HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 44

Pasko 2008


Pri alia voĉo ankoraŭ krianta en la dezerto

En la lasta ĉef-artikolo de tiu ĉi organo, la bazan mesaĝon de L.L. Zamenhof en sia 1901-a broŝuro Hilelismo ni prilegis kaj, rimarkante la kontraŭ-cionistajn argumentojn kaj konkludojn de la aŭtoro, li mem judo, ni ekkomprenetas lian celon finan por socioj, etnoj, kulturoj, kaj lingvoj, temoj pri kiuj li multe pripensadas kaj priverkas dum lia vivo.

Gravas, pro pluraj kialoj nuntempe rilategaj, ke oni konsideru eblan interpreton de la zamenhofa filozofion ĉirkaŭ la problemo palestin-israela, kiu ŝajnas tiom afekti la interrilatojn okcidenti-islamiajn, speciale post la eventoj de la 11-a de septembro 2001. Mi celas ĉi tiun esploradon ĉefe ĉar mi kredas ke la zamenhofaj kredoj intern-ideo-fontaj kaj inspiraj tre proksime rilatas al la konsidero de relativa justeco ĉiuflanke de la citata problemo, ĉu pro la zamenhofa humanismo, ĉu de la lia judismo specife per la lenso de la de zamenhof kompreno de la mislogiko kaj neprigantaĵoj de la konsekvencoj "malhilelismaj/malhomaranismaj" de ia ajn venka cionismo. Mi esperas ke la leganto komprenos nenian alian celon ĉi-artikolan ol tiu deziranta nur trovi rimedojn por diskuti plue pri la problemo kaj popece kunigi solidan solvon por justecon -- kaj por la palestinanoj kaj por la israelanoj, ĉar tio estas mia nura motivo.

El la unua ĉapitro "Frontante faktojn" de ŝia verko (citata sube kaj en la bibliografio), Virginia Tilley skribas kaj mi plene subtenas kaj elĉerpas kongruan inspiron:

... ĉi tiu verko pridemandas kredojn cionistajn kiuj engaĝas potencajn emociojn. Mi celas nenian malrespekton al tiaj emocioj, eĉ se ia ofendiĝo okazus aŭ estus nepra. Mi nek celas nenian malatenton al la juda nacia sperto dum mi penas engaĝigi centrajn judajn zorgojn je azilo kaj kultura prezervado ... Dum mi rekonas tiajn sensivojn, mi tamen dezegnas limon kiam judaj emocioj rezultigas akuzojn de kontraŭjudismo de ia ajn kritiko de Israelo aŭ de diskuto de unu sekular-demokrata ŝtato Israel-Palestina. La internacia komunumo devas ankaŭ kolektiĝi forte por alfronti tiajn atakojn. Kontraŭjudismo estas ia malbono kontraŭ kiu mi batalas post kiam mi iĝis plenkeskula, sed la akuzo de kontraŭjudismo ne plu rajtas esti farita por minaci kaj saboti laŭ-principajn enketojn temantan novan estontecon por la revo cionista -- speciale kiam tia revo mem nun tiom bezonas estontecon.

rB


La plej sukcesa, plej ankoraŭ altirantaj el la zamenhofaj pensoj temas pri la gvida principo de la lingvo Esperanto kaj de lia filozofio hilelismo/homaranismo nomata la "interna ideo". Kaj ĉi tio estas kio? Pere de la vortoj de Zamenhof mem, el lia Malfermo-parolodo ĉe la Tria Universala Kongreso en Kembriĝo, Britio (1907) la "ideo" estas la jena, ekita de la demando pri kial esperantistoj emas kongresi:

. . . Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri Esperantaj lingvaj demandoj? Ne! tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en Esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial — por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, — ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke ĉiu Esperantisto restas homo tute libera kaj unuj Esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj Esperantistoj. Sed se la simpla praktika Esperantisteco, t.e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado.

(elstarigoj fare de rB)

La aksaj frazetoj en tiuj paragrafoj estas "pro komunehoma celo" kaj "unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado". Jen la nuda, pli klara kaj konciza signifo de la alie iomete kaptebla interna ideo. Restas, do, tre kompreneble ke la rilata celo internide-kondukata de Zamenhof laŭ la hilelismo/homaranisma filozofio estis destinata al interkultura nocio kaj ne limigita al unu aŭ alia nacio, kulturo. Pli precize, oni povas senhezite aserti ke Zamenhof, iama cionisto fervora dum la infanaj jaroj de tiu ĉi movado, fine, ĉirkaŭ 1887, la jaro de sia ekpublikigo de la lingvo Esperanto, sin eltiris el tia agado sia-triba kaj donis el si al tiu komunehoma ideo renomata post dudek jaroj homaranismo.

Tia estis la revo, kiun la juna Zamenhof revis, pro amo al sia popolo, pro zorgo pri ĝia sorto, kaj en ĝi li enigis sian energion, sian junan flamecon. Multe li laboris por la reviviĝo de la juda nacio. Kaj dum lia patro, la tro severa cenzuristo, forstrekis en Varsoviaj gazetoj ĉiujn aludojn pri reveno Palestinon (kvankam la registaro ne malpermesis skribi pri tio), la filo -- male -- varbis por la cionista ideo. Granda aktiveco estis tio, dum la unuaj tagoj de "Ĥibat-Cion", kiam ĝiaj adeptoj estis malmultnombraj kaj la grandega plimulto de la popolo kontraŭstaris. Kontraŭstaris la asimilistoj, la piuloj, la kleristoj, preskaŭ ĉiuj -- eĉ la plej multaj hebrelingvaj verkistoj. Agrabla estis al Zamenhof tiu tempo, kiam elkreskis la unua cionista movado, kaj ĝi restis en lia memoro kiel bela travivaĵo. (Vidu lian leteron al A. Michaux en "Leteroj de Zamenhof", I, p. 108). Pli poste li forĵetis tiun ideon, ĉar (li diras en la sama letero) li konvinkiĝis, ke la ideo kondukos "al nenia celo". Tiu malkredo verŝajne ne venis subite. Iom post iom ĝi disvolviĝis. La definitiva decido forlasi la movadon okazis en 1887, kun la apero de la Unua Libro pri Esperanto. La kaŭzoj estis ideologiaj, kiel li klarigis detale en la ruslingva broŝuro "Hilelismo" (Peterburgo 1901; la manuskripto troviĝas en la Hebrea Biblioteko en Jerusalemo). Li tie diras, ke la cionismo estas revo nerealigebla -- unue, ĉar la hebrea lingvo ne estas viva, kaj se ne ekzistus la juda religio, ĝi jam delonge estus mortinta; due, la cionismo eraras en sia koncepto pri la juda naciisma sento: la judoj en la diversaj landoj ne havas komunan bazon krom la religian; trie, Palestino estas tro malgranda -- ĝi entenos proksimume nur du milionojn -- do la tuta juda demando ne estos solvita.

el La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Parto II

La principaro esprimata pere de la internidea filozofio regas la tutan verkaron de Zamenhof kaj pli konkrete ankriĝas en la fina ekspozicio, de post 1906, kiel li renomis "homaranismo"-n. Ĝis tiu jaro li provis vane inter konatuloj samgentaj (ĉu esperantistoj aŭ ne) varbi pri hilelismo sed je la fino forlasis la trib-centratan hilelismon kaj anstataŭe verkis multe pri homaranismo.

El la antaŭparolo de la Holzhausa traduko de la 1901-a broŝuro, Vilho Setälä raportas pri rekta atesto de la definitiva transformo de la zamenhofa penso al homaranismo, pere de la vortoj el 1921-a poŝtkarto sendita al Ivan Krestanov fare de la vidvino de la majstro, Klara Zamenhof:

Estimata sinjoro. Vian poŝtkarton de la 3/XII mi ricevis ... Bedaŭrinde, la petitan broŝuron "Hilelismo" mi ni povas al Vi sendi, ĉar laŭ la deziro de mia kara formortinto tiu ĉi verko ne devas esti pli disvastigita en la mondo, ĉar ĝin anstataŭas Homarismo [(sic)], al kiu li en la lasta tempo dediĉis sian vivon ..."
Homaranismo, do, estis la fina nocio internidea de Zamenhof ĝis la fino de lia vivo en aprilo 1917. Ni jam legis lastnumere pri la celoj de hilelismo; ni nun legu pri la celoj de homaranismo, laŭ la vortoj de Zamenhof mem:

La Homaranismo estas celado al pura homeco kaj al absoluta intergenta justeco kaj egaleco. En ĉiu lando tiu gento, kiu prezentas la plimulton kaj kutimis regi super la aliaj gentoj, longe ne komprenos la homaranismon; sed neniu gento povas scii, kio estos kun ĝi morgaǔ, kaj, pli aǔ malpli frue, ĉiuj honestaj homoj konvinkiĝos, ke regado per fortoj konvenas al bestoj, sed ne al homoj, kaj ke paca vivado sur la tero kaj ĉeso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco absoluta, egala por ĉiuj gentoj, lokoj kaj tempoj. Tian justecon penas esprimi la Deklaracio de la Homaranoj.

(citaĵo el kaj la artikolo de A. Künzli kaj la libro Mi estas homo (paĝoj 174-175) de la subpremita (ĝis 1959) dua parto de la planita alparolo de Zamenhof ĉe la Ĝeneva UK en 1906)

Por plene ŝati la evoluon kaj la signifojn de la ŝanĝoj al homaranismo el hilelismo ni legu pli larĝan eksplikon de la konsistoj de ĉi tiu, specife temantaj popolojn, naciojn, kaj lingvojn laŭ la vizio de Zamenhof:

La principajn enkondukajn klarigojn sekvis la efektiva Deklaracio de Hilelisto, kiu postlasas la impreson de imitita kristana kredokonfeso. Ĝi konsistas el 12 dogmoj kaj el unu aldonaĵo. Laǔ la hilelismo, hilelisto komprenas sin kiel homo en si mem, por kiu ekzistas nur idealoj pure homaj (sed ne unuflanke naciaj kaj religiaj). Hilelisto kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj konsideras, ke ĉiu homo estas taksebla nur laǔ ties persona valoro kaj agoj, sed ne laǔ lia (nacia aǔ religia) deveno. La hilelisto kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aǔ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, do la lando devas esti je la dispono al ĉiuj, kiuj vivas en tiu lando, sendepende de nacieco aǔ religia kredo. En tiu kunteksto Zamenhof klopodis distingi la nociojn popolo, gento, lando, patrujo, regno, lando, nacio, regnanaro, landanaro, ktp. kaj sugestis, ke ĉiu ŝtata kreaĵo, anstataǔ esti nomata laǔ la nomo de unuopa popolo aǔ nacio, portu 'neǔtralan' nomon. Laǔ tiu modelo Ruslando do nomiĝu Peterburgregno, Francio nomiĝu Parizregno, Polujo nomiĝu Varsovilando, ktp. Li montris sin konvinkita, ke tiu solvo signife malpliigus la nacian ŝovinismon. Al Zamenhof tre plaĉis tiel nomataj neǔtralaj landnomoj kiel Svisujo, Belgujo, Aǔstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo, Alĝerio, kiujn li konsideris kiel modelojn por la nomigo de regnoj aǔ ŝtatoj.

Koncerne la uzadon de lingvoj Zamenhof rekomendis, ke private en familio ĉiu homo parolu kian lingvon aǔ dialekton li volas kaj konfesu kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neǔtrale-homan kaj vivi laǔ la principoj de religio neǔtrale-homa. Ĉiun provon altrudi unu lingvon al aliaj homoj Zamenhof rigardis kiel barbarecon. Zamenhof ja agnoskis la diversecon kaj la ekzistorajton de la gentoj kaj nacioj, sed aliflanke li komprenis la mondan loĝantaron kiel tutecon kvazaǔ sennaciecan.

(Citaĵo el De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof, de Andreas Künzli, 2006)

Jen, do, kerna elpensigo de la soci-politika kaj soci-lingva teorioj de Zamenhof laŭ hilelism-homaranismo, kiu celas al kunigo de popoloj ene de ĉi aŭ tiu regiono aŭ lando malgraŭ ties lingva aŭ etna devenoj, anstataŭ ol al etna apartiĝado. La demando nun staras antaŭ ni pri kiel la homaranismajn principojn ni interpretus laŭ la palestin-israela demando.

Laŭ la supraj citaĵoj, estas evidente ke la tuta celo de la cionistoj, ĉe Zamenhof, estis iluzia kaj ne merit-plena, kaj ne nur pro la geografiaj, historiaj, loĝistikaj kaj socio-politikaj kialoj menciitaj de li en la broŝuro de 1901. Cionismo estis nenecesa liaopinie ĉar, laŭ la principoj de homaranismo, emo al apartiĝo etna aŭ lingva estas kontraŭ-produktema maniero pacigi aŭ amikigi sociojn. Oni mem plene rajtas aserti plurflanke ke la "hebrea demando" celata de Zamenhof en sia 1901-a broŝuro ankoraŭ ekzistas, ĉar en la eksa Palestino kie la ŝtato Israelo baraktas senĉese jam pli ol ses jardekojn por vane respondi al tiu demando, la estonteco portos nur pligrandiĝantan malĝojon al ĉiu tiulanda se la kulturo de perforto ade regas la korojn kaj animojn de la batalantoj. La nura solvo nun evidentas, kiel proponata sube, el ambaŭ-flanka solvo unuiĝinta anstataŭ la jam longe formortinta (eĉ mortnaskita) plano de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj krei du ŝtatojn tie, kie nur unu ĉiam estis fundamente bezonata.

Antaŭ pluraj monatoj, mi rimarkis novan libron en la domo. Pruntedonita lastatempe al mia edzino de unu el ŝiaj amikinoj/kunlaborantoj ĉe florista butiko, la bel-aspekta libro kaj ties titolo altiris min al legado. Temas pri la plej lasta verko de mondfama aŭtoro Vikram Seth -- Two Lives [Du vivoj], verko pri lia malkovro de leteroj skribitaj de lia onklino Henny, jud-germana edzino de lia onklo Shanti Seth, barat-devena dentisto edukita en Germanio kaj ambaŭ enmigrantoj al Britio antaŭ la dua mondmilito . Antaŭ ol ĝin eklegi, mi ĝin foliumetis iom kaj trovis min ĉe paĝo “hund-orelumita” (“dog-eared” - anglalingva idiomaĵo signfanta ke la supra paĝo-angulo estas faldita) kaj mi legis la suban tekston (esperantigita de rB senpermese) fare de antaŭa leganto referencilan:

Februaron 1947, la brita registaro estis rezignita sian respondecon je la agitata regiono plena je malamado inter judoj kaj araboj per la transdono de sia komisionumo pri Palestino al la Organizo de la Unuiĝuintaj Nacioj. Malpli ol du semajnojn post la letero de Tilly [konatulo de Henny, kiu transloĝis al Palestino ĵus antaŭ la fino de la brita mandato] de la 29-a de novembro [1947], influita de kompato je la suferado de la judoj pro Hitlero kaj spite de la pledoj kaj protestoj de la araboj, la Unuiĝintaj Nacioj decidis dividi Palestinon en judan kaj en araban ŝtatojn -- Jerusalemo estus sub internacia kontrolo.

Ekis milito inter milicoj arabaj kaj judoj; ĉi ties estis plej bone estritaj kaj ekipitaj. Ĝis la mezo de majo 1948, kiam la komisionumo brita estus kompletiĝinta, ili havis aron da venkoj. El la urbo Hajfa, de kie Tilly estis skribinta sian leteron optimisman, dekoj da miloj da araboj loĝantoj estis forpelitaj.

Parte pro la rezulto de la verkado pri ĉi tiu libro, tiom el kiu traktas la demando pri judeco, mi provis kompreni mian proprajn opiniojn pri tiu plej prominenta rezulto de post-mondmilita historio, la juda ŝtato. Jen temo pri kiu mi havis nur sporadan konscion dum mi estis kreskanta en Barato. Kiel studanto, mi sekvis la novaĵojn de la Ses-taga milito en junio 1967 inter Israelo kaj siaj najbaroj arabaj -- Sirio, Jordanio, kaj Egiptio -- kun granda ekscitiĝo, samkiel miaj kunstudantoj. Mi simple akceptis la ŝtatojn kiel donitajn entojn kaj mi estis feliĉa ke unu malgranda lando sukcesis batali kaj venki tri aliajn.

Sed nuntempe, kvankam mi ĝojas ke Israelo ne estis venkita, mi pli interesiĝas pri la baza justeco kaj maljusteco de la situacio. Kvankam kvindekjaraĝa, mi estis komplete nescia pri kio okazis ĉe la palestinanoj, mi tamen ne kapablas subteni ĉi tiun malkleron. Koncerne ŝtatojn -- demokratajn aŭ aliajn -- kiujn intence preferas unu religion super alian celante pli ol nominalan sencon, mi ja pli kredas ke tiaj efektive ĉiamigas malegalecon kaj maljustecon.

Juda regado de la lando estas centra je la idealo de Israelo. Ĝia demografia politiko, se farita de iu ajn alia popolo, estus kondamnita kiel etnocela malaperigado -- kaj la ĉiama ekskludado de palestinanoj (iuj el kies familioj estis loĝintaj tie jam jarcentojn) kiu forfuĝis la teroron al ili direktitan kiam la ŝtato de Israelo estis fondita, kaj la vigla kuraĝigado de ĉiuj kiuj estas judaj, kie ajn ili estas kaj malkiom da ligoj ili havas al la lando mem, por tien setli.

Pluraj pravigad-atestoj pri la fondo kaj subtenado de Israelo kiel specife juda ŝtato estas cititaj; nenioj el ili kunkalkulas la akompanantan maljustaĵon ĉe la palestinanoj. Historia dezirado por iuj lokoj religiaj aŭ pejzaĵoj aŭ kredo ke oni estus el-Die dekretata rajt-posedi specialan lokon de la terglobo apenaŭ servas kiel defendo por krei propre al si loĝ-spacon kontraŭ la valor-minimumigo de aliaj popoloj. Post kiam Hitlero estis ekreganta Germanion, oni argumentus ke ekzistis homama imperativo por la araboj palestinanoj -- samkiel aliaj popoloj tra la mondo -- por partopreni loĝ-spacon kune kun la kruele premitaj judoj. Sed tute ne sekvas la aserto ke la judoj havus rajton je propra ŝtato eltranĉita el Palestino.

La senbienigado dum jardekoj de post 1948 de eĉ pliaj palestinanoj for siaj teroj, la konstruado de judaj setlejoj en la Okcidenta Rivo kaj aliloke, la amasbuĉadoj en la rifuĝejoj sub militara kontrolo israela dum la invado Libanion en 1982, la konstruado de lim-bariero kaj murego sur pli kaj pli da teroj palestinaj, la murdo de estroj palestinaj, la sieĝado de urboj, la detruado de tutaj stratoj kaj dom-kolonioj kaj la laŭregula hontigado de palestinanojn fare de soldatoj israelaj faras bildon de teroro, maljusteco, kaj arbitreco aŭ sankciita aŭ ne grande kontraŭstarita de la ŝtato. Multaj inter la senbienigitaj kaj pli malfortaj palestinanoj subtenas siajn proprajn teroristojn, kiu ripostas sam-maljuste kaj sam-arbitre kontraŭ civitanoj israelaj. Laŭ la timiga kalkulo de teroro, kie impulso kaj respondo estas malfacile distingeblaj, multe pli da palestinanoj estas mortigitaj ol israelanoj.

La litanion je la fino de germanlingva preĝ-libro el 1883 oni legu :

Judismo instruas : 1) la unueco de la homaro. Ĝi do ordonas ke ni

2) amu nian najbaron; 3) protektu nian najbaron kaj ties rajtojn; 4) konsciu pri ties honoro; 5) honoru ties kredojn; 6) serenigu ties malĝojojn.

Se nur ĉi tiujn idealojn oni estus praktikantaj - je ambaŭ flankoj de la divido.

Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto. -- Jesaja 1:27

Ĉe mi, speciale ĉar mi multe en la lastaj jaroj estas legantaj multajn tekstojn kaj librojn pri la temo palestin-israela, la vortoj de Seth al mi servas kiel bonega ekzemplo mallonga de kaj vero pri la faktoj kaj pri la konsekvencoj de la post-1948-a Palestino kaj pri la videblaj, delonge misreprezentataj kaj do nun pli komprenataj krimoj kontraŭ ties popoloj aŭtoĥtonaj. Kreskas ĉiujare la konscio de la mondo, krom ĉe Usono kaj Israelo, pri la manko de ekvilibro en la konsiderado de la argumentoj de ambaŭ flankoj en la barakto en la eksa Palestino. Estas pere de ĉi tiu vido-alĝustigo ke ni konsideru solvon jam delonge sur la solvo-listo da ideoj pri la palestin-israela problemo sed plejparte miskonsideratan aŭ eĉ sisteme malatentan pro la obsede ekskluziva lobiado pri-duŝtata: la solvon de "unu-ŝtato demokrata kaj sekulara".

El dekoj da libroj aperintaj en la lastaj pluraj jaroj pri la palestin-israela problemo, mi elektis unu por prezenti la bazan argumenton de ĉi tiu solvo-propono: la 2005-a libro de usona politikologo Virginia Tilley La unu-ŝtata solvo: Breĉo pacocela je la israel-palestina sen-elirado. Tiu ĉi solvo ne estas tute nova ideo, sed ĝi estis forĵetita jam delonge de ambaŭ flankoj pro malsimilaj kialoj (ĉefe pro lobiado pri-duŝtata) sed pli kaj pli alsurfaciĝas en la lasta jardeko pro la kreskanta evidento de unue, la ebleco de kaŭ la vivomalkapablo de ia ajn ŝtato palestina. La verko de Tilley lerte, kuraĝe, sen-emocie senpreskribe, traktas la fakto ke la cionista vizio bankrotas kaj nova vizio por la israelaj kaj palestinaj popoloj urĝe bezonatas.

En la prologo de ŝia verko, Tilley skribas:

Dum mi loĝis du jarojn [1985-1987] en la Antikva Urbo de Jerusalemo, El Bireh, Ramallah, kaj Bir Zeit kaj laborante kune kun israelaj kaj palestinaj pac-grupoj, speciale en orienta kaj okcidenta Jerusalamo, mi sentas min privilegiita kunlabori kun la plej kuraĝaj personoj je mia kono. La kapablo de judaj israelanoj, arabaj israelanoj, palestinanoj kaj grupo da fremdlandanoj subteni moralan birkompason tra la pli timigantaj kondiĉoj longe impresis min kaj lasis al mi sentegon de morala devo je la israel-palestina konflikto, kiu mi esperas esti evidenta al ili per ĉi tiu verko, eĉ se ĝi jorus je iliaj vidpunktoj . . . La terminoj por-pacaj en Mez-Orientio jam ŝanĝiĝis. La judaj kolonioj, ĉiam rekonataj de la internacia komunumo samkiel bariloj al-pacaj, jam servis siajn celojn: la teritoria bazo por vivokapabla ŝtato palestina ne plu ekzistas.

Jen resumo de ŝia verko:

  1. "La terminoj por-pacaj en Mez-Orientio jam ŝanĝiĝis. La judaj kolonioj, ĉiam rekonataj de la internacia komunumo samkiel bariloj al-pacaj, jam servis siajn celojn: la teritoria bazo por vivokapabla ŝtato palestina ne plu ekzistas." (el la Prologo)
  2. "Ankoraŭ tro demokrata je karaktero por toleri la forpeladon de la amaso de palestinanoj trian fojon, tamen tro gentocentra por ilin absorbi, Israelo balanciĝas surtranĉilrande je sia propra idento, kiel supozate civila demokratio formale premisita laŭ etna hierarĥio, "lumo al la nacioj", kiu fidis por sia fondo -- kaj ankoraŭ fidas por sia prezervado -- etnopurigadon. Ĉar la juda ŝtato estas imanente nestabila tiom longe kiom ne-judoj loĝas tie; nur pere de etnopurigado en ĉiu sekvanta generacio ĝi povus certigi daŭrantan judan dominion. Nek la Muro nek kadukita palestina ŝtato permesos la ekzistadon de tiu formulo. Israelo nur suferos senbezone, politike kaj fizike, pro la apartheid-a formulo ĝi inventis pro propra mem-avantaĝo -- ĝis, nepre, judoj iam ĉesas esti plejmulto. Do, la unu-ŝtata solvo ne estas opcio por esti debatata. Ĝi estas nepraĵo por fronti." (ĉe la fino de la tria ĉapitro)
Prezidanto de la Asocio por Unu-Ŝtato demokrata en Palestin-Israelo, Dr. Mahmoud N. Musa, skribis la sekvan resumon/recenzon de la Tilley-a verko:

Konfliktoj solveblas tri-maniere: regado, kompromiso, aŭ transcendado. La unua elekto, tiu de regado, la venko tuta de la alia partio jam fiaskis. Puriganta la lando historia de Palestino de unu el siaj etnoj aŭ la alia ne jam estis ebla kaj estas fakte malpensebla, kvankam iuj daŭre proponas tian solvon.

La dua elekto estas kompromiso: la du-ŝtata solvo, unu juda, la alia palestina. Ĉi tiu verko konvinke argumentas ke ĉi tiu solvo ne estas vivkapabla, ne portos pacon al la regiono kaj la mondo . . .

Preter-konflikto samkiel la israel-palestina ne solveblas pere de kompromiso kaj necesas esti transcendita per la formado de unu demokrata, sekulara ŝtata por ĉiuj . . .

Tio ne implicas facilan solvon. Dr. Tilley diskutas la eventualajn malfacilaĵojn kaj donas proponojn por ties solviĝoj. Anstataŭ senfine argumenti pri kiel dividi tiun malgrandan pecon de lando, kio okazas jam pli ol dek kvin jarojn, energio devas esti direktita al la formado de unu-ŝtato.

Tia ŝtato malfermos la araban kaj islaman mondojn al kulturaj kaj ekonomiaj interŝanĝoj. Ĝi ankaŭ servos kiel ponto inter Mez-orientio kaj Eŭropo kaj Nord-Amerika, kontribuanta al la paco kaj stabileco de la tuta mondo.

Pere de ĉi solvo, la koncepto de la "promesita lando" ŝanĝiĝos de la fizika al la morala. Anstataŭ militanta je peco de terposedaĵo, la barakto estos je homrajtoj, justeco kaj la bonesto de la individuo. Ĉu ĉi tio povus esti kio celis la Dio de Abrahamo per la "promesita lando"?

Citaĵo ĉe http://odspi.org/association/news/index.html

Plej bezonata tiuregione estas la retrovo de toleremo kaj kunlaboradon je komunaj celoj ekonomiaj kaj sociaj; se tiu rezultigas unu ŝtaton sekularan kaj demokratan aŭ du ŝtatojn plene vivipovajn kaj sufiĉe amikajn por pace ekzisti unu apud la alia nur la estonceco konscias pri tio. Sen toleremo, tamen, la vojo al paca apud-vivo ĉu sam- aŭ apartnacia ne estos ebla kaj la tragedio de konstanta milito kaj suferado homa daŭros senfine.

Konklude, mi deziras citi klasikan fonton temantan toleremon. El ĉapitro dekkvar de sia verko Traktado sur maltoleremo (1763), franca pensulego Voltero, post du ĉapitroj traktantaj la senduban naturon tolereman de la juda popolo, uzas eĉ la ekzemplo de Jesuo-Kristo por bone ilustri kiel potenciuloj kaj instancoj, ĉu religiaj, politikaj aŭ aliaj, misuzas eĉ la Kriston por justigi aŭ eĉ motivi maltoleremon:

Ni studu nun se Jesuo-Kristo starigis leĝojn sangavidajn, se li ordonis maltoleremon, se li respondecas pri la tortuejoj de la Inkvizicio, se li establis la torturantojn ŝtiparumajn [tut-unua frazo de tiu ĉi ĉapitro]... la spirito persekutema, kiu ekspluatas ĉiojn, serĉas sian motivadon ankoraŭ ĉe la temo de la komercistoj forĉasita for la templo, kaj ĉe la legio da demonoj senditaj el la korpo de demonhavanto en la korpojn de du mil bestoj malnoblaj. Sed kiu vidas nur ke tiuj du ekzemploj temas pri la justeco ke Dio degnis mem fari pro agoj kontraŭ liaj leĝoj? Temis pri malrespekto de la domo de la Sinjoro kiam oni ŝanĝis ties antaŭ-korton al butiko de komercistoj. Vane la sinedrino kaj la ĉef-pastroj permesis tian komercon por la oportuno de ofero: la Dio al kiu oni oferbuĉas kapablis, sendube, kvankam kaŝita sub vizaĝo homa, detrui tiun profanado; li povis mem ankaŭ puni tiujn kiuj enirigis en la landon tutajn brutarojn malpermesitajn de la leĝo de kiu li mem degnis esti observanto. Tiuj ekzemploj tute ne samas al persekutadoj pri dogmo. Necesas ke la spirito de maltoleremo estu subtenata de tre malbonaj rezonoj, ĉar maltoleremo serĉas ĉie la plej vanaj motivoj ... Preskaŭ la tuta cetero de la vortoj kaj agoj de Jesuo-Kristo predikas la mildecon, paciencon, indulgon.

tradukita esperanten fare de rB

La lastaj tri vortoj diras ĉion. Jen la formulo. Ke la afero palestin-israela survojumiĝu pere de ĝi, sen la malhelpo de eksteraj influoj sin-interesaj ĝis nun subfosantadaj.

rB


BIBLIOGRAFIO

La konfesoj de Sankta Aŭgusteno (The Confessions of St. Augustine), tradukata anglen de la latina fare de John K. Ryan, Image Books, Garden City, NY. 1960 ISBN 0-385-02955-1

De Hilelismo al Homaranismo ĉe L. L. Zamenhof de Andreas Künzli, 2006

Two Lives, Seth, Vikram, Harper Collins, New York, NY, 2005 ISBN:9780060599669

The One-State Solution: A Breakthrough for Peace in the Israeli-palestinan Deadlock ("La unu-ŝtata solvo: Breĉo pacocela je la israel-palestina sen-elirado"), Tilley, Virginia, University of Michigan Press, Ann Arbor, MI, 2005. ISBN 0-472-11513-8

Traité sur la tolérance de Voltaire (1763)

Mi estas homo, Zamenhof, Lazaro-Ludoviko, kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov, Sezonoj, 2006, Serio Scio, N-ro 6, Kaliningrado, Rusio

La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Parto II de N.Z. Maimon, Nica Literatura Revuo, 3/5, paĝoj 165-177


PREĜOJ

Grace aŭskultu mian preĝon, ho Sinjoro, pro timo ke mia animo hezitu pro via korektado, pro timo ke mi stumblu konfestante al vi viaj kompatindulgoj, per kiuj vi konservis min el miaj malbonaj agoj. Permesi al mi tion ĉi, por ke vi iĝu al mi dolĉa super ĉiaj allogoj jam ĉasitaj de mi. Ke mi amu vin plej fervore, ke mi alkroĉiĝu al via mano per mia tuta koro. Ke vi konservu min el ĉiaj tentoj eĉ ĝis la fino. Jen, ho Sinjoro, vi estas "mia reĝo kaj mia Dio. Permesu ke ĉia utila afero lerninta dum mia infaneco mi uzas je via servo. Permesu ke ĉion mi parolas kaj skribas, ĉion mi legas kaj kalkulas vin servas. Ĉar kiam mi estis lerninta vanaĵojn, vi instruis min. Vi pardonis min je la peko ĉirkaŭ mia ĝojo ĉe tiaj vanaĵoj. Mi lernis multajn utilajn vortojn en tiaj studoj, sed ili estus lernataj pere de aferoj nevanaj. Ĉi tiu lasta maniero estas la sekura maniero per kiu infanoj promenus.

Citaĵo el Ĉapitro 15 de Libro I de La Konfesoj de Sankta Aŭgusteno

Dio de potenco, Dio de homoj, Dio de la kreaĵaro, vi estas la vivo de ĉio vivanta, la energio kiu plenigas la teron, la viveco kiu portas naskiĝon, la energio kuracanta bataĵojn, rompitaĵojn, kaj ligitaĵojn. Ĉi tiun Paskon, ni konscias ke je vi ĉio estas ebla. Vi levigas nin el la tomboj en kiuj ni sepultiĝas. La limiganta ŝablono de niaj vivoj ne plu ĉenas nin. Vi kondutas nin al nova voyaĝo. La mallarĝaj vojetoj sekvitaj antaŭe nun kondutas al pli larĝa vojo. Vi igas nin vidi la mondon per novaj okuloj. Maljusteco ne plu estas konsentata. Vi plenigas nin per la potenco de metamforzanta amo. Vi estas la ĥoraĵo kantata de la tuta tero. Amen.

el ĉi-jara Pask-dimanĉa Diservo de Velington-Strata Unuiĝinta Preĝejo, London, Ontario - esperantigita de rB


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Ses

© 1998 RJL Brisebois

La unua tasko farenda ĉe la tranoktejo antaŭ la alveno de la nokta mallumo estas trovi sufiĉe da ligno por fajre hejti la kaverneton kaj lumigi iel ties buŝon kontraŭ la predantoj samkiel lupoj kaj pumoj. Elŝarĝante Roherinon, Jesper proksime reprenas la vojon almontan por akiri lignon kaj, por la ĉevalo, ankaŭ iom da greso por aldoni al la du mezurunuoj de aveno portata en la ujo por vojaĝanta ĉevalo; retrovante delonge falintan arbon kiun li rimarkis dum la alvala rajdo, li ĝin ligas al Roherin', kaj ĉi tiu trajnigas la arbon al la kaverno-buŝo kie li distranĉas ĝin por fari la fajron.

Dum la du unuaj horoj de nokto-mallumo, post vespermanĝo Jesper denove esploras la enhavon donitaĵ-plenan de la komputoro. De la bonvena hejmpaĝo li migras de ligo al ligo, sin perdante en la labirinton de tiu nova mondo de fremdaj imagoj kaj sonoj, kaj ankaŭ novaj "movantaj" imagoj samkiel filmetoj, kaj li ankaŭ ŝajn-droniĝas en maro da dokumentoj, kaj fine malkovras libron pri la ĝenerala historio de la planedo ĝis ties ŝokanta deveno de post la tut-monda katastrofo milit-fonta antaŭ pli ol kvar jarcentoj. Nur iomete li skandaliĝas eklernante ke la baza historio antaŭ- kaj postkatastrofa rakontata inter lia popolo malpravas je la "larĝa bildo" sed ja kongruas je pli regionaj ĝis duonsferaj detaloj. Primeditante la malsamajn versiojn li perdas sin kaj en la nova informo kaj en la memoro de liaj jaroj da studoj ĉe la lernejeto de la vilaĝo kaj, plurajn momentojn perditajn li fikse celas sian rigardon preter la kavernobuŝo kaj la falantaj neĝeroj al la scintilantaj steloj en la ĉielo super la proksimaj montoj . . .

Unu el la plej signifaj memoroj de Jesper temas pri la momento kiam, dek-jara, li eksciiĝis pri la historio de lia vilaĝo kaj la ŝajna stato de la eksteraj mondo, preter la Montoj Rokaj inter kiuj troviĝas lia hejmo; ke antaŭ pluraj jarcentoj, oni vivis malsame, teĥnik-supere, havante elektropovon ĉia-uzaj, kaj flug-povo pere de grandaj aviadiloj ĉien en la planedo, kaj ke raketŝipoj eĉ iris al la luno kaj robotŝipoj vojaĝas preter la sun-sistemo kaj tra la galaksio . . . tiu ekscio mirigis lin kaj kiam li kaj la aliaj infanoj en la klaso demandis kio okazis, kial ili ne plu loĝas en urbetoj kaj urbegoj kaj rigardas televidon kaj aŭskultas radion, la respondo de la instruisto-gvido ĉiam estis: la tria mondmilito, la plej detrua okazo en la historio de la planedo kies kaŭzo estis tute homdevena kaj ne pro ekster-planeda faktoroj samkiel asteroidoj ktp (ĉar Jesper kaj liaj samjaraĝuloj jam lernis pri la dinosaŭroj kaj pri la teorio de ties forpasado antaŭ milionoj da jaroj pro la alveno alteren de granda asteroidoj). Kvankam la instruisto-gvido tiam nur svage instruis pri la eventoj kaŭzintaj tiun grandegan militon transmondan, Jesper, en la lasta jaro de formala instruado (li estis dekdu-jara, lernis la nuran version haveblan, tiun de la eksa lando de lia geografia regiono en kiu lia vilaĝo troviĝas, nomita la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, aŭ Usono, kaj tiu versio ne kongruis kun tiu de la sur-komputora historia libro . . .

Jesper estas leganta pri la mondo ĉirkaŭ la komenco de la tria miljaro kun granda intereso, ĉar pri tiu epoko la teksto ŝajnas plidetaliĝi -- la eventoj de la deknaŭa jarcento estas priskribataj je nur malpli ol tridek paragrafoj, sed la mondo post la fama "Falo de la Murego de Berlino" ĝis la komenco de la Tramonda Milito (en la lasta jardeko de la unua jarcento de la tria miljaro) vastiĝas je ducento da detal-plenaj paragrafoj kaj ankaŭ mencietas plurfoje internacian urbon Babeldue kaj ties fondo en la boreala arbaro de la nord-orienta regiono de la nord-amerika kontinento en Kanado frue post la komenco de tiu miljaro. Jesper pli-interesiĝas pri tiu fakto, ĉar liaj parencoj kiuj estis inter la rifuĝ-fondintoj de la vilaĝo rande de la epoko de la Granda Anarĥio (la nomo de la jardekoj post la relativa fino de la Tramonda Milito donita de la aŭtoro(j) de la historia libro) ja ambaŭ naskiĝis kaj vivis en tiu lando antaŭ ol translokiĝi al la urbo Mizulo, kies abandonita domoj kaj konstruaĵoj situiĝas oriente de la montoj for je du rajdo-tagoj.

Reabsorbata en la komputor-ekrano, Jesper ne rimarkas la dancantajn lumetojn flavajn ĵus preter la lumo-limo elfajra ekstere de la kavernobuŝo. Post kelkaj momentoj, Roherin' ronkas kaj stamfas siajn hufojn, provante vidi malantaŭe en la malhelon dum li flaresploras. Fortirante siajn okulojn de la ekrano, li rigardas eksteren kaj eksentante ian movadon preter la fajro-lumo li ekstaras kaj metas la komputoron surtere. Li surŝultrumas sian sagujon, enmanigas la arkon kaj ankaŭ pecon de brulanta ligno el la fajro kaj lente kaj silente eliras la kavernon, rigardante kaj aŭskultante la ĉirkaŭaĵon. Subite brueton li aŭdas de proksime -- li ĵetas la ellignan torĉeton tiudirekten kaj antaŭ ol ĝi surteras li jam tirpretas sagon kaj ĉasume atendas pluajn bruojn kaj vidojn. Post kelkaj momentoj, nenio okazas: nek bruoj nek videblaj ombroj en la nokta mallumo kaj li do ekmalstreĉiĝas kaj lente retrograde alpaŝas al la kavernobuŝo, voĉe kaj mane komfortas Roherinon, kiu ronketas kaj ternas kaj aĝitas la kapon responde. Rigardante la ĉielon kaj ties stelojn, Jesper oscedas kaj, lente rigardante kaj aŭskultante la ĉirkaŭantan mallumon preter la kavernobuŝo, li revenas apud-fajre kaj aldonas pluajn lignerojn; kaj dum la fajro pli alte ekdancas, li fermas la komputoron kaj metas ĝin en la valizon, surterigante ĝin apud la selo. Sekve li faras lian liton laŭlonge antaŭ la fajro; inter du dikaj lankovriloj sur eĉ pli dika tertuko li kuŝas sur lia dekstra flanko, liaj okuloj rigardante la mallumon preter la fajro kaj la stelojn, kaj la neĝon falantan, kaj fine li dormiĝas, unu mano malfirme tuŝante la grandan ĉastranĉilon en sia ujo sur la rando de la tuko sub la suba kovrilo.

