Cxapitro 1
1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva
al niaj patroj en la profetoj,
2 en tiuj lastaj tagoj parolis al
ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankaux Li
faris la mondagxojn,
3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj
plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto
de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis
dekstre de la Majesto en altajxoj;
4 farigxinte tiom pli granda
ol la angxeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.
5 Cxar
al kiu el la angxeloj Li iam diris:
Cxapitro 2
1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la auxditajxojn, por ke
ni de ili ne forflosu.
2 Cxar se la vorto parolata per angxeloj
montrigxis konstanta, kaj cxiu deklinigxo kaj malobeo ricevis
justan rekompencon,
3 kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian
gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas
konfirmita al ni de la auxdintoj;
4 dum Dio ankaux kunatestis per
signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de
la Sankta Spirito, laux Sia volo.
5 Cxar ne al angxeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni
paroladas.
6 Sed iu atestis ie, dirante:
Cxapitro 3
1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu
la Apostolon kaj Cxefpastron de nia konfeso, Jesuon,
2 kiu estis
fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.
3
Cxar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro
ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia
stariginto.
4 Cxar cxiu domo estas starigita de iu; sed la
stariginto de cxio estas Dio.
5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia
tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis
parolota;
6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni
estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero
firmaj gxis la fino.
7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito:
Cxapitro 4
1 Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian
ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin.
2 Cxar al ni
ankaux estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al
ili la auxdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido cxe la
auxdantoj.
3 Cxar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li
diris:
14 Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon,
Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.
15 Cxar ni
havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj
malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.
16
Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu
kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo.
Cxapitro 5
1 Cxar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas
difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj
donacojn kaj oferojn pro pekoj;
2 povante indulgi tiujn, kiuj
estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata
de malforteco;
3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel
ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
4 Kaj neniu alprenas al si
tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
5
Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro,
sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:
11 Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile
klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.
12 Cxar kvankam
vi jam devus esti instruitaj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu
al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio,
kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo.
13 Cxar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la
vorton de justeco; cxar li estas infaneto.
14 Sed solida
nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la
sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
Cxapitro 6
1 Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni
iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de
pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
2 de la dogmaro pri
baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna
jugxo.
3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos.
4 Cxar cxe tiuj,
kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj
farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
5 kaj gustumis la
bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
6 kaj
defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili
rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika
malhonoro.
7 Cxar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin
ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro
kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;
8 sed se
gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima
al malbeno; gxia fino estas en brulado.
9 Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj
aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
10 cxar
Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun
vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux
servante.
11 Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman
diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;
12 por ke
vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido
kaj pacienco heredas la promesojn.
13 Cxar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar
Li ne povis jxuri per iu pli granda),
14 dirante: Certe benante
Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.
15 Kaj tiel,
atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
16 Cxar homoj
jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas
fino de cxia disputado.
17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al
la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco,
intermetis jxuron,
18 por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj
ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj
rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,
19 kiun ni
havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan
internen de la kurteno;
20 kien eniris Jesuo, la antauxulo por
ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de
Melkicedek.
Cxapitro 7
1 Cxar tiu Melkicedek, regxo de Salem, pastro de Dio la Plejalta,
kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la regxoj,
kaj lin benis,
2 kaj al kiu ankaux Abraham donis dekonon el cxio
(unue laux interpreto regxo de justeco, kaj poste regxo de Salem,
tio estas regxo de paco;
3 senpatra, senpatrina, sengenealogia,
havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita
al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam.
4 Nun pripensu, kiel granda estis cxi tiu, al kiu la patriarko
Abraham donis dekonon el la akirajxoj.
5 Kaj efektive el la
filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon
imposti lauxlegxe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn,
kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;
6 sed tiu, kies
genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonajxon, kaj
benis tiun, kiu havis la promesojn.
7 Sed ekster cxia
kontrauxparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.
8 Kaj cxi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonajxojn, sed tie
unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas.
9 Kaj, por tiel diri,
per Abraham ankaux Levi, la ricevanto de dekonajxoj, donis
dekonajxon;
10 cxar li estis ankoraux en la lumboj de la patro,
kiam Melkicedek lin renkontis.
11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub
gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke
levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu
nomata laux la maniero de Aaron?
12 Cxar kiam la pastraro
sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo.
13 Cxar
tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu
neniu servis cxe la altaro.
14 Cxar evidente estas, ke nia
Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion
rilate pastrecon.
15 Kaj tio ecx pli evidenta estas, se laux
simileco de Melkicedek levigxas pastro alia,
16 kiu estas farita
ne laux la legxo de ordono karna, sed laux la potenco de vivo
nedetruebla;
17 cxar li havas la ateston:
26 Cxar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka,
senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la
cxielo;
27 li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj
cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro
la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam,
oferante sin mem.
28 Cxar la legxo starigas kiel cxefpastrojn
homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu
estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.
Cxapitro 8
1 Jen do la resumo rilate la diritajxojn: Ni havas tian
cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la
cxielo,
2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo,
kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.
3 Cxar cxiu cxefpastro
estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas
necese, ke ankaux cxi tiu havu ion por oferi.
4 Sed se li estus
sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas
oferantoj de donacoj laux la legxo;
5 kiuj servas al la ekzemplo
kaj ombro de cxielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte
la tabernaklon; cxar: Zorgu, Li diris, ke vi faru cxion laux la
modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
6 Sed nun li
ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo,
kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas
dekretita.
7 Cxar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam
ne estus sercxita loko por dua.
8 Cxar riprocxante ilin, Li
diris:
Cxapitro 9
1 Sed ecx la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj
sanktejon mondan.
2 Cxar tabernaklo estis pretigita: la unua, en
kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; gxi
estas nomata la Sanktejo;
3 kaj post la dua kurteno, la
tabernaklo nomata la Plejsanktejo,
4 havanta la oran incensilon,
kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis
vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron
kaj la tabeloj de la interligo,
5 kaj super tio kerubojn de gloro
superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale
paroli.
6 Kiam do cxi tio estis tiel arangxita, en la unuan
tabernaklon eniras cxiam la pastroj, farante la Diservojn;
7 sed
en la duan, unufoje en la jaro eniras la cxefpastro sola, ne sen
sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;
8
per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon
ankoraux ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraux
staras;
9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laux kio estas
oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laux la konscienco
perfektigi la adoranton,
10 nur altrudate (kun mangxajxoj kaj
trinkajxoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) gxis tempo
de reformo.
11 Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per
la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio
estas ne el cxi tiu kreo,
12 nek per la sango de kaproj kaj
bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la
sanktejon, atinginte eternan elacxeton.
13 Cxar se la sango de
kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, sxprucigite sur
malpurulojn, sanktigas gxis la purigado de la karno:
14 kiom pli
la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis
senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por
servi al la vivanta Dio?
15 Kaj pro tio li estas interulo de
nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto
de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj
ricevu la promeson de la eterna heredajxo.
16 Cxar kiam estas
testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
17
Cxar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam
efikas, dum vivas la testamentinto.
18 Tial ankaux la unua
testamento ne sen sango dedicxigxis.
19 Cxar Moseo, parolinte
cxiun ordonon laux la legxo al la tuta popolo, prenis la sangon
de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj
aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
20 dirante: Jen
estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
21 Plue
li aspergis per la sango la tabernaklon kaj cxiujn vazojn de la
Diservo.
22 Kaj laux la legxo, preskaux cxio purigxas per sango;
kaj sen sangoversxado ne farigxas absolvo.
23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la encxielaj aferoj estu
purigitaj per cxi tiuj, sed la encxielaj aferoj mem per pli bonaj
oferoj, ol cxi tiuj.
24 Cxar eniris Kristo ne en sanktejon
manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la cxielon mem, por
aperi antaux la vizagxo de Dio por ni;
25 nek estas necese, ke li
oferu sin ofte, kiel la cxefpastro eniras en la sanktejon jaron
post jaro, kun sango ne propra;
26 alie li devus ofte suferi de
post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la
mondagxoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.
27 Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio
jugxo;
28 tiel ankaux Kristo, oferite unufoje, por porti la
pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj,
kiuj lin atendas, por savo.
Cxapitro 10
1 Cxar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la
bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj,
kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien
venantajn.
2 Cxar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke
la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri
pekoj.
3 Sed en tiuj oferoj estas cxiujara rememorigo pri pekoj.
4 Cxar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus
pekojn.
5 Tial, venante en la mondon, li diris:
19 Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la
sango de Jesuo,
20 per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis
por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,
21 kaj havante
grandan pastron super la domo de Dio,
22 ni alproksimigxu kun
sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for
de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
23 ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la
promesinto estas fidela;
24 kaj ni pripensu unu la alian, por
instigi al amo kaj bonaj faroj;
25 ne forlasante nian kunvenadon,
kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des
pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.
26 Cxar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam
ne restas ofero pro pekoj,
27 sed ia timoplena atendo de jugxo,
kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn.
28 Tiu, kiu
malsxatis la legxon de Moseo, sen kompato mortas cxe du aux tri
atestantoj;
29 kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos
tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan
la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu
spitis la Spiriton de graco?
30 Cxar ni konas Tiun, kiu diris:
Cxe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux: La Eternulo jugxos
Sian popolon.
31 Terure estas fali en la manojn de la vivanta
Dio.
32 Sed memoru la antauxajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite,
elportis grandan konflikton de suferoj;
33 unuflanke, kiam vi
farigxis spektaklo per riprocxoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam
vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.
34 Cxar vi
kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj gxoje akceptis la
rabadon de via posedajxo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj
restantan posedajxon.
35 Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu
havas rekompencon grandan.
36 Cxar vi havas bezonon de pacienco,
por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.
Cxapitro 11
1 Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne
vidataj.
2 Cxar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
3
Per la fido ni komprenas, ke la mondagxoj estas kreitaj per vorto
de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el
aperantajxoj.
4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon
ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio
atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux
parolas.
5 Per la fido Hxanohx estis transportita, por ne vidi
morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar
antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al
Dio;
6 kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas,
ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li
farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas.
7
Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun
pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li
kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux
fido.
8 Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun
li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante,
kien li iras.
9 Per la fido li farigxis paslogxanto en la lando
de la promeso, kiel lando fremda, logxante en tendoj kun Isaak
kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
10 cxar li sercxis
la urbon havantan la fundamentojn, kies arhxitekturisto kaj
konstruanto estas Dio.
11 Per la fido ankaux Sara mem ricevis
kapablon gravedigxi, ecx post la ordinara agxo, cxar sxi kredis
la Promesinton fidela;
12 sekve ankaux el unu, kaj tiu kvazaux
malviva, levigxis tiel multaj, kiel la steloj de la cxielo
lauxnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro,
nekalkulebla.
13 Cxiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed
vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili
estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
14 Cxar tiuj, kiuj
parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.
15
Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili
havus ian okazon por reiri.
16 Sed nun pli bonan landon ili
celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti
nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.
17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu
akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
18 nome
tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron;
19
pensante, ke Dio povas relevi lin ecx el la mortintoj; el kie
ankaux li en similajxo lin retrovis.
20 Per la fido Isaak benis
Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
21 Per la fido Jakob,
mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur
la supro de sia bastono.
22 Per la fido Jozef, cxe la fino de
sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj
ordonis.
23 Per la fido Moseo, naskigxinte, estis kasxata tri
monatojn de la gepatroj, cxar ili vidis la infaneton belega, kaj
ne timis la dekreton de la regxo.
24 Per la fido Moseo,
plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
25
plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la
kelktempan gxuadon de peko,
26 taksante la riprocxon de Kristo
pligranda ricxeco ol la trezoroj Egiptaj, cxar li rigardis al la
estonta rekompenco.
27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne
timante la koleregon de la regxo; cxar li persistis, kiel vidante
Tiun, kiu ne estas videbla.
28 Per la fido li observis la Paskon
kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne
tusxu ilin.
29 Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux
sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
30 Per la fido
la muroj de Jerihxo falis, cxirkauxirite sep tagojn.
31 Per la
fido la malcxastistino Rahxab ne pereis kun la nekredantoj,
akceptinte la spionojn kun paco.
32 Kaj kion mi diru plu? cxar
mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Sximsxon
kaj Jiftahx kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
33 kiuj pere de
fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis
la busxojn de leonoj,
34 estingis la forton de fajro, forsavigxis
de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis
potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
35
Virinoj ricevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis
turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan
relevigxon;
36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj
ankaux de katenoj kaj malliberigxo;
37 ili estis sxtonmortigataj,
dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili
cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate,
dolorigate
38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en
dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.
39
Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis
la promeson,
40 cxar Dio antauxvidis por ni ion pli bonan, por ke
ili sen ni ne estu perfektigataj.
Cxapitro 12
1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj,
formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru
la kuradon antaux ni metitan,
2 direktante la rigardon al la
auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo
antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj
sidigxis dekstre de la trono de Dio.
3 Cxar pripensu tiun, kiu
suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne
lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.
4 Vi ankoraux ne
kontrauxstaris gxis sango, batalante kontraux peko;
5 kaj vi
forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj:
14 Sercxu pacon kun cxiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos
la Sinjoron;
15 rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon
de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin
gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;
16 por ke ne estu
iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis
sian unuenaskitecon.
17 Cxar vi scias, ke ecx kiam li poste
deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li
trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.
18 Cxar vi ne alvenis al monto tusxebla kaj brulanta per fajro,
kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
19 kaj sono de trumpeto
kaj vocxo de paroloj, kies auxdantoj petegis, ke plua vorto ne
estu parolata al ili,
20 cxar ili ne povis elporti la ordonon: Se
ecx bruto tusxos la monton, gxi estu sxtonmortigita;
21 kaj tiel
terura estis la aperajxo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas;
22 sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio,
la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,
23 al la
gxenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la cxielo
enskribitaj, kaj al Dio, la Jugxisto de cxiuj, kaj al la spiritoj
de justuloj perfektigitaj,
24 kaj al Jesuo, la interulo de nova
interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn
aferojn ol la sango de Habel.
25 Gardu vin, ke vi ne forrifuzu
la parolanton. Cxar se ne forsavigxis tiuj, kiuj forrifuzis la
admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la
parolanto el la cxielo,
26 kies vocxo tiam skuis la teron; sed
nun Li promesis, dirante: Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la
teron, sed ankaux la cxielon.
27 Kaj tiu diro: Ankoraux
unufoje--montras la translokigon de la skuitajxoj, kiel de
faritajxoj, por ke la neskueblaj restu.
28 Tial, ricevante
regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion
akcepteble kun respektego kaj pia timo;
29 cxar nia Dio estas
fajro konsumanta.
Cxapitro 13
1 La fratamo dauxradu.
2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar
per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante.
3 Memoru la
katenitojn, kvazaux vi ankaux estus katenitaj, kaj la
suferantojn, cxar vi ankaux estas en la korpo.
4 Estu honorata
la edzeco cxe cxiuj, kaj la lito estu senmakula; cxar
malcxastulojn kaj adultulojn Dio jugxos.
5 Estu via karaktero
sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem
diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
6 Tial ni
kuragxas diri:
18 Pregxu por ni; cxar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon,
dezirante en cxio honeste vivi.
19 Sed des pli urgxe mi petegas
vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan
pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la
eterna interligo,
21 perfektigu vin en cxia bona laboro, por
plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per
Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.
22 Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, cxar
mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
23 Sciu, ke estas
liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaux, mi
vin vidos.
24 Salutu cxiujn, kiuj vin regas, kaj cxiujn sanktulojn. Tiuj,
kiuj estas el Italujo, vin salutas.
25 Graco estu kun vi cxiuj. Amen.
Vi estas Mia Filo,
kaj denove:
Hodiaux Mi vin naskis?
Mi estos al li Patro,
6 Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon,
Li diras: Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio.
7 Kaj
pri la angxeloj Li diras:
Kaj li estos al Mi Filo?
Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,
8 sed pri la Filo:
Flamantan fajron Liaj servantoj;
Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne;
10 Kaj:
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
9 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn
kamaradojn.
En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron,
13 Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris:
Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.
11 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj cxiuj ili eluzigxos kiel vesto,
12 Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos.
Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finigxos.
Sidu dekstre de Mi,
14 Cxu ne estas ili cxiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por
servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?
Gxis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Cxar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed
nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin.
9 Sed la
malmulte sub la angxeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la
sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la
favoro de Dio li gustumu morton por cxiu.
10 Cxar konvenis al
Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta
multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de
ilia savo.
11 Cxar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas cxiuj
el unu; pro tiu kauxzo li ne hontas nomi ilin fratoj,
12 dirante:
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
7 Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj,
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;
8 Cxion Vi metis sub liajn piedojn.
Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj,
13 Kaj ankaux: Mi fidos Lin. Kaj ankaux: Jen mi kaj la infanoj,
kiujn Dio donis al mi.
14 Cxar do la infanoj partoprenas en
sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke
per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio
estas la diablo,
15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto
dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.
16 Cxar vere li
ektenas ne angxelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.
17
Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu
kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari
repacigon por la pekoj de la popolo.
18 Cxar per tio, ke li mem,
tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de
nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
13 sed konsilu unu la
alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu
obstinigita per la trompeco de peko;
14 cxar ni farigxis
partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos
firma gxis la fino;
15 dum estas dirite:
8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo,
Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
10 Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili cxiam estas kun koro malgxusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi jxuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
16 Cxar kiuj, auxskultinte, indignigis? cxu ne cxiuj elirintoj el
Egiptujo per Moseo?
17 Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek
jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la
dezerto?
18 Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian
ripozejon, krom al la neobeantoj?
19 Kaj ni vidas, ke ili pro
nekredemo ne povis enveni.
Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
Tial Mi jxuris en Mia kolero,
kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la
mondo.
4 Cxar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis
en la sepa tago de Sia tuta laboro;
5 kaj ankaux jene:
Ke ili ne venos en Mian ripozejon;
Ili ne venos en Mian ripozejon.
6 Cxar restas do por iuj veni en gxin, kaj tiuj, al kiuj la
evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,
7 denove
Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaux, post tiom da
tempo; kiel estas dirite:
Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,
8 Cxar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste
pri alia tago.
9 Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.
10 Cxar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de
siaj faroj, kiel Dio de Siaj.
11 Ni klopodu do veni en tiun
ripozejon, por ke neniu falu laux la sama ekzemplo de malobeo.
12 Cxar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol
cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj
spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj
celojn de la koro.
13 Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux
Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu,
al kiu nia afero rilatas.
Ne obstinigu vian koron.
Vi estas Mia Filo,
6 kiel ankaux aliloke Li diris:
Hodiaux Mi vin naskis;
Vi estas pastro por cxiam,
7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta
kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj
auxdite pro sia pia timo,
8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen
lernis obeon per tio, kion li suferis;
9 kaj perfektigite, li
farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;
10
nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.
Laux la maniero de Melkicedek.
Vi estas pastro por cxiam
18 Cxar okazas vere nuligado de antauxiranta ordono, pro gxia
malforteco kaj senutileco
19 (cxar la legxo nenion perfektigis);
kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni
alproksimigxas al Dio.
20 Kaj pro tio, ke ne mankas jxurado
21
(cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun
jxuro laux Tiu, kiu diris pri li:
Laux la maniero de Melkicedek.
La Eternulo jxuris, kaj ne pentos:
22 Jesuo farigxis garantiulo de des pli bona interligo.
23 Kaj
ili ja farigxis pastroj multenombraj, cxar pro morto estas
malpermesate al ili dauxri;
24 sed cxi tiu, pro sia eterna
dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla.
25 Tial ankaux li
povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li
al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.
Vi estas pastro por cxiam);
Jen venos la tempo, diras la Eternulo,
13 Dirante: Novan interligon--Li malnovigis la unuan. Kaj tio,
kio kadukigxas kaj malnovigxas estas proksima al malapero.
Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda
interligon novan:
9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj
En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin
el la lando Egipta,
Cxar ili ne restis en Mia interligo,
Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de
Izrael
Post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Miajn legxojn en ilian internon,
Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos,
Kaj Mi estos ilia Dio,
Kaj ili estos Mia popolo.
11 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon,
Kaj cxiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;
Cxar cxiuj Min konos,
De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj;
12 Cxar Mi pardonos iliajn kulpojn,
Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras,
8 Antauxe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj
pekoferojn Vi nek deziris nek sxatis (kiuj estas oferataj laux la
legxo),
9 tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon.
Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
10 Laux tiu
volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo
Kristo unufoje por cxiam.
11 Kaj cxiu pastro staradas cxiutage,
servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas
forpreni pekojn;
12 sed li, oferinte unu oferon por pekoj por
cxiam, sidigxis dekstre de Dio;
13 de nun atendante, gxis liaj
malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj.
14 Cxar per unu
ofero li perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn.
15 Kaj la
Sankta Spirito ankaux atestas al ni; cxar, dirinte:
Sed korpon Vi preparis por mi;
6 Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne sxatis.
7 Tiam mi diris: Jen mi venis
(En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi),
Por plenumi Vian volon, ho Dio!
Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo,
7 Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar
kia filo estas, kiun la patro ne punas?
8 Sed se vi estas sen
puno, en kiu cxiuj farigxas partoprenantoj, tiuokaze vi estas
bastardoj, kaj ne filoj.
9 Cetere ni havis patrojn de nia karno,
kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli
submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
10 Cxar ili ja
dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke
ni partoprenu en Lia sankteco.
11 Cxiu puno portempe sxajnas
esti ne gxoja, sed malgxoja; sed poste gxi donas la pacplenan
frukton de justeco al tiuj, kiuj per gxi estas ekzercitaj.
12
Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
13 kaj
faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas
lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.
Nek svenu, riprocxate de Li;
6 Cxar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas,
Kaj Li skurgxas cxiun filon, kiun Li akceptas.
La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;
7 Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio;
kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.
9 Ne forportigxu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; cxar estas
bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per mangxajxoj,
per kiuj ne profitis la okupigxantaj pri ili.
10 Ni havas
altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton
mangxi.
11 Cxar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la
sanktejon enportata de la cxefpastro pro peko, estas bruligataj
ekster la tendaro.
12 Tial Jesuo ankaux, por ke li sanktigu la
popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
13 Tial
ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon.
14
Cxar cxi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni
sercxas.
15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo,
tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
16
Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj
placxas al Dio.
17 Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu;
cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por
ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus
senprofita por vi.
Kion faros al mi homo?
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT