Hilelista Kantaro

REEN AL LA HEJMPAĜO


E n h a v o :

01. HILELISTA HIMNO
02.
ESPERANTISTA HIMNO
03.
LA VOJO
04.
ANTAŬEN MARŜAS NI
05.
LA FLUANTA TAJDO
06.
FELIĈEGAN NASKIĜTAGON
07.
ESPERANTO ESTAS LA LINGVO POR NI
08.
ODO AL BONO
09.
ESTU PAC0 KUN VI
10.
JU PLI NI ESTAS KUNE
11.
SE DONAS DI' AL VI FAVORON

 

HILELISTA HIMNO

Al Vi, ho Potenca Senkorpa Mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero,
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj en koro egale Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu regas
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

Ĉielbluan standardon alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.

(laŭ L. L. Zamenhof PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO; la melodio - komponita de Harrison Hill - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/cigneto/thctxt/p/pregxosub1.html)

Enhavo


ESPERANTISTA HIMNO

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboroj de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.

(L. L. Zamenhof LA ESPERO; la melodio - de Félicien Menu de Ménil - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/espero.mid)

Enhavo


LA VOJO

Tra densa mallumo briletas la celo,
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
Ĝi estas, la voj' elektita.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas —
Ni semas kaj semas konstante.
“Ho, ĉesu!” mokante la homoj admonas,
“Ne ĉesu, ne ĉesu!” en kor' al ni sonas:
“Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos”.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro:
Obstine ĝi pasas, provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco —
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

(L. L. Zamenhof LA VOJO; la melodio - komponita de L. Harding - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/cigneto/thctxt/t/tradensam1.html)

Enhavo


ANTAŬEN MARŜAS NI

Ĉe kareso de printempo, sub la suno de somer',
En la regno de aŭtuno, dum blankiĝas vintra ter',
Ĉiam antaŭ ni flirtadas la standardo de l' esper',
Kaj antaŭen marŝas ni.

Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Antaŭen marŝas ni.

"Via celo," oni diras, "estas rev' de fantazi',
Kaj la tempon tre valoran pro himero perdas vi;
Kredas ni, ke post nelonge tute malaperos ĝi,
Sed antaŭen marŝas ni.

Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Antaŭen marŝas ni.

En la nokto ni ne timas, ĉar briladas nia stel'
Kaj por nia kuraĝigo ŝajne diras el ĉiel':
Ĉiam iru vi antaŭen, proksimiĝas via cel' —
Kaj antaŭen marŝas ni!

Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Antaŭen marŝas ni!

La afero prosperadas, plimultiĝas la anar’,
En la glora estonteco estos fratoj la homar’;
Tiun tempon atendante, ni kuniĝas en kantar’,
Kaj antaŭen marŝas ni.

Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Sub ĉielblua standardo,
Antaŭen marŝas ni!

(Laŭ Agnes B. Deans: ANTAŬEN MARŜAS NI; la melodio - "John Brown’s Body", anonima usona tendejhimna melodio - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/eismaj/antauxenmarsxas1.htm)

Enhavo


LA FLUANTA TAJDO

Jen la kanto de kuraĝ’
Por maristoj dum vojaĝ’,
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi’;
Do, kunkantu, maristar’!
Vi la rajton havas, ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi!
Estas hela la ĉiel’,
Ĉiam brilas nia stel’,
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Kontraŭ vento, kontraŭ ond’
Kunbatalis nia rond’,
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel’;
Sed la tajdo venas nun,
Sin prezentas oportun’,
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel’.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi!
Estas hela la ĉiel’,
Ĉiam brilas nia stel’,
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Do, altiĝu nun la kor’,
La ventego pasis for,
Kaj la teron preskaŭ vidi povas vi;
Helpa vento blovas nun,
Kaj ekbrilas varma sun’;
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi!
Estas hela la ĉiel’,
Ĉiam brilas nia stel’,
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

Levu velojn al ventet’,
Levu voĉojn al kantet’,
Levu korojn al ĉiama la esper’;
Kaj altiĝu la kuraĝ’,
Ĉar la fino de l’ vojaĝ’
Estos nepre la triumfo de l’ afer’.

Kantu, kantu, kamaradoj!
Gloran estontecon havos vi!
Estas hela la ĉiel’,
Ĉiam brilas nia stel’,
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni!

(Harrison Hill: LA FLUANTA TAJDO; la melodio - "Tramp! Tramp! Tramp!" de G. F. Root - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/eismaj/fluantatajdo1.htm)

Enhavo


FELIĈEGAN NASIKĜTAGON

Sidante sur la seĝ’,
Malantaŭ vortareg’
Longege serĉis ni,
Kaj sole kaj en greg’
Esprimon ĝustan por
Saluti taŭge vin
Dum naskiĝtage tostas ni
Per rimoj kaj per vin’! Ho,

Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir’!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir’!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir’!

Ni serĉis tra la nokt’
Konfesu ni sen blag’,
Sed mankas simpla vort’
Por via naskiĝtag’.
Nur eblas kunmetaĵ’,
Nur kvarsilaba vort’,
Nur “Feliĉegan Naskiĝtagon”
Jen kruela sort’! Ho,

Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir’!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir-o!
Zamenhof! Zamenhof!
Sanktulema vir’!
Feliĉegan Naskiĝtagon:
Jen nia dezir’!

(Ŝanĝetita teksto de DoKo Jordan http://weber.ucsd.edu/~dkjordan/es/ludejo.html; la melodio - "Jingle Bells" de James Pierpont, 1857 - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/zambankan/felicxegan.htm)

Enhavo


ESPERANTO ESTAS LA LINGVO POR NI

Sur monto kaj step' indianoj ĉasadas kun la famili',
Kaj se vi postulas parolon, kanjone eĥiĝas la kri':
Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!
Esperanto estas la lingvo por ni!

En densa afrika ĝangalo, la bonaj amikoj de ni
Jam solvis la lingvan problemon — tamtame sonoras la kri':
Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!
Esperanto estas la lingvo por ni!

Ĉe norda poluso eskimoj loĝadas en neĝa glaci'.
Se ili bezonas parolon, aŭdiĝas la tutsama kri':
Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!
Esperanto estas la lingvo por ni!

Sur tuta la vasta terglobo, en urboj kaj teritori',
Troviĝas samideanaro, kaj sonas el buboj la kri':
Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!
Esperanto estas la lingvo por ni!

Indianoj, nigruloj, eskimoj, urbanoj kaj buboj kaj mi
Jam uzas la Zamenhof-lingvon, do vivu, prosperu la kri':
Esperanto estas la lingvo por mi, por vi!
Esperanto estas la lingvo por ni!

(Sur monto kaj step' indianoj; la melodio - My Bonnie Lies over the Ocean, tradicia angla melodio - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/eismaj/LaLingvoPorMi1.htm)

Enhavo


ODO AL BONO

Bono, bela dia dono,
Vi, filino de l’ ĉiel’
Al vi venas nun adeptoj
Por saluti kun fidel’.
:||: Vi mirakle ligas homojn
dividitajn per la sort’,
Fratoj estos ĉiuj homoj
Kiujn tuŝas via fort’. :||:

(Laŭ HYMN TO JO, aranĝita de Edward Hodges el la 9-a Simfonio de BETOVENO; la melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/tekstoj/odoalgxojo.htm)

Enhavo


ESTU PACO KUN VI

Estu paco kun vi,
E
stu paco kun vi,
E
stu paco kun vi,
E
stu paco, paco, paco kun vi!

4 x

(Juda popola kanto "Hevenu Shalom Aleichem", kantata ankaŭ inter kristanoj; melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://hometown.aol.com/israelmidi/index.htm)

Enhavo


JU PLI NI ESTAS KUNE

Ju pli ni estas kune,
Jes, kune, jes, kune,
Ju pli ni estas kune
Des pli gajas ni.
Ĉar mia amik' estas via amik',
Kaj via amik' estas mia amik':
Ju pli ni estas kune,
Des pli gajas ni!

(Verŝajne traduko de la anglalingva THE MORE WE GET TOGETHER; la melodio elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/diversaj/etaj/JuPliNiEstas1.htm)

Enhavo


SE DONAS DI' AL VI FAVORON

Se donas Di’ al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom’.

De l’ montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi;
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni’.

Al Dio fidas mi kun ĝojo.
Li zorgas pri la tuta ter’:
Li ankaŭ min, sur mia vojo,
Eterne gardos de danĝer’.

(Joseph von Eichendorff WEM GOTT WILL RECHTE GUNST, esperantigis L. L. Zamenhof; la melodio - komponita de Granville Bantock - elŝutebla en midi-formato el la retpaĝo http://www.oocities.org/cigneto/thctxt/s/sedonasdi1.html)

Enhavo


F o n t o j :

Leland Bryant Ross's http://www.oocities.org/lilandr/kantoj/kantoj.html
Jurij Finkel:
http://www.esperanto.mv.ru/Kolekto/index.html
http://hometown.aol.com/israelmidi


15-02-2002