STATUTO DE HILELISTA ESPERANTO-KOMUNUMO


(revizi-propono de la Kunordiganto)

A. Ĝenerale

1. Titolo

La nomo de la komunumo estas Hilelista Esperanto-Komunumo (poste en ĉi tiu Statuto: "HEK").

2. Inspiro

HEK estas inspirita per la etikaj principoj el la tradicio atribuata al tiu rabeno Hilel, ekspoziciita en la pamfleto "Hilelismo" (1901) de L. L. Zamenhof (1859-1917). Hilelistoj rilatas unu al la alia kaj egale al la cetera homaro en spirito de la etika gvidprincipo en la komunumo: "Kio ne estas agrabla al vi, nek vi faru al homo alia!" (Hilel).

3. Konsisto

HEK konsistas el individuaj anoj, ĉiuj ne malpli ol 18 jaraĝaj, loĝantaj en iu ajn lando.

4. Celo

La celo de HEK estas diskonigo de la bazaj principoj filozofiaj de "Hilelismo" kaj kongruaj universalhomaranismaj vivkonceptoj.

5. Rimedoj

Por atingi siajn celojn HEK:

a) tenas retpaĝejon kaj dissendoliston sur kiu haveblas dokumentaro pri Hilelismo kaj kongruaj temoj;
b) eldonas revuon, "Hilelisto";
c) organizas kunvenojn kaj aliajn aranĝojn.

6. Lingvo

La laborlingvo de HEK estas Esperanto. Se informopeton pri Hilelismo kaŭ HEK ricevus la kunordiganto en alia lingvo, la kunordiganto klopodus, tiom, kiom eble, responde samlingve (kune kun esperantlingva versio).

7. Sidejo

La sidejo de HEK estas la kunordigantejo.

8. Hilelista Emblemo kaj Flago

a) Hilelista emblemo konsistas el ses blankrandaj egalaj simetriaj petaloj kunigitaj per unu ekstera blankranda cirklo, kaj ĝi prezentas: a) ses ĉefajn fontojn de hilelismo (laŭalfabete: budhismo, islamo, judismo, konfuceanismo, kristanismo, kritikracia filozofio),
b) ses kontinentojn de unu komuna terglobo (Afriko, Antarktiko, Aŭstralio, Eŭroazio, Norda Ameriko, Suda Ameriko). Hilelista emblemo estas uzata en ĉiuj leteroj, dokumentoj kaj eldonaĵoj de HEK.
c) Hilelista Flago estas ĉielkolora (la ĉielo estas komuna por ĉiuj terglobanoj kaj ĝi estas malfermita al la makrokosmo), kun la blankkolora hilelista emblemo en la mezo, kaj de jenaj proporcioj: 3:5.

B. Anoj

9. Aliĝo

Oni estiĝas ano de HEK enmaniginte aŭ alsendinte (per kutima poŝto, aŭ retpoŝto) plenigitan Aliĝilon al la kunordiganto. Ĉiun novan anon de HEK la kunordiganto envicigas en la Hilelistan Adresaron, akireblan de ĉiu ano de HEK rete senpage kaj per la kutima poŝto kontraŭ rekompencado de sendokostoj. RIMARKO: Ĉiu ano devas doni klaran permeson pri la ĉiujara enhavo de sia suraliĝila informaĵo persona en la membrolisto (nur nomo, adreso kaj e-poŝtadreso).

10. Eksiĝo

Ano de HEK kiu skribe petas la kunordiganton eksigi lin el HEK estos konsiderata kiel eksiĝinta.

11. Eksigo

Ano de HEK kiu kontraŭlaboras la celojn de HEK kaŭ morale aŭ materie damaĝas HEK-on povas esti de la jarkunveno eksigita el HEK.

C. Kunordiganto kaj liaj taskoj

12. Kunordiganto

La kunordiganto de HEK estas ĉiujare elektata per la jarkunvena voĉdonado. La ofico de la kunordiganto estas sensalajra kaj la kunordiganto elspezas proprajn rimedojn por plenumi siajn taskojn. Ĉiu HEK-ano rajtas sin kandidatiĝi je la posteno de kunordiganto kaj devas sin prezenti per mallonga skribaĵo dissendota al la membraro kun la Jarraporto.

13. Taskoj de la kunordiganto

La kunordiganto:

a) prezentas HEK-on;
b) gvidas agadon de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj;
c) kunvokas kaj prezidas la Jarkunvenon;
ĉ) prezentas Jarraporton por la Jarkunveno pri la agado de HEK inter du sinsekvaj jarkunvenoj; ĉi tiu Jarraporto estos dissendita de la kunordiganto al la membraro ne malfrue ol 4 semajnoj antaŭ la JK;
d) preparas balotilon por la Jarkunveno; ĉiujn voĉdonendajn proponojn (inkluzive kandidatiĝo pri kunordiganto) ricevas la kunordiganto almenaŭ ses semajnoj antaŭ la JK por ke la kunordiganto kunsendi ilin kun la Jarraporto al la membraro;
e) redaktas kaj distribuas la revuon kaj aliajn eldonaĵojn de HEK;
f) prizorgas retpaĝejon kaj dissendoliston de HEK;
g) kunmetas kaj prizorgas Hilelistan Adresaron;
ĝ) prizorgas financajn aferojn de HEK.

Ĉ. Jarkunveno de HEK

14. Celoj

La Jarkunveno de HEK okazu jare, en decembro ĉirkaŭ Zamenhof-tago aŭ ne pli malfrue ol la mezo de januaro; ĝi okazu en fizika kongresejo kaŭ per la elektronika forumo ĉe la dissendolistejo TTT-a kaj:

a) aprobas aŭ malaprobas Jarraporton de la kunordiganto;
b) aprobas aŭ malaprobas proponojn, ĉu pri la Statuto ĉu pri aliaj HEK-aj aferoj;
c) elektas kunordiganton por la periodo inter du sinsekvaj jarkunvenoj;
ĉ) decidas pri la cetera dokumentaro sur la TTTejo HEK-a (ŝangoj, forigoj, revizioj ktp.).
d) decidas pri membroeksigo;

D. Jarkunvena voĉdonado

15. Voĉdonrajtoj

a) Ĉiujn siajn decidojn HEK validigas per la jarkunvena voĉdonado.

b) En la jarkunvena voĉdonado ĉiu ano havas nur unu voĉon.

16. Kvorumo

a) Kvorumo, por Statutaj ŝanĝoj, egalas al minimume triono da voĉdonrajtaj anoj, ĉu ĉeestanta persone aŭ elektronike la JK-on aŭ balotile (ŝanĝoproponoj je la Statuto klare sur la balotilo).
b) Kvorumo por aliaj konsideroj, estas minimume tri HEK-anoj.
c) Okaze de malsufiĉa kvorumo, neniaj ŝanĝoj eblas ĝis venonta JK.

17. Proceduro

La jarkunvenan voĉdonadon prizorgas kaj pri ĉio respondas la kunordiganto ĉi tiel:

a) Oni voĉdonas pere de balotilo preparita de la kunordiganto. Voĉdoni eblas: persone, per kutima poŝto, per faksilo (se haveblas ĉe la kunordiganto), per elektronika poŝto aŭ dum JK-a elektronika forumo.
RIMARKO: Ĉiuj balotiloj devas atingi la kunordiganto almenaŭ tri tagoj antaŭ la Jarkunveno (se per kutima poŝto) aŭ 24 horoj antaŭ la Jarkunveno (se per e-posto). Dum la elektronika forum-formata Jarkunveno ĉeestantoj voĉdonas per privataj mesaĝoj al la kunordiganto.
b) La kunordiganto raportos nur pri la finaj rezultoj de voĉdonado: tio estas, kiom da anoj voĉdonis je iu ajn voĉdonero, kiom aprobis, kiom malaprobis kaj kiom sin detenis. La rezultoj haveblas tuj dum la Jarkunveno kaj estos raportitaj en la venanta revuo.
c) La kunordiganto prezidas la JK-on per akceptebla "proceduro parlamenta".

18. Decido

En la jarkunvena voĉdonado decidas pli ol duono da esprimitaj voĉoj. Okaze de egala voĉdon-rezulto la kunordiganto prokrastigos la temon ĝis la venonta JK por ke oni rekonsideru ĝin. Okaze de plua egala voĉdon-rezulto sur la sama temo, ĝi tiam nuliĝos.

E. Organo

19. Organo

La oficiala organo (dumonata) de HEK estas la revueto "Hilelisto". Jarabono je la retpoŝta versio de "Hilelisto" estas senpaga, kaj jarabono je la surpaperigata versio de "Hilelisto", distribuata per la kutima poŝto, eblas kontraŭ 6 IRK (aŭ la kontraŭvaloro en iu ajn internacie ŝanĝebla valuto).

F. Financoj

20. Financaj aferoj

Financaj aferoj administrantaj de HEK ampleksas enspezojn kaj elspezojn ligitaj kun:

a) libervolaj mondonacoj al HEK; la kunordiganto raportos pri la elspezoj el ĉia mondonaco ricevita je HEK en la Jarraporto
b) organizado de kunvenoj kaj aliaj aranĝoj de HEK;
c) presado kaj distribuado de la surpaperigata versio de la organo kaj de aliaj eldonaĵoj de HEK.

G. Statutŝanĝoj

21. Ŝanĝoj je la Statuto

La Statuto povas esti ŝanĝita nur per laŭ-statuta decido de la jarkunveno.


2002 10 15
rB