HILELISTO

Trimonata revueto de Hilelista Esperanto-Komunumo

(http://www.oocities.com/hilelista_komunumo)

Numero: 45

2008 10 30


Lando de la liberuloj, hejmo de la kuraĝuloj aŭ Lando de la pledo kaj hejmo de la fripono?
("Land of the free and home of the brave or Land of the plea and home of the knave?")

Usono klare estas la bastiono nek de libereco nek de demokratio. La per-dokumentaraj analoj sendube ilustras ke Usono, estranta okcidentiajn potencojn, kontraŭas veran liberecon kaj demokration tra la mondo por sia propra hegemonio kaj do sekurigi siajn proprajn interesojn. La teroristoj kulpaj de la septembro 2001-aj atakoj plej verŝajne konsciis ke ili militis kontraŭ la koncepto de Usono kiel la estra subtenanto de terorismo kaj diktaturaro tutmonda. Vere, tiuj teroristoj, kiuj ajn ili estis kaj estas, faletis en la saman kaptilon pro la murdo de inocentaj civiluloj tiucele. Kaj ĉi tio estas erare. Tamen, estas ankaŭ erare pretendi ke Usono estas inocenta. Ankaŭ estas erare pretendi ke usonaj politikoj ne estas ligitaj al la tragedio de 9/11.

George W. Bush diris al ni ke nova milito jam komenciĝas, milito kontraŭ internacia terorismo. La realo estas iom malsimila. Okcidentio jam militas dekjarojn kontraŭ la malpli potencaj landoj de la Tria Mondo. Kaj tiu milito, kiu estingas esperon, amasbuĉas centojn da miloj kaj foje milionojn, kiu malriĉigas senindulge, kiu negas bazajn civilajn rajtojn, kiu subpremas bazajn sociajn kaj ekonomikajn rajtojn, estas milito tiom brutala ke ĝi kreas individuojn, kiuj kredas ke la sola rezistmaniero estas ripostmiliti pere de la samaj taktikoj teroristaj instruataj al ili fare de la politikoj de okcidentio. Nun tiu milito estas hejmvenanta.

Ni devas kondamni la agojn teroristojn de 9/11 kun ĉiuj niaj koroj, spiritoj kaj animoj. Sed ni ankaŭ devas kondamni la agojn teroristajn fare de okcidentiaj potencoj sub hegemonio usona tra la dudeka kaj en la nuna jarcentoj. Kaj ni devas kondamni la agojn teroristajn faritajn kaj farotajn en Afganistanio, Irakio kaj pretere, pere de ekspluatado de la nuntempa krizo por sekurigi delongajn interesoj en tiuj regionoj.

tradukita el la angla de rB el American State Terrorism fare de Nafeez Mosaddeq Ahmed

Antaŭ pli ol ducent jaroj, la britaj kolonioj en Nov-Anglio secesiis de Britio post ok-jara milito kaj nova nacio naskiĝis. La plej instiga secesi-principo ŝajnis esti tiu de "nenia impostigo sen reprezentado" -- la koloniistoj protestis unue skribe kaj fine milite al la kreskantaj impostoj faritaj de la brita reĝo, ĉe kiu ili ne laŭrajte havis rektan reprezentadon. La rezultaj principoj de la unua alta dokumento de la secesiistoj, la Deklaracio de Sendependeco (1776), inspiris preskaŭ ĉiujn revoluciojn en la mondo ek de tiu tempo, speciale tiu de Francio.

La nuntempa problemo usona, tamen, kiu rezultiĝis de la paso de tempo, estis la sekvoj kiuj ĉefe evidentiĝas je la pliiĝanta abandonetado de la altaj principoj esprimitaj tiom klare en tiu Deklaracio. Subtenata de fakcietoj komercaj, korporaciaj, militaj kaj kune kun la pasiva subtenado de la apatia plejmulto da sia popolo, Usono nun agas je siaj propraj civitanoj kiel ĝi agas kontraŭ fremdaj landoj kaj ĉi ties civitanoj. Kaj la estonteco por usonanoj kaj eksterlandanoj estas morna, eĉ se la alia partio gajnos la venantan ĝeneral-balotadon usonan, ĉar la reganta spirito usono, ja klarege evidenta en la agoj de la Bush-a registaro respublik-partia de la lastaj ok jaroj ankaŭ klare vidiĝas en la demokrat-partio kandidato prezidenta, Barack Obama.

El kaj malgraŭ la hororoj de la buĉado de la antaŭ-secesia jardekoj, la Intercivitana Milito mez-deknaŭ-jarcenta, la militado senkompata kontraŭ ties aŭtoktonoj, la milito kun Hispanio kaj ties kolonioj tramondaj je la rando de la dudeka jarcento, sia eniro en la internacia forumo post la unua Mondmilito, sia mondestreco de post la fino de la dua Mondmilito plejparte defiita de Sovietia ĝis ĉi ties disfalo ĵus antaŭ la nova miljaro, kaj inkluzive la plurajn dekojn da rektaj invadoj aŭ manipulado de ekonomioj, socioj, kaj politikoj por alie kontroli fremdajn landojn, Usono ade sekvas naciajn politikojn brutalajn celatajn nur sinservadon ŝovinist-inspiran. Per demokrate-elektitaj sed maldemokrat-inspiraj leĝoj, politikoj kaj agoj, Usono nun kanajle pavas ĉi kaj tie tra l' mondo [mok-]predikanta pri demokratio sed murdanta amasojn da civiluloj pere de kaj baloj kaj bomboj kaj eĉ nur per dolaroj aŭ eĉ manko de tio. Tiu unua moderna ekzemplo de esper-plena, rezonata, demokrata socio metamorfoziĝas en monstron totalisman efektivan tute dum ĝi daŭre predikas relegie pri "vero, justeco, kaj la usona vojo" al demokratio.

La lastajn ok jarojn de la Bush-Cheney fiadminstracio oni ofte interpretas kiel ia anomalio en lastatempa politika progresado usona. Ĉiama mond-politika kaj klasa baraktado reprezentas la la politikojn de tiu fiadministracio, kune kun severa limigitado institucia kaj respondeco demokrata.

Kvankam la nuntempa fiadministracio ja kapablis ekspluati la okazon ĉirkaŭ la eventoj tragikaj de la 11-a de septembro 2001 por antaŭenigi sian propran mond-koncepton id[t]eologian, la opcio ne aperis nur tiumomente. La Bush-Cheney fiadministracio kapablis eki sian fripon-politikojn ĉar ili ja kaptis politikan potencon dum la momento en usona politika vivo kiam ekzistis konservitema filozofio politika, la pli-intensigo de nov-liberala ideologio, la tutmondigon komercan pere de malbonavida financ-kapitalismo spekula, la bloka reorganizado de la usona militar-industria komplekso kaj la laŭleĝigado de la inkarcerem-polic-a ŝtato.

La potencoj kaj interesoj kiuj kaŝiris dum la lasta duono de la dudeka jarcento la politikajn instancojn usonajn kreis stilon de politikumado demokrata kiu sukcesas pere de malalta subtenado kaj engaĝiĝo de la publiko dum tiu maksimumigas la potencon kaj eston de kapitalo kune kun nova klaso de intelektuloj kaj unuranguloj politikaj kaj teĥnikaj. Tia malalt-intensa politikado sukcesas pere de la mobilizado de simboloj dum ĝi flankenŝovas la vivo-oportunecojn de la plejmulto da civiluloj. Estas la kunfluo de la (rasa) politikoj de simboloj kaj ideologio de progreso kiu kaŭzas kaj subtenas la teoriajn kaj politikajn konfuzojn kiuj inhibas ian ajn formadon de kritiko pri la krizo de demokratio en Usono.

tradukita el la angla el The Racial Politics of Symbols fare de Corey D.B. Walker

En 2007, usona verkisto Naomi Wolf publikigis libron gravan per kiu ŝi lerte sciigas siajn kuncivitanojn pri la kreskantaj danĝeroj faritaj de la Bush-Cheney fiadministracio per konvinka komparo kun ĝi kun la diktatoradaj/totalismaj administracioj de la pasinteco, ĉefe dum la lasta jarcento. Ŝi avertas ke usonanoj nuntempe travivas tempon per kiu la Bush-Cheney-istoj starigas "al-faŝistan variadon" en usonan socion, dum kiu la socio ŝanĝiĝas lente kaj ŝtupe al efektiva diktatorado. La plej ŝoka aspekto de tiu evoluo estas ke la rajtoj ĝis nun delonge ĝuataj de usonanoj forpecumiras dum ili apatie butikumas, spektas televid-programojn "real-vivajn" kaj manĝas "rapidmanĝon".

Lastatempa historio portas gravajn lecionojn por ni en Usono nuntempe, pri kiel faŝistaj, totalismaj, kaj subpremantaj estroj konfiskas kaj tenas potencon, speciale en landoj antaŭe demokrataj. La sekreto troviĝas en la analogaj ŝtupoj kiuj servas tiajn estrojn. La fondintoj de ĉi tiu nacio tiom familiariĝas je tiraneco kaj la agoj de tiranoj ke tiuj starigis niaj kontrolaĵojn politikajn ("checks and balances") precize pro tio, kio, ekzemple, okazas nuntempe. Ni observas la samajn taktikojn kiuj nun estas fermantaj liberojn en Usono, ŝanĝantaj nian nacion en tion, kio proksim-estontecte, estos tute alia ol la malfermita socio en kiu ni kreskis kaj lernis ami liberecon.

(el la Chelsea Green-a ekspozicio-paĝo TTT-a pri la verko de S-ino Wolf )

Kiam mi mi tralegis la supre-menciitan verkaĵon mi ja ŝokiĝis, trovinte fascinegan informon kaj eksplicitajn ekzemplerojn citititaj pri la efektiva faŝismiĝo pluraspekta de Usono de post la atakoj teroristoj kontraŭ tiu lando en septembro 2001.

Tiu ĉi verkaĵo de Wolf tezas dek etapojn prenatajn de la usona registaro por forigi la fundamentajn principojn de ties socio-politika spirito, spite de la teorie protektantaj "kontroloj kaj ĝustigiloj" inter la partioj de la konstitucia triuno (prezidento, juĝaro, kaj la Kongreso/Senato). Laŭ ŝia intepreto de historio (specife tiuj de stalinista Sovetio, faŝist-epoka Italio, nazia Germanio, pinoŝeta Ĉilio, kaj komunista Ĉinio, inter aliaj) samkiel ŝtatoj definitaj kiel "totalismaj" Wolf asertas ke Usono jam delonge kulpas samdirekte al totalismo pro promenado jen lente jen rapide laŭ la etapoj de ŝi tezataj. Kaj, legante la multajn referencaĵojn de ŝi citatajn pri ĉiuj etapoj ni rajtas esti ĉagrenegataj de la vero de ŝia tezo.

La etapoj de ŝi identitaj estas:

1) la alvoko de la registaro de interna kaj ekstera minacoj al la ŝtato

2) la starigo de sekretaj malliberejoj

3) fondado de paramilitaraj organizoj

4) proksime observadi ordinarajn civilulojn

5) enfiltrado de grupoj da civitanoj

6) arbitra malliberigado kaj liberigado de civitanoj

7) ataki/celi gravajn individuojn

8) limigado de la gazetistaro (amasmedio)

9) nomi kritikadon kiel "spionadon" kaj disidentojn kiel "perfidulojn"

10) subfosado de la leĝoj

Iuj en Usono, tamen, esperas ke tiu "alia-universo"-a versio de Usono baldaŭ malaperas post la venanta ĝenerala balotado en novembro 2008. Sed pro la vortoj de Obama cititaj sube, oni eble ne rajtas tiom esperi (samtempe kiam ni ĉiuj esperas ke Usonoj ja pretos flankenturnigi la ŝtat-ŝipon el la manoj de la neo-konservitemaj faŝistoj kiuj regis jam ok jarojn).

Dum intervjuo kun Candy Crowley (CNN) ĉe Berlino la 27-an de julio 2008 Obama respondis jene al demando pri la rilata respondeco-devo de Usono pri eventoj en la mondo jam pli ol sep jaroj:

CROWLEY: Hieraŭ en via alparolado vi diris, nu, mi konscias pri la personoj en la mondo kiuj diras ke Usono ja estas partoprenanto en ĉio kio fiaskas en la mondo. Ĉu vi opinias ke io ajn okazis en la mondo en la pasintaj sep jaroj pro kio Usono ja devas pardonpeti, teme de eksterlanda politiko?

OBAMA: Ne, mi ne kredas je Usono pardonpetanta. Ni ja faris iom da eraroj. Kiel mi jam diris, la milito en Irakio estis eraro. Ni ne kompetente agis en Afganistanio. Sed, kompreneble, postenrigardado konsideras eventojn plejklare, kaj mi multe pli interesiĝas antaŭenrigardi anstataŭ malantaŭe. La vidpunkto de mia alparolado de hieraŭ, do, estis por igi Eŭropon konscii ke kiojn ajn erarojn ni [Usono] faras, ni jam estas imponega potenco por bono en la mondo, ke Eŭropo kaj la Eŭropa Unio ne ekzistus, kiel ni ĝin komprenus, sen la grandega oferdonado de usonaj soldatoj kaj impostpagantoj.

tradukita de rB el la angla el Cindy Crowley (CNN) Interviews Barack Obama in Berlin, 2008 07 24

Kaj kiel estas aganta tiu "imponega potenco por bono" jam delonge? Ni reiru al la artikolo de Nafeez Mosaddeq Ahmed en kiu li citas verkon de Michael Parenti, usona politika filozofio:

De post la Dua Mondmilito, la usona registaro estas fordonanta pli ol 200 miliardojn da dolaroj de militista helpo por treji, ekipi kaj subvencii pli ol 2.3 milionojn da militistoj kaj naciaj sekurec-armeoj en pli ol okdek landoj, la celo ne por helpi ilin sin defendi kontraŭ atakoj el-eksterlandaj sed por protekti la regantajn oligarkoj kaj mult-naciaj korporaci-investintojn kontraŭ la danĝeroj de domestikaj kontraŭ-kapitalistaj insurgentoj. Inter la ricevintoj oni trovas iujn el la plej fifamaj militistaj aŭtokrataroj tra historio -- landoj kiuj torturis, mortigis aŭ alie maltraktegis grandajn kvantojn da civiluloj pro politika disidentado. Usonaj estroj pretendas esti dediĉataj al demokratio. Tamen, kvin jardekojn, demokratike elektitaj registaroj reformistaj estas renversitaj de por-kapitalistaj militistaroj kiuj estas subvenciitaj kaj helpitaj de la usona nacia ŝtat-sekureco.

Against Empire de Michael Parenti, paĝoj 37-38

Se Obama iĝus usona prezidento post la ĉi-jara balodato en novembro (kaj la humoro nacia en Usono ŝajnas preta reĵeti finfine plian oficoperiodon por la rabie rajt-forrabantaj respublikan-partianoj (la Bush-Cheney-anoj neo-konservitemaj) li kaj lia registaro havos grandan sed certan celon por sekvi -- ili restaŭrigu la unuarangecon de la Konstitucio, despote atencita jam pli ol ses jarojn pro la novaj leĝoj faŝist-inspiritaj. Eĉ se la Bush-Cheney-anoj sukcesus trovi aŭ (plej probable instigi) situacion militindan -- ĉu en Kartvelio, Iranio, aŭ alie -- por iraki-same justigi pluan invadon, militon, murdegojn por provi rekapti la Ovalan Oficejon, ŝajnas ke la usona popolo fine jam ne plu tolerus pli longan faŝistigon de sia lando kaj, kiel en la pasinteco, vekiĝos kaj remalkovros la principojn de la kernaj dokumentoj de sia lando, la Konstitucio kaj la Deklaro de Sendependeco. Tiam, Obama kaj [espereble] la humiligita demokrat-partio (pro la sklava subteno de pluraj el la Bush-Cheney-aj politikoj kaj do pro malhonesta kaj malfidela rolo kiel minoritata, "opozicia" partio) retrovos ian virton.


BIBLIOGRAFO

Wolfe, Naomi: "The End of America: A Letter of Warning to a Young Patriot", Chelsea Green Publishing, White River Junction, VT, 2007. ISBN 978-1933392790 Parenti, Michael, Against Empire, City Light Books, San Francisco, 1995. ISBN 0872862984


ANONCOJ

Leteron mi ricevis de la 10-a de aprilo 2008 el Kroatio sciigis min pri la forpaso (dato nekomunikita) de unu el la unuaj anoj de HEK, Frato Krešimir Janković, emerita monaĥo franciskana. Requiescat in pace, frater.


KOMENTO EL LA LEGANTARO

Sugestioj el la lasta reta hilelisto

Raymond Brisebois per longa noto priskribas en la Hilelisto n. 44, eĉ se marĝene, ion pri la mikamaso da implikaĵoj, grava por la tuta mondo kaj konfuza kaj konfuzigita ĉe multaj, de la historio de la rilatoj inter hebreoj kaj palestinanoj, plibone inter la hebrea ŝtato kaj la islamanaro ĝenerale, aparte tiu araba. Ĉu hilelistemaj listanoj sentas tion kiel inviton rakonti siajn opiniojn pri tiu temo? Mi tiel sentas kaj do aŭdacas aldoni miajn opiniojn, certe indajn, espereble, apenaŭ je bonvolema atento.

Ankaŭ la plej scianta ulo pri historio de la rilatoj de hebrearo kun aliaj popoloj sin trovas ofte bezonata integri siajn sciojn per novaj aldonoj de historiaj esploristoj aŭ rekoni sian argumentan feblecon. Mi ekzemple ignoras preskaŭ komplete kion hebreoj verkis kaj skribis (aparte pri evoluiĝo de iliaj liturgia preĝaro) dum la longaj kaj ofte konfliktaj rilatoj kun aliaj etnoj kaj kulturoj: tio certe estus antaŭpremiso por paroli pri ilia historio. Sed nun ne estas parolende pri la fora pasinto sed nur pri la nuno. Tamen eĉ tiukaze ulo enmiskiĝanta inter tiaĵoj malfacilas ne eksciti miskomprenojn kaj sin elmeti al risko fariĝi celo de riproĉoj kiel semanto de disdivida zizanio.

Unu el tiuj riskoj, ĉiam preta eksplodiĝi sur tiun kiu ne samliniiĝas kun la politiko de la israela ŝtato, ne nur el flanko de hebrea medio kaj ĝia intelektula ero, sed ankaŭ el flanko de personoj el lia sama medio kulture kaj nacie kaj religie kaj moralvidpunkte nemalproksima, estas akuzo de antisemitismo al tiuj kiuj malkonsentas kun al hebrea sinteno rilate paliestinanojn. Ĝuste rilate tiun "antisemitismon", tiun definitivan malhonorigan akuzon, mi volus pridemandi la publikon de la legantoj. Kial, mi demandus, aŭtomate eksplodas tia akuzo tuj kiam iu kompatas kaj bedaŭras, kaj opinias maljusta, la situacio de la popolo de ĉiam loĝanta en Palestino, aparte en la okupataj teritorioj? Ĉu psika nekonscia mekanismo, aŭ ruzilo por estingi la voĉon malaproban?

Por pli cirkonstancigi la problemon pro la legantoj de Hilelisto, oni akceptu esti informita pri kio estas okazanta en Torino (Italio) okaze de proponita publika manifestacio en kiuj eblas renkontiĝo de hebreaj geverkistoj kun palestinanaj geverkistoj. Temas pri ĉiujara foiro de l’ libro, ĝuste en Torino, vizitata de plurmilionoj de naciaj laj alinaciaj homoj (eble kiam la leganto legos tiun noton ĝi jam okazis...). Ĉiujare, en la foiraj renkontiĝoj estas aparte invititaj verkistaron de unu nacio pro elstaraj motivoj: ĉi-jare en israela ŝtato, kaj inter diversanaciaj judoj, memorfestas la sesdekan revenon de la dato kiam ONU rezoluciis (1948), ke la loĝantaro de la tiama Palestino laŭrajte okupu teritorion ene de definitaj limoj, nome do la maskiĝo de la israela ŝtato. Kaj certe estis invitaj aparte tiunaciaj famaj verkistoj kiel Abraham Yehoshua, David Krossman... (eble ankaŭ reĝisoroj kaj diversartaj epigonoj).

Frakcio, elstara loka frakcio, popola kaj intelektula, kaj politika, tuj protestis pro la elstariĝo de unu parto (hebrea) je damaĝo (fakta, eĉ se ne intenca) de la aliaj (palestinana). Kaj oni minacis varispecan bojkoton. La motivoj deklamitaj estis varispecaj kaj diversgravaj. Respondo de organizantoj kaj invitantoj estis: temas pri kulturo, nur kulturo ekskludanta ĉiun intencon politikan. Politiko, do, foras!

La obĵetantoj rebatis: tiukaze kulturo ne estas neŭtrala ĉar aprobas (aŭ ne kondamnas) la opresan konduton de la israela ŝtato aŭ ties registaro. Temas pri Ŝtato demokrata, pri unika proksimorienta demokratio en kiu artistoj kaj intelektularo estas sendependaj kaj povas libere malkonsenti kun la ŝtata kaj registaara politiko.

Jes, se tia sendependuloj kutime konsentas esence kun la agado oprima, kaj kontraŭhomarajta, de siaj ŝtato kaj do ne meritas tian honoron. Verkistoj israelaj multefoje kontraŭas la politikon de sia registaro. Vere. Sed ilia distanciĝo de la ŝtata politika koncernas marĝenajn aspektojn de tiu politiko, ne la gangliajn sintenon kaj konduton kaj principojn. Tiuj kritikoj kaj reagoj naskiĝas el ne sufiĉe kaŝita kontraŭsemitismo.

Jen plua respondo: la preskaŭ du centoj da israelaj kolonioj en la palestina teritorio lasas nur la perpektivon ke eventuala onta palestina ŝtato estos Grujera (grujero = svisa fromaĵo kiu abundas je vakuaj spacoj) konturiĝas kiel antisemita nur ĉe amikoj de la nevero. Ĝuste rilate tiun vortan-konceptan konflikton mi volus pli scii de Hilelistaj legantoj:

a) En kio la evantualaj kritikoj de tiuj israelaj verkistoj al sia registaro kaj ŝtato koincidas kun la kritikoj de la torina kontestantoj? Ĉu vere Yehoshua, kaj Grossman (kiu ĵus perdis filon dum la lasta milita ekspedicio al Libano) kaj Amos Oz ktp akordas kun la setliĝoj en la teritorioj kiujn ONU rekonis al la eventuala estonta palestinana ŝtato? Ĉi-rilate kontestantoj pitoreske buildigis tiujn verkistoj per: ili kritikas por tio ke ilia registaro ne senpolvigas la urbajn stratojn!

b) Eventualaj “grujeraĵoj”, neantaŭviditaj de la ONU/a rezolucio, vere malrespektu rajton kaj indecon de estonta palestina ŝtato kaj faras el ĝi “virino perfortita kvankam konsentanta”?

c) Kial, kiel demandite antaŭe, tiom facile eksplodas la akuzo pri antisemitismo? Tiu akuzo svarmas ankaŭ en verkistoj fama kiel Yehohua, kiu en ĵusa intervjuo (vidu Letture, monata itala revuo pri literaturaĵoj kaj diveraj artoj) tion apertevorte subtenis, aldonante ke tiu antisemitismo estas kunlima kaj fontkaŭza al tiuj kritikoj. "Hodiaŭ oni hontas subteni krimojn kiel tiujn de la ŝoaho kaj do oni preferas kaŝiĝi malantaŭ aliaj vualoj". Tamen Yehohua ŝajnas malpliigi la kulpon de la novaj antisemituloj "pro ia speca kulpo-altiro de la aparta naturo de la hebrea identeco, kiu estas virtuala, imagita, ĉar ĝi ne estas radikita en realaĵoj kiel la teritorio aŭ lingvo, kaj do kunvivas kun ia natura historia konstitucio de la hebreoj inkliniĝanta generi tiun antisemitismon". (samloke).

(Ĉi tie ignorige estas forĵetita alia kontraŭhistoria inklino de iuj kontestuloj, laŭ kiu hebreoj malrajte, ĉar ONU ne rajtis okupigi teritoriojn de la alia etno ŝtate, okupas parton de la Palestino, kaj nun ili povas resti en Palestino nur kun la koncesia permeso de origina popolo. Ĝi estas citita nur por enkadrigi la tutan kverelon, kaj por ĝin repuŝi pro evidenta strangeco).

Armando Zecchin


LA ANALOJ DE LA TERO -- Ĉapitro Sep

© 1998 RJL Brisebois

Dum li rajdas, Jesper longe kaj profunde meditas pri sia vivo kaj pri tio de la vilaĝanoj kaj la apudaj nimipuoj kaj pikunoj kaj la de tiuj memoro: la scio historia pri la mondo kaj la alveno de la "regresa epoko" kiel nomata fare de unu el la unuaj instruistoj de la vilaĝoj. Kiel konservata de la vilaĝanoj, la historio de la la nuna epoko komenciĝas antaŭ kvin jarcentoj, post vasta milito internacia. Laŭmemore, la plej lasta batalo de la lasta kontraŭatako de la lasta ĝenerala kaj senespera barakto de ambaŭ flankoj okazis sur tero kiu faras triangulon inter la urboj brit-kolumbiaj Espero kaj Vankuvero, kaj la urbo Seatlo en la apuda ŝtato de Vaŝingtono; batalis la apenaŭ militebla resto de nord-amerika armeo el koalicio okcidentia (tio estas, Eŭropo kaj eŭrop-koloniizitaj landoj kaj ties aliancoj, inkluzive Baraton, Japanion, Koreon, la Filipinan Insularon, kaj Grandarabion) kontraŭ la resto sampotenca de eble la plej granda armeo tra historio de Ĉinio kaj ties aliancoj el sud-orienta Azio. Tiu memoro estiĝas en la formo de kelke da folioj, inter la lastaj paĝoj de la arĥivestro presitaj pere de komputoro persona en la vilaĝo, verkitaj ĉirkaŭ dudek jaroj post la fondo de la vilaĝo.

La originoj kaj la sekvoj de tiu milito alie perdiĝas en la tenebrojn de la kolektiva memoro de la vilaĝo, testamentata de generacio al generacio ĝis kiam la kono de la detaloj ne plu vere gravas al la posteuloj. Laŭ iuj el la originalaj vilaĝanoj, la plej supraj malbonaj trajtoj de homoj --potenco-avido, avareco, kaj malperfekta moraleco -- fine sukcesis venki la trajtojn de amo, gefrateco, kaj paco. Detruemo fine venkis konstruemon en la koro homara. Estis kvazaŭ dua disigado de la homoj, samkiel pere de tiu de la mito de la Turo de Babelo en la hebrea biblio okazis. Blamo, kulpigo, rajtumeco do ne plu servas por viktimigi la batalantojn ĉe la vilaĝanoj; silente kaj feliĉe ĉi tiuj preferas travivi siajn tagojn plenajn je la "nuno", ĉar ja sufiĉe taksas la nuntempo en siaj mensoj kaj spiritoj. Tiu dediĉo al la nuno spegulas kaj la ĝeneralan senton de tiuj de la generacioj ĉirkaŭ la epoko de Jesper, kiuj kontentiĝas je simpla sed plena vivo sekura, for de la cetera mondo nekonata. Klare, la vilaĝanoj estis feliĉaj kaj deziris simple vivi.

La vilaĝo de la epoko de Jesper havas mil cent dudek kvar loĝantojn. El la originaj tridek du familioj (105 personoj) rifuĝintaj komune en la Lolo-montojn de la Amar-radika montaro en okcident-meza nord-ameriko post la granda katastrofo, dek ok estis eŭrop-devenaj, naŭ estis aŭtoĥtonaj (pikunoj), tri estis afrik-devenaj kaj du estis orientazi-devenaj. Unua grupiĝo de deko da familioj, kunigita fare de brutbienestro vivanta apud la antikva urbo Mizulo, kie la familioj kunlaboris por fortigi kaj la valon kaj la bienon de la estro, devis fine, pro kialoj prisekuraj, kun grego da brutoj (bovoj, kaproj, ŝafoj, kaj ĉevaloj) migri trans la rivero Klark' al bone kaŝita valo inter la montetoj, pro la sociaj sekvoj dezertigaj de la militego. Dum la migrado, aliaj familioj estis permesataj aliĝi al la rifuĝantaro (depende de ties sciumo kaj talentoj) kaj la nova tribeto naskiĝis en sia nova hejmo enmonta.

Post la dudek-kvin generacioj ĝis Jesper la diferencoj fizikaj inter la vilaĝanoj nur subtile rimarkiĝas, pro la post-viviga politiko priinterreproduktiĝa starigita de la originalaj vilaĝanoj. Kaj, lingve, estas ankoraŭ pluraj lingvaj parolataj aŭ almenaŭ komprenataj. Parolataj de ĉiuj estas la angla kaj la pikuna (kaj ankaŭ instruataj en la vilaĝa lernejo estas la franca, hispana, latina, nimipua kaj mandarin-ĉina) kaj la parolataj lingvoj skribiĝis kaj per latin-literoj kaj ĉinaj skrib-manieroj tradici-stile.

Laŭ la arĥivoj de la la vilaĝo, kaj konataj de ĉiuj vilaĝanoj, meze de la Lolo-montoj ĉirkaŭ je tri tagoj surĉevalaj okcidenten de la ruina urbo Mizulo sur monteto sufiĉe ebena sed dense arboriĉa, ĉirkaŭata de pluraj valoj arb- kaj herbokovritaj, la vilaĝo naskiĝis. Nature sekura loko ĉar facile defendebla pro la ĉirkaŭantaj montoj kaj malfacile transvadeblaj riveroj, la loko estis neniam antaŭe loĝata kaj apenaŭ vizitata, krom fare de ĉasistoj kaj fiŝistoj, kiuj devis tien vojaĝi aŭ piede aŭ perĉevale. Kvar grandaj domoj estis konstruitaj mez-ebene inter la arboj mem -- iuj rolas ankoraŭ samkiel vertikalaj subten-traboj. Tiu konstruaĵo kvarera estis staritigaj por formi kvadruplekson, kune kun kovrebla korto. Dum generacioj, Mizulo kaj la ceteraj urbetoj, vilaĝoj kaj loĝejaroj ĉirkaŭantaj servis kiel fontoj de materialoj ne haveblaj en la montoj, samkiel papero, utiloj konstruaj kaj agrikulturaj, vestaĵoj, kaj aliaj, kaj ankaŭ por la libroj kaj informaĵoj por fabriki aĵojn bezonatajn de la vilaĝanojn. Ĉi kaj tiam, roverpartioj estas sendataj esplori pli kaj pli malproksime de la vilaĝo por trovi tiajn trezorojn kaj, se ne porteblaj al la vilaĝoj, estis notitaj por estontecaj roveroj. Tiuj roveroj ankaŭ estis serĉantaj aliajn grupojn, tribojn, por lerni iom pri la mondo ekster la Lolo-montoj. iom

