganta objekto.


PREĜO

Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.

15 Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

16 Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.

17 Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.

18 Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.

19 Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.

20 Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton.

21 Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.

(Jesaja 57:14-21)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1 1