HILELISTO

Duonmonata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 11 Dato: 01.03.2001


EL PAROLADO DE L. L. ZAMENHOF ANTAU LA 3-a KONGRESO ESPERANTISTA

…La mondo chiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, char ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial - por ne fortimigi de ni grandajn amasojn, ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t.e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu au alia ideo? Chiu? Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn au fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel li ne respondas por niaj.

Li povas esti la plej granda egoisto, genta shovinisto, malamanto de homoj au ech la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto. Sed se li volas veni al Esperantista kongreso, au se li volas aligi al alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero shanghighas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leghojn, siajn apartajn morojn kaj principojn. En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankau la interna ideo de la Esperantismo?

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ghis nun precize formulita, sed chiam klare sentata, estas: "Ni deziras krei neutralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikighadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajhojn".

Vivu Esperanto, sed antau chio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu chio, kio rompas la murojn inter la gentoj?

La parolado de L. L. Zamenhof antau la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de augusto 1907
registrita de Hirotaka Masaaki (1991-08-31)
(El kolekto de verkoj de L. L. Zamenhof preparita de Hirotaka Masaaki, kun permeso de la preparinto)
http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/arkivo.html
(Elektis: Mato Spekuljak)

 

EL SAGHECO DE ARISTOTELO*

Kunemtita de Mato Spekuljak, surbaze de jenaj libroj :
(1) Diogen Laertije ZIVOTI I MISLJENJA ISTAKNUTIH FILOZOFA, BIGZ, Beograd 1979
(2) Jadranka Kalenic MUDROST GRCKE ANTIKE, MGV, Zagreb 1999.

*ARISTOTELO (384 a.K. - 322 a.K.) estis antika greka filozofo, estinta dum jarcentoj mensa vojmontrilo de la Okcidenta civilizacio. Li havis brilan intelekton, abundajn sciojn kaj richan imagon, sed, simile kiel Sokrato, ankau li estis akuzita pro nerespekto de oficialaj dioj, pro kio li devis forlasi sian landon - Atenon. Aristotel fondis t.n. "peripatetikan" lernejon, kie oni promenadinte disputis pri elektitaj temoj. Li havis multajn dischiplojn. Li estas autoro de pli ol 400 verkoj, multegaj traktatoj kaj eldirajhoj. La celo de la vivo, lau Aristotelo, estas praktikado de la virteco. Sed nur la virteco ne sufichas por la plena felicho, dezirindaj estas ankau korpaj (ekz. sano, forteco, beleco...) kaj materiaj bonajhoj (ekz. richeco, nobla deveno...). Aliflanke, malvirteco, lau Aristotelo, malfelichigas la homon ech se li disponas per korpaj kaj materiaj bonajhoj. Koncerne pasioj, li konsideris ke nek la sagha homo povas esti tutlibera de pasioj, sed, diference de la malsagha, li ilin prudente (modere) praktikas, ne estante ilia sklavo (Mato Spekuljak)


VORTO DE LA PORMOMENTA KUNORDIGANTO

Pasintmonate nian rondon forlasis kelkaj rondanoj. Unu el ili jam duafoje provis ene de la rondo, kaj tute memvole, lanchi retforumon (dissendoliston) kiel, lau li, pli demokratian kaj pli rapidan komunikadon en la rondo. La bulteno, precipe ghia papera versio, lau tiu koncepto, estus marghenigita. Li skiribis ke "kiuj povas flugi - flugu, kiu povas nur rampi - rampu; sed fluguloj ne devas rampi nur pro tio, ke rampuloj ne povas flugi." Krom ke supraj "metaforaj" vortoj estas ofendigaj rilate la rondanoj kaj simpatiantoj ne posedantaj personajn komputilojn kaj ne povantaj rete komuniki, marghenigo de la bulteno kiel nia chefa komunikilo, marghenigus ankau samrondanojn por kiuj ghi estas sola komunikilo.

Krome, varbinte eblaj subskribintoj por la retforumo de li rapide lanchita, tiu samrondano fakte misuzis retadresojn de aliaj rondanoj kaj simpatiantoj de Hilelista rondo. Ja adresojn de rondanoj kaj simpatiantoj, krom por la dissendado de oficialaj materialoj flanke de la kunordiganto, oni rajtas uzadi nur por privata frata kontaktado inter rondanoj kaj simpatiantoj, en la spirito de la principoj sur kiuj la rondo estas fondighinta kaj lau kiuj ghi, jen, jam sesan monaton sukcese evoluas

Jen komprenebla reago de Carmel je tia misuzado: "Mi tralegis kion proponis Nikolai? Mi tute kontrauas tion. Mi tute ne permesas al li uzi mian adreson por liaj celoj? Se li estus ekster nia rondo, tio estus alia afero. Li estus tute libera. Sed kaosigi kio glate marshas en la sama rondo kie li membrighas, estas tute netolereble. Li forighu el la rondo (por chiam lau mia opinio) kaj li estu tute libera fari ion ajn."

Nia rondo nek malakceptas Intereton kaj multajn ghiajn sendubajn avantaghojn, sed nek nia rondo pretas limgighi nur je la virtuala funkciado, estighi - la virtuala rondo. Nia bulteno estas distribuata ankau en la reta versio, chiuj materialoj de nia rondo (krom listoj de rondanoj kaj simpatiantoj) estas legeblaj en nia TTT-ejo, kun rondanoj kaj simpatiantoj kiuj povas retposhte komuniki la pormomenta kunordiganto praktikas retan komunikadon, dum nia kongreso eblos reta vochdonando? Tamen - se nia rondo ne volas kaosighi - la papera versio de nia bulteno devas (r)esti la fundamenta, nia bulteno devas (r)esti nia sola oficiala komunikilo kaj diskutejo inter niaj du kongresoj, kaj niaj kongresoj devas (r)esti solaj oficialaj hilelistaj renkontighoj kun solaj oficialaj decidoj.

Nia rondo dekomence, kaj lau chiuj siaj ghisnunaj dokumentoj, celas estighi kiel eble pli fruktodona internacia komunumo de forte idealismemaj, forte noblemaj homoj, uzantaj en sia komunikado, amikado, kunlaborado trans nacilingvaj bariloj Esperanton, kiel tiucele la plej taugan lingvorimedon. Ni celas konstrui kiel eble pli demokratian, sed samtempe per deklaracio, statuto, universaletika principaro almenau minimume ordigitan tutmondan hilelistan-homaranistan asocion. Nur bone interne ordigitaj ni povas esti efikaj kaj fruktodonaj.

Neakcepto de tiu koncepto estas fakta kialo kial tri rondanoj antaunelonge forlasis la rondon (de unu mi tion rekte postulis, kaj la du aliaj kun li solidarighis, unu konscie kaj la alia - disrevighita pro la okazintajhoj en la grupo publike konfesanta noblecon). Kompreneble, se kaj kiam ili eble tamen estos pretaj akcepti volon de la plimulto, ili estos denove bonvenaj en nia rondo/asocio.

Bedaurinde, estas vero ke nek etike la plej noblaj projektoj evoluas senkrize, sen konflikto da konceptoj? "Idilio" regas nur tie kie ne regas demokratio. Aliflanke, demokratio tute ne estas anarkio. Kun kiom da bariloj (starigataj ankau de "samideanoj") renkontighadis Zamenhof proponadinte siajn lingvan kaj universaletikan projektojn! Ghisnuna historio de E-movado konas nek unu skismon? Do, ne mirinde estas, ke ankau nia rondeto chi-februare spertis pormomentan internan krizon. Feliche, ghi jam estas malantau ni kaj plimulto da rondanoj kaj simpatiantoj preferas daurigi konstruadon de la hilelisma-homaranisma E-komunumo lau la komencaj idealoj.


Hilelista diskutejo

Yves (el Francio):
Mi iomete konas la hilelistan religion, kiun Zamenhof volis proponi al la mondo, en kiu multas diversaj religioj. Persone mi ne kredas Dion, sed mi opinias ke la religioj helpas al iuj homoj, kvankam la klerikaro ankau stimulas multajn homojn al militsituacio ktp? En Francio ni multe suferis de tio. Kial oni tion faras? Sufichas naturaj katastrofoj kaj malsanoj? Mi bone konas la moralajn principojn kaj mi sekvas ilin kun mia familio, vivanta simple. La vivo estas mallongdaura, kaj felicho au malfelicho ne atingas egale chiujn?

Yenovk (el Francio):
Yenovk Lazian estas ja mia vera nomo, mi estas armeno loghanta en Francujo. Mi havas neniun senton kontrausemidan: mi estas civitano de Israel (antau ol transloghighi en Francujon mi loghis en Jerusalemo), mi bone parolas la hebrean kaj konas la postkristan judan religion.
Vi montras eltirajhojn de la vortoj de Jesuo. Tio estas tre bone. Sed Li diris pri Si : mi estas la Lumo, mi estas la Pano, la Vojo. Atentu: ne unu el la vojoj! Jesuo ne lasis plurecon de opinioj. Nek Li estis "politike korekta" kiel oni postulas esti nuntempe. Li diris ankau jenon (Joh 10:1): Vere, vere mi diras al vi: Kiu eniras en la shafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas shtelisto kaj rabisto. Chu vi bone legis : shtelisto kaj rabisto! Li ne diris: mi permesas al vi samopinii kun s-roj Muhamed, Buddha, Marx, Mussolini, Zamenhof ktp. Jesuo tute ne respektis la opinion de fariseoj, ekzemple. Dio ne repektas la opiniojn de sendiuloj. Gravas ja la amo de Dio por pekuloj. La mondo ne distingas la ulon disde ties opinio. Dio amas la pekulon sed malshategas la pekon. Kiu eklezio (estas la vera rim. de la redaktoro)? Tiu kiu agas lau la Vorto de Dio. Ghi ja estas unusignifa kaj tute nedubiga. La Spirito de Dio kondukas la kredantojn al tuta vero, lau la promeso de Jesuo pri tio ke post Lia foriro Li sendos la parakleton, t.e. la Konsolanton, la Sanktan Spiriton. Tio estas mia persona atesto.

Ireneo (simpatianto el Pollando):
Anoncon pri Hilelista rondo mi tralegis en "Eventoj". Mi tuj ekestis simpatianto de via rondo. Preskau 24 jarojn mi estis membro de homaranistaj kluboj. Bedaurinde, malamikoj de homaranismo lastatempe likvidis nian klubon en Gdansko. Dum nia agado mi konstatis, ke hilelismo havis kaj havas ech pli multe da malamikoj ol homaranismo. Interesas min, kial via rondo preferas hilelismon, kaj ne homaranismon. Lau via anonco - homaranismo estas nur shanghita nomo de hilelismo. Sed, mi vidas grandajn diferencojn inter hielismo, la Zamenhofa humanismo (homaranismo), kaj nuntempa homaranismo popularigata en la Homarana Asocio (Info-Servo, Bismarckstr. 28, DE-35037 Marburg, Germanio rim. de la redaktoro). En hilelismo L. L. Zamenhof faris kelkajn erarojn, kiujn li evitis en la homaranismo. Zamenhof rezignis de hilelismo, sed ghis sia morto li ne rezignis de la homaranismo. Ni, membroj de la homaranista klubo "Mondano" traktis hilelismon kiel esperantistoj traktas la "Lingwe Universala".

Randy (el nekonata lando):
Mi estas vere impresita per viaj retpaghoj pri Zagreb (http://www.oocities.org/hilelistarondo/zagreb.htm kaj http://www.oocities.org/hilelistarondo/zginform.htm rim. de la redaktoro). Mi planas kunporti ilin kun mi por la UK.

Gabriel (el Hispanio):
Mi estas la bibliotekisto de la Fakultato de Teologio. Mi legis che Heroldo Komunikas No. 100, ke estas riceveblaj la numeroj de via bulteno. Plache ni ricevus ilin (temas pri la papera 4-pagha A5-formata versio rim. de la redaktoro).

Mato:
Kompreneble ke supra peto estis plenumita, ech je propra kosto de la redaktoro. Tamen, ni daure petas interesighantojn pri nia bulteno laueble rekompencadi sendokostojn. Ni ja estas rondo dekomence rezigninta de la komuna kaso ("komunaj kasoj" plejofte - tute ne estas komunaj).