Plurajn fojojn li ekvekiĝas plurmomentojn kaj tuj reekdormiĝas. Unu fojo mez-nokte, li subkonscie rimarkas ke la fajra lumo multe malaperas, kaj li plumomentojn vekiĝas por redoni lignon al la fajro antaŭ ol reiri al la varmon de la lito. Roherin' mem dormis la dormon de ĉevalo sub ties propra kovrilo, malpli maltrankvila ol sia majstro pro la plej bona organo elflarpova kiu sentas danĝeron plurajn momentojn antaŭ ol aŭ vido aŭ aŭdo homa. La sonĝoj de Jesper ĝenas lin iom, ĉar temas pri la eventoj de milito kaj flugado de popoloj kaj vasta suferado --laŭ la historio elkomputora, plurdekoj da milionoj mortis en Eŭropo nur en la antaŭlasta mondvasta milito, meze de la dudeka jarcento -- antaŭ pli ol kvincent jaroj -- kaj ĝis nun Jesper ne ankoraŭ scias pri la sorto de la mondaj popoloj post la Tria Mondmilito. Pri pluraj centoj da personoj li ja kapablas imagi, ĉar lia vilaĝo kaj la plejparte nomada tribo de pikunoj loĝantaj en la grandaj ebenaĵoj malproksime de la montoj kune nombras eble du aŭ tri mil personoj; sed provante imagi milionoj de personoj en la miloj da urboj kaj urbegoj, ĉie en la mondo kaj pri la fakto ke apenaŭ iu ajn probable ne plu ekzistas, tio maltrankviligis lin kaj, ĵus post la apero de la unuaj sunradioj preter la montopintoj en la distanco, Jesper tiris sin el siaj agitataj imagoj kaj ekvekiĝas, plene spirante la matenan aeron dum li stariĝas kaj streĉiĝas. Religante la ĉastranĉilon ĉe lia ledzono, li relignumas la fajron, akiras akvon por Roherin' (li replenigis grandan lignobovlon per neĝo kaj metas ĝin apud-fajre) kaj poste li mem matenmanĝas kaj sekve remalfermas la valizon kaj la komputoron.

La legado de la cetero de la historia verko daŭras tri horoj, ĉar kiam Jesper fine devas forturni la okulojn de la komputor-ekrano pro musklopremo, la suno estis malpli ol duonvoje al la meztaga zenito.

Jesper vagiras en la ĝenerala direkto al kiu li estis rigardanta la ombrojn pasint-nokte kaj baldaŭ trovas en la neĝo la spurojn de kvinopo da lupoj kiu evidente estis restanta en la mallumo, ĉirkaŭiranta kaj el la distanco inspektanta Jesperon kaj Roherinon antaŭ ol ĉase pluiranta aliloke. Ĉar la spuroj kondukiĝas alvale, li ne plu maltrankviliĝas, ĉar li reirus almonte alvilaĝon antaŭ la venanta sunsubiro; li do reiras al la kaverno replonĝas sin denove en la historia teksto ĝis mez-tago.

Kiam, anokoraŭ okulpreme, li devis ĉesi la legadon, li dolĉe frotetas la okulojn kaj malfermas la komputoron kaj la valizon kaj sidas senmove plurajn momentojn, la okuloj fermataj, meditante ĉion legatan. Kion li nun farus? Kiel la nova scio (kaj la ŝajne senfina scio per la komputoro) povus helpi la vilaĝanojn? Ĉu li portus la valizon al la vilaĝo aŭ ĉu li devas, rajtas gardi ĝin sekreta afero intertempe? Li ne aŭdacas resti ĉi tie, sola, pli longe, ĉar lia patro aliaj vilaĝanoj atendas lin. Li pensas pri la de la valizo valoro kiel instruilo, kaj pro la vasta tekstaro kaj mapoj, imagoj, filmoj kaj sonoj, sed li vere ne scias pri lia rajto kiam li sciigis pri ĝi al la konsilantaro vilaĝa -- ĉu li ne plu havus aliron al ĝi, ĉu nur la konsilantaro aŭ la lernejaj instruistoj? Ĉi tiaj pensoj kaj aliaj multe okupas lin dum pluraj momentoj, kaj post kiam li rimarkas ke la suno estas nun ekfalanta en la ĉielo, li staras, kaj portas la valizon al la kaverno kaj, trovanta sufiĉe kaŝitan lokon por ĝin meti, pretiĝas foriri hejmen. Li decidas reveni, post pluraj tagoj, kunvenigante kun li sian patron, sian amikon Railly kaj sian preferatan instruiston post tutunua konversacio pri-valiza kun la patro.

La afero decidita, li pakas Roherinon kaj, inspektante lastan fojon la kavernon kaj la sekurecon de la kaŝita valizon, li survojiĝas hejmen.


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1