Cxapitro 1
1 En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
2 Kaj la tero
estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo;
kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
3 Kaj Dio diris:
Estu lumo; kaj farigxis lumo.
4 Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi
estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
5 Kaj Dio
nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis
vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6 Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu
akvon de akvo.
7 Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la
akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la
firmajxo; kaj farigxis tiel.
8 Kaj Dio nomis la firmajxon
Cxielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9 Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu
lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
10 Kaj Dio nomis
la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj.
Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
11 Kaj Dio diris: Kreskigu la
tero verdajxon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas
laux sia speco frukton, kies semo estas en gxi mem, sur la tero;
kaj farigxis tiel.
12 Kaj la tero elkreskigis verdajxon, herbon,
kiu naskas semon laux sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton,
kies semo estas en gxi mem laux sia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi
estas bona.
13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria
tago.
14 Kaj Dio diris: Estu lumajxoj en la cxiela firmajxo, por
apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn,
tagojn, kaj jarojn;
15 kaj ili estu lumajxoj en la cxiela
firmajxo, por lumi super la tero; kaj farigxis tiel.
16 Kaj Dio
faris la du grandajn lumajxojn: la pli grandan lumajxon, por regi
la tagon, kaj la malpli grandan lumajxon, por regi la nokton, kaj
la stelojn.
17 Kaj Dio starigis ilin sur la cxiela firmajxo, por
ke ili lumu sur la teron,
18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la
nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio
vidis, ke gxi estas bona.
19 Kaj estis vespero, kaj estis
mateno, la kvara tago.
20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu movigxantajxojn, vivajn
estajxojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la cxiela
firmajxo.
21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn
vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia
speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio
vidis, ke gxi estas bona.
22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu
kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj
multigxu sur la tero.
23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la
kvina tago.
24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia
speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia
speco; kaj farigxis tiel.
25 Kaj Dio kreis la bestojn de la
tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj
cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke
gxi estas bona.
26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo,
similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super
la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj
rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.
27 Kaj Dio kreis la homon
laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de
viro kaj virino Li kreis ilin.
28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio
diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj
submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super
la birdoj en la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur
la tero.
29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn,
kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn
arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu
por vi mangxajxo.
30 Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj
birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj
havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel
mangxajxon. Kaj farigxis tiel.
31 Kaj Dio rigardis cxion, kion
Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero,
kaj estis mateno, la sesa tago.
Cxapitro 2
1 Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj
apartenajxoj.
2 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun
Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun
Li faris.
3 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin,
cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.
4 Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis
kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.
5
Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia
kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis
sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.
6
Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la
tuta suprajxo de la tero.
7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon
el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de
vivo, kaj la homo farigxis viva animo.
8 Kaj Dio la Eternulo
plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la
homon, kiun Li kreis.
9 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la
tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj
la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de
sciado pri bono kaj malbono.
10 Kaj rivero eliras el Eden, por
akvoprovizi la gxardenon, kaj de tie gxi dividigxas kaj farigxas
kvar cxefpartoj.
11 La nomo de unu estas Pisxon; gxi estas tiu,
kiu cxirkauxas la tutan landon Hxavila, kie estas la oro.
12 Kaj
la oro de tiu lando estas bona; tie trovigxas bedelio kaj la
sxtono onikso.
13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Gihxon; gxi
estas tiu, kiu cxirkauxas la tutan landon Etiopujo.
14 Kaj la
nomo de la tria rivero estas Hxidekel; gxi estas tiu, kiu fluas
antaux Asirio. Kaj la kvara rivero estas Euxfrato.
15 Kaj Dio
la Eternulo prenis la homon kaj enlogxigis lin en la gxardeno
Edena, por ke li prilaboradu gxin kaj gardu gxin.
16 Kaj Dio la
Eternulo ordonis al la homo, dirante: De cxiu arbo de la gxardeno
vi mangxu;
17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne
mangxu, cxar en la tago, en kiu vi mangxos de gxi, vi mortos.
18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu
sola; Mi kreos al li helpanton similan al li.
19 Kaj Dio la
Eternulo kreis el la tero cxiujn bestojn de la kampo kaj cxiujn
birdojn de la cxielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel
li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis cxiun vivan estajxon, tiel
restis gxia nomo.
20 Kaj la homo donis nomojn al cxiuj brutoj
kaj al la birdoj de la cxielo kaj al cxiuj bestoj de la kampo;
sed por la homo ne trovigxis helpanto simila al li.
21 Kaj Dio
la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj cxi tiu
endormigxis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon
per karno.
22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li
prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis sxin al la homo.
23
Kaj la homo diris: Jen nun sxi estas osto el miaj ostoj kaj karno
el mia karno; sxi estu nomata Virino, cxar el Viro sxi estas
prenita.
24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon,
kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.
25 Kaj ili
ambaux estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis.
Cxapitro 3
1 Kaj la serpento estis pli ruza, ol cxiuj kampaj bestoj, kiujn
kreis Dio la Eternulo. Kaj gxi diris al la virino: Cxu Dio
diris, ke vi ne mangxu de cxiuj arboj de la gxardeno?
2 Kaj la
virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la
gxardeno ni povas mangxi;
3 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu
estas en la mezo de la gxardeno, Dio diris: Ne mangxu ion de ili
kaj ne tusxu ilin, por ke vi ne mortu.
4 Kaj la serpento diris
al la virino: Ne, vi ne mortos;
5 sed Dio scias, ke en la tago,
en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi
estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6 Kaj la virino
vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por
la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi
prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune
ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.
7 Kaj malfermigxis la okuloj
de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili
kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.
8 Kaj
ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la
gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino
kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno.
9
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?
10 Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi
ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.
11 Kaj Dio
diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la
arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?
12 Kaj
Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi
donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.
13 Kaj Dio la Eternulo
diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La
serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.
14 Kaj Dio la Eternulo
diris al la serpento: Cxar vi tion faris, tial estu malbenita
inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via
ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.
15
Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via
idaro kaj sxia idaro; gxi frapados vian kapon, kaj vi pikados
gxian kalkanon.
16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn
suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj
al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
17 Kaj al Adam
li diris: Cxar vi obeis la vocxon de via edzino, kaj vi mangxis
de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne mangxu de
gxi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi mangxados
de gxi dum via tuta vivo.
18 Kaj dornojn kaj pikajxojn gxi
kreskigos por vi, kaj vi mangxados herbojn de la kampo.
19 En la
sxvito de via vizagxo vi mangxados panon, gxis vi revenos en la
teron, el kiu vi estas prenita; cxar vi estas polvo kaj
refarigxos polvo.
20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva,
cxar sxi estis patrino de cxiuj vivantoj.
21 Kaj Dio la Eternulo
faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis
ilin.
22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam farigxis kiel unu el Ni,
sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj
prenos ankaux de la arbo de vivo kaj mangxos kaj vivos eterne.
23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena gxardeno, por ke li
prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita.
24 Kaj Li elpelis
Adamon, kaj lokis antaux la Edena gxardeno la kerubon kaj la
turnigxantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de
vivo.
Cxapitro 4
1 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj
sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.
2 Kaj plue sxi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel farigxis
sxafpasxtisto, kaj Kain farigxis terlaboristo.
3 Kaj post ia
tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero
donacoferon al la Eternulo.
4 Kaj Habel ankaux alportis el la
unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo
atentis Habelon kaj lian donacoferon;
5 sed Kainon kaj lian
donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia
vizagxo klinigxis.
6 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi
koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?
7 Ja se vi agos bone,
vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la
pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.
8 Kaj Kain
parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo,
Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin.
9 Kaj
la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu
diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?
10 Kaj
Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias
al Mi de la tero.
11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu
malfermis sian busxon, por preni la sangon de via frato el via
mano.
12 Kiam vi prilaboros la teron, gxi ne plu donos al vi
sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero.
13 Kaj
Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi
povos elporti.
14 Jen Vi forpelas min hodiaux de sur la tero,
kaj mi devas min kasxi de antaux Via vizagxo, kaj mi estos
vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min
renkontos, mortigos min.
15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu,
ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos vengxite sepoble. Kaj la
Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin
renkontos.
16 Kaj Kain foriris de antaux la Eternulo, kaj logxigxis en la
lando Nod, oriente de Eden.
17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon,
kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Hxanohxon. Kaj li konstruis
urbon, kaj li donis al la urbo nomon laux la nomo de sia filo:
Hxanohx.
18 Kaj al Hxanohx naskigxis Irad, kaj al Irad naskigxis
Mehxujael, kaj al Mehxujael naskigxis Metusxael, kaj al Metusxael
naskigxis Lemehx.
19 Kaj Lemehx prenis al si du edzinojn: unu
havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila.
20 Kaj Ada
naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj logxas en tendoj
kaj pasxtas brutojn.
21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li
estis la patro de cxiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.
22 Cila
ankaux naskis Tubal-Kainon, forgxanton de diversaj majstrajxoj el
kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.
23
Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:
Cxapitro 5
1 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon,
Li faris lin laux la bildo de Dio;
2 kiel viron kaj virinon Li
kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en
la tago de ilia naskigxo.
3 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn,
kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li
donis al li la nomon Set.
4 Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis
al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
5 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis nauxcent tridek
jaroj, kaj li mortis.
6 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskigxis al li Enosx.
7
Kaj Set vivis, post kiam naskigxis al li Enosx, okcent sep
jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
8 Kaj la tuta
vivo de Set estis nauxcent dek du jaroj, kaj li mortis.
9 Kaj Enosx vivis nauxdek jarojn, kaj naskigxis al li Kenan.
10
Kaj Enosx vivis, post kiam naskigxis al li Kenan, okcent dek kvin
jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
11 Kaj la tuta
vivo de Enosx estis nauxcent kvin jaroj, kaj li mortis.
12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Mahalalel.
13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskigxis al li Mahalalel, okcent
kvardek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
14 Kaj la
tuta vivo de Kenan estis nauxcent dek jaroj, kaj li mortis.
15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li
Jared.
16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskigxis al li Jared,
okcent tridek jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
17
Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent nauxdek kvin jaroj,
kaj li mortis.
18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskigxis al li
Hxanohx.
19 Kaj Jared vivis, post kiam naskigxis al li Hxanohx,
okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
20 Kaj la
tuta vivo de Jared estis nauxcent sesdek du jaroj, kaj li mortis.
21 Kaj Hxanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li
Metusxelahx.
22 Kaj Hxanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis
al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj
filinoj.
23 Kaj la tuta vivo de Hxanohx estis tricent sesdek
kvin jaroj.
24 Kaj Hxanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis,
cxar Dio lin prenis.
25 Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al
li Lemehx.
26 Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li
Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj
filinoj.
27 Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent
sesdek naux jaroj, kaj li mortis.
28 Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li
filo.
29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Cxi tiu
konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la
tero, kiun la Eternulo malbenis.
30 Kaj Lemehx vivis, post kiam
naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis
al li filoj kaj filinoj.
31 Kaj la tuta vivo de Lemehx estis
sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis.
32 Kaj Noa havis la agxon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskigxis
Sxem, Hxam, kaj Jafet.
Cxapitro 6
1 Kaj kiam la homoj komencis multigxi sur la tero kaj al ili
naskigxis filinoj,
2 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la
homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el
cxiuj, kiujn ili elektis.
3 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia
spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, cxar ili estas
karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj.
4 Gigantoj estis sur la
tero en tiu tempo, ecx post kiam la filoj de Dio venis al la
filinoj de la homoj kaj cxi tiuj naskis al ili. Tio estis la
fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.
5 Kaj la Eternulo
vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj
ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en
cxiu tempo;
6 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur
la tero, kaj Li afliktigxis en Sia koro.
7 Kaj la Eternulo
diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la
homo gxis la brutoj, gxis la rampajxoj, kaj gxis la birdoj de la
cxielo; cxar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
8 Sed Noa akiris
placxon en la okuloj de la Eternulo.
9 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj
senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
10 Kaj naskigxis
al Noa tri filoj: Sxem, Hxam, kaj Jafet.
11 Kaj la tero
malvirtigxis antaux Dio, kaj la tero plenigxis de maljustajxoj.
12 Kaj Dio vidis la teron, ke gxi malvirtigxis, cxar cxiu karno
malvirtigis sian vojon sur la tero.
13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de cxiu karno venis antaux Min,
cxar la tero plenigxis de maljustajxoj per ili, kaj jen Mi
pereigos ilin kun la tero.
14 Faru al vi arkeon el ligno gofera;
apartajxojn faru en la arkeo, kaj sxmiru gxin per pecxo interne
kaj ekstere.
15 Kaj faru gxin tiamaniere: tricent ulnoj estu la
longo de la arkeo, kvindek ulnoj gxia largxo, kaj tridek ulnoj
gxia alto.
16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de
unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko;
malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en gxi.
17
Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi cxiun
karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la cxielo; cxio, kio
estas sur la tero, pereos.
18 Kaj Mi starigos Mian interligon
kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via
edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi.
19 Kaj el cxiuj
vivajxoj, el cxiu karno, enkonduku po unu paro el cxiuj en la
arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili
estu.
20 El la birdoj laux iliaj specoj, kaj el la brutoj laux
iliaj specoj, el cxiuj rampajxoj de la tero laux iliaj specoj, po
paro el cxiuj eniru kun vi, por resti vivaj.
21 Kaj vi prenu al
vi el cxiuj mangxajxoj, kiuj estas mangxataj, kaj kolektu al vi;
kaj gxi estu por vi kaj por ili por mangxi.
22 Kaj Noa tion
faris; cxion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris.
Cxapitro 7
1 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en
la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en
cxi tiu generacio.
2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep
paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne
estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.
3 Ankaux el la
birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn,
por ke semo restu sur la tuta tero.
4 Cxar post sep tagoj Mi
pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj
Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.
5 Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.
6 Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo
venis sur la teron.
7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia
edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro
la akvo de la diluvo.
8 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj,
kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur
la tero,
9 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj
ino, kiel Dio ordonis al Noa.
10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la
diluva akvo venis sur la teron.
11 En la sescenta jaro de la
vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato,
en tiu tago disfendigxis cxiuj fontoj de la granda abismo kaj la
aperturoj de la cxielo malfermigxis.
12 Kaj estis pluvo sur la
tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.
13 Gxuste en tiu tago
eniris en la arkeon Noa, kaj Sxem kaj Hxam kaj Jafet, la filoj de
Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune
kun ili;
14 ili, kaj cxiuj bestoj laux siaj specoj, kaj cxiuj
brutoj laux siaj specoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la
tero, laux siaj specoj, kaj cxiuj flugajxoj laux siaj specoj,
cxiuj birdoj, cxiuj flugilhavantoj.
15 Kaj eniris al Noa en la
arkeon po du el cxiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.
16
Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el cxiu karno, eniris, kiel
ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.
17 Kaj
estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multigxis la akvo
kaj levis la arkeon, kaj gxi estis alte super la tero.
18 Kaj la
akvo fortigxis sur la tero, kaj la arkeo nagxis sur la suprajxo
de la akvo.
19 Kaj la akvo treege fortigxis kaj tre multigxis
sur la tero; kaj kovrigxis cxiuj altaj montoj, kiuj estas sub la
cxielo.
20 Dek kvin ulnojn pli alte levigxis la akvo kaj kovris
la montojn.
21 Kaj pereis cxiu karno, kiu movigxas sur la tero,
la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj cxiuj rampajxoj, kiuj
rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj.
22 Cxio, kio havis en si
spiriton de vivo, el cxio, kio estis sur la seka tero, mortis.
23 Kaj ekstermigxis cxiuj ekzistajxoj, kiuj estis sur la tero, de
homo gxis brutoj kaj rampajxoj kaj birdoj de la cxielo; ili
ekstermigxis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun
li en la arkeo.
24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek
tagoj.
Cxapitro 8
1 Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn,
kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la
teron, kaj la akvo kvietigxis.
2 Kaj fermigxis la fontoj de la
abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el
la cxielo.
3 Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero,
kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek
tagoj.
4 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa
tago de la monato, sur la montoj Ararat.
5 Kaj la akvo konstante
malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka
monato montrigxis la suproj de la montoj.
6 Kaj post kvardek
tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris.
7
Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj
revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero.
8 Kaj li
ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo
sur la tero.
9 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj
piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur
la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj
prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon.
10 Kaj
li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la
kolombon el la arkeo.
11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo
vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de
olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la
tero.
12 Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li
ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.
13
Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato,
forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton
de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero.
14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la
tero elsekigxis.
15 Kaj Dio diris al Noa jene:
16 Eliru el la arkeo, vi kaj via
edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi;
17 cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj
kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero,
elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj
multigxu sur la tero.
18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia
edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li.
19 Cxiuj
bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur
la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.
20 Kaj Noa
konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj
brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la
altaro.
21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la
Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la
homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia
juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.
22 De
nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado,
malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne
cxesigxos.
Cxapitro 9
1 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu
kaj multigxu, kaj plenigu la teron.
2 Kaj ili timu vin kaj tremu
antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo,
cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en
viajn manojn ili estas transdonitaj.
3 Cxio, kio movigxas kaj
vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis
al vi cxion.
4 Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne
mangxu.
5 Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la
manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de
homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la
animon de homo.
6 Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux
estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la
homo.
7 Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj
multigxu sur gxi.
8 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
9 Jen
Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
10
kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el
brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj
eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.
11 Kaj Mi
starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu
karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la
teron.
12 Kaj Dio diris: Cxi tio estas la signo de la interligo,
kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva
ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
13 Mian
arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo
inter Mi kaj la tero.
14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la
teron, montrigxos la arko en la nubo;
15 kaj Mi rememoros Mian
interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo
el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi
cxiun karnon.
16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin
vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva
ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.
17 Kaj Dio
diris al Noa: Cxi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi
starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.
18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Sxem,
Hxam, kaj Jafet; kaj Hxam estis la patro de Kanaan.
19 Tio estis
la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de
la tero.
20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis
vinbergxardenon.
21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriigxis, kaj
nudigxis en sia tendo.
22 Kaj Hxam, la patro de Kanaan, vidis la
nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj
ekstere.
23 Kaj Sxem kaj Jafet prenis la veston kaj metis gxin
sur siajn sxultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon
de sia patro; kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj malantauxen, kaj
la nudecon de sia patro ili ne vidis.
24 Kaj Noa vekigxis de sia
ebrieco, kaj li sciigxis, kiel agis kun li lia pli juna filo.
25
Kaj li diris:
Cxapitro 10
1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Sxem, Hxam, kaj
Jafet. Kaj naskigxis al ili filoj post la diluvo.
2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj
Tubal kaj Mesxehx kaj Tiras.
3 Kaj la filoj de Gomer: Asxkenaz
kaj Rifat kaj Togarma.
4 Kaj la filoj de Javan: Elisxa kaj
Tarsxisx, Kitim kaj Dodanim.
5 De cxi tiuj dissemigxis la
insuloj da popoloj en siaj landoj, cxiu laux sia lingvo, laux
siaj gentoj kaj nacioj.
6 Kaj la filoj de Hxam: Kusx kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.
7
Kaj la filoj de Kusx: Seba kaj Hxavila kaj Sabta kaj Raama kaj
Sabtehxa; kaj la filoj de Raama; Sxeba kaj Dedan.
8 Kaj Kusx
naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.
9 Li
estis potenca cxasisto antaux la Eternulo; tial oni diras: Kiel
Nimrod, potenca cxasisto antaux la Eternulo.
10 Kaj la komenco
de lia regno estis Babel kaj Erehx kaj Akad kaj Kalne en la lando
Sxinar.
11 El cxi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis
la urbojn Nineve kaj Rehxobot kaj Kalahx,
12 kaj Resen inter
Nineve kaj Kalahx (gxi estis la granda urbo).
13 Kaj Micraim
naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la
Naftuhxidojn
14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluhxidojn (de kiuj
devenis la Filisxtoj) kaj la Kaftoridojn.
15 Kaj de Kanaan naskigxis Cidon, lia unuenaskito, kaj Hxet,
16
kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgasxidoj
17 kaj la
Hxividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj
18 kaj la Arvadidoj kaj la
Cemaridoj kaj la Hxamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj
disigxis.
19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon gxis
Gerar kaj Gaza, gxis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim gxis
Lasxa.
20 Tio estas la filoj de Hxam laux siaj gentoj kaj
lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.
21 Naskigxis infanoj ankoraux al Sxem, la patro de cxiuj
Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
22 La filoj de Sxem: Elam
kaj Asxur kaj Arpahxsxad kaj Lud kaj Aram.
23 Kaj la filoj de
Aram: Uc kaj Hxul kaj Geter kaj Masx.
24 Kaj al Arpahxsxad
naskigxis Sxelahx, kaj al Sxelahx naskigxis Eber.
25 Kaj al Eber
naskigxis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, cxar dum lia vivo
dividigxis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.
26
Kaj al Joktan naskigxis Almodad kaj Sxelef kaj Hxacarmavet kaj
Jerahx
27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla
28 kaj Obal kaj Abimael
kaj Sxeba
29 kaj Ofir kaj Hxavila kaj Jobab. Cxiuj cxi tiuj
estis filoj de Joktan.
30 Kaj ilia logxloko estis de Mesxa gxis
Sefar, la orienta monto.
31 Tio estas la filoj de Sxem laux siaj
gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laux siaj nacioj.
32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laux siaj generacioj,
en siaj nacioj; kaj de ili disigxis la popoloj sur la tero post
la diluvo.
Cxapitro 11
1 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2 Kaj
kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando
Sxinar kaj tie eklogxis.
3 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni
faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj
farigxis por ili sxtonoj, kaj la bitumo farigxis por ili kalko.
4 Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies
supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni
disigxos sur la suprajxo de la tuta tero.
5 Kaj la Eternulo
mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la
homidoj.
6 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu
lingvon ili cxiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili
ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari.
7 Ni
mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne
komprenu la parolon de alia.
8 Kaj la Eternulo disigis ilin de
tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la
urbon.
9 Tial oni donis al gxi la nomon Babel, cxar tie la
Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la
Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero.
10 Jen estas la generaciaro de Sxem: Sxem havis la agxon de cent
jaroj, kaj naskigxis al li Arpahxsxad, du jarojn post la diluvo.
11 Kaj Sxem vivis post la naskigxo de Arpahxsxad kvincent jarojn,
kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
12 Kaj Arpahxsxad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskigxis al li
Sxelahx.
13 Kaj Arpahxsxad vivis post la naskigxo de Sxelahx
kvarcent tri jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
14 Kaj Sxelahx vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Eber.
15
Kaj Sxelahx vivis post la naskigxo de Eber kvarcent tri jarojn,
kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
16 Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskigxis al li Peleg.
17 Kaj Eber vivis post la naskigxo de Peleg kvarcent tridek
jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
18 Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Reu.
19
Kaj Peleg vivis post la naskigxo de Reu ducent naux jarojn, kaj
naskigxis al li filoj kaj filinoj.
20 Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskigxis al li Serug.
21
Kaj Reu vivis post la naskigxo de Serug ducent sep jarojn, kaj
naskigxis al li filoj kaj filinoj.
22 Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskigxis al li Nahxor.
23
Kaj Serug vivis post la naskigxo de Nahxor ducent jarojn, kaj
naskigxis al li filoj kaj filinoj.
24 Kaj Nahxor vivis dudek naux jarojn, kaj naskigxis al li
Terahx.
25 Kaj Nahxor vivis post la naskigxo de Terahx cent dek
naux jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
26 Kaj Terahx vivis sepdek jarojn, kaj naskigxis al li Abram,
Nahxor, kaj Haran.
27 Kaj jen estas la generaciaro de Terahx: al Terahx naskigxis
Abram, Nahxor, kaj Haran; kaj al Haran naskigxis Lot.
28 Kaj
Haran mortis antaux sia patro Terahx en sia lando de naskigxo, en
Ur la Hxaldea.
29 Kaj Abram kaj Nahxor prenis al si edzinojn; la
nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino
de Nahxor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de
Milka kaj la patro de Jiska.
30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne
havis infanon.
31 Kaj Terahx prenis sian filon Abram kaj sian
nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia
filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Hxaldea, por iri en la
landon Kanaanan; kaj ili venis gxis Hxaran kaj enlogxigxis tie.
32 Kaj Terahx atingis la agxon de ducent kvin jaroj, kaj Terahx
mortis en Hxaran.
Cxapitro 12
1 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via
parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi
montros al vi.
2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos
vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
3 Kaj Mi benos
viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos
per vi cxiuj gentoj de la tero.
4 Kaj Abram iris, kiel la
Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la
agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Hxaran.
5 Kaj
Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian
tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en
Hxaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili
venis en la landon Kanaanan.
6 Kaj Abram trapasis la landon gxis
la loko Sxehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam
logxis en la lando.
7 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj
diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis
tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
8 Kaj de tie li
translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj
arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj
oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj
pregxadis al la Eternulo.
9 Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al
sudo.
10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris
Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la
malsato en la lando.
11 Kaj kiam li estis jam proksime de
Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas
virino belaspekta;
12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros:
Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos
viva.
13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu
bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi.
14 Kaj kiam
Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre
bela;
15 kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono, kaj ili
lauxdis sxin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de
Faraono.
16 Kaj al Abram estis bone pro sxi, kaj li havis
sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj
azeninojn kaj kamelojn.
17 Kaj la Eternulo punis per grandaj
suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram.
18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi?
kial vi ne diris al mi, ke sxi estas via edzino?
19 kial vi
diris: Sxi estas mia fratino? Kaj mi prenis sxin al mi kiel
edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu sxin kaj foriru.
20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin
kaj lian edzinon kaj lian tutan havon.
Cxapitro 13
1 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio,
kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.
2 Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro.
3 Kaj
li dauxrigis sian migradon de sudo gxis Bet-El, gxis la loko, kie
antauxe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,
4 al la loko de la
altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la
Eternulo.
5 Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn
kaj bovojn kaj tendojn.
6 Kaj ne suficxis por ili la tero, ke
ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis
logxi kune.
7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la
brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la
Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.
8 Kaj Abram
diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj
pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.
9 La tuta
tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros
maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros
maldekstren.
10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la
tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis
Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la
Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.
11 Kaj Lot elektis al
si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj
ili apartigxis unu de la alia:
12 Abram enlogxigxis en la lando
Kanaana, kaj Lot enlogxigxis en la urboj de la cxirkauxajxo kaj
starigis siajn tendojn gxis Sodom.
13 Kaj la logxantoj de Sodom
estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.
14 Kaj la
Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu
viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas,
norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;
15 cxar la tutan
teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.
16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos
kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron.
17
Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi
gxin donos.
18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj
eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en Hxebron; kaj li
konstruis tie altaron al la Eternulo.
Cxapitro 14
1 Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de Sxinar, Arjohx,
regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de
Gojim;
2 ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj
Birsxa, regxo de Gomora, Sxinab, regxo de Adma, kaj Sxemeber,
regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar.
3 Cxiuj
cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.
4 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili
ribeligxis.
5 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la
regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en
Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en
Sxave-Kirjataim,
6 kaj la Hxoridojn sur ilia monto Seir gxis El-
Paran, kiu estas cxe la dezerto.
7 Kaj ili reiris kaj venis al
En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de
la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en Hxacacon-
Tamar.
8 Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj
la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela,
kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo
Sidim,
9 kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de
Gojim, kaj Amrafel, regxo de Sxinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar;
kvar regxoj kontraux kvin.
10 Kaj en la valo Sidim estis multe
da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj
falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton.
11 Kaj ili
prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan
mangxeblajxon, kaj foriris.
12 Ili prenis Loton, la nevon de
Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.
13 Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu
logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj
frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram.
14 Kaj Abram
auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn
ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj
persekutis gxis Dan.
15 Kaj li dividis sin kontraux ili en la
nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis
ilin gxis Hxoba, kiu estas maldekstre de Damasko.
16 Kaj li
revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian
havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.
17
Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis,
venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la
valon Sxave, kiu estas Valo de la Regxo.
18 Kaj Melkicedek,
regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio
Plejsupra.
19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de
Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;
20 kaj benata
estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn
manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.
21 Kaj la
regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon
prenu al vi.
22 Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas
mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo
kaj la tero,
23 ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos
el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis
Abramon;
24 escepto estos nur tio, kion mangxis la junuloj, kaj
la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Esxkol, kaj Mamre;
ili prenu sian parton.
Cxapitro 15
1 Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne
timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre
granda.
2 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion vi
donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia
domo estas Eliezer el Damasko.
3 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne
donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
4 Kaj
tiam la Eternulo diris al li jene: Cxi tiu ne estos via
heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via
heredanto.
5 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al
la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj
Li diris al li: Tiel estos via idaro.
6 Kaj li kredis al la
Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
7 Kaj Li
diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la
Hxaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.
8 Kaj
li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi
gxin posedos?
9 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon
trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj
junan kolombon.
10 Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li
distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu
kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis.
11 Kaj la
rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
12 Cxe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj
jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
13 Kaj Li diris al
Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne
apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum
kvarcent jaroj.
14 Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj,
Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
15 Kaj vi
foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona
maljuneco.
16 Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien;
cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.
17
Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj
fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.
18 En tiu tago
la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi
donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda
rivero, la rivero Euxfrato:
19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj
la Kadmonidojn
20 kaj la Hxetidojn kaj la Perizidojn kaj la
Rafaidojn
21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la
Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.
Cxapitro 16
1 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed sxi havis
sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar.
2 Kaj Saraj diris
al Abram: Jen la Eternulo sxlosis min, ke mi ne nasku; eniru do
al mia sklavino, eble mi havos infanojn per sxi. Kaj Abram obeis
la vocxon de Saraj.
3 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis
Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la
tempo, kiam Abram eklogxis en la lando Kanaana, kaj sxi donis
sxin al sia edzo Abram kiel edzinon.
4 Kaj li venis al Hagar,
kaj sxi gravedigxis. Kaj sxi vidis, ke sxi gravedigxis, kaj tiam
sxia sinjorino senvalorigxis en sxiaj okuloj.
5 Kaj Saraj diris
al Abram: Vi estas maljusta kontraux mi; mi donis mian sklavinon
en viajn brakojn, sed kiam sxi vidis, ke sxi gravedigxis, mi
senvalorigxis en sxiaj okuloj; la Eternulo jugxu inter mi kaj vi.
6 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj,
faru kun sxi cxion, kio placxas al vi. Kaj Saraj komencis premi
sxin, kaj sxi forkuris.
7 Kaj trovis sxin angxelo de la Eternulo
cxe akva fonto en la dezerto, cxe la fonto sur la vojo al Sxur.
8 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj
kien vi iras? Kaj sxi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi
forkuras.
9 Kaj la angxelo de la Eternulo diris al sxi: Reiru al
via sinjorino, kaj humiligxu sub sxiaj manoj.
10 Kaj la angxelo
de la Eternulo diris al sxi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro
multeco oni ne povos gxin kalkuli.
11 Kaj la angxelo de la
Eternulo diris al sxi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon;
kaj vi donos al li la nomon Isxmael, cxar la Eternulo auxdis vian
suferon.
12 Kaj li estos homo sovagxa; lia mano estos kontraux
cxiuj, kaj la manoj de cxiuj kontraux li, kaj li logxos antaux
cxiuj siaj fratoj.
13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al sxi, sxi
nomis: Dio-kiu-min-vidis; cxar sxi diris: Cxi tie mi vidis Tiun,
kiu min vidas; kaj cxu mi poste vivas?
14 Tial oni nomis tiun
puton puto de la Vivanto-Vidanto; gxi estas inter Kadesx kaj
Bered.
15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al
sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Isxmael.
16 Kaj Abram
havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al
Abram.
Cxapitro 17
1 Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la
Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca;
iradu antaux Mi kaj estu senpeka.
2 Kaj Mi faros Mian interligon
inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.
3 Kaj Abram
jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
4 Jen
estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
5 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham,
cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
6 Kaj Mi fruktigos
vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj
devenos de vi.
7 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi
kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke
Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
8 Kaj Mi donos al
vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel
fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi
estos Dio por ili.
9 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian
interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
10 Jen
estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via
idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata.
11 Kaj
cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de
interligo inter Mi kaj vi.
12 Kaj en la agxo de ok tagoj estu
cirkumcidata cxe vi en viaj generacioj cxiu virseksulo naskita en
la domo aux acxetita per mono cxe iu aligentulo, kiu ne estas el
via idaro.
13 Cirkumcidata estu cxiu naskita en via domo aux
acxetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel
interligo eterna.
14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne
cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermigxos el
sia popolo: Mian interligon gxi rompis.
15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj,
sed sxia nomo estu Sara.
16 Kaj Mi benos sxin, kaj Mi donos de
sxi al vi filon; kaj Mi benos sxin, kaj de sxi devenos popoloj,
regxoj de popoloj devenos de sxi.
17 Kaj Abraham jxetis sin
vizagxaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Cxu de homo
centjara farigxos nasko, kaj cxu Sara la nauxdekjara naskos?
18
Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Isxmael vivu antaux vi!
19 Kaj
Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi
donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun
li kiel interligon eternan por lia idaro post li.
20 Ankaux pri
Isxmael Mi auxdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj
Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskigxos de li, kaj mi
devenigos de li grandan popolon.
21 Sed Mian interligon Mi
starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la
venonta jaro.
22 Kaj Li cxesis paroli kun li, kaj Dio levigxis
for de Abraham.
23 Kaj Abraham prenis sian filon Isxmael kaj
cxiujn naskitajn en lia domo kaj cxiujn acxetitajn per lia mono,
cxiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li
cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel
diris al li Dio.
24 Kaj Abraham havis la agxon de nauxdek naux
jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio.
25 Kaj lia
filo Isxmael havis la agxon de dek tri jaroj, kiam la karno de
lia prepucio estis cirkumcidita.
26 En tiu sama tago estis
cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Isxmael;
27 kaj cxiuj liaj
domanoj, kiuj naskigxis en la domo aux estis acxetitaj per mono
cxe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li.
Cxapitro 18
1 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li
sidis cxe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago.
2 Kiam
li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux
li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo
kaj klinigxis antaux ili gxis la tero.
3 Kaj li diris: Mia
sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian
sklavon.
4 Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn
kaj ripozu sub la arbo.
5 Kaj mi alportos pecon da pano, por ke
vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis
preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris.
6
Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu
tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn.
7 Kaj
ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan
kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin.
8 Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj
metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili
mangxis.
9 Kaj ili diris al li: Kie estas Sara, via edzino? Kaj
li respondis: Jen sxi estas en la tendo.
10 Kaj Li diris: Mi
revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara,
via edzino. Kaj Sara auxskultis cxe la pordo de la tendo, kiu
estis malantaux Li.
11 Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de
profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.
12
Kaj Sara ekridis interne, dirante: Cxu kiam mi kadukigxis, mi
havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
13
Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante:
Cxu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
14 Cxu por la
Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo mi revenos al
vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
15 Sed Sara
malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris:
Ne, vi ridis.
16 Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj
Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
17 Kaj la Eternulo
diris: Cxu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras?
18 Abraham
farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj
popoloj de la tero.
19 Cxar Mi lin elektis, por ke li ordonu al
siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la
Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri
Abraham, kion Li diris pri li.
20 Kaj la Eternulo diris: Cxar la
kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre
peza,
21 tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas
tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos.
22 Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham
staris ankoraux antaux la Eternulo.
23 Kaj Abraham
alproksimigxis, kaj diris: Cxu Vi ankaux pereigos virtulon kune
kun malvirtulo?
24 Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo:
cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek
virtuloj, kiuj estas en gxi?
25 Ne decas por Vi agi tiamaniere,
ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel
malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu
maljuste.
26 Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom
kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
27 Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al
mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
28 eble al la
kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la
tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie
kvardek kvin.
29 Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble
trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la
kvardek.
30 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos
plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris, Mi ne faros, se
Mi trovos tie tridek.
31 Kaj li diris: Jen mi ekkuragxis paroli
al mia Sinjoro: eble trovigxos dudek? Kaj Li diris: Mi ne
pereigos pro la dudek.
32 Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro,
ke mi parolos ankoraux nur unu fojon: eble trovigxos tie dek?
Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek.
33 Kaj la Eternulo
foriris, kiam Li cxesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al
sia loko.
Cxapitro 19
1 Kaj la du angxeloj venis Sodomon vespere, kaj Lot tiam sidis
cxe la pordego de Sodom. Kiam Lot ilin ekvidis, li levigxis
renkonte al ili kaj klinigxis vizagxaltere.
2 Kaj li diris: Mi
petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu
la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros
vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la
strato.
3 Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li
kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li
bakis macojn, kaj ili mangxis.
4 Antaux ol ili kusxigxis, la
homoj de la urbo, la homoj de Sodom, cxirkauxis la domon, de la
junuloj gxis la maljunuloj, la tuta popolo, de cxiuj finoj.
5
Kaj ili vokis Loton, kaj diris al li: Kie estas la viroj, kiuj
venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni, por ke ni ilin
ekkonu.
6 Kaj Lot eliris al ili antaux la sojlon, kaj la pordon
li sxlosis post si.
7 Kaj li diris: Ho, miaj fratoj, ne agu
malbone!
8 Jen mi havas du filinojn, kiuj ankoraux ne ekkonis
viron; mi elirigos ilin al vi, kaj faru kun ili, kion vi deziras;
nur al tiuj viroj nenion faru, cxar por tio ili venis sub la
ombron de mia tegmento.
9 Sed ili diris: Iru for! Kaj ili diris
plue: Vi venis cxi tien kiel fremdulo, kaj vi volas jugxi! nun ni
pli malbone agos kun vi, ol kun ili. Kaj ili tre insiste
postulis de la viro, de Lot, kaj ili aliris, por elrompi la
pordon.
10 Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn kaj envenigis
Loton al si en la domon, kaj la pordon ili sxlosis;
11 kaj la
homojn, kiuj estis antaux la sojlo de la domo, ili frapis per
blindeco, de la malgrandaj gxis la grandaj, tiel ke tiuj
lacigxis, sercxante la pordon.
12 Kaj la viroj diris al Lot:
Kiun vi havas cxi tie? bofilon, aux viajn filojn aux viajn
filinojn, aux cxiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin
el cxi tiu loko;
13 cxar ni ekstermos cxi tiun lokon, cxar granda
farigxis ilia kriado antaux la Eternulo, kaj la Eternulo sendis
nin, por gxin pereigi.
14 Kaj Lot eliris, kaj parolis kun siaj
bofiloj, prenontaj liajn filinojn, kaj diris: Levigxu, eliru el
cxi tiu loko, cxar la Eternulo pereigos la urbon. Sed liaj
bofiloj rigardis lin kiel sxercanton.
15 Kiam levigxis la
matenrugxo, la angxeloj rapidigis Loton, dirante: Levigxu, prenu
vian edzinon kaj ambaux viajn filinojn, kiuj cxi tie trovigxas,
por ke vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.
16 Sed cxar li
malrapidis, tial la viroj kaptis lian manon kaj la manon de lia
edzino kaj la manojn de liaj du filinoj, pro kompato de la
Eternulo al li, kaj ili elirigis lin kaj metis lin ekster la
urbon.
17 Kaj kiam ili elkondukis lin eksteren, ili diris al li:
Savu vin pro via animo; ne rigardu malantauxen kaj haltu nenie en
la tuta cxirkauxajxo; sur la monton savu vin, por ke vi ne pereu.
18 Kaj Lot diris al ili: Ho, ne, mia Sinjoro!
19 Jen Via sklavo
placxis al Vi, kaj granda estas la favorkoreco, kiun Vi montris
al mi, konservante la vivon al mia animo; sed mi ne povas savi
min sur la monton, cxar povus trafi min malfelicxo kaj mi mortus.
20 Jen cxi tiu urbo estas suficxe proksima, por kuri tien, kaj
gxi estas malgranda; mi savos min tien; gxi estas ja malgranda;
kaj mia animo restos viva.
21 Kaj Li diris al li: Jen Mi
komplezos al vi ankaux en cxi tiu afero, kaj Mi ne renversos la
urbon, pri kiu vi parolis.
22 Rapide savu vin tien, cxar Mi
nenion povas fari, gxis vi venos tien. Tial tiu urbo ricevis la
nomon Coar.
23 La suno levigxis super la teron, kiam Lot venis
Coaron.
24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran
sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo.
25 Kaj Li
ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn
logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero.
26 Kaj lia
edzino ekrigardis malantauxen, kaj sxi farigxis kolono el salo.
27 Kaj matene Abraham levigxis kaj iris al la loko, kie li estis
starinta antaux la Eternulo;
28 kaj li ekrigardis en la direkto
al Sodom kaj Gomora kaj al la tuta lando de la cxirkauxajxo, kaj
li vidis, ke jen fumo levigxas de la tero kiel fumo el forno.
29 Kaj kiam Dio estis pereiganta la urbojn de la cxirkauxajxo, Li
rememoris pri Abraham, kaj Li elirigis Loton el la mezo de la
ruinigado, kiam Li estis ruiniganta la urbojn, en kiuj logxis
Lot.
30 Kaj Lot eliris el Coar kaj eklogxis sur la monto, kaj liaj du
filinoj kun li; cxar li timis logxi en Coar. Kaj li logxis en
kaverno, li kaj liaj du filinoj.
31 Kaj la pli maljuna diris al
la pli juna: Nia patro estas maljuna, kaj en la lando ne ekzistas
viro, kiu envenus al ni laux la moro de la tuta tero;
32 tial ni
ebriigu nian patron per vino, kaj ni kusxu kun li, por ke ni
aperigu de nia patro idaron.
33 Kaj ili ebriigis sian patron per
vino en tiu nokto; kaj venis la pli maljuna kaj kusxis kun sia
patro; kaj li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.
34 La morgauxan tagon la pli maljuna diris al la pli juna: Jen mi
kusxis hieraux kun mia patro; ni ebriigu lin per vino ankaux en
cxi tiu nokto, kaj vi venu, kusxu kun li, por ke ni aperigu de
nia patro idaron.
35 Kaj ili ankaux en cxi tiu nokto ebriigis
sian patron per vino; kaj la pli juna iris kaj kusxis kun li; kaj
li ne sciis, kiam sxi kusxigxis kaj kiam sxi levigxis.
36 Kaj
ambaux filinoj de Lot gravedigxis de sia patro.
37 Kaj la pli
maljuna naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Moab; li estas
la prapatro de la Moabidoj gxis nun.
38 Kaj la pli juna ankaux
naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ben-Ami; li estas la
prapatro de la Amonidoj gxis nun.
Cxapitro 20
1 Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis
inter Kadesx kaj Sxur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.
2
Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: Sxi estas mia fratino.
Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
3 Kaj
Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi
mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de
edzo.
4 Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris:
Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
5 Li
diris ja al mi: Sxi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al
mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco
de miaj manoj mi faris tion.
6 Kaj Dio diris al li en la songxo:
Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj
tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis,
ke vi kuntusxigxu kun sxi.
7 Kaj nun redonu la edzinon al la
edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos
viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj
viaj.
8 Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn
siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj
la homoj tre ektimis.
9 Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris
al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi
venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj
ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
10 Kaj Abimelehx diris
al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
11 Kaj
Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaux Dio en cxi
tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
12 Kaj
efektive sxi estas mia fratino, filino de mia patro, nur ne
filino de mia patrino; kaj sxi farigxis mia edzino.
13 Kaj kiam
Dio elmigrigis min el la domo de mia patro, mi diris al sxi: Faru
al mi cxi tiun komplezon, en kian ajn lokon ni venos, diru pri
mi: Li estas mia frato.
14 Kaj Abimelehx prenis sxafojn kaj
bovojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj donis al Abraham, kaj li
redonis al li lian edzinon Sara.
15 Kaj Abimelehx diris: Jen mia
lando estas antaux vi; kie placxas al vi, tie logxigxu.
16 Kaj
al Sara li diris: Jen mi donis mil argxentajn monerojn al via
frato; tio estu al vi kovro por la okuloj antaux cxiuj, kiuj
estas kun vi, kaj antaux cxiuj vi estas pravigita.
17 Kaj
Abraham ekpregxis al Dio; kaj Dio sanigis Abimelehxon kaj lian
edzinon kaj liajn sklavinojn, kaj ili komencis naski.
18 Cxar la
Eternulo estis sxlosinta cxiujn uterojn en la domo de Abimelehx
pro Sara, la edzino de Abraham.
Cxapitro 21
1 Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo
faris al Sara, kiel Li parolis.
2 Kaj Sara gravedigxis kaj
naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo,
pri kiu Dio al li diris.
3 Kaj Abraham donis al sia filo, kiu
naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
4 Kaj
Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de
ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
5 Kaj Abraham havis la agxon
de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.
6 Kaj Sara
diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri
mi.
7 Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros
infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.
8 Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham
faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
9 Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu
naskis al Abraham, mokas.
10 Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu
cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu
sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
11 Kaj la afero
forte malplacxis al Abraham pro lia filo.
12 Kaj Dio diris al
Abraham: Gxi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via
sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon;
cxar per Isaak oni nomos vian idaron.
13 Sed ankaux el la filo
de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.
14
Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon
kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron,
ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi
erarvagis en la dezerto Beer-Sxeba.
15 Kaj konsumigxis la akvo
de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la
arbetajxoj.
16 Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la
malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas
rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj
sxi komencis lauxte plori.
17 Kaj Dio auxdis la vocxon de la
knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris
al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la
vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.
18 Levigxu, prenu
la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi
faros el li.
19 Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi
ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per
akvo kaj trinkigis la knabon.
20 Kaj Dio estis kun la knabo, kaj
li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto.
21 Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al
li edzinon el la lando Egipta.
22 Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al
Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;
23 nun
jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun
mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis
kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel
fremdulo.
24 Kaj Abraham diris: Mi jxuras.
25 Kaj Abraham
riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis
la sklavoj de Abimelehx.
26 Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias,
kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis
pri tio gxis hodiaux.
27 Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn
kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si
interligon.
28 Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.
29
Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj,
kiujn vi starigis aparte?
30 Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu
el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun
puton.
31 Tial tiu loko havas la nomon Beer-Sxeba, cxar tie ili
ambaux jxuris.
32 Kaj ili starigis interligon en Beer-Sxeba.
Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la
landon de la Filisxtoj.
33 Kaj Abraham plantis tamariskon en
Beer-Sxeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.
34
Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.
Cxapitro 22
1 Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li:
Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
2 Kaj Li diris: Prenu
vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la
landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la
montoj, kiun Mi montros al vi.
3 Kaj Abraham levigxis frue
matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si
kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj
levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
4 En la
tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de
malproksime.
5 Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie
kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos
kaj revenos al vi.
6 Kaj Abraham prenis la lignon por la
brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en
sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.
7 Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu
respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la
fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?
8
Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la
brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.
9 Kaj ili venis
al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la
altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj
metis lin sur la altaron super la ligno.
10 Kaj Abraham etendis
sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.
11
Kaj ekvokis al li angxelo de la Eternulo el la cxielo, kaj diris:
Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
12 Kaj Tiu
diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion;
cxar nun mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi
vian filon, la solan.
13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj
vidis, ke jen virsxafo malantauxe implikigxis per la kornoj en la
arbetajxoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virsxafon, kaj oferis
gxin kiel bruloferon anstataux sia filo.
14 Kaj Abraham donis al
tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraux nun
diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
15 Kaj denove
angxelo de la Eternulo vokis al Abraham el la cxielo,
16 kaj
diris: Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo, ke cxar vi faris tiun
aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan;
17 tial Mi benos vin
kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la cxielo kaj
al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la
pordegojn de siaj malamikoj.
18 Kaj benigxos per via idaro cxiuj
popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian vocxon.
19 Kaj
Abraham revenis al siaj junuloj, kaj ili levigxis kaj iris kune
al Beer-Sxeba; kaj Abraham logxis en Beer-Sxeba.
20 Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Abraham, dirante: Jen
ankaux Milka naskis infanojn al via frato Nahxor:
21 la
unuenaskiton Uc, kaj lian fraton Buz, kaj Kemuelon, la patron de
Aram;
22 kaj Kesedon kaj Hxazon kaj Pildasxon kaj Jidlafon kaj
Betuelon.
23 Kaj de Betuel naskigxis Rebeka. Cxi tiujn ok
naskis Milka al Nahxor, la frato de Abraham.
24 Kaj lia
kromvirino, nome Reuma, ankaux naskis: Tebahxon kaj Gahxamon kaj
Tahxasxon kaj Maahxan.
Cxapitro 23
1 Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la
jaroj de la vivo de Sara.
2 Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu
estas Hxebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por
funebri pri Sara kaj plori pri sxi.
3 Kaj Abraham levigxis for
de sia mortintino, kaj diris al la filoj de Hxet jene:
4 Fremdulo
kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por
tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas
antaux mi.
5 Kaj la filoj de Hxet respondis al Abraham, dirante
al li:
6 Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter
ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon;
neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian
mortintinon.
7 Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis
antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de Hxet.
8 Kaj li
diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian
mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por
mi Efronon, la filon de Cohxar,
9 ke li donu al mi la duoblan
kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo
da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo.
10 Kaj
Efron sidis inter la filoj de Hxet, kaj respondis Efron la
Hxetido al Abraham auxdeble por la filoj de Hxet, antaux cxiuj,
kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
11 Ne, mia
sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la
kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de
la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian
mortintinon.
12 Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo
de la lando.
13 Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de
la lando jene: Mi petas, auxskultu min: mi donas monon por la
kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
14
Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
15 Mia sinjoro,
auxskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio gxi
estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
16 Kaj Abraham
auxskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu
li parolis auxdeble por la filoj de Hxet, kvarcent siklojn da
argxento, uzata en la komerco.
17 Kaj la kampo de Efron kun la
duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno
sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj
cxirkauxe, farigxis
18 posedajxo de Abraham antaux la okuloj de
la filoj de Hxet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia
urbo.
19 Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la
duobla kaverno de la kampo, antaux Mamre, kiu estas Hxebron, en
la lando Kanaana.
20 Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi
farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj
de Hxet.
Cxapitro 24
1 Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda agxo. Kaj la
Eternulo benis Abrahamon en cxio.
2 Kaj Abraham diris al sia
sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis cxion, kio
apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
3 kaj mi
jxurigas vin per la Eternulo, la Dio de la cxielo kaj la Dio de
la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la
Kanaanidoj, inter kiuj mi logxas;
4 sed en mian landon kaj en
mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
5 Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi
en cxi tiun landon; cxu mi tiam devas revenigi vian filon en la
landon, el kiu vi eliris?
6 Kaj Abraham diris al li: Gardu vin,
ne revenigu mian filon tien.
7 La Eternulo, la Dio de la cxielo,
kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj
diris al mi kaj jxuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos cxi
tiun landon--Li sendos sian angxelon antaux vi, kaj vi prenos
edzinon por mia filo el tie.
8 Kaj se la virino ne volos iri kun
vi, tiam vi farigxos libera de cxi tiu mia jxuro; nur mian filon
ne revenigu tien.
9 Kaj la sklavo metis sian manon sub la
femuron de sia sinjoro Abraham kaj jxuris al li pri tiu afero.
10 Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia
sinjoro, kaj li iris; kaj cxiaj bonajxoj de lia sinjoro estis en
liaj manoj. Kaj li levigxis kaj iris Mezopotamion, al la urbo
Nahxor.
11 Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, cxe
puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la
virinoj, por cxerpi akvon.
12 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de
mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaux kaj faru favorkorajxon
al mia sinjoro Abraham.
13 Jen mi staras apud la fonto da akvo,
kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por cxerpi akvon;
14 kaj la
junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian krucxon, ke mi
trinku, kaj sxi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaux viajn
kamelojn--sxin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi
sciigxos, ke Vi faris favorkorajxon al mia sinjoro.
15 Kaj
antaux ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita
al Betuel, la filo de Milka, edzino de Nahxor, frato de Abraham;
kaj sxia krucxo estis sur sxia sxultro.
16 Kaj la junulino estis
tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraux ne ekkonis viro. Kaj
sxi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian krucxon kaj iris
supren.
17 Kaj la sklavo kuris al sxi renkonte, kaj diris: Volu
lasi min trinki iom da akvo el via krucxo.
18 Kaj sxi diris:
Trinku, mia sinjoro; kaj sxi rapide mallevis la krucxon sur sian
manon, kaj sxi donis al li trinki.
19 Kaj kiam sxi suficxe lin
trinkigis, sxi diris: Ankaux por viaj kameloj mi cxerpos, gxis
ili finos trinki.
20 Kaj rapide sxi elversxis el sia krucxo en
la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por cxerpi por cxiuj
liaj kameloj.
21 Kaj la viro admiris sxin silente, por
konvinkigxi, cxu la Eternulo prosperigis lian vojon aux ne.
22
Kaj kiam la kameloj cxesis trinki, tiam la viro prenis oran
ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn
por sxiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
23 Kaj
li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; cxu en la domo
de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
24 Kaj
sxi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun
sxi naskis al Nahxor.
25 Kaj sxi diris al li: Ankaux da pajlo
kaj da furagxo ni havas multe, kaj ankaux lokon, por ke vi
tradormu la nokton.
26 Kaj la viro klinigxis kaj faris adoron al
la Eternulo.
27 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio
de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj
vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo
alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
28 Kaj la
junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia
patrino.
29 Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban.
Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
30 Kaj kiam li
vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino,
kaj kiam li auxdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris:
Tiel parolis kun mi tiu viro--tiam li iris al la viro, kaj jen
tiu staras cxe la kameloj apud la fonto.
31 Kaj li diris: Venu,
benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la
domon kaj ankaux lokon por la kameloj.
32 Kaj li venigis la
viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj
furagxon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la
piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
33 Kaj estis metita
antaux li mangxo; sed li diris: Mi ne mangxos, antaux ol mi diros
mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
34 Kaj li diris: Sklavo de
Abraham mi estas.
35 Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron,
kaj li farigxis granda; kaj Li donis al li sxafojn kaj bovojn kaj
argxenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj
azenojn.
36 Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al
mia sinjoro, kiam sxi maljunigxis; kaj li donis al li cxion, kion
li havis.
37 Kaj mia sinjoro jxurigis min, dirante: Ne prenu
edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies
lando mi logxas.
38 Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia
familio, kaj prenu edzinon por mia filo.
39 Kaj mi diris al mia
sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
40 Kaj li diris al
mi: La Eternulo, antaux kiu mi iradis, sendos Sian angxelon kun
vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo
el mia familio kaj el la domo de mia patro.
41 Tiam vi estos
libera de mia jxuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne
donos al vi, vi estos libera de mia jxuro.
42 Kaj mi venis
hodiaux al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro
Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
43 Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros,
por cxerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el
via krucxo,
44 kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaux por
viaj kameloj mi cxerpos--tio estas la virino, kiun la Eternulo
destinis por la filo de mia sinjoro.
45 Antaux ol mi finis
paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj sxia krucxo estas sur
sxia sxultro; kaj sxi malsupreniris al la fonto kaj cxerpis. Kaj
mi diris al sxi: Volu trinkigi min.
46 Kaj rapide sxi deprenis
sian krucxon de la sxultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaux viajn
kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaux la kamelojn
sxi trinkigis.
47 Kaj mi demandis sxin, kaj mi diris: Kies
filino vi estas? Kaj sxi diris: Filino de Betuel, filo de
Nahxor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur
sxian nazon kaj la braceletojn sur sxiajn manojn.
48 Kaj mi
klinigxis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la
Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per
gxusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia
sinjoro por lia filo.
49 Kaj nun se vi volas fari favorkorajxon
kaj gxustajxon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaux
diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aux maldekstren.
50 Tiam
respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis cxi
tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aux bonan.
51 Jen
Rebeka estas antaux vi; prenu sxin kaj iru, kaj sxi estu edzino
al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
52 Kaj kiam
la sklavo de Abraham auxdis iliajn vortojn, li klinigxis gxis la
tero al la Eternulo.
53 Kaj la sklavo elprenis argxentajxojn kaj
orajxojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis
al sxia frato kaj al sxia patrino.
54 Kaj mangxis kaj trinkis li
kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton.
Kaj kiam ili levigxis matene, li diris: Lasu min for al mia
sinjoro.
55 Tiam sxia frato kaj sxia patrino diris: La junulino
restu kun ni almenaux dek tagojn, poste vi iros.
56 Kaj li diris
al ili: Ne retenu min, cxar la Eternulo sukcesigis mian vojon.
Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
57 Kaj ili diris: Ni
vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion sxi diros.
58 Kaj ili
alvokis Rebekan, kaj diris al sxi: Cxu vi iros kun cxi tiu viro?
Kaj sxi diris: Mi iros.
59 Kaj ili forsendis sian fratinon
Rebeka kaj sxian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn
homojn.
60 Kaj li benis Rebekan, kaj diris al sxi: Nia fratino!
miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn
de siaj malamikoj.
61 Kaj levigxis Rebeka kaj sxiaj servistinoj
kaj sidigxis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la
sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
62 Kaj Isaak venis de la
vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li logxis en
la suda lando.
63 Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo,
kiam komencigxis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis,
ke jen venas kameloj.
64 Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj sxi
ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
65 Kaj sxi diris al
la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al
ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj sxi prenis
la kovrotukon kaj kovris sin.
66 Kaj la sklavo rakontis al Isaak
cxion, kion li faris.
67 Kaj Isaak enkondukis sxin en la tendon
de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj sxi farigxis lia
edzino, kaj li ekamis sxin. Kaj Isaak konsoligxis pri sia
patrino.
Cxapitro 25
1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
2
Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj
Midjanon kaj Jisxbakon kaj Sxuahxon.
3 Kaj de Joksxan naskigxis
Sxeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj,
Letusxidoj, kaj Leumidoj.
4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj
Efer kaj Hxanohx kaj Abida kaj Eldaa. Cxiuj cxi tiuj estis la
filoj de Ketura.
5 Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al
Isaak.
6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis
donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia
vivo, orienten, en landon orientan.
7 Kaj la nombro de la jaroj
de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin
jaroj.
8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco,
profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.
9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla
kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo
de Cohxar, la Hxetido.
10 Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de
la filoj de Hxet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino
Sara.
11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon
Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.
12 Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun
Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
13 kaj
jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj
generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj
Adbeel kaj Mibsam
14 kaj Misxma kaj Duma kaj Masa,
15 Hxadad kaj
Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma.
16 Tio estas la filoj de
Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj
tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
17 Kaj la dauxro de
la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li
konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.
18 Kaj
ili logxis de Hxavila gxis Sxur, kiu estas antaux Egiptujo, sur
la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.
19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de
Abraham naskigxis Isaak.
20 Kaj Isaak havis la agxon de kvardek
jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la
Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
21 Kaj
Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis
senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino
Rebeka gravedigxis.
22 Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia
interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis?
Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.
23 Kaj la Eternulo diris
al sxi:
Cxapitro 26
1 Estis malsato en la lando, krom la antauxa malsato, kiu estis
en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimelehx, la regxo de
la Filisxtoj, en Gerar.
2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj
diris: Ne iru Egiptujon, logxu en la lando, pri kiu Mi diros al
vi.
3 Vivu kiel fremdulo en cxi tiu lando, kaj Mi estos kun vi,
kaj Mi benos vin; cxar al vi kaj al via idaro Mi donos cxiujn cxi
tiujn landojn, kaj Mi plenumos la jxuron, kiun Mi jxuris al via
patro Abraham.
4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj
de la cxielo, kaj Mi donos al via idaro cxiujn cxi tiujn landojn,
kaj benigxos per via idaro cxiuj popoloj de la tero;
5 pro tio,
ke Abraham obeis Mian vocxon, kaj plenumadis Miajn arangxojn,
Miajn legxojn, kaj Miajn instruojn.
6 Kaj Isaak eklogxis en
Gerar.
7 Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino,
li diris: Sxi estas mia fratino; cxar li timis diri: Mia edzino;
por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, cxar sxi
estis belaspekta.
8 Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa
tempo, Abimelehx, la regxo de la Filisxtoj, rigardis tra la
fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuzigxas kun sia edzino Rebeka.
9
Tiam Abimelehx vokis Isaakon, kaj diris: Jen, sxi estas ja via
edzino; kial do vi diris: Sxi estas mia fratino? Kaj Isaak diris
al li: Cxar mi pensis, ke eble mi mortos pro sxi.
10 Kaj
Abimelehx diris: Kion do vi faris al ni! preskaux jam kusxigxis
unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
11 Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos
cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos.
12 Kaj Isaak semis
en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton;
kaj la Eternulo lin benis.
13 Kaj tiu homo grandigxis kaj cxiam
pli kaj pli grandigxadis, gxis li farigxis tre granda.
14 Kaj li
havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj
grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.
15 Kaj cxiujn
putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia
patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero.
16 Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis
multe pli forta ol ni.
17 Kaj Isaak foriris de tie kaj arangxis
siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li eklogxis.
18 Kaj
Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo
de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de
Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al
ili lia patro.
19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj
trovis tie puton kun fresxa akvo.
20 Kaj disputis la pasxtistoj
de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la
akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis
pri gxi.
21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili
disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna.
22 Kaj ili
forigxis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri gxi oni ne
disputis. Kaj li donis al gxi la nomon Rehxobot, dirante: Nun la
Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multigxos sur la tero.
23 Kaj de tie li formigris al Beer-Sxeba.
24 Kaj aperis al li la
Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro
Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi
multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
25 Kaj li
konstruis tie altaron kaj pregxis al la Eternulo. Kaj li
arangxis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie
puton.
26 Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia
amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol.
27 Kaj Isaak diris al
ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min
de vi.
28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi;
tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru
interligon kun vi,
29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin
ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri
en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
30 Kaj li faris por
ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis.
31 Kaj ili levigxis
frue matene kaj jxuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin
foriri, kaj ili foriris de li en paco.
32 Kaj en tiu tago venis
la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili
elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
33 Kaj li donis al
gxi la nomon Sxiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Sxeba
gxis hodiaux.
34 Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel
edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Hxetido, kaj Basmaton,
filinon de Elon la Hxetido.
35 Kaj ili multe cxagrenis Isaakon
kaj Rebekan.
Cxapitro 27
1 Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj
malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris
al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.
2 Kaj li
diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;
3 prenu
do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru
sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon;
4 kaj faru por mi
bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi, kaj mi
gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.
5
Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav
iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti.
6 Kaj
Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro
diris al via frato Esav jene:
7 Alportu al mi cxasajxon kaj faru
por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin
antaux la Eternulo antaux mia morto.
8 Kaj nun, mia filo,
auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:
9 iru al la brutaro
kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili
bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;
10 kaj vi
alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux
sia morto.
11 Kaj Jakob diris al sia patrino Rebeka: Mia frato
Esav estas ja homo harkovrita, kaj mi estas homo glata;
12 eble
mia patro min palpos, tiam mi estos en liaj okuloj kiel
trompanto, kaj mi venigos sur min malbenon, sed ne benon.
13 Kaj
lia patrino diris al li: Sur mi estu tiu malbeno, mia filo; nur
auxskultu mian vocxon kaj iru, alportu al mi.
14 Kaj li iris kaj
prenis kaj alportis al sia patrino, kaj lia patrino faris
bongustan mangxajxon, kian amis lia patro.
15 Kaj Rebeka prenis
la luksajn vestojn de sia pli maljuna filo Esav, kiujn sxi havis
cxe si en la domo, kaj sxi vestis sian pli junan filon Jakob;
16
kaj per la feloj de la kapridoj sxi vestis liajn manojn kaj la
glatajxon de lia kolo.
17 Kaj sxi donis la bongustan mangxajxon
kaj la panon, kiujn sxi pretigis, en la manon de sia filo Jakob.
18 Kaj li venis al sia patro, kaj diris: Mia patro! Kaj tiu
diris: Jen mi estas; kiu vi estas, mia filo?
19 Kaj Jakob diris
al sia patro: Mi estas Esav, via unuenaskito; mi faris, kiel vi
diris al mi; volu levigxi, sidigxu, kaj mangxu mian cxasajxon,
por ke via animo min benu.
20 Kaj Isaak diris al sia filo:
Kiamaniere vi tiel rapide trovis, mia filo? Kaj tiu diris: Cxar
la Eternulo, via Dio, sendis al mi renkonte.
21 Kaj Isaak diris
al Jakob: Alproksimigxu, kaj mi vin palpos, mia filo, cxu tio
estas vi, mia filo Esav, aux ne.
22 Kaj Jakob alproksimigxis al
sia patro Isaak, kaj tiu lin palpis, kaj diris: La vocxo estas
vocxo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav.
23 Kaj li ne
rekonis lin, cxar liaj manoj estis kiel la manoj de lia frato
Esav, harkovritaj; kaj li benis lin.
24 Kaj li diris: Cxu tio
estas vi, mia filo Esav? Kaj tiu diris: Mi.
25 Kaj li diris:
Alsxovu al mi, kaj mi mangxos la cxasajxon de mia filo, por ke
mia animo vin benu. Kaj li alsxovis al li, kaj tiu mangxis; kaj
li alportis al li vinon, kaj tiu trinkis.
26 Kaj lia patro Isaak
diris al li: Alproksimigxu kaj kisu min, mia filo.
27 Kaj li
alproksimigxis kaj kisis lin, kaj tiu flaris la odoron de liaj
vestoj, kaj li benis lin, kaj diris:
46 Kaj Rebeka diris al Isaak: Tedis al mi la vivo pro la
Hxetidinoj; se Jakob prenos edzinon el cxi tiuj Hxetidinoj, el la
filinoj de la lando, tiam por kio mi vivu?
Cxapitro 28
1 Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin, kaj ordonis al li,
dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj.
2 Levigxu, iru
Mezopotamion, al la domo de Betuel, la patro de via patrino, kaj
prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban, la frato de
via patrino.
3 Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin
kaj multigu vin, kaj kreskigu el vi amason da popoloj.
4 Kaj Li
donu al vi la benon de Abraham, al vi kaj al via idaro kune kun
vi, por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado, kiun Dio
donis al Abraham.
5 Kaj Isaak forsendis Jakobon, kaj tiu iris
Mezopotamion, al Laban, la filo de Betuel la Siriano, frato de
Rebeka, patrino de Jakob kaj Esav.
6 Kiam Esav vidis, ke Isaak
benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al
si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li,
dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
7 kaj ke Jakob
obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion:
8 tiam
Esav vidis, ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak.
9 Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton, filinon
de Isxmael, filo de Abraham, fratinon de Nebajot, kiel edzinon
krom siaj aliaj edzinoj.
10 Tiam Jakob eliris el Beer-Sxeba kaj iris en la direkto al
Hxaran.
11 Li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la
nokton, cxar la suno subiris. Kaj li prenis unu el la sxtonoj de
tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko.
12 Kaj li songxis: jen sxtuparo staras sur la tero, kaj gxia
supro atingas la cxielon, kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi
supren kaj malsupren.
13 Kaj jen la Eternulo staras sur gxi, kaj
diras: Mi estas la Eternulo, la Dio de via patro Abraham kaj la
Dio de Isaak; la teron, sur kiu vi kusxas, Mi donos al vi kaj al
via idaro.
14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj
vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj
benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero.
15
Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin cxie, kien vi iros, kaj Mi
revenigos vin sur cxi tiun teron; cxar Mi ne forlasos vin, gxis
Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
16 Kaj Jakob
vekigxis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en
cxi tiu loko, kaj mi ne sciis.
17 Kaj li ektimis, kaj diris:
Kiel timinda estas cxi tiu loko! gxi estas nenio alia ol domo de
Dio, kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo.
18 Kaj Jakob
levigxis frue matene, kaj prenis la sxtonon, kiun li estis
metinta sub sian kapon, kaj starigis gxin kiel monumenton, kaj
versxis oleon sur gxian supron.
19 Kaj li donis al tiu loko la
nomon Bet-El; sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz.
20 Kaj
Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj
gardos min sur cxi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon
por mangxi kaj veston por porti sur mi,
21 kaj mi revenos en paco
al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio:
22
tiam cxi tiu sxtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo
de Dio, kaj de cxio, kion Vi donos al mi, mi oferos al vi
dekonon.
Cxapitro 29
1 Kaj Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la
orientanoj.
2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri
gregoj da sxafoj kusxas apud gxi; cxar el tiu puto oni
trinkigadis la gregojn; kaj granda sxtono estis sur la aperturo
de la puto.
3 Kaj kiam tie kunvenis cxiuj gregoj, tiam oni
deruladis la sxtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la
sxafojn kaj denove remetadis la sxtonon sur gxian lokon, sur la
aperturon de la puto.
4 Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, ke
kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Hxaran.
5 Kaj li diris
al ili: Cxu vi konas Labanon, filon de Nahxor? Kaj ili diris: Ni
konas.
6 Kaj li diris al ili: Cxu li bone fartas? Kaj ili
diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Rahxel venas kun la
sxafoj.
7 Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraux multe,
ankoraux ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la
sxafojn kaj iru, pasxtu.
8 Kaj ili diris: Ni ne povas, gxis
kolektigxos cxiuj gregoj kaj oni derulos la sxtonon de sur la
aperturo de la puto kaj ni trinkigos la sxafojn.
9 Dum li
ankoraux parolis kun ili, venis Rahxel kun la sxafoj de sia
patro, cxar sxi pasxtis ilin.
10 Kaj kiam Jakob ekvidis
Rahxelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la
sxafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob
alproksimigxis, derulis la sxtonon de sur la aperturo de la puto,
kaj trinkigis la sxafojn de Laban, la frato de lia patrino.
11
Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris.
12 Kaj Jakob diris
al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka.
Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro.
13 Kaj kiam Laban auxdis
la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li
renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en
sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.
14 Kaj Laban diris
al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li
tutan monaton.
15 Kaj Laban diris al Jakob: Cxu pro tio, ke vi
estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion
mi devas pagi al vi?
16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de
la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis
Rahxel.
17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis
belforma kaj belvizagxa.
18 Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj
diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino.
19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke
mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.
20 Kaj Jakob servis pro
Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da
tagoj, cxar li amis sxin.
21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian
edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.
22 Kaj
Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al
li; kaj tiu envenis al sxi.
24 Kaj Laban donis sian sklavinon
Zilpa al Lea kiel sklavinon.
25 Sed matene montrigxis, ke tio
estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu
ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?
26 Tiam
Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan
antaux ol la pli maljunan.
27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam
mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi
ankoraux aliajn sep jarojn.
28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis
semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel
kiel edzinon.
29 Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian
sklavinon Bilha kiel sklavinon.
30 Kaj Jakob envenis ankaux al
Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li
ankoraux aliajn sep jarojn.
31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis
sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.
32 Kaj Lea gravedigxis
kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi
diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris:
La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi
ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon.
34 Kaj sxi
denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan
fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn;
tial al li estis donita la nomo Levi.
35 Kaj sxi denove
gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la
Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis
naski.
Cxapitro 30
1 Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian
fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie
mi mortos.
2 Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris:
Cxu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
3
Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke
sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi.
4 Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj
Jakob envenis al sxi.
5 Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al
Jakob filon.
6 Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian
vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Dan.
7 Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis
duan filon al Jakob.
8 Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi
luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la
nomon Naftali.
9 Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis
sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.
10
Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
11 Kaj Lea
diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad.
12 Kaj
Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
13 Kaj
Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi
bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.
14 Ruben iris en la
tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la
kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris
al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
15 Sed tiu
diris al sxi: Cxu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj
vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel
diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de
via filo.
16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al
li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la
mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.
17
Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob
kvinan filon.
18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por
tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li
la nomon Isahxar.
19 Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan
filon al Jakob.
20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon;
nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj
sxi donis al li la nomon Zebulun.
21 Kaj poste sxi naskis
filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.
22 Kaj Dio
rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian
uteron.
23 Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris:
Dio forprenis mian malhonoron.
24 Kaj sxi donis al li la nomon
Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
25 Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu
min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
26 Donu miajn
edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros;
cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
27 Kaj Laban
diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke
la Eternulo benis min pro vi.
28 Kaj li diris: Difinu, kian
rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos.
29 Kaj tiu diris al
li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe
mi;
30 cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe
vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam
mi laboros ankaux por mia domo?
31 Kaj Laban diris: Kion mi donu
al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi
jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:
32 mi
pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon
mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la
sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili
estu mia rekompenco.
33 Kaj respondos por mi mia justeco en la
morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la
kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la
sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.
34 Kaj Laban diris: Gxi estu, kiel vi diris.
35 Kaj li apartigis
en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn
kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si
iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis
ilin en la manojn de siaj filoj.
36 Kaj li faris interspacon de
tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la
restintajn sxafojn de Laban.
37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn
el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis
sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la
bastonoj elmontrigxis.
38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn
antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj
venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis
trinki.
39 Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili
naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
40 Kaj
la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la
brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de
Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al
la brutoj de Laban.
41 Cxiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj,
Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la
brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj;
42 sed kiam la
brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj
farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo
de Jakob.
43 Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li
havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn
kaj azenojn.
Cxapitro 31
1 Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis
la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li
akiris la tutan ricxecon.
2 Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de
Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraux kaj
antauxhieraux.
3 Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la
landon de viaj patroj kaj en vian naskigxlandon, kaj Mi estos kun
vi.
4 Tiam Jakob sendis kaj vokis Rahxelon kaj Lean sur la
kampon al sia brutaro;
5 kaj li diris al ili: Mi vidas laux la
vizagxo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li
estis hieraux kaj antauxhieraux; sed la Dio de mia patro estis
kun mi.
6 Vi scias, ke per cxiuj miaj fortoj mi servis vian
patron.
7 Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian
laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.
8 Kiam
li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco--cxiuj brutoj naskis
idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via
rekompenco--cxiuj brutoj naskis striitajn.
9 Tiamaniere Dio
forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.
10 En la
tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis
en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas
striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.
11 Kaj angxelo de Dio
diris al mi en la songxo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.
12
Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj
levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj
makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.
13 Mi
estas la Dio el Bet-El, kie vi versxis oleon sur la monumenton
kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun levigxu, eliru el
cxi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskigxo.
14 Kaj
Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: Cxu ni havas ankoraux
parton kaj heredon en la domo de nia patro?
15 Li rigardas ja
nin kiel fremdulinojn; cxar li vendis nin kaj ecx formangxis nian
monon.
16 Cxar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro,
apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al
vi diris, faru.
17 Jakob levigxis, kaj metis siajn infanojn kaj
siajn edzinojn sur la kamelojn.
18 Kaj li forkondukis sian tutan
brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian proprajxon,
kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la
landon Kanaanan.
19 Laban estis foririnta, por tondi siajn
sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.
20
Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li,
ke li forkuras.
21 Kaj li rapide foriris kun cxio, kion li
havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktigxis al la monto
Gilead.
22 Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris.
23
Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon
de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead.
24 Tiam Dio
aperis al Laban la Siriano nokte en la songxo, kaj diris al li:
Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.
25 Laban
kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj
Laban arangxis siajn fratojn ankaux sur la monto Gilead.
26 Kaj
Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj
forkondukis miajn filinojn kvazaux militkaptitojn!
27 Kial vi
forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi
foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.
28 Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe
vi agis.
29 Mi havas forton en mia mano, por fari al vi
malbonon; sed la Dio de via patro hieraux diris al mi jene: Gardu
vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aux malbone.
30 Kaj se vi
nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro,
kial do vi sxtelis miajn diojn?
31 Tiam Jakob respondis kaj
diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi
viajn filinojn.
32 Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn,
mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio
estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin
sxtelis.
33 Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la
tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne
trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon
de Rahxel.
34 Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin
sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe
esploris la tutan tendon kaj ne trovis.
35 Kaj sxi diris al sia
patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas starigxi antaux vi,
cxar mi havas la virinan ordinarajxon. Kaj li sercxis kaj ne
trovis la domajn diojn.
36 Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun
Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas
mia peko, ke vi persekutas min?
37 Vi trapalpis cxiujn miajn
apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo?
elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter
ni ambaux.
38 Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj
kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne
mangxis;
39 kion sovagxaj bestoj dissxiris, tion mi ne alportis
al vi: gxi estis mia malprofito; de mi vi postulis cxion, kio
estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto;
40 dum la tago min
konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo
kuris for de miaj okuloj.
41 Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj
mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj
kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon
dekfoje.
42 Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de
Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian
mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin
hieraux.
43 Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj
estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la
brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed
kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj,
kiujn ili naskis?
44 Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi
estu atesto inter mi kaj vi.
45 Tiam Jakob prenis sxtonon kaj
starigis gxin kiel memorsignon.
46 Kaj Jakob diris al siaj
parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris
monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.
47 Kaj Laban donis
al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon
Galeed.
48 Laban diris: Cxi tiu monteto estu nun atesto inter mi
kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;
49 ankaux la nomon
Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni
malaperos unu de la alia.
50 Se vi agos malbone kontraux miaj
filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam,
se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj
vi.
51 Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj
jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;
52
atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi
ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al
mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.
53 La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio
de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro
Isaak.
54 Kaj Jakob oferbucxis oferon sur la monto, kaj li
invitis siajn parencojn mangxi panon; kaj ili mangxis panon kaj
tradormis la nokton sur la monto.
55 Laban levigxis frue matene
kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj
foriris; kaj Laban reiris al sia loko.
Cxapitro 32
1 Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de
Dio.
2 Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas
militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.
3 Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la
landon Seir, en la regionon de Edom.
4 Kaj li ordonis al ili
jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo
Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.
5 Mi havas
bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi
sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.
6 Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via
frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune
kun li.
7 Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li
dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la
bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;
8 kaj li diris: Se
Esav venos al unu tacxmento kaj venkobatos gxin, tiam la restinta
tacxmento sin savos.
9 Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham
kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en
vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon;
10 mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta
bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi
transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.
11
Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; cxar mi
timas lin, ke li eble venos kaj mortigos cxe mi patrinon kun la
infanoj.
12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian
idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas
kalkuli pro multegeco.
13 Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li
prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato
Esav:
14 ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent sxafinojn
kaj dudek virsxafojn,
15 tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj
idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek
azenidojn.
16 Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj
cxiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaux mi
kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.
17 Kaj al
la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj
demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu
apartenas tio, kio estas antaux vi?
18 tiam diru: Al via sklavo
Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li
ankaux mem estas post ni.
19 Kaj li ordonis ankaux al la dua,
ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj,
dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.
20
Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. Cxar li
pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi,
kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.
21 Kaj la donaco pasis antaux li; sed li pasigis tiun nokton en
la tendaro.
22 Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj
siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la
vadejon de Jabok.
23 Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin
trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.
24 Kaj
Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la
matenrugxo.
25 Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la
artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum
li luktis kun tiu.
26 Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar
levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin,
antaux ol vi min benos.
27 Kaj tiu diris al li: Kia estas via
nomo? Kaj li respondis: Jakob.
28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu
de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun
homoj, kaj vi venkis.
29 Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian
nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li
benis lin tie.
30 Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel,
dirante: Cxar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia
animo savigxis.
31 La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis
Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.
32 Tial la Izraelidoj ne
mangxas gxis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko
de la femuro, cxar tiu tusxis la femuran artikon de Jakob cxe la
tendeno.
Cxapitro 33
1 Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun
li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de
Rahxel kaj de la du sklavinoj.
2 Kaj li starigis la sklavinojn
kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj
Rahxelon kun Jozef en la fino.
3 Kaj li mem pasis preter ilin,
kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian
fraton.
4 Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin,
kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.
5
Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn,
kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La
infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.
6 Tiam
alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde
klinigxis.
7 Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj
kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj
klinigxis.
8 Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun
mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia
sinjoro.
9 Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio
apartenas al vi, tio restu cxe vi.
10 Kaj Jakob diris: Ho ne! se
mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi
vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi
montrigxis favora al mi.
11 Prenu mian benon, kiu estas
alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion.
Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
12 Kaj Esav diris: Ni levigxu
kaj iru, kaj mi iros apud vi.
13 Sed Jakob diris al li: Mia
sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj
bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la
brutaro mortos.
14 Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi
kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi,
kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.
15 Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj
estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la
favoron de mia sinjoro.
16 Kaj en tiu tago Esav returne foriris
sian vojon al Seir.
17 Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis
al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko
ricevis la nomon Sukot.
18 Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de
Sxehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian
tendaron antaux la urbo.
19 Kaj la kampoparton, sur kiu li
starigis sian tendon, li acxetis el la manoj de la filoj de
Hxamor, la patro de Sxehxem, por cent kesitoj.
20 Kaj li
starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.
Cxapitro 34
1 Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por
vidi la filinojn de la lando.
2 Kaj vidis sxin Sxehxem, filo de
Hxamor la Hxivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj
kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon.
3 Kaj algluigxis
lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon
kaj parolis al la koro de la junulino.
4 Kaj Sxehxem diris al
sia patro Hxamor jene: Prenu por mi cxi tiun knabinon kiel
edzinon.
5 Jakob auxdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina;
sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob
silentis gxis ilia veno.
6 Kaj Hxamor, la patro de Sxehxem,
eliris al Jakob, por paroli kun li.
7 Sed la filoj de Jakob
venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj
forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte
kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.
8 Hxamor
ekparolis al ili, dirante: Sxehxem, mia filo, deziregas per sia
animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon.
9 Kaj
boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn
filinojn prenu al vi.
10 Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos
antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi.
11 Kaj Sxehxem diris al sxia patro kaj al sxiaj fratoj: Estu
favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos.
12 Postulu de
mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al
mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.
13 Kaj la filoj de
Jakob respondis al Sxehxem kaj al lia patro Hxamor ruze, kaj
parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina;
14
kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian
fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por
ni hontindajxo.
15 Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi
estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon.
16 Tiam
ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni,
kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo.
17 Sed se vi ne
konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj
foriros.
18 Ilia parolo placxis al Hxamor, kaj al Sxehxem, la
filo de Hxamor.
19 Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon,
cxar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej
honorata inter cxiuj domanoj de sia patro.
20 Kaj Hxamor kaj lia
filo Sxehxem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la
logxantoj de sia urbo, dirante:
21 Tiuj homoj estas pacaj kun ni;
tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando
estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel
edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili.
22 Sed nur en tia
okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se
ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas
cirkumciditaj.
23 Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj
brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton
kaj ili logxos kun ni.
24 Kaj obeis al Hxamor kaj al lia filo
Sxehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj
cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego
de lia urbo.
25 En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du
filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian
glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn
virseksulojn.
26 Kaj Hxamoron kaj lian filon Sxehxem ili
mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de Sxehxem kaj
eliris.
27 La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj
prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon.
28 Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn kaj cxion,
kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili
prenis.
29 Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj
iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en
la domoj.
30 Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis
min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la
Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam
ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos
ekstermita mi kaj mia domo.
31 Sed ili diris: Cxu estas
permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?
Cxapitro 35
1 Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie;
kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de
via frato Esav.
2 Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al
cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas
inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.
3 Kaj ni
levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio,
kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la
vojo, kiun mi iris.
4 Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn
diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en
iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis
apud Sxehxem.
5 Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la
urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn
de Jakob.
6 Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando
Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj,
kiuj estis kun li.
7 Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al
la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li
kuris de sia frato.
8 Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de
Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj
tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.
Auxskultu mian vocxon, edzinoj de Lemehx,
25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon,
kaj donis al li la nomon Set: Cxar Dio metis al mi alian semon
anstataux Habel, kiun mortigis Kain.
26 Kaj al Set ankoraux
naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni
komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.
Atentu mian parolon!
Cxar viron mi mortigis por vundo al mi
Kaj junulon por tubero al mi;
24 Se sepoble estos vengxite por Kain,
Por Lemehx estos sepdek-sepoble.
Malbenita estu Kanaan;
26 Kaj li diris:
Sklavo de sklavoj li estu cxe siaj fratoj.
Glorata estu la Eternulo, la Dio de Sxem;
28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn.
29 Kaj
la tuta vivo de Noa estis nauxcent kvindek jaroj, kaj li mortis.
Kaj Kanaan estu sklavo al ili;
27 Dio disvastigu Jafeton,
Kaj li logxu en la tendoj de Sxem,
Kaj Kanaan estu sklavo al ili.
Du popoloj estas en via ventro,
24 Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke
gxemeloj estas en sxia ventro.
25 Kaj la unua estis rugxa, li
estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon
Esav.
26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la
kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak
havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.
27 Kaj la
knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto,
kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.
28 Kaj
Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka
amis Jakobon.
29 Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de
la kampo kaj estis laca.
30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi
mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni
donis al li la nomon Edom.
31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi
hodiaux vian unuenaskitecon.
32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj
mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
33 Kaj Jakob
diris: Jxuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian
unuenaskitecon al Jakob.
34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj
kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj
foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.
Kaj du gentoj disapartigxos el via interno;
Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua,
Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
Vidu, la odoro de mia filo
30 Kaj kiam Isaak finis beni Jakobon kaj apenaux Jakob eliris de
antaux sia patro Isaak, lia frato Esav venis de sia cxasado.
31
Kaj ankaux li faris bongustan mangxajxon kaj alportis al sia
patro, kaj diris al sia patro: Levigxu, mia patro, kaj mangxu la
cxasajxon de via filo, por ke via animo min benu.
32 Kaj lia
patro Isaak diris al li: Kiu vi estas? Kaj li diris: Mi estas
via unuenaskita filo Esav.
33 Tiam Isaak ektremis per tre granda
tremo, kaj diris: Kiu do estas tiu, kiu cxasis cxasajxon kaj
alportis al mi, kaj mi mangxis de cxio, antaux ol vi venis, kaj
mi benis lin? kaj li restos ja benita!
34 Kiam Esav auxdis la
vortojn de sia patro, li ekkriis per tre granda kaj maldolcxa
krio, kaj diris al sia patro: Benu ankaux min, ho mia patro!
35
Kaj tiu diris: Via frato venis kun ruzo kaj prenis vian benon.
36 Kaj li diris: Gxuste do lia nomo estas Jakob, cxar li submetis
al mi la piedon jam du fojojn; mian unuenaskitecon li prenis, kaj
jen li nun prenis mian benon! Kaj li diris: Cxu vi ne rezervis
por mi benon?
37 Kaj Isaak respondis kaj diris al Esav: Jen mi
faris lin sinjoro super vi, kaj cxiujn liajn fratojn mi donis al
li kiel servantojn, kaj grenon kaj moston mi havigis al li; kion
do mi faros por vi, mia filo?
38 Kaj Esav diris al sia patro:
Cxu gxi estas la sola beno, kiun vi havas? benu ankaux min, ho
mia patro! Kaj Esav ekploris per lauxta vocxo.
39 Kaj lia patro
Isaak respondis kaj diris al li:
Estas kiel la odoro de kampo, kiun la Eternulo benis;
28 Dio donu al vi roson cxielan
Kaj grason de la tero
Kaj multe da greno kaj mosto.
29 Popoloj vin servu,
Kaj gentoj klinigxu antaux vi;
Estu sinjoro super viaj fratoj,
Kaj klinigxu antaux vi la filoj de via patrino;
Viaj malbenantoj estu malbenataj,
Kaj viaj benantoj estu benataj.
Jen la graso de la tero estu en via loko de logxado
41 Kaj Esav ekmalamis Jakobon pro la beno, per kiu benis lin lia
patro; kaj Esav diris en sia koro: Baldaux venos la tagoj de
funebro pro mia patro, tiam mi mortigos mian fraton Jakob.
42
Kaj oni raportis al Rebeka la vortojn de sxia pli maljuna filo
Esav; tiam sxi sendis kaj vokis sian pli junan filon Jakob, kaj
diris al li: Jen via frato Esav minacas mortigi vin;
43 tial nun,
mia filo, auxskultu mian vocxon; kaj levigxu, forkuru al mia
frato Laban en Hxaran;
44 kaj logxu cxe li kelkan tempon, gxis
kvietigxos la furiozo de via frato;
45 gxis la kolero de via
frato deturnigxos de vi, kaj li forgesos, kion vi faris al li.
Tiam mi sendos kaj prenos vin de tie. Kial mi perdu vin ambaux
en unu tago?
Kaj la cxiela roso de supre;
40 Kaj per via glavo vi vivos, kaj vian fraton vi servos;
Sed kiam vi kontrauxbatalos,
Vi dejxetos lian jugon de via kolo.