HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 43

2007 02 15


RESUMO

de la 1901-a broŝuro de L.L. Zamenhof ГИЛЛЕЛИЗМЪ - ПРОЕКТЪ РЕШЕНИЯ ЕВРЕЙСКОГО ВОПРОСА

("Hilelismo - Projekto pri la solvo de la hebrea demando")

Ĉar mi ankoraŭ ne sufiĉe komprenas la rusan lingvon, mi uzis kompreneble la esperantlingvan tradukon de Adolph Holzhaus (1972). La ruslingva teksto citata estas tiu aperanta en la holzhaŭsa libro Hilelismo el 1972, kiu prezentas la ruslingvan tekston maldekstro-paĝe kaj la esperantan tradukon dekstro-paĝe. Ankaŭ aperas pasintjare la tuta teksto en grava libro zamenhofologia Mi estas homo redaktita de Aleksandro Korĵenkov. Kaj, por tiuj kiuj scilegas la rusan lingvon, la originala versio de tiu broŝuro haveblas (kaj laŭ tiamepoka ortografio kaj laŭ moderna ortografio) pere de la TTT-ejo de Yury Finkel.

RIMARKOJ

  1. 1. La nuran ŝanĝon mi faras citante la tekston esperantlingvan temas pri uzo de la plej kutima "cionismo" anstataŭ la holzhaŭsa "sionismo".
  2. 2. La paĝo-citado estas laŭ la paĝoj de la holzhaŭsa libro (kiu funkcias egale pri kaj la rusa kaj pri la tradukita teksto).
  3. 3. Ĉiu emfazo substrekita devenas de la teksto ruslingva de Zamenhof (kie ĝi fakte aperas kursive).
  4. 4. Al tiuj, kiuj jam vizitis la elektronikajn paĝojn de HEK kaj klakis sur la ligilon al "Hilelismo 1901" mi humile petas pardonon ĉi tial: malgraŭ la fakto ke mi JA pasintaŭtune legis la artikolon "Cent jaroj de la interna ideo" de Aleksandro Korĵenkov en La ondo de esperanto 2006 n-ro 7 (http://www.esperanto.org/Ondo/H-ak10.htm), kaj malgraŭ la fakto ke mi FINE proksime tralegis la tutan tekston esperanten-tradikutan de la 1901-a broŝuro laŭ la Holzhaus-a libro (kiun mi posedas de post la mezaj 1990'aj jaroj) KAJ ankaŭ pere de la libro Mi estas homo (mi mendis ĝin pasintnovembre) mi TUTE ne konsciiĝis ĝis hodiaŭ ke la teksto sur la HEK-a paĝaro vere temas pri la 1901-a "Alvoko al la juda intelektularo" anstataŭ ol tiu la pli longa teksto. S-ro Korĵenkov skribas en la Onda-artikolo citata:

    La 17-jara pensado konkretiĝis kiel 78-paĝa ruslingva libro Gillelizm. Projekt reŝenija jevrejskogo voprosa (Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando) kun la pseŭdonimo Homo Sum (Mi estas homo). Ĝi estis pli ampleksa versio de lia manuskripta (ankaŭ ruslingva) Alvoko al la juda intelektularo.

    Ĉar ĝi estis destinita al ruslandaj judoj, nur malmultaj esperantistoj konis ĝin antaŭ 1972, kiam Fondumo Esperanto (Helsinko) eldonis unulibre la rusan tekston kaj la Esperantan tradukon de Adolf Holzhaus. Kaj, kvankam poste ĝi estis presita en la Plena Verkaro de Zamenhof, eĉ nun kelkaj konfuzas ĝin kun la samtitola teksto aperinta kvin jarojn poste.

    Mi do pravigis la titolon de la sur-HEK-a dokumento kaj esperas baldaŭ havigi la esperantan tradukaĵon de "Hilelismo 1901" sur la HEK-a TTT-ejo se ne estos kopirajtaj malpermesoj fari tion.

    Sincere,

    rB


    PARTO I

    En la unua parto de la broŝuro, Zamenhof (li anonime aŭtoris la broŝuron "ГОМО СУМ", cirila transliterado de la latina "homo sum" kiu signifas "mi estas homo") adresas sin al la hebrea intelektularo ruslingva kaj proponas kontraŭ-cionistan solvon al la "hebrea demando": tio estas, kiel plibonigi la aferon de hebreoj vivantaj jam du mil jarojn en diasporo tra la mondo. Por Zamenhof, cionismo ne plu validas kiel solvo realigebla, kaj li konscias ke cionistoj eble opinius "ke ni [Zamenhof] ne ankoraŭ sufiĉe maturiĝis en la hebrea patriotismo ("в еврейскомъ патриотизме") por kompreni tutan signifon de cionismo." Fakte, Zamenhof, universatat-studento, post la pogromoj en Rusio kaj Ukrainio en 1881 kaj 1882, iĝis cionisto fervora kaj verkis ruslingve subtenanta tiun novan movadon proponatan la elmigron de la diasporanoj hebreaj.

    El la du plej vaste diskutataj landoj por celi tiun migradon, Zamenhof unue partianiĝis de la vizio de la "amerikistoj" (tiuj kiuj preferis ke la hebreoj migris al Usono por ekloĝi ie en la vasta, ankoraŭ malmulte enloĝita okcidenta regiono) sed fine, iam en 1882 iĝis "palestinisto".1. Li fine seniluziiĝis pri cionismo ĉirkaŭ 1895 kiam evidentas ke pli grava ŝajnis al li la "problemo" de la tuta homaro krom nur tiu de liaj gefratoj samgentaj. Li efektive asertis en la broŝuro ke li racie eltiris sin el cionista filozofio ĝis la kazo mem se/kiam ĝi praktike efektiviĝus en la (de post li) estonteco. Zamenhof argumentas kontraŭ eblan akuzon "iluzii" pri la temo (la hebrea problemo) per aserto ke "lia propono sin montras metanta 'limon al senfina nutrado de nia popolo per senfruktaj fantazioj simile al mesianismo de pia amaso, de cionismo, de artaj falsaj kompromisoj ...'". Sekve li klare anoncas lian celon:

    Nia celo konsistas nome en tio, por doni ... realan eliron, praktikan, ion palpeblan, klare kaj facile plenumeblan kaj ankaŭ ne en fora dubinda estonteco, sed jam nun senkondiĉe, sen grandegaj kapitaloj kaj supernaturaj fortoj.
    (paĝo 4)

    Por fortigi lian traktadon je praktikan vojon, li diskutas la suferadon longan de la hebrea popolo per du konceptoj: religio-komunumo kaj lingvo-komunumo, komparante la situaciojn de la hebreoj kontraŭ la aliaj popoloj eŭropaj inter kiuj ili loĝas. La unua komunumo Zamenhof priskribas kiel en lia epoko la ĝeneralan komunumon diasporan de la hebreoj, aŭ pli ekzakte, laŭ li, la posteuloj de la antikvaj hebreoj; kaj kiel ties membroj, ĉiuj kredas samkiel iliaj prauloj je Mosea religio, malgraŭ kaj la lando en kie ili loĝas kaj la lingvo kiun ili parolas; plue, tiuj samlandanoj ne konfesantaj la hebrean religion estas fremduloj, eĉ tiuj aliaj popoloj semidaj. Pri la demando, do, pri kial hebreoj suferas, Zamenhof respondas: "Tial ke Dio tiel ordonis ... En nomo de sankta vero."

    Tia rezonado ŝajnis sufiĉe ĝis tiam, kiam la geto-muroj estis ekfalantaj en Eŭropo, unu el la sekvaĵoj de la revolucio franca, kiam la malnovaj kredoj iomete estis dissolvantaj je la kleriĝo "monduman", same laŭ la diversaj samlandanoj kaj en la najbaraj landoj. Kvankam iu ajn gento nomas sia patrujo tiun landon en kiu ĝi naskiĝis, hebreoj, laŭ Zamenhof, ial nomas patrujo tiun landon en kiu antaŭ du mil jaroj la prauloj loĝis " ... kaj lingvon sia, kiun parolis jam antaŭ du mil jaroj neniu el niaj prauloj." Komenciĝis do, iom post la franca revolucio, 'nova formularo': 'ni estas francoj, germanoj, poloj kaj la aliaj ne konsentis, kaj eĉ plue akuzis la hebreojn pro duobla mensogo -- ili ne estis 'poloj' ktp. nek estas veraj moseuloj':

    Tio, kio ekzistas sub nomo de Mosea religio, estas religio absolute kaj ekskluzive hebree-nacia, kaj nomi sin, ekzemple polo de Mosea kredo estas ankaŭ tio sama, ke nomi sin tajloro de ŝuista metio.
    (paĝo 7)

    La evoluo do, al 'ni estas hebreoj laŭ nacieco krom religio' estas cionismo. Kaj tio estas, inter aliaj aferoj laŭ Zamenhof, emo al "renaskiĝo", aŭ, je klasika ekzemplo, "elsklaveciĝo", iomete simile al la mosea elirigo de la hebreoj el Egiptio. Sed plue, cionismo sugestas al Zamenhof ke tiu emo al renaskiĝo falsas, simple ĉar, liaopinie, la hebrea popolo kiel 'popolo' aŭ nacio malsamkiel poloj, rusoj, germanoj, litvoj, kaj tiel plu, ne plu ekzistas laŭ la samaj kriteroj ke tiuj grupoj estas laŭdifine 'popoloj': grupiĝo laŭ lingvo kaj tero.

    ... kiam hebrea popolo fakte ĉesis ekzisti, celado al renaskiĝo de hebrea popolo aliformiĝas en revon pure religian, al kiu jam neniu atribuis socie-politikan signifon. Sub politika formo de cionismo tiu ĉi celado aperis en la lasta tempo arte, kaj arte ĝi propagandiĝas.

    ... Antaŭ ĉio ni konstatas tiun fakton, ke la hebrea popolo delonge, jam delonge ne ekzistas, sed ekzistas tra la tuta mondo dissemitaj homoj, ligitaj inter si nur per la sama kredo aŭ per ekstera etikedo de tiu ĉi kredo kaj dank' al tiu ĉi ankaŭ per la samaj suferoj, elvokitaj ekskluzive per aparteneco al tiu ĉi kredo. Esprimo "hebrea popolo", kiu laŭ tradicia kutimo estas uzata de ni kaj de niaj persekutantoj, estas nur sekvo de iluzio, de trompo de sentoj kaj de enradikiĝinta metaforo ... Kiaj do komunaj signoj estas necesaj, por ke ia grupo da homoj povu nomi sin popolo?

    (paĝoj 8 - 9)

    La demando pri lingvo, laŭ Zamenhof estas simpla: la lingvo mem de ĉi aŭ tiu popolo identigas ilin definitive kaj malsimilas ilin al aliaj popoloj. Plue, tiu malsimileco ne povas esti alie ol elnatura, diference al aliaj similecoj kaj malsimilecoj inter homoj kaj eĉ popoloj pro elkonvenciaj rilatoj:

    Se ne estus diferenco inter lingvoj, ne estus ankaŭ diferencaj popoloj: tiam ekzistus grupoj lokaj, politikaj, religiaj sed ne naciaj . . . Ni hebreoj, dissemitaj tra la mondo, ne havantaj ne nur politikan memstarecon kaj ian difinitan loĝatan teritorion, sed ĉefe -- ne havantaj la plej bezonatan bazon de popoleco -- lingvon, ni faras per ni nenian popolon, kaj ni faras nur grupon da homoj, havantaj unu komunan religion, aŭ pli precize, alskribitaj al unu religio, ĉar multaj el ni eĉ ne konfesas tiun ĉi religion. Iuj, vere, parolas, ke ni havas nian lingvon, malnov-hebrean; sed vi ja scias, ke tio ĉi estas malvero. Tiu ĉi lingvo apartenis iam al popolo, vivinta en fora antikveco, sed ni havas nenion konuman kun ĝi; se ne estus nia religio, ni ne volus eĉ scii tiun ĉi lingvon; tiu ĉi lingvo por ni estas tiel same malfacila kaj fremda, kiel por ĉiu ne-hebreo. Vere, speciale ĉe ni kun vi, afablaj legantoj, estas komuna lingvo, kiun parolis niaj patroj kaj avoj, kiun plimulte el ni parolis en infaneco kaj ofte parolas ankoraŭ nun -- tio ĉi estas ĵargono. Se ni tiun ĉi lingvon kulturus kaj devigus niajn infanojn kaj nepojn paroli ĝin, tio ĉi donus al ni rajton nomi nin aparta popolo. Tio ĉi estus efektiva popolo, sed ne fikcia; nek kun hebreoj de aliaj landoj, nek kun Palestino tiu ĉi popolo krom religio havas ion komunan, kaj altiriĝi sen falso ĝi devus nur al sia efektiva patrujo, t.e. al okcidenta Rusujo, kaj Polujo, kaj al sia efektiva lingvo, t.e. al la ĵargono. Tia nacia menkonscio estus, se ne dezirinda, tamen almenaŭ natura; sed ĉar kulturadon de tia okcidente-ruse-germana popolo, agnoskanta Balte-Nigromaran strion sia patrujo, kaj ĵargonon sia lingvo, nek unu el hebreaj partioj agnoskas dezirinda, nek iomete laŭcela aŭ havanta iajn ŝancojn por estonteco, tial ni pri ĝi tute ne parolos. Esprimo "hebrea popolo" (en senco de "panjudista"), al kiu ni tiel alkutimiĝis, sekve estas esprimo tute erara, kiu dank' al religio kaj al ĝiaj neŝanĝataj terminoj ĉio ankoraŭ estas transdonata de gento al gento, kvankam ĝi de post nememoreblaj tempoj jam fariĝis la plej plena anakronismo, simile al multaj aliaj religiaj terminoj kaj kutimoj. Se ni en nia artikolo uzas kaj ĝis la fino uzos esprimon "hebrea popolo", tion ĉi simple faras pro oportuneco kaj pro tio, ke niaj legantoj jam tro alkutimiĝis al tiu ĉi termino.
    (paĝoj 10 - 12)

    Por Zamenhof, la komunaj origino, historio, suferoj kaj kutimoj ne faras popolon, sed nur "ombron de ia historio de popolo". Li argumentas, punkto post punkto, ke argumentoj pri tiuj temoj "ne entenas en si eĉ guton de io popola, de io Palestina".

    La tuta hebrea demando enestas nur en hebrea religio", eĉ por nekredantoj [hebreaj]. Ĉar ligo inter ne-kredantoj ekzistas nur pere de tiu komuneco de religio simple pro la fakto ke tiu alia nekredanto neniam konsideros vin "fijudo", pario, aŭ malamiko.

    Kiu do ni estas? Ni -- almenaŭ en nunaj kondiĉoj -- estas nek rusoj, nek poloj, nek germanoj, sed samtempe ni . . . ankaŭ ne estas hebrea popolo. Ni estas posteuloj de hebreoj (kaj eĉ tio ne estas plena sendubeco), sed ni ne estas hebrea popolo, ĉar tia popolo nun ne estas, kiel ekzemple ne estas protestanta popolo.

    (paĝoj 17)

    Do, opinias Zamenhof, nek eblas krei unuecan popolon hebrean en unu el la landoj en kiu la disigitaj grupoj da hebreoj loĝas, nek eblas "enversiĝi en ĉirkaŭantajn popolojn".

    Kaj ĉar disigita tiel, eĉ la cionista idealo mankas liaopinie logikan bazon:

    Do en nacia rilato ni estas kondamnitaj al eterna pendo inter ĉielo kaj tero, kaj en tio ĉi konsistas tuta tragedieco de nia stato. Ni reprezentas per ni supozatajn posteulojn de jam estinta popolo, ne reprezentas per ni materialon, ek kiu oni povas formi novan estontan popolon; sed nun ni ne estas popolo ... Do, estonta nov-hebrea popolo havos plenan rajton ekzameni historion de estinta Palestine-izraela popolo kiel anktivan periodon de sia propra historio; sed identigi sin kun estinta Palestine-izraela popolo nunaj hebreoj ne havas eĉ la plej malgrandan logikan bazon, ĉar ili nur supozas sin devenantaj de dirita popolo, sed ne havas en si eĉ guton el ĉio tio, kio el antikvaj hebreoj faris apartan kaj unuecan popolan grupon sub formo de izraela popolo.

    ... se ni, nunaj hebreoj, jam delonge ne havantaj ion komunan nek kun Palestino, nek kun biblia lingvo, volas fari tiun ĉi landon kaj tion ĉi lingvon niaj idealoj, tio ĉi estas ne nur senigita je ĉiu logika baso, sed ankaŭ tute kontraŭnatura.

    Kiel ajn estus alloga simila revo [revivigo de antikve-izraela popolo pere de cionismo], matura pripenso devigas nin respondi al supre starigita demando: "Ne, tute ne! tio ĉi estas utopio, kiu ne povas efektiviĝi, kaj se ĝi iam eĉ povus efektiviĝi, ĝi finfine al nenio kondukus". Unue, vi, cionistoj, por unu minuto deprenu vualon de viaj entuziasmaj okuloj kaj ekrigardu, kiel ŝanceleblaj, infanece-fantaziaj estas tiuj faktoj, sur kiu vi konstruas viajn esperojn.

    Vane vi mencias ekzemplojn de aliaj popoloj, kiuj laŭ via opinio reviviĝis, ekzemple, grekoj, bulgaroj ks.; tie ĉi ne povas esti eĉ la plej malgranda komparo, ĉar tiuj popoloj neniam mortis, ili loĝis sur sia de se altruditan al ili jugon, sed ne revivigis sin.

    (paĝoj 17 - 19)

    Zamenhof do resumas la unuan parton de lia eseo jene:

    En nomo de ideoj, havantaj nenian logikan bazon, ni aspiras al celo, havanta neniajn ŝancojn por atingo: ni celas tien laŭ vojoj konstruitaj en aero kaj pavimitaj nur per solaj teorioj kaj fantazioj; se jam allasi, ke por ni okazos vico da mirakloj kaj tiuj ĉi fantazioj vojoj alkondukis nin al nia utopia celo -- tiam . . . tiam ni ekvidas , ke post tuta tiu ĉi vico da mirakloj ni . . . finfine nenion atingis, ke ĉio restis kiel antaŭe, ke ĉio eĉ fariĝis pli malbone!
    (paĝo 22)

    (teksto elstarigita de Zamenhof en la originala sed ne same farita ĉi tie)

    PARTO II

    Tiu ĉi parto de la eseo celas serĉi kaj klarigi la "ĉefan kaŭzon de nia ekskluziva situacio", alie esprimita kiel "la ekzilo". La tradicia vidpunkto, laŭ Zamenhof, estas simpla: "En antikveco, hebrea popolo estis venkita kaj senfortigita kaj ĝiaj filoj devis disiĝi en fremdajn landojn; de tie komenciĝis ekzilo kaj senfinaj suferoj de hebreoj." Zamenhof rapide montras, tamen, ke tio estas eraro, simple ĉar tia sorto spertis ne nur la antikvaj hebreoj sed pli-malpli ĉiuj antikvaj popoloj iagrade-tiagrade.

    Nia ekskluziva kaj nenormala situacio estas elvokita ne pro perdo de tero kaj memstareco -- pro perdo, elfalita sur sorton de ĉiuj antikvaj popoloj -- sed pro io alia, karakteriza al ni speciale. Jen tio ĉi "io speciale nia", kiu tiel diferencigis nian historion kaj sorton for de historio kaj sorto de aliaj popoloj, ni devas antaŭ ĉi retrovi, se ni volas ekscii veran kaŭzon de ekesto de la hebrea demando, kaj sekve ankaŭ vojon, kondukantan al ĝia solvo.
    (paĝo 23)

    Malsamkiel ĉiuj aliaj venkitaj kaj ekzilitaj popoloj, kiuj ensorbatas de la venkintaj popoloj plur- aŭ ĉiuaspekte (lingve, kulture, morale kaj iel plu) kaj do fine malaperas (se malforta kulturo kompare al venkinto), aŭ kreas novan miksiĝintan kulturon (se alie egale forta). Se, aliflanke, la venkito estus kulture pli forta ol venkinto, la nova miksita kulturo portus la identon de la venkinto sed la "kulturon" de la venkito, la hebreoj historie rezistas ensorbadon . Kontraŭe al la leĝo socio-kultura bone observita tra historio kiu asertas ke kulturoj havas tendecojn "al reciproka ensorbiĝo kaj miksiĝo kun ĉirkaŭantaj elementoj". La ekzemplero uzita de Zamenhof por ilustri unu el la supre-menciitaj ebloj temas pri la romanoj, kiuj estis pli-malpli ensorbitaj en ties idajn popolojn anstataŭ inverse post la falo de ties imperio.

    ... en tiu ĉi neebleco nek ensorbi nek ensorbiĝi enestas do dekomenca kaj fundamenta kaŭzo de la tuta 'hebrea demando'. Nia 'ekzilo', kiel ni vidis el multenombraj historiaj analogoj prezentas, sekve, ne kaŭzon de nia malsamo, sed nur unu el ĝiaj sekvoj ... historiaj.
    (paĝo 25

    La unua ekzilo de la hebreoj estis tia sintrudanta de la posteuloj de la filoj de Jakobo, nomita de Dio Izraelon, en Egiptio, kiuj finiĝis post miljarduono pere de la eliro de la hebreoj estrita de Moseo. Tio okazis proksimume mezvoje en la dua miljaro antaŭ la komuna epoko. La dek du filoj de Jakobo estis de post tiu tempo la tuta nacio de hebreoj. Tiu episodo temas pri heroa reiro al la lando de la prapatroj, kvankam ili estis loĝintaj tie kiel fremduloj (vidu Eliro 6:4). La filoj de Jakobo, post migrado al Egiptio, iĝis sklavoj de sekvanta faraono "kiu ne konis Jozefon" (filo de Jakobo kiu iĝis unu el la plej gravaj konsilantoj de la faraono) kaj fine estrita de Moseo remigris hejmlanden.

    La dua ekzilo estas tiu de la kaptiteco en Babilono post invad-milito de ties Reĝo Nebuĥandnezer dum la sesa jarcento antaŭ la komuna epoko. La reirpermeson, post proksimume du generacioj, al la lando de la prapatroj ordonis la nova mastro de kaj la babilonanoj kaj la hebreoj, Ciro, Reĝo de Persio, kiu venkis intertempe la Babilonanojn. La dua ekzilo solviĝis de kaprico de tiu reĝo persia, kiu deziris simple ke liaj regnanoj diversnaciaj preservu siajn kutimojn kaj religiojn kaj restu en siaj landoj, tamen restantaj regnanoj de la reĝo de Persio.

    La tria ekzilo okazis en la Komuna Epoko, komence en la jaro 70, kiam la romanoj detruis Jerusalemon kaj la templon. Ses jardekojn poste, la romanoj fine eksigis la hebreojn el la romaj provincoj palestin-regionaj pro la ribelado de Bar Koĥba kaj pro la agoj de la rezistuloj hebreaj, la zelotoj. Ĉi tiam, la hebreoj reperdis ilian sanktegan kultejon kune kun ilian hejmlandon kaj ne regajnis la teron antaŭ ol preskaŭ du mil jaroj. Ĉi-foje, estis laŭ la kaprico de tre malgranda plejmulto el nacioj, anoj de la internacia Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu kreis la hejmlandon Izraelon en 1948, nur tri jaroj post la hororoj de la genocidaj klopodoj de la naziistoj kontraŭ la hebreoj antaŭ kaj dum la Dua mondmilito.

    Zamenhof nun ekargumentas kontraŭ la nocio de reiro al Palestino ĉar regajno de la tero antikve-hejma ne protektus kontraŭ plian ekzilon:

    Palestino mem delonge jam ne estas tia indiferenta por la mondo peco da tero, kiel iam, kaj estas plena de nevenkeblaj obstakloj por ni ... se eĉ unu miliono da hebreoj sukcesus denove fondi en Palestino hebrean ŝtaton, tio ĉi -- kiel ni supre pruvis -- ekzilon de ceteraj naŭ milionoj, t.e. preskaŭ la de la tuta hebreeco, ne nur ne neniigus, sed eĉ neniom malfortigus .. se eĉ allasi tian infanan fantazion, ke per ia supernatura miraklo ĉiuj hebreoj transmigrus en Palestinon -- ni analogie al tri estintaj jam ekziloj, des li nun, klariginte "vulkanan" karakteron de Palestino, devas atendi, ke post kelkaj dekoj aŭ centoj da jaroj, tutegale venos ... nova, kvara ekzilo! Ĉar kiel teoriaj meditoj, tiel ankaŭ komparo de historio de hebreoj kun historio de aliaj popoloj montras al ni tute klare kaj nerefuteble, ke kaŭzoj de la hebrea ekzilo estas ne ekster hebreeco, sed interne en ĝi, en esenco mem kaj en la sama sistemo de hebreeco.
    (paĝo 26)

    La radiko de la tuta hebrea demando, do, por Zamenhof, restas en la hebrea religio, aŭ plej ekzakte, en la "kunluteco de religio kun nacieco".

    Nur unuj hebreoj ekhavis malfeliĉan penson doni al la mondo etike-filozofian mondkoncepton kaj samtempe malvaste kaj nedesigeble ligi ĝin kun unu nacieco! ... Hebrea religio, kiu en sia esenco estis destinita disverŝiĝi per larĝa ondo tra la tuta mondo, dekomence kateniĝis kaj aperis antaŭ la mondo ne kiel monoteismo, sed kiel judismo. Kaj per tio ĉi ĝi ĉe sia naskiĝo alportis kun si en la Dian mondon verdikton de eterna ekzilo al siaj adeptoj, ĉar ĝi faris por ili tute neebla ĉiun ensorbiĝon kaj eĉ rekte preskaŭ ĉiun interkomunikiĝon kun ĉirkaŭantaj elementoj, tiamaniere farante ilin ĉie eternaj fremdaj. Ensorbiĝi en fremdajn popolojn ili ne povis tial, ke ilia religio agnoskas nur unu Dion por ĉiuj landoj, kaj tiu ĉi Dio ne povas esti anstataŭata; ensorbi en si ili ankaŭ ne povis, ĉar ilia religio estas destinita ne por ĉiuj, kiuj serĉas veron kaj konsentas plenumi donitajn leĝojn, kaj nur al filoj de Izraelo . . . Tiu ĉi ŝtona muro, per kiu ĉirkaŭis sin hebreeco, elvokadis kontraŭ ili ĉiam malamon kaj malestimon eĉ en tiu tempo kiaj ili faris ankoraŭ unu familion ... [la filoj de Jakobo/Izraelo]... Do, ni devas ŝanĝi hebrean religion. Antaŭ ĉio necesas ŝanĝi, kompreneble, tiun elementon, kiu, kiel ni supre vidis, faras tutan esencon kaj kaŭzon de eternaj hebreaj suferoj, t.e. erare-naciecon de religio ...
    (paĝoj 29-32)

    La radikala solvo de la hebrea demando proponata de Zamenhof estas deĵeto de ĉio el la juda religio krom la fundamenta etiko de la rekte elmosea kulto. Kaj ĉi tion nomas li Hilelismo, kaj ĝin oni komprenus kiel:

    ... neŭtralan savan grundon por hebrea popolo ni volas krei sub formo de hilelismo, kiu, komenciĝinte de malgranda komunumo, rapide kreskos kaj fortiĝos kaj iom post iom englutos en si tutan hebreecon, transformigante ĝin el malestimata grupo da homoj, ĉie fremda kaj altrudiĝanta -- en estimatan grupon da homoj, alkreskintan, simile al ĉiuj homoj, al patrino-tero, konsciantan kaj gardantan sian propran dignon.
    (paĝo 38)

    PARTO III

    En ĉi tiu parto, Zamenhof klare difinas la religian esencon de Hilelismo:
    Hilelismo estas nova religia partio, kiun ni intencas fondi en sino de la ĝis nun ekzistanta hebrea religio ... Hilelismo estas la sama hebrea religio, kiun donis al ni Moseo kaj kiun predikadis profetoj, sed liberigitaj de tiu flanka almikso, kiu siatempe estis necesa, sed nun jam longe fariĝis la plej plena anakronismo ... Ni ne havas eĉ la plej malgrandan intencon elpaŝi kun ia nova kredo ... Sub nomo "hilelista religio" ni komprenas ne ian novan dredon, sed nur novan eksteran socie-relitian organizon en sino de jam delonge ekzistanta hebrea religio ... Hilelistoj diferencas sin de malnov-hebreoj nur per metodo de interpreto de religio, testamentita de Moseo al ni. Dum malnov-hebreoj interpretas laŭlitere ĉiujn vortojn de Moseo, hilelistoj interpretas ilin laŭ ĝiaj spiritoj.
    (paĝoj 39-41)

    La spirito de la moseo religio interpretuta de hilelistoj difiniĝas pere de la zamenhofa tri-punkta esenco de Hilelismo:

    1. Ni sentas kaj rekonas ekzistadon de la plej alta Forto, reganta la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.
    2. Siajn leĝojn Dio enmetis en koron de ĉiu homo en formo de konscienco; tial vi ĉiam obeu voĉon de via konscienco, ĉar tio ĉi estas neniam eksilentanta voĉo de Dio.
    3. Esenco de ĉiuj leĝoj, donitaj al ni de Dio, esprimas sin per formulo: vi amu proksimulon kaj agu kun aliaj tiel, kiel vi volus, ke aliaj agu kun vi, kaj faru iam nek evidente, nek kaŝite tiajn agojn, pri kiuj via interna voĉo diras al vi, ke ili ne plaĉas al Dio. Ĉiuj do ceteraj instruoj, kiujn vi ekaŭdos iam de viaj instruistoj kaj gvidantoj kaj kiuj ne enestas en ĉefaj tri punktoj de religio, faras nur homajn komentariojn, kiuj povas esti veraj, sed povas esti ankaŭ eraraj.
    (paĝoj 41-42)

    En la cetero de la tria parto de la broŝuro Zamenhof traktas praktikajn sugestojn por konkretigi tiun novan religian partion, kiel organizi sinodojn por difini la kulton kaj fondi templojn, decidi pri festojn, kaj aliajn eksterajn formojn. Kaj, por certigi ke oni ne plenas ke li kreas novan religion, Zamenhof rekuraĝigas legantojn ke la "bazangulaj ŝtonoj" de hebrea religio estus garditaj (la Biblio, sabato, la aŭtunaj kaj sezonaj festoj, la preĝoj, kaj la antikva lingvo hebrea). Li ankaŭ, tutunuafoje en la broŝuro, parolas nerekte al nejudojn pri la bonoj de hilelismo.

    [K]iam nia voĉo havos aliron al ili, kaj iom post iom, estas eble malrapida, sed por tio certa transiro de hebreaj amasoj de sur pereiga erare-nacia fundo de talmudismo al sava neŭtrale-homa fundo de hilelismo estos tute grarantiita ... El supre de ni priparolitaj principoj de hilelismo vi vidas, ke hilelismo en esenco ne estas ia sekto, sed prezentas per si puran teozofian religion, kiuj jam delonge estas konfesata en animo de ĉiuj inteligentaj hebreoj kaj al kiu hilelismo donas nur varman konkretan formon, por ke tiu ĉi religio povu esti vivkapabla kaj konstante memoranta pri si. Al tiu ĉi religio povas kun pura konscienco aliĝi ĉiu morala homo, malgraŭ liaj religiaj konvinkoj, kiujn li ĝis nun havis. Al tiu ĉi religio povas kuraĝe aliĝi ankaŭ tiu, kiu principe neas ĉiun religion; ĉar unu morala homo povas kontraŭparoli, sed eĉ unua punkto ne tuŝas konvinkojn eĉ de la plej persista ateiosto, ĉar ekziston de al nia menso nekomprenebla tumonda Forto ne neniigas eĉ ateisto, nur kun tiu diferenco, ke tio, kion li nomas naturo, ni nomas per nomo Dio, neniom permesante al ni atribui al tiu ĉi Forto iajn de homo elpensintajn atributojn kaj lasante al racio kaj koro de ĉiu homo interpreti al si esencon de tiu ĉi Forto kiel al li plaĉas ... Hilelismo vivos tiel longe, ĝis kiam vivos la homaro, kaj estos por ĉiuj estontaj hebreaj generacioj eterna, ne sekiĝanta fonto de morala varmeco kaj lumo ... [ĉ]ar ĝi dependas ne de iaj naciaj specifecoj, nek de loko, nek de tempo, nek de grado de evoluo, kaj, ne katenita de iaj aprioraj ligiloj, sed bazita ekskluzive sur la koro kaj homa racio, ĉiam adaptiĝos al perfektiĝantaj postuloj de la koro kaj racio.
    (paĝoj 47 - 49)

    PARTO IV

    Ĉi tiu parto traktas la "naciecon" de hilelistoj, necesa laŭ Zamenhof, ĉar tiel instruita oni plene ŝatos la signifon de la hebrea demando.

    Hilelismo havas celon krei inter hebreeco "normalan hebrean popolon" kaj, konstante asimilante al si siajn fratojn, transformi iom post iom tutan hebreecon en normalan homan grupon, kiu rigardas al homojn rekte en la okulojn, malkaŝe kaj fiere prezentas antaŭ ĉiuj sian klaran, difinitan kaj puran "mi" kaj libere evoluas kaj fortiĝas laŭ tiuj samaj naturaj leĝoj, al kiuj subiĝas la tuta cetera homaro.
    (paĝoj 51 - 52)

    Zamenhof ĉi tiam resumas denove la elementojn de la kaŭzo kaj esenco de la hebrea ekzilo:

    1. Kunluteco de hebrea religio kun nacieco kaj teritorio;
    2. Malkapablo/maldeziro de sennaciaj hebre(id)oj alojiĝi en ĉirkaŭantajn kulturojn.
(paĝo 52)

Per ĉi tioj, Zamenhof proponas hilelismon kiel solvon neŭtral-religian kaj neŭtral-naciecan kaj al la hebrea demando kaj kiel solvon fakte celatan al pli larĝan popolon: tiu de la tuta homaro. Kaj oni ankaŭ aŭskultas ĉi tie Zamenhof-n proponi lingvan solvon por hilelistoj pere de lia Lingvo Internacia, Esperanto sen ĝin nomi:

Ĝia religio, penanta laŭeble ne deiri de bazo de hereditaj tradicioj, moroj kaj kutimoj, ne devas enhave en sia esenco ion genealogie-nacian aŭ teritorian, por ke ĝi de unu flanko povu libere evolui kaj disvastiĝi, kaj de alia flanko ĉesu servi en ĉio por eterna baro al siaj adeptoj.

... Ĝia nacieco, troviĝante en la plej plena sendependeco de religio, devas esti klare kaj definitive esprimita per realaj, naciaj signoj, sed ne per fikciaj, religiaj, por ke hebreoj ne devu jam persiste teni sin al la anakronismaj kaj ĉiun sencon perdintaj formoj de sia religio, kiel sola reciproka ligo, kaj por tio, por ke ili ĉesu pendi inter la ĉielo kaj la tero kaj konstante esti senpasportaj vaguloj, starantaj ekster ĉiuj popolaj grupoj, konstante altrudantaj sin jen al unu, jen al alia grupo kaj repuŝataj de ĉiu el tiuj ĉi grupoj ... Estontaj hilelistoj havos eblecon alkalkuli sin (se ili ekvolos) al diversaj popoloj, ĉar ili rekrutiĝos ... el diversaj popoloj, kaj sennacia hilelismo devigos neniun el ili malkonfesi sian nacion. Nunaj hilelistoj, restintaj pro historiaj cirkonstancoj senĉiu nacia fundo, ne havantaj sian propran popolon kaj ne havantaj ian eblecon enverŝiĝi en aliajn popolojn, devas fondi el si apartan popolon. Plimulto da hebreoj laŭ tradicia maniero tenas sin ankoraŭ al tiu opinio, ke hebreoj ankoraŭ nun faras popolon; komplete erara. Homoj, disĵetitaj tra la tuta mondo, ne komprenantaj unu la alian, ligitaj inter si sole nur per komuneco de religio kaj supozantaj ĉe si -- denove nur sur bazo de religio -- komunecon de origino, nomas sin hebrea popolo; sed nomi sin popolo ankoraŭ ne signifas esti popolo. La plej baza kaj elementa signo, liganta homojn en popolon, estas lingvo, ĉar tio ĉi estus rekta logika kontraŭparolo. Grupo da homoj, deziranta nomi sin popolo, devas antaŭ ĉio posedi sian lingvon, alie ĝi estos nur de popolo, ĝi estos popolo nur en senco negativa, tio estas ĉiuj ekzistantaj popoloj malkonfesos ĝin, kiel ion fremdan, sian propran "mi" ĝi ne havos; ĉiujn batojn, kiujn ricevas popoloj, ĝi akceptos plenmaniere, de ĉiu bono, estanta ĉe popoloj, ĝi akceptos plenmaniere de ĉiu bono, estanta ĉe popoloj, ĝi estos tute senigita.

... Ju pli alte staras lingvo kaj literaturo de ia popolo, des pli alte staras kaj des pli grandan estimon uzas ankaŭ popolo mem; ni hebreoj, tute ne havantaj nian lingvon kaj literaturon, estas en plena malestimo ĉe ĉiuj popoloj.

(paĝoj 53 - 56)

PARTO V

"Religio de hilelistoj forigos bazan kaj eterne agantan kaŭzon de hebrea ekzilo, kaj lingvo de hilelistoj forigos la plej pezan rezultaton de tiu ekzilo."
(paĝo 65)

Sed la solvo de la hebrea demando pere de hilelismo fine dependas de:

"punkto[n] de apogilo, tio estas, tian teritorion, kie ne nur hilelismo profitus la plej plenajn civitajn rajtojn kaj plenan liberecon de agoj, sed kie hebreoj-hilelistoj farus grandegan plimulton da loĝantaro ... tian teritorion, kie ĉiu konfesanta hebrean religion povus senti sin tute "ĉe si": teritorion, kiu ĝis konvena plifortiĝo de hilelismo en la mondo, povus servi rifuĝejo por ĉiu, kiu ie sur la terglobo en unu aŭ alia rilato suferas pro sia hebrea religio . . . Plenmano da fenicoj, perdinte patrujon, fondis potencan Kartagon, plenmano da frakasitaj trojanoj fondis grandan Romon, plenmano da elpelitaj holandoj fondis sud-afrikanajn respublikojn, plenmano da diversaj persukutataj protestantoj fondis potencajn Amerikajn Ŝtatojn, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ĉiu post frakasita vivo sekvas nova normala vivo ... nur ni solaj dum 2000 jaroj sur la tuta terglobo ne povis trovi rifuĝejon, ĉar kien ajn ni alvenus, ombro de Palestino, enlutita en nian religion, devigas konsideri nin fremdaj kaj provizoraj, kaj religie-genalogia ŝelo ne eblas al ni ĉiun influon sur ĉirkaŭantaj elementoj, kaj adone al ĉio tio ĉi multnombraj religiaj malpermesoj kaj dekretoj, kiujn neniu rajtas neniigi, faras por ni ĉiun provon al memstara praktika vivo tute neebla. Hilelismo deprenos de hebreoj malfeliĉajn katenojn, kaj tial tio, kio por talmudistoj estis ĉiam neebla, por hilelistoj fariĝos eksterodinare facila.
(paĝo 66)

Zamenhof ĉi tie traktas la signifon elhilelisman pri tiu grava "ie" je hebreeco en sia tuto. Sed post kelke da paragrafoj li ekspertizas tiun signifon je la individuaj hebreoj kiuj ne dezirus aŭ ne povus transloĝiĝi al tiu hilelisma "ie".

La solvo de la hebrea demando, kiu troviĝas en la kvazaŭ instituciigita "mem-malamo" de hebreoj, laŭ Zamenhof (kiun kaŭzas kaj speguligas la malamon fare de aliaj), estas la nasko de fiero pri onies hebreeco meze de la nuna naskiĝlando kaj plena partoprenado en ĝi laŭ onies hebreeco kaj fiero pri ĝi, tute samkiel la aliaj etnoj malplimultaj en ĉi aŭ tiu lando. La vojo pere de lia propono pri hilelismo al tiu solvo estas transformiĝo sinten- kaj pensocela je troe ankrita aŭ eĉ alĉenigita en la pasinteco al vizio je la estonteco. Post longa diskutado li resumas la sukces-kondiĉoj jene:

Ni resumas nun per mallongaj vortoj tutan esencon de nia projekto:

    1. PURIGI HEBREAN RELIGION per tio, por ke ĝi ĉesu esti por ni eterna malhelpaĵo en ĉio, kaj por tio, por ke ĉiu el ni povu sen hipokriteco kaj memkontraŭparolo malkaŝe kaj fiere konfesi sian religion kaj ekukadi siajn infajnojn.
    2. KREU POR HEBREOJ PROPRAN LINGVON por tio, por ke ni, se sorto jam destinis al ni esti popolo, ĉesu esti eternaj nuloj kaj spiritaj parazitoj inter popoloj.
    3. ELEKTI IAN DEFINITAN LOKON, kie povus koncentriĝi ĉiuj tiuj hebreoj, kiuj pro io decidiĝas elmigri el sia natura patrujo kaj volus vivi inter siaj.

Ĉar estas nenia ebleco klini tuj tutan hebreecon akcepti menciitajn tri punktojn, tial ni devas en sino de hebreeco fondi apartan komunumon, kiu aranĝus sian vivon laŭ tiuj ĉi punktoj kaj poste penus ensorbi en si iom post iom tutan ceteran hebrecon.

(paĝoj 76 - 77)

Zamenhof finaranĝas lian verkon komentante sur la sorto de cionismo kaj ties obsedema ligo nenecesa kaj fine malbonsorta kun je Palestinio:

En konkludo ni diros ankoraŭ kelkajn vortojn pri nia rilato al cionismo. Ni ne havas eĉ la plej malgrandan intencon konvinkadi hebreojn elŝiri Palestinon el sia koro, ĉar koncerne al tiu grandega rolo, kiun Palestino ludis en historio de hebreeco, simila celado ne nur restadus por ĉiam senfrukta, sed samtempe estus tute kontraŭnatura kaj sencela. Kiel lulilo de nia historia group, de nia "popolo", Palestino estos tiel same kara al hilelistoj, kiel ankaŭ al ĉiuj ceteraj hebreoj, kaj kiam hilelistoj dum la temporo fortiĝis, ili verŝajne celos akiri en sian propraĵon tiun peceton da tero, kun kiu estas ligitaj memoroj de juneco de nia popolo. Sed ĉe hilelistoj tiu ĉi Palestinoamo estos nur pietismo, sed ne solvo de la hebrea demando. Kiam homo aranĝis sin, materialan bonstaton kaj ĝeneralan estimon, -- tiam li povas celi al akiro de tiu kabano, en kiu li naskiĝis kaj pasigis siajn infanajn jarojn: sed se li celadon al kabano de juneco aliformigas en celon de sia vivo, se lin konstante persekutas idée fixe, ke vivo por li estas ebla nur en kabano de lia juneco, ke tial li nenie devas provi aranĝi sin, -- tiam li esterne restos malestiminda almozulo, kiel en materiala, tiel ankaŭ en spirita rilato. Hilelismo volas liberigi hebreecon de tiu ĉi malfeliĉa idée fixe, malfermi antaŭ hebreoj la mondon de Dio, devigi ilin deskui sian apation kaj ageme komenci laboron super si kaj sia estonteco; cionismo do, kontraŭe, plifortigas ĉe hebreoj tiun ĉi idée fixe, kiu estas tuta malfeliĉo de hebreeco. Jen kial agado de ĉionistoj per si mem devos esti nomita rekte malutila. Sed feliĉe afero estas alie, kaj agado de cionistoj alportos al hebreeco konsiderindan utilon; tiu la plej plena fantaxio, kiu enestas en ĉionismo, rapide krevos, kiel sapa veziko; sed elvokita de ĉionismo vekiĝo de popola (aŭ pli precize grupa) memkonscio kaj celado al sia savo restos kaj alportos bonajn fruktojn. Cionismo mem, se ĝi foje transiris en la manojn de intelektularo, pli aŭ malpli frue neniigos cionon kaj savos hebreecon.
(paĝoj 77 - 78)

Ĉe la fino de tiu broŝuro ne trovas ni, feliĉe, la finon de la pens-evolucio de Zamenhof je la alie larĝa temo de "solvoj sociaj", ĉar post nur kvar jaroj li elpensos kaj publikigos pri pli alta kaj vasta solvo plur- aŭ tut-popola: lia artikoloj kaj broŝuroj pri Homaranismo montras klare kaj efike la evoluadon en la menso de Zamenhof pri solvoj al triba postvivigado al postvivigado mondvasta -- kultura kaj lingva (kaj alie) de ĉiuj popoloj -- kaj montras kompreneble ke, laŭ la spirito de lia kunveniganta lingvo, li celas al tuta, sennacia (aŭ pli vere "sennaciista"), spirituala gefrataro.

Venant-numere, mi celas do komenti la naciistajn maljustaĵojn de tribaj malkongruecoj de la cionismo kiu rezultigis la ŝtaton de Izraelo, pere de la penso de Zamenhof kaj ankaŭ pere de resumo de grava libro de 2005 La unu-ŝtata solvo: Breĉo pacocela je la izrael-palestina senelirado ["The One-State Solution: A Breakthrough for Peace in the Israeli-Palestinian Deadlock"] de usona politikologo Virginia Tilley.

rB

Footnotes

1Klaku sur la ligoj subaj por legi la artikolojn en la Nica Revuo fare de N.Maimon pri la historio de Hilelismo:

Parto 1
Parto 2

BIBLIOGRAPHY

Holzhaus, Adolf., Hilelismo, kolaterala volumo ruslingva/esperantlingva ГИЛЛЕЛИЗМ: Проект решения еврейского вопроса (Hilelismo: Projekto pri solvo de la hebrea demando, fare de L.L. Zamenhof, 1901), Fondumo Esperanto, Helsinki, Suomio, 1972.


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Kvin

1998 RJL Brisebois
Tenante la torĉon alte por provi pli klare vidi la pasejon supren, Jesper rimarkas ke la alie glataj rok-muroj iomete ondetumas je siaj flankoj kiam li rigardas rekte al la supro kiam ĝi estas ete antaŭ li kaŭze de la diagonal-aspekta alsuprado. Nur kiam li palpas la muron li malkovris ke temas pri breteto mallarĝa kaj mallonga ĉizita el la muro. Kaj, ĉar li ne kapablas mane atingi la kontraŭ-muran breteton, temas pri ia grimpilo eskalona-stila. Post kelkaj momentoj, li apudmetas la torĉon, prenas ŝnuron el la dorsosako, kunligas finon de la ŝnuro ĉe unu el la ŝultro-rimenoj kaj kaj ligas la alian finon ĉirkaŭ lia talio, lasas la torĉon kaj grimpas mane kaj piede ĝis li metas lian piedon sur la unua breteto kaj, ŝanceligante iomete ĝis trovante ekvilibron per manpremo ĉe la kontraŭaj muroj, saltis ĝis la kontraŭa, pli alta breteto post kelkaj momentoj por repoz-paŭzi.

Atingante la finon de la vertikala tunelo kie troviĝas la plankareo de la nova kaverno, Jesper rimarkas ke estas rokaj muretoj kiuj elŝoviĝas strange el la alie glataj muroj kaj, ĉar la lumo abundas pro la kavern-buŝo nur dudeko da ulnoj for, li inspektas la formacion proksime. Temas pri rok-pecegoj, supre-rondaj kaj sube-plataj, du ulnoj longaj kaj larĝaj kaj duon-ulne dikaj kiuj formigas ian krudan skatolon tri-flankan: fingrosentante la randojn de la rokoj, li rimarkas ke ili certe estas ĉizitaj kvankam el la sama rok-speco. Per granda peno li unue levas la supran rokon ĝis liaj ŝultroj kaj tuj puŝas ĝin for de la aliaj pecoj. Bruege ĝi falas teren kaj Jesper rigardas la enon de la skatolo kaj vidas malpli grandan, maldikan skatolon arĝent-koloran starantan sur-rande. Sur la supra rando estas mantenilo kaj du bukoj kaj li do levas ĝin el la skatolo per la mantenilo kaj facile metas ĝin surtere antaŭ li.

Inspektante la bukojn kaj mantenilon dum li surĝenuiĝas, venas al lia menso ke oni nomas la skatolon "valizo" kaj ke oni antaŭlonge uzis tian ujon por porti vestaĵojn kaj ankaŭ dokumentojn -- li memoras la malnovajn, kadukitajn librojn kaj revuojn de la vilaĝa lernejo en kiu li vidis fotojn kaj dezegnaĵojn de tiaj ujoj. Estas ankaŭ etaj imagoj sur la valiz-flanko inter la braketoj de la mantenilo: flava sunoruĝa super sagopinto (la pinto montranta la sunon). Jesper interpretas la signifon de la imagoj diri "la sago montras la supran direkton, al la suno, la ĉielo") kaj do remetas la valizon surtere por ke la sago montras la plafonon de la kaverno. Li fingris unu bukon kaj ĝi malagrafas kaj post li faras same al la dua, sube du etajn butonojn lumiĝas verte meze de la bukoj. Jesper premas unu el ili, post alia, sed nenio okazas. Li sekve premas ilin kontraŭorde. Nenio okazas. Li tiam provas premi ambaŭ samtempe. Subite, ventŝuŝon li aŭdas dum li rigardas la superan parton de la valizo leviĝi lente.

En la valizo vidas Jesper pli malgrandan skatolon valiz-ŝajnan ĉar ĝi ankaŭ buketojn posedas -- li zorge demetas tiun valizeton de la firme-tenanta materialo kaj rigardas ĝin. Remetante ĝin sur la interno de la granda valizo, li samtempe fingras la buketojn kaj ĝi ventŝuŝas sed ne mem malfermiĝas. Li do levas la superan parton kaj li vidas glatan, malbrilan sufacon, kaj sur la suba parto troviĝas pluraj dekoj da deprimeblaj butonoj fingropint-grandaj sur kiuj literoj kaj ciferoj aperas. Tuj la valizeto bruas! Ĝi ronronumas kaj post malmultaj momentoj li ekvidas tekston sur la glata, malbrila surfaco kaj poste kolorojn, imagojn de homoj, konstruaĵojn, pejzaĝojn. Sekve, vizaĝo de homo aperas. Busto de viro nun plenigas la vidilon -- viro tridekjareca, nek eŭropa, nek azia, nek afrika, sed ja tiujaspekta samtempe. Nenio okazas plurmomentojn. Sekve, unu el la butonoj eklumumiĝas ruĝe! Jesper premas tiun butonon. Ekparolas la busto!

La lingvon parolatan Jesper ne komprenas -- ŝajnas ke li rekonas unu aŭ du vortojn el la tri frazoj parolataj, sed la tuton li ne kaptas. Post kelkaj momentoj, ortogramo vertikala aperas sur la ekrano havanta liston da vortoj en diversaj alfabefoj kaj signoj kaj pluraj butonoj eklumumiĝas. Jesper rigardas ĉi tion mire, ne sciante kion fari. Tiam, li vidas sagopinton movantan lente de la centro de la ekrano ĝis la listo kaj ĝi elektis vorton el la mezo. Tuj la busto ekparolas malsimilan lingvon, ĉi foje tute malkonata de Jesper. Li do decidas premi la lumumiĝadantajn butonojn por provi elekti alian lingvon. Li sukcesas movigi la sagopinton kaj elektas "English" kaj tuj la busto parolas al li la jenajn vortojn:

Welcome to Terranet! You have activated this portable computer system and will be required to successfully complete the orientation course contained within in order to be able to log onto the network for complete access to all available databases. In the meantime, please press the START button on the keyboard and select "NAVIGATING THE SYSTEM" to learn how to operate this portable computer."

[Bonvenon al Terareto! Vi ekis ĉi tiun sistemon komputoran porteblan kaj vi devos suksece kompletigi enkondukan kurson pere de ĉi tiu maŝino por rajte aliri al la donitaĵaro de la retego. Intertempe, ni petas ke vi premu la EK-klavon kaj elektu la KIEL NAVIGACII LA SISTEMON por lerni kiel komputori."]

Post legado kaj plua ekzamenado de la klavaro, li premis la EK-klavon kaj zorge sekvas la konsilojn de la "help-skatoloj" aperantaj sur la ekrano dum la kurso. Post preskaŭ du horoj, li facile komprenas la funkciojn de la klavojn kaj eĉ havis la okazon rigardeti la enhavon de pluraj el la disketojn spegul-aspektajn kiuj estas zorge pakitaj ĉirkaŭ la komputoro. Li rigardas la montojn ekster la buŝo de la kaverno kaj rimarkas ke la suno jam ŝanĝis pozicion en la ĉielo kaj malmulte da la post-tagmezo restas. Kaj, rememorante Roherinon, Jesper pakas la komputoron, mallevas ĝin perŝnure ĝis la tero el la buŝo de la kaverno kaj malgrimpas ĝis la tero de la kaŝita kaverno kaj fine eliras el la surtera kaverno, surdorsigis la valizon, kaj reiras al la kanjono kie atendas lia ĉevalo fida. Roherin' aŭdas la fajfita melodion de Jesper plurajn minutojn antaŭ ol ĉi tiu reniras la kanjonon kie la ĉevalo pace atendas, nun susuranta la voston.

Ĉar Jesper nun celas tranokti tie por pli ample esplori la enhavon de la komputoro (en lia letereto al lia patro li diras ke li eble tranoktus je lia foresto) li decidas trovi ian ŝirmejon apudan kontraŭ la vetero (eble pluvos dum la nokto, laŭ la aspekto de la vespera ĉielo). Neniaj kavernetoj troviĝas en tiu kanjono, do li decidas reiri kune kun Roherin' al la kaverno, provante iel trovi alian vojon per najbara kanjono al la kavernejo. Li do preparas liajn kunportaĵojn kaj surĉevaliĝas, kaj la juna homo kaj besto, sortinte la kanjono, prenas la vojon alvalan por esplori iom plu.

Ĵus antaŭ la sunsubiro, Jesper trovas larĝan sed malprofundan kaveton, laŭ la vojo alvala, kie la suba muro servas kiel plafono dek-ulne larĝa kaj kie Jesper facile ŝirmas sin kaj Roherinon kontraŭ la vetero.


KORESPONDAĴOJ

Jen artikolo el delonga kunvojaĝanto "hilelista", Armando Zecchin, el Italio. Ĝi komentas la ĉef-artikolon pri La kodo de da Vinci en la antaŭa (42) numero de Hilelisto.

Pri la taskoj de virinoj en la unua kristana komunumo

Per la sia artikolo en Hilelisto numero 42, Rajmond Brisebois helpas konigi la intrigon de la romano The da Vinci Code, plurfoje difinita de la aŭtoro mem historia reprilaboraĵo bazita sur historiaj dokumentoj. Kiel oni scias, Dan Brown plezuriĝas provi persvadi la leganton, ke je la komenco en la kristanaj eklezioj viglis, se ne elstaris super ĉio, iu principo virina, per kiu (ekstremsinteze dirite) ne povis ekzisti diferencon de funkcioj inter viroj kaj virinoj. Kaj tio videblas ankaŭ el la fakto ke Jesuo mem edziĝis kaj seksumis kaj filiigis kun Maria Magdalena.

La celo di tiu mia noto ne estas montri la nekonsiston de la supozigita historia intriga enhavo de la romano. Nun mi volus direktigi la forumanan hilelistan legantaron al iuj komentaj konkludoj de nia kunordiganto. Tiu ĉi fakte grimpas tezon el kiu, laŭ tio kio mi provas kritike evidentigi pli sube, necesas iomete malgrimpi. La tezo de Raymond Brisebois estas, ke rilate al iuj konsekvencoj de tiu "virina principo", D. Brown meritas atenton kaj konsenton: nome ke efektive en la unua kristana eklezio viro kaj virino plenumis la samajn oficojn, rilate pastrecon kaj sacerdotecon, kaj tion li elprovus aparte la leteroj de s. Paŭlo.

Plaĉas, ke R. Brisebois, apogita sur aliaj kontraŭfluaj studuloj de Sankta Paŭlo, defendas Paŭlon el la akuzo, iom senpripensa, de kontraŭ­virismo kaj eĉ mizogineco. En tio li havas certe mian konsenton, ne nur mian ĉar estas komuna eklezieca interpreto pri la sinteno de Paŭlo rilate la virinon. Sed nia konordiganto iras transe! Transe . . . ĝis opinii kaj opiniigi, ke en la unua kristana eklezio la taskoj, ĉiuspecaj, estas komunaj inter viroj kaj virinoj. Egaleco de taskoj samecus kun egaleco de rajtoj! Egaleco de digneco samecus kun egala praktiko de la pastra kaj responsa direktado de la komunumo!

Li ekspluatas, por tion subteni, siajn konojn pri Biblio kiujn li citas korekte. Korekte, sed estas rilate ĝiajn interpretojn ke nepras nova komento por evitigi al la leganto misinformojn kaj erarojn. Konvenas, kiel antaŭparolo, liberiĝi el miskompreno: egaleco de digneco ne ekskludas malsamecon de funkcioj. Oni miras, per tuja kaj malavara miro, ke en la katolika kaj ortodoksa eklezioj la sacerdota funkcio estas rezervita nur al la vira homo kaj oni kredigas ke tio naskiĝas, kaj siavice naskas, el la fakto, ke tiuj eklezioj konfesas malsuperecon kaj netaŭgecon de la virino aŭ kutimas ŝin duarangigi.

Oni permesu, ke estu antaŭmetate, ke neniu, laŭ kristanismo de tiuj eklezioj, rajtas aŭ entenas intrinsekajn kapablojn kaj dignojn por siasponte kaj sianature aspiri kaj pretendi sacerdotigan ordinon. Eĉ la vira stato ne posedas tian rajton kaj postulitajn dispoziciojn. Kaj tio facile kompreneblas se oni konsideras la senlimajn malsamecon kaj distancon inter homo kaj Dio. Ĉu kelkaj ne memoras ke, laŭ la Malnova Testamento, Dio mem elektis Aaron kaj ke en la Nova estas dirate, de Jesuo mem, al la disĉiploj "ne min vi sed mi vin elektis"?

Ĉar neniu posedas tiajn intrisekajn kvalitojn, Jesuo elektis inter personoj el si mem neelekteblajn, kiuj havas do nek rajton nek intrinsekajn kvalitojn; kaj elektis la viron! li povis elekti la virinon. Tio okazas nur pro lia volo (ne do pro malpli valoro de la virino) kaj samtempe tia elekto signifas kaj montras daŭre kaj kontinue ke nur tiu elekto rajtigas ĉar neniu rajtas kaj estiĝas digna el si mem. Tia elekto konsciigas ĝuste pri tio: ĉio mankas al la viro kaj al la virino por digne kaj rajte akiri la tasko-funkcion de porparolanto kaj aganto je nomo de Kristo!

Post tiu antaŭparolo, oni vidu sur kio Brisebois apogiĝas por inokuli, ke en la unuaj komencoj de la kristanismo viroj kaj virinoj havis la samajn taskojn inkluzive de sacerdotaj funkcioj. Li forfuĝe analizas tekstojn de la Paŭlaj leteroj (Kutime Paŭlo estas akuzata de mizoginismo. Ĉi-foje li prenas sian venĝon!), el kiu rezultus, ke Paŭlo ĉampionas en la estimo kaj elstarigo de virino se komparate kun la rabenoj en kies doktrinoj li instruiĝis: rabenoj malestimis kaj forigis el sanktaĵoj virinojn, Paŭlo male ilin akceptas kaj egaligas en ĉiuj sanktaj funkcioj en la kristanaj medioj eĉ en tiuj pastraj kaj sacerdotaj.

Brisebois sin servas de la teksto de Rom 16:7 "Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi". Kelkaj sin lasas impresi de tiu konataj (= elstere estimataj) inter la apostoloj" kaj ŝajnas kredi ke Paŭlo atribuu al ili la saman gravecon de la "apostoloj". Responde precizendas tamen ke tiam ne jam oni kutimis distingi la sencon, kiun ni hodiaŭ dirus teknikan se referatan al la dekdu, el tiu komuna de "prizor­gantoj, enĝaĝitoj" en la senlaca anonco de la evangelio. Tiu Skriba versego montras nur estimon de Paŭlo al ilia agado, ne la apostolan karakteron de la virino Junio, nome tiu ĉi praktikis sacerdotajn funkciojn. Ankaŭ aliloke en la Nov-testamentaj Skriboj la vorto apostolo estas plenumata laŭ la supre indkita signifo.

Ankoraŭ estas utiligata Fil 4:2 kie Paŭlo instigas por ke repaciĝu la du virinoj Eŭdia kaj Sintiĥe "kiuj kunlaboris kun mi en la evangelio kune kun Klemento". En kiu kunlaboro? Certe en la anonco de la evangelio kaj prizorgado en la komunumo: ne estas dirate, ke ili havis pastrajn funkciojn! Se "kunlaboris" povas ankaŭ signifi aŭ enteni memengaĝe "prediki", oni sciu ke la predikado-anonco estis/estas, laŭ evangelio, rajto kaj devo (kaj ĝojo) komuna, nesole pastraj.

En Rom 16:1 Paŭlo rekomendas Febe/n, kristanan virinon, ĵus venintan en Romon el Kenkree en kies kristana ekomunumo ŝi deĵoradis. Ŝin li laŭdas kaj nomas "dia­kono". Hodiaŭ la termino "diakono" indikas la unuan ŝtupon de la plurgrada sacerdoteco; se tias kia estis la signifo de la vorto? Tiam la senco encentriĝis en servisto kaj helpanto, prizorganto, kiu estis la signifo ankaŭ en vortouzado ĉe samtempaj paganaj kultoj. En la Romara "diakono", Febe ne aperas ordenita per hierarkia digneco.

En Rom 16:3 kaj 1Kor 16:19 Paŭlo (tekstoj cititaj) salutas kaj parolas pri la geedza paro Priskila kaj Akvila pro la servoj kaj helpoj je kiuj li ĝuis per ili, dum en Agoj 18:26 estas dirate ke tiu hebrea diaspora duopo aŭskultis kaj pliinstruis Apolon, hebreon evangelianoncanton en sinagogoj: rezultas, ke en ilia domo kuniĝis la kristana komunumo. Neniel estas dirate ke ili, aŭ nur Priskila, estis "estroj", aŭ revestitaj je sacerdoteca rangeco.

Oportunas la citaĵo de Gal 3:38, el kiu aperas la nova homvizio de kristanoj kiuj konsideras la homojn egalaj en la digneco (ne estas judo kaj greko ... ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo). Kondiĉe tamen, ke el ĝi oni ne magie superkampus, ke la samaj homoj havas aŭ povas havi saman eblecon akiri hierarkiajn ŝtupojn. Ĉi tie fakte la egaleco koncernas la homan dignecon. Diversa interpreto estu troigo kontraŭkonteksta.

"Paŭlo do", konkludas nia kunordinanto, "ricevis de la antaŭa eklezio la praktikon por inkluzivi virinojn en pastraj agadoj de kateĥizado, profetaĵo, loka estrado de eklezio, kaj vojaĝanta evangeliismo". Se ne estus pro tiu "pastraj agadoj", oni rimarkigus ke tio sammaniere okazas eĉ hodiaŭ ĉar ne temas pri io sacerdoteca aŭ hierarkieca eksluzivaĵoj. Eĉ la bapto povas esti konfekciita de nepastro, eĉ de nekredanto se tiu intencas fari kion faras la eklezio.

Ĉu la eklezio perdis ion propran de origina eklezio kiam ĝi ne akceptas ordini virinojn, laŭ pretendaj asertoj de Brown? Ĝi ne perdis ĉar neniam okazis virinaj sacerdotecaj funkcioj aŭ taskoj dum la vir-ordinado daŭrigas indiki ke neniu rajtas kaj dignas pastre alproksimiĝi al Jesuo Kristo. Kaj oni povas konsenti kun Brisebois, ke Paŭlo ne estis misogino.

Zecchin Armando


Komenteto de la kunordiganto

Post ricevo de la supra reag-artikolo de Sinjoro Zecchin, ni korespondis unufoje pri la enhavo de niaj artikoloj kaj, kvankam ne partoprenante saman opinion pri la interpreto de elektebleco [el-dia] de virinoj je sacerdotaj kaŭ pastraj oficoj kristanaj laŭ la sanktaj skribaĵoj kaj la tradicioj al ili ligataj, ni tamen amike ja konsentas daŭrigi la debaton. Mi kore dankas Sinjoro Zecchin pro lia artikolo kaj partopreno en Hilelisto.


El Nov-Zelando mi ricevis decembre sinprezentan leteron kaj folieton el PAX ANIMI (latine: "spirita/mensa paco") pere de ties kunordiganto Anthonia Maria (Tonny) Jansen-Berkhoff. Ŝi priskribas la celo de sia organizo esti: "establi socion, kie la iloj de militado kaj milito aboliciitaj estas". Ŝia adreso estas: PAX ANIMI P.O. Box 11276 Wellington, New Zealand. Al ŝi mi sendas ekzempleron de ĉi-numera organo.


Finkomente, mi deziras al miaj legantoj dankojn multajn pro la lastaj kvin jaroj -- hodiaŭ estas ja la kvina datreveno de mia kunordigantiĝo de HEK, post forlaso de la afero de Mato Špekuljak, la fondinto de kaj la Hilelista rondo kaj HEK.

Ĉi tiu numero de Hilelisto estas la dek-sepa de mi redaktita kaj unu el la plej longaj, pro la partopreno de unu el vi, la legantoj. Mi ja ĉiam pretas aperigi viajn artikolojn, provize ke ili kongruas teme al la spirito de hilelismo/homaranismo kaj ne estas pli ol 1500 vortoj. Kvankam mi iam (kiel ĉi-foje) devas prokrasti la publikig-daton de la organo pro diversaj kialoj serĉad- kaj verk-riltaj, por mi estas granda ĝojo priverki ĝin, ĉar mi ŝatas la laboron kaj emas al verkado kaj al mi donas la plej bonan okazon verki esperant-lingve krom afiŝi en elektronikaj forumoj kiel la USENET-a soc.culture.esperanto aŭ unu el la YAHOO!-aj grupoj. Antaŭ pluraj jaroj, mi diris ke mi pretas daŭrigi la aferon HEK-an tiom longe kiom mi interesiĝas verki pri diversaj HEK-rilataj aferoj. Tio ĉi intereso ankoraŭ viglas kaj iom pli viglas kiam mi ricevas reagojn al miaj artikolojn samkiel tio de Armando.

El kanado kore salutas,





Kunordiganto
Hilelisto Esperanto-Komunumo


PREĜO

Psalmo de dankado.

1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
2 Servu al la Eternulo kun ĝojo,
Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio;
Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas,
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado,
En Liajn kortojn kun laŭdado.
Gloru Lin, benu Lian nomon;
5 Ĉar la Eternulo estas bona;
Lia favorkoreco estas eterna,
Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.



Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1 1