Post setlado de la vilaĝo mezosumere kaj tuj post la oficiala malfermo de la nova domego kvarera, la vilaĝanoj kunvenas ĉirkaŭ la komuna fajro en la kvadruplekso post la vespermanĝo. La ĝistiama, konvenciume akceptita ĉefo de la vilaĝo, la brutbienestro, Joseph Goodhand, faras alparolon al la vilaĝanoj. Estis tiu homo kiu detale planis la komunumanojn kaj la migradon en la montojn kaj estis plene respektata de la nova tribo. Li unue gratulas ilin pro la granda laboro kaj ekparolas pri la estonteco de la nova komunumo tie en la Lolo-montoj. Por ke ili restu sekura tie, for de la plidegeneranta socio, kiun ili ĵus forlasis, ili devas havi planon pluraspektan, inkluzive milit-defendado, brutbienestrado, kultivado, kaj popolumado. Li do anoncas ke li deziras prezenti proponon por solidigi la komunumon, por krei vere demokratan, virtan popolon, noblan tribon, kiu sukcese postvivos la grandan tragedion el kiu ili ĉiuj ĵus eskapis. Neniu kontraŭas, do la ĝeneral-konsento igis lin pludiri. Li sekve punkto post punkto prezentas proponon detalan pri la taga vivo de la nova vilaĝo, inkluzive tre debateblan reproduktiĝo-planon por fari el la tridek du familioj komunumon gene vivipovan, por eviti problemojn ligitajn al interreproduktiĝado. Oni aŭdas iujn komentetojn pri "eŭgeniko" dume, sed Joseph trankvile daŭrigas sian alparoladon kaj glate prezentas la sekvan temon sur la listo de prezentaĵoj. La listo estas nur dudek-tema, kaj je la fino, Joseph antaŭlaste proponas al la asembleo ke oni pludiskuti lian proponaron post sep tagoj, kio ebligos diskutadon intertempe inter la asembleanoj kaj ankaŭ permesus aliajn proponojn. Li laste proponas ke oni estontece sekvu pliformalan regularon pri publika diskutado kaj proponas mallongigitan version de la famaj "Ordo-regularo de parlament-procedurado de Robert". Ĝeneralkonsento akceptas ĉi tiun proponon post mallonga prezentado de tiu regularo.

Sekvan semajnon, la vilaĝo rekunsidas. Post revizito al la ordo-regularo (printita kaj najlita sur la suda pordo de la domego, intertempa prezidanto Goodhand faras proponon por oficiale malfermi la kunsidon, kaj post subteno kaj pora voĉdono, tuj proponas ke oni elektu la vilaĝan konsilantaron, kiu ricevis poran amendon por fari naŭ postenojn, inkluzive prezidanton, vic-prezidanton, kaj sekretarion. Tiuj estis ĝuste elektitaj kaj tuj enoficiĝis, sidiĝinte ĉe tablo provizorita de la plej proksima loĝloko. La sekva propono traktis la proponaron de Goodhand, kiu ne troviĝis inter la estraranoj, ĉar li ne akceptas la kandidatiĝ-proponon de unu el siaj amikoj. Dek naŭ el la dudek temoj estis aparte debatataj, iuj kun pluraj amendoj, kaj akceptitaj de la kunsido. Restas la plej debatebla temo -- interreproduktiĝado.

Joseph sekve prezentis la dudekan kaj lastan el siaj proponoj. Mallonge, li raktontis pri sia sperto bredista kaj instruis la kunsidon pri ties principoj kaj pri la bazaj punktoj de la scienco de genetiko. Li sekve eksplikis ke, por garantii la genetikan sukseson postvivan kaj de la brutaro kaj de la vilaĝanoj (tiu estas, por eviti aŭ almenaŭ malebligi tiom ŝance kiom eble la okazojn de genetikajn malsanojn), necesis havi almenaŭ kvincent bredantajn parojn malrilatajn je almenaŭ sesdek sep procentoj. Kaj, por atingi tiujn procentojn, la nunaj bred-kapablaj virinoj de la vilaĝo (ĉirkaŭ sesdek el la vilaĝanoj) devis naski almenaŭ unu infanon de tri malsimilaj viroj. Tiu praktiko devus daŭri ĝis tiam, kiam la kvincent paroj ja rezultus. Post tiam, la politiko de kontrolata interreproduktiĝado ne plu estus necesa. La kunsido silentis dum pluraj momentoj. Joseph aldonis ke tiu politiko tute ne devis trudi la fortan pratikon monogaman inter la vilaĝanoj kaj ke la nova politiko tute ne celis anstataŭigi la emociajn ligojn inter paroj. Dum la debato, oni demandis pri kiel tiu politiko organiziĝus: ĉu strikte kontrolata de la administracio, ĉu per simpla registrado de la rezultantaj infanoj laŭ la elekto de la virinoj? Joseph proponas duon-vojan kompromison, ĉar speciale en la komenco, oni devus gvidi la bredado tiom science kiom eble. La virinoj, siaparte, deziris tiom da elekto kiom eble je la triopo de siaj viroj kaj proponis amendon permesantan la elekton de almenaŭ kvin eblaj kunbredantoj. La plejmulto (ĉirkaŭ tri kvaronoj) voĉdonis pore ĉi tiun kaj ankaŭ kvin aliajn amendojn antaŭ ol ankaŭ la bazan proponon.

La vilaĝon do regadas du-jare elektata konsilantaro de naŭ membroj, inkluzive ĉefo elektota el la nov-elektitoj. La regularo de la vilaĝo estas simpla, mallonga, sed justa kaj efika. La divido de laboro inter la plenkreskuloj sekvas striktan rivolu-planon naŭmonatojlonga, bazita sur la tavolo "estro kaj du lernoservantoj". El la kvin labor-fakoj (administra, defenda, terkultiva, gregista, kaj provizcela) la fakoj estas pli detale dividata laŭ bezonoj internaj kaj foje estas pluraj "teamoj" aŭ triopoj; ekzemple, en la defendofako estas tridek triopoj inter kiuj teamoj de gvatistoj/roveroj kaj ĉasistoj, kiuj ĉiuj ankaŭ sekvas ian rivolu-planon; kaj en la administrantofako troviĝas faketoj por la instruistoj de la lernejo, faketo por medicino/publika sano, kaj faketo por la kalendarestro (kiu okupiĝas pri la tempo de la tago, la dato, kaj enĵurnaligas eventojn de la vilaĝo kaj ankaŭ la semajnajn raportojn de la fakestroj (detaloj pri rekoltoj, vetero, malsaniĝoj, naskiĝoj, mortiĝoj ktp.) kaj ankaŭ servas kiel la oficiala historiestro de la vilaĝo). La administrantoj ankaŭ okupas sin pri ĝisdatigaj aferoj kaj laboras triope ĉe pluraj komitatoj, kiuj raportis dusemajne dum konsilantara kunveno publika. Tiam la ĝenerala kunsido voĉdonas pri ĉiuj proponoj prezentataj de la komitatoj, kiuj mem kunvenas semajne. La ĝenerala kunsido glate kaj efike funkcias kaj la popolo fieras pro sia memregado pere de ĉeesto de preskaŭ la tuta voĉdonrajta individuaro de la vilaĝo -- tio estas, ĉiu almenaŭ dek-ses jaraĝa.

La defenda fako okupiĝas pri eksteraj minacoj eblaj, kaj longe koncentriĝis pri la vojo orienten al Mizulo, ĉar tie troviĝis resto malgranda de la urbanoj kaj loĝantoj de la ĉirkaŭantaj gubernioj. La migrado de la Goodhand-a grupo ne estis malrimarkita de aliaj postvivantoj de la katastrofo, sed ili tro okupiĝas pri sia propra sorto kaj pri la serĉado de manĝaĵoj kaj aliaj materialoj por vivi. Post la migrado trans la Klark' rivero, Goodhand ordonis ke la plej proksimaj pontoj estu detruitaj por sekurigi sian tribon, sed senesperantuloj ja eble provus trovi la Goodhand-an vojaĝo-celon kaj la vilaĝaj defendantoj do devis longe gvati la vojon el la Klark' rivero, eĉ post kiam la vilaĝanoj ja ŝtopis mallarĝan, altan kanjonvojon per faligo de rokoj kaj rokegoj el la kanjon-muroj.

Jesper aniĝas la defendofako je la unua etapo en la ĉasantaro, kio ĵus finiĝas post la plej lastatempa ĉaso de mufloj. Morgaŭ, post reveno al la vilaĝo, li iĝos ano de la gvatista defendofakero kaj, roveros kun du aliaj fakanoj ĉirkaŭ kaj preter la sekurolimo de la vilaĝo ĝis unu semajno for je surĉevala vojaĝado. Tiu etapo daŭras tri monatoj, post kiam li servos ĉe la fakero pri ĉe-vilaĝa sekureco. Jesper estis meditanta pri tio, kaj la pliaj ebloj tiam reviziti la kavernon por komputorumi, kiam li alvenas al la loko de kiu videblas de malproksime, la orienta pordego kaj elligna murego de la vilaĝo. Li haltigis Roherinon kaj silente pensis pri siaj devoj, la komputoro, kaj la vilaĝo kaj ĉioj alvenitaj al lia menso jam du tagoj. Kion li faru? Ĉu li rakontu pri la malkovro de la valizo kaj la komputoro? Se jes, al kiu li ekrakontu? Plurajn momentojn li rigardas la vilaĝon dum meditado, kaj subite, li kvazaŭ vekiĝas, kaj dolĉe igis Roherinon ektroteti al la pordego.


PREĜO

Dio de potenco, Dio de la popoloj, Vi estas la vivo de ĉioj vivantoj, la energio kiu plenigas la teron, la vivoforto kiu kaŭzas naskon, la impulso kiu faras plibonigas ĉion ajn kontuzan, rompitan aŭ ligitan. Ĉi tiun tagon ni scias pere de vi ĉio estas ebla. Vi levigas nin el la tombojn en kiuj ni estas enteriĝitaj. La limigaj modeloj de niaj vivoj ne plu ligas nin. Vi ekigas nin je nova vojaĝo. La mallarĝaj vojetoj kiujn ni sekvis iĝas malfermita vojo. Vi nin igas vidi la mondon per novaj okuloj. Maljustecon ni ne plu povas toleri. Vi plenigas nin je la potenco de ŝanĝanta amo. Vi estas la kanto de la tuta mondo kantata. Amen. (anon.)


Hejmen | Hilelisto | Dissendolisto/Forumo | Historio de Hilelismo | Hilelismaj Arĥivoj | Kunordiganto/Redaktoro | Ligiloj


Abono je la reta versio de HILELISTO estas senpaga. Surpaperigatan version de HILELISTO eblas aboni kontraŭ 4 (kvar) Internaciaj Respond-Kuponoj por unu jaro. Abonpetojn, same kiel materialojn por publikigi, sendu al la redaktanto:
Raymond Brisebois
776 Millbank Dr., London, ON N6E 3Z4 CANADA
1