| Esperanto
    estis bonvenigita al Nepalo antaŭ kvar jardekoj.  Pioniroj de la tiama Esperanto-movado estis Tibor Sikel kaj
    Simo Milojeviĉ, kiuj ambaŭ instruis en Katnmando dum pluraj monatoj.  La novaj Esperantistoj fondis la
    unuan Esperantan organizon kaj nomis ĝin Kathmandu Esperanto-Societo.  Tiu organizo sukcesis inspiri la
    idealismon de la E-movado al siaj membroj tra Katmando valo.  Bedaŭrinde, la movadaj agadoj ĉesis
    kiam la plej aktivaj membroj disiĝis al aliaj lokojpro profesiaj
    kialoj.   La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA)
    estis fondita la 3an de novembro 1990.  Post Esperanto-kurso instruita de Joachinm Werdin, la
    kursanoj decidis organizi oficialan klubon.  Kvindek membroj de la nova asocio elektis jenan unuan
    estraron:  Prezidanto:                         Pradip
    Paudjal Vicprezidanto:                     Giridhar
    Adhikari
 Ĝenerala sekretario:            Dipendra
    Kumar Pija
 Kasisto:                              Rabindra
    Roj
 Membroj:                            Rameŝ
    Arjal, Durga Amagain, Bidur  Badal
 Konsilajtoj:                          Sri
    Prasad Ŝrestha, Baikuntha Maskej, Mukunda Raĝ Pathik
 Jura Konsilanto:                  Rabindra
    Pradhan
 NEspA estis registrita kiel laŭleĝa organizo la 12an de
    decembro 1991, antaŭ ol Joachim Werdin instruis pli ol okdek lernantojn en
    Katmando kaj Patano dum dua vizito en 1991, per kio li plifortigis la
    E-movadon de Nepalo.  En 2000
    jena nuna estraro transprenis la respondecon por la klubo:  Prezidanto:                      L.P.
    Agnihotri Vicprezidantoj:                 Narendra
    Raĝ Bhattaraj, S-ino Manĝu Kanĉuli
 Ĝenerala sekretario:         Tulsi
    Ĉaran Ĉhuĝu
 Sekretario:                       Hare
    Ram Bista
 Kasisto:                           Poŝ
    Raĝ Subedi
 Membroj:                         S-ino
    Gita Karki, S-ro Nhuĉhe Maharĝan, S-ro Rustam Banja,           
                                           S-ro Ramkrishna
    Subedi, S-ro  Lila  Banija
 NEspA
    ĝis nun provis okazigi kvin naciajn kongresojn kaj konduki kelkajn
    E-kursojn.  Kun granda plezuro
    ĝi bonvenigis multajn Esperantistojn de la mondo al Nepalo.  Montejo, la gazeto de NEspA,
    ekzistas ekde junio 1992; sep numeroj aperis ĝis hodiaŭ.    Nun
    NEspA kun la helpo de Sierra Travel and Tours aranĝas sian kvaran
    internacian programon.  Ĉiuj
    kontribuos al ĝia sukceso.          |