Cxapitro 1
1 Paroloj de Jeremia, filo de Hxilkija, el la pastroj, kiuj estis
en Anatot, en la lando de Benjamen;
2 al kiu aperis la vorto de
la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de
Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado,
3 kaj poste en la
tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la
fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Josxija, regxo de
Judujo, gxis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina
monato.
4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5 Antaux ol Mi
formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el
la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
6 Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli,
cxar mi estas juna.
7 Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke
vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion,
kion Mi ordonos al vi, parolu.
8 Ne timu ilin; cxar Mi estas kun
vi, por savi vin, diras la Eternulo.
9 Kaj la Eternulo etendis
Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:
Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon.
10 Vidu, Mi
starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por
elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
11 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi
vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan.
12 Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; cxar Mi maldormos
pri Mia vorto, por plenumi gxin.
13 Kaj duafoje aperis al mi la
vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi
vidas flame bolantan poton, kaj gxi rigardas de norde.
14 Kaj la
Eternulo diris al mi: De norde venos la malfelicxo sur cxiujn
logxantojn de la lando.
15 Cxar jen Mi alvokos cxiujn gentojn de
la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos
cxiu sian tronon antaux la pordegoj de Jerusalem kaj cxirkaux
gxiaj muregoj kaj antaux cxiuj urboj de Judujo.
16 Kaj Mi
eldiros Mian verdikton pri ili pro cxiuj iliaj malbonagoj, pro
tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj
adorklinigxis antaux la faritajxo de siaj manoj.
17 Kaj vi zonu
viajn lumbojn, levigxu, kaj diru al ili cxion, kion Mi ordonas al
vi; ne tremu antaux ili, por ke Mi ne tremigu vin antaux ili.
18
Jen Mi faras vin hodiaux fortikigita urbo, fera kolono, kaj
kupraj muroj en la tuta lando, kontraux la regxoj de Judujo,
kontraux gxiaj princoj, kontraux gxiaj pastroj, kaj kontraux la
popolo de la lando.
19 Ili batalos kontraux vi, sed ne venkos
vin; cxar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Cxapitro 2
1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
2 Iru kaj
prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la
Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via
fiancxineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne
prisemita.
3 Izrael tiam estis sanktajxo de la Eternulo, Lia
unua frukto; cxiuj, kiuj mangxis gxin, estis kondamnitaj, malbono
venis sur ilin, diras la Eternulo.
4 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj cxiuj
familioj de la domo de Izrael.
5 Tiele diras la Eternulo: Kian
maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de
Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?
6 Kaj ili ne diris:
Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu
kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra
lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie
neniu logxis?
7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke
vi mangxu gxiajn fruktojn kaj bonajxojn; sed vi venis kaj
malpurigis Mian landon, kaj Mian heredajxon vi faris
abomenindajxo.
8 La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la
legxokompetentuloj ne atentis Min, la pasxtistoj perfidis Min, la
profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.
9 Pro tio Mi
ankoraux procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de
viaj filoj mi procesos.
10 Cxar iru sur la insulojn de la
Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj
rigardu, cxu tie estas farita io simila.
11 Cxu ia popolo
sxangxis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo
sxangxis sian gloron je idoloj.
12 Miregu pri tio, ho cxielo,
sentu teruron kaj forte konsternigxu, diras la Eternulo.
13 Cxar
du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de
viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne
povas teni akvon.
14 Cxu Izrael estas sklavo, aux cxu li estas
infano de la domo? kial li farigxis rabitajxo?
15 Kontraux li
blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon
dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu logxas en ili.
16 Ecx la filoj de Nof kaj de Tahxpanhxes frakasis vian verton.
17 Vi jam mem tion faris al vi, cxar vi forlasis la Eternulon,
vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.
18 Kaj
nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? cxu por trinki la
akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? cxu
por trinki la akvon de Euxfrato?
19 Via malboneco vin punos, kaj
viaj malbonagoj faros al vi riprocxojn, por ke vi sciu kaj vidu,
kiel malbone kaj maldolcxe estas, ke vi forlasis la Eternulon,
vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo
Cebaot.
20 Cxar antaux longe vi rompis vian jugon kaj dissxiris
viajn sxnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur
cxiu alta loko kaj sub cxiu verda arbo vi kusxigis vin kiel
malcxastistino.
21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbrancxon,
portontan plej gxustajn fruktojn; kiel do vi sxangxigxis cxe Mi
je vinberbrancxo sovagxa?
22 Se vi ecx lavus vin per natro kaj
uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula
antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
23 Kiel vi povas diri:
Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon
en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda,
petolanta sur sia vojo.
24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon,
alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta
celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama
strato ili gxin trovos.
25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj
vian gorgxon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, cxar mi
amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.
26 Kiel sxtelinto hontas,
kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili,
iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,
27 kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al sxtono: Vi min
naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la
tempo de sia malfelicxo ili diras: Levigxu, kaj savu nin.
28 Kie
do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili
povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj,
tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi cxiuj defalis de Mi, diras la
Eternulo.
30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la
moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza
leono.
31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Cxu Mi
estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo
diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?
32 Cxu
virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian
cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo
nekalkulebla.
33 Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al
agoj malbonaj vi ja alkutimigxis.
34 Ecx sur viaj baskoj oni
trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion
trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj.
35 Vi diras: Mi estas
senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon
inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis.
36 Kiel malestiminda
vi farigxis, sxangxante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel
same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
37 Ankaux el
tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, cxar la Eternulo
forpusxis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.
Cxapitro 3
1 Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj sxi foriras de li
kaj edzinigxas kun alia viro, cxu li tiam povas reveni al sxi
denove? cxu ne malpurigxus per tio tiu lando? Kaj vi malcxastis
kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
2
Levu viajn okulojn al la altajxoj, kaj rigardu; kie vi ne
adultis? Cxe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la
dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malcxastado kaj
malbonagoj.
3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la
printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de
malcxastistino, vi ne plu volas honti.
4 Tamen vi kriis al Mi:
Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
5 cxu Vi koleros eterne
kaj konservos la koleron por cxiam? Tiel vi parolas, kaj tamen
vi faras malbonon kaj kontrauxstaras.
6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la regxo Josxija: Cxu vi
vidis, kion faris la defalinta Izrael? sxi iris sur cxiun altan
monton kaj sub cxiun verdan arbon kaj tie malcxastis.
7 Kaj post
kiam sxi faris cxion cxi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed sxi ne
revenis. Kaj tion vidis sxia perfidema fratino Judujo.
8 Mi
vidis cxiujn adultajxojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis
sxin kaj donis al sxi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis sxia
perfidema fratino Judujo, sed sxi iris kaj ankaux malcxastis.
9
Kaj de la bruo de sxia malcxastado malpurigxis la lando, kaj sxi
adultis kun sxtono kaj kun ligno.
10 Kaj malgraux cxio sxia
perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed
nur hipokrite, diras la Eternulo.
11 Kaj la Eternulo diris al
mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema
Judujo.
12 Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:
Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de
vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi
ne koleros eterne.
13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis
kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun
verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la
Eternulo.
14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar
Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du
el tribo kaj venigos vin en Cionon.
15 Kaj Mi donos al vi
pasxtistojn laux Mia koro, kiuj pasxtos vin kun sciado kaj
sagxeco.
16 Kaj kiam vi kreskos kaj multigxos en la lando en tiu
tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de
interligo de la Eternulo; gxi ne venos en la koron, oni ne
rememoros gxin, oni ne sercxos gxin, oni ne faros gxin denove.
17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj
tie kolektigxos cxiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en
Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.
18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj
ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel
heredajxon al viaj patroj.
19 Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos
vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan
heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min
patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
20 Sed kiel virino, kiu
perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael,
diras la Eternulo.
21 Vocxo estas auxdata sur la altajxoj,
plenda plorado de la filoj de Izrael, cxar ili malvirtigis sian
vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.
22 Revenu, defalintaj
infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, cxar Vi
estas la Eternulo, nia Dio.
23 Vere, mensogo estis en la
altajxoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio,
estas la savo de Izrael.
24 La hontindajxo formangxis la penadon
de niaj patroj de post nia juneco: iliajn sxafojn, iliajn bovojn,
iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
25 Ni kusxu en nia
abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la
Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco
gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo,
nia Dio.
Cxapitro 4
1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo,
rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindajxojn de
antaux Mia vizagxo, kaj ne plu vagados,
2 kaj se vi en vero,
bonordo, kaj pieco jxuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaux la
popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.
3 Cxar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al
Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter
dornajxo.
4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la
prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj logxantoj de
Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro
viaj malbonagoj tiel, ke neniu gxin estingos.
5 Proklamu en
Judujo, auxdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando;
voku per plena vocxo, kaj diru: Kolektigxu, kaj ni iru en la
fortikigitajn urbojn.
6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu;
cxar malfelicxon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
7 Leono
levigxas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmovigxas kaj
eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj
estos detruitaj, kaj neniu logxos en ili.
8 Pro tio zonu vin per
sakajxo, ploru kaj gxemu, cxar la flama kolero de la Eternulo ne
forigxas de ni.
9 En tiu tago, diras la Eternulo, senvivigxos la
koro de la regxo kaj la koro de la princoj, konsternigxos la
pastroj, kaj la profetoj konfuzigxos.
10 Kaj mi diris: Ho
Sinjoro, ho Eternulo! cxu Vi erarigis cxi tiun popolon kaj
Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon--kaj dume la glavo atingis
jam la animon?
11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al
Jerusalem: Seka vento de la altajxoj en la dezerto venas sur la
vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por
purigi;
12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian
verdikton kontraux ili.
13 Jen gxi levigxas kiel nuboj, kaj
gxiaj cxaroj estas kiel ventegoj, gxiaj cxevaloj estas pli
rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
14 Lavu de la
malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi savigxu; gxis kiam
logxos en vi viaj malbonaj pensoj?
15 Venas voko el la regiono
de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:
16 Sciigu al la
popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando
malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo.
17 Kiel kampogardistoj ili cxirkauxas gxin, cxar gxi ribelis
kontraux Mi, diras la Eternulo.
18 Via konduto kaj viaj faroj
kauxzis tion al vi, tiu via malboneco, cxar gxi estas maldolcxa,
cxar gxi penetris gxis via koro.
19 Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi
ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno,
trumpetadon de batalo.
20 Estas proklamata malfelicxo post
malfelicxo, cxar la tuta lando estas ruinigata, subite estas
detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.
21 Kiel longe
ankoraux mi vidos standardon, auxdos sonadon de korno?
22 Cxar
Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsagxaj
infanoj, ili ne komprenas; sagxaj ili estas por fari malbonon,
sed fari bonon ili ne povoscias.
23 Mi rigardas la teron, kaj jen gxi estas malplena kaj dezerta;
la cxielon, kaj jen gxi estas senluma.
24 Mi rigardas la
montojn--ili tremas, kaj cxiuj montetoj sxanceligxas.
25 Mi
rigardas--trovigxas neniu homo , kaj cxiuj bridoj de la cxielo
disflugis.
26 Mi rigardas--la fruktoricxa lando farigxis
dezerto, kaj cxiuj gxiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de
la flamo de Lia kolero.
27 Cxar tiele diras la Eternulo:
Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne
faros.
28 Pro tio la tero ploros kaj la cxielo supre malgxojos;
cxar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedauxras, kaj Mi ne
reprenos gxin.
29 Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj
forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur
rokojn; cxiuj urboj malplenigxis, kaj neniu en ili logxas.
30
Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Ecx se vi metos sur vin
purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi rugxe
kolorigos vian vizagxon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin
malestimos, ili volos vin mortigi.
31 Cxar Mi auxdas krion, kiel
de naskantino, gxemegadon kiel de virino naskanta la unuan
infanon, krion de la filino de Cion; sxi gxemas, kaj etendas
siajn manojn: Ho ve al mi! cxar mia animo pereas de la
mortigantoj.
Cxapitro 5
1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj sercxu
sur gxiaj palacoj, cxu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu
sercxas la veron--tiam Mi pardonos al gxi.
2 Ecx se ili diras:
Mi jxuras per la Eternulo--ili tamen jxuras mensoge.
3 Ho
Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin,
sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne
volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol
roko, ili ne volas konvertigxi.
4 Mi diris al mi: Eble ili estas
malricxuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo,
la legxojn de sia Dio;
5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi
parolos kun ili: ili ja konas la vojon de la Eternulo, la legxojn
de sia Dio; sed ankaux ili cxiuj kune rompis la jugon, dissxiris
la sxnurojn.
6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el
la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj;
cxiu, kiu eliros el tie, estos dissxirata. Cxar multaj farigxis
iliaj krimoj, fortaj farigxis iliaj perfidoj.
7 Kiel Mi tion
pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj jxuris per ne-dioj.
Mi jxurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en
malcxastejojn.
8 Ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj;
cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo.
9 Cxu Mi povas ne
puni pro tio? diras la Eternulo; kaj cxu al tia popolo Mia animo
povas ne vengxi?
10 Iru sur gxiajn muregojn kaj detruu ilin,
tamen ne tute ekstermu; forigu gxiajn brancxojn, cxar ne por la
Eternulo ili estas.
11 Cxar forte perfidis Min la domo de Izrael
kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
12 Ili neis la
ekzistadon de la Eternulo, kaj diris: Li ne ekzistas, kaj ne
venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
13
Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de
Dio; tiel farigxu al ili.
14 Pro tio tiele diras la Eternulo,
Dio Cebaot: Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos
Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo
estos kiel ligno, kiun gxi konsumos.
15 Jen Mi venigos sur vin,
sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la
Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon
vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
16 Gxia
sagxulo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj.
17
Gxi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn
filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn
bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per
glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
18 Sed ecx en
tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
19 Kaj
kiam oni demandos: Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni
cxion cxi tion? tiam diru al ili: Kiel vi forlasis Min kaj servas
al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en
lando, kiu ne apartenas al vi.
20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj auxdigu en Judujo,
dirante:
21 Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora,
kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.
22 Cxu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas
antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna,
kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas
fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.
23 Sed cxi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili
defalis kaj foriris.
24 Kaj ili ne diris en sia koro: Ni timu la
Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj
malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn,
destinitajn por la rikolto.
25 Viaj malbonagoj tion forklinis,
kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
26 Cxar inter Mia popolo
trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn
kaptilojn, kaptas la homojn.
27 Kiel birdejo estas plena de
birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili
farigxis grandaj kaj ricxaj.
28 Ili farigxis grasaj, ili
farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras,
jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj
ili ne faras.
29 Cxu Mi povas lasi tion sen puno? diras la
Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
30 Io konsterna kaj terura farigxis en la lando:
31 la profetoj
profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia
popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Cxapitro 6
1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa
sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; cxar de
nordo aperas malbono kaj granda pereo.
2 Al bela kaj delikata
virino Mi similigis la filinon de Cion.
3 Al sxi venos
pasxtistoj kun siaj brutaroj, cxirkaux sxi ili starigos tendojn,
kaj cxiu pasxtos sur sia loko.
4 Arangxu militon kontraux sxi;
levigxu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! cxar baldaux
vesperigxos, etendigxas la ombroj de vespero.
5 Levigxu, ni iru
nokte, kaj ni detruu sxiajn palacojn.
6 Cxar tiele diras la
Eternulo Cebaot: Haku sxiajn arbojn kaj arangxu remparon cxirkaux
Jerusalem; cxi tiun urbon oni devas puni, gxi estas tute plena de
malbonagoj.
7 Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel gxi
elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas
auxdataj en gxi, antaux Mi estas cxiam turmentado kaj batado.
8
Prudentigxu, ho Jerusalem, por ke ne forigxu de vi Mia animo, por
ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne logxata.
9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restajxon de
Izrael kiel restajxon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon,
kiel sxirkolektanto de vinberoj super la korboj.
10 Kun kiu Mi
parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min auxskultu? ilia orelo ne estas
cirkumcidita, kaj ili ne povas auxdi. Jen la vorton de la
Eternulo ili malsxatas; ili ne deziras gxin.
11 Tial Mi
plenigxis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri;
elversxu gxin sur la infanojn sur la strato kaj sur la
interkonsiligxon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaux virino
estos kaptita, maljunulo kaj profundagxulo.
12 Iliaj domoj
transiros al aliuloj, ankaux la kampoj kaj la edzinoj; cxar Mi
etendos Mian manon sur la logxantojn de la lando, diras la
Eternulo.
13 Cxar cxiuj, de la malgrandaj gxis la grandaj, estas
profitavidaj; kaj de la profetoj gxis la pastroj cxiuj faras
malhonestajxon.
14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per
facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne
estas bona stato.
15 Cxu ili hontas, ke ili faras
abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias
rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos,
kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
16 Tiele diras la Eternulo: Starigxu sur la vojoj kaj rigardu,
kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj
iru laux gxi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni
ne iros.
17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu
la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos.
18
Tial auxdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio farigxas cxe
ili.
19 Auxskultu, ho tero! jen Mi venigas malfelicxon sur cxi
tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; cxar ili ne atentis Miajn
vortojn, kaj Mian instruon ili forpusxis.
20 Por kio Mi bezonas
la olibanon venantan el Sxeba, kaj la bonodoran kanon el
malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj
bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.
21 Tial tiele diras la
Eternulo: Jen Mi metos antaux cxi tiu popolo falpusxilon, kaj sur
gxi falpusxigxos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.
22 Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj
granda nacio levigxos de la randoj de la tero.
23 Pafarkon kaj
lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia
vocxo bruas kiel maro; sur cxevaloj ili rajdas, armite por la
batalo kiel unu homo, kontraux vin, ho filino de Cion.
24 Kiam
ni auxdis pri ili, mallevigxis niaj manoj, teruro kaj doloro nin
atakis kiel naskantinon.
25 Ne eliru sur la kampon, ne iru sur
la vojon, cxar la glavo de la malamiko vekas teruron cxirkauxe.
26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakajxo, rulu vin en
cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolcxe, cxar subite
venos sur nin la pereiganto.
27 Kiel esploranton Mi starigis vin
inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.
28 Cxiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj
fero; cxiuj ili estas degenerintoj.
29 La blovilo
bruldifektigxis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la
fandisto: la malbonuloj ne apartigxis.
30 Argxento rifuzita oni
nomos ilin, cxar la Eternulo forrifuzis ilin.
Cxapitro 7
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2
Starigxu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie
proklamu cxi tiun vorton, kaj diru: Auxskultu la vorton de la
Eternulo, cxiuj Judoj, kiuj venas en cxi tiun pordegon, por
adorklinigxi al la Eternulo.
3 Tiele diras la Eternulo Cebaot,
Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi
logxigos vin sur cxi tiu loko.
4 Ne fidu la mensogajn vortojn,
kiam oni diras al vi: Cxi tie estas la templo de la Eternulo, la
templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.
5 Nur se vi
plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu
rilate la alian,
6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj
vidvinon, se vi ne versxos senkulpan sangon sur cxi tiu loko, kaj
ne sekvos aliajn diojn por via malfelicxo:
7 tiam Mi logxigos vin
sur cxi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj,
cxiam kaj eterne.
8 Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj
neniom helpas.
9 Sxtelante, mortigante, adultante, jxurante
mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi
ne konas,
10 vi poste venas kaj starigxas antaux Mi en cxi tiu
domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni savigxis--
kvankam vi plue faras cxiujn tiujn abomenindajxojn!
11 Cxu cxi
tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel
neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
12
Iru do al Mia loko en Sxilo, kie Mi antauxe logxigis Mian nomon,
kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo
Izrael.
13 Kaj nun, cxar vi faras cxiujn tiujn farojn, diras la
Eternulo, kaj Mi de frua mateno cxiam parolas al vi, kaj vi ne
auxskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas;
14 tial al la
domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la
loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel
Mi faris al Sxilo.
15 Mi forpusxos vin de antaux Mi, kiel Mi
forpusxis cxiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
16 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu popolo kaj ne direktu por ili
supren krion kaj pregxon kaj ne klopodu antaux Mi, cxar Mi ne
auxskultos vin.
17 Cxu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj
de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
18 La filoj kolektas
la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj
knedas la paston, por fari kukojn por la regxino de la cxielo,
kaj ili faras versxoferojn al aliaj dioj, por cxagreni Min.
19
Sed cxu Min ili cxagrenas? diras la Eternulo; cxu ne sin mem, por
hontigi sian vizagxon?
20 Tial tiele diras la Sinjoro, la
Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elversxigxos sur cxi tiun
lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la
kampo kaj sur la fruktojn de la tero; gxi ekflamos kaj ne
estingigxos.
21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn
bruloferojn al viaj bucxoferoj, kaj mangxu la viandon;
22 cxar Mi
ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj
kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando
Egipta;
23 nur cxi tion Mi ordonis al ili: Auxskultu Mian vocxon,
kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laux la
tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
24 Sed
ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laux siaj
propraj pensoj, laux la obstineco de sia malbona koro, kaj ili
iris malantauxen, ne antauxen.
25 De post la tago, kiam viaj
patroj eliris el la lando Egipta, gxis la nuna tago Mi sendadis
al vi cxiujn Miajn servantojn, la profetojn, cxiutage Mi sendis;
26 sed ili ne auxskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili
obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
27 Kaj kiam vi diros al ili cxion cxi tion, ili ne auxskultos
vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.
28 Diru do al
ili: Jen estas popolo, kiu ne auxskultas la vocxon de la
Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo
malaperis kaj estas ekstermita el ilia busxo.
29 Detondu viajn harojn kaj forjxetu ilin, kantu funebran kanton
sur la altajxoj; cxar la Eternulo forrifuzis kaj forpusxis la
generacion, kiun Li koleras.
30 Cxar la filoj de Jehuda faras
malbonon antaux Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn
abomenindajxojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia
nomo, por malpurigi gxin.
31 Ili arangxis altajxojn de Tofet en
la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn
filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en
Miaj pensoj.
32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam
oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed
valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, cxar
mankos alia loko.
33 Kaj la kadavroj de cxi tiu popolo estos
mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la
tero, kiujn neniu fortimigos.
34 Kaj Mi cxesigos en la urboj de
Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de gxojo kaj la
sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de
fiancxino; cxar la lando farigxos dezerto.
Cxapitro 8
1 En tiu tempo, diras la Eternulo, oni eljxetos el iliaj tomboj
la ostojn de la regxoj de Judujo kaj la ostojn de gxiaj princoj
kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la
ostojn de la logxantoj de Jerusalem;
2 kaj oni disjxetos ilin
antaux la suno kaj antaux la luno kaj antaux la tuta armeo de la
cxielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis,
kiujn ili sercxis, kaj al kiuj ili adorklinigxis; oni ne kolektos
ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la
suprajxo de la tero.
3 Kaj preferos la morton ol la vivon cxiuj
restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en cxiuj
lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Cxu se oni falis, oni
ne levigxas? cxu se oni devojigxis, oni ne volas reveni?
5 Kial
do cxi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili
forte sin tenas je la malverajxo kaj ne volas sin konverti.
6 Mi
atentis kaj auxskultis, sed ili parolas nenion gxustan; neniu
pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Cxiu fordonis
sin al sia kurado, kiel cxevalo, kiu flugrapide kuras en la
batalon.
7 Ecx cikonio sub la cxielo scias sian tempon, turto,
hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed
Mia popolo ne scias la legxon de la Eternulo.
8 Kiel vi diras:
Ni estas sagxuloj, kaj ni havas antaux ni la instruon de la
Eternulo? Gxi farigxis ja mensogajxo per la mensoga skribilo de
la skribistoj.
9 Per honto kovris sin la sagxuloj, konfuzigxis
kaj implikigis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian
do sagxecon ili havas?
10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al
aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis
grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili
cxiuj faras malhonestajxon.
11 Kaj la vundojn de la filino de
Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas
en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
12 Cxu ili hontas,
ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne
povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili
renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
13 Mi
plene sxirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur
la vinberbrancxo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj
forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
14 Por kio ni
sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni
tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas
al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.
15 Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de
resanigxo, sed jen estas teruro.
16 El la regiono de Dan oni
auxdas spiregadon de iliaj cxevaloj; de la blekegado de iliaj
fortaj cxevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formangxos
la teron, kaj tion, kio estas sur gxi, la urbon kaj gxiajn
logxantojn.
17 Cxar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn,
kiujn oni ne povas sorcxligi, kaj ili pikos vin, diras la
Eternulo.
18 Mia malgxojo estas super cxiuj malgxojoj, mia koro en mi
doloras.
19 Jen mi auxdas kriadon de la filino de mia popolo el
lando malproksima: Cxu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? cxu
gxia Regxo ne estas en gxi? Sed kial ili kolerigis min per siaj
idoloj, per fremdaj vantajxoj?
20 Pasis la rikolto, finigxis la
somero, sed ni ne ricevis helpon.
21 La malfelicxo de mia popolo
min afliktas, mi malgxojas, mi sentas teruron.
22 Cxu ne
ekzistas balzamo en Gilead? cxu ne ekzistas tie kuracisto? kial
do ne venas resanigxo al la filino de mia popolo?
Cxapitro 9
1 Ho, se mia kapo havus suficxe da akvo kaj miaj okuloj estus
fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el
mia popolo.
2 Ho, se mi havus en la dezerto rifugxejon por
migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, cxar
ili cxiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
3 Per siaj
langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili
fortigxas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj
Min ili ne konas, diras la Eternulo.
4 Gardu vin unu kontraux
alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu
proksimulo disportas kalumniojn.
5 Unu trompas alian, kaj veron
ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili
lacigxas de malbonagado.
6 Vi logxas meze de malhonesteco; pro
malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos
ilin; cxar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?
8
Ilia lango estas vundanta sago, gxi parolas trompe; per sia busxo
ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras
insidon kontraux li.
9 Cxu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras
la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi
kantos funebre; cxar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu
migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne auxdas blekadon de
brutoj; de la birdoj de la cxielo gxis la brutoj cxio diskuris,
foriris.
11 Mi faros Jerusalemon amaso da sxtonoj, logxejo de
sxakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en
ili neniu logxanto.
12 Cxu ekzistas homo sagxa, kiu komprenus
tion kaj klarigus tion, kion diras al li la busxo de la Eternulo,
pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel,
ke neniu iras tra gxi?
13 Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon,
kiun Mi donis al ili, kaj ne auxskultis Mian vocxon kaj ne sekvis
gxin,
14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn,
kiel lernigis al ili iliaj patroj:
15 tial tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi mangxigos al tiu popolo
vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;
16 kaj mi
dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj;
kaj Mi sendos post ilin glavon, gxis Mi tute ekstermos ilin.
17 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sercxu kaj voku ploristinojn,
ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el
niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekversxigxu akvo.
19 Vocxo de funebra plorado estos auxdata el Cion: Kiele ni estas
ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! cxar ni forlasis
nian landon kaj estas eljxetitaj el niaj logxejoj.
20 Auxskultu
do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu
la vorton el Lia busxo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon
kaj unu al alia funebran kantadon.
21 Cxar la morto eniras en
niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi
infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.
22 Diru, ke tiele
diras la Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la
kampojn kaj kiel garboj malantaux la rikoltanto, kaj neniu ilin
enkolektos.
23 Tiele diras la Eternulo: Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne
fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco;
24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas
kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon,
jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi,
diras la Eternulo.
25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam
Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
26
Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj cxiujn,
kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj logxas en la
dezerto; cxar cxiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed
la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.
Cxapitro 10
1 Auxskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de
Izrael!
2 Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la
nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin
timas.
3 Cxar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo: ili
dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per
hakilo;
4 ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per
najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu.
5 Ili estas kiel
kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar
ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel
same, kiel ili ne povas fari bonon.
6 Sed simila al Vi, ho
Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via
nomo en potenco.
7 Kiu povas ne timi Vin, ho Regxo de la
popoloj? al Vi tio decas, cxar inter cxiuj sagxuloj de la nacioj
kaj en cxiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.
8 Cxiuj
ili malsagxigxis kaj idiotigxis, cxar ligno donas ja nur
vantajxan instruon.
9 Foliigita argxento estas venigita el
Tasxisx kaj oro el Ufaz, laboritajxo de artisto kaj de la manoj
de fandisto; blua kaj purpura sxtofo estas ilia vesto, cxio estas
faritajxo de lertuloj.
10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li
estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero,
kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.
11 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la
teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.
12 Li kreis la teron per Sia forto, arangxis la mondon per Sia
sagxo, kaj per Sia prudento etendis la cxielon.
13 Kiam Li
eksonigas Sian vocxon, kolektigxas multego da akvo en la cxielo;
Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn
inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
14
Malsagxigxis cxiu homo kun sia sciado, per honto kovrigxis cxiu
fandisto kun sia statuo; cxar lia fanditajxo estas malverajxo,
gxi ne havas en si spiriton.
15 Tio estas vantajxo, faro de
eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
16 Ne simila al ili
estas Tiu, kiun havas Jakob; cxar Li estas la kreinto de cxio,
kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas
Lia nomo.
17 Forprenu de la tero vian komercajxon, vi, kiu logxas en
fortikajxo;
18 cxar tiele diras la Eternulo: Jen Mi cxi tiun
fojon eljxetos la logxantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke
ili sentos kaj diros:
19 Ho ve al mi en mia malfelicxo!
neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia
malsano, kiun mi devas elporti.
20 Mia tendo estas ruinigita,
kaj cxiuj miaj sxnuroj estas dissxiritaj; miaj infanoj foriris de
mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon
kaj pendigi miajn kurtenojn.
21 Cxar la pasxtistoj malsagxigxis
kaj ne sercxis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia
tuta pasxtataro estas dispelita.
22 Jen venas lauxta krio kaj
granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj,
logxejo de sxakaloj.
23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de
homo estas ne laux lia volo, ke homo iranta ne povas libere
direkti siajn pasxojn.
24 Punu min, ho Eternulo, sed lauxjugxe,
ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.
25 Elversxu
Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la
gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; cxar ili formangxis Jakobon,
englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian logxejon.
Cxapitro 11
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2
Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo, kaj raportu ilin al la
Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem.
3 Kaj diru al ili: Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne
auxskultos la vortojn de cxi tiu interligo,
4 kiun Mi donis al
viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la
fera forno, dirante: Obeu Mian vocxon, kaj faru cxion, kion Mi
ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
5
por ke plenumigxu la jxuro, kiun Mi jxuris al viaj patroj, ke Mi
donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas
nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.
6 Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu cxiujn cxi tiujn vortojn
en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante:
Auxskultu la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin.
7
Cxar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el
la lando Egipta, gxis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin,
dirante: Auxskultu mian vocxon.
8 Sed ili ne auxskultis kaj ne
alklinis sian orelon, cxiu sekvis la obstinecon de sia malbona
koro; kaj tial Mi venigis sur ilin cxion, kio estas dirita en cxi
tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
9 Kaj la Eternulo diris al mi: Farigxis ribelo cxe la Judoj kaj
cxe la logxantoj de Jerusalem;
10 ili returnis sin al la
malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn
kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj
la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj
patroj.
11 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin
malfelicxon, el kiu ili ne povos liberigxi; kaj ili krios al Mi,
sed Mi ne auxskultos ilin.
12 Tiam la urboj de Judujo kaj la
logxantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili
incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfelicxo.
13 Cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom
da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi
starigis, por incensi al Baal.
14 Kaj vi ne pregxu por cxi tiu
popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj pregxon; cxar Mi
ne auxskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia
malfelicxo.
15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn
kaj alportas la sanktan viandon, se vi farigxas cxiam pli malbona
kaj ankoraux gxojas pri tio?
16 La Eternulo nomis vin verda,
bela, fruktoricxa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis gxin
fajro, kaj gxiaj brancxoj difektigxis.
17 La Eternulo Cebaot,
kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la
domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris,
kolerigante Min per la incensado al Baal.
18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi
montris al mi iliajn farojn.
19 Kaj mi, kiel milda sxafido,
kondukata al la bucxo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn
kontraux mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun gxiaj fruktoj, ni
elhaku gxin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu
rememorata.
20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu jugxas juste, kiu
esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian vengxon
kontraux ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.
21 Tial
tiele diras la Eternulo pri la logxantoj de Anatot, kiuj sercxas
vian animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la
Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
22 tiele diras la
Eternulo Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de
glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.
23 Kaj neniu
restos el ili, cxar Mi venigos malfelicxon sur la logxantojn de
Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
Cxapitro 12
1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi
parolos kun Vi pri justeco: kial la vojo de malpiuloj estas
sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?
2 Vi plantis ilin,
kaj ili ricevis fortajn radikojn, ili kreskas kaj donas fruktojn;
proksima Vi estas en ilia busxo, sed malproksima de ilia interno.
3 Sed min, ho Eternulo, Vi konas; Vi vidis kaj esploris, kia
estas mia koro koncerne Vin. Pelu ilin, kiel sxafojn al la
bucxo, kaj apartigu ilin por la tago de mortigo.
4 Kiel longe Vi
tenos la landon en malgxojo kaj la herbo sur cxiuj kampoj velkos?
Brutoj kaj birdoj pereas pro la malboneco de gxiaj logxantoj,
kiuj diras: Li ne scias, kio estos al ni.
5 Se vi kuras kun
piedirantoj kaj ili vin lacigas, kiel do vi povas konkuri kun
cxevaloj? se vi esperas trovi sendangxerecon en lando paca, kion
vi faros cxe la majesta Jordan?
6 Cxar ecx viaj fratoj kaj la
domo de via patro agas perfide kontraux vi, krias post vi
plenvocxe. Ne fidu ilin, ecx se ili parolos al vi bone.
7 Mi forlasis Mian domon, Mi foriris de Mia heredajxo; tion, kio
estis kara por Mia animo, Mi fordonis en la manojn de gxiaj
malamikoj.
8 Mia heredajxo farigxis por Mi kiel leono en la
arbaro: gxi ekblekegis kontraux Mi, tial Mi gxin ekmalamis.
9
Mia heredajxo farigxis kiel diverskolora rabobirdo, kiun
cxirkauxe atakis aliaj rabobirdoj. Venu, kolektigxu, cxiuj
bestoj de la kampo, venu, por formangxi gxin.
10 Multo da
pasxtistoj ruinigis Mian vinbergxardenon, dispremis per la piedoj
Mian kampoparton, Mian plej amatan kampoparton ili faris
senfrukta dezerto.
11 Ili faris gxin dezerto, kaj gxia dezerteco
plendas antaux Mi; la tuta lando estas dezertigita, kaj neniu
zorgas pri tio.
12 Sur cxiujn altajxojn en la dezerto venis
ruinigantoj, cxar la glavo de la Eternulo ekstermas cxion de unu
rando de la lando gxis la alia; neniu karno estas indulgata.
13
Ili semis tritikon, sed rikoltis dornojn; ili elspezis, sed ne
profitis; viaj enspezoj estos hontindaj, pro la flama kolero de
la Eternulo.
14 Tiele diras la Eternulo pri cxiuj malbonaj najbaroj, kiuj
tusxis la posedajxon, kiun Mi heredigis al Mia popolo Izrael: Jen
Mi elsxiros ilin el ilia lando, kaj la domon de Jehuda Mi eltiros
el inter ili.
15 Kaj kiam Mi estos elsxirinta ilin, Mi denove
kompatos ilin kaj revenigos cxiun al lia heredajxo kaj cxiun en
lian landon.
16 Kaj se ili lernos la agmanieron de Mia popolo,
por jxuri per Mia nomo: Kiel vivas la Eternulo, simile al tio,
kiel ili lernigis al Mia popolo jxuri per Baal, tiam ili estos
konstrue arangxitaj inter Mia popolo.
17 Sed se ili ne
auxskultos, tiam Mi tute elsxiros tiun popolon kaj ekstermos
gxin, diras la Eternulo.
Cxapitro 13
1 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, acxetu al vi tolan zonon
kaj metu gxin sur viajn lumbojn, sed en akvon gxin ne metu.
2
Kaj mi acxetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj
metis gxin sur miajn lumbojn.
3 Kaj duafoje aperis al mi la
vorto de la Eternulo, dirante:
4 Prenu la zonon, kiun vi acxetis,
kiu estas sur viaj lumboj, levigxu kaj iru al Euxfrato, kaj kasxu
gxin tie en fendo de roko.
5 Kaj mi iris kaj kasxis gxin apud
Euxfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
6 Post longa tempo la
Eternulo diris al mi: Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie
la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie.
7 Kaj
mi iris al Euxfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie
mi gxin kasxis; kaj jen montrigxis, ke la zono tute putrigxis kaj
jam por nenio tauxgas.
8 Kaj aperis al mi la vorto de la
Eternulo, dirante:
9 Tiele diras la Eternulo: Tiele Mi putrigos
la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
10 Tiu
malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la
obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili
kaj adorklinigxante al ili, farigxos kiel cxi tiu zono, kiu jam
tauxgas por nenio.
11 Kiel zono estas alligata al la lumboj de
homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan
domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo,
Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.
12 Kaj diru al
ili cxi tion: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Cxiu
vinkrucxo estos plenigata de vino. Ili diros al vi: Cxu ni ne
scias, ke cxiu vinkrucxo estos plenigata de vino?
13 Sed vi diru
al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos gxis ebrieco
cxiujn logxantojn de cxi tiu lando, la regxojn, kiuj sidas sur la
trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj cxiujn logxantojn
de Jerusalem;
14 kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn
kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne
preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
15 Auxskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, cxar la Eternulo
parolas.
16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li
venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la
mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux
gxi ombron de morto, densan nebulon.
17 Se vi ne auxskultos,
tiam mia animo kasxe ploros pro via fiero, gxi ploros maldolcxe,
kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, cxar kaptita estos la
pasxtataro de la Eternulo.
18 Diru al la regxo kaj al la
regxino: Sidigxu pli malalte, cxar la krono de via majesto
defalis de via kapo.
19 La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu
ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon,
gxi tuta estas forkondukita.
20 Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo.
Kie estas la pasxtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela
sxafaro?
21 Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis
ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. Cxu ne
atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
22 Eble vi diros en
via koro: Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj
malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj
malhonoritaj viaj kalkanoj.
23 Cxu negro povas sxangxi sian
hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas
fari bonon, alkutimigxinte al malbono?
24 Tial Mi disblovos ilin
kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
25
Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la
Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.
26
Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj
montrigxos via hontindajxo,
27 via adulto, via voluptegeco, viaj
malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn
abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos?
kiam do fine?
Cxapitro 14
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la
senpluvecon.
2 Judujo funebras, gxiaj pordegoj malgxoje nigrigxis, klinite al
la tero, kaj plora kriado levigxas el Jerusalem.
3 Gxiaj
potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; cxi tiuj
venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne
siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsternigxas, kaj kovras
sian kapon.
4 Cxar la tero dezertigxis pro tio, ke ne estis
pluvo, tial konsternigxis la terkultivistoj kaj kovris sian
kapon.
5 Ecx cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon,
cxar ne ekzistas verdajxo.
6 Sovagxaj azenoj staras sur
montetoj, glutas aeron kiel sxakaloj; senbriligxis iliaj okuloj,
cxar ne ekzistas herbo.
7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via
nomo; cxar granda estas nia perfido, ni pekis antaux Vi.
8 Ho
espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfelicxo! kial Vi
estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por
tradormi la nokton?
9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel
fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho
Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
10 Tiele diras la Eternulo pri cxi tiu popolo: Ili amas vagi, ili
ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al
ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
11 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne pregxu por cxi tiu popolo, por
gxia bono.
12 Se ili fastos, Mi ne auxskultos ilian pregxon, kaj
se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora
al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per
pesto.
13 Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la
profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos
cxe vi, cxar veran pacon Mi donos al vi sur cxi tiu loko.
14 Sed
la Eternulo diris al mi: Malverajxon profetas tiuj profetoj en
Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne
parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorcxajxon,
idolajxon, kaj trompajxon de sia koro.
15 Tial tiele diras la
Eternulo pri la profetoj: Cxar ili profetas en Mia nomo, kvankam
Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos
en cxi tiu lando--per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj
profetoj;
16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disjxetita
sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu
ilin enterigos--ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj
filinoj; kaj Mi elversxos sur ilin ilian malbonecon.
17 Kaj diru
al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne
cxesas, cxar granda malfelicxo trafis la virgulinon, la filinon
de mia popolo, frapo tre doloriga.
18 Kiam mi eliras sur la
kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en
la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaux la
profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
19 Cxu Vi tute forpusxis Jehudan? cxu Via animo eksentis abomenon
kontraux Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin
resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis
tempon de resanigxo, sed ni havas nur teruron.
20 Ni konfesas,
ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj;
cxar ni pekis antaux Vi.
21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne
malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian
interligon kun ni.
22 Cxu inter la idoloj de la nacioj ekzistas
tiaj, kiuj povas doni pluvon? cxu la cxielo per si mem donas
pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al
Vi, cxar Vi faras cxion cxi tion.
Cxapitro 15
1 Kaj la Eternulo diris al mi: Ecx se starigxus antaux Mi Moseo
kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu
ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.
2 Kaj se ili diros al
vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:
Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas
destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita
por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por
kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
3 Mi punos ilin per kvar
specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj,
por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por
formangxi kaj ekstermi.
4 Mi faros ilin objekto de teruro por
cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Hxizkija, regxo de
Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
5 Cxar kiu kompatos
vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktigxos pri vi? kiu sin turnos,
por demandi pri via farto?
6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo,
vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj
pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.
7 Mi dissxutis ilin per
sxutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj
pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
8 Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la
maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu
ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj
teruron.
9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras sxia
animo; subiras sxia suno, kiam estas ankoraux tago; sxi estas
kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi
transdonos al glavo antaux iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon,
kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero!
Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj
min malbenas.
11 La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono,
Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado
kontraux la malamiko.
12 Cxu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
13 Vian
ricxajxon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago,
pro cxiuj viaj pekoj en cxiuj viaj limoj.
14 Kaj Mi transirigos
vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; cxar fajro,
kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj
vengxu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne
pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
16 Kiam mi
trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis
mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian
nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
17 Mi ne sidis en
interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis
solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.
18
Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke
gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta
fonto de akvo nefidebla.
19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove
starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la
valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi
ne revenos al ili.
20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel
fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos
vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la
Eternulo.
21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi
liberigos vin el la mano de tiranoj.
Cxapitro 16
1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
2 Ne prenu
al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur cxi tiu loko.
3 Cxar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj
naskigxas sur cxi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin,
kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en cxi tiu lando:
4 Per
diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek
enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la suprajxo de la tero; de
glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos
mangxajxo por la birdoj de la cxielo kaj por la bestoj de la
tero.
5 Cxar tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de
plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; cxar Mi forprenis
de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj
la kompaton.
6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu
lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al
si trancxojn nek kalvajxon pro ili.
7 Oni ne disdonos inter ili
panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne
trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia
patrino.
8 Ankaux en la domon de festeno ne iru, por sidi kun
ili, por mangxi kaj trinki.
9 Cxar tiele diras la Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi forigos de cxi tiu loko antaux viaj
okuloj kaj dum via vivo la sonojn de gxojo kaj la sonojn de
gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon de fiancxino.
10 Kiam
vi diros al tiu popolo cxiujn cxi tiujn vortojn, kaj ili diros al
vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan
malfelicxon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni
pekis antaux la Eternulo, nia Dio?--
11 tiam diru al ili: Pro
tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis
aliajn diojn kaj servis kaj adorklinigxis al ili, dum Min ili
forlasis kaj Mian instruon ne obeis;
12 kaj vi agas ankoraux pli
malbone ol viaj patroj, kaj cxiu el vi sekvas la obstinecon de
sia malbona koro, ne auxskultante Min;
13 tial Mi eljxetos vin el
cxi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi
servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, cxar Mi ne donos al vi
indulgon.
14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu
diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la
lando Egipta;
15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la
Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li
dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi
donis al iliaj patroj.
16 Jen Mi sendos multe da fisxkaptistoj,
diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da
cxasistoj, por cxasi ilin de cxiu monto, de cxiu monteto, kaj el
la fendoj de la rokoj.
17 Cxar Miaj okuloj vidas cxiujn iliajn
vojojn; ili ne estas kovritaj antaux Mi, kaj iliaj malbonagoj ne
estas kasxitaj antaux Miaj okuloj.
18 Antaux cxio Mi duoble
pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili
malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per
siaj abomenindajxoj ili plenigis Mian heredajxon.
19 Ho
Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifugxo en tempo de
malfelicxo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj
diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas
vantajxo, ili tauxgas por nenio.
20 Cxu povas homo fari al si
diojn? ili ne estas ja dioj.
21 Tial jen Mi prudentigos ilin;
tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili
ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.
Cxapitro 17
1 La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per
diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de
iliaj altaroj.
2 Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj
iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj
montetoj.
3 Cxu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj
cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn
pro la pekoj en cxiuj viaj limoj.
4 Kaj vi estos elpusxita el la
heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj
malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron
de Mia kolero, gxi flamos eterne.
5 Tiele diras la Eternulo: Malbenita estas la homo, kiu fidas
homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de
la Eternulo.
6 Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne
vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando
senfrukta kaj ne logxata.
7 Benita estas la homo, kiu fidas la
Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
8 Li estos kiel
arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento;
gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj
en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.
9
Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?
10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la
internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de
liaj agoj.
11 Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia
estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj: en la mezo
de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo.
12 Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de
tempo antikva.
13 Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj
forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur
la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
14 Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj
mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.
15 Jen ili diras al
mi: Kie estas la vorto de la Eternulo? gxi plenumigxu.
16 Sed mi
ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon
de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia
busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.
17 Ne estu por mi
terura, Vi, mia rifugxejo en la tago de mizero!
18 Miaj
persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili
tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj
frapu ilin per duobla frapo.
19 Tiele diris al mi la Eternulo: Iru kaj starigxu en la pordego
de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la
regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem;
20 kaj diru
al ili: Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo,
kaj cxiuj Judoj kaj cxiuj logxantoj de Jerusalem, kiuj iras tra
cxi tiuj pordegoj.
21 Tiele diras la Eternulo: Gardu viajn
animojn, kaj ne portu sxargxojn en la tago sabata, kaj ne enportu
ilin tra la pordegoj de Jerusalem;
22 kaj ne elportu sxargxon el
viaj domoj en la tago sabata, kaj faru nenian laboron, sed
sanktigu la tagon sabatan, kiel Mi ordonis al viaj patroj.
23
Sed ili ne auxskultis kaj ne alklinis sian orelon, sed obstinigis
sian nukon, por ne auxskulti kaj por ne akcepti moralinstruon.
24 Se vi auxskultos Min, diras la Eternulo, kaj ne portos
sxargxon tra la pordegoj de cxi tiu urbo en la tago sabata, sed
vi sanktigos la tagon sabatan, farante en gxi nenian laboron:
25
tiam tra la pordegoj de cxi tiu urbo irados regxoj kaj princoj,
sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj
cxevaloj, ili kaj iliaj princoj, la Judoj kaj la logxantoj de
Jerusalem, kaj cxi tiu urbo estos logxata eterne.
26 Kaj oni
venados el la urboj de Judujo, el la cxirkauxajxoj de Jerusalem,
el la lando de Benjamen, de la ebenajxo, de la montoj, kaj de
sudo, alportante bruloferojn kaj bucxoferojn kaj farunoferojn kaj
olibanon kaj dankajn donacojn en la domon de la Eternulo.
27 Sed
se vi ne obeos Min, ke vