HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 42

2006 06 29


La valoro de la fikciaĵo, La kodo de da Vinci

Antaŭ pli ol du jardekoj, mi spektis televid-elsendaĵon pri nova ne-fikcia verko el Britio kiu estis furoranta tie (kaj baldaŭ poste tra la mondo), kaj tiom intriga ĝi al mi ŝajnis ke mi mendis ĝin pere de loka librovendejo. La enhavo de tiu libro fine ne tiom impresis min spite de la milda ŝoko de ties lert-ŝajna intrigo. La sankta sango kaj la sankta grajlo de Baigent kaj Leigh kaj Lincoln restas je mi kiel interesa "paraliteraturo" aŭ fikciuma verko. Historio kaj pli fidinda serĉado akademia subtenas miajn konkludojn pri la suspektindaj tuto de tiu verko.

Nun furoranta estas la filmo usona La kodo de da Vinci [vinĉi] el la jam tre populara romano de 2003 de usona verkisto Dan Brown. Tiu romano kaj filmo traktas interes-kaptantege kaj pli intrige kaj koncize ol la antaŭ-menciita verko la centran hipotezon komunan: ke Jesuo Kristo ekziĝis kun Maria de Magdeleno (do kuniginta la reĝajn familiojn de la triboj Jehuda kaj Benjamen, respektive) kaj, ke ĉi tiu fugis Jerusalemon post la krucumo de Jesuo, kaj ke ŝi naskigis infanon, la filino de Jesuo en la sudo de la nuna Francio, kaj ke tiu famili-linio ankoraŭ ekzistas ĉi-epoke, protektata de sekreta societo fondita malfrue en la dua miljaro fare de la kavaliroj Templaj. Ĉi tiu rakonto estas, miaopinie, tre bone farita por mister-romano, kaj mi ĉi-kiale celas baldaŭ legi la antaŭajn (du) romanojn de tiu aŭtoro.

Ekzistas krome en tiu verko du temoj, kiuj ankaŭ meritas nian atenton kaj diskuton. Unue, kvankam evidentas ke Sinjoro Brown ne kategorie malsubtenas la nudan mesaĝon amo-teman de la Kristo, ŝajnas tamen ke li almenaŭ celas, ĉu simple verk-licence, ĉu malpli honore, alporti ian dubon se ne iel pens-terorisme rakonti false pri la rolo kaj valideco de la rezultinta "eklezio" (ĉefe tiu rom-katolika) pere de argumento mallerta kaj provokema, eĉ klare kontraŭ-klerika teme de lia interpreto de tezo konata plurnome kiel la "Konstantina turniĝo" aŭ "Kristanaria turniĝo" aŭ kiel Brown ŝajnas argumenti, la "Konstantina konspiro".

Tiu tezo postulas ke la Eklezio kristana, viktimo tri jarcentojn da persekutado tiam troviĝas sin protektata leĝe de Imperiestro Konstantino I unu jaro post lia venko milita kontraŭ Maksentiuso en 312 ĉe la Ponto milvia ĉe Romo, rapide evoluis proklamanta unuafoje la diecon de Jesuo Kristo (la filioque furoro ĉirkaŭ la Nicea Kredo) . Unue, post kelke da jardekoj ĝi iĝis la oficiala ŝtat-religio kaj fine post nur cent jaroj la turniĝo socio-politika ja finiĝis: la persekutato iĝis la persekutanto. Tiu transformiĝo radikala en la statuso de la Eklezio, laŭ Stuart Murray [1], montras ke du tezoj de tiuj okazoj en la kvara jarcento evidentas:

1) ke tiu estis Dio-donita okazo kiun rajte alprenis la Eklezio kaj kiu certigis la venkon de la Eklezio kaj kristaneco en Eŭropo; aŭ

2) ke tiu estis katastrofo kiu perversigis la Eklezion, kompromitis sian alvokadon, kaj malhelpis sian mision, plenuminte per enfiltrado tion, kion fuŝis klopodojn dum tricent jaroj da persekutado; tiu ne temas pri venko de la Eklezio super la imperio, sed pri la venko de la imperio super la eklezio.1

Certe la duan el tiuj tezoj elektis S-ro Brown por ankri lian grandan tezon, pri la sendieco de Jesuo Kristo, pri la unueco de Maria de Magdelena kiel la nomita sukcendanto por ekleziaj aferoj anstataŭ la apostolo Petro, kaj pri la tuta sekularigo de la misio de Jesuo Kristo kiel la atendita mesio de la Hebreoj. Brown tezas (sekvanta iujn antaŭajn aŭtorojn ĉi-teme) ke la kunigado de du reĝaj familiaj izraelidaj servis kiel la vera incitaĵo rezultinta en la decido fare de Pilato krucumi Jesuon, por haltigi insurekcion finan iniciotan de la sekvantoj de Reĝo Jesuo kaŭze de lia rolo kiel la tradicie kredata kaj atendata mesio -- la savanto de la hebreoj, kiu inter aliaj agoj forigus la okupantojn romaniajn.

Due, Brown asertas ke la rom-centrita Eklezio cele devojigis la antaŭe ekzistantan "ina principo" en religia penso per ties perverto de la "vera" evangelio de Jesuo. Kunigita kun la tezo de la unueco de Maria de Magdaleno, Brown proponas ke la originala mesaĝo de Jesuo, traktante virinoj kaj viroj egale, iĝis vir-unuece pere de ekleziaj influoj kaj ke la "grajla" mesaĝo honoras tiun perditan 'kulton' de la ina principo, kiun reprezentas Maria de Magdelano. Sufiĉe da evidentaĵoj literaturaj, inkluzive multaj referencaĵoj en la Nov-Testamento mem, ja subtenas parton de tiu tezo -- en la fruaj jaroj de virinoj ŝajnis servi tiom ofte kiel ĉefoj kaj pastroj de lokaj eklezioj kiom viroj. Unu virinon romanan, Junian, Paŭlo mem nomas "apostolon".2 El la de Paŭlo letero al la Romanoj ni legas:

7 Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi. Rom.16:7

La greka originala estas:

ΑΣΠΑΣΑΣΘΕ ΑΝΔΡΟΝΙΚΟΝ ΚΑΙ ΙΟΥΝΙΑΝ ΤΟΥΣ ΣΥΓΓΕΝΕΙΣ ΜΟΥ ΚΑΙ ΣΥΝΑΙΧΜΑΛΩΤΟΥΣ ΜΟΥ ΟΙΤΙΝΕΣ ΕΙΣΙΝ ΕΠΙΣΗΜΟΙ ΕΝ ΤΟΙΣ ΑΠΟΣΤΟΛΟΙΣ ΟΙ ΚΑΙ ΠΡΟ ΕΜΟΥ ΓΕΓΟΝΑΝ ΕΝ ΧΡΙΣΤΩ

Estas absolute nenio el la diraĵoj de Jesuo Kristo (la evangelioj), nek el la paŭlaj leteroj, kio eĉ svage sugestus ke la rolo de virinoj en la disvastigo de la "bonaj novaĵoj" kaj en estrado de la lokaj eklezioj estu senvirinaj agadoj aŭ ke virinoj malpli meritas alireblon al la reĝlando de Dio. Male, laŭ fama verkisto feminista, Rosemary Reuthers, Paŭlo fidele reprezentas la rompon for de rabena tradicio laŭ kiu Jesuo Kristo predikis kaj agis dum lia misio:

Oni ĝenerale estis supozanta ke Paŭlo estas la aŭtoro de kristaneco predikanta inan subordigo. Sed plej lastatempaj studoj montras ke la historia Paŭlo fakte daŭrigis la supozojn kaj praktikojn de fruaj, magnetezanta, inkluzivanta kristanceo. Plejmulto da evidentaĵoj el la Nov-Testamento por montri ke virinoj servis kiel lokaj estroj, kaj vojaĝantaj evangelistoj, troviĝas en la paŭlaj leteroj. Paŭlo salutas preskaŭ egalan kvanton da virinoj (16) kaj viroj (18) en siaj letoroj al estroj de eklezioj en la sesdeka ĉapitro de lia Letero al la Romanoj. Li mencias du virinojn, Eŭdian kaj Sintiĥen, kiujn predikis la evangelion "kun Barnabaso kaj mi" in lia Letero al la Filipianoj. Li salutas virinon nomatan Junian laŭ la titolo "apostolo", kaj konstante mencias la duopon edzan Priskila kaj Akvila kiel "estroj ekleziaj", kutime nomante Priskilan en la unua rango. Li ankaŭ parolas de prominentan virinon Febe pere de la titolo de ambaŭ "diakono" kaj "prostasis" aŭ estro, de ŝia komunumo.

Paŭlo do ricevis el la frua eklezio kaj la praktikon por inkluzivi virinojn en pastraj agadoj de kateĥizado, profetaĵo, loka estrado de eklezio, kaj vojaĝanta evangelismo (la rolo nomata de Paŭlo kiel "apostolo"), kaj ankaŭ pribapta teologio de vir-virina egaleco en Kristo kiel asertata en verso 3:38 de lia Leteroj al la Galatoj. Ĉi tiu recepto ne originis ĉe Paŭlo; ĝin li citas el frua kristaneca tradicio. La baptoteksto galata esprimas la fru-kristanecan version de la nova homeco en Kristo. Ĝi estis konscie muldita por kontrastigi la tradiciojn de rebena pieco, adaptigitajn de filozofio helen-devena, laŭ kiu la hebrea viro dankas dion por naskiĝinta viro kaj ne virino, liberulo kaj ne sklavo, kaj hebreo anstataŭ gojo. Deklarante ke en Kristo ĉi tiuj dividoj estis superigitaj kaj ke ĉiuj tiuj grupoj unuigitaj, la frua kristano atestas sian esencon de sia nova idento kiel unuigintarano kiel tiu en kiu la egaleco de ĉiuj homoj je la imago de Dio estis restarigitaj.3

Ni povas do konkludi ke Brown pravas iomete en tiu parto de sia roman-tezo -- ke tiun principon pri la elJesua aserto pri la egaleco de la seksoj ja ĝis la nuna epoko ankoraŭ klopode malatentas la eklezio, specife la rom-katolika. Tiu rezulto de la konstina konspiro, celata por ĉiamigi la vira unurangeco socia jam ekzistanta en la roma imperio kaj en preskaŭ ĉiuj okcidentaj socioj tiuepokaj, ŝajnas nun tute senduba. La evidentaĵo troviĝas simple en la hierarĥio mem de la eklezioj "ortodoksaj" (inkluzive rom-katolikaj) kaj je siaj historia traktado de virinoj kiel egalaj "infanoj de Dio" kaj servantoj de la bona novaĵo.

rB

================

1Kristanario kaj post-kristanario, de Stuart Murray ("Chrisendom and postchrisendom")).

2Virinoj en la koro de Dio: La roloj de vironoj en la frua eklezio, Glenn M. Miller ("Women in the Heart of God: Women's roles in the Early Church").

3Virinoj en tutmondaj religioj, Arvind Sharma (ed.), SUNY, 1987. Paĝoj 212-213. ("Women in World Religions")


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Kvar

© 1998 RJL Brisebois

La suno estas jam alta en la ĉielo, eble duon-voje al meztago, kiam Jesper vekiĝas. Hodiaŭ kaj morgaŭ li rajtas, kiel ĉasantarano, ripozi pro la rigoroj (kaj pro la honoro esti elektita tia-anen) de la ĉaso, kaj fari tion kion li deziras anstataŭ ol liaj kutimaj devoj. Li ellitiĝas, sin vestas, kaj antaŭ ol trovi ion matenmanĝi li konsultas plurajn librojn de sur la ŝrankoj de lia hejmo kaj, post pluraj minutoj, trovinte tion serĉitan, forprenas du librojn, skribilojn kaj paperon kaj preparas dorsosakon. Sekve, li prenas manĝaĵon, fortranĉante pecojn de kaj la freŝa pano kaj bongusta elbovolakta fromaĝo de sur la tablo de la dometo -- metita tie fare de lia patro, jam forinta al liaj tagoj devoj) kaj eliras la dometon por matenmanĝi apud komuna akvoputo kaj por ĝui la konversaciojn de la dudekon da geapuduloj tie dum ili prenas mezmatenan paŭzon. Oni jam multe diskutis pri la sukcesa ĉaso kaj la bonformaj muflonoj kaptitaj. Iuj eĉ demandis al Jesper pri la ĉasvojaĝo kaj li rakontas humoraĵojn el la ĉaso por ridigi ilin antaŭ ol oni disiĝas post kelke da momentoj por reiri al la tagotaskoj.

Jesper, post bona trinko da akvo postmanĝe, plenigas akvujon porteblan ĉe la akvoputo, iras ĉe la konservejo por akiri panetojn, pomojn (por li kaj lia ĉevalo), sekitan viandon kaj fromaĝon por lia tagvojaĝo (kaj ebla tranoktaĵo) ĉar li intencas reiri al la kanjono por retrovi la strangajn skribaĵon sur la rok-muro. Lia lasta tasko antaŭ ol foriri estas skribi mallongan mesaĝon, lasitan sur la hejma manĝtablo por svage informi lian patron pri lia foresto. Fine, li akiras torĉon, arkon kaj sagujon. Ĉion li aranĝas sur lia ĉevalo, Roherin', kaj fine la duopo trote eliras la vilaĝon por sekvi la vojon malsuprenmontan.

Ĉar li bone konas la vojon alvalen, li iom rapide trotigas Roherinon, krom tra la tre mallarĝaj vojeroj, por atingi la celatan kanjonon tiom rapide kiom eble por havi sufiĉe da tagsuno por trovi la lokon, eble kavernon, komunikatan de la skribaĵo sur-rok-mura. Ĉi-foje, sen la interrompoj de la ĉaso kiel la pasintan tagon, li eniras la buŝon de la kanjono baldaŭ post meztago kaj sekve sidas elsele, denove rigardante la sur-rokan skribaĵon. Ĝin li tute okuldrinkas:

[suno] [fulmosago] [monto kavernplena] CCLXXV m SW XV m

kaj ree relegas ĝin de maldekstre al dekstre. Sekve li prenas paperon kaj skribilon kaj precize transkribas tion kion li vidas antaŭ li gravuritan en la rokon, speciale la ideogramo de la monto: ĝi enhavas tri kavernojn, ĉe la maldekstra angulo de la malsupro de la monto kaj la pli alta el la tri ŝajnas iomete emfazita pere de grandeco. Kaj, kontrolante lian skriblaboron, li nun primeditas la mesaĝon de la gravuraĵo. Li nun certas pri la majusklaj literoj pro la libroj konsultita tiumatene -- temas pri ciferoj romaj. La CCLXXV egalas ducent sepdek kvin kaj la XV egalas dek kvin. La SW estas la direkto sud-okcidenta -- angle "south west", se la mesaĝo aŭ estis verkita de anglo-parolanto aŭ destinata al tiuj kiuj konas tiun lingvon. Jesper rezonas ke la dua hipotezo validas ĉar la historio de la lando diras ke la popolo kiu antaŭ longe loĝis tie estis angloparolanta kaj do, ŝajnas al li akurata diveno. La minuskla letero "m", tamen, laŭ alia konsultita libro, probable signifas mezur-unuon longecan aŭ distancan "metre" aŭ "meter", kiu estis proksimume 2 ulnoj. La mesaĝo, do signifas, laŭ la unua interpreto de Jesper: "io brila kaj bril-rapida en kaverno en monto ducent sepdek kvin metroj (aŭ proksimume kvincent kvindek ulnoj) for en la direkto sud-okcidenta kaj alta je dek kvin metroj (aŭ proksimume tridek ulnoj"). Lia imago pri la ebla idento de la celata aĵo tute haltiĝas, ĉar li ne kapablas imagi pensaĵon kunigantan la eblajn nociojn pri suno (nur "brila" aŭ "briliga" aŭ ankaŭ iel varmportanta) kaj fulmo (danĝera, rapida, ŝtorma, elektra, bruliga?). Li do rigardas la ĉielon kaj horizonton ĉirkaŭ si por trovi la direkton sud-okcidentan (li memoras la ombrojn hieraŭajn en tiu loko kiam li finĉasis la muflonon, ĉar tio okazis posttagmeze). Kaj, trovinte cel-iron konstantan en tiu direkto (malproksiman mont-pinton tri-kornan) por rigardi kiel gvidsigno, li ĝentile pied-diras al Roherin' lente repreni la vojon pli profunde en la mallarĝiĝinta kanjono serpent-voja preskaŭ laŭ la celata direkto.

Post nur ducent ulnoj (ĉar Jesper zorge kalkulas la distancon dum la rajdado), la kanjono ŝajnas finiĝi. Surprizata, li deĉevaliĝas kaj ĉirkaŭrigardas, kaj, lasante la bridon, promenas ĝis la rok-muro kaj rimarkas mallarĝan fendeton kaŝitan inter la rok-muroj kanjon-fina je la sudo kaj tiu je la okcidento -- la muro laŭ ĉi tiu flanko malgrandiĝas kaj iom mallarĝiĝas kaj fakte estas aparta rok-formacio tertremokolizio-naskita kaj la fendeto rezultiĝis de tiu premo, donita la rokaj kaj ŝtonegoj ĉi kaj tie vidataj laŭ la iomete larĝiĝanta kanjono-branĉo en la distanco.

Ĉar la fendeto aspektas netrapasebla por ĉevaloj, Jesper decidas, heziteme pro la ebla danĝero de lupoj, kojotoj, aŭ pumoj, lasi Roherinon sola dum li provas trovi la kavernon, nun nur ducenton da ulnoj proksime, se la mesaĝon ja bone interpretas la juna homo. Dirante vortojn trankviligajn al la kara amiko besta dum li lin deŝarĝas kaj poste versas akvon en grandan bovlon kaj surtere metas iom da fojno kaj aveno kune kun ses pomoj por ĝi, Jesper prenas siajn arkon, sagujon kaj lancojn kune kun la dorsosako kaj sekvas la vojon laŭ la fendeto, devanta ĉi kaj tie grimpi super la ŝtonegoj kaj aliaj rokaĵoj. Dum lia promeno li foje buŝfajfas melodion konatan de kaj li kaj de la ĉevalo, por komforti ĉi tiun dum li forestas.

La vojo grimp-, salt-, kaj deŝova inter la rokegoj estas malfacila kaj Jesper devas ofte haltiĝi por ĉirkaŭspekti, konsiderante la direkton de la vojo kaj la malproksimecon jam irita. La kanjonmuroj ambaŭflankaj, kvankam plilarĝiĝantaj, post preskaŭ cent kvindek ulnoj malsupreniretas kaj la rokegoj nun malgrandiĝas kaj estas pli kaj pli disaj kaj fine malaperas. Li deŝovas sin de la lasta roko kaj spektas la ĉirkaŭaĵon, kaj ankaŭ flare kaj aŭde ĝuas la vivantan kanjonvalon antaŭ si; la krio de aglo, malproksime kaj alte atingas liajn orelojn. Tuj li ekrimarkas ion en la malproksimeco: el la arbustaĵo robusta laŭ la okcidenta rokmuro for du cent ulnoj li vidas lepon sortintan; post kelke da paŝoj, ĝi subite iĝas senmova, rigardanta la malpli densan arbustaĵon apud la suda muro de la kanjono, for je preskau tri cent ulnoj; tiudirekten Jesper nun rigardas kaj li ankaŭ vidas la kojoton, lente trotantan inter la arbustojn, rigardantan ĉi ka tie, la nazo ofte flaresploranta proksime de la tero; ĉar la lepo rimarkas tutune la ĉasanton, tiu probable eskapus kaj la ekrimarkon kaj la ultiman ĉasadon, se ĉi tiu fine rimarkus sian predon. Tre lente, Jesper surgenuiĝas, kaj por iom ripozi kaj ankaŭ por spekti tiom kaŝe kiom eble la drameton naturan antaŭ li; danke, li sidas alvente de ambaŭ bestoj, do, ili neniel flarsentas lin. Post pluraj momentoj, la kojoto daŭre vagtrotas laŭ la suda parto de la kanjono, alproksimiĝanta al Jesper kiam subite ĝi ion eksentumas en la arbustaĵo apud la kanjona muro kaj tien ekkuras. La lepo, rimarkante ĉi tion, re-eniras la arbustaĵon por sin kaŝi kaj Jesper ne plu vidas ĝin. Kaj, post kelke da momentoj, la kapon de la kojoto ekvidas li, balanciĝantan ĉi kaj tie inter la arbustoj dum troto malproksimiĝanta, ia besteto firme kaptinta inter la faŭkoj.

Jesper nun stariĝas, la spektaklo fina, kaj promenas laŭ mezo de la kanjono, de malproksime inspektante la du rokmurojn. Tiu okcidente estas flanko de monteto, eble ducent ulnoj alta, kaj kiam li alvenas al la loko kie malaperiĝis la lepo, li rimarkas alte ĉe la okcidenta muro ombron sub ia korbelroko diagonaldirekta. Trairante la arbustojn kaj alproksimiĝinte la muron li rimarkas kavernon kies buŝo estas plejparte ŝtopita de falintaj rokoj. La "ombro" alta estas ankaŭ kaverno, sed ŝajnas iom malpli granda ol tiu malalta. Li memoras ke sur la gravurita mesaĝo vidiĝas tri kavernoj sur la imago de la monto, sed trian kavernon li ne ankoraŭ rimarkas, krom se . . . jes! malantaŭ pli granda ol kutima arbusto rondo li nun, kvindek ulnoj for de la rokmuro, vidas malgrandan kaverneton mallarĝ-triangloforman, kaŭzitan de disiĝo en la roko pro tertremo aŭ alia okazo. Ĝi eble estas iom tro malprofunda kaj por esti vera kaverno, ĉar Jesper facile vidas la murfinon interne, je nur kvin ulnoj. Kaj, memorante la divenata signifon de la ideogramo de la monto, la plej alta el la tri kavernetoj tute ne ŝajnas esti la plej granda; kiam li inspektas la buŝon de la ŝtopita kaverno, ĝi ja estas klare la plej granda. Jesper do konkludas ke la mesaĝo ja kondukas lin al la prava loko kaj ke ĝi ankaŭ sugestas ke la plej alta kaverno iel meritu sian atenton pli ol la tri aliaj.

Tutune, tamen, decidiĝas li malŝtopi la kavernon malaltan por por pli bone vidi la internon (kaj por elimini la duan de la tri kavernoj. Kaj kiam li ĝin penetras li rimarkas ke ĝi servis pasinte kiel ŝirmo por besto sed ne tre lastatempe. Ne tiom profunda, eble kvardekon da ulnoj, kaj ĵus sufiĉe alta por permesi ke li komforte stariĝi, almenaŭ tri kvaronojn ĝis la muro plej profunda, li rimarkas nenion specialan tie dum lia inspektado -- la malproksima buŝo nur lasas longajn ombrojn en la mallumo -- krom sentente etan trablovon duonvoje al la fundo. Post pluraj momentoj, li eliras kaj meditadas dum spektado de la alta rokmuro pri la maniero atingi la altan kavernon, kiu jam situiĝas proksimume dudekon da ulnoj super li, kaj la pinto pli ol kvaroblo da ulnoj pli alte. La grimpoproblemo estas la alie glata surfaco de la rokmuro: li nenie vidas sufiĉan man- au piedtenon sur la muro roka, kaŭzite, evidente, de la kutimaj ventoj jam de miljaroj el la orientoj kiuj peladas la pluvojn sur ĉi tiu muron glatadantaj la surfacon.

Li decidiĝas pli proksime inspekti la grandan kavernon, imagante ke eble li troviĝus fendtetojn konkukantajn al aliaj, flankaj kavernoj. Kolektinte plurajn branĉojn surterajn kaj kuliginte plurajn sekajn brako-longajn kaj rektajn, li sekve malfermas kromsakon de lia dorsosako kaj trempas kelkajn momentojn unu finon de la branĉaro en nigra, gluuma likvido interne -- peĉo -- kaj refermas la sakon. Tiam, remetinte la dorsosakon, li alvenas la buŝo de la kaverno kaj, el poŝo interne de lia vesto li prenas akvimunan ujon kaj eltiras alumeton hejmfaritan. Frotante ĝin sur la roko sub la kavernobuŝo, Jesper elbruligas la torĉon kaj eniras la kavernon.


PREĜO

Sinjoro, humile ne venas al Vi ĉi tiun dimanĉon, nian specialan tagon de adorado, kaj ni malfermas la orelojn je Via Vorto, nian tutan eston je via krea potenco, kaj niajn spiritojn je la gvidado kaj direktigo de via Sankta Spirito. Ni etendas al Vi la manon, ke Vi ĝin prenas kaj nin kondukas al la bonvojan vivon. Samkiel vi iam demonstris al viaj disĉiploj Vian gloron kaj plifortigis ilian fidon je vi, bonvolu kuraĝigi nian fidon kaj konduki nin el la malumo de dubo al la lumo de via vero kaj la ĝojo de via taga ĉeesto. Amen (anonima)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1 1