|
INTERKONSENTO San
Marino
RSM
1999.09.03 / 1699 pfR Ni,
la interkonsentintoj, sube subskribintaj la triopan Interkonsento, -
Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino,
kiun reprezentas gxia prezidanto Prof.Helmar Frank,
Fako de Rusia Akademio pri
aeronauxtiko, kiun reprezentas gxia prezidanto Prof. Gavriil Rukosujev,
Euxropa Jura Universitato Justo,
kiun reprezentas gxia rektoro Prof.Gennadij Sxilo,
-- atentante, ke venis tempo, kiam efika scienca kaj scienc – praktika
agadoj por interesoj de internacia monda komunumo povas esti atingebla nur per
komunaj fortoj de la monda komunumo;
-- komprenante, ke komuna kunagado povas esti realigota nur kondicxe de
plena interkompreno sen lingva diskriminacio flanke de kiu ajn lando aux nacio;
-- memorante, ke gxis nun la multlingveco kaj uzado en la mondo de
kelkmil lingvoj estas grava baro survoje al interkompreno;
--
konsciante, ke jam pli ol centdek jaroj en la mondo sukcese funkcias la
Internacia Lingvo esperanto – laborlingvo de AIS ekde 1983 – montrinta dum
pli ol dekkvinjara funkciado de AIS sian tauxgecon kaj alta efikecon en plej
diversaj sferoj de la scienco kaj homa agado;
-- havante pruvo, ke ekposedo de tiu cxi lingvo estas multfoje pli facila
ol ekposedo de la angla kaj ke la Internacia Linvgo esperanto laux la metodiko,
prilaborita en Euxropa Jura Universitato Justo, eblas ekposedi dum dek tagoj;
kaj ekposedo de esperanto estas bona rimedo plifaciliganta studon de
fremdlingvoj, detruanta psikologian baron je ties vojo;
--ne lastavice atentante, ke aeronauxtiko estas sfero de komunhomaraj
interesoj kaj de ekstremaj riskoj, kiujn eblas sukcese superi en plena
interkompreno ekskludanta lingvan diskriminacion,
ni interkonsentas pri jeno: 1.
AIS kontribuos per cxiuj siaj rimedoj, fortoj, kadroj kaj institucioj al
la solvo de supre indikitaj celoj kaj taskoj. 2.
Rusia Akademio pri aeronauxtiko disponigos cxiujn eblajn kondicxojn por
enigi en aeronauxtiko esperanton kiel neuxtralan internacian helplingvon,
disponigos por dektaga studado grupon de diversnaciaj aeronauxtoj kaj iliaj
gvidantoj. 3.
Euxropa Jura Universitato Justo prilaboros en gxia Katedro pri
internaciaj lingvoj apartan instru-metodikon por ekspresa ekposedo de esperanto,
preparos kaj eldonos kurtan instruilo kun ofteca aeronauxtika vortaro kaj
instruos diversnaciajn kosmonauxtojn kaj iliajn gvidantojn por laboro en kosmaj
kondicxoj kun lauxbezona uzo de esperanto en la laboro kaj en eblaj ekstremaj
situacioj. Prezidanto
Prezidanto
Rektoro de Akademio
de la Fako en Rusia
de Euxropa Jura Internacia de la
Akademio pri astronauxtiko
Universitato Justo Sciencoj San
Marino Prof. Gavriil Rukosuev
Prof. Gennadij Sxilo Prof. Helmar Frank (
Teksto elprenita de la revuo "Scienco
kaj Kulturo" 5(25):2-3- Moskvo- SEP-OKT-1999 ) |