Cxapitro 1
1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al
siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj
montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,
2 kiu
atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri
cxio, kion li vidis.
3 Felicxaj estas la leganto kaj la
auxskultantoj de la vortoj de la profetajxo kaj la observantoj de
la skribitajxoj en gxi; cxar la tempo estas proksima.
4 Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu,
kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaux Lia
trono;
5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita
el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu,
kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
6 kaj
faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj
la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
7 Jen li venas kun la
nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj
cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu
estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto
kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata
Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
10 Mi min
trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi auxdis
malantaux mi grandan vocxon kvazaux de trumpeto,
11 dirantan:
Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep
eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira
kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
12 Kaj mi min
turnis, por vidi la vocxon, kiu parolis kun mi. Kaj turnigxinte,
mi vidis sep orajn lampingojn;
13 kaj meze de la sep lampingoj
iun similan al la Filo de homo, vestitan gxispiede, kaj zonitan
cxirkaux la brusto per ora zono.
14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj
estis blankaj kiel blanka lano, kiel negxo; kaj liaj okuloj estis
kiel fajra flamo;
15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno,
kvazaux rafinita en forno; kaj lia vocxo estis kiel vocxo de
multaj akvoj.
16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn;
kaj el lia busxo eliris akra dutrancxa glavo; kaj lia aspekto
estis kiel brilas la suno en sia forteco.
17 Kaj kiam mi vidis
lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian
dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la
lasta,
18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi
estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de
la morto kaj de Hades.
19 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio
estas, kaj kio okazos poste;
20 la misteron de la sep steloj,
kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn.
La sep steloj estas la angxeloj de la sep eklezioj; kaj la sep
lampingoj estas la sep eklezioj.
Cxapitro 2
1 Al la angxelo de la eklezio en Efeso skribu:
Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la
iranto meze de la sep oraj lampingoj:
2 Mi scias viajn farojn,
kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la
malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj
ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;
3 kaj vi havas paciencon
kaj toleris pro mia nomo kaj ne lacigxis.
4 Sed mi havas
kontraux vi, ke vi forlasis vian unuan amon.
5 Memoru do, de kie
vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al
vi, kaj formovos vian lampingon el gxia loko, se vi ne pentos.
6
Sed cxi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj,
kiujn mi ankaux malamas.
7 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion
la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos mangxi
el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.
8 Kaj al la angxelo de la eklezio en Smirna skribu:
Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu farigxis senviva kaj vivis:
9 Mi scias vian aflikton kaj vian malricxecon (vi tamen estas
ricxa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas
ne tiaj, sed sinagogo de Satano.
10 Ne timu tion, kion vi
suferos; jen la diablo jxetos iujn el vi en malliberejon, por ke
vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu
fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.
11 Kiu
havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj. La venkanto tute ne difektigxos de la dua morto.
12 Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu:
Tiele diras la portanto de la akra dutrancxa glavo:
13 Mi scias,
kie vi logxas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas
firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj
de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi,
kie logxas Satano.
14 Sed mi havas kelkon kontraux vi: ke vi
havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al
Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu
idoloferitajxojn kaj malcxastu.
15 Kaj vi ankaux havas
sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.
16 Pentu
do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la
glavo de mia busxo.
17 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la
Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la
kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la
sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la
ricevanto.
18 Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu:
Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo,
kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:
19 Mi scias viajn
farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj
pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.
20
Sed mi havas kontraux vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu
nomas sin profetino; kaj sxi instruas kaj delogas miajn
servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn.
21 Kaj mi
donis al sxi tempon, por ke sxi pentu; kaj sxi ne volas penti pri
sia malcxasteco.
22 Jen mi jxetos sxin en liton, kaj la kun sxi
adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri sxiaj
faroj.
23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj
eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj
korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.
24 Sed al vi
mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al cxiuj, kiuj ne havas cxi
tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano, kiel
oni diras: Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon.
25 Tamen tion,
kion vi havas, tenu, gxis mi venos.
26 Kaj al la venkanto kaj la
observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super
la nacioj;
27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj
vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaux ricevis de mia Patro;
28
kaj mi donos al li la matenan stelon.
29 Kiu havas orelon, tiu
auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
Cxapitro 3
1 Kaj al la angxelo de la eklezio en Sardes skribu:
Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep
stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj
estas malviva.
2 Farigxu vigla, kaj firmigu la restajxojn, kiuj
estis preskaux mortantaj; cxar mi ne trovis viajn farojn
plenumitaj antaux mia Dio.
3 Memoru do, kiel vi ricevis kaj
auxdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos,
kvazaux sxtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.
4 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn
vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas
indaj.
5 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj
mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi
konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj.
6
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj.
7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu:
Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de
David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj
neniu malfermas:
8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi
pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan
potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian
nomon.
9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas
Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj
adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.
10
Cxar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin
konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon,
por provi la logxantojn sur la tero.
11 Mi venos rapide; tenadu
tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.
12 La
venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu
eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la
nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas
malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.
13 Kiu
havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la
eklezioj.
14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu:
Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de
la kreo de Dio:
15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek
malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux
varmega.
16 Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek
varmega, mi elsputos vin el mia busxo.
17 Cxar vi diras: Mi
estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne
scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj
blinda kaj nuda;
18 mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan
per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi
vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj
kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.
19 Cxiujn,
kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj
pentu.
20 Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas
mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos
kun li, kaj li kun mi.
21 Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi
sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro
sur Lia trono.
22 Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la
Spirito diras al la eklezioj.
Cxapitro 4
1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la cxielo,
kaj la unua vocxo, kiun mi auxdis, estis vocxo kvazaux de
trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu cxi tien, kaj mi
montros al vi tion, kio devas okazi poste.
2 Tuj mi min trovis
en la Spirito; kaj jen trono starigxis en la cxielo, kaj sur la
trono unu sidanta;
3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al
sxtono jaspisa kaj sardia; kaj jen cxielarko cxirkaux la trono,
aspekte simila al smeraldo.
4 Kaj cxirkaux la trono estis dudek
kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn
sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj
orajn kronojn.
5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj vocxoj kaj
tondroj. Kaj antaux la trono brulis sep fajraj torcxoj, kiuj
estas la sep Spiritoj de Dio;
6 kaj antaux la trono kvazaux vitra
maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde
cxirkaux la trono kvar kreitajxoj, plenaj de okuloj antauxe kaj
malantauxe.
7 Kaj la unua kreitajxo similis leonon, kaj la dua
kreitajxo similis bovidon, kaj la tria kreitajxo havis vizagxon
kvazaux homan, kaj la kvara kreitajxo similis aglon flugantan.
8
Kaj la kvar kreitajxoj, havantaj po ses flugiloj, estas cxirkauxe
kaj interne plenaj de okuloj; kaj pauxzon ili ne havas tage kaj
nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la
Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.
9 Kaj kiam la
kreitajxoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur
la trono, al la Vivanto por cxiam kaj eterne,
10 la dudek kvar
presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili
adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos
siajn kronojn antaux la trono, dirante:
11 Inda Vi estas, ho nia
Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la
potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj
kreigxis.
Cxapitro 5
1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono
libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep
sigeloj.
2 Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda
vocxo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn
sigelojn?
3 Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la
tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.
4 Kaj mi multe
ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin
rigardi;
5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen
la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por
malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.
6 Kaj mi vidis meze
inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la
presbiteroj, Sxafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan
sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio,
senditaj sur la tutan teron.
7 Kaj li venis, kaj prenis gxin el
la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
8 Kaj kiam li prenis
la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis
antaux la Sxafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn
plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.
9 Kaj
ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron
kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi
elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo
kaj popolo kaj nacio,
10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj
pastroj; kaj ili regxas sur la tero.
11 Kaj mi rigardis, kaj mi
auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la
kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da
miriadoj kaj miloj da miloj;
12 dirantaj per granda vocxo: Inda
estas la Sxafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj
sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.
13 Kaj
cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub
la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:
Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Sxafido, estu la lauxdo kaj
la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.
14
Kaj la kvar kreitajxoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj
adorklinigxis.
Cxapitro 6
1 Kaj mi rigardis, kiam la Sxafido malfermis unu el la sep
sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux
per vocxo de tondro: Venu.
2 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka
cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita
al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
3 Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi auxdis la duan
kreitajxon dirantan: Venu.
4 Kaj eliris alia cxevalo,
flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon
de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis
donita granda glavo.
5 Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian
kreitajxon dirantan: Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra
cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.
6 Kaj
mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:
Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por
denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
7 Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi auxdis la vocxon de
la kvara kreitajxo dirantan: Venu.
8 Kaj mi rigardis, kaj jen
pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj
Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super
kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per
morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.
9 Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro
la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la
atesto, kiun ili havadis;
10 kaj ili kriis per granda vocxo,
dirante: Gxis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas
kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?
11 Kaj
estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili,
ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj
kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem,
plensumigxos.
12 Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj
farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo
el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;
13 kaj la steloj
de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta
vento, jxetas siajn nematurajn figojn.
14 Kaj la cxielo
formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu
insulo formovigxis de sia loko.
15 Kaj la regxoj de la tero kaj
la granduloj kaj la milestroj kaj la ricxuloj kaj la fortuloj kaj
cxiu sklavo kaj cxiu liberulo sin kasxis en la kavernoj kaj inter
la rokoj de la montoj;
16 kaj ili diris al la montoj kaj al la
rokoj: Falu sur nin, kaj nin kasxu for de la vizagxo de la
Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Sxafido;
17 cxar
venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
Cxapitro 7
1 Post tio mi vidis kvar angxelojn starantajn sur la kvar anguloj
de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne
blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.
2
Kaj mi vidis alian angxelon suprenirantan de la sunlevigxo,
havantan sigelilon de la vivanta Dio; kaj li ekkriis per granda
vocxo al la kvar angxeloj, al kiuj estis donite difekti la teron
kaj la maron,
3 dirante: Ne difektu la teron, nek la maron, nek
la arbojn, antaux ol ni sigelos sur iliaj fruntoj la servistojn
de nia Dio.
4 Kaj mi auxdis la nombron de la sigelitoj, cent
kvardek kvar miloj, sigelitaj el cxiuj triboj de la Izraelidoj:
Cxapitro 8
1 Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la
cxielo por cxirkaux duono de horo.
2 Kaj mi vidis la sep
angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep
trumpetoj.
3 Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante
incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke
li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro
ora, kiu estis antaux la trono.
4 Kaj la fumo de la incenso, kun
la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la
angxelo.
5 Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis
gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj
farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.
6 Kaj la sep angxeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis,
por trumpeti.
7 Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj
kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la
tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta
verda herbo forbrulis.
