HILELISTO

Monata bulteno de Hilelista rondo

Numero: 02 Dato: 01.10.2000


Kelkaj originaj hilelismaj pensoj de L. L. Zamenhof

Hilelisto

Hilelisto mi nomas chiun homon, kiu subskribis la "Deklaracion de Hilelisto" kaj alskribighis al iu el la ekzistantaj hilelistaj rondetoj.

Esenco de la hilelismo

La hilelismo estas instruo, kiu, ne deshirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti chian malverecon kaj kontrau-parolojn en siaj naciareligiaj principoj kaj komunikighadi kun homoj de chiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neutrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

Fina celo de la hilelismo

La hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komuniki-ghado sur la bazo de neutrala lingvo kaj neutralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandighos en unu neutrale-homan popolon, sed tio chi fari-ghados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

La hilelismo kaj la esperantismo

Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo! Ambau ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto kaj tamen kontrauulo de la hilelismo.


Hilelistaj domoj

Se hilelismo estus nur unu el multaj noble sonantaj instruoj, kiun oni proklamus por fondighi iun novan grupon, kiu konsistus el pli-malpli multaj naivuloj kaj kelkaj ruzaj malhonestaj funkciuloj - tio estus misuzado de la origina Zamehofa intenco. Hilelismo neniukaze estu tia! Kaj por ke ghi tia ne estighu, ghi devas esti ne nur belega proklamidearo, sed unuavice noblega sinkonduto, vivstilo, vivmaniero, reale praktikata inter hilelistoj: dum ilia korespondado kaj reciproka individua gastigado, dum hilelistaj kongresoj... en hilelistaj domoj. Hilelistaj domoj? Jes (vere Zamenhof, en spirito de lia tempo, uzis vorton temploj), sed sendepende de ilia nomo, en ili hilelistoj devus havi eblecon komune konatighadi kun verkoj de la plej grandaj instruintoj de la homaro pri la rilato inter nia "mi" al la universo, pri la mondo kaj vivo, pri la rilatado al proksimuloj (t.e. samideanoj) kaj al la naturo..., kaj oni devus plej altajn religietikajn principojn pri kiuj ili entuziasmighados chiumomente ankau aplikadi unu rilate aliaj en duma interna komunikighado, amikado...

Por la unua hilelista domo pormomenta kunordiganto de unua hilelista rondo proponas (senpage) uzi lian familian ripozapartamenteton sur la norda bordo de Adriatika maro (en chirkauajho de belega nordadriatika urbo Porech). Por komenco tie okazadus dufoje jare unusemajnaj hilelistaj renkontighoj, kiujn povus partopreni chiufoje po kelkaj hilelistoj (la apartamento ne estas granda). La kunordiganto komence pretas sur sin preni rolon de moderatoro, sed espereble baldau ankau kelkaj aliaj hilelistoj kuraghigos preni sur sin tiun rolon, kaj proponos ankau kelkajn aliajn hilelistajn domojn. Detale kaj pli konkrete pri eblaj venontjaraj hilelistaj renkontighoj sur Norda Adriatiko en sekvontaj numeroj de HILELISTO.

(Mato Spekuljak)


NE TRE FACILA ESTAS NIA VOJO

Ne tre facila estas nia vojo
kaj ne malmulte ankau ni suferos;
sed batalante, kun plej granda ghojo
senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l' komenco,
l' unua muro estas trarompita,
kaj dolcha estos nia rekompenco,
kiam la celo estos alvenita.

L. L. Zamenhof


Kuraghigaj reagoj pri la unua numero de HILELISTO

Nikolaj:
La unua numero estas bonega.

Wesley (el Usono):
Dankon por "Hilelisto". Mi ghuis legi ghin. Estis bona komenco por la rondo.

Paul (el Francio):
Dankon pro la bulteno. Mi salutas vin por chi tiu tre laudinda laboro. Ghi estos certe surhoma laboro rompi la lastan kaj plej altan muron kiu dividas la homaro, sed ech la plej longa vojagho komencas per unu pasho.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.