HILELISTO
Duonmonata bulteno de Hilelista rondo
Numero: 05 Dato: 01.12.2000
L. L. ZAMENHOF PRI HILELISMO,
HILELISMAJ PRINCIPOJ, HILELISMAJ DOMOJ
Sian chefan… principon la homaranoj nomis "hilelismo" ne por honori… Hilelon*…, sed nur tial, ke la principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter chiuj religioj, estis esprimita (kvankam sen ia speciala propaganda intenco) ghuste de Hilel…
Pri la homaranismo
"ruslanda esperantisto" 1906
n-ro 5, o.v. III-7
p.v.z. 06-61
registro 1992-09-09
Ni atentigas, ke la publikigitaj "Dogmoj" havas signifon nur principan, kaj ilia definitiva redakcio estos fiksita nur en la unua kongreso de la hilelistoj. Chiun, kiu... aprobas la ideon de la hilelismo, sed ne konsentas kun tiu au alia dogmo, ni petas montri al ni, kiajn shanghojn lau lia opinio estus utile fari en la diritaj dogmoj.
Aldono al la
"Dogmoj de Hilelismo".
"ruslanda esperantisto" 1906
n-ro 2, o.v. III-4
p.v.z. 06-19
registro 1992-09-09
Kiam... estos fondita templo hilelista, mi devas kiel eble pli ofte vizitadi ghin … En la templo hilelista mi auskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro… Tiel longe kiel en mia urbo ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne ekzistas, mi devas komunikighadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.
Dogmoj de Hilelismo.
"ruslanda esperantisto" 1906
n-ro 1, o.v. III-3
p.v.z. 06-17
registro 1992-09-09
HILELO (HILLEL)* (chirkau la 75 a.K.
- 5 p.K.), reformatoro de la judismo, kontraustarinta al religia
formalismo. Li preferis logikan interpretadon de Torao (la
"Legho", la 5 unuaj libroj de la Biblio). Hilelo
konsekvence aplikadis etikan principon: "Kion vi ne volus ke
oni al vi faru, nek vi faru al via proksimulo - jen la esenco de
la tuta Torao; chio alia estas nur interpretado de tio." Lau
Hilelo chiuj povas kaj devas lerni por estighi pli bonaj. Estinte
por sia tempo escepte sciplena, li samtempe estis ege modesta
homo, tre tolerema kaj homama, bonvolema al aligentanoj.
Oleg Mandic LEKSIKON JUDAIZMA I
KRSCANSTVA, "Matica hrvatska", Zagreb 1969
TALMUD (elekto de tekstoj el Talmudo, kun komentarioj de E.
Verber), "BIGZ", Beograd 1990
Humanismo de J. A.
Komenio
Jan Amos Komenský (1592-1670), internacie konata kiel Comenius (Komenio), estis la lasta episkopo de la Eklezio de Chehaj Fratoj, pro kio li post malvenko de chehaj protestantoj en batalo apud Prago (1620) devis forlasi sian patrujon kaj neniam plu reveni. Unue li trovis rifughejon en Pollando, poste Gemanujo, Hungario kaj fine Nederlando, kie li mortis en Amsterdamo. Grava estis ankau lia vizito en Anglujo. Kiel knabo 13-jara li perdis la gepatrojn, zorgis pri li la eklezio, kiu ebligis al li studadon en la germanaj urboj Herborn kaj Heidelberg. Reveninte al Moravio (la orienta parto de Chehio) li sentis grandan dankemon kaj ankau devoligon transdoni la ricevitan bonon al infanaro kiel instruisto.
La komenco de la tridekjara milito vekis che li grandan pesimismon pri la homaro, kiun li esprimis en 1623 en sia satira libro "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro", kiun li verkis ankorau en Chehio, sed jam kiel persekutata kashito. Lia juna heroo venas trarigardi la Mondon por trovi por si taugan profesion. La Mondo aspektas kiel ronda urbo kun ses chefaj stratoj, en kiuj loghas familianoj, metiistoj, sciencistoj, religianoj, administrantoj kaj soldatoj. Survoje renkontis la junulon du gvidantoj, Scivolemo, kiu kapablas chion al li montri, kaj Iluzio, kiu surnazigis al li okulvitrojn
de Trompado, tra kiuj chio aspektas pli bona ol en la realo. Sed la okulvitroj sidas malghuste sur lia nazo, kaj li el sub ili vidas la veron. Li trarigardas la urbon, priskribas chion kun amara sarkasmo kaj fine trovas trankvilon en sia koro kontemplante pri Kristo.
Tamen la pesi-mismo ne gvidis Komenion al rezigno, male li taskis al si rebonigi la homaron precipe per reformo de lerneja instruado. Li postulas, ke lernejon devige vizitu chiuj infanoj, malrichaj kiel richaj, knabinoj kiel knaboj. La junecon de homo li dividis je kvar periodoj po ses jaroj, dum kiuj estu la infano instruata pri chiuj fakoj (char chio rilatas chion), sed en pli alta periodo sur pli alta nivelo.
Li famighis per sia lernolibro de la latino "Pordego de lingvoj malfermita", kiu konsistis el mil frazoj, priskribantaj kiel enciklopedio la tiaman mondon. En postaj eldonoj aperis diversaj nacilingvaj tradukoj kaj fine ankau ilustrajhoj kaj tiel estighis lia "Orbis pictus" (La mondo en bildoj). Sian koncepton de lerneja instruado li plej detale priskribis en latinlingva verko "Didaktika magna" (Granda didaktiko)
Sed instruado estis por Komenio nur rimedo kiel atingi pli altan celon, shanghon de la tuta homaro en kolektivon de kleraj kaj kunlaborantaj nacioj kaj individuoj.
Dum sia angla restado en 1642 li verkis la unuan koncepton de sia vizio, "La vojo de lumo" (Via lucis), en kiu li proponas, ke civilizitaj nacioj kreu ensemblon de saghaj viroj, kiuj ellaboru planon por rebonigi la homaron kaj alporti la lumon de klereco ankau al necivilizitaj nacioj. En la 19-a chapitro li proponis krei facilan artefaritan lingvon, char ne eblas, ke instruistoj lernu chiujn lingvojn de la mondo, sed eblas, ke chiuj popoloj lernu komunan lingvon, se ghi estos sufiche facila. Fine de sia vivo li tralaboris la tutan koncepton tre detale en ampleksa kelkcentpagha verko "Ghenerala Konsultigho pri Rebonigo de la Homaj Aferoj", kiu konsistas el sep dikaj volumoj: Panegersio (Ghenerala vekigho el songho - klarigo de la celoj), Panaugio (Ghenerala kle-reco), Pansofio (Universala scio), Panglotio (Universala lingvo), Panortosio (Rebo-nigo) kaj Panuntesio (Admono). Ne sufichis al li tempo por fini la verkon... Ni povas konstati, ke pluraj el liaj ideoj jam realighis, aliaj ankorau atendas au shajnas utopiaj. Komenio estis autoro multparola, kuti-mighinta dokumenti chiun sian aserton per multaj citajhoj el Biblio kaj antikva filozofio, por la nuntempa homo ne estas facile legi liajn verkojn.
(Miroslav Malovec)
http://mujweb.cz/Kultura/malovec
REBONIGO
DE LA HOMAJ AFEROJ
... Se
ni rekomendas konsulton pri rebonigo de la homaj aferoj, ni
supozas, ke ili estas difektitaj. Tio certe ne bezonas penigan
pruvadon... Chiuj homoj vidas, ke anstatau sagheco regas
malklereco..., anstatau politika reghimo dominas anarkio au
konfuzo au tiraneco. La mondo svarmas de senkleraj azenetoj, kiuj
amas la tenebron de sia nesciado, kvankam aliflanke ne mankas la
homoj de la mala ekstremo, kiuj estas tro scivolemaj... kiuj tage
kaj nokte elcherpighas per studado de aferoj senbezonaj. La
kutimaj homaj streboj estas klopodoj akiri havajhon, rangojn kaj
voluptojn. Multaj ne kontentighas per regado de si mem, sed ili
deziregas regi la aliajn.
Kiu volas konstrui domon, kolektas unue la konstrumaterialon kaj
laboristojn, kiuj realigus liajn planojn. Simile ankau por
rebonigo de la homaj aferoj necesas laboristoj, kiuj kondukus la
bone pripensitajn planojn al la dezirata realo. Por tia tasko
taugus viroj elektitaj el la tuta mondo..., lertaj, fidelaj al la
ghenerala bono, kiuj trapensus... kiel serchi prosperon por
chiuj... Ne konvenas al unu sola homo, ke li plenumu laborojn
universalajn, precipe se ili ne estas preparataj por unu nacio,
sed por la tuta mondo, ne por unu jaro au jarcento, sed ankau por
la tuta posteularo. Tial necesas asocio de tre multaj viroj, kiuj
per fervoreco kaj senchesa laboro klopodus prosperi al la homoj,
dum ekzistos la homaro.
EL LA SAGHO DE
KOMENIO
el la verkaro de Komenio kompilis kaj tradukis Miroslav Malovec
SEMINARIO EN
HILELISTA DOMO EN CHERVAR (NORDA ADRIATIKO, KROATIO)
LEONO TOLSTOJ
"LA VOJO DE LA VIVO", de la 26-a de augusto ghis la 2-a
de septembro
Hilelista diskutejo
Aleksandras:
Mi dankas vin por la materialoj pri THA kaj akceptas la proponon
alighi al via jam ekzistanta rondo. Bedaurinde mi ne povos veni
al Zagrebo pro ekonomiaj kauzoj. Mi subtenos vin distance.
Jozef (el Germanio):
Koran dankon por la reta trasendo de la Statuto kaj de la tri
unuaj numeroj de Hilelisto! La ideo tre plachas al mi kaj mi
ankau estas ghia entuziasmulo.
Javchjo (el Argentino):
Mi volas aboni elektronikposhtan version de HILELISMO.
Vere mi malmulte scias pri Hilelismo, tial mi volas pliprofundigi
miajn sciojn pri tiu temo. Ankau mi shatus esti informata pri via
movado.
Bela (el Hungario):
Mi dankas pro la senditaj, interesaj informoj, sciigoj. Ili
helpas al mi ekkoni hilelismon. Ghi estas grandioza kaj mi
esperas ke chiam pli kaj pli multe da geesperantistoj alighos
kaj ighos membroj.
Helmer (el Germanio):
Kun duboplena intereso mi legas la informojn (pri
Hilelisma rondo rim. de la kunordiganto) - bona ideo - sed
chu realigebla? Volonte mi ricevus viajn retposhtajn informojn.
Henry (el Usono):
Mi esperas ke via propono bone sukcesos.
Carmel:
Dankon pro la n-ro 4 de la Bulteno. Ghi ighas pli interesa
kaj diskutplena. Des pli bone.
Kelkajn vortojn pri la Diskutejo:
1. pri la hilelistaj temploj: mi samopinias kiel David.
Ili estas nebezonataj en la hodiaua mondo, mondo de tute novaj
ideologiaj, politikaj kaj sociaj etosoj; krome, hodiau la
komputilo farighis mem ponto inter chiuj kaj chio;
2. pri la ideo de Neil: la proponita de li nomo devas esti
Di-amantoj por ne miksi ghin kun la alisignifa
vorto:"diamantoj"; alia afero pri s-ro Neil, kiun mi ne
konas kaj kiun mi salutas de chi tie. Tamen, li estas nur
simpatianto. Mi proponas al li, ke li unue eniru la hilelistan
liston, kaj poste oni pridiskutu liajn proponojn kaj opiniojn. Au
li estas ene au li estas ekstere.
Oni dankas lin pro lia intereso, sed liaj opinioj ne tiom valoras
kiom venantaj el normala membro. Tio estas mia persona ideo,
kompreneble. Tamen iel denove mi salutas lin. Nur unu vorto pri
lia "Universala Religia Asocio". Chu ni ighos do nova
Eklezio? Ni havas sufiche da. Ni estu asocio pli
"Etika" ol aliajho. Salutojn.
Pinuccia:
Antauen kun hilelismo!
Gianfranco (el Italio):
Pri la ekzisto de via rondo mi legis en Ondo de Esperanto.
Mi venis al Esperanto inspirita de Leono Tolstoj. En la
"religio" de la granda ruso cheestas multaj
"utopioj" de L. L. Zamenhof. La kunlaborado inter
"Esperantisto" kaj "Posrednik" ne estas
ghuste konsiderata en Esperantujo. Zamenhof kaj Tolstoj
volis fondi novan religion.
KIO ESTAS DIO ?
Kio estas Dio ?
Dio estas Tio,
Kio ajn estas ,
Por Vi ,
Plej Adorinda...
Tio estas Dio .
Leonido Terano
Pri Hilelisma principaro
David:
Mi ... tralegis la proponitan Principaron... Unua-vide ghi
shajnas pli religia ol etika. Cherpi sentencojn kaj preskribojn
el la Biblio estas tikla afero, char la Biblio estas malnova
libro, gravega ankau por mi, sed kiel saghe diris nia majstro
(Zamenhof, Ludoviko Lazaro), sufichas tenighi che la Hilela
principo de: "Ne faru al aliaj, tion kion vi ne volas ke
oni faru al vi", kio estas la minimumo de la Ora Regulo.
Carmel:
Mi legis la Principaron, kaj mi deziras iom komenti: ...
B/1 Ne "la Dio" sed nur "Dio". Aparte: kion
oni scias pri tio? Tiom da teorioj! ...
N.B. Oni devas priatenti la Malnovan testamenton, char ghi
apartenas al aliaj tempoj, kvankam jes ja en ghi troveblas tre
bonaj sentencoj kaj admonoj. Sed oni ne akceptu chion.
C/1 Mi ne shatas chi tiun poemon; ghi estas fantaziajho, nur
poemo, kiel multaj aliaj psalmoj; kiel multe ekzemple el
la libro de Jesaja! Kiel multo el la profetoj!
Koffi:
La mencio de Dio en niaj aferoj tute ne gravas. Ni trovu
alian terminon por tiu ento. En la poemo "Pregho sub la
verda standardo" Zamenhof jam ion montris al ni. Ni faru
tiel. Mi shatus nian doktrinon ne-religia, sed etika...
Ne mensogu, ne shtelu, ktp. estas aferoj, kiuj en si mem ne estas
malbonaj. La malbona flanko fontas el la situacio en kiu oni
kondutas tiel. Oni povas mensogi por fari bonon al homoj, same
oni povas shteli, ech mortigi? Chu ni ne serchu nian Principaron
en nia konscienco? Lau mi, ni ne bezonas skribitajn leghojn,
sed la neskribitajn, pri kiuj predikadis SOKRATO.
Lubomir:
Ni povus rezigni de la Principaro, se tion plimulto
deziros. Sed lau mia opinio ni ne devus tion fari. Eble sufichus
krei la Principaron ne tro ampleksan, nur simplan, akcepteblan
por chiu rondano, de chiu religio, de chiu filozofio, au
mondkoncepto...
Ne multpaghaj legharoj, sufichas nur kelkaj vortoj, au frazoj. Se
iu intencas malobei leghojn nenia multpagha libro malhelpos lin.
Se estas boneco en la homa koro oni bezonas preskau
neniajn leghojn au etikajn principojn. Au oni, laubezone, pri ili
senprobleme interkonsentos.
Mato:
Lau mi, ni, hilelistoj, devus gvidi sin lau plej noblaj etikaj
principoj, ankau praktikante (chiukaze inter si, kaj eksteren
depende de la situacio!) almenau la plej fundamentajn etikajn
normojn... sendepende de denaska rasa, kultura, religia, nacia,
politika kaj iu ajn alia inter ni difierenco.
Ech tiom banala afero kiel automobila trafiko ne povas funkcii
sen precizaj reguloj, kvankam chiun el tiuj reguloj oni en
difintaj situacioj povas relativigi (se oni tion volas...).
Per la Statuto ni reguligos organizan funkciadon de nia venonta
asocio, sed per kio ni reguligos niajn etikajn interrilatojn?
Nur per la Ora regulo? ... Se tio eblus, ne estus centoj da
leghoj en chiu lando.
Kio koncernas Dion, chu la 1-a principo de nia Deklaracio
ne difinas Dion sufiche vaste? Por iuj Dio estas personeca, kiel
Jahve, kiel Alah… Por nekredanto Dio estas Naturo (Universo),
kaj se li respektas la Naturon (Universon) li sendube faros
neniun ekologian malbonajhon, estos tre singardema rilate la
genetika inghenierado ktp.
Revueto
HILELISTO estas bulteno de Hilelista rondo.
Abonpetojn je la surpaperigata HILELISTO sendu al la pormomenta
kunordiganto de Hilelista rondo:
Mato Špekuljak,
Oštarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio; retadreso: hilelistarondo@yahoo.com
Por aboni surpaperigatan version de HILELISTO, oni estas petataj
rekompenci sendokostojn.