8 Kaj la dua angxelo trumpetis, kaj kvazaux granda monto, per
fajro brulanta, estis jxetita en la maron; kaj triono de la maro
farigxis sango;
9 kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro,
kiuj havis vivon; kaj triono de la sxipoj pereis.
10 Kaj la tria angxelo trumpetis, kaj falis el la cxielo granda
stelo, brulanta kiel torcxo, kaj gxi falis sur trionon de la
riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
11 kaj la nomo de la
stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo;
kaj multe da homoj mortis de la akvoj, cxar ili maldolcxigxis.
12 Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la
suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke
mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago,
kaj por la nokto tiel same.
13 Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza
cxielo, dirantan per granda vocxo: Ve! ve! ve al la logxantoj sur
la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj
ankoraux trumpetontaj!
Cxapitro 9
1 Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la
cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo
de la puto de la abismo.
2 Kaj li malfermis la puton de la
abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda
forno; kaj mallumigxis la suno kaj la aero pro la fumo de la
puto.
3 Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili
estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
4
Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la
tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn,
kiuj ne havas sur la frunto la signon de Dio.
5 Kaj al ili estis
komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj
kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio,
kiam gxi pikvundas homon.
6 Kaj en tiuj tagoj la homoj sercxos
morton, kaj gxin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj
morto forflugos de ili.
7 Kaj la formoj de la akridoj similis
cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis
kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel
vizagxoj de homoj.
8 Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj,
kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
9 Kaj ili havis kirasojn,
kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la
sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon.
10 Kaj
ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn;
kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin
monatojn.
11 Ili havis super si regxon, la angxelon de la
abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la
Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
12 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj.
13 Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la
kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,
14 dirantan al la
sesa angxelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar angxelojn,
ligitajn apud la granda rivero Euxfrato.
15 Kaj malligigxis la
kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj
jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
16 Kaj la nombro
de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis
ilian nombron.
17 Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio,
kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el
jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel
kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj
sulfuro.
18 Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis
mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el
iliaj busxoj.
19 Cxar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj
busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn
kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas.
20 Kaj la ceteraj
homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la
faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la
idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj
povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;
21 kaj ili ne pentis pri
siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek
pri siaj sxteloj.
Cxapitro 10
1 Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la
cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo,
kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj
el fajro;
2 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li
metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la
teron;
3 kaj li ekkriis per granda vocxo, kiel leono blekas; kaj
kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj vocxoj.
4 Kaj
kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis
vocxon el la cxielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep
tondroj, kaj gxin ne skribu.
5 Kaj la angxelo, kiun mi vidis
staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon
al la cxielo,
6 kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne,
kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj
tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi,
ke tempo ne plu ekzistos;
7 sed en la tagoj de la vocxo de la
sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de
Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
8 Kaj la
vocxo, kiun mi auxdis el la cxielo, parolis al mi denove,
dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la
angxelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
9 Kaj mi iris al
la angxelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li
diris al mi: Prenu gxin, kaj formangxu gxin; kaj gxi maldolcxigos
al vi la ventron, sed en via busxo gxi estos dolcxa kiel mielo.
10 Kaj mi prenis la libreton el la mano de la angxelo, kaj
formangxis gxin; kaj en mia busxo gxi estis dolcxa kiel mielo,
kaj kiam mi gxin mangxis, mia ventro maldolcxigxis.
11 Kaj ili
diris al mi: Vi devas denove profeti cxe multaj popoloj kaj
nacioj kaj lingvoj kaj regxoj.
Cxapitro 11
1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:
Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la
adorantojn en gxi.
2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu,
kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la
sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
3 Kaj mi donos
komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent
sesdek tagojn, vestite per sakajxo.
4 Ili estas la du olivarboj
kaj la du lampingoj, starantaj antaux la Sinjoro de la tero.
5
Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj
formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin,
tiamaniere li devas esti mortigita.
6 Ili havas la povon fermi
la cxielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj
ili havas povon super la akvoj, por sxangxi ilin en sangon, kaj
frapi la teron per cxia plago cxiufoje, kiam ili volos.
7 Kaj
kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la
abismo, faros militon kontraux ili kaj venkos ilin kaj mortigos
ilin.
8 Kaj iliaj kadavroj kusxas sur la strato de la granda
urbo, kiu nomigxas lauxspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaux
ilia Sinjoro estis krucumita.
9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj
lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj
kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.
10 Kaj
la logxantoj sur la tero gxojas pri ili, kaj gajigxas; kaj ili
sendos donacojn unu al la alia; cxar tiuj du profetoj turmentadis
la logxantojn sur la tero.
11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la
spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili starigxis sur siaj
piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.
12
Kaj ili auxdis grandan vocxon el la cxielo, dirantan al ili:
Suprenvenu cxi tien. Kaj ili supreniris en la cxielon en la
nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.
13 Kaj en tiu horo
farigxis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la
tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj plenigxis de timo,
kaj donis lauxdon al la Dio de la cxielo.
14 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.
15 Kaj la sepa angxelo trumpetis; kaj farigxis grandaj vocxoj en
la cxielo, dirante: La regno de la mondo farigxis regno de nia
Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li regxos por cxiam kaj eterne.
16 Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaux Dio sidas sur siaj
tronoj, falis sur la vizagxon kaj adorklinigxis al Dio,
17
dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu
estas kaj estis; cxar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj
regxis.
18 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la
tempo de la mortintoj, por esti jugxataj, kaj la tempo doni la
rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj,
kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj
pereigi la detruantojn de la tero.
19 Kaj malfermigxis la encxiela templo de Dio, kaj vidigxis en
Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj farigxis fulmoj kaj
vocxoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.
Cxapitro 12
1 Kaj granda signo vidigxis en la cxielo: virino vestita per la
suno, kaj la luno sub sxiaj piedoj, kaj sur sxia kapo krono el
dek du steloj;
2 kaj estante graveda, sxi ekkriis,
naskodolorigate kaj suferante por naski.
3 Kaj vidigxis alia
signo en la cxielo; kaj jen granda rugxa drako, havanta sep
kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.
4 Kaj
gxia vosto trenis trionon de la steloj de la cxielo, kaj jxetis
ilin sur la teron; kaj la drako staris antaux la virino naskonta,
por ke, kiam sxi estos naskinta, gxi formangxu sxian infanon.
5
Kaj sxi naskis filon, viran infanon, kiu regos cxiujn naciojn per
fera sceptro; kaj sxia infano estis forkaptita supren al Dio kaj
al Lia trono.
6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie sxi
havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru sxin mil
ducent sesdek tagojn.
7 Kaj farigxis milito en la cxielo: Mihxael kaj liaj angxeloj
ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj
angxeloj;
8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia
loko en la cxielo.
9 Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la
antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la
tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj
jxetigxis kun gxi.
10 Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo,
dirantan: Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de
nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis
malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas
ilin antaux nia Dio.
11 Kaj ili venkis gxin pro la sango de la
Sxafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian
vivon gxis morto mem.
12 Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj
en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo
malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li
havas nur mallongan tempon.
13 Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron,
gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.
14 Kaj
al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por
ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas
nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de
la serpento.
15 Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la
virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi
de la fluo.
16 Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero
malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako
eljxetis el sia busxo.
17 Kaj la drako furiozis kontraux la
virino, kaj foriris, por fari militon kontraux la restintojn de
sxia idaro, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj havas la ateston
de Jesuo;
Cxapitro 13
1 kaj gxi staris sur la sablo de la maro.
Kaj mi vidis beston suprenirantan el la maro, havantan dek
kornojn kaj sep kapojn, kaj sur siaj kornoj dek diademojn, kaj
sur siaj kapoj nomojn de blasfemo.
2 Kaj la besto, kiun mi
vidis, estis simila al leopardo, kaj gxiaj piedoj estis kiel de
urso, kaj gxia busxo kiel busxo de leono; kaj la drako donis al
gxi sian potencon kaj sian tronon kaj grandan auxtoritaton.
3
Kaj mi vidis unu el gxiaj kapoj kvazaux morte vunditan; kaj la
morta vundo sanigxis; kaj la tuta tero miris post la besto;
4 kaj
ili adorklinigxis al la drako, cxar gxi donis sian auxtoritaton
al la besto; kaj ili adorklinigxis al la besto, dirante: Kiu
estas simila al la besto? kaj kiu povas militi kontraux gxi?
5
kaj estis donita al gxi busxo, parolanta grandajxojn kaj
blasfemajxojn; kaj estis donita al gxi auxtoritato agadi dum
kvardek du monatoj.
6 Kaj gxi malfermis la busxon por blasfemoj
kontraux Dio, por blasfemi Lian nomon kaj Lian tabernaklon kaj la
logxantojn de la cxielo.
7 Kaj estis donite al gxi fari militon
kontraux la sanktuloj, kaj venki ilin; kaj estis donita al gxi
auxtoritato sur cxiu tribo kaj popolo kaj lingvo kaj nacio.
8
Kaj adorklinigxos al gxi cxiuj logxantoj de la tero, kies nomo ne
estas skribita en la libro de vivo, libro de la Sxafido oferita
jam de la fondo de la mondo.
9 Se iu havas orelon, tiu
auxskultu.
10 Se iu malliberigas, en malliberecon li iras; se iu
per la glavo mortigos, li devas per la glavo esti mortigita. Cxi
tie estas la pacienco kaj la fido de la sanktuloj.
11 Kaj mi vidis alian beston suprenirantan el la tero; kaj gxi
havis du kornojn, simile al sxafido, kaj gxi parolis kiel drako.
12 Kaj gxi ekzercas la tutan auxtoritaton de la unua besto antaux
gxi. Kaj gxi devigas la teron kaj la logxantojn sur gxi
adorklinigxi al la unua besto, kies morta vundo sanigxis.
13 Kaj
gxi faras grandajn signojn, devigante ecx fajron malsupreniri el
la cxielo sur la teron antaux la homoj.
14 Kaj gxi trompas la
logxantojn de la tero per la signoj, kiujn estis donite al gxi
fari antaux la besto; dirante al la logxantoj sur la tero, ke ili
faru bildon al la besto, kiu havis la glavovundon kaj vivis.
15
Kaj estis donite, ke gxi donu spiron al la bildo de la besto, por
ke ecx parolu la bildo de la besto, kaj faru, ke cxiuj, kiuj ne
volas adorklinigxi al la bildo de la besto, estu mortigitaj.
16
Kaj gxi devigas cxiujn, la malgrandajn kaj la grandajn, la
ricxajn kaj la malricxajn, la liberajn kaj la sklavajn, ricevi
markon sur la dekstra mano aux sur la frunto;
17 por ke neniu
povu acxeti aux vendi, krom tiuj, kiuj havas la markon, la nomon
de la besto, aux la numeron de gxia nomo.
18 Cxi tie estas
sagxeco. Kiu havas prudenton, tiu kalkulu la numeron de la
besto; cxar gxi estas la numero de homo; kaj gxia numero estas
sescent sesdek ses.
Cxapitro 14
1 Kaj mi rigardis, kaj jen la Sxafido staranta sur la monto Cion,
kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la
nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.
2 Kaj mi auxdis
vocxon el la cxielo, kiel vocxon de multaj akvoj, kaj kiel vocxon
de granda tondro; kaj la vocxo, kiun mi auxdis, estis kiel de
harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;
3 kaj ili kantas kvazaux
novan kanton antaux la trono kaj antaux la kvar kreitajxoj kaj la
presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek
kvar miloj, la elacxetitoj el la tero.
4 Ili estas tiuj, kiuj ne
malpurigxis kun virinoj; cxar ili estas virguloj. Ili estas la
sekvantoj de la Sxafido, kien ajn li iras. Ili estas elacxetitaj
el inter la homoj, la unuaajxo al Dio kaj al la Sxafido.
5 Kaj
en ilia busxo ne trovigxis mensogo; ili estas senkulpaj.
6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan
eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj
cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,
7 kaj dirantan
per granda vocxo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la
horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo
kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
8 Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la
granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de
sxia malcxastajxo.
9 Kaj alia angxelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda vocxo:
Se iu adorklinigxas al la besto kaj al gxia bildo, kaj ricevas
markon sur sia frunto aux sur sia mano,
10 tiu ankaux trinkos el
la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la
pokalo de Lia kolero, kaj li turmentigxos en fajro kaj sulfuro
antaux la sanktaj angxeloj kaj antaux la Sxafido;
11 kaj la fumo
de ilia turmento levigxas por cxiam kaj eterne; kaj ne havas
pauxzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorklinigxas al la besto kaj
al gxia bildo, kaj cxiu, kiu ricevas la markon de gxia nomo.
12
Cxi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la
ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.
13 Kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan: Skribu: Felicxaj
estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras
la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; cxar iliaj faroj
sekvas kun ili.
14 Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto,
simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj
en sia mano akran rikoltilon.
15 Kaj alia angxelo eliris el la
templo, kriante per granda vocxo al la sidanta sur la nubo: Sendu
vian rikoltilon, kaj rikoltu; cxar venis la horo por rikolti,
cxar la rikolto de la tero tromaturigxis.
16 Kaj la sidanta sur
la nubo jxetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero
rikoltigxis.
17 Kaj alia angxelo eliris el la encxiela templo, ankaux havante
akran rikoltilon.
18 Kaj alia angxelo eliris el la altaro,
havante auxtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda
vocxo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian
akran rikoltilon, kaj detrancxu la vinberarojn de la vinberarbo
de la tero; cxar tute maturigxis gxiaj vinberoj.
19 Kaj la
angxelo jxetis sian rikoltilon en la teron kaj detrancxis la
vinberarbon de la tero kaj jxetis gxin en la grandan vinpremilon
de la kolero de Dio.
20 Kaj la vinpremilo estis tretita ekster
la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, gxis la bridoj de la
cxevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.
Cxapitro 15
1 Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan;
sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili
finigxis la kolero de Dio.
2 Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj
tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de
gxia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de
Dio.
3 Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio,
kaj la kanton de la Sxafido, dirante: Grandaj kaj mirindaj estas
Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj
estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.
4 Kiu ne timos, ho
Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta;
cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj
justajxoj elmontrigxis.
5 Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermigxis la templo de la
tabernaklo de la atesto en la cxielo;
6 kaj elvenis el la templo
la sep angxeloj, havante la sep plagojn, vestite per linajxo pura
kaj luma, kaj zonite cxirkaux la brusto per ora zono.
7 Kaj unu
el la kvar kreitajxoj donis al la sep angxeloj sep orajn pelvojn,
plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por cxiam kaj eterne.
8
Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia
potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la
sep plagoj de la sep angxeloj.
Cxapitro 16
1 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la templo, dirantan al la sep
angxeloj: Iru, kaj elversxu sur la teron la sep pelvojn de la
kolero de Dio.
2 Kaj la unua foriris, kaj elversxis sian pelvon sur la teron;
kaj farigxis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis
la markon de la besto kaj kiuj adorklinigxis al gxia bildo.
3 Kaj la dua elversxis sian pelvon en la maron; kaj farigxis
sango, kiel de mortinto; kaj mortis cxiu vivanta estajxo en la
maro.
4 Kaj la tria elversxis sian pelvon en la riverojn kaj en la
fontojn de akvoj; kaj farigxis sango.
5 Kaj mi auxdis la
angxelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj
estinta, la Sanktulo, cxar Vi tiele jugxis;
6 cxar ili elversxis
la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili
trinki; ili tion meritas.
7 Kaj mi auxdis la altaron dirantan:
Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas
Viaj jugxoj.
8 Kaj la kvara elversxis sian pelvon sur la sunon; kaj estis
donite al gxi brulvundi homojn per fajro.
9 Kaj la homoj
brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de
Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis,
por doni al Li gloron.
10 Kaj la kvina elversxis sian pelvon sur la tronon de la besto;
kaj gxia regno mallumigxis; kaj ili mordis sian langon pro
dolorego,
11 kaj ili blasfemis la Dion de la cxielo pro siaj
doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.
12 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la
riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la
vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo.
13 Kaj mi
vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaux ranojn, elirantaj el la
busxo de la drako, kaj el la busxo de la besto, kaj el la busxo
de la falsa profeto;
14 cxar ili estas spiritoj de demonoj,
farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por
kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la
Plejpotenca.
15 (Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas
tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru
nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
16 Kaj oni kolektis ilin en
lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon.
17 Kaj la sepa angxelo elversxis sian pelvon sur la aeron; kaj
eliris granda vocxo el la templo, for de la trono, dirante:
Farigxis!
18 kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis
granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la
tero, tiela tertremo, tiel granda.
19 Kaj la granda urbo
disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj
Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la
pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.
20 Kaj cxiu
insulo forflugis, kaj la montoj ne trovigxis.
21 Kaj granda
hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn;
kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia
plago estas treege granda.
Cxapitro 17
1 Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis
kun mi, dirante: Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda
malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj;
2 kun kiu la regxoj de la tero
malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia
malcxasteco.
3 Kaj li forportis min en la Spirito en dezerton; kaj mi
vidis virinon, sidantan sur skarlata besto, plena de nomoj de blasfemo,
havanta sep kapojn kaj dek kornojn.
4 Kaj la virino estis vestita per
purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj
perloj, kaj havis en sia mano oran pokalon, plenan de abomenindajxoj kaj la
malpurajxoj de sxia malcxasteco,
5 kaj sur sia frunto nomon skribitan:
MISTERO, BABEL LA GRANDA, LA PATRINO DE LA MALCXASTISTINOJ KAJ DE LA
ABOMENINDAJXOJ DE LA TERO.
6 Kaj mi vidis la virinon ebria de la sango de
la sanktuloj, kaj de la sango de la martiroj de Jesuo. Kaj vidinte sxin,
mi miris per granda miro.
7 Kaj la angxelo diris al mi: Kial vi miris? mi
diros al vi la misteron de la virino, kaj de la besto, kiu portas sxin kaj
kiu havas la sep kapojn kaj la dek kornojn.
8 La besto, kiun vi vidis,
ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en
pereon. Kaj la logxantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la
libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston,
ke gxi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos.
9 Cxi tie estas la signifo,
kiu havas sagxecon: la sep kapoj estas sep montoj, sur kiuj sidas la
virino;
10 kaj ili estas sep regxoj; la kvin jam falis, la unu estas, la
alia ankoraux ne venis; kaj kiam li venos, li devos resti kelkan tempon.
11 Kaj la besto, kiu ekzistis kaj ne ekzistas, estas ankaux oka, kaj estas
el la sep; kaj gxi iras en pereon.
12 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis,
estas dek regxoj, kiuj ankoraux ne ricevis regnon; sed ili ricevas
auxtoritaton kiel regxoj, kun la besto, por unu horo.
13 Tiuj havas unu
intencon, kaj ili donas sian potencon kaj auxtoritaton al la besto.
14
Tiuj militos kontraux la Sxafido, kaj la Sxafido venkos ilin, cxar li estas
Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun
li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.
15 Kaj li diris al mi: La akvoj,
kiujn vi vidis, kie sidas la malcxastistino, estas popoloj kaj homamasoj
kaj nacioj kaj lingvoj.
16 Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la
besto, malamos la malcxastistinon, kaj faros sxin izolita kaj nuda, kaj
mangxos sxian karnon, kaj forbruligos sxin per fajro.
17 Cxar Dio enmetis
en ilian koron efektivigi Lian intencon, kaj efektivigi unu intencon, kaj
doni sian regnon al la besto, gxis la vortoj de Dio plenumigxos.
18 Kaj la
virino, kiun vi vidis, estas la granda urbo, kiu havas regxecon super la
regxoj de la tero.
Cxapitro 18
1 Post tio mi vidis alian angxelon, malsuprenirantan el la
cxielo, havantan grandan auxtoritaton; kaj la tero lumigxis per
lia gloro.
2 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:
Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj,
kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia
malpura kaj malaminda birdo.
3 Cxar per la vino de la kolero de
sxia malcxasteco falis cxiuj nacioj; kaj la regxoj de la tero
malcxastis kun sxi, kaj la komercistoj de la tero ricxigxis per
la potenco de sxia lukso.
4 Kaj mi auxdis alian vocxon el la cxielo, dirantan: Elvenu el
sxi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en sxiaj pekoj, kaj
por ke vi ne ricevu el sxiaj plagoj;
5 cxar sxiaj pekoj amasigxis
gxis la cxielo, kaj Dio memoris sxiajn maljustajxojn.
6 Redonu
al sxi, gxuste kiel sxi donis, kaj duobligu duoble laux sxiaj
faroj; en la pokalo, kiun sxi miksis, miksu al sxi duoblon.
7
Kiom sxi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al sxi da turmento
kaj funebro; cxar sxi diras en sia koro: Mi sidas regxino, kaj mi
ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.
8 Tial en unu
tago venos sxiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj sxi
forbrulos per fajro; cxar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu sxin
jugxas.
9 Kaj la regxoj de la tero, kiuj malcxastis kun sxi kaj
voluptis, ploros kaj gxemos pri sxi, kiam ili rigardos la fumon
de sxia brulado,
10 starante malproksime pro timo de sxia
turmento, dirante: Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo!
cxar en unu horo venis via jugxo.
11 Kaj la komercistoj de la
tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian
komercajxon;
12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj
sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato,
kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej
altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
13 kaj cinamo
kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo
kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj
cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
14 Kaj la fruktaro de la
deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj
brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
15 La
negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi,
malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj
lamentante,
16 kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita
per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj
altvaloraj sxtonoj kaj perloj!
17 cxar en unu horo pereis tiom da
ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj
maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris
malproksime,
18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego,
dirante: Kio similas la grandan urbon?
19 Kaj ili jxetis polvon
sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj
dirante: Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj
havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu
horo sxi dezertigxis.
20 Gxojegu super sxi, ho cxielo, kaj la
sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis
pri sxi laux via jugxo.
21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon,
kaj jxetis gxin en la maron, dirante: Tiel per pusxego
dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.
22
Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj
trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de
cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam
ne plu auxdigxos en vi;
23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en
vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en
vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per
via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.
24 Kaj en sxi trovigxis la
sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la
tero.
Cxapitro 19
1 Post tio mi auxdis kvazaux grandan vocxon de granda homamaso en
la cxielo, dirantan: Haleluja! La savo kaj la gloro kaj la
potenco apartenas al nia Dio;
2 cxar veraj kaj justaj estas Liaj
jugxoj; cxar Li jugxis la grandan malcxastistinon, kiu infektis
la teron per sia malcxasteco, kaj Li vengxis la sangon de Siaj
servistoj el sxia mano.
3 Kaj duan fojon ili diris: Haleluja!
Kaj sxia fumo levigxas por cxiam kaj eterne.
4 Kaj la dudek kvar
presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj falis kaj adorklinigxis al
Dio, la sidanta sur la trono, dirante: Amen, Haleluja!
5 Kaj el
la trono eliris vocxo, dirante: Lauxdu nian Dion, cxiuj Liaj
servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
6
Kaj mi auxdis kvazaux vocxon de granda homamaso kaj kvazaux
vocxon de multaj akvoj kaj kvazaux vocxon de fortaj tondroj,
dirantajn: Haleluja! cxar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca,
regxas.
7 Ni gxoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; cxar
venis la edzigxo de la Sxafido, kaj lia edzino sin pretigis.
8
Kaj estis donite al sxi, ke sxi sin vestu per bisino luma kaj
pura; cxar la bisino estas la justajxoj de la sanktuloj.
9 Kaj
li diris al mi: Skribu: Felicxaj estas la invititaj al la edzigxa
festeno de la Sxafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj
vortoj de Dio.
10 Kaj mi falis antaux liaj piedoj, por
adorklinigxi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne
faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj
konservas la ateston de Jesuo; adorklinigxu al Dio; cxar la
atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.
11 Kaj mi vidis la cxielon malfermitan; kaj jen blanka cxevalo, kaj la
sidanta sur gxi, nomata Fidela kaj Vera; en justeco li jugxas kaj militas.
12 Kaj liaj okuloj estas fajra flamo, kaj sur lia kapo estas multaj
diademoj; kaj li havas nomon skribitan, kiun konas neniu krom li mem.
13
Kaj li estas vestita per vesto, trempita en sangon; kaj lia nomo estas: La
Vorto de Dio.
14 Kaj la armeoj en la cxielo sekvis lin sur blankaj
cxevaloj, vestite per bisino blanka kaj pura.
15 Kaj el lia busxo eliras
akra glavo, por ke li per gxi frapu la naciojn; kaj li regos ilin per fera
sceptro; kaj li tretas la vinpremilon de la furiozeco de la kolero de Dio,
la Plejpotenca.
16 Kaj li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon
skribitan: REGXO DE REGXOJ KAJ SINJORO DE SINJOROJ.
17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li
ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en
meza cxielo: Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio;
18 por
ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon
de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj
karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj
malgrandaj.
19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn
armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la
cxevalo kaj kontraux lia armeo.
20 Kaj la besto estis kaptita,
kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn,
per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj
adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en
la lagon fajran, brulantan per sulfuro;
21 kaj la ceteraj estis
mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo,
kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia
karno.
Cxapitro 20
1 Kaj mi vidis angxelon malsuprenirantan el la cxielo, havantan
la sxlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano.
2 Kaj
li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo
kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj,
3 kaj jxetis lin en
la abismon kaj fermis gxin kaj sigelis gxin super li, por ke li
ne plu trompu la naciojn, gxis finigxos la mil jaroj; post tio li
devos esti malligita por kelka tempo.
4 Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj jugxo estis
donita al ili; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la
atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne
adorklinigxis al la besto, nek al gxia bildo, kaj ne ricevis la
markon sur sia frunto kaj sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili
regxis kun Kristo mil jarojn.
5 La ceteraj mortintoj ne vivis,
gxis finigxos la mil jaroj. Tio estas la unua relevigxo.
6
Felicxa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua relevigxo;
super tiuj la dua morto havas nenian auxtoritaton; sed ili estos
pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj regxos kun li mil jarojn.
7 Kaj kiam finigxos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia
malliberejo,
8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar
anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la
milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro.
9 Kaj ili
supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la
sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la
cxielo, kaj ekstermis ilin.
10 Kaj la diablo, kiu trompis ilin,
estis jxetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie trovigxas la
besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj
nokte por cxiam kaj eterne.
11 Kaj mi vidis grandan blankan tronon, kaj la Sidanton sur gxi,
antaux kies vizagxo forflugis la tero kaj la cxielo; kaj ne
trovigxis loko por ili.
12 Kaj mi vidis la mortintojn, grandajn
kaj malgrandajn, starantajn antaux la trono; kaj libroj estis
malfermitaj; kaj estis malfermita alia libro, kiu estas la libro
de vivo; kaj la mortintoj estis jugxataj el la skribitajxoj en la
libroj, laux siaj faroj.
13 Kaj la maro liveris la mortintojn,
kiuj estis en gxi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn,
kiuj estis en ili; kaj cxiu estis jugxata laux siaj faroj.
14
Kaj la morto kaj Hades estis jxetitaj en la fajran lagon. Tio
estas la dua morto--la fajra lago.
15 Kaj se iu ne trovigxis
skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran
lagon.
Cxapitro 21
1 Kaj mi vidis novan cxielon kaj novan teron; cxar la unua cxielo
kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
2 Kaj mi
vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la
cxielo for de Dio, pretigitan kiel fiancxino, ornamita por sia
edzo.
3 Kaj mi auxdis grandan vocxon el la trono, dirantan: Jen
la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li logxos kun ili,
kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos
ilia Dio;
4 kaj Li forvisxos cxiun larmon el iliaj okuloj; kaj la
morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek
doloro; la unuaj aferoj forpasis.
5 Kaj diris la Sidanto sur la
trono: Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris: Skribu, cxar
tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
6 Kaj Li diris al mi: Cxio
farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino.
Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
7
La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos
por Mi filo.
8 Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj
kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj
cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per
fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
9 Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn,
plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:
Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la
Sxafido.
10 Kaj li forportis min en la Spirito sur monton,
grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon
Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,
11 havantan
la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej
altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;
12 kun muro granda kaj
alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj;
kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj
de la Izraelidoj;
13 oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri
pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
14
Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek
du nomojn de la dek du apostoloj de la Sxafido.
15 Kaj mia
kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon
kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron.
16 Kaj la urbo staras
kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li
mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo
kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.
17 Kaj li mezuris
gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio
estas, de angxelo.
18 Kaj la strukturo de gxia muro estis
jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
19 La
fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj
sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua,
safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
20 la kvina,
sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo;
la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la
dek-dua, ametisto.
21 Kaj la dek du pordegoj estis dek du
perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de
la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.
22 Kaj templon
en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la
Sxafido estas gxia templo.
23 Kaj la urbo ne bezonas la sunon,
nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al
gxi, kaj gxia lampo estas la Sxafido.
24 Kaj la nacioj promenos
per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian
gloron.
25 Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar
nokto ne ekzistos tie);
26 kaj ili alportos en gxin la gloron kaj
la honoron de la nacioj;
27 kaj tute ne eniros en gxin io
malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la
skribitaj en la libro de vivo de la Sxafido.
Cxapitro 22
1 Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel
kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Sxafido,
2 meze
de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de
vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton
cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la
nacioj.
3 Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono
de Dio kaj de la Sxafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;
4 kaj
ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
5
Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek
lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos
por cxiam kaj eterne.
6 Kaj li diris al mi: Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la
Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian
angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi
baldaux.
7 Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu
observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.
8 Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio.
Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux
la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi.
9 Kaj li diris
al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi
kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la
vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.
10 Kaj li diris al mi: Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de
cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.
11 La maljustulo
ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura;
kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux
sanktigxu.
12 Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun
mi, por repagi al cxiu laux lia faro.
13 Mi estas la Alfa kaj la
Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
14 Felicxaj
estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur
la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
15 Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj
kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras
mensogon.
16 Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por
la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la
matena stelo.
17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras: Venu. Kaj la auxdanto
diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la
akvon de vivo.
18 Mi atestas al cxiu, kiu auxdas la vortojn de la profetajxo de
cxi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la
plagojn, skribitajn en cxi tiu libro;
19 kaj se iu forprenos el
la vortoj de la libro de cxi tiu profetajxo, skribitaj en cxi tiu
libro, Dio forprenos lian lotajxon el la arbo de vivo kaj el la
sankta urbo.
20 La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu,
Sinjoro Jesuo.
21 La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun cxiuj sanktuloj. Amen.
5 El la tribo de Jehuda estis sigelitaj dek du miloj;
9 Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis
kalkuli, el cxiu nacio, kaj el cxiuj triboj kaj popoloj kaj
lingvoj, starantaj antaux la trono kaj antaux la Sxafido,
vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj;
10 kaj
ili kriis per granda vocxo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta
sur la trono, kaj al la Sxafido.
11 Kaj cxiuj angxeloj staris
cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj
ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al
Dio,
12 dirante: Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj
la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia
Dio por cxiam kaj eterne. Amen.
13 Kaj respondis unu el la
presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas cxi tiuj per blankaj roboj
vestitaj, kaj de kie ili venis?
14 Kaj mi diris al li: Mia
sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Cxi tiuj estas la
venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj
blankigis ilin en la sango de la Sxafido.
15 Tial ili estas
antaux la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en
Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian
tabernaklon.
16 Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos
ilin la suno nek ia varmego;
17 cxar la Sxafido, kiu estas meze
de la trono, pasxtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de
vivo; kaj Dio forvisxos de iliaj okuloj cxiun larmon.
El la tribo de Ruben, dek du miloj;
El la tribo de Gad, dek du miloj;
6 El la tribo de Asxer, dek du miloj;
El la tribo de Naftali, dek du miloj;
El la tribo de Manase, dek du miloj;
7 El la tribo de Simeon, dek du miloj;
El la tribo de Levi, dek du miloj;
El la tribo de Isahxar, dek du miloj;
8 El la tribo de Zebulun, dek du miloj;
El la tribo de Jozef, dek du miloj;
El la tribo de Benjamen estis sigelitaj dek du miloj.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT