HILELISTO

Duonmonata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 13 Dato: 01.04.2001


L. L. ZAMENHOF EN KAJ PRI SIA HILELISMO EL JARO 1901

Ni ne havas ech la plej malgrandan intencon elpashi kun ia nova kredo. Apero de nova kredo en nia tempo ghenerale jam estas nekonceptebla, kaj se tia ech povus iam ankorau aperi, chiukaze ne ni audacus esti ghia fondanto.

Ni ne havas ech la plej malgrandan deziron audace enpenetri en dian sferon de kredo.

(el la broshuro HILELISMO el jaro 1901)

Mia shancelighado dauras jam pli ol ses jarojn, kauzante al mi tre grandan kaj turmentan internan bataladon, kaj ghis nun mi ne povis ankorau veni al ia definitiva decido. … En la jaro 1903 mi post multaj klopodoj ricevis returne chiujn ekzemplerojn de mia broshuro ("Hilelismo" el la jaro 1901 rim. de la redaktoro) kaj kashis ilin en mia shranko, char tiam miaj konvikoj jam iom shanghighis…

… Jam pli ol ses jarojn mi konstante shancelighas pri tio, chu oni devas enkonduki la hilelismon antaue inter hebreoj, au tuj proponi ghin al personoj de chiuj popoloj.

… La tuta afero Esperanto estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo. Por klarigi al Vi bone tiun chi ideon, mi devus skribi ne leteron, sed dikan libron - alie Vi ne komprenos, kaj la ideo, kiun mi pripensadis en la dauro de mia tuta vivo, shajnos al Vi ia simpla utopio, kvankam ghi estas tre facile efektivebla, kaj se mi nur havos iam pli liberan tempon kaj pli bonan sanon, mi nepre ghin efektivigos.

(el la letero al Javal, la 24-an de septembro 1905)

Lau: J. Gishron, LINGVO KAJ RELIGIO Centro "Sivron" Jerusalemo 1986.

 

HILELISTA SEMINARIO EN CHERVAR-PORAT (NORDA ADRIATIKO, KROATIO)

2.9 - 9.9.2001 "ESPERANTO - INTERNA IDEO - HILELISMO - HOMARANISMO "

 

GAUTAMA SIDDHARTA* KAJ BUDHISMO

Vortoj de Gautama Siddharta:

(el: TAKO JE GOVORIO BUDA, "Grafos" Beograd 1986; elektis kaj esperantigis Mato Spekuljak)

*Gautama Siddharta (623 a.K. - 544 a.K.) estis, lau budhisma tradicio, fondinto de la budhismo. Lau la legendo li naskighis en la nordhindia regha familio Gotami. Li forlasis la familion estighinte 29-jara. Dum 7 jaroj da vagado, asketikaj bonfaroj kaj intensiva pripensado li komencis prediki la novan religietikan instruon.

(lau: BOLJSHAJA SOVETSKAJA ENCIKOPLEDIJA, vol. 4, "Sovetskaja Encikopedija", Moskva 1971; esperantigis M. S.)


BUDHISMO

Lau budhismo, estas pluraj mondoj. Nia tero, la mondo nomata Saba, situas en la mezo inter la mondoj. Super ni estas diversaj paradizaj mondoj, kaj malsuper ni estas inferaj mondoj.
Tiu, kiu faris bonajn agojn dum sia vivo, renaskighos kiel pli felicha homo, kaj pli poste kiel pli altranga estajho en pli alta mondo, kaj post duilionoj da vivoj kaj bonfaroj li povos naskighi kiel budho. Budho ne plu mortos nek renaskighos, kaj shi/li/ghi (budho estas super sekso kaj homeco) estas libera de chiaj suferoj de estajhoj, nome naskigho, maljunigho, malsanigho, morto, ktp. Tiu, kiu faris malbonajhon dum sia vivo, renaskighos kiel estajho pli malaltranga ol la homo, ekz. kiel hundo au chevalo, ech insekto, kaj se tiu hundo au insekto ne vivos honeste dum sia vivo, ghi post sia morto renaskighos kiel speco de demono au monstro en unu el la inferaj mondoj. La pej malaltranga monstro, nomata Ashuro, devas vivi en la plej suferplena infero, kvazau eterne, char shi/li/ghi ne povas morti sen permeso de la infera regho Jamao. Eterne dauras eterna sufero. Kiam oni mortos, oni unue iros al la enirejo de infero. Tie Jamao, infera regho, jughos, chu la vivo estis honesta kaj bonfara, kaj en kiu mondo kaj kun kia korpo shi/li/ghi (ankau bestoj) renaskighu. Post 49 tagoj da migrado de la spirito, shi/li/ghi rekaptos novan korpon. Gautama Siddhartha, au Shakamunio (fondinto de budhismo, sed fakte unu el la multaj budhoj) iam en sia antaua vivo, donis sian korpon al malsatega mortanta tigro por savi ghian vivon. Kaj pro tiu bonega faro, li renaskighis kiel pli alta estajho kaj fine farighis budho. Konforme al chi tiu bone konata rakonto, budhismaj bonzoj foje faras sinoferon por savi la mondon. Nu, oni tamen bone sciu. La vera instruo de budhismo ne estas kredigi tian imagan rakonton. Tiu rakonto ekestis en la antikva Hindio. Budhismo instruas, ke chio tia estas nur iluzio; chio estas nenio; ne ekzistas renaskigho, nek kastoj (budhismo neas kastan diskriminacion), nek superstichoj, nek paradizo, nek infero, nek ech budhoj mem. Chesu kredi tiujn neniajhojn, kaj do oni estos savita el la suferoj de metempsikozo, eterna renaskigho, eterna suferado, char ekde la komenco ne ekzistis tiaajhoj. En la historio budhismo evoluis diversen. Unu el la skoloj, kiu evoluigis ateisman tendencon de budhismo, estas Zeno.

Tani Hiroyuki
tnhryk@pop07.odn.ne.jp


BONVENON EN KROATION EN JULIO 2001 AL LA 86-A UNIVERSALA KAJ 1-A HILELISTA E-KONGRESOJ

Kroatio estas mezeuropa-mediteranea lando, okupanta areon de 56 600 km².

Post kiam en la 11-a jarcento reghlando Kroatio perdis sian plenan shtatan sendependecon, ghi dum jarcentoj estis politke pli-malpli subordigita al la pli potencaj najbaraj shtatoj - Austrio, Hungario, Serbio (iuj partoj de Kroatio trovighis sub la regado de Bizanco, Osmana imperio, Italio…). En 1991 Kroatia parlamento proklamis (denovan) plenan politikan sendependecon de la lando, kiu en 1991-1992 estis ankau interancie agnoskita. Bedaurinde, sendependigho de Kroatio dum la disigho de la plimulto da iamaj federalaj respublikoj de Jugoslavio, provokis militan kontraustaron flanke de Serbio kaj rezultis per dekmiloj da perditaj homaj vivoj kaj per detruo de multaj vilaghoj kaj ech de tutaj urboj. Kroatio chiam ankorau sanigas siajn vundojn.

Konsiderante la richeventan historion kaj esceptan geografian heterogenecon de Kroatio, ne estas mirinde, ke ghi estas tre alloga ankau por la modernaj "pacaj konkerantoj" - la turistoj. Kroation jare vizitas pli da turistoj ol la lando havas loghantojn. Vere, estas chi tie kaj belega mediteranea chemara regiono (kun centoj da insuloj kaj insuletoj), kaj parto de ampleksega Panonia ebenajho (kun vastaj kampoj de tritiko), kaj - inter ili - montara regiono (kun puregaj montaraj lagoj, kavernoj, densegaj arbaroj). Chiu el tiuj tri specifaj regionoj havas ankau sian specifan klimaton. Kaj chion chi oni povas sperti ene de la cirklo kun ne pli ol 200-kilometra radiuso!

Negranda lau okupata areo, Kroatio havas ech 7 naciajn parkojn - 4 che la Adriatika marbordo (arkipelago Kornati, parto de la insulo Mljet, arkipelago Brijuni kaj rivero Krka), kaj 3 en la montara regiono (Risnjak, Paklenica kaj mondkonataj Plitvicaj lagoj). La arkipelago Kornati estas la plej vasta arkipelago en la regiono de Mediteraneo. Ghia ter- kaj akvoareo ampleksas 224 km˛, enhavante 101 insuleton kaj estante ege alloga por jaktemuloj. Sudadriatika insulo Mljet abundas per mediteranej arbaroj. Sur la nordadriatika arkipelago Brijuni (36km˛), konsistanta el 2 grandaj insuloj kaj 12 insuletoj, vivas iuj ege raraj planto- kaj bestospecoj, kaj tie trovighas restajhoj el la antikveco, de la romia kaj bizanca epokoj. Rivero Krka, malsuprenighante al la Adriatika maro, kreas multajn belegajn lagojn kaj akvofalojn. Montaro Risnjak, situanta nemalproksime de la maro, je alteco 1528 m, allogas per siaj densegaj arbaroj, kaj montaro Paklenica - per siaj montfandejoj, profundaj ghis preskau 400 m, kaj pro sia rarega blankakapa aglo. Plitvicajn lagojn (16 lagojn kun 92 akvofaloj) - pro ilia unika en la mondo beleco - UNESCO envicigis en la Liston de mondaj naturbelajhoj.

Kroatio abundas per etaj pitoreskaj vilaghoj kaj per belegaj urboj kun multaj kulturhistoriaj vidindajhoj. Certe la plej alloga el kroatiaj urboj estas - Dubrovnik, estinta de 1358 ghis 1808 sendependa urbo-respubliko. Nun tiu perlo de suda Adriatiko, kun sia unika richenhava kultur-historio, kaj estanta sub la alta protektado de UNESCO, prezentas unikan urbo-muzeon. Sub la protektado de UNESCO estas ankau marborda urbo Split, konata precipe pro sia Palaco de romia imperiestro Diokleciano (el 4-a jarcento p.K.). Tamen, sur la kroatia Adriatika marbordo estas ankau dekoj da aliaj urboj kaj urbetoj kun ne malpli richa kutur-historio, ekde antikvaj tempoj: ekz. Porech (kun sia baziliko el 6-a jarcento), Pula (kun sia romia amfiteatro el 1-a jarcento), Zadar (kun siaj belegaj malnovaj preghejoj, precipe kun unika rotonda preghejo de Sankta Donat el 9-a jarcento). En la urbo Hvar, sur la samnoma insulo, trovighas unu el la plej malnovaj teatro en Europo (konstruita en 1612). Ankau Zagreb - la kroatia chefurbo, situanta en la nordokcidenta parto de la lando, havas pli ol 900-jaran historion. Nun ghi estas moderna urbego, kun chirkau 1 miliono da loghantoj, centro de politika, ekonomia kaj kultura vivo de la lando.

En Kroatio oni povas kontentigi la plej diversspecajn gustojn kaj interesojn. Oni povas sunbrunighi che la Adriatika marbordo, naghi en kaj navigi sur la maro, skii en la proksime al la maro situanta montaro, bani sin en multnobraj banejoj (el kiuj multaj estas sanigaj) en la kontinenta parto de la lando, chasi en la vastaj ebenajhoj, fishkapti en puraj riveroj, ghui multnombrajn kulturhistoriajn vidindajhojn. En la lando oni povas paroli en Esperanto kun kelkcento da kroatiaj esperantistoj, kontaktante ilin private au cheestante iliajn klubajn kunvenojn kaj aranghojn.

Ja E-movado en Kroatio komencis evolui ankorau dum la vivo de d-ro L. L. Zamenhof! (M.S.)


MIA ATESTO PRI JESUO

Mi pensas, ke nur vera kristanismo povas shanghi la korojn de la homoj. Esperanto ne suficas por shanghi la socion.
Estas ege ghojige scii ke Jesuo min amas, kaj ke mi iros al Li post la morto. Nenio estas pli agrabla ol scii, ke Jesuo havas belegajn donacojn por ni. Li havas mirindajn celojn por ni. Jesuo estas mia savanto. Kristanismo ne estas ripetado de la samaj preghoj dum la kunvenoj. Kristanismo ne estas farado de la bono por esti eble savota. Vera kristano estas certa, ke li iros en la chielon. Vera kristanismo estas dankado al Dio pro la savo en Kristo. Vera kristanismo estas helpado al la malfortaj eklezianoj kaj ekstere de la eklezio.
Jen kiel mi ighis kristano: miaj gepatroj estas katolikoj. Mi kredis je Dio, sed mi ne pensis pri Li. Miaj gepatroj disighis. Tiam mia fratino ekparolis al mi pri Dio. Shi diris al mi, ke Jesuo mortis pro miaj pekoj, kaj ke mi devas akcepti Lian donacon, se mi volas esti kun Li post mia morto. Mi imagis min antau Dio. Mi sciis, ke mi estas pekulo, kaj se Li vere mortis por mi, kaj mi ne akceptas Lian donacon, mi neniam estos pardonata de Li. Tiam mi akceptis Lian savon, kaj mi legis mian Biblion kaj baptigis min en la rivereto. Mi estighis certa pri mia savo. Mi estighs certa, ke post mia morto mi iros al la chielo. Antaue, mi havis alian vivcelon. Sed post tiu chi shangho mi ekiris al la kunvenoj de kristanoj, kaj dum sabatoj mi parolis pri Dio al la preterpasantoj, por ke ankau ili estu savotaj. Tio okazis antau 15 jaroj.
Esperanton mi eklernis, char, kiam mi foje vizitis Rumanion, tieaj homoj diradis al mi ke ili ne scipovas la anglan. Mi decidis lerni ambauajn lingvojn: la anglan kaj Esperanton, sed la angla lingvo estas facila nur por anglalingvanoj. Esperanto estas pli facile lernebla ol la angla, pro sia reguleco. Ghi estas tauga rimedo por interkomprenado. Unue mi lernis Esperanton autodidakte, helpe de nur lernolibro. Poste mi dum du jaroj lernis Esperanton vizitante la kursojn en Karlorego (france: Charleroi).

Philippe De Vos (el Belgio)


NOVAJ MEMBROJ

Moni di M. (IL)
Raymond B. (CA)

Hilelista diskutejo

Christian Cimpa (el Österreichische National-bibliothek, Austrio):
Okaze de retmesagho antau nelonge ricevita mi eltrovis la ekziston de via revuo "Hilelisto". Mi ankorau neniam vidis ghin. Char mi estas la ulo, kiu respondecas pri la revuoj en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, mi petas vin konstante sendi al ni vian eldonajhon.
Kaj ne preterlasu eniri en nian ret-katalogon:
http://euler.onb.ac.at/cgi-allegro/maske.pl?db=esperanto
Ghi ne enhavas revuojn, tamen ghi enhavas chiujn aliajn dokumentojn en au pri Esperanto. Ghi kompletas ekde 1996, kaj la pli malnovaj dokumentoj iom post iom aldonighas
.

Francisco M. (el Brazilo):
Mi petas abonon de Hilelisto. Kun elkora antaudanko, el malproksima Brazilo varme salutas Francisco Mattos.

Jurgen (el nekonata lando):
Bonvolu sendi al mi informojn pri via grupo. Mi scivolas chu tiu, kiu volas membrighi vian grupon, devas konvertighi al la judaismo au iu ajn alia religia konfesio? Mi estas lantiano, adepto de E. Lanti.

Jacqueline (el Francio):
Post legado de viaj dokumentoj pri hilelismo, mi sentas simpation por viaj ideoj, kaj emus partopreni vian rondon.

Jaroslav K. (el Chehio):
THA celas adapti la Zamenhofan hilelismon al modernaj cirkonstancoj, por ke ghi povu farighi universala religietiko, universale akceptebla. Tio estas grava ideo, meritanta tuthomaran disvastighon. Sukceson al via agado en la nova miljaro.

David:
Kiel shajnas stati la aferoj nun, mi plej vershajne partoprenos nek la UK-on en Zagrebo nek nian fondkongreson. Aferoj povas ankorau shanghighi, sed la shancoj ne estas multaj. Mi kompreneble restos daure hilelisto kaj membros en nia rondo, kiun ajn nomon ghi portos post la kongreso.


Decidu la fondkongreso (05)

Aldonaj proponoj pri la nomo de la Asocio, ricevitaj de Jeremi la 16-an de marto 2001

Mato sciigas ke "Hari" en la kroata estas karesnomo por hundoj. Nu - ne tiel bone. Same la propono de David "HAT" estas iom problema por svedoj char la vorto signifas "malamo" (la origino de la angla vorto "hate"). Eble oni tamen povus havi HUT? - Hilelista Unuigho Tutmonda, au miaopinie ech pli bone HUR - Hilelista Unuigho Retmonda. Kaj por la besoneco oni aldonu ankau la "a" por havi la esperantan vorton "HURA" (Hilelista Unuigho Retmond-A)! Tio ja estas PIV-a vorto kaj ni ja devas zorgi unuavice ke niaj vortoj ankau havu esperantan signifon. (Cetere HURA ankau estas la komencliteroj de Homara Unudia Religietika Asocio.) Eblas ankau pliaj kombinoj kiel HAI (Hilelista Asocio Intermonda) au HORO (Hilelista Organizo Retmond-O).

Ni devas konscii pri la realeco, ke ni estas ankorau sufiche malgranda grupo. Do eble "asocio" estas ioma troigo nun en nia infaneco. "Unuigho" povas taugi anstataue. Due, ni ja uzas unuavice retposhton por farighi tute moderna unuigho, ni iel movighas ankorau en la "retspaco", kaj tiel mi preferus ech RETmonde anstatau INTERmonde au TUTmonde.

Se ni ne havus iun tekston en la stelsuno oni eble povus havi tie "mondmapon"? Mi havas originan mondmapon (kun la interesa historio) faritan de MERVINO ghuste antau sia morto en pulmokancero. Li estis meteorologo kaj la unua kiu sukcesis fari taugan mondmapon dudimencian. Mia profesio estas geografo (krom la ekonomisto), kaj mi vidis multajn diversajn projekciojn de nia GLOBO dum mia vivo (oni ofte forgesas ghian rondecon). Sed nur chi tiu (de Mervino) fakte taugas. Iam poste mi klarigos la mirindan ekeston de tiu mondmapo kaj ghian ghisnunan historion. Mi kurte nomas tion (pro)"JEKCI-MERVINO". Se oni, kompare kun la origina mapo de Mervino iom movigas Australion okcidenten (permesita fari singarde, kompare kun multegaj fushmapoj kiuj aperas en modernaj reklamoj, nia shangho estos nur kosmetika), oni ricevas taugan lokon por aldoni la vortojn HURA au eble ian plian simbolon. Eble iuj konsideros HURA iom "tro" optimisma nomo, sed, vere kaj sincere, ni chiuj devas esti optimismaj por transvivi en chi nuna mondo, kie kvazau la "acha" genieco de la homaro iom plirapide evoluas ol la "bona" genieco de la sama unuo.

Tiom pri la SIMBOLO kaj pri la NOMO. Tiuj du aferoj ege gravas en la komenco char chirkau "la rubrikoj" kaj la "klasifikoj" kolektighos estonte la nomoj, interesighontaj pri nia afero kaj havantaj proksimajn celojn.


Reagoj je la propono de Jeremi
(el "Hilelisto" n-ro 12):

Lubomir:

En la lasta numero de Hilelisto mi legis artikolon de Jeremi kaj malgrau tio, ke por mi pli gravas enhavo ol nomo, mi sentas, ke tiuj klarigoj de Jeremi estaj ghustaj. Ni ne bezonas inventi novajn nomojn por allogi homojn, kiuj eble che unuaj malfacilajhoj forkuros de nia rondo. Ni bezonas homojn profunde konvinkitaj pri eternaj idealoj, pri amo kaj vero en nia vivo kaj pretaj lau tiuj idealoj vivi, (au almenau klopodi vivi). Tiaj homoj certe ne kverelos pri la nomo de nia rondo. Zamenhof anstatau hilelismo ekuzis homaranismo, sed chu tio helpis al disvastigo de lia ideo? Shajnas ke ne multe. Tial ankau mi, se ne aperos ia nova pli perfekta propono, estas por daure nomi nin Hilelista rondo, au Tutmonda Hilelista Asocio.

Raymond:

Mi certe subtenus la unuan proponon, ke evidenta 'hilel-a' karaktero de la nomo dauru; char, la antikva saghulo hebrea Hilel ja estas la inspirofonto de kaj la zamenhofa filozofio kaj la lastatempa asocio dedichita al tiu filozofia spirito. Jes, historio de la lingvo Esperanto kaj ties movado gravas, kaj la rilato inter Hilel, Zamenhof kaj nia lingvo ankau gravas, sed ni elektu nomon hilel- elvokantan ne nur pro ia rekta filozofia rilato al tiu pramajstro sed ja eksplicite tial. Hilelismo kaj homaranismo rilatas jene: kiel etikokoncepto au movadmotoro hilelismo estis, historie, la unua nomo, homaranismo la sekva. Sed mi komprenas tiujn terminojn jene: homaranismo estas la termino ghenerala kaj hilelismo la specifa. Se oni paralelus biologie (au nomenklature), homaranismo estas la genro, hilelismo la speco. Oni povas do kompreni ke hilelismo estas ia homaranismo, sed ne chiu homaranismo estas hilelismo. Pri la nom-proponoj mi komentas nur pri: HOMA = Hilelista Organizo de Monda Amikaro (plej preferinda inter la aliaj). Mi ankau proponas: HAI = Hilelista Asocio Internacia (hai = 'jes' en la japana lingvo, chu ne?).


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato
Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.