Cxapitro 1
1 En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam
mi estis inter la elpatrujigitoj cxe la rivero Kebar,
malfermigxis la cxielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio.
2 En la
kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la
elpatrujigo de la regxo Jehojahxin,
3 aperis la vorto de la
Eternulo al la pastro Jehxezkel, filo de Buzi, en la lando
Hxaldea, cxe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la
Eternulo.
4 Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo
kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis cxirkauxe de gxi,
kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo.
5 El
la mezo vidigxis bildo de kvar kreitajxoj, kaj ilia aspekto estis
kiel aspekto de homo.
6 Kaj cxiu havis kvar vizagxojn, kaj cxiu
el ili havis kvar flugilojn.
7 Iliaj piedoj estis piedoj rektaj,
kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj
brilis kiel hela pura kupro.
8 Kaj homaj manoj estis sub iliaj
flugiloj cxe iliaj kvar flankoj; cxiuj kvar havis siajn vizagxojn
kaj siajn flugilojn.
9 Iliaj flugiloj estis kuntusxigxantaj unu
kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed cxiu iradis laux
la direkto de sia vizagxo.
10 La aspekto de iliaj vizagxoj estis
kiel vizagxo homa, kaj kiel vizagxo leona sur la dekstra flanko
de cxiuj kvar, kiel vizagxo bova sur la maldekstra flanko de
cxiuj kvar, kaj kiel vizagxo agla cxe cxiuj kvar.
11 Iliaj
vizagxoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; cxe cxiu el ili du
flugiloj tusxis unu la alian kaj du kovris ilian korpon.
12 Cxiu
iradis laux la direkto de sia vizagxo; kien tiris ilin la
spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado.
13 La
aspekto de la kreitajxoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj
brulantaj karboj, kiel aspekto de torcxoj, irantaj inter tiuj
kreitajxoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis
fulmoj.
14 Kaj la kreitajxoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj.
15 Rigardante la kreitajxojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la
kreitajxoj trovigxis po unu rado cxe la kvar vizagxoj.
16 La
aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de
turkiso, cxiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj
prilaboriteco estis tiel, kvazaux unu rado trovigxus en la alia.
17 Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne
deturnadis sin dum la irado.
18 Iliaj radrondoj estis altaj kaj
teruraj; la radrondoj de cxiuj kvar estis plenaj de okuloj
cxirkauxe.
19 Kaj kiam la kreitajxoj iris, la radoj iradis apud
ili; kaj kiam la kreitajxoj levigxis de la tero, levigxadis
ankaux la radoj.
20 Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili
iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj levigxadis
kune kun ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.
21 Kiam tiuj iris, ili ankaux iradis; kiam tiuj staris, ili
ankaux staris; kiam tiuj levigxis de la tero, la radoj levigxadis
apud ili, cxar la spirito de la kreitajxoj estis en la radoj.
22
Super la kapoj de la kreitajxoj estis io simila al firmamento,
kvazaux terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre.
23
Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud
la alia; la korpon de cxiu el ili kovris du flugiloj.
24 Mi
auxdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda
akvo, kiel la vocxo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo
de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj mallevigxis.
25 Kiam
auxdigxis vocxo el super la firmamento, kiu estis super iliaj
kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn.
26 Supre de
la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta
kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la
trono estis kvazaux bildo de homo, sidanta sur gxi.
27 Kaj mi
vidis kvazaux helegan brilon, kvazaux fajron interne kaj
cxirkauxe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de
liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon
cxirkaux de li.
28 Kiel la aspekto de cxielarko, kiu montrigxas
en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la
brilo cxirkauxe. Tio estis la aspekto de la majesto de la
Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi jxetis min vizagxaltere, kaj mi
auxdis vocxon de parolanto.
Cxapitro 2
1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, starigxu sur viaj piedoj,
kaj Mi parolos al vi.
2 Kaj kiam Li parolis al mi, venis en min
spirito kaj starigis min sur miaj piedoj; kaj mi auxskultis Tiun,
kiu parolis al mi.
3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi
sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj
defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min gxis la nuna
tago.
4 La filoj havas malmolan vizagxon kaj obstinan koron; Mi
sendas vin al ili, por ke vi diru al ili: Tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo.
5 Cxu vi auxskultos, cxu ili ne auxskultos (cxar
ili estas domo malobeema), ili almenaux sciu, ke profeto estis
inter ili.
6 Kaj vi, ho filo de homo, ne timu ilin, kaj ne timu
iliajn parolojn; kvankam ili estas por vi dornoj kaj pikiloj kaj
vi logxas inter skorpioj, tamen ne timu iliajn vortojn, kaj ne
sentu teruron antaux ilia vizagxo, cxar ili estas domo malobeema.
7 Kaj diru al ili Miajn vortojn, cxu ili auxskultos aux cxu ili
ne auxskultos, cxar ili estas malobeemaj.
8 Kaj vi, ho filo de
homo, auxskultu tion, kion Mi diras al vi; ne estu malobeema,
kiel la malobeema domo; malfermu vian busxon, kaj mangxu tion,
kion Mi donos al vi.
9 Kaj mi ekvidis, jen mano estas etendita
al mi, kaj en gxi estas skribrulajxo.
10 Kaj Li disvolvis gxin
antaux mi, kaj gxi estis skribkovrita interne kaj ekstere, kaj
sur gxi estis skribitaj lamentoj, gxemoj, kaj veoj.
Cxapitro 3
1 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, mangxu tion, kion vi
trovas, mangxu cxi tiun skribrulajxon, kaj iru kaj parolu al la
domo de Izrael.
2 Kaj mi malfermis mian busxon, kaj Li mangxigis
al mi tiun skribrulajxon.
3 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo,
en vian ventron mangxu, kaj vian internajxon plenigu per cxi tiu
skribrulajxo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi mangxis, kaj en mia
busxo gxi estis dolcxa, kiel mielo.
4 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael,
kaj parolu al ili per Miaj vortoj.
5 Cxar ne al popolo kun
nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed
al la domo de Izrael;
6 ne al multaj popoloj kun nekomprenebla
lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas;
cetere, se ecx al ili Mi sendus vin, ecx ili auxskultus vin.
7
Sed la domo de Izrael ne volos auxskulti vin, cxar ili ne volas
auxskulti Min; cxar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton
kaj obstinan koron.
8 Jen Mi faris vian vizagxon forta kontraux
iliaj vizagxoj kaj vian frunton forta kontraux iliaj fruntoj.
9
Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu
ilin, kaj ne sentu teruron antaux ili, cxar ili estas domo
malobeema.
10 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, cxiujn Miajn
vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj
auxskultu per viaj oreloj.
11 Kaj iru al la elpelitoj, al la
filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo--tute egale, cxu ili auxskultos aux
ne auxskultos.
12 Kaj levis min la spirito, kaj mi ekauxdis malantaux mi grandan
bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!
13
Kaj auxdigxis bruo de la flugiloj de la kreitajxoj, kiuj
kunfrapigxadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili,
kaj bruo de granda tertremo.
14 Kaj la spirito levis min kaj
forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro;
kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
15 Kaj mi venis en
Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj logxis cxe la rivero Kebar; kaj
mi haltis tie, kie ili logxis, kaj mi restis tie inter ili sep
tagojn malgxoje.
16 Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo,
dirante:
17 Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston
super la domo de Izrael; kaj kiam vi auxdos vorton el Mia busxo,
tiam instruu ilin de Mi.
18 Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi
devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti
malpiulon kontraux lia malbona vojo, por konservi al li la
vivon--tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian
sangon Mi repostulos el via mano.
19 Sed se vi avertis
malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia
malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos
savinta vian animon.
20 Kaj se virtulo deturnos sin de sia
virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaux lin falpusxilon,
kaj li mortos; cxar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko,
kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian
sangon Mi repostulos el via mano.
21 Sed se vi avertos virtulon,
ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta
pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian
animon.
22 Kaj venis sur min la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi:
Levigxu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.
23 Kaj
mi levigxis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la
majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis cxe
la rivero Kebar. Kaj mi jxetis min vizagxaltere.
24 Kaj eniris
en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li
ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, ensxlosu vin en via domo.
25 Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin sxnurojn kaj
ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;
26 kaj vian
langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutigxos kaj ne estos
admonanto por ili; cxar ili estas domo malobeema.
27 Sed kiam Mi
ekparolos al vi, Mi malfermos vian busxon, kaj vi diros al ili:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas auxskulti, tiu
auxskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; cxar ili estas domo
malobeema.
Cxapitro 4
1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kusxigu gxin
antaux vi, kaj desegnu sur gxin urbon, nome Jerusalemon.
2 Kaj
faru cxirkaux gxi siegxon, arangxu kontraux gxi bastionon,
sursxutu kontraux gxi remparon, faru kontraux gxi tendaron, kaj
starigu cxirkaux gxi muregrompilojn.
3 Kaj prenu al vi feran
paton kaj starigu gxin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj
direktu vian vizagxon kontraux gxin; gxi estu sub siegxo, kaj vi
siegxu gxin. Tio estu signo por la domo de Izrael.
4 Kaj vi kusxigxu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur gxin
la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi
kusxos sur gxi, vi portos sur vi ilian malpiecon.
5 La jarojn de
ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent nauxdek
tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
6 Kiam
vi tion plenumos, tiam denove kusxigxu sur vian dekstran flankon,
kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek
tagoj; cxiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.
7 Kaj kontraux
la siegxatan Jerusalemon direktu vian vizagxon kaj vian etenditan
brakon, kaj profetu kontraux gxi.
8 Kaj jen Mi metos sur vin
sxnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian,
gxis vi finos la tagojn de via siegxado.
9 Kaj prenu al vi
tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj
sxutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laux la
nombro de la tagoj, dum kiuj vi kusxos sur via flanko: dum
tricent nauxdek tagoj mangxu gxin.
10 Kaj vian mangxajxon, kiun
vi mangxos, uzu lauxpeze, po dudek sikloj cxiutage; de tempo al
tempo mangxu gxin.
11 Kaj akvon trinku lauxmezure, po sesono de
hino trinku de tempo al tempo.
12 En formo de hordeaj platkukoj
mangxu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaux iliaj
okuloj.
13 Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj mangxados
sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.
14 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne
malpurigxis, kadavrajxon aux dissxiritajxon mi ne mangxis de mia
juneco gxis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian
busxon.
15 Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi
ekskrementojn de brutoj anstataux ekskrementoj de homoj, kaj sur
ili pretigu vian panon.
16 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo!
jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni mangxos panon
lauxpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos lauxmezure kaj kun
afliktoj;
17 cxar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro
rigardos unu la alian, kaj ili konsumigxos pro sia malpieco.
Cxapitro 5
1 Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi glavon akran, kiel razilo
de barbiroj, prenu gxin al vi, kaj pasigu gxin sur via kapo kaj
sur via barbo, kaj prenu al vi pesilon, kaj disdividu la harojn:
2 trionon forbruligu meze de la urbo, kiam finigxos la tagoj de
la siegxado; trionon prenu, kaj dishaku gxin per la glavo en la
cxirkauxajxo de la urbo; kaj trionon disblovu en la venton, kaj
Mi elingigos post ili la glavon.
3 Kaj prenu el tio malgrandan
kvanton, kaj ligu gxin en la randon de via vesto.
4 Kaj ankoraux
iom prenu el tio, kaj jxetu en fajron, kaj forbruligu ilin per
fajro; el tie eliros fajro sur la tutan domon de Izrael.
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas Jerusalem; Mi
starigis gxin meze de la nacioj, kaj cxirkaux gxi estas diversaj
landoj.
6 Sed gxi agis kontraux Miaj decidoj pli malpie, ol la
nacioj, kaj kontraux Miaj legxoj pli malbone, ol la landoj, kiuj
estas cxirkaux gxi; cxar ili malestimis Miajn decidojn, kaj Miajn
legxojn ili ne sekvis.
7 Tial tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Cxar via amaso estas pli malbona, ol la nacioj, kiuj
estas cxirkaux vi, cxar Miajn legxojn vi ne sekvis kaj Miajn
decidojn vi ne plenumis, kaj vi ne agis ecx laux la justeco de la
nacioj, kiuj estas cxirkaux vi,
8 tial tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Jen Mi ankaux iros kontraux vin, kaj Mi faros inter vi
jugxon antaux la okuloj de la nacioj.
9 Kaj Mi agos kun vi tiel,
kiel Mi neniam agis kaj kiel Mi neniam plu agos simile, pro cxiuj
viaj abomenindajxoj.
10 Tial gepatroj mangxos gefilojn inter vi,
kaj gefiloj mangxos siajn gepatrojn; kaj Mi faros kontraux vi
jugxon, kaj Mi disblovos vian tutan restajxon al cxiuj ventoj.
11 Tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, pro tio,
ke vi malpurigis Mian sanktejon per cxiuj viaj abomenindajxoj kaj
per cxiuj viaj fiajxoj, Mi vin malgrandigos, kaj Mia okulo ne
indulgos, kaj Mi ne kompatos.
12 Triono el vi mortos de pesto
kaj pereos de malsato meze de vi; triono falos de glavo en viaj
cxirkauxajxoj; kaj trionon Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi
elingigos post ili la glavon.
13 Mi plene agigos Mian koleron,
kaj Mi ripozigos Mian indignon sur ili, kaj Mi faros al Mi
kontentecon, por ke ili eksciu, ke Mi, la Eternulo, parolis en
Mia fervoro, kiam Mi konsumos Mian koleron sur ili.
14 Kaj Mi
vin dezertigos kaj hontigos inter la nacioj, kiuj estas cxirkaux
vi, antaux la okuloj de cxiu pasanto.
15 Kaj vi estos
hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj,
kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en
kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la
Eternulo, tion diris.
16 Kiam Mi jxetos sur ilin Miajn kruelajn
sagojn de malsato, kiuj estos pereigaj kaj kiujn Mi sendos por
ekstermado, tiam Mi faros cxe vi la malsaton cxiam pli granda,
kaj Mi rompos cxe vi la panan apogon.
17 Mi sendos sur vin
malsaton, kaj sovagxajn bestojn, kiuj faros vin seninfanaj; kaj
pesto kaj sangoversxado trairos vin, kaj glavon Mi venigos sur
vin. Mi, la Eternulo, tion diris.
Cxapitro 6
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, direktu vian vizagxon al la montoj de Izrael, kaj profetu
pri ili;
3 kaj diru: Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de
la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al
la montoj kaj al la montetoj, al la intermontoj kaj al la valoj:
Jen Mi venigos sur vin glavon, kaj Mi detruos viajn altajxojn.
4
Kaj dezertigitaj estos viaj altaroj, kaj rompitaj estos viaj
sunkolonoj; kaj Mi faligos viajn mortigitojn antaux viaj idoloj.
5 Kaj Mi faligos la kadavrojn de la Izraelidoj antaux iliaj
idoloj, kaj Mi disjxetos viajn ostojn cxirkaux viaj altaroj.
6
En cxiuj viaj logxlokoj la urboj estos ruinigitaj kaj la altajxoj
estos dezertigitaj, por ke estu ruinigitaj kaj dezertigitaj viaj
altaroj, por ke estu rompitaj kaj detruitaj viaj idoloj, viaj
sunkolonoj estu disbatitaj, kaj viaj faritajxoj estu ekstermitaj.
7 Kaj falos mortigitoj inter vi, kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas
la Eternulo.
8 Sed Mi restigos al vi kelkan kvanton, kiu
savigxos de la glavo inter la nacioj, kiam vi estos disjxetitaj
en la landojn.
9 Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la
nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian
malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj
malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj,
kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.
10 Kaj ili
ekscios, ke Mi, la Eternulo, ne vane diris, ke Mi faros al ili
tiun malbonon.
11 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Plauxdu per viaj manoj,
frapu per via piedo, kaj diru: Ve pro cxiuj malbonaj
abomenindajxoj de la domo de Izrael, pro kiuj ili falos de glavo,
de malsato, kaj de pesto.
12 Kiu estas malproksime, tiu mortos
de pesto; kiu estas proksime, tiu falos de glavo; kiu restis kaj
konservigxis, tiu mortos de malsato. Tiel Mi konsumos Mian
koleron sur ili.
13 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo,
kiam iliaj mortigitoj kusxos inter siaj idoloj cxirkaux iliaj
altaroj sur cxiu alta monteto, sur cxiuj suproj de la montoj, sub
cxiu verda arbo, kaj sub cxiu densfolia kverko, tie, kie ili
faradis bonodorajn incensojn al cxiuj siaj idoloj.
14 Kaj Mi
etendos Mian manon sur ilin, kaj en cxiuj iliaj logxlokoj Mi
dezertigos la teron pli ol en la dezerto Dibla; kaj ili ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 7
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael:
Fino venis, la fino por cxiuj kvar randoj de la lando.
3 Nun
venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi
jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn
abomenindajxojn.
4 Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne
kompatos; cxar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj
abomenindajxoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.
5 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun
venas;
6 fino venas, venas la fino, gxi vekigxas kontraux vin,
jen gxi venas.
7 Venas matenrugxo kontraux vi, ho logxanto de la
lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam
oni ne plu kantos sur la montoj.
8 Nun Mi baldaux elversxos Mian
indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi
jugxos vin laux via konduto, kaj Mi metos sur vin cxiujn viajn
abomenindajxojn.
9 Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos;
laux via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindajxoj estos
meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
10 Jen estas la tago, jen gxi venas, levigxis la matenrugxo, la
vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
11 La perforteco levigxis
kiel vergo kontraux la malpiecon; nenion restos de ili, nek de
ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu gxemos cxe ili.
12
Venas la tempo, alproksimigxas la tago; la acxetanto ne gxoju,
kaj la vendanto ne malgxoju; cxar la kolero trafis ilian tutan
amason.
13 Cxar la vendanto ne plu revenos al la venditajxo, ecx
se ili ankoraux estus vivantaj; cxar la vizio pri ilia tuta amaso
ne retirigxos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
14 Eksonigu la trumpeton, kaj cxiu armigxu; neniu tamen iros en
la militon, cxar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.
15 La
glavo estas ekstere, la pesto kaj la malsato interne; kiu estas
sur la kampo, tiu mortos de la glavo, kaj kiu estas en la urbo,
tiun ekstermos malsato kaj pesto.
16 Kaj tiuj el ili, kiuj
forsavigxos, estos sur la montoj, kiel kolomboj el la valoj,
cxiuj ili gxemos, cxiu pro siaj malbonagoj.
17 Cxiuj manoj
mallevigxos senforte, kaj cxiuj genuoj movigxos kiel akvo.
18
Ili zonos sin per sakajxo; teruro ilin kovros; sur cxiu vizagxo
estos honto, kaj cxiuj kapoj estos senharaj.
19 Sian argxenton
ili jxetos sur la stratojn, kaj ilia oro farigxos malpurajxo;
ilia argxento kaj ilia oro ne povos savi ilin en la tago de la
kolero de la Eternulo, ne satigos ilian animon, kaj ne plenigos
ilian internajxon; cxar tio estis instigilo por iliaj malbonagoj.
20 Sian plej belan ornamon ili faris objekto de fiereco, siajn
abomenindajn statuojn kaj idolojn ili starigis en gxi; tial Mi
faros gxin malpurajxo por ili.
21 Kaj Mi transdonos gxin en la
manojn de fremduloj por disrabi, kaj al la malpiuloj de la tero
kiel militakiron, kaj ili malsanktigos gxin.
22 Mi deturnos Mian
vizagxon de ili, por ke ili malsanktigu Mian misterejon; kaj
rabistoj tien venos kaj malsanktigos gxin.
23 Faru cxenon; cxar
la lando estas plena de sangaj krimoj kaj la urbo estas plena de
perforteco.
24 Mi venigos la plej malbonajn el la nacioj, kaj
ili ekposedos iliajn domojn; Mi neniigos la fierecon de la
fortuloj, kaj iliaj sanktajxoj estos malsanktigitaj.
25 Pereo
venas; oni sercxos pacon, sed ne trovos gxin.
26 Malfelicxo post
malfelicxo venos, sciigo post sciigo; oni sercxos vizion cxe
profeto; malaperos la instruo cxe la pastro, kaj konsilo cxe la
maljunuloj.
27 La regxo malgxojos, la princo estos kovrita de
teruro, kaj la manoj de la simpla popolo malkuragxigxos. Laux
ilia konduto Mi agos kun ili, laux iliaj meritoj Mi jugxos ilin;
kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 8
1 En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis
en mia domo, kaj la plejagxuloj de Jehuda sidis antaux mi; kaj
falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.
2 Kaj mi
vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de
liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis
hela brilo, tre hela lumo.
3 Kaj li etendis la bildon de mano,
kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis
min inter la tero kaj la cxielo, kaj venigis min en Dia vizio en
Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al
nordo, kie staris statuo de koleriga jxaluzo.
4 Kaj jen tie
estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi
vidis en la valo.
5 Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu
viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn
en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro,
cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.
6 Kaj Li diris al
mi: Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion ili faras? la grandajn
abomenindajxojn, kiujn la domo de Izrael faras cxi tie, por
malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraux denove vidos
grandajn abomenindajxojn.
7 Kaj Li venigis min al la enirejo de
la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.
8
Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi
trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.
9 Kaj li diris al mi:
Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras
cxi tie.
10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj
bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de
la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur
cxiuj flankoj.
11 Kaj antaux ili staras sepdek viroj el la
plejagxuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Sxafan,
staras meze de ili; kaj cxiu havas en la mano sian incensilon,
kaj de la incensoj levigxas densa nubo.
12 Kaj Li diris al mi:
Ho filo de homo, cxu vi vidas, kion la plejagxuloj de la domo de
Izrael faras en mallumo, cxiu en sia cxambro de pentrajxoj? Cxar
ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la
landon.
13 Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraux vidos grandajn
abomenindajxojn, kiujn ili faras.
14 Kaj Li venigis min al la
enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen
tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.
15 Kaj Li diris al mi:
Cxu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraux pli grandajn
abomenindajxojn ol tiuj.
16 Kaj Li venigis min en la internan
korton de la domo de la Eternulo, kaj jen cxe la enirejo de la
templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras
cxirkaux dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la
Eternulo kaj kun la vizagxo al la oriento, kaj adorklinigxas
orienten, al la suno.
17 Kaj Li diris al mi: Cxu vi vidas, ho
filo de homo? cxu ne suficxas al la domo de Jehuda, ke ili faras
la abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie? ili ankoraux
plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj
jen ili direktas la vergon al sia vizagxo.
18 Tial Mi ankaux
agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ecx se
ili krios al Miaj oreloj per lauxta vocxo, Mi ne auxskultos ilin.
Cxapitro 9
1 Kaj Li vokis al miaj oreloj per lauxta vocxo, dirante:
Alproksimigxu la punantoj de la urbo, kaj cxiu havu en sia mano
sian pereigilon.
2 Kaj jen ses homoj venis per la vojo de la
supra pordego, kiu estas turnita norden, kaj cxiu havis en la
mano sian detruilon, kaj inter ili estis unu vestita per tolo,
kaj li havis skribilon cxe siaj lumboj. Ili venis, kaj starigxis
apud la kupra altaro.
3 Kaj la majesto de Dio de Izrael levigxis
de la kerubo, sur kiu gxi estis, al la sojlo de la domo. Kaj Li
alvokis la homon, kiu estis vestita per tolo kaj havis skribilon
cxe siaj lumboj.
4 Kaj la Eternulo diris al li: Trairu la urbon
Jerusalem, kaj marku per litero Tav la fruntojn de tiuj homoj,
kiuj gxemas kaj malgxojas pri cxiuj abomenindajxoj, kiuj estas
farataj en la urbo.
5 Kaj al la aliaj Li diris tiel, ke mi povis
auxdi: Iru tra la urbo post li, kaj frapu; via okulo ne indulgu,
kaj vi ne kompatu.
6 Maljunulon, junulon, junulinon, infanojn,
kaj virinojn eksterme mortigu; sed cxiun homon, sur kiu estas la
litero Tav, ne tusxu; kaj komencu de Mia sanktejo. Kaj ili
komencis de la maljunaj homoj, kiuj estis antaux la domo.
7 Kaj
Li diris al ili: Malpurigu la domon, kaj plenigu la kortojn per
mortigitoj; eliru! Kaj ili eliris, kaj komencis frapadi en la
urbo.
8 Kiam ili finis la mortigadon kaj mi restis, tiam mi
jxetis min vizagxaltere, ekkriis, kaj diris: Ho Sinjoro, ho
Eternulo! cxu Vi ekstermos la tutan restajxon de Izrael,
elversxante Vian koleron sur Jerusalemon?
9 Kaj Li diris al mi:
La malpieco de la domo de Izrael kaj de Jehuda estas tre, tre
granda, kaj la lando estas plena de sango, kaj la urbo estas
plena de maljusteco; cxar ili diras: La Eternulo forlasis la
landon, kaj la Eternulo ne vidas.
10 Tial ankaux Miaflanke Mia
okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur
ilian kapon.
11 Kaj jen la viro, kiu estis vestita per tolo kaj
havis skribilon cxe siaj lumboj, alportis respondon, dirante: Mi
faris tion, kion Vi ordonis al mi.
Cxapitro 10
1 Kaj mi vidis: jen sur la firmamento, kiu estis super la kapoj
de la keruboj, io simila al safiro, aspektanta kiel bildo de
trono, aperis super ili.
2 Kaj Li diris al la viro, vestita per
tolo, jene: Eniru inter la radojn sub la kerubon, kaj prenu
plenmanojn da ardantaj karboj el inter la keruboj, kaj jxetu ilin
sur la urbon. Kaj li eniris antaux miaj okuloj.
3 La keruboj
staris dekstre de la domo, kiam la viro eniris, kaj nubo plenigis
la internan korton.
4 Kaj levigxis la majesto de la Eternulo de
la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo plenigxis de la
nubo, kaj la korto plenigxis de brilo de la majesto de la
Eternulo.
5 Kaj bruo de la flugiloj de la keruboj estis auxdata
gxis la ekstera korto, kiel bruo de Dio, la Plejpotenculo, kiam
Li parolas.
6 Kaj kiam Li ordonis al la viro, vestita per tolo,
dirante: Prenu fajron el inter la radoj, el inter la keruboj, kaj
cxi tiu eniris kaj starigxis apud la rado,
7 tiam unu el la
keruboj etendis sian manon el inter la keruboj al la fajro, kiu
estis inter la keruboj, kaj prenis kaj metis sur la manplatojn de
la tolvestito; kaj cxi tiu prenis kaj eliris.
8 Kaj cxe la
keruboj montrigxis similajxo de homa mano sub iliaj flugiloj.
9
Kaj mi vidis, jen estas kvar radoj apud la keruboj, po unu rado
apud cxiu kerubo, kaj la aspekto de la radoj estis kiel turkiso.
10 Kaj laux aspekto la kvar radoj havis unu formon, kvazaux unu
rado estus en la alia.
11 Irante, ili movigxadis sur cxiujn kvar
flankojn, ili ne deturnigxadis dum la irado; al la loko, al kiu
estis direktita la kapo, ili sekvadis gxin, ili ne deturnigxadis
dum la irado.
12 Kaj ilia tuta korpo, ilia dorso, iliaj manoj,
iliaj flugiloj, kiel ankaux la radoj, estis cxirkauxe plenaj de
okuloj; cxiuj kvar havis siajn radojn.
13 La radoj estis nomataj
turnovento, kiel mi povis tion auxdi.
14 Cxiu havis kvar
vizagxojn: unu vizagxo estis vizagxo de kerubo, la dua vizagxo
estis vizagxo de homo, la tria estis vizagxo de leono, kaj la
kvara estis vizagxo de aglo.
15 Kaj levigxis la keruboj. Tio
estis tiu kreitajxo, kiun mi vidis cxe la rivero Kebar.
16 Kaj
kiam la keruboj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la
keruboj levis siajn flugilojn, por levigxi de la tero, tiam
ankaux la radoj ne deturnigxadis de ili.
17 Kiam tiuj staris,
ili ankaux staris, kaj kiam tiuj levigxis, ili ankaux levigxadis;
cxar la spirito de la kreitajxoj estis en ili.
18 Kaj la majesto
de la Eternulo forigxis de la sojlo de la domo kaj starigxis
super la keruboj.
19 Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj
suprenflugis de la tero antaux miaj okuloj, kaj la radoj kune kun
ili; kaj ili starigxis cxe la enirejo de la orienta pordego de la
domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre
super ili.
20 Tio estis la kreitajxo, kiun mi vidis sub Dio de
Izrael cxe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj.
21 Cxiu el ili havis kvar vizagxojn, kaj cxiu havis kvar
flugilojn, kaj similajxo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj.
22 Kaj la aspekto de iliaj vizagxoj estis kiel tiuj vizagxoj,
kiujn mi vidis cxe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem.
Cxiu movigxis laux la direkto de sia vizagxo.
Cxapitro 11
1 Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego
de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj
jen cxe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj
inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon
de Benaja, estrojn de la popolo.
2 Kaj Li diris al mi: Ho filo
de homo, cxi tiuj homoj havas malpiajn intencojn kaj donas
malbonajn konsilojn en cxi tiu urbo.
3 Ili diras: Ankoraux ne
baldaux; ni konstruu domojn; gxi estas la kaldrono, kaj ni estas
la viando.
4 Tial profetu pri ili, profetu, ho filo de homo.
5
Kaj mallevigxis sur min la spirito de la Eternulo, kaj diris al
mi: Diru: Tiele diras la Eternulo: Tiel vi parolis, ho domo de
Izrael, kaj la pensojn de via koro Mi scias.
6 Multajn vi
mortigis en cxi tiu urbo, kaj gxiajn stratojn vi plenigis per
mortigitoj.
7 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Viaj
mortigitoj, kiujn vi faligis en gxi, estas la viando, kaj gxi mem
estas la kaldrono; sed vi estos elkondukitaj el gxi.
8 Glavon vi
timas, kaj glavon Mi venigos sur vin, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
9 Mi elkondukos vin el gxi kaj transdonos vin en la
manojn de fremduloj, kaj Mi faros super vi jugxon.
10 De glavo
vi falos; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos vin; kaj vi ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.
11 La urbo ne estos por vi kaldrono,
nek vi estos en gxi kiel viando; cxe la limoj de Izrael Mi jugxos
vin.
12 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kies legxojn vi
ne sekvis kaj kies decidojn vi ne plenumis, sed vi agis laux la
maniero de la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi.
13 Kiam mi eldiris
mian profetajxon, Pelatja, filo de Benaja, mortis; kaj mi jxetis
min vizagxaltere, kaj ekkriis per lauxta vocxo, kaj diris: Ho
Sinjoro, ho Eternulo! Vi faras finon al la restajxo de Izrael!
14 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
15 Ho filo de
homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj
al la tuta domo de Izrael parolas la logxantoj de Jerusalem:
Forigxu de la Eternulo, al ni estas donita cxi tiu lando kiel
hereda posedajxo.
16 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disjxetis ilin
en diversajn landojn, Mi tamen baldaux estos ilia sanktejo en la
landoj, kien ili venis.
17 Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el
la landoj, kien vi estas disjxetitaj, kaj Mi donos al vi la
landon de Izrael.
18 Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el gxi
cxiujn gxiajn fiajxojn kaj cxiujn gxiajn abomenindajxojn.
19 Kaj
Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin,
kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron sxtonan kaj donos al ili
koron karnan,
20 por ke ili sekvu Miajn legxojn kaj observu Miajn
decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos
ilia Dio.
21 Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiajxoj kaj
abomenindajxoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraux
ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
22 Tiam la keruboj
levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la
majesto de Dio de Izrael estis supre super ili.
23 Kaj la
majesto de la Eternulo levigxis el meze de la urbo, kaj haltis
sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.
24 Kaj la spirito
min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio
en Hxaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la
vizio, kiun mi vidis.
25 Kaj mi rakontis al la forkondukitoj
cxiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.
Cxapitro 12
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por
vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne
auxdas; cxar ili estas domo malobeema.
3 Tial, ho filo de homo,
faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaux iliaj
okuloj, formigru antaux iliaj okuloj el via loko en alian lokon;
eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema.
4 Kaj elportu viajn
necesajxojn, kaj necesajxojn de migranto, tage antaux iliaj
okuloj; kaj vi mem eliru antaux iliaj okuloj vespere, kiel eliras
migrantoj.
5 Antaux iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la
muro kaj eliru tra gxi.
6 Antaux iliaj okuloj metu la
necesajxojn sur la sxultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian
vizagxon, por ke vi ne vidu la teron; cxar Mi faris vin
antauxsigno por la domo de Izrael.
7 Kaj mi agis tiel, kiel
estis ordonite al mi: miajn necesajxojn mi elportis, kiel
necesajxojn de migranto, cxe la taglumo; kaj vespere mi trabatis
al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis,
kaj levis sur mian sxultron antaux iliaj okuloj.
8 Kaj matene
aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9 Ho filo de homo!
cxu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion
vi faras?
10 Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Cxi tiu portajxo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan
domon de Izrael, kiu estas en gxi.
11 Diru: Mi estas via
antauxsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmigxon,
en kaptitecon ili iros.
12 Kaj la princo, kiu estas inter ili,
en mallumo prenos siajn ajxojn sur la sxultron kaj eliros; oni
trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian
vizagxon, por ke li ne vidu per la okulo la teron.
13 Kaj Mi
sternos Mian reton kontraux li, kaj li estos kaptita en Mian
kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la
Hxaldeoj; sed li gxin ne vidos, kvankam tie li mortos.
14 Kaj
cxiujn liajn cxirkauxantojn, liajn helpantojn, kaj cxiujn liajn
tacxmentojn Mi dispelos al cxiuj ventoj, kaj Mi elingigos post
ili glavon.
15 Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi
dispelos ilin inter la naciojn kaj disjxetos ilin en la landojn.
16 Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo,
malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri cxiuj siaj
abomenindajxoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo de
homo! mangxu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun
cxagreno kaj zorgoj.
19 Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la logxantoj de Jerusalem, pri
la lando de Izrael: Sian panon ili mangxos en zorgoj, kaj sian
akvon ili trinkos en teruro; cxar la lando dezertigxos de sia
abundo pro la maljustajxoj de cxiuj siaj logxantoj.
20 Kaj la
logxataj urboj estos ruinigitaj, kaj la lando estos dezertigita;
kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
21 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
22 Ho filo de
homo! kian proverbon vi havas en la lando de Izrael, dirantan:
Pasos multe da tempo, kaj cxiu antauxdiro malaperos?
23 Tial
diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos cxi
tiun proverbon, kaj oni ne plu uzos tian proverbon en Izrael; sed
diru al ili: Proksima jam estas la tempo kaj la plenumigxo de
cxiu antauxdiro.
24 Cxar neniu profetajxo estos plu vana, kaj
neniu antauxdiro estos dusenca en la domo de Izrael.
25 Cxar Mi,
la Eternulo, parolas; kaj vorto, kiun Mi parolas, plenumigxos, ne
plu estos prokrastata; en via tempo, ho domo malobeema, Mi
parolas vorton, kaj Mi gxin plenumos, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
26 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
27 Ho filo de
homo! jen la domo de Izrael diras: La profetajxo, kiun li
profetas, venos ankoraux post longa tempo; pri tempoj
malproksimaj li profetas.
28 Tial diru al ili: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Neniu el Miaj vortoj plu prokrastigxos;
vorto, kiun Mi diros, plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 13
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo! profetu pri la profetoj de Izrael, kiuj profetas, kaj diru
al tiuj, kiuj profetas laux sia propra bontrovo: Auxskultu la
vorton de la Eternulo!
3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve
al la senprudentaj profetoj, kiuj gvidas sin per sia propra
spirito kaj nenion vidis!
4 Kiel vulpoj kaj ruinoj estas viaj
profetoj, ho Izrael.
5 Vi ne eliras al la brecxoj, nek baras
baron cxirkaux la domo de Izrael, por stari en la batalo en la
tago de la Eternulo.
6 Ilia vizio estas senenhava, ilia
antauxdiro estas mensogo. Ili diras: La Eternulo diris--sed la
Eternulo ilin ne sendis; kaj ili asertas, ke ilia vorto
plenumigxos.
7 Vi vidis ja vizion senenhavan, kaj vi eldiras
antauxdiron mensogan; vi diras: Tiel parolas la Eternulo--kvankam
Mi ne parolis.
8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
predikas senbaze kaj antauxdiras malverajxon, jen Mi iras
kontraux vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Kaj Mia mano
estos kontraux la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antauxdiras
malverajxon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la
registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la
landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Sinjoro, la Eternulo.
10 Pro tio, gxuste pro tio, ke ili
erarigas Mian popolon, antauxdirante pacon, kvankam paco ne
estos, kaj kiam la popolo konstruas barilon, ili sxmiras gxin per
maltauxga mortero--
11 diru al tiuj, kiuj sxmiras per maltauxga
mortero, ke gxi defalos; estos pluvego, kaj vi, sxtonoj de
grandega hajlo, falos sur gxin, kaj forta vento gxin krevigos.
12 Kaj jen la muro falis; cxu oni ne diros al vi: Kie estas la
mortero, per kiu vi sxmiris?
13 Tial tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Mi elpusxos fortan venton en Mia indigno kaj pluvegon
en Mia kolero kaj sxtonojn de hajlo en Mia furiozo, por cxion
ekstermi.
14 Mi detruos la muron, kiun vi sxmiris per maltauxga
mortero, Mi dissxutos gxin sur la teron tiel, ke nudigxos gxia
fundamento; kaj gxi disfalos, kaj vi pereos meze de gxi; kaj vi
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
15 Kaj Mi plene kontentigos
Mian koleron sur la muro, kaj sur tiuj, kiuj sxmiris gxin per
maltauxga mortero, kaj Mi diros al vi: Jam ne ekzistas la muro,
kaj jam ne ekzistas tiuj, kiuj sxmiris gxin.
16 Tiaj estas la
profetoj de Izrael, kiuj profetas pri Jerusalem, kaj predikas al
gxi vizion pri paco, kvankam paco ne estos, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
17 Kaj vi, ho filo de homo, direktu vian vizagxon al la filinoj
de via popolo, kiuj profetas laux elpenso de sia koro; kaj
profetu pri ili,
18 kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub cxiujn kubutojn
kaj faras kaptukojn por kapoj de cxia alteco, por kapti animojn!
kaptante la animojn de Mia popolo, vi volas konservi viajn
animojn.
29 Kaj vi malsanktigas Min antaux Mia popolo pro
plenmano da hordeo kaj pro peco da pano, mortigante animojn, kiuj
ne devas morti, kaj konservante la vivon al tiaj animoj, kiuj ne
devas vivi, mensogante al Mia popolo, kiu volonte auxskultas
mensogon.
20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
iros kontraux viajn kusenojn, per kiuj vi kaptas tie la animojn
flugemajn, Mi elsxiros ilin el viaj brakoj, kaj forliberigos la
animojn, kiujn vi allogas, ke ili flugu.
21 Kaj Mi dissxiros
viajn kaptukojn, kaj savos Mian popolon el viaj manoj, kaj ili ne
plu estos kaptotajxo por viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas
la Eternulo.
22 Cxar vi mensoge afliktas la koron de virtulo,
kiun Mi ne afliktis, kaj vi fortigas la manojn de malvirtulo, por
ke li ne returnu sin de sia malbona vojo, per kio li konservus
sian vivon--
23 tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne
faros antauxdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj
vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 14
1 Venis al mi kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, kaj sidigxis
antaux mi.
2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
3
Ho filo de homo! cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian
koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaux sia
vizagxo; cxu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
4
Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian
koron kaj starigis antaux si la allogilon de sia malpieco, kaj
poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li
tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
5 por ke la domo
de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis
de Mi per cxiuj siaj idoloj.
6 Tial diru al la domo de Izrael:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de
viaj idoloj, kaj de cxiuj viaj abomenindajxoj deturnu vian
vizagxon.
7 Cxar se iu el la domo de Izrael, aux el la
fremduloj, kiu logxas en Izrael, defalas de Mi, levas siajn
idolojn en sian koron, starigas antaux sia vizagxo la allogilon
de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li
demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi
mem;
8 Mi direktos Mian vizagxon kontraux tiun homon kaj faros
lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia
popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
9 Kaj se la
profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo,
malsagxigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj
ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.
10 Tiamaniere ili
estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la
puno de la profeto estos egalaj;
11 por ke ili ne plu forerarigu
de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per cxiuj
siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras
la Sinjoro, la Eternulo.
12 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
13 Ho filo de
homo! se lando pekos kontraux Mi, forte kulpigxante antaux Mi,
tiam Mi etendos Mian manon sur gxin, kaj rompos al gxi la panan
apogon, venigos sur gxin malsaton, kaj ekstermos en gxi la homojn
kaj brutojn.
14 Kaj se meze de gxi trovigxus tiaj tri homoj,
kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon,
diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Se Mi venigus en la landon
sovagxajn bestojn, por gxin senhomigi, por ke gxi farigxu dezerta
kaj neniu povu iri tra gxi pro la bestoj--
16 kiel Mi vivas,
diras la Sinjoro, la Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus
la filojn nek filinojn; nur ili mem savigxus, sed la lando
farigxus dezerta.
17 Aux se Mi venigus glavon sur tiun landon,
kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en gxi
homojn kaj brutojn--
18 kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la
Eternulo, ecx tiuj tri homoj en gxi ne savus la filojn nek
filinojn; nur ili mem savigxus.
19 Aux se Mi venigus peston sur
tiun landon, kaj Mi elversxus sur gxin Mian koleron en sango, por
ekstermi en gxi homojn kaj brutojn,
20 kaj Noa, Daniel, kaj Ijob
estus en gxi--kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili
ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian
animon.
21 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ecx se Mi
venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon,
malsaton, sovagxajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en gxi
homojn kaj brutojn--
22 tamen restos en gxi restajxo da
mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi
vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoligxos pri la
malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri cxio, kion Mi
venigis sur gxin.
23 Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian
konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris
cxion, kion Mi faris kontraux gxi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 15
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo! por kio tauxgas la ligno de vinberbrancxo inter cxiuj
brancxoricxaj arboj, kiuj estas inter la arboj de arbaro?
3 Cxu
oni prenas de gxi pecon, por ion fari el gxi? cxu oni faras el
gxi almenaux hokon, por pendigi sur gxi ian objekton?
4 Jen gxi
estas transdonata al la fajro por forbruligo; ambaux finojn
formangxas la fajro, forbrulas ankaux la mezo; cxu gxi tauxgas
por laboro?
5 Jen, kiam gxi estis ankoraux nedifektita, oni ne
povis ion fari el gxi; des pli kiam la fajro gxin difektis kaj
bruligis, cxu oni povas ion fari el gxi?
6 Tial tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Kiel la vinberarbon inter la arboj de la
arbaro Mi transdonis al la fajro, ke gxi gxin forbruligu, tiel Mi
agos kun la logxantoj de Jerusalem.
7 Mi direktos Mian vizagxon
kontraux ilin; el fajro ili eliris, kaj fajro ilin ekstermos; kaj
vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi direktos Mian
vizagxon kontraux ilin.
8 Kaj Mi faros la landon dezerto pro
tio, ke ili forte kulpigxis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 16
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, montru al Jerusalem gxiajn abomenindajxojn;
3 kaj diru:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj
via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas
Amorido, kaj via patrino estas Hxetidino.
4 Cxe via naskigxo,
kiam vi estis naskita, oni ne detrancxis vian umbilikon, oni
ankaux ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj
ne vindis per vindajxoj.
5 Nenies okulo favoris vin, por fari al
vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni eljxetis vin sur la
kampon pro abomeno kontraux vi en la tago, kiam vi estis naskita.
6 Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via
sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi
en via sango: Vivu.
7 Mi grandigis vin, kiel kampan kreskajxon;
vi farigxis plena kaj granda, vi farigxis tute bela; viaj mamoj
formigxis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj
nekovrita.
8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi
vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian
mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi,
kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo,
kaj vi farigxis Mia.
9 Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi
vian sangon, kaj Mi sxmiris vin per oleo.
10 Mi vestis vin per
brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn sxuojn,
Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.
11 Mi ornamis vin per ornamajxoj, Mi metis braceletojn sur viajn
manojn, kaj kolcxenon sur vian kolon.
12 Mi metis nazringon sur
vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon
sur vian kapon.
13 Vi ornamigxis per oro kaj argxento, viaj
vestoj estis el bisino, silko, kaj broditajxo; plej delikatan
farunon, mielon, kaj oleon vi mangxis; kaj vi farigxis tre kaj
tre bela kaj atingis regxecon.
14 Kaj disvastigxis via renomo
inter la nacioj pro via beleco, cxar gxi estis perfekta per la
ornamajxo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malcxasti, apogante
vin sur via renomo, kaj vi malcxastis kun cxiu pasanto,
fordonante vin al li.
16 Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi
mikskolorajn oferaltajxojn, kaj sur ili vi malcxastis, kiel
neniam estis kaj neniam estos.
17 Vi prenis viajn ornamajxojn el
oro kaj el argxento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi
bildojn de virseksuloj kaj malcxastis kun ili.
18 Vi prenis
viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon
kaj Mian incenson vi donis al ili.
19 Mian panon, kiun Mi donis
al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi
nutris vin, vi metis antaux ilin kiel agrablan odorajxon. Jes,
tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
20 Vi prenis viajn
filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi bucxis
ilin al ili kiel mangxajxon. Cxu malgranda estas via
malcxasteco?
21 Vi bucxis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra
fajro por ili.
22 Kaj en cxiuj viaj abomenindajxoj kaj
malcxastajxoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi
estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.
23 Kaj post
cxiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la
Eternulo)
24 vi konstruis al vi malcxastejon, kaj faris al vi
fialtajxojn sur cxiu strato.
25 En la komenco de cxiu vojo vi
konstruis viajn fialtajxojn, vi abomenindigis vian belecon, vi
etendis viajn piedojn al cxiu pasanto, kaj vi malcxastis.
26 Vi
malcxastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj,
kaj vi multe malcxastis, kolerigante Min.
27 Kaj jen Mi etendis
Mian manon kontraux vin kaj malgrandigis vian destinitajxon, kaj
Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de
Filisxtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.
28 Kaj vi
malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi; vi
malcxastis kun ili, kaj tamen ne kontentigxis.
29 Vi multigis
viajn malcxastajxojn gxis la lando de komercado, Hxaldeujo, sed
ankaux tio vin ne kontentigis.
30 Per kio Mi povas purigi vian
koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras cxion cxi tion,
farojn de plej senhonta malcxastistino?
31 Kiam vi arangxis
viajn malcxastejojn cxe la komenco de cxiu vojo kaj faris viajn
fialtajxojn sur cxiu strato, vi estis ne kiel malcxastistino, kiu
sxatas donacojn;
32 sed kiel malcxastanta virino, kiu anstataux
sia edzo akceptas fremdulojn.
33 Al cxiuj malcxastistinoj oni
donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al cxiuj viaj
amantoj, kaj vi subacxetas ilin, ke ili de cxiuj flankoj venu
malcxasti kun vi.
34 Cxe via malcxastado farigxas kun vi la malo
de tio, kion oni vidas cxe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin
por malcxastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon;
tiamaniere vi estas la malo de aliaj.
35 Tial, ho malcxastistino, auxskultu la vorton de la Eternulo:
36 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malsxparas
vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malcxastado
al viaj amistoj kaj al cxiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la
sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili--
37 pro tio Mi
kolektos cxiujn viajn amistojn, kun kiuj vi gxuis, kaj cxiujn,
kiujn vi amis, kaj cxiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin
kontraux vi de cxirkauxe, kaj Mi malkovros antaux ili vian
nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindajxon.
38 Kaj Mi jugxos
vin laux la jugxoj kontraux adultulinoj kaj kontraux
sangoversxantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoversxo kruela
kaj severa.
39 Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili
detruos vian malcxastejon kaj disbatos viajn fialtajxojn, ili
deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamajxojn, kaj
restigos vin nuda kaj nekovrita.
40 Kaj ili venigos kontraux vin
homamason, kiu mortigos vin per sxtonoj kaj dishakos per siaj
glavoj.
41 Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros
al vi jugxon antaux la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi cxesigos
vian malcxastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.
42 Mi
kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviligxos
sur vi tiel, ke Mi trankviligxos kaj ne plu koleros.
43 Pro tio,
ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per
cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la
Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun
cxiuj viaj abomenindajxoj.
44 Jen cxiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino,
tia la filino.
45 Vi estas filino de via patrino, kiu malsxatis
sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj
fratinoj, kiuj malsxatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via
patrino estas Hxetidino, kaj via patro estas Amorido.
46 Via pli
maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas
maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de
vi, estas Sodom kun siaj filinoj.
47 Sed ecx ne laux ilia vojo
vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis
malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj
agoj.
48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via
fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj
viaj filinoj.
49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:
malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis
sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo
sxi ne subtenis.
50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon
antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis.
51 Samario
ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da
abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi
faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj.
52 Tial
ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj
fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili;
ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian
malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn.
53 Tamen
kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom
kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj
filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun
ili,
54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion
vi faris, estante konsolo por ili.
55 Viaj fratinoj, Sodom kaj
sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj
filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj
revenos al via antauxa stato.
56 Cxu via fratino Sodom ne estis
objekto de rezonado en via busxo en la tempo de via fiereco,
57
antaux ol elmontrigxis via malboneco, kiel en la tempo de la
malhonoro de la filinoj de Sirio kaj cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj,
kaj de la filinoj de Filisxtujo, kiuj malestimis vin cxirkauxe?
58 Suferu do pro via malcxasteco kaj pro viaj abomenindajxoj,
diras la Eternulo.
59 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malsxatante la jxuron kaj
rompante la interligon.
60 Tamen Mi rememoros Mian interligon
kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi
interligon eternan.
61 Kaj vi rememoros vian konduton, kaj
hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej
junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne
pro via interligo.
62 Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj
vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;
63 por ke vi memoru kaj
hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian busxon pro honto,
kiam Mi pardonos al vi cxion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
Cxapitro 17
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, proponu enigmon kaj parabolon al la domo de Izrael;
3 kaj
diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Granda aglo kun
grandaj flugiloj kaj grandaj korpomembroj, plene kovrita de
diverskoloraj plumoj, venis sur Lebanonon kaj prenis pinton de
cedro;
4 gxi desxiris gxian supran junan brancxeton kaj alportis
gxin en la landon de komercado kaj kusxigis gxin en urbo de
komercistoj.
5 Gxi prenis iom el la semoj de la lando, plantis
gxin sur prisemebla kampo, arangxis gxin apud abunda akvo, tre
singarde.
6 Kaj gxi elkreskis kaj farigxis vasta vinberkreskajxo
kun malalta trunko; gxiaj flankobrancxoj fleksigxis al gxi
malsupren, kaj gxiaj radikoj estis sub gxi; kaj gxi farigxis
vinbertrunko kaj elkreskigis brancxojn kaj brancxetojn.
7 Kaj
estis alia granda aglo kun grandaj flugiloj kaj abundaj plumoj;
kaj jen tiu vinbertrunko tiris sin per siaj radikoj al gxi kaj
etendis al gxi siajn brancxojn, por ke gxi trinkigu gxin, de la
bedoj, kie gxi estis plantita.
8 Sur bona kampo, apud abunda
akvo, gxi estis plantita, por ke gxi elkreskigu brancxojn kaj
portu fruktojn kaj estu belega vinbertrunko.
9 Diru: Tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Cxu gxi havos sukceson? oni ja elsxiros
gxiajn radikojn, oni desxiros gxiajn fruktojn, kaj gxi velkos;
cxiuj gxiaj elkreskintaj folioj velkos, kaj oni ne bezonos
grandan forton kaj multon da homoj, por desxiri gxin de gxiaj
radikoj.
10 Kaj jen, kvankam gxi estas plantita, cxu gxi havos
sukceson? cxu gxi ne tute forvelkos, kiam la orienta vento gxin
tusxos? gxi forvelkos sur la bedoj, kie gxi kreskis.
11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
12 Diru do al
la domo malobeema: Cxu vi ne scias, kion tio signifas? Diru: Jen
venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon
kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon;
13 kaj
li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj
prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis,
14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi
konservu lian interligon kaj povu sin teni.
15 Sed tiu defalis
de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu
al li cxevalojn kaj multe da homoj. Cxu li povas havi sukceson?
cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li
rompis la interligon?
16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la
Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj
antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon,
cxe li, en Babel, li mortos.
17 Kaj Faraono kun granda forto kaj
multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos
sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por
ekstermi multe da homoj.
18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj
rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris
cxion cxi tion, tial li ne savigxos.
19 Tial tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li
malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian
kapon.
20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian
kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur
li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.
21 Kaj cxiuj
liaj forkurintoj el cxiuj liaj tacxmentoj falos de glavo, kaj la
restintoj estos dispelitaj al cxiuj ventoj; kaj vi ekscios, ke
Mi, la Eternulo, tion diris.
22 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi mem prenos brancxon de
alta cedro kaj metos gxin; el la supraj junaj brancxetoj Mi
desxiros la plej delikatan, kaj Mi plantos gxin sur monto alta
kaj eminenta.
23 Sur la alta monto de Izrael Mi gxin plantos,
kaj gxi elkreskigos brancxojn kaj donos fruktojn kaj farigxos
belega cedro; kaj logxos sub gxi cxiaspecaj birdoj, cxiaspecaj
flugiluloj nestos en la ombro de gxiaj brancxoj.
24 Kaj ekscios
cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon
altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan
kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi
tion plenumos.
Cxapitro 18
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Kial vi uzas
cxe vi en la lando de Izrael cxi tiun proverbon kaj diras: La
patroj mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj
agacigxis?
3 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu
plu uzos cxe vi tiun proverbon en Izrael.
4 Jen cxiuj animoj
apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaux la animo
de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, gxi mortos.
5
Sed se iu estas virta kaj agas lauxlegxe kaj juste;
6 ne mangxas
sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo
de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne
alproksimigxas al virino en la tempo de sxia monatajxo;
7 neniun
perfortas, redonas al la sxuldanto lian garantiajxon, ne faras
rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per
vesto;
8 ne donas kontraux procentegoj kaj ne prenas troprofiton,
detenas sian manon de maljustajxo, faras inter homo kaj homo
jugxon justan;
9 sekvas Miajn legxojn kaj observas Miajn
ordonojn, por plenumi ilin gxuste; tiu estas virtulo, kaj li
certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
10 Sed se li
naskigis filon, kiu estas rabisto, versxas sangon, aux faras ion
similan;
11 kaj cxion diritan li mem ne faras, sed li mangxas sur
la montoj, malpurigas la edzinon de sia proksimulo;
12 perfortas
malricxulon kaj senhavulon, faras rabadon, ne redonas
garantiajxon, levas siajn okulojn al idoloj, faras
abomenindajxon;
13 donas kontraux procentegoj, prenas
troprofiton: cxu tia povas vivi? li ne devas vivi: cxar li faras
cxiujn tiujn abomenindajxojn, li devas morti; lia sango estu sur
li.
14 Sed jen li naskigis filon, kiu vidas cxiujn pekojn de sia
patro, kiujn cxi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion
similan:
15 sur la montoj li ne mangxas, siajn okulojn li ne
levas al la idoloj de la domo de Izrael, la edzinon de sia
proksimulo li ne malpurigas;
16 li neniun perfortas, garantiajxon
ne prenas, rabadon ne faras, sian panon li donas al malsatulo kaj
nudulon li kovras per vesto;
17 de premado de malricxulo detenas
sian manon, procentegon kaj troprofiton ne prenas, plenumas Miajn
ordonojn kaj sekvas Miajn legxojn: li ne mortos pro la pekoj de
sia patro, sed li nepre vivos.
18 Kaj lia patro, cxar li faris
kruelajxojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion,
kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.
19 Vi diros:
Kial filo ne estas punata pro la malbonagoj de la patro? La filo
agis gxuste kaj juste, observis cxiujn Miajn legxojn kaj plenumis
ilin; tial li nepre vivos.
20 Tiu animo, kiu pekas, gxi mortos;
filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne
suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos
sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
21 Sed se
malpiulo deturnas sin de cxiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li
observos cxiujn Miajn legxojn kaj agados gxuste kaj juste, tiam
li vivos, li ne mortos.
22 Cxiuj liaj malbonagoj, kiujn li
faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris,
li vivos.
23 Cxu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la
Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja
vivos.
24 Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros
malbonagojn, agos simile al cxiuj abomenindajxoj, kiujn faras
malpiulo: cxu li tiam povas vivi? Cxiuj bonaj agoj, kiujn li
faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj
pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
25 Vi diros:
Ne gxusta estas la maniero de agado de la Sinjoro. Auxskultu do,
ho domo de Izrael: Cxu Mia maniero de agado estas ne gxusta? Ne,
via konduto estas ne gxusta.
26 Kiam virtulo deturnas sin de sia
virteco kaj faras malbonagojn kaj mortas pro tio, tiam li mortas
pro siaj malbonagoj, kiujn li faris.
27 Kaj kiam malpiulo
deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas
gxuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo.
28 Cxar li
rigardis, kaj retiris sin de cxiuj siaj malbonagoj, kiujn li
faris, tial li nepre vivos, li ne mortos.
29 La domo de Izrael
diros: Ne gxusta estas la agadmaniero de la Sinjoro. Cxu Mia
agadmaniero estas ne gxusta, ho domo de Izrael? Ne, via
agadmaniero estas ne gxusta.
30 Tial Mi jugxos vin, ho domo de
Izrael, cxiun laux lia konduto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Pentu kaj retiru vin de cxiuj viaj krimoj, por ke la malbonagoj
ne estu por vi falilo.
31 Forjxetu de vi cxiujn viajn krimojn,
per kiuj vi pekis, kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
32 Cxar Mi ne deziras la
morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin
kaj vivu.
Cxapitro 19
1 Kaj vi eksonigu funebran kanton pri la princoj de Izrael;
2 kaj
diru: Kial via patrino kiel leonino kusxis inter leonoj, inter
leonidoj edukis siajn idojn?
3 Sxi edukis unu el siaj idoj, gxi
farigxis leonido, kaj gxi lernis dissxiri kaptajxon, gxi mangxis
homojn.
4 Kaj auxdis pri gxi popoloj; gxi estas kaptita en ilian
kavon, kaj ili forkondukis gxin en cxenoj en la landon Egiptan.
5 Kiam sxi vidis, ke sxia espero malaperis, sxi prenis alian el
siaj idoj kaj faris gxin leonido.
6 Irante meze de leonoj, gxi
farigxis leonido, lernis dissxiri kaptajxon, mangxis homojn.
7
Gxi difektis iliajn logxejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la
lando, kun cxio, kio estis en gxi, eksentis teruron antaux la
vocxo de gxia blekegado.
8 Tiam kolektigxis kontraux gxi la
popoloj el la cxirkauxaj landoj kaj jxetis sur gxin sian reton,
kaj gxi kaptigxis en ilian kavon.
9 Kaj oni metis gxin en cxenoj
en kagxegon kaj forportis gxin al la regxo de Babel; kaj oni
metis gxin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu auxdu gxian
vocxon sur la montoj de Izrael.
10 Via patrino estis, simile al vi, kiel vinberkreskajxo,
plantita apud akvo, fruktoricxa kaj brancxoricxa pro la abundo de
akvo.
11 Kaj elkreskis al gxi brancxoj tiel fortikaj, ke ili
tauxgis kiel sceptroj de regantoj, kaj alte levigxis gxia trunko
inter la brancxaro; kaj gxi estis bone videbla pro sia alteco kaj
pro la multo de siaj brancxoj.
12 Sed en kolero oni gxin
elsxiris kaj jxetis sur la teron, kaj la orienta vento elsekigis
gxiajn fruktojn; derompigxis kaj velksekigxis la fortikaj
brancxoj, fajro ilin konsumis.
13 Kaj nun gxi estas
transplantita en la dezerton, en landon sekan kaj senakvan.
14
Kaj eliris fajro el unu el gxiaj brancxoj kaj forkonsumis gxiajn
fruktojn; kaj jam ne restis sur gxi fortika brancxo por sceptro
de regado. Funebra kanto tio estas, kaj gxi restos funebra
kanto.
Cxapitro 20
1 En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis
kelkaj el la plejagxuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj
ili sidigxis antaux mi.
2 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo,
dirante:
3 Ho filo de homo, parolu al la plejagxuloj de Izrael,
kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Cxu por
demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via
demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.
4 Se vi volas jugxi
ilin, se vi volas jugxi, ho filo de homo, tiam montru al ili la
abomenindajxojn de iliaj patroj,
5 kaj diru al ili: Tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj
levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis
Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon,
diris: Mi estas la Eternulo, via Dio--
6 en tiu tago Mi per levo
de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando
Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj
mielo, kaj kiu estas la plej bela el cxiuj landoj.
7 Kaj Mi
diris al ili: Cxiu el vi forjxetu la fiajxojn, kiuj estas antaux
liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi,
la Eternulo, estas via Dio.
8 Sed ili malobeis Min kaj ne volis
auxskulti Min, kaj neniu el ili forjxetis la fiajxojn, kiuj estis
antaux liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis.
Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur
ili Mian indignon meze de la lando Egipta.
9 Tamen pro Mia nomo,
por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter
kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi
agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.
10 Kaj Mi
elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la
dezerton.
11 Kaj Mi donis al ili Miajn legxojn, kaj Mi konigis
al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.
12 Ankaux
Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi
kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
13
Sed la domo de Izrael ribelis kontraux Mi en la dezerto: ili ne
sekvis Miajn legxojn, kaj ili malsxatis Miajn decidojn, per kies
plenumado homo vivas, kaj Mijan sabatojn ili tre malsanktigis.
Kaj Mi intencis elversxi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por
ekstermi ilin.
14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne
malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi
elkondukis ilin.
15 Mi levis kontraux ilin Mian manon en la
dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en
kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el cxiuj
landoj;
16 pro tio, ke ili malsxatis Miajn decidojn, ne sekvis
Miajn legxojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; cxar ilia koro
sekvis iliajn idolojn.
17 Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne
pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto.
18 Kaj
Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la legxojn de
viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per
iliaj idoloj.
19 Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn legxojn
sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;
20 kaj tenu
sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por
ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
21 Sed la infanoj
malobeis Min: Miajn legxojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne
plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas,
malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elversxi Mian
koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.
22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi
ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj
Mi elkondukis ilin.
23 Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili
en la dezerto, ke Mi disjxetos ilin inter la naciojn kaj dispelos
ilin en diversajn landojn
24 pro tio, ke ili ne plenumis Miajn
decidojn, malsxatis Miajn legxojn, malsanktigis Miajn sabatojn,
kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.
25 Tial
Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj arangxojn, per kiuj
ili ne povas vivi;
26 kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per
siaj oferoj, trairigante tra fajro cxiun unuenaskiton, por ke Mi
ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.
27 Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al
ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraux plue viaj
patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraux Mi:
28 Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano
promesis, ke Mi donos gxin al ili; sed cxie, kie ili vidis ian
altan monteton aux ian brancxoricxan arbon, ili bucxis tie siajn
oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien
siajn agrablajn odorajxojn kaj versxis tie siajn versxoferojn.
29 Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altajxo, sur kiun vi iras?
Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altajxo gxis la nuna tago.
30
Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj
patroj, kaj vi malcxaste sekvas iliajn abomenindajxojn;
31
alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro,
vi malpurigas vin per cxiuj viaj idoloj gxis la nuna tempo; cxu
do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel
Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj
demandoj.
32 Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu
kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno
kaj al sxtonoj--tio ne efektivigxos.
33 Kiel Mi vivas, diras la
Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per
elversxado de kolero Mi regxos super vi;
34 kaj per forta mano,
per etendita brako, kaj per elversxado de kolero, Mi elkondukos
vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi
estas disjxetitaj;
35 kaj Mi venigos vin en la dezerton de la
popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizagxon kontraux vizagxo.
36 Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando
Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
37 Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de
la interligo;
38 kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis
kaj pekis kontraux Mi, el la lando de ilia logxado Mi elirigos
ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.
39 Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Cxiu el vi iru kaj servu al siaj
idoloj, se vi ne auxskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu
malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.
40 Cxar sur Mia
sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la
Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, cxiuj, kiuj
estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi
akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaajxojn de viaj donoj, kun
cxio, kion vi dedicxas al Mi.
41 Mi akceptos vin favore cxe la
agrabla odorajxo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj
kolektos vin el la landoj, kien vi estis disjxetitaj; kaj Mi
sanktigxos per vi antaux la okuloj de la nacioj.
42 Kaj vi
ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la
landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke
Mi donos gxin al viaj patroj.
43 Kaj vi rememoros tie vian
konduton kaj cxiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj
vi sentos abomenon antaux vi mem kontraux cxiuj malbonagoj, kiujn
vi faris.
44 Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi
agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj
al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
45 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
46 Ho filo de
homo, direktu vian vizagxon al la vojo suden, prediku al la sudo,
kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.
47 Kaj diru al la
suda arbaro: Auxskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj gxi
formangxegos en vi cxiun arbon verdan kaj cxiun arbon
velksekigxintan; ne estingigxos la flamanta fajro, kaj forbrulos
cxio, kio trovigxas de la sudo gxis la nordo.
48 Kaj cxiu karno
vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas
estingi.
49 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri
mi: Li parolas ja nur parabolojn.
Cxapitro 21
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, turnu vian vizagxon al Jerusalem, prediku pri la
sanktajxoj, kaj profetu pri la lando de Izrael.
3 Kaj diru al la
lando de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi iras kontraux
vin, Mi eltiros Mian glavon el gxia ingo, kaj Mi ekstermos inter
vi virtulojn kaj malpiulojn.
4 Cxar Mi ekstermos inter vi
virtulojn kaj malpiulojn, tial Mia glavo eliros el sia ingo
kontraux cxiun karnon de la sudo gxia la nordo.
5 Kaj cxiu karno
ekscios, ke Mi, la Eternulo, eltiris Mian glavon el gxia ingo,
kaj gxi ne plu revenos tien.
6 Kaj vi, ho filo de homo, gxemu,
kun doloro de la lumboj, kaj maldolcxe gxemu antaux iliaj okuloj.
7 Kaj kiam ili demandos vin, pro kio vi gxemas, respondu: Pro la
sciigo, kiu venis, kaj de kiu cxiu koro disfandigxos, cxiuj manoj
senfortigxos, cxiu spirito senkuragxigxos, kaj cxiuj genuoj
farigxos kiel akvo; jen tio venas kaj plenumigxos, diras la
Sinjoro, la Eternulo.
8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
9 Ho filo de
homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Proklamu:
Glavo, glavo estas akrigita kaj purigita;
10 gxi estas akrigita,
por bucxi; gxi estas purigita, por brili. Cxu oni povas gxoji,
kiam la sceptron de Mia filo malsxatas cxia ligno?
11 Li donis
gxin, por purigi, por ke oni povu preni gxin en la manon; la
glavo estas akrigita kaj purigita, por doni gxin en la manon de
mortiganto.
12 Kriu kaj ploru, ho filo de homo, cxar gxi iras
kontraux Mian popolon, kontraux cxiujn eminentulojn de Izrael,
kiuj estas kolektitaj kune kun Mia popolo sub la glavon. Pro tio
batu viajn lumbojn.
13 Cxar estis farita provo, sed kion gxi
helpis? ecx malsxatata la sceptro ne povas ekzisti, diras la
Sinjoro, la Eternulo.
14 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj
interfrapu la manojn; cxar la glavo duobligxos, ecx triobligxos;
gxi estas glavo por mortigado, glavo de granda mortigado gxi
estas, kiu penetros al ili en la cxambrojn.
15 Mi sendos glavon
teruran, por ke la koroj ektremu, kaj por ke multaj falu cxe
cxiuj iliaj pordegoj. Ha, kiel gxi brilas, kiel akrigita gxi
estas por la bucxado!
16 Kolektigxu dekstren, metu vin
maldekstren, kien ajn via vizagxo sin tiras.
17 Mi plauxdos per
Miaj manoj, kaj Mi kontentigos Mian indignon; Mi, la Eternulo,
tion diris.
18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
19 Vi, ho filo
de homo, marku al vi du vojojn, per kiuj venos la glavo de la
regxo de Babel; ambaux devas eliri el unu lando; elektu lokon sur
la cxefa vojo, elektu urbon.
20 Marku vojon, per kiu devas veni
glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan
Jerusalemon.
21 Cxar la regxo de Babel haltis cxe la disvojigxo,
cxe la komenco de du vojoj; por ricevi antauxdirojn, li jxetas
sagojn, demandas la domajn diojn, esploras hepaton.
22 Sur la
dekstra flanko la sortodemandado montras Jerusalemon, por starigi
muregrompilojn, malfermi la busxon por mortigado, sonigi militajn
trumpetojn, direkti muregrompilojn kontraux la pordegojn, sxuti
remparon, konstrui bastionon.
23 Sed tio aperas al ili kiel
antauxdiro malvera, ili faras jxurojn, kaj li rememorigas la
krimojn, por ke ili estu kaptitaj.
24 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
rememoras viajn krimojn, elmontras viajn kulpojn en cxiuj viaj
agoj--pro tio, ke vi rememoras, vi estos kaptitaj per mano.
25
Kaj vi, ho senhonora kaj malpia estro de Izrael, kies tago
alvenis nun, kiam devas cxesigxi liaj krimoj--
26 tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Deprenu la cidaron kaj demetu la kronon; ne
plue estos tiel; kiu estis humila, tiu altigxos, kaj kiu estis
fiera, tiu malaltigxos.
27 Mi forigos, forigos, forigos gxin;
kaj gxi ne ekzistos, gxis venos tiu, kiu havas rajton je gxi, kaj
al li Mi gxin donos.
28 Kaj vi, ho filo de homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo, pri la Amonidoj kaj pri ilia hontindeco,
kaj diru: Glavo, glavo estas nudigita por bucxado, akrigita por
ekstermado, ke gxi brilu;
29 pro tio, ke oni prezentas al vi
malverajn viziojn, ke oni antauxdiras al vi mensogajxon, por meti
vin sur la kolojn de mortigotaj malpiuloj, kies tago alvenis nun,
kiam devas cxesigxi iliaj krimoj.
30 Remetu gxin en gxian ingon.
Sur la loko, kie vi estas kreita, en la lando de via naskigxo, Mi
jugxos vin.
31 Kaj Mi elversxos sur vin Mian indignon, Mi blovos
sur vin la fajron de Mia kolero, kaj Mi transdonos vin en la
manojn de homoj furiozaj, lertaj ekstermistoj.
32 Vi farigxos
mangxajxo por la fajro; via sango elversxigxos en la lando; oni
ne rememoros vin; cxar Mi, la Eternulo, tion diris.
Cxapitro 22
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Cxu vi, ho
filo de homo, volas jugxi la urbon de sango kaj montri al gxi
cxiujn gxiajn abomenindajxojn?
3 Diru, ke tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elversxas sangon en sia mezo,
por ke venu gxia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por
malpurigxi!
4 Per la sango, kiun vi elversxis, vi kulpigxis, kaj
per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpurigxis; vi alproksimigis
vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin
hontindajxo inter la nacioj kaj mokatajxo por cxiuj landoj.
5
Tiuj, kiuj estas proksimaj, kaj tiuj, kiuj estas malproksimaj de
vi, mokos vin, kiu havos malpuran nomon kaj grandan
maltrankvilecon.
6 Jen la estroj de Izrael, cxiu el ili laux sia
potenco, estis cxe vi, por versxi sangon.
7 Patron kaj patrinon
oni malsxatis cxe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj
vidvino oni faris maljustajxon cxe vi.
8 Miajn sanktajxojn vi
malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
9 Kalumniantoj
estis cxe vi, por versxi sangon; sur la montoj oni mangxis cxe
vi, malcxastajxojn oni faris meze de vi.
10 Nudajxon de patro
oni malkovris cxe vi, perfortis virinon dum sxia monatajxo.
11
Oni faris abomenindajxon kun la edzino de sia proksimulo, oni
malpurigis sian bofilinon per malcxastajxo, oni perfortis cxe vi
sian fratinon, filinon de sia patro.
12 Subacxeton oni prenis
cxe vi, por versxi sangon, procentegon kaj troprofiton vi prenis,
pro avideco vi premis viajn proksimulojn, kaj Min vi forgesis,
diras la Sinjoro, la Eternulo.
13 Kaj jen Mi interfrapis Miajn
manojn pro via profitemeco, kiun vi montris, kaj pro la versxado
de sango, kiu estis meze de vi.
14 Cxu via koro rezistos, kaj
cxu viaj manoj konservos sian forton, en la tempo, kiam Mi
komencos Mian faradon kontraux vi? Mi, la Eternulo, tion diris,
kaj Mi faros.
15 Kaj Mi disjxetos vin inter la naciojn, kaj Mi
dispelos vin en diversajn landojn, kaj Mi tute deprenos de vi
vian malpurecon.
16 Kaj vi humiligos vin antaux la okuloj de la
nacioj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
17 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo de
homo! la domo de Izrael farigxis por Mi kiel skorio: ili cxiuj,
kupro, stano, fero, kaj plumbo, interne de la forno farigxis
skorio de argxento.
19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Cxar vi cxiuj farigxis skorio, tial jen Mi kolektos vin en
Jerusalemon.
20 Kiel oni kolektas argxenton, kupron, feron,
plumbon, kaj stanon en forno, por blovi sur ilin fajron kaj fandi
ilin, tiel Mi kolektos en Mia kolero kaj en Mia indigno,
kusxigos, kaj fandos vin.
21 Mi kunigos vin kaj blovos sur vin
la fajron de Mia kolero, kaj vi fandigxos en gxi.
22 Kiel
fandigxas argxento en la forno, tiel vi fandigxos en gxi; kaj vi
ekscios, ke Mi, la Eternulo, elversxis sur vin Mian koleron.
23 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
24 Ho filo de
homo, diru al gxi: Vi estas lando ne purigata, ne pripluvata en
la tago de kolero.
25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel
blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn,
forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la
nombron de gxiaj vidvinoj.
26 Gxiaj pastroj kripligas Mian
instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas
inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter
malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn
okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili.
27 Gxiaj
potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon,
versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.
28 Gxiaj
profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn
viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele
diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.
29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas,
premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia
justeco.
30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj
starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi
ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis.
31 Kaj Mi elversxos sur ilin
Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno;
ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
Cxapitro 23
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
3 Kaj ili
malcxastis en Egiptujo, en sia juneco ili malcxastis; tie
premigxis ilia brusto, kaj tie palpigxis iliaj virgaj mamoj.
4
Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli agxa, Ohola; kaj la nomo de
sxia fratino, Oholiba. Ili farigxis Miaj edzinoj, kaj ili naskis
filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas
Jerusalem.
5 Ohola, estante jam Mia, malcxastis, kaj volupte
amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
6 kiuj
portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj
cxiuj estas cxarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
7 Kaj sxi
malcxastis kun ili, kun cxiuj plej cxarmaj filoj de Asirio; kaj
sxi malpurigis sin per cxiuj idoloj de tiuj, kiujn sxi volupte
amis.
8 Kaj sxi ne forlasis ankaux sian malcxastadon kun la
Egiptoj, kiuj kusxadis kun sxi dum sxia juneco, palpadis sxiajn
virgajn mamojn, kaj versxadis sur sxin sian malcxastajxon.
9
Tial Mi transdonis sxin en la manojn de sxiaj amistoj, en la
manojn de la filoj de Asirio, al kiuj sxi havis voluptan pasion.
10 Ili malkovris sxian nudajxon, prenis sxiajn filojn kaj sxiajn
filinojn, kaj sxin mem ili mortigis per glavo. Kaj sxi ricevis
malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri sxi estis farita
jugxo.
11 Tion vidis sxia fratino Oholiba, kaj en siaj
voluptajxoj sxi agis ankoraux pli malbone ol sxi, kaj sxia
malcxastado estis ankoraux pli granda, ol la malcxastado de sxia
fratino.
12 Sxi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj
urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis
lertaj rajdistoj, kaj cxiuj estis cxarmaj junuloj.
13 Mi vidis,
ke sxi malpurigxis, kaj ke ambaux havas la saman konduton.
14
Sed cxi tiu malcxastis ankoraux pli. Kiam sxi vidis pentritajn
virojn sur la muro, bildojn de Hxaldeoj, kolore pentritajn,
15
kun zonoj cxirkaux siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj
kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de
Babelanoj el Hxaldeujo, ilia naskigxlando,
16 tiam sxi volupte
ekamis ilin, kiam sxi vidis ilian bildon, kaj sxi sendis al ili
senditojn en Hxaldeujon.
17 Kaj la Babelanoj venis al sxi, por
ame kusxi kun sxi, kaj ili malpurigis sxin per sia malcxastajxo,
kaj sxi malpurigxis per ili; kaj poste sxia animo trosatigxis de
ili.
18 Kaj kiam sxia malcxastado kaj sxia hontindeco farigxis
tro malkasxa, tiam Mia animo tedigxis de sxi, kiel Mia animo
tedigxis de sxia fratino.
19 Sed sxi malcxastadis cxiam pli,
rememorante la tagojn de sia juneco, kiam sxi malcxastadis en la
lando Egipta.
20 Kaj sxi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj
ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas
kiel elfluo de cxevaloj.
21 Kaj vi ripetis la malcxastadon de
via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj
mamoj.
22 Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
instigos kontraux vin viajn amistojn, de kiuj via animo tedigxis,
kaj Mi venigos ilin sur vin de cxirkauxe:
23 la Babelanojn, kaj
cxiujn Hxaldeojn en Pekod, el Sxoa, kaj el Koa, kune kun cxiuj
filoj de Asirio, la cxarmajn junulojn, la estrojn kaj
urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, cxiujn lertajn
rajdistojn.
24 Kaj ili venos kontraux vin kun hakiloj, sur
cxevaloj kaj sur cxaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili
cxirkauxos vin de cxiuj flankoj en kirasoj, kun sxildoj kaj
kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia jugxo, kaj ili jugxos vin
laux sia maniero.
25 Kaj Mi direktos kontraux vin Mian indignon,
kaj ili agos kun vi kolere, ili detrancxos vian nazon kaj viajn
orelojn, kaj via restajxo falos de glavo; ili forprenos viajn
filojn kaj viajn filinojn, kaj via restajxo estos ekstermita per
fajro.
26 Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn
ornamajxojn.
27 Kaj Mi faros finon al via malcxastado kaj al
viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili
viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
28 Cxar tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn
de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via
animo tedigxis.
29 Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos
cxion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra;
kaj malkasxigxos la nudeco de via malcxastado, kaj viaj malvirtoj
kaj viaj malcxastajxoj.
30 Tio estos farita al vi pro tio, ke vi
malcxastis laux la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per
iliaj idoloj.
31 Vi iris laux la vojo de via fratino, tial Mi
donos sxian kalikon en vian manon.
32 Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj
largxan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
33 Vi farigxos plena de ebrieco kaj malgxojo, cxar kaliko de
teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
34
Kaj vi eltrinkos gxin gxisfunde, kaj vi cxirkauxlekos gxiajn
rompopecetojn, kaj vi dissxiros vian bruston; cxar Mi tion
parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
35 Tial tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forjxetis
Min malantaux vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj
pro viaj malcxastajxoj.
36 Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! cxu vi volas
jugxi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn
abomenindajxojn?
37 Cxar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj
manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili
naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel mangxajxon
por ili.
38 Ankoraux cxi tion ili faris al Mi: ili malpurigis
Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
39
kaj, bucxinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago
venis en Mian sanktejon, por malsanktigi gxin; jen tiel ili agis
en Mia domo.
40 Ili ankaux sendis, por inviti homojn el
malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj,
por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin
per ornamajxoj,
41 kaj sidigxis sur luksa lito, antaux kiu estis
arangxita tablo, kaj sur gxin vi metis Mian incenson kaj Mian
oleon.
42 Kaj tie estis auxdata gxojkriado de homamaso, kaj al
la granda amaso da homoj venis ankaux ebriuloj el la dezerto, kaj
metis braceletojn sur ilijan manojn kaj belajn kronojn sur iliajn
kapojn.
43 Mi diris pri la maljunigxinta en adultado: Sxi
alkutimigxis al la malcxastado kaj ne povas cxesi.
44 Oni
venadis al sxi, kiel oni venas al malcxastistino; tiel oni
venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malcxastulinoj.
45 Sed la
homoj virtaj jugxos ilin laux la jugxo kontraux adultulinoj kaj
laux la jugxo kontraux sangoversxantinoj; cxar ili estas
adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
46 Cxar tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraux ilin homamason,
kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
47 Kaj la amaso
mortigu ilin per sxtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn
filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni
forbruligu per fajro.
48 Kaj Mi faros finon al la malcxastado en
la lando, kaj tio estos averto por cxiuj virinoj, ke ili ne agu
simile al via malcxastado.
49 Kaj oni metos vian malcxastadon
sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi
ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 24
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo en la nauxa jaro, en la
deka monato, en la deka tago de la monato, dirante:
2 Ho filo de
homo! enskribu al vi la nomon de cxi tiu tago, gxuste de cxi tiu
tago; la regxo de Babel atingis Jerusalemon gxuste en cxi tiu
tago.
3 Kaj prezentu parabolon al la domo malobeema, kaj diru al
ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Starigu kaldronon,
starigu, kaj versxu en gxin akvon.
4 Enkolektu en gxin gxiajn
pecojn, cxiujn bonajn pecojn, la lumbojn kaj sxultrojn; per plej
bonaj ostoj plenigu gxin.
5 Prenu plej bonan sxafajxon, metu
suben vicon da ostoj; boligu bone, ke ankaux la ostoj kuirigxu en
gxi.
6 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida
urbo, al la kaldrono, kies sedimento restas en gxi kaj kies
sedimento ne eliras el gxi! pecon post peco eljxetu el gxi, ne
elektu lote.
7 Cxar gxia sango estas en gxi; sur nudan rokon gxi
versxis gxin, ne versxis gxin sur la teron, kie polvo povus gxin
kovri.
8 Por venigi sur gxin Mian koleron, por fari vengxon, Mi
versxos gxian sangon sur nudan rokon, por ke gxi ne estu kovrita.
9 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la sangavida
urbo! Mi ankaux arangxos grandan brulolignaron.
10 Multigu la
lignon, ekbruligu la fajron, plenkuiru la viandon, bone spicu, ke
ecx la ostoj brulu.
11 Kaj starigu la malplenan kaldronon sur
gxiaj karboj, por ke gxi farigxu varmega, por ke gxia kupro
brulrugxigxu kaj gxiaj malpurajxo en gxi fandigxu kaj gxia
sedimento malaperu.
12 Sed obstina estas la sedimento, ne eliras
el gxi; multe estas da sedimento, ecx en la fajro restas gxia
sedimento.
13 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi
penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux
vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.
14
Mi, la Eternulo, parolis, kaj tio venos, kaj Mi tion plenumos; Mi
ne prokrastos, ne indulgos, ne kompatos; laux via konduto kaj
laux viaj agoj Mi jugxos vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
16 Ho filo de
homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara
por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu
larmojn.
17 Gxemu mallauxte; funebran ceremonion ne faru, sed
vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn sxuojn metu sur viajn
piedojn, ne kovru vian busxon, kaj ne mangxu panon de
funebrantoj.
18 Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere
mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel
estis ordonite al mi.
19 Kaj la popolo diris al mi: Cxu vi ne
diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras?
20 Kaj mi
diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21 Diru
al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la gxuon de
viaj okuloj, kaj la cxarmajxon de via animo; kaj viaj filoj kaj
viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
22 Kaj vi agos,
kiel mi agis: vian busxon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj
vi ne mangxos.
23 Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj
sxuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi
konsumigxados pro viaj malbonagoj kaj gxemados unu al alia.
24
Kaj Jehxezkel estos por vi antauxsigno: cxion, kion li faris, vi
ankaux faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro,
la Eternulo.
25 Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi
forprenos de ili ilian forton, la gxojon de ilia beleco, la gxuon
de iliaj okuloj, la cxarmajxon de ilia animo, iliajn filojn kaj
iliajn filinojn--
26 en tiu tago venos al vi forsavigxinto, por
transdoni sciigon al viaj oreloj;
27 en tiu tago malfermigxos via
busxo antaux la forsavigxinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu
silentos, kaj vi estos antauxsigno por ili; kaj ili ekscios, ke
Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 25
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, turnu vian vizagxon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;
3
kaj diru al la Amonidoj: Auxskultu la vorton de la Sinjoro, la
Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi
diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! gxi estas malsanktigita; kaj pri
la lando de Izrael: Gxi estas dezertigita; kaj pri la domo de
Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon--
4 pro tio jen Mi
transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili
starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn
logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian
lakton.
5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la
lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi
estas la Eternulo.
6 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj
kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael--
7
pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraux vin kaj transdonos vin
al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la
popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin;
kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir
diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel cxiuj nacioj--
9 pro tio
Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en gxiaj limaj
urboj, la belan landon de Bet-Jesximot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;
10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la
oriento kiel posedajxon, por ke la Amonidoj ne plu estu
rememorataj inter la popoloj.
11 Kaj kontraux Moab Mi faros
jugxon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris
vengxon al la domo de Jehuda kaj forte kulpigxis per sia vengxo
kontraux ili--
13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi
etendos Mian manon kontraux la landon de Edom, kaj ekstermos en
gxi la homojn kaj brutojn, kaj faros gxin dezerto; de Teman gxis
Dedan ili falos de glavo.
14 Kaj Mi faros Mian vengxon kontraux
Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la
Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke cxi tiuj
ekkonu Mian vengxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filisxtoj
agis vengxe kaj faris la vengxon kun plena kora malbondeziro kaj
faris ekstermon laux sia eterna malamo--
16 pro tio tiele diras
la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraux la
Filisxtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn
cxe la bordo de la maro.
17 Kaj Mi faros kontraux ili grandan
vengxon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la
Eternulo, kiam Mi faros Mian vengxon kontraux ili.
Cxapitro 26
1 En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi
vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de homo! pro tio, ke
Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! gxi estas frakasita, la pordo
de la popoloj, gxi turnas sin al mi, mi plenigxos de gxia
dezertigxo--
3 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen
Mi iras kontraux vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraux vin multe da
nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.
4 Kaj ili detruos la
muregojn de Tiro kaj disrompos gxiajn turojn; kaj Mi forbalaos de
gxi gxian polvon, kaj Mi faros gxin nuda roko.
5 Loko por
sternado de retoj gxi farigxos meze de la maro, cxar Mi tion
parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj gxi farigxos rabajxo
por la nacioj.
6 Kaj gxiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo,
estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.
7 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
venigos kontraux Tiron de norde Nebukadnecaron, regxon de Babel,
la regxon de regxoj, kun cxevaloj, cxaroj, kaj rajdistoj, kun
homamaso kaj multe da popolo.
8 Viajn filinojn sur la kampo li
mortigos per glavo; li faros kontraux vi bastionojn, li
sxutarangxos cxirkaux vi remparojn, kaj starigos kontraux vi
siajn sxildojn;
9 kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraux
viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.
10
Pro la multo de siaj cxevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo
de la rajdistoj, radoj, kaj cxaroj ektremos viaj muregoj, kiam li
eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.
11 Per la hufoj de siaj cxevaloj li dispremos cxiujn viajn
stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn
de via forto li jxetos sur la teron.
12 Ili disrabos vian havon
kaj diskaptos viajn komercajxojn; ili detruos viajn murojn, ili
disrompos viajn belajn domojn; viajn sxtonojn, vian lignon, kaj
vian teron ili jxetos en la akvon.
13 Mi cxesigos la lauxtan
sonadon de viaj kantoj, kaj la vocxo de viaj harpoj ne plu estos
auxdata.
14 Mi faros vin nuda roko; vi farigxos loko por
sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; cxar Mi, la
Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la
bruo de via falado, de la gxemado de viaj vunditoj, kiam meze de
vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.
16 Kaj
malsupreniros de siaj tronoj cxiuj princoj de la maro, ili
demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo
ilin atakos; ili sidigxos sur la tero, tremos cxiuminute, kaj
eksentos teruron pro vi.
17 Kaj ili ekkantos pri vi funebran
kanton, kaj diros pri vi: Kiele vi pereis, vi, logxata de
maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, gxi kaj gxiaj
logxantoj, kiuj jxetadis timon sur cxiujn logxantojn de la mara
regiono!
18 Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via
falo, kaj la insuloj sur la maro konsternigxos pro via finigxo.
19 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi faros vin
urbo dezerta simila al la urboj nelogxataj, kiam Mi levos sur vin
la abismon kaj granda akvo vin kovros,
20 tiam Mi mallevos vin al
tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos
vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj,
kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi
restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
21 Mi neniigos
vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni sercxos vin, sed ne plu trovos
en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 27
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Vi, ho filo
de homo, ekkantu funebran kanton pri Tiro;
3 kaj diru al Tiro,
kiu sidas cxe la enirejo de la maro kaj kiu komercas kun la
popoloj sur multaj insuloj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Ho Tiro, vi diras: Mi estas perfektajxo de beleco!
4 En la koro
de la maro estas viaj limoj; viaj konstruintoj faris vin faris
vin perfekte bela.
5 El cipresoj de Senir ili konstruis por vi
cxiujn viajn tabulojn, cedrojn de Lebanon ili prenis, por fari
viajn mastojn.
6 El kverkoj de Basxan ili faris viajn remilojn,
viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la
Kitidoj.
7 El delikata brodita tolo Egipta estis viaj veloj, kaj
tio estis ankaux via standardo; blua kaj purpura sxtofo de la
insuloj de Elisxa estis viaj kovrotukoj.
8 La logxantoj de Cidon
kaj Arvad estis viaj remistoj; viajn proprajn kompetentulojn vi
havis, ho Tiro, kaj ili estis viaj sxipgvidistoj.
9 La
plejagxuloj de Gebal kaj gxiaj kompetentuloj estis cxe vi
kalfatristoj; cxiaj sxipoj de la maro kaj iliaj sxipistoj estis
cxe vi, por servi al via komercado.
10 Persoj, Ludidoj, kaj
Putidoj estis en via armeo, kiel viaj militistoj, pendigis cxe vi
siajn sxildojn kaj kaskojn, kaj estis via beleco.
11 La filoj de
Arvad kaj via militistaro staris sur viaj muregoj cxirkauxe kaj
estis gardistoj sur viaj turoj; siajn sxildojn ili pendigis
cxirkauxe sur viaj muregoj, kaj ili perfektigis vian belecon.
12
Tarsxisx komercis kun vi per multo da diversaj valorajxoj;
argxenton, feron, stanon, kaj plumbon gxi alportadis al via
komercejo.
13 Javan, Tubal, kaj Mesxehx komercis kun vi,
alportante al vi kiel komercajxojn homajn animojn kaj kuprajn
vazojn.
14 El Togarma oni alportadis al via komercejo cxevalojn,
rajdocxevalojn, kaj mulojn.
15 La filoj de Dedan komercis kun
vi; sur multaj insuloj estis viaj komercajxoj; eburon kaj ebonon
ili vendadis al vi siaflanke.
16 Sirio prenadis de vi komerce la
multon de viaj faritajxoj; rubenojn, purpurajn kaj broditajn
sxtofojn, delikatan tolon, koralojn, kaj kristalojn ili
alportadis al via komercejo.
17 Judujo kaj la lando de Izrael
komercis kun vi; pro viaj komercajxoj ili alportadis al vi
tritikon de Minit, vakson, mielon, oleon, kaj balzamon.
18
Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj
faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el Hxelbon, kaj
plej blankan lanon.
19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via
komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon.
20 Dedan
komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado.
21 Arabujo kaj
cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn,
sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj.
22 La
komercistoj el Sxeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn
aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis
al via komercejo.
23 Hxaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el
Sxeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi;
24 ili komercis kun vi
per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da
multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj
cedrokovritaj.
25 Sxipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via
komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro.
26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta
vento disrompos vin meze de la maro.
27 Viaj ricxajxoj, viaj
komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj,
viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj
militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas
cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo.
28
De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj
cxirkauxajxoj.
29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj
remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la
tero,
30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj
metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro;
31 kaj ili
faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj
ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron.
32 Kaj en
sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros: Kiu
iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?
33 Kiam viaj
komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn;
per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi
ricxigadis la regxojn de la tero.
34 Sed kiam sur la maroj vi
estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via
komercado kaj via tuta homomulto.
35 Cxiuj logxantoj de la
insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj
konsterno estas sur ilia vizagxo.
36 La komercistoj de la aliaj
popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
Cxapitro 28
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, diru al la reganto de Tiro: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Pro tio, ke via koro fierigxis, kaj vi diris: Mi estas
dio, mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj; dum vi estas
homo, sed ne dio, kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de
dio;
3 kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus
kasxita antaux vi;
4 kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco
vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en
vian trezorejon;
5 kvazaux per via granda sagxeco en via
komercado vi grandigus vian ricxecon, kaj via koro fierigxis pro
via ricxeco:
6 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Cxar
vi rigardas vian koron kiel koron de dio,
7 tial jen Mi venigos
kontraux vin fremdulojn, la plej terurajn el la popoloj; kaj ili
nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj
malaperigos vian brilon.
8 En pereon ili pusxos vin, kaj vi
mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj.
9 Cxu antaux
via mortiganto vi diros: Mi estas dio; dum vi estas ne dio, sed
homo en la mano de via mortiganto?
10 Per morto de
necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion
parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
11 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
12 Ho filo de
homo, ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro, kaj diru al
li: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi estas sigelo de
perfekteco, plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco.
13 Vi
estis en Eden, la gxardeno de Dio; cxiaspecaj multekostaj sxtonoj
vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, sukceno, berilo, jaspiso,
safiro, smeraldo, ametisto, kaj oro estis la ornamo de viaj
tamburinoj kaj flutoj; cxio estis preta en la tago de via
kreigxo.
14 Vi estas kerubo, kiu sin etendas kaj protektas; kaj
Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio, kie vi iradis inter
fajraj sxtonoj.
15 Vi estis perfekta en via konduto de post la
tago de via kreigxo, gxis trovigxis en vi malbonago.
16 Pro la
grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco,
kaj vi pekis; tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio, kaj
malaperigos vin, ho kerubo protektanto, el inter la fajraj
sxtonoj.
17 De via beleco fierigxis via koro, pro via majesteco
vi perdis vian sagxon; tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros
vin mokatajxo antaux la regxoj.
18 Per la multo de viaj
malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian
sanktejon; kaj Mi elirigos el vi fajron, kiu ekstermos vin, kaj
Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj
vidantoj.
19 Cxiuj, kiuj konas vin inter la popoloj, eksentos
teruron pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.
20 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21 Ho filo de
homo, turnu vian vizagxon al Cidon, kaj profetu pri gxi,
22 kaj
diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraux
vin, ho Cidon; kaj Mi glorigxos inter vi, kaj oni ekscios, ke Mi
estas la Eternulo, kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros
sur gxi Mian sanktecon.
23 Mi sendos sur gxin peston, kaj
sangoversxadon sur gxiajn stratojn, kaj falos en gxi mortigitoj
de glavo, kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj; kaj
oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
24 Kaj gxi ne plu estos
por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol
cxiuj malbondezirantaj najbaroj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la
Sinjoro, la Eternulo.
25 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi kolektos la domon
de Izrael el la popoloj, inter kiujn gxi estis disjxetita, kaj
montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj,
tiam ili logxos sur sia tero, kiun Mi donis al Mia servanto
Jakob.
26 Kaj ili logxos sur gxi sendangxere, kaj konstruos
domojn kaj plantos vinbergxardenojn; jes, ili logxos en
sendangxereco, kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj
malbondezirantoj cxirkaux ili; kaj ili ekscios, ke Mi, la
Eternulo, estas ilia Dio.
Cxapitro 29
1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, turnu vian vizagxon al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj
profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.
3 Parolu, kaj diru:
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraux vin, ho
Faraono, regxo de Egiptujo, granda drako, kiu kusxas meze de siaj
riveroj, kaj diras: La rivero estas mia, kaj mi faris gxin por
mi.
4 Mi metos hokojn en vian busxon, Mi alkrocxos la fisxojn de
viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj
kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj, kiuj estas alkrocxitaj al
via skvamaro.
5 Mi jxetos vin en la dezerton, vin kaj cxiujn
fisxojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos
kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la
cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.
6 Kaj ekscios cxiuj
logxantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili
estis kana apogo por la domo de Izrael:
7 kiam ili kaptis vin per
la mano, vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj
kiam ili apogis sin sur vi, vi rompigxis kaj traboris al ili la
tutajn lumbojn.
8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen
Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la
brutojn.
9 Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj; kaj
oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris: La
rivero estas mia, kaj mi gxin faris.
10 Tial jen Mi iras
kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn, kaj Mi faros el la
lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol gxis Sevene,
gxis la limo de Etiopujo.
11 Ne trairos gxin piedo de homo, nek
piedo de bruto trairos gxin, kaj gxi ne estos logxata dum kvardek
jaroj.
12 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj
dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj
estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disjxetos la Egiptojn
inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.
13
Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Post paso de kvardek
jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis
disjxetitaj;
14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj
revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno,
kaj ili tie estos humila regno.
15 Gxi estos humila inter la
aliaj regnoj, kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi
faros gxin malgranda, por ke gxi ne regu super la nacioj.
16 Kaj
gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo, rememoriganta
iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al gxi; kaj oni
ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de
la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo
de homo! Nebukadnecar, regxo de Babel, sxargxis sian
militistaron per granda laboro kontraux Tiro, tiel, ke cxiuj
kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis; kaj tamen nek
li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la
laboro, kiun li faris antaux gxi.
19 Tial tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi donos al Nebukadnecar, regxo de
Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu gxiajn ricxajxojn
kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco
por lia militistaro.
20 Rekompence pro la laboro, kiun li faris,
Mi donis al li la landon Egiptan; cxar ili laboris por Mi, diras
la Sinjoro, la Eternulo.
21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj
al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 30
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Plorkriu: Ve al la tago!
3 Cxar proksima estas la tago, jes,
proksima estas la tago de la Eternulo, malluma tago; venas la
tempo de la nacioj.
4 Venos glavo sur Egiptujon, kaj tremo
atakos Etiopujon, kiam mortigitoj falos en Egiptujo kaj oni
forprenos gxiajn ricxajxojn kaj detruos gxiajn fundamentojn.
5
La Etiopoj, la Putidoj, kaj la Ludidoj, kaj cxiuj diversgentaj
popoloj, kaj Kub, kaj la filoj de la lando de interligo kune kun
ili falos de glavo.
6 Tiele diras la Eternulo: Falos la helpantoj de Egiptujo, kaj
malaltigxos la fiereco de gxia forto; de Migdol gxis Sevene oni
falos en gxi de glavo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
7 Kaj gxi
dezertigxos kiel la aliaj dezertaj landoj, kaj gxiaj urboj estos
inter la aliaj ruinigitaj urboj.
8 Kaj oni ekscios, ke Mi estas
la Eternulo, kiam Mi aperigos fajron en Egiptujo kaj cxiuj gxiaj
helpantoj estos frakasitaj.
9 En tiu tempo senditoj de Mi iros
sur sxipoj, por ektimigi Etiopujon, kiu estis ekster dangxero;
kaj tremo ilin atakos, kiel en la tempo de Egiptujo; cxar la
tempo venas.
10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi neniigos la homomulton
en Egiptujo per Nebukadnecar, regxo de Babel.
11 Li kune kun sia
popolo, la plej terura el la nacioj, estos venigitaj, por pereigi
la landon; kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux Egiptujon kaj
plenigos la landon per mortigitoj.
12 Kaj la riverojn Mi faros
sektero, kaj la landon Mi transdonos en la manojn de homoj
malbonaj; kaj Mi ruinigos la landon, kaj cxion, kio estas en gxi,
per la manoj de fremduloj; Mi, la Eternulo, tion parolis.
13 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ekstermos la idolojn
kaj neniigos la malverajn diojn en Nof, kaj ne plu estos princo
el la lando Egipta, kaj Mi venigos timon sur la landon Egiptan.
14 Mi ruinigos Patroson, Mi ekbruligos fajron en Coan, kaj Mi
faros jugxon en No.
15 Mi elversxos Mian koleron sur la Egiptan
fortikajxon Sin, kaj Mi ekstermos la homomulton en No.
16 Mi
ekbruligos fajron en Egiptujo; forte ektremos Sin, No estos
trarompita, kaj Nof havos cxiutagan angoron.
17 La junuloj de
Aven kaj de Pi-Beset falos de glavo, kaj la virinoj iros en
forkaptitecon.
18 En Tahxpanhxes mallumigxos la tago, kiam Mi
rompos tie la jugon de Egiptujo, kaj malaperos en gxi la fiereco
de gxia forto; mallumo gxin kovros, kaj gxiaj filinoj iros en
forkaptitecon.
19 Kaj Mi faros jugxon kontraux Egiptujo; kaj oni
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
20 En la dek-unua jaro, en la unua monato, en la sepa tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
21 Ho filo de
homo! Mi rompis la brakon de Faraono, regxo de Egiptujo; kaj jen
gxi ne estas bandagxita, por resanigxi, kaj gxi ne estas
cxirkauxligita, ke gxi ricevu forton, por teni glavon.
22 Tial
tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iros kontraux
Faraonon, regxon de Egiptujo, kaj Mi frakasos liajn brakojn, la
sanan kaj la rompitan, kaj Mi elfaligos la glavon el lia mano.
23 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn, kaj Mi dispelos
ilin en diversajn landojn.
24 Kaj Mi fortigos la brakojn de la
regxo de Babel kaj metos Mian glavon en lian manon; sed la
brakojn de Faraono Mi frakasos, kaj cxi tiu gxemos antaux li,
kiel gxemas morte-vundito.
25 Mi fortigos la brakojn de la regxo
de Babel, sed la brakoj de Faraono falos; kaj oni ekscios, ke Mi
estas la Eternulo, kiam Mi metos Mian glavon en la manon de la
regxo de Babel kaj li eltiros gxin kontraux la landon Egiptan.
26 Kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la naciojn kaj dispelos
ilin en diversajn landojn; kaj ili ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.
Cxapitro 31
1 En la dek-unua jaro, en la tria monato, en la unua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, diru al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al lia tuta popolo:
Al kiu vi similigas vin en via grandeco?
3 Jen Asirio estis kiel
cedro sur Lebanon, kun belaj brancxoj, kun densa foliaro, kun
alta kresko, kaj gxia supro estis inter la nuboj.
4 Akvo
elkreskigis gxin, la profundo altigis gxin, cxirkauxante gxian
junan trunkon per siaj riveroj kaj sendante siajn fluojn al cxiuj
arboj de la kampo.
5 Tial gxi farigxis pli alta ol cxiuj arboj
de la kampo; gxi ricevis multe da brancxoj, kaj gxiaj brancxoj
longigxis, cxar gxi havis multe da akvo, por disetendigxi.
6 Sur
gxiaj brancxoj havis siajn nestojn cxiaj birdoj de la cxielo, sub
gxiaj brancxoj naskis idojn cxiaj bestoj de la kampo, kaj sub
gxia ombro logxis cxiaj grandaj popoloj.
7 Kaj gxi estis bela
per sia grandeco kaj per la longeco de siaj brancxoj, cxar gxiaj
radikoj trovigxis apud abunda akvo.
8 La cedroj en la gxardeno
de Dio ne estis pli altaj ol gxi, la cipresoj ne estis egalaj al
gxiaj brancxoj, la platanoj ne povis sin kompari kun gxiaj
brancxoj; neniu arbo en la gxardeno de Dio estis simila al gxi
per sia beleco.
9 Mi faris gxin bela per la multo de gxiaj
brancxoj; kaj cxiuj Edenaj arboj, kiuj estas en la gxardeno de
Dio, enviis gxin.
10 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke gxi tro
altigxis kaj levis sian supron inter la nubojn kaj gxia koro
fierigxis pro gxia alteco--
11 pro tio Mi transdonos gxin en la
manon de la plej potenca el la nacioj, kiu agos kun gxi konforme
al gxia malboneco kaj elpusxos gxin.
12 Kaj elhakos gxin
fremduloj, la plej teruraj el la nacioj, kaj disjxetos gxin; sur
la montojn kaj sur cxiujn valojn falos gxiaj brancxoj, kaj gxiaj
brancxetoj rompigxos sur cxiuj torentoj de la lando, kaj cxiuj
popoloj de la tero foriros el sub gxia ombro kaj forlasos gxin.
13 Kaj sur gxia renversigxinta trunko sidos cxiaj birdoj de la
cxielo, kaj sur gxiaj brancxoj sidos cxiaj bestoj de la kampo,
14
por ke neniu el la arboj apudakvaj fierigxu pri sia alteco, nek
levu sian supron inter la nubojn, kaj por ke neniu akvonutrata
arbo levigxu super ilin; cxar cxiuj ili estas destinitaj al la
morto, en la profundon subteran, kune kun la homoj, kiuj iris en
la tombon.
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam gxi iros
en Sxeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro gxi la abismon, Mi
haltigos gxiajn riverojn, ke starigxu la grandaj akvoj, Mi
mallumigos pro gxi Lebanonon, kaj cxiuj arboj de la kampo estos
afliktitaj.
16 Per la bruo de gxia falo Mi ektremigos la
naciojn, kiam Mi pusxos gxin en Sxeolon al tiuj, kiuj iris en la
tombon; kaj konsoligxos en la profundo subtera cxiuj arboj de
Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, cxiuj
akvonutrataj.
17 Cxar ankaux ili iros en Sxeolon, al tiuj, kiuj
estis mortigitaj de glavo, kaj gxiaj kunuloj, kiuj sidis sub gxia
ombro inter la nacioj.
18 Al kiu el la arboj de Eden vi estis simila per majesto kaj
grandeco? tamen kune kun la arboj de Eden vi estos jxetita en la
profundon subteran; kaj vi kusxos meze de necirkumciditoj kune
kun tiuj, kiuj mortis de glavo. Tio estas dirita pri Faraono kaj
pri lia tuta granda popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 32
1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la
monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, regxo de Egiptujo, kaj
diru al li: Vi estas la leonido inter la nacioj, vi estas kiel
drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas
la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
3
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi jxetos sur vin Mian reton
per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
4
Kaj Mi jxetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin
jxetos, kaj Mi sidigos sur vi cxiajn birdojn de la cxielo, kaj Mi
satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
5 Mi disjxetos vian
karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via
kadavrajxo.
6 La landon de via nagxado Mi malsekigos per via
sango gxis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
7 Kiam vi
estingigxos, Mi kovros la cxielon kaj senlumigos gxiajn stelojn,
la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
8
Cxiujn fontojn de lumo en la cxielo Mi senlumigos pro vi, kaj
mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos
la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne
konis.
10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj regxoj
ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaux iliaj
vizagxoj, kaj cxiu el ili cxiuminute tremos pri sia vivo en la
tago de via falo.
11 Cxar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
La glavo de la regxo de Babel venos sur vin.
12 Per la glavo de
fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; cxiuj ili estas la
plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de
Egiptujo, kaj gxia tuta homomulto estos ekstermita.
13 Mi
pereigos cxiujn gxiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne
plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
14 Tiam Mi
ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel
oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kiam Mi faros la landon
Egiptan dezerto, kaj la lando perdos cxion, kion gxi havis, kiam
Mi mortigos cxiujn, kiuj logxas en gxi, tiam oni ekscios, ke Mi
estas la Eternulo.
16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos;
la filinoj de la nacioj gxin kantos, pri Egiptujo kaj pri gxia
tuta grandnombra popolo ili gxin kantos, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato,
aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
18 Ho filo de homo,
priploru la popolon de Egiptujo, kaj pusxu gxin kaj la filinojn
de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj
iris en la tombon.
19 Cxu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj
kusxu kun la necirkumciditoj.
20 Inter tiuj, kiuj mortis de
glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros
gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon.
21 Ekparolos al gxi
la potencaj herooj el meze de Sxeol, kiuj kune kun gxiaj
helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj
de glavo.
22 Tie estas Asirio kaj gxia tuta homomulto; cxirkauxe
de gxi estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitaj, falis de
glavo.
23 Gxiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno,
kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas
mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si
teruron sur la tero de la vivantoj.
24 Tie estas Elam kaj gxia
tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas
mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris
en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si
teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune
kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
25 Meze de mortigitoj estas
donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas
iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de
glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la
vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la
tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
26 Tie estas
Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj
tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo,
cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj.
27 Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj
iris en Sxeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub
siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel
fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la
vivantoj.
28 Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la
necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de
glavo.
29 Tie estas Edom kun siaj regxoj kaj kun cxiuj siaj
princoj, kiuj malgraux sia forteco estas jxetitaj al tiuj, kiuj
falis de glavo; ili kusxas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj,
kiuj iris en la tombon.
30 Tie estas cxiuj princoj de la nordo,
kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj;
ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas
necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas
sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
31 Ilin Faraono
vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de
glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
32 Cxar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la
vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj
estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta
homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 33
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, parolu al la filoj de via popolo, kaj diru al ili: Se Mi
venigos glavon kontraux iun landon, kaj la popolo de la lando
prenos el sia mezo unu viron kaj starigos lin cxe si kiel
observanton;
3 kaj se li, vidante la glavon, kiu iras kontraux la
landon, ekblovos per trumpeto kaj avertos la popolon;
4 kaj se
iu, auxdinte la sonon de la trumpeto, ne akceptos la averton, kaj
la glavo venos kaj prenos lin, tiam lia sango estos sur lia kapo:
5 li auxdis la sonon de la trumpeto kaj tamen ne atentis la
averton, tial lia sango estos sur lia kapo; sed kiu atentos la
averton, tiu savos sian vivon.
6 Sed se la observanto vidos la
venantan glavon kaj ne blovos per trumpeto, kaj la popolo ne
estos avertita, kaj la glavo venos kaj prenos la vivon de iu:
tiam cxi tiu estos prenita pro sia peko, sed lian sangon Mi
repostulos el la mano de la observanto.
7 Kaj nun, ho filo de
homo, Mi starigis vin kiel observanton por la domo de Izrael; kaj
kiam vi auxdos el Mia busxo vorton, avertu ilin en Mia nomo.
8
Kiam Mi diros pri la malvirtulo: Malvirtulo, vi devas morti; kaj
vi ne parolos, por averti la malvirtulon kontraux lia konduto:
tiam li, la malvirtulo, mortos pro sia malvirteco, sed lian
sangon Mi repostulos el via mano.
9 Sed se vi avertis la
malvirtulon kontraux lia konduto, ke li deturnu sin de gxi, kaj
li ne deturnis sin de sia konduto: tiam li mortos pro sia
malvirteco kaj vi savos vian vivon.
10 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la domo de Izrael: Vi diras:
Niaj kulpoj kaj pekoj estas sur ni, kaj de ili ni konsumigxas;
kiel do ni povas vivi?
11 Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras
la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo,
sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.
Deturnu vin, deturnu vin de viaj malbonaj vojoj! kial vi mortu,
ho domo de Izrael?
12 Kaj vi, ho filo de homo, diru al la filoj
de via popolo: La virteco de virtulo ne savos lin en la tago de
lia krimo, kaj malvirtulo ne falos pro sia malvirteco en la tago,
kiam li deturnos sin de sia malvirteco; tiel same virtulo en la
tago de sia peko ne povas resti vivanta kun gxi.
13 Se Mi diros
al la virtulo, ke li vivos, kaj li, fidante sian virtecon, faros
krimon: tiam lia tuta virteco ne estos memorata, kaj li mortos
pro sia krimo, kiun li faris.
14 Kaj se Mi diros al la
malvirtulo, ke li mortos, sed li deturnos sin de sia peko kaj
agados juste kaj virte;
15 se la malvirtulo redonos la
garantiajxon, repagos la rabitajxon, agados laux la legxoj de la
vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne
mortos.
16 Cxiuj liaj pekoj, kiujn li faris, ne estos
rememorataj: li agas juste kaj virte, kaj tial li restos vivanta.
17 Dume la filoj de via popolo diras: Ne gxusta estas la vojo de
la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne gxusta.
18 Se
virtulo deturnas sin de sia virteco kaj faras malbonagojn, li
mortas pro ili;
19 kaj se malvirtulo deturnas sin de sia
malvirteco kaj agas juste kaj virte, pro tio li restas vivanta.
20 Kaj vi diras: Ne gxusta estas la vojo de la Sinjoro! Cxiun el
vi Mi jugxas konforme al lia konduto, ho domo de Izrael.
21 En la dek-dua jaro de nia forkaptiteco, en la kvina tago de la
deka monato, venis al mi forsavigxinto el Jerusalem, kaj diris:
La urbo estas disbatita.
22 Sed la mano de la Eternulo aperis
super mi en la vespero antaux la veno de la forsavigxinto, kaj
malfermis mian busxon, antaux ol tiu venis al mi matene; kaj mia
busxo malfermigxis, kaj mi ne plu devis silenti.
23 Kaj aperis
al mi vorto de la Eternulo, dirante:
24 Ho filo de homo! la
logxantoj de tiuj dezertaj lokoj sur la tero de Izrael parolas
tiele: Abraham estis unu sola homo, kaj ricevis herede la landon;
sed ni estas multo, des pli apartenas al ni la lando kiel
heredajxo.
25 Tial diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Vi mangxas kun sango, kaj viajn okulojn vi levas al
viaj idoloj, kaj sangon vi versxas; kaj tamen vi volas posedi la
landon?
26 Vi apogas vin sur via glavo, vi faras abomenindajxon,
vi malpurigas unu la edzinon de la alia; kaj tamen vi volas
posedi la landon?
27 Diru al ili jenon: Tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo: Kiel Mi vivas, tiuj, kiuj trovigxas sur la ruinoj,
falos de glavo; kiu estas sur la kampo, tiun Mi transdonos kiel
mangxajxon al la bestoj; kaj tiuj, kiuj estas en fortikajxoj kaj
en kavernoj, mortos de pesto.
28 Kaj Mi faros la landon absoluta
dezerto, kaj malaperos gxia fiera forto; kaj la montoj de Izrael
dezertigxos tiel, ke neniu tie pasos.
29 Kaj oni ekscios, ke Mi
estas la Eternulo, kiam Mi plene dezertigos la landon pro cxiuj
iliaj abomenindajxoj, kiujn ili faris.
30 Kaj koncerne vin, ho
filo de homo, la filoj de via popolo interparolas pri vi cxe la
muroj kaj cxe la pordoj de la domoj, kaj unu al la alia parolas
jene: Iru, kaj auxskultu, kia estas la vorto, kiu eliris de la
Eternulo!
31 Kaj ili venas al vi kiel al popola kunveno, kaj Mia
popolo sidigxas antaux vi, kaj auxskultas viajn vortojn, sed ne
plenumas ilin; cxar voluptajn kantojn ili faras el tio en siaj
busxoj, kaj ilia koro celas nur profiton.
32 Vi estas por ili
kiel volupta kanto, kiel homo kun bela vocxo kaj bone kantanta;
ili auxskultas viajn vortojn, sed ne plenumas ilin.
33 Sed kiam
plenumigxos tio, kio devas plenumigxi, tiam ili ekscios, ke
profeto estis meze de ili.
Cxapitro 34
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, profetu pri la pasxtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al
ili, al la pasxtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al
la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn
devas pasxti la pasxtistoj?
3 La grasajxon vi mangxas, per la
lano vi vin vestas, la grasigitan sxafon vi bucxas; sed la
sxafojn vi ne pasxtas.
4 La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi
ne kuracas, vunditan vi ne bandagxas, forerarintan vi ne
revenigas, perditan vi ne sercxas; sed vi regas super ili
maldelikate kaj kruele.
5 Kaj ili diskuris, cxar ili ne havas
pasxtiston; kaj ili farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la
kampo, ili diskuris.
6 Erarvagas Miaj sxafoj sur cxiuj montoj
kaj sur cxiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris
Miaj sxafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin sercxas.
7
Tial, ho pasxtistoj, auxskultu la vorton de la Eternulo:
8 Kiel
Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj sxafoj
farigxis rabatajxo, kaj pro foresto de pasxtisto Miaj sxafoj
farigxis mangxajxo por cxiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj
pasxistoj ne sercxis Miajn sxafojn, kaj la pasxtistoj pasxtis sin
mem, sed Miajn sxafojn ili ne pasxtis--
9 pro tio, ho pasxtistoj,
auxskultu la vorton de la Eternulo:
10 Tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Jen Mi iras kontraux la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos
Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la
pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin
mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili en plu
estu mangxajxo por ili.
11 Cxar tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi sercxos Miajn sxafojn kaj esploros
ilin.
12 Kiel pasxtisto esploras sian sxafaron, kiam li alvenas
al siaj diskurintaj sxafoj, tiel Mi esploros Miajn sxafojn; kaj
Mi savos ilin el cxiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba
kaj malluma.
13 Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi
kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian
teron; kaj Mi pasxtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj,
kaj sur cxiuj logxeblaj lokoj de la tero.
14 Sur bona pasxtejo
Mi ilin pasxtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia
logxloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj pasxtigxos sur
grasa pasxtejo, sur la montoj de Izrael.
15 Mi pasxtos Miajn
sxafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 La sxafon perdigxintan Mi elsercxos, la forpelitan Mi
revenigos, la vunditan Mi bandagxos, la malsanan Mi fortigos; sed
la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi pasxtos kun justeco.
17
Kaj pri vi, ho Miaj sxafoj, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Jen Mi faros jugxon inter sxafo kaj sxafo, al virsxafoj kaj
virkaproj.
18 Cxu ne suficxas al vi, ke vi pasxtigxas sur bona
pasxtejo? la restajxon sur via pasxtejo vi dispremas per viaj
piedoj! Cxu ne suficxas, ke vi trinkas puran akvon? la restajxon
vi movmalklarigas per viaj piedoj!
19 Kaj Miaj sxafoj devas
mangxi tion, kio estas dispremita per viaj piedoj, kaj trinki
tion, kio estas malklarigita per viaj piedoj.
20 Tial tiele diras al ili la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos,
kaj Mi faros jugxon inter sxafo grasa kaj sxafo malgrasa.
21
Cxar vi pusxas per la flanko kaj per la sxultro kaj frapas per
viaj kornoj cxiujn malfortajn, gxis vi forpelas ilin eksteren,
22
Mi helpos al Miaj sxafoj, kaj ili ne plu estos prirabataj, kaj Mi
faros jugxon inter sxafo kaj sxafo.
23 Kaj Mi starigos super ili
unu pasxtiston, kiu pasxtos ilin, Mian servanton David; li
pasxtos ilin, kaj li estos por ili pasxtisto.
24 Kaj Mi, la
Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo
inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis.
25 Kaj Mi faros kun
ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos cxiujn sovagxajn
bestojn el la lando, por ke oni povu logxi en la dezerto
sendangxere kaj dormi en la arbaroj.
26 Kaj Mi faros ilin kaj la
cxirkauxajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados
pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno.
27 Kaj la arbo
de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn
produktajxojn, kaj ili estos sur sia tero ekster dangxero; kaj
ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn
de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis
ilin.
28 Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la
bestoj de la tero ne mangxegos ilin; kaj ili logxos sendangxere,
kaj neniu teruros ilin.
29 Kaj Mi arangxos por ili gloran
plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la
lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj.
30 Kaj
oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke
ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la
Eternulo.
31 Kaj vi, homoj, estas Miaj sxafoj, la sxafoj de Mia
pasxtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Cxapitro 35
1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ho filo de
homo, turnu vian vizagxon al la monto Seir, kaj profetu pri gxi;
3 kaj diru al gxi: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi
iras kontraux vin, ho monto Seir, kaj Mi etendos Mian manon
kontraux vin kaj faros vin absoluta dezerto.
4 Viajn urbojn Mi
ruinigos, kaj vi mem dezertigxos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la
Eternulo.
5 Cxar vi havis eternan malamon, kaj elmetadis la
Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfelicxo, kiam iliaj
malbonagoj finigxis:
6 tial, kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la
Eternulo, Mi faros vin sanganta, kaj sanga vengxo vin persekutos;
cxar vi ne malamis sangon, tial sanga vengxo vin persekutos.
7
Kaj Mi faros la monton Seir absoluta dezerto, kaj Mi malaperigos
sur gxi cxian pasanton.
8 Mi plenigos gxiajn altajxojn de
mortigitoj: sur viaj montetoj, en viaj valoj, kaj en cxiuj viaj
terfendoj kusxos falintoj, mortigitaj de glavo.
9 Mi faros vin
eterna dezerto, kaj viaj urboj ne estos logxataj; kaj vi ekscios,
ke Mi estas la Eternulo.
10 Pro tio, ke vi diris: Tiuj du
popoloj kaj du landoj apartenos al mi, kaj ni ekposedos ilin,
kvankam tie estas la Eternulo:
11 tial, kiel Mi vivas, diras la
Eternulo, Mi agos kun vi konforme al via kolero, kaj al via
envio, kiun vi elmontris en via malamo kontraux ili; kaj oni
ekkonos Min cxe ili, kiam Mi jugxos vin.
12 Kaj vi ekscios, ke
Mi, la Eternulo, auxdis cxiujn viajn insultojn, kiujn vi eldiris
pri la montoj de Izrael, dirante: Ili estas dezertigitaj kaj
transdonitaj al ni, por ke ni konsumu ilin.
13 Vi faris vin
grandaj antaux Mi per via busxo, kaj vi multe parolis kontraux
Mi; Mi tion auxdis.
14 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam
la tuta tero gxojos, Mi faros vin dezerto.
15 Kiel vi gxojis pri
la heredajxo de la domo de Izrael, kiam gxi dezertigxis, tiel Mi
agos kun vi: vi farigxos dezerto, ho monto Seir kaj la tuta
Edomujo; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Cxapitro 36
1 Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj
diru: Ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Eternulo!
2
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Cxar la malamiko diras pri
vi: Ha, ha! ankaux la eternaj altajxoj farigxis niaj posedajxoj;
3 tial profetu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Pro tio, gxuste pro tio, ke oni dezertigis vin kaj premis vin de
cxiuj flankoj, por ke vi farigxu heredajxo por la aliaj nacioj,
kaj oni prenis vin sur sian langon kaj la popoloj vin kalumnias,
4 tial, ho montoj de Izrael, auxskultu la vorton de la Sinjoro,
la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al la montoj
kaj al la montetoj, al la terfendoj kaj al la valoj, al la
dezertigitaj ruinoj kaj al la forlasitaj urboj, kiuj farigxis
rabatajxo kaj mokatajxo por la aliaj nacioj cxirkauxe;
5 tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Kredu, ke en la fajro de Mia
fervoro Mi parolis pri la aliaj nacioj kaj pri la tuta Edomujo,
kiuj alproprigis al si Mian landon kun tutkora gxojo kaj kun
mokado, por prirabi gxiajn produktajxojn;
6 tial profetu pri la
lando de Izrael, kaj diru al la montoj kaj al la montetoj, al la
terfendoj kaj al la valoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:
Jen Mi parolis en Mia fervoro kaj en Mia kolero, pro tio, ke vi
suferas malhonoron de la nacioj;
7 tial tiele diras la Sinjoro,
la Eternulo: Mi jxuras per levo de Mia mano, ke la nacioj, kiuj
estas cxirkaux vi, suferos malhonoron;
8 sed vi, montoj de
Izrael, elkreskigos viajn brancxojn kaj alportados viajn fruktojn
al Mia popolo Izrael; cxar ili baldaux venos.
9 Cxar jen Mi
venos al vi, Mi turnos Mian vizagxon al vi, kaj vi estos
prilaborataj kaj prisemataj;
10 kaj Mi aperigos sur vi multe da
homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj
farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;
11 Mi
aperigos sur vi multe da homoj kaj brutoj, kaj ili multigxos kaj
fruktoricxigxos; kaj Mi faros vin logxataj, kiel en la antauxa
tempo, kaj Mi bonfarados al vi pli ol en via komenco; kaj vi
ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
12 Mi venigos sur vin homojn,
Mian popolon Izrael; kaj ili posedos vin, kaj vi estos ilia
heredajxo, kaj vi ne plu seninfanigos ilin.
13 Tiele diras la
Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke oni diras al vi: Vi formangxas
homojn, kaj vi seninfanigis vian popolon--
14 pro tio vi nun ne
plu mangxos homojn, kaj vian popolon vi ne plu seninfanigos,
diras la Sinjoro, la Eternulo.
15 Kaj Mi ne plu auxdigos
kontraux vi insultadon de la nacioj, kaj vi ne plu havos
malhonoron de la flanko de popoloj, kaj vian popolon vi ne plu
seninfanigos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
16 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17 Ho filo de
homo! la domo de Izrael, logxante sur sia tero, malpurigis gxin
per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpurajxo de virino
dum sxia monatajxo estis antaux Mi ilia konduto.
18 Kaj Mi
elversxis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili versxadis
sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis gxin per siaj
idoloj;
19 kaj Mi disjxetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis
dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj
al iliaj agoj Mi faris jugxon kontraux ili.
20 Kaj ili aligxis
al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan
nomon tiel, ke oni diris pri ili: Cxu tio estas la popolo de la
Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando?
21 Sed oni domagxis Mian
sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la
nacioj, kien ili venis.
22 Tial diru al la domo de Izrael: Tiele
diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de
Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter
la nacioj, kien vi venis.
23 Kaj Mi sanktigos Mian grandan
nomon, malsanktigitan cxe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter
ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la
Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon
antaux iliaj okuloj.
24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi
kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon.
25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj
viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin.
26
Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en
vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi
koron karnan.
27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi
faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi
observados kaj plenumados.
28 Kaj vi logxos en la lando, kiun Mi
donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via
Dio.
29 Kaj Mi liberigos vin de cxiuj viaj malpurajxoj; Mi vokos
la grenon kaj multigos gxin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton.
30 Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktajxojn de la
kampo, por ke vi ne plu havu antaux la nacioj honton pri malsato.
31 Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn
agojn, kaj vi faros al vi mem riprocxojn pro viaj malbonagoj kaj
pro viaj abomenindajxoj.
32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro,
la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto,
ho domo de Izrael!
33 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la
tempo, kiam Mi purigos vin de cxiuj viaj malbonagoj kaj
logxatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj,
34 kaj
la dezertigita tero estos prilaborata anstataux tio, ke gxi estis
dezerto antaux la okuloj de cxiu pasanto:
35 tiam oni diros: Cxi
tiu dezertigita tero farigxis kiel la gxardeno Eden, kaj la urboj
ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj
kaj logxataj.
36 Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos cxirkaux vi,
ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitajxon, priplantis la
dezertigitajxon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion
plenumos.
37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraux en tio Mi
trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili: Mi multigos
cxe ili la homojn kiel sxafojn.
38 Kiel la sanktaj sxafoj, kiel
la sxafoj de Jerusalem dum gxiaj festoj, tiel la dezertigitaj
urboj plenigxos de amasoj da homoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas
la Eternulo.