 

Decidu la fondkongreso (03)

Lau deziro de eksighinta rondano Neil, retenanta autorajn rajtojn je chiuj siaj skribajhoj por "Hilelisto", liaj skribajhoj povas resti en ghisnunaj numeroj de la bulteno, sed liaj proponoj (koncerne la nomon de chi-julie fondighonta hilelista/homaranista asocio, koncerne la deklaracion kaj la statuton, koncerne emblemon ktp.) ne plu povas en rondo esti uzataj. Do, ni nek plu ilin pridiskutu.

Propono pri la nomo de la Asocio, ricevita de David la 11-an de februaro 2001

Mi havas novan pravigon por nia nomo, kiu estu kaj tradicie zamenhofa, neutrala kaj ne odoru je religia au ech eklezia konotacio. Mi proponas reveni al "homaranismo" kaj "homaranisto". Mi rezonas jene: la vorto "homaro" ne signifas nur aron da homoj, sed chiujn homajn estajhojn sur nia terglobo, kaj povas konsiderighi kiel nova radiko, same kiel vortaro neniam signifas "aro da vortoj", sed nur kaj chiam tion kion signifas la anglalingva "dictionary". Ni, hilelistoj, devus rigardi nin mem unue, au paralele kun nia nacieco au etneco, membroj de la homaro, kaj en nia lingvo homaranoj. Char ni ne estas nur pasivaj anoj de la homaro (homaranoj), sed idealisme kaj idealiste konsideras chiujn homojn egalaj kaj ni praktike aplikas tiun idealismon per la konscia uzado de (ne internacia), sed transnacia, neutrala, komuna lingvo (Esperanto) kaj sur la spirita kampo strebas observi kaj ellabori universale etikajn principojn (la kunmetajho "universaletika" krom esti tro peza, estas ankau neghusta gramatike), ni povas aldoni la sufikson -isto al homarano kaj tiel farighi "homaranistoj", nome idealismaj homaranoj. Lau tio la uzado de la sufiksoj -an- kaj -ist- post homar- ne estas pleonasma. Plej ghuste estus, ke ni uzu anstatau universale etika, la esprimon "universale homaj etikaj principoj" au ion similan, kompreneble ratifotaj lau niaj demokratiaj principoj. Char ni havos statuton, demokratian regularon, ni sen timo povas nomi nin "asocio" kaj mia propono estas "Homaranisma Asocio Tutmonda" (HAT).

Reago de Mato pri kaj okaze de la supra propono de David:

Kvankam mi daure preferas vorton "hilelismo" en nomo de nia asocio (ech se ne pro io ajn alia - almenau pro jam 100-jarigho de hilelismo), se plimulto da rondanoj ne donos siajn vochojn por la nomo Tutmonda Hilelista Asocio (t.e. pro belsoneco - preferinde Hilelista Asocio Tutmonda), lau mi supra propono de David, ke nia asocio nomighu Homaransima Asocio Tutmonda estas la plej tauga. Ankau malplilongigo estas tre konvena (ne nur tial ke oni ghin povas kompreni ankau kiel la Hilelista Asocio Tutmonda!, ghi ja ankau bone sonas). Mi vere ne vidas kialon por ke ni rezignu de unu au alia jam de Zamenhof proponita nomo. Iu ajn alia nomo kiun ni elektus por signifigi celatan universalecon, jam estas uzata de iu internacia organizo (ekz. Universala E-Asocio). Vere, ankau la vorto "homaranismo" jam estas uzata en la nomoj de iuj grupoj, organizoj… Lau mia kono neniu grupo uzas la vorton "hilelismo", kaj tio lau mi estas aldona argumento por ke ni prenu tiun nomon, ne por ke ankau ni de ghi rezignu. Krome, nia projekto vere estas profunde enradikighinta en la Zamenhofa hilelismo el la jaro 1901. Chiu iom pli atentema leganto de la broshuro "Gillelizm" de L. L. Zamenhof (originan rusan tekston kun E-traduko oni povas trovi en chiam ankorau en Esperantujo trovebla libro: A. Holzhaus HILELISMO, Fondumo Esperanto, Helsinki, 1972) tion povas klare vidi. La unua versio de Zamenhofa hilelismo esence ne estis "Projekto por solvi la judan demandon" (kvankam tio estis subtitolo de la menciita Zamenhofa verko), ghi estis projekto por solvi la mondan - religietikan - demandon. Postaj versioj de tiu projekto, lau mi, iom tro eniris politikan kampon, estighinte pli suprajhaj, spite al multobligado de principoj. Ja se la homaro akceptus proponitan de L. L. Zamenhof universalan religietikon, au ni diru - etikon, estus solvitaj kaj politikaj, kaj ekonomiaj, kaj ekologiaj demandoj. Oni ne kuracu simptomojn de la malsano, sed malsanon mem! Temas do pri la mondrigardo, mondkoncepto. El postaj versioj de la Zamenhofa projekto ni transprenu nur rekomenditan de ghiaj autoro cherpadon de universale (religi)etikaj principoj el multaj kuturaj tradicioj, ne nur el la juda. Sed ni prenu nur tion, kio chiam ankorau estas aktuala, kio ne kontraustaras al la scienco, kaj kio estas vere realigebla. Tial ni apogadu ne je kiel eble pli idealismaj (religi)etikaj instruintoj de la homaro, sed je tiuj kiuj sukcesis (almenau) propraekzemple montri ke proponataj de ili principoj estas realigeblaj. Multaj noblegaj instruoj simple ne estas realigeblaj. Nek en eta komunumo de idealistoj (kiaj, ekzemple, estis antikaj esenoj) des malpli en mondskala dimenzio. Ni nek proklamu en niaj dokumentoj, nek eksteren proponadu iun ajn noblajhojn kiun ni mem, interne, inter si, ne sukcesas realigi! Alie ni riskas estighi iu ridinda sekto de stranguloj, nebululoj, se ne ech - frenezuloj. Ni deklaradu nur tion kion ni sen iu ajn gheno, hezito, honto povas publike ie ajn, ankau en la plej eminetaj universitatoj, en la plej eminentaj sciencaj akademioj, deklari, kaj per argumentoj defendi! Ni ne limigu nin per nur Esperantujo, ni kuraghe uzu ankau aliajn lingvojn, ankau la anglan kie oni parolas kaj komprenas angle… (nuna projekto de la Statuto tial antauvidas fondighadon de regionaj hielistaj/homaranistaj rondoj, uzantaj lokajn lingvojn). Lau mi - nur tia projekto havas shancon sukcesi, je la vera bono de la homaro. Kompreneble, tio estas mia privata opinio. Ne estu grava ke mi momente estas la kunordiganto de la rondo. Sed la rondo, dum sia 1-a kongreso devas decidi chu ghi volas estighi iu serioza, respektinda monda univeraletika asocio, au ghi preferas esti aro de, pardonu min - ech inter esperantistoj - ridindaj stranguloj. (Ja vere nemalmultaj esperantistoj ech ne konsicas kiom ili, per sia sinkonduto, malhelpas sukceson de la genia Zamenhofa projekto. Studinte la vivon de L. L. Zamenhof mi trovis nenion similan che la Majstro. Ja li, kvankam fortege idealismema, estis tute normala homo, serioze traktata de siaj samtempuloj.) Kalkuli kun la sukceso, kun realigo povas nur nobliga projekto - kiun oni traktas serioze. Che tio certe multe malpli gravas nomo de la projekto ol la enhavo. Ni pli diskutu pri la enhavo de nia projekto, kaj pri konkretaj pashoj, pri konkreta agado, kaj malpli pri la nomo de nia asocio (kiom ajn ankau li ne estas malgrava). Tion kion ni ideologie pretas proklami, pri tio ni nepre ankau proprahaute atestadu. Do, ni estu tre singardemaj ion ajn proklamonte! Sed, samtempe, ni ne timu proklamadi realigeblan universale etikan principaron. Per unu, ech la plej "ora", plej genia principo, oni povas konstrui neniun universalan etikon. Imagu la auto-trafikon kiun oni reguligus per nur unu "ora regulo", imagu la landon en kiu anstatau multajn leghojn oni aplikus nur unu "oran regulon". Ja chiu ghin traktus lau propra intereso! Aliflanke, kia estas utilo de miloj da leghoj (kun entute milionoj da paragrafoj), kiujn ech la plej spertaj profesiuloj ne konas? Ni serchu - optimuman kvanton da (realigeblaj) (religi)etikaj gvidprincipoj.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato
Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.