Cxapitro 1
1 Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el
la dispelitaro, paslogxantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio,
kaj Bitinio,
2 laux la antauxscio de Dio, la Patro, en sanktigo
de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo:
Graco al vi kaj paco pligrandigxu.
3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu
laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la
relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
4 en heredajxon ne
pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo
por vi,
5 kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al
savo preta malkasxigxi en la lasta tempo.
6 En tio vi gxojegas,
kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en
diversaj tentoj,
7 por ke la provado de via fido, pli multevalora
ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por
lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jeuso Kristo;
8
kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen,
al li kredante, vi gxojegas per gxojo nedirebla kaj gloroplena;
9
ricevante la celon de via fido, savon de animoj.
10 Koncerne
tiun savon esploris kaj sercxis la profetoj, kiuj profetis pri la
graco venonta al vi;
11 sercxante, kiun kaj kian tempon montris
la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la
suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
12 Kaj al ili
malkasxigxis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio
nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la
evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la cxielo; en
kiujn aferojn angxeloj deziras enrigardi.
13 Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj
esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de
Jesuo Kristo;
14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la
voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio;
15 sed kiel via
Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia
konduto;
16 pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, cxar Mi
estas sankta.
17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen
personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la
tempon de via cxi tiea logxado;
18 sciante, ke ne per pereemaj
objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta
vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
19 sed per multekosta
sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de
Kristo;
20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo,
sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
21 kiuj per li
fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li
gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
22 Cxastiginte
viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la
frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
23 renaskite, ne el
pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj
restanta.
24 Cxar:
Cxapitro 2
1 Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon
kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,
2 kiel jxusnaskitaj
sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio
kresku en savon,
3 se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona;
4 al
kiu alvenante, kvazaux al sxtono vivanta, de homoj rifuzita, sed
cxe Dio elektita, honorinda,
5 vi ankaux, kiel sxtonoj vivantaj,
konstruigxas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn
oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.
6 Cxar estas
enhavate en skribo:
11 Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu
vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraux la animo;
12
kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias
vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru
Dion en la tago de vizitado.
13 Submetu vin al cxiu homa institucio pro la Sinjoro; cxu al la
regxo, la superreganto;
14 cxu al regantoj, kiel liaj senditoj
por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.
15 Cxar
la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de
homoj malsagxaj;
16 kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco
kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.
17 Cxiujn honoru.
La frataron amu. Dion timu. La regxon honoru.
18 Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole
al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.
19
Cxar tio estas lauxdinda, se pro konscienco al Dio oni elportas
malgxojon, suferante maljuste.
20 Cxar kia honoro estas, se,
pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se,
bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio
estas lauxdinda antaux Dio.
21 Cxar al cxi tio vi estas vokitaj;
pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi
ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;
22 pekon li ne
faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;
23 insultate, li ne
insultis responde; suferante, li ne minacis, sed submetis sin al
la juste jugxanta;
24 li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur
la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por
justeco; per lia vundo vi resanigxis.
25 Cxar vi estis kiel
sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj
Episkopo de viaj animoj.
Cxapitro 3
1 Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke,
ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj
per la konduto de siaj edzinoj,
2 rigardante vian konduton kun
timo cxastan.
3 Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de
harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;
4 sed la
kasxita homo de la koro en la nedifektebla vesto de spirito milda
kaj trankvila, kiu estas multevalora antaux Dio.
5 Cxar tiel
same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj
esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj
edzoj;
6 kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies
infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per la teruro.
7 Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante
honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante
ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj
pregxoj ne malhelpigxu.
8 Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj,
humilanimaj;
9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek
insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio
vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.
10 Cxar:
Cxapitro 4
1 Cxar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la
sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
2 por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la
voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.
3 Cxar la tempo
pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi
en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj
abomenaj idolkultoj;
4 en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun
ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;
5
ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj
la mortintojn.
6 Cxar por tio ankaux la evangelio estas anoncita
al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed
spirite vivu laux Dio.
7 Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj
sobrigxu por pregxoj;
8 antaux cxio havante fervoran amon unu al
alia; cxar amo kovras amason da pekoj;
9 estu gastamaj unu al
alia sen murmurado;
10 lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon,
tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la
diversaspeca graco de Dio;
11 se iu parolas, li parolu kvazaux
orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la
forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per
Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj
eterne. Amen.
12 Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por
provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
13 sed laux tio, ke
vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en
la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.
14 Se vi estas
riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la
Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
15 Nur
neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux
malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
16 sed
se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en
tiu nomo.
17 Cxar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo
cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la
sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
18 Kaj se
justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
19
Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu
siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.
Cxapitro 5
1 La presbiterojn do inter vi mi admonas, estante kunpresbitero
kaj atestanto de la suferoj de Kristo kaj partoprenanto en la
malkasxota gloro:
2 Pasxtu la gregon de Dio cxe vi, direktante
gxin, ne devige, sed volonte, laux Dio; ne pro avideco, sed
bonvole;
3 ne kvazaux sinjorante super la heredo, sed farigxante
ekzemploj al la grego.
4 Kaj kiam elmontrigxos la Cxefpasxtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
5 Tiel same, vi
plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj
submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio
kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.
6 Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu
vin gxustatempe;
7 surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li
zorgas pri vi.
8 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la
diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li
povos forgluti;
9 lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke
la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo.
10 Kaj
la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en
Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe
suferintajn.
11 Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne.
Amen.
12 Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi
skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke cxi tio estas la
vera graco de Dio; en gxi firme staru.
13 Vin salutas la en
Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.
14 Salutu unu la alian
per ama kiso.
Paco al vi cxiuj, kiuj estas en Kristo.
Cxiu karno estas herbo,
Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.
Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto.
Sekigxas herbo, velkas floreto;
25 Sed la vorto de la Eternulo restas eterne.
Jen Mi kusxigas en Cion bazangulan sxtonon, elektitan,
7 Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por
nefidantoj:
valoregan;
Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.
Sxtono, kiun malsxatis la konstruantoj,
8 kaj:
Farigxis sxtono bazangula;
Sxtono de falpusxigxo kaj roko de alfrapigxo;
ili falpusxigxas pro la vorto, malobeante, por kio ankaux ili
estas difinitaj.
9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa,
nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de
Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;
10 kiuj iam
estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe
nekompatitoj, sed nun kompatitoj.
Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn,
13 Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi farigxos fervoraj en la
bono?
14 Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus;
kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;
15 sed la Sinjoron
Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan
respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en
vi, sed kun humileco kaj timo;
16 havantaj bonan konsciencon; por
ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian
bonan konduton en Kristo.
17 Cxar pli bone estus, se tiel volus
Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.
18 Cxar Kristo
ankaux unufoje suferis pro pekoj, justulo pro maljustuloj, por ke
li nin konduku al Dio; mortigite en la karno, sed vivigite en la
spirito;
19 en kiu ankaux li iris kaj predikis al la enkarceraj
spiritoj,
20 kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de
Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en
kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;
21 kiu
ankaux vin nun savas en antitipo, la bapto, ne la formetado de la
karna malpurajxo, sed la demando de bona konscienco al Dio per la
relevigxo de Jesuo Kristo;
22 kiu estas dekstre de Dio, irinte en
la cxielon; al li angxeloj kaj auxtoritatoj kaj potencoj estas
submetitaj.
Tiu gardu sian langon kontraux malbono,
Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo;
11 Li deklinigxu de malbono kaj faru bonon,
Li sercxu pacon, kaj cxasu gxin.
12 Cxar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj;
Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj
faras malbonon.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT