Cxapitro 1
1 Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris
pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo
de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la
tertremo.
2 Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian
vocxon el Jerusalem; kaj ekfunebros la pasxtejoj de la
pasxtistoj, kaj sekigxos la supro de Karmel.
3 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar
Mi ne indulgos gxin, pro tio, ke ili drasxis Gileadon per fera
drasxilo.
4 Mi sendos fajron sur la domon de Hxazael, kaj gxi
ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
5 Mi disrompos la riglilojn
de Damasko, Mi ekstermos la logxantojn de la valo Aven kaj la
tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos
forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi
ne indulgos gxin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn,
por transdoni ilin al Edom.
7 Mi sendos fajron sur la muregon de
Gaza, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn.
8 Mi ekstermos la
logxantojn de Asxdod kaj la tenanton de sceptro el Asxkelon, Mi
direktos Mian manon kontraux Ekronon, kaj pereos la restintoj de
la Filisxtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi
ne indulgos gxin, pro tio, ke ili transdonis en plenan
malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
10 Mi
sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj gxi ekstermos gxiajn
palacojn.
11 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian
fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas
en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.
12 Mi
sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de
Bocra.
13 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro
kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn
en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
14 Mi ekbruligos fajron
sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun
bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
15 Kaj ilia regxo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaux liaj
eminentuloj, diras la Eternulo.
Cxapitro 2
1 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi
ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo
de Edom gxis cindreco.
2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi
ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe
bruo kaj sonado de trumpeto.
3 Mi ekstermos jugxiston el meze de
li, kaj cxiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras
la Eternulo.
4 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la
Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi
per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.
5 Mi sendos
fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem.
6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar
Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento
kaj malricxulon pro paro da sxuoj.
7 Ili premas la kapon de
senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de
humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian
sanktan nomon.
8 Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu
altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.
9 Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel
cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre
kaj liajn radikojn malsupre.
10 Mi elkondukis vin el la lando
Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke
vi ekposedu la landon de la Amorido.
11 El viaj filoj Mi faris
profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho
filoj de Izrael? diras la Eternulo.
12 Sed vi trinkigis al la
konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu.
13
Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de
garboj.
14 Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion
fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;
15 la
arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj
rajdanto ne savos sian vivon;
16 kaj la plej kuragxa el la herooj
forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.
Cxapitro 3
1 Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho
Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando
Egipta:
2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial
Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.
3 Cxu iras du kune, se
ili ne interkonsentis?
4 Cxu leono krias en la arbaro, se gxi ne
havas dissxirotajxon? cxu leonido auxdigas sian vocxon el sia
kaverno, se gxi nenion kaptis?
5 Cxu birdo falas en kaptilon sur
la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? cxu kaptilo levigxas de la
tero, se nenio kaptigxis per gxi?
6 Cxu oni blovas per korno en
urbo, kaj la popolo ne ektimas? cxu okazas malfelicxo en urbo, se
tion ne faris la Eternulo?
7 La Sinjoro, la Eternulo, faras
nenion, ne malkasxinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la
profetoj.
8 Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro,
la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?
9 Auxdigu en la palacoj de Asxdod kaj en la palacoj de la lando
Egipta, kaj diru: Kolektigxu sur la montoj de Samario, kaj
rigardu, kia granda tumulto estas en gxi kaj kia granda rabado
estas farata meze de gxi.
10 Ili ne povoscias agi juste, diras
la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas
en iliaj palacoj.
11 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Malamiko aperos kaj cxirkauxos la landon, kaj li desxiros de vi
vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.
12 Tiele diras
la Eternulo: Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn
aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en
Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.
13
Auxskultu, kaj atestu kontraux la domo de Jakob, diras la
Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.
14 Cxar en la tago, kiam Mi
punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaux la altarojn en
Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur
la teron.
15 Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera
domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj
malaperos, diras la Eternulo.
Cxapitro 4
1 Auxskultu cxi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la
monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas
malricxulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj: Venu, ni drinku.
2
La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Sia sankteco, ke jen venos
sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn
per fisxhokoj.
3 Kaj tra brecxoj vi eliros, cxiu aparte, kaj
estos jxetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.
4 Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi;
alportu viajn oferojn cxiumatene kaj vian dekonajxon en cxiu tria
tago.
5 Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj
oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras
la Sinjoro, la Eternulo.
6 Tial Mi donis al vi purecon de la
dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj
lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
7 Mi ankaux
rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux
la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne
donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne
pripluvita, elsekigxis.
8 Kaj du, tri urboj iris al unu urbo,
pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne
revenis al Mi, diras la Eternulo.
9 Mi frapis vin per
brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn,
vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj;
vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
10 Mi sendis sur
vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn
junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la
malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne
revenis al Mi, diras la Eternulo.
11 Mi faris inter vi
renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi
farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne
revenis al Mi, diras la Eternulo.
12 Tial tiele Mi agos kun vi
plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin
renkonte al via Dio, ho Izrael.
13 Cxar Li estas Tiu, kiu faras
montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas;
Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj
de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
Cxapitro 5
1 Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho
domo de Izrael.
2 Falis kaj ne relevigxos la virgulino de
Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin
restarigos.
3 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo,
kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas
centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
4 Cxar tiele
diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam
vi vivos.
5 Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru
al Beer-Sxeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El
farigxos senvalora.
6 Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke
la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu
estingos en Bet-El.
7 La jugxon vi faras vermuto, kaj la veron
vi jxetas sur la teron.
8 Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li
faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman
nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la
teron; Lia nomo estas Eternulo.
9 Li sendas malfelicxon sur
fortulon, kaj malfelicxo trafas urbon fortikigitan.
10 Sed ili
malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas
tiun, kiu parolas honestajxon.
11 Tial pro tio, ke vi premas
senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi
konstruos domojn el hakitaj sxtonoj, sed vi ne logxos en ili; vi
plantos cxarmajn vinbergxardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
12 Cxar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj
estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subacxeton, vi
forpusxas malricxulojn en la pordego.
13 Tial la sagxulo
silentas en cxi tiu tempo, cxar gxi estas tempo malbona.
14
Sercxu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio
Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
15 Malamu la malbonon, amu
la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo,
Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
16 Tial tiele diras
la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur cxiuj placoj estos
plorado, sur cxiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni
vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj
kantoj, por plorkanti.
17 Kaj en cxiuj vinbergxardenoj estos
plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
18 Ve al
tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi gxin
deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
19 Tiel
same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aux li
venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas
serpento.
20 Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma;
malluma kaj sen ia brilo.
21 Mi malamas, Mi abomenas viajn
festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
22
Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne
akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
23
Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj
psalteroj Mi ne volas auxskulti.
24 Sed justeco fluu kiel akvo,
kaj vero kiel potenca torento.
25 Cxu bucxoferojn kaj
farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj,
ho domo de Izrael?
26 Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la
kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
27 Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo,
kies nomo estas Dio Cebaot.
Cxapitro 6
1 Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton
de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al
kiuj sin turnas la domo de Izrael!
2 Iru al Kalne, kaj rigardu;
de tie iru en la grandan Hxamat, poste iru al Gat de la
Filisxtoj: cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj
limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
3 Tiuj, kiu pensas, ke la
tago de malfelicxo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de
la segxo de maljusteco;
4 kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj
dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el
la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
5 kiuj tintas sur
psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
6
kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej
bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
7 ili tial
nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado
de la dorlotigxantoj finigxos.
8 La Sinjoro, la Eternulo, jxuris
per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la
fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos
la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.
9 Kaj se dek homoj restas
en unu domo, ili ankaux mortos.
10 Kaj prenos ilin ilia amiko
aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li
diros al tiu, kiu estas cxe la domo: Cxu estas ankoraux iu cxe
vi? Kaj cxi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu,
oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
11 Cxar jen la
Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la
malgrandajn domojn per brecxoj.
12 Cxu kuras cxevaloj sur roko?
cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon
veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
13 Vi gxojas
pro senvalorajxoj; vi diras: Cxu ne per nia forto ni akiris al ni
potencon?
14 Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos
kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Hxamat
gxis la torento de la stepo.
Cxapitro 7
1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis
akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la
postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.
2 Kiam li
finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro,
ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja
malgranda.
3 Tiam la Eternulo bedauxris tion: Tio ne estos,
diris la Eternulo.
4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la
Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu
la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
5 Kaj mi diris: Ho
Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li
estas ja malgranda.
6 La Eternulo bedauxris ankaux tion: Tio ne
estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
7 Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego
vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
8 Kaj la
Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:
Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze
de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;
9 kaj dezertigxos
la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos
ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de
Jerobeam.
10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael,
por diri: Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de
Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;
11 cxar
tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos
forkondukita el sia lando.
12 Kaj Amacja diris al Amos: Ho
viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin,
kaj tie profetu;
13 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas
sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.
14 Amos respondis kaj
diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi
estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
15 sed la
Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:
Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
16 Kaj nun auxskultu la
vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne
prediku pri la domo de Isaak;
17 tial tiele diras la Eternulo:
Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj
falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi
mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia
lando.
Cxapitro 8
1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis
korbon kun maturaj fruktoj.
2 Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos?
Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris
al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos
gxin.
3 La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago,
diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu
loko oni jxetos ilin silente.
4 Auxskultu cxi tion, vi, kiuj
penas engluti la malricxulojn kaj pereigi la humilulojn de la
tero,
5 kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu
vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon?
Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni
trompos per falsa pesilo;
6 ni acxetos senhavulojn per mono kaj
malricxulon per paro da sxuoj, kaj grenventumajxon ni vendos kun
la greno.
7 La Eternulo jxuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi
forgesos cxiujn iliajn farojn.
8 Cxu pro tio ne ektremos la
tero, ne ekploros cxiuj gxiaj logxantoj? Gxi tuta ekskuigxos
kiel lago, gxi levigxos kaj mallevigxos kiel la Rivero de
Egiptujo.
9 En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi
subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de
luma tago.
10 Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj
cxiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakajxon sur cxiujn
lumbojn kaj kalvon sur cxiun kapon; Mi aperigos cxe ili funebron,
kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolcxeco.
11
Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos
malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri
akvo, sed soifon por auxskultado de la vortoj de la Eternulo.
12
Kaj ili vagados de maro gxis maro, kaj de nordo gxis oriento ili
migrados, por sercxi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.
13 En tiu tago senfortigxos de soifo la belaj junulinoj kaj la
junuloj,
14 kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:
Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Sxeba!
ili falos, kaj ne plu relevigxos.
Cxapitro 9
1 Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li
diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj
falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per
glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.
2 Ecx se
ili enfosus sin en Sxeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx
se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.
3 Se
ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj
prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de
la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.
4
Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi
ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn
okulojn por malfelicxo, ne por bono.
5 La Sinjoro, la Eternulo
Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj
logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel
la Rivero de Egiptujo.
6 Li konstruis Sian logxejon en la
cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas
la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas
Eternulo.
7 Cxu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho
Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el
la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el
Kir?
8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas
direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la
tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la
Eternulo.
9 Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael
inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx
unu grajno ne falos sur la teron.
10 De glavo mortos cxiuj
pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfelicxo ne alproksimigxos
al ni kaj ne trafos nin.
11 En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David,
Mi resxtopos gxiajn brecxojn, Mi restarigos la detruitajxon, kaj
Mi rekonstruos gxin, kiel en la tempo antikva,
12 por ke ili
ekposedu la restajxon de Edom kaj ankaux cxiujn naciojn, inter
kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion
faras.
13 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto
renkontigxos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto;
kaj la montoj elgutigos dolcxan sukon, kaj cxiuj montetoj
farigxos fruktoportaj.
14 Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de
Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn,
enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon,
arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.
15 Kaj Mi
replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elsxirataj el
sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT