HILELISTO

Esperanto-revueto por la etika kulturo

Numero: 20 Dato: 15.07.2001


KIAL DISFALIS EKSA JUGOSLAVIO?

Vidpunkto de unu kroatiano responde al Gary

Iama (malfeliĉa) komuna ŝtato de sudaj slavoj, nome Jugoslavio (laŭvorta traduko Esperanten: Sudslavio) naskiĝis en jaro 1918, interalie, rezulte de: 1) naivaj sudslavromantikaj revoj de parto de sudslavaj intelektuloj, 2) ruzaj politikaj paŝoj de grandserbaj politikistoj, 3) interesoj de ŝtatoj-venkintoj en la I-a mondmilito.

Tuj post naskiĝo de Jugoslavio (komence nomata "Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj"), kiel la komuna ŝtato de sudaj slavoj, en ĝi komencis diversmaniere domini serba popolo. En la lando reĝis serba dinastio. Dominado de serboj estis natura ĉar, interalie, serba popolo estis en la regiono plej multnombra, kaj ĝi estis sur flanko de venkintoj en la I-a mondmilito (kroatoj kaj slovenoj estis sur la flanko de perditoj).

Plejparto da kroatoj ĝis tiam, dum jarcentoj, vivis en komuna ŝtato kun hungaroj kaj aŭstroj. (Bosniaj kroatoj dum jarcentoj vivis sub turkoj (ene de Osmana imperio), hercegovinaj kroatoj, interalie dank' al geografia specifeco de ilia regiono, pli-malpli sukcese konservadis sian sendependecon, istriaj kroatoj antaŭ la 1945 vivis sub italoj, dum kvin jarcentojn ene de Venecia Respubliko.) Slovenoj dum jarcentoj vivis sub aŭstroj, estinte forte germanigitaj. Plejparto da Serboj dum jarcentoj vivis sub turkoj (ene de Osmana imperio), parto (serboj en Vojvodino) vivis sub hungaroj kaj aŭstroj. Sed, serboj la unuaj en la regiono (en la moderna epoko) sendependiĝis kaj kreis propran ŝtaton. (Montenegranoj estis konsiderataj serboj kaj ili, simile kiel kroatoj el Hercegovino, kvankam ĉirkaŭigitaj per Osmana imperio, pli-malpli sukcese konservadis sian etnikan sendependecon. Parto de slavoj (kroatoj kaj serboj) en Bosnio, dum jarcentoj vivinte sub turkoj, transprenis islamon, t.e. muzulmaniĝis, kreinte tiamaniere apartan etnan grupon.)

Do, sudaj slavoj vole-nevole ege diferencas kaj inter si kaj ene de si (ekz. ege inter si diferencas kroatoj el nordokcidenta Kroatio, kroatoj el Istrio, kroatoj el Bosnio, kroatoj el Hercegovino). Ĉiu sudslava popolo havas propran multjarcentan kaj pli-malpli fortan memkonscion (kun propraj historiaj legendoj, propra eklezio, pli-malpli propra lingvo ktp.) Ili inter si diferencas laŭ ĉiutaga vivo, grado de eŭropigo...

Post la II-a mondmilito sudslava antifaŝista movado gvidata de kroata komunista lidero Josip Broz (Tito) provis maksimume egalrajtigi kaj inter si alproksimigi ĉiujn sudajn slavojn, inkluzive ĉiam pli kaj pli multnombrajn albanojn (neslavojn). Komence oni tion faris kaj ideologie kaj senskrupule perforte, kaj post kiam komencis kreski ĉiam pli kaj pli ampleksa meza socia tavolo - oni tion daŭrigis fari pli ideologie ol perforte. Relative vasta eksjugoslavia meza socia tavolo, dank' al sia relative solida edukiteco (klereco) kaj rapida prospero de eksjugoslavia ekonomio, estiĝis ĉiam pli kaj pli forta kaj memkonscia, rapide civilize kaj kulture progresigante la tutan landon (kvankam, pro historiekonomiaj kialoj, pli rapide en ĝia okcidenta ol en ĝia orienta parto, kaj pli en urboj ol en vilaĝoj). Vere, ĉio fluis sub kontrolo de Ligo komunista (la komunista partio) kaj Tito kiel dumviva prezidento, sed en multe pli vastaj kadroj ol en aliaj ekssocialismaj landoj.

Post fulmrapida disfalo de komunisma sociordo en la tuta orienta Eŭropo, kaj neeviteble ankaŭ sur ĝia sudorienta parto - Jugoslavio, komencis subita demokratiiĝo de la eksa Jugoslavio kaj ĉiu ĝia federala respubliko. Dum unuaj liberaj balotadoj venkis pli-mapli naciismemaj partioj (grandparte pro, spite al ideologie kaj perforte solvataj, tamen nesolvitaj naciaj streĉecoj, sed ankaŭ pro promesado de starigo de naciaj paradizoj).

Malpli edukitaj (klerigitaj) homoj (kiuj precipe abundis inter malpli junaj homoj, kaj vilaĝanoj) laŭinstinkte apogis naciisman direkton, sed ankaŭ multaj anoj de la meza socia tavolo (vere, plejparte naskiĝintaj en malaltedukitaj, konservativaj kaj patriarkemaj vilaĝaj familioj) kredis ke - dank' al tia politika direkto - ili, kadre de propraj naciaj limoj, rapide atingos bonstaton similan al la bonstato de la meza socia tavolo sur Okcidento... Dekstremaj politikistoj en Kroatio ricevis grandan financan helpon de kroatoj kiuj vivis kaj laboris sur Okcidento kiel gastoj-laboristoj (kion permesis jam Tito, konsiderinte tion ekonomie oportuna!). En relative malgranda Slovenio, kiel la plej evoluinta eksjugoslavia respubliko, relative multis pormomentaj neslovenaj loĝantoj, kaj ili dum balotado malhelpis slovenajn naciistojn, forte influinte rezultojn de tiea balotado.... En (ekonomie malpli evoluinta kaj pli patriarkema) Serbio venkis socialisma partio de iama komunisto Miloŝeviĉ, kiu energie ekiris laŭ unitarisma (fakte grandserba), kaj post proklamo de sendependiĝo de Slovenio kaj Kroatio, laŭ jam ne plu kaŝita naciismega vojo. Slovenoj, kroatoj, muzulmanoj, albanoj en tio vidis grandan (kolektivan) danĝeron por si, respondinte per ankoraŭa plifortigo de propra naciismo. Komencis terura miltaĉo, inicita de Miloŝeviĉ.

Per kio tiu militaĉo rezultis estas ĝenerale konate. La tuta regiono (krom Slovenio kaj - ĝis antaŭnelonge - Macedonio) estis materie kaj kulture malriĉigita, restante plena de intergenta malamo.

En Kroatio fine de ĉi-jaro, kaj en Serbio antaŭnelonge, en laŭvica balotado por la parlamento kaj prezidento venkis nenaciisma koalicio, kun granda espero de plimulto da loĝantoj ke Okcidento rekompencos novan, nenaciisman politikon per sia forta helpo por ke tiuj landoj eliru el nuna, kompare kun antaŭmilita, sufiĉe terura ekonomia situacio (meza socia tavolo estas preskaŭ tutdetruita; en kondiĉoj de t.n. sovaĝa kapitalismo - kiu ekregis pli-malpli en la tuta regiono - prosperas unuavice senskrupulaj ruzuloj, kun plejfote malalta persona kulturo).

Nek unu jaron post granda politika ŝangho ĉiam pli kaj pli multaj kroatoj jam komencas disreviĝadi, rimarkinte ke Okcidento tute ne pretas sindoneme helpadi, sed ke ĝi (nature) gvidas sin laŭ intereso de la propra profito, ke la tribunalo en Hago egale traktas flankon de agresoro kiel ankaŭ flankon de sindefendanto (kiu en senskrupula grandserba agreso kaj ege neegalrajta kontraŭstaro al agresoro de loko al loko kaj de batalo al batalo, povas esti, ignoris tiun aŭ alian regulon de la internacia militjuro, kaj eble eĉ faris tiun aŭ alian militkrimon).

En Kroation kaj dum militeventoj kaj post ili translokiĝis miloj da etnaj kroatoj el Bosnio kaj Hercegovino, serĉintaj kaj trovintaj en Kroatio multe pli bonajn vivkondiĉojn ol en iliaj nasklokoj. Sed ili kunportis kun si pli konservativan kaj patriarkan pensadon kaj pli krudajn vivkutimoj ol ĉe plimulto da indiĝenaj loĝantoj de Kroatio. Multaj el ili havas profundajn psikajn militajn traŭmojn... Tio aldone komplikas sinceran intencon de nuna kroatia registaro konduki landon laŭ kiel eble pli milda, tolerema, demokratia vojo.

Baldaŭa amasa disreviĝo per Okcidento certe okazos ankaŭ en Serbio (kaj Montenegro), kaj en Macedonio (kiu ĵus eniris danĝeregan intergentan konflikton inter macedonoj - slavoj, kaj dank' al alta naskiĝeco en la regiono ĉiam pli kaj pli multnombraj albanoj - neslavoj).

Bosnio kaj Hercegovino estas de Okcidento perforte "frostigita" kiel siaspeca restaĵo de eksa multnacia Jugoslavio, sed tio restas tre danĝere. Nur Slovenio, ek de disfalo de eksa Jugoslavio, trankvile paŝas laŭ vojo de sukcesa demokratiiĝo kaj liberamerkato, jam tre alproksimiĝinte al normoj de okcidentaŭropaj socioj. Sed, Slovenio preskaŭ ne partoprenis balkanan militkonflikton (interalie pro tio, ke en ĝi ne estis serba minoritato kiu povus estiĝi ilo por Milosheviĉa granserba avanturo, kiel tio okazis en Kroatio).

Kroatiaj esperantistoj, kompreneble, ne povis haltigi la militaĉon, sed ili helpis ne unu E-malfeliĉulon (precipe tion faris Kroata Esperanto-Ligo), ili relative sukcese proponis la lingvon kaj senton de internacia amikeco al kelkdek da gejunuloj el regionoj kiuj tre suferis dum militeventoj (precipe Kroata Esperantista Unuiĝo), en Kroatio renaskiĝis Hilelista rondo...


KIEL ATINGI KUNORDIGEJON DE HILELISTA RONDO?

Alvenonte Zagrebon (ĉefurbon de Kroatio):

- de sur la Flughaveno (
Zračna luka) (kontraŭ 25 kunaoj) prenu autobuson de CROATIA AIRLINES ĝis la enurba finhaltejo (Gradski terminal) sur la Aŭtobusa stacidomo (Autobusni kolodovor). De tie (kontraŭ 6 kunaoj) prenu tramon 5 direkte al JARUN, kaj eliru sur la antaŭlasta haltejo STAGLIŠĆE, daurigu piede norden (direkte al la Zagreba monto) per la strato HRGOVIĆI ĝis la tria strato dekstren kaj kvara domo dekstren (OŠTARIJSKA 8)
- de sur la Ĉefa fervoja stacidomo (Glavni kolodvor) iru tra subtera trairejo, eliru malantaŭan (sudan) flankon de la stacidomo (kie troviĝas haltejo de urbaj aŭtobusoj kaj manĝejo McDonald's), daŭrigu rekten per la vojo por piedirantoj ĝis la haltejo (tramvajska stanica) LISINSKI de la tramo 5, prenu (kontraŭ 6 kunaoj) tramon 5 direkte al JARUN (daŭre - kiel se oni veturas de sur la Flughaveno)
- de sur la Aŭtobusa stacidomo (Auutobusni kolodovor) (kontraŭ 6 kunaoj) prenu tramon 5 direkte al JARUN (daŭre - kiel se oni veturas de sur la Flughaveno)
- de sur la ĉefa urba placo
(Trg bana Jelačića) (kontraŭ 6 kunaoj) prenu tramon 17 direkte al PREČKO, kaj eliru sur la haltejo STAGLIŠĆE (daŭre - kiel se oni veturas de sur la Flughaveno)
- per aŭto eniru ŝoseon LJUBLJANSSKA AVENIJA (ZAGREB OKCIDENTO - ZAGREB ZAPAD), veturu ĝis la strato
HRGOVIĆI kaj enironte tiun straton veturu ĝis la unua krucvojo, kie turniĝu maldekstren, eniru straton OŠTARIJSKA kaj daŭrigu ĝis la domo numero 8.


NOVAJ MEMBROJ

Christian L. (FR)
Xuesong Zh. (CH)


Forumo

Gary:
Se la Esperanto-komunumo volas konvinke prezenti sin kiel progreseman internaciisman movadon kun io grava por diri pri la tutmonda proksimigo de la homoj, ĝi devos unue perdi kelkajn trajtojn, kiuj igas ĝin aperi kvazaŭ konservativa adeptaro de etna diferencismo, eĉ de mola varianto de naciismo. Humphrey Tonkin diagnozas perdiĝon de la kulturo de dialogo en la mondregiono, kie la ĉi-jara UK okazas, kaj ke tiu manko de dialogo rezultigis militon. Tio estas tre ĝenerala. Eble estus pli precize diri, ke la kulturo de naciismo, kiu eklipsis la antaŭan kulturon de dialogo, estis almenaŭ unu militkaŭzo.
La lingva dimensio de tiu procezo devus aparte interesi la esperantistojn. Instrumento de la kulturo de dialogo en granda parto de la eksa Jugoslavio estis komuna lingvo, kiu nomiĝis aŭ serbkroata aŭ kroatserba. La nura ekzisto de tia komuna norma lingvo atestas socian bezonon je dialogo kaj ĝian efektivan plenumiĝon dum longa historia periodo. Tiu komuna lingvo nun malaperis en procezo de lingva etna purigado, el kiu estiĝis tri apartaj normaj lingvoj en Kroatio, Serbio kaj Bosnio.

Jen mia demando: Ĉu Esperanto-movado, kiu mem propagandas lingvajn etnajn purigojn, povas esti kredinda pledanto por "kulturo de dialogo"? Mi pensas pri la teksto "Brilu ĉiu lingvo samrajte", kiun Germana Esperanto-Asocio kaj Itala Esperanto-Federacio eldonis okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Mia supozeble provoka tezo estas tiu ĉi: Ĝis kiam ĉesos aperi en eldonaĵoj de esperantistoj pledoj por forigado de laŭdire "damaĝaj" fremdetnaj elementoj el etnaj lingvoj, en la nomo de la naciisma sankta bovino de "etna identeco", la esperantistoj ne estos kvalifikitaj kunparoli pri la solvo de mondaj dialogproblemoj. Ili estas nuntempe pli parto de la problemo mem ol parto de la solvo.

Jeremi:
En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. Tiu origina frazo en la hebrea havas precize 28 literojn. Samkvante kiel la alfabeto de Esperanto: Alfo, Beto, Caro, Ĉulo, Dalo, Erno, Filo, Greno, Ĝipo, Helo, Ĥajo, Ido, Jumbo, Ĵuro, Kufo, Lambo, Memo, Nuno, Ogo, Peco, Riĉo, Sano, Ŝiro, Tafo, Utro, Ŭlmo, Varto, Zato. Kaj samkvante kun la literoj de Kadiŝo (Sanktiĝo) kaj kun ĝiaj 28 vortoj ekde: Jehe Ŝmea Raba ... ĝis la fino ... deamrim bealma.
Mi volus aldoni tri paragrafojn al la Esperanta Gramatiko. Unue - ĉar la komputomondo ANKORAŬ ne scias uzi la aŭtentikajn Esperantajn literojn ni skribu ilin Ch - ĉulo, Gh - ĝipo, Xhajo (rusa X), Jh - ĵuro, Sh - ŝiro kaj fine wU - ŭlmo (devas fakte esti wuulmo se oni estas rigora). Anstataŭ la Zamenhofaj hh kaj nura U mi uzas Xh kaj wU por aldona klareco.
Mi konstatas ke malgraŭ la Zamenhofaj klarigoj ankoraŭ ekzistas iom da konfuzo tiurilate - en la hodiaŭ VIVANTA Esperanto.
Krome mi ŝatus ke la vorto "EBLE"? ankau estu demandovorto aldone al "ĈU", speciale kiam ĝi staras komence de la frazo. Kial oni devas skribi : Ĉu eble li estas vera profesiulo? kiam ja sufichas "Eble li estas prudenta homo?" aŭ "Eble vi komprenas?" k.t.p.
La lasta aldono al la esperanta gramatiko estas pli vigla uzado de la esperanta/rusa/hebrea/araba litero XH. Oni facile povas trovi multajn novajn neologismoj per tiu taŭga fonemo: ĥlebo, ĥakima, ĥaroŝe, ĥilve ktp. Bonegaj vortoj kiuj mankas en Esperanto.

James el Malajzio:
Mia nomo estas James E. kaj mi loĝas en Malajzio, kie mi studas. Mi volas partopreni vian aranĝon ĉar... mi trovas vian aranĝon taŭga por mi. Bonvolu... sendi al mi la koncernan informon, kaj la aliĝilon.


Revueto HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Ciuj materialoj de Hilelista rondo estas disponeblaj sur la interreta hejmpago de Hilelista rondo:
http://www.oocities.org/hilelistarondo
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak, Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso:
hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj rekompenci sendokostojn.