|
LA AVENTUROJ DE LEÚTENANTO ITATÉUS , LA SUPERHEROO DE LA KAKAOBREDISTA REGIONO : LEÚTENANTO ITATÉUS EN LA LIGO DE LA SUPERAMIKOJ. Per Hilmar I S Ferreira --- Karaj gesinjoroj, mi, Superhomo, kiel g’ia Prezidanto, deklaras malfermitan la Deka Eksterordinara Renkontig’o de la Ligo de Superamikoj, en c’i tiu grandioza tago, la 04n de julio de 1977, en c’i tiu valora urbo Novjorko, celante speciale konsideri unufoje la eniron de ano el la Tria Mondo, la Leútenanto Itatéus, de la Kakaobredista Regiono, Bahia S’tato, Brazilo, Sudameriko c’i tie c’eestante. Funkcios kiel Defendanto/ Proponanto la ano Kapitano Marvel kaj kiel Advokato de la Diablo la superheroo asociata Batman. Bonvolu paroli, Sinjoro Defendanto/Proponanto, por via agrabla tasko je prezenti al la elstara ana spektantaro nian kleran kandidaton. Certe, la S-ro Advokado de la Diablo povos, c’iam, interrompi oratoron. Bonvolu komenci, nobla asociata Kapitano Marvel. --- Dankojn, S-ro Prezidanto. C’i tiu estas tasko, kiu multe da kontentigas c ‘i tiun membron de la Marvel Familio. Sendube. C’i tiu, kiu parolas al vi dankegas pro c’i tiu oportuneco. En la vivo, g’enerale, kontroversio, diskutado estas la natura regulo de la aj’oj. Por c’iu vidpunkto ekzistas alia kontraúa kaj diametre mala. Por c’iu proverbo estas kontraú-proverbo. Sed jen okazo je unanimeco: la efikcienco kaj efikeco, la apogo de la publiko al nia Superheroo Latinamerikano, brazilano, brazilnordorientano, bahiaano, grapjuno(*), nia Leútenanto Itatéus, c’i tie inter ni starante, por kiu mi propetas plenan aprobon el c’i tiu Asembleo, por sia pledo por eniri en nia Ligo de la Superamikoj, kiel, cetere, la unua membro de lando malantaúenirigata, subelvolvigata, mults’uldantigata, submetata , de la suda hemisfero. --- Nobla Kapitano Marvel, bonvolu permesi mian partoprenadon. --- Plezure, nobla kolego Batman. --- Dankojn pro la kunlaborado, nobla Batman. Gratulojn pro la plenumado de via tasko kiel Advokato de la Diablo. Via demando servas por anticipi parton de la mia prezentado farota. La brunuleco de nia Superheroo servas nur por denove venki la rasan antaújug’on, kiu faris multege malbonojn en la homara historio. Ne ekzistas subaj aú supraj rasoj. Leútenanto Itatéus estas ekzemplo pri tiu. Kvankam mestiza, li estas, sendube, la plej granda de la Superherooj, kiel oni esperas pruvi g’is la fino de c’i tiu prezentado. Li posedas c’iujn la super – povojn komunaj al ni kaj ankaú li havas pli super- ecojn transnormalajn, kiujn neniu el ni havas: antaúverton, telekinezon, telepation ktp. Sed li parolas la angla, jes. Ne nur la nia, sed ankaú konas kaj majstras, regas c’irkaú dek mil etniajn lingvojn, ekzistantaj en la mondo, krom la centojn da projektojn de neutralaj lingvoj, helpantaj, planitaj, idealigitaj kaj kelkaj realigitaj por servi al la justa kaj egaleca internacia komunikado inter individuoj parolante ne interkompreneblajn lingvojn. Ne esti anglo-sakso, germano, estas unu el liaj kvalitoj. Lia latineco. Kaj kial ne rompi c’i tiun tabuon en la Ligo? Estas tempo por ke la Ligo havu iun tiel c’i tie. C’u protestanto ? Leúntentanto Itatéus ne estas adepto de iu ajn religio aparte. Sed li venas el lando kie aperis protestanta eklezio, kiu plej kreskas en la mondo kaj investadas akcele je amasaj komunikadaj medioj. Tamen, revenante komencen, nia kandidato agas en la Kakaobredista Regiono, Bahia, Brazilo. Kakao estas unu el la plej gravaj internaciaj mercadaj’oj , varoj aú komercaj’oj, produktata en malric’aj tropikaj landoj, kiu liveras krudaj’on, materialon por la c’okolado, kies konsumo estas koncentrata en la ric’a norda hemisfero. Okazas distingita komerco inter la nacioj surbazigata c’i tiun agrikulturan produkton kaj iliajn derivaj’ojn. Ekzistas internaciaj, naciaj kaj lokaj organizacioj, kiuj zorgas de la plej malsamaj aferoj de la kakao: de la ekonomio, de la Ekonomiko, de la Scienco kaj Teknologio, de la produktado, de la komercado ktp. Iu el tiuj organizacioj, Internacia Alianco de la Produktantoj de Kakao, kiu patronas finance la kandidatecon de Leútenanto Itatéus. Kakao produktas teobrominon, unu el tiuj alkaloidoj, kiuj havas movita la historion, kiel kafeino, teino, nikotino, kokaino kaj kodeino. Do, vers’ajne, la regiono kie log’as Leútentanto Itatéus estas specialigata en la produktado je c’i tiu planto, en la kakaokulturo, unu el la plej gravaj entreprenadoj de tiu Brazila S’tato. Grava en c’iuj aspektoj, oni devas diri. Grava ekonomie, kulture kaj socie. La Regiono estas tro dependa de la kakaokulturo, iu monokulturo. Hodiaú la prezoj de la kakao en monda merkato estas altaj. Ekzistas eúforio por planti novajn areojn de kakao en multe da partoj de la tropika mondo. Leútenanto Itatéus, malgaú lia c’ieesteco, aktuas, agas nur en Suda Bahia, kakaoa influa zono. Li centralizas lian agon en la akso Itabuna – Ilhéus, la du plej grandaj urboj de la Regiono. Tie li havas farita c’iun por la bono de la personoj. Li estas tre konata kaj amata de la loka log’antaro, populacio. Li luktas, batalas kontraú, kumbatas la krimon, defendas log’antaron kontraú naturaj katastrofoj – kontraú la politikaj ne tiom da, nek li posedas fortoj por tiom. Li zorgas ankaú pri la bazaj interesoj de la Regiono, ekzemple la konstantan baron kiu li faras kontraú “Balailo de Sorc’istino”, terura malsano de la kakao, kiu ekistas en Amazonio kaj kiu ne devas eniri en Bahia, alimaniere okazos granda kolektiva damag’o, malprofito. --- Mi bedaúras, gesinjoroj, diras la Prezidanto Superhomo, mi devas interrompi la Renkontig’on kaj haltigi la projekton pri eniro de la nova ano, sen marki novan daton por tio. La Internacia Interkonsento de la Kakao estas rompita kaj la Internacia Alianco de la Produktantoj de Kakao retiris sian financan apogon al c’i tiu entrepreno. Estas prokrastita la Renkontig’o. (*) Grapjuno – patrujaadjektivo por la personoj naskig’itaj en Kakaobredista Regiono, Bahia S’tato, Brazilo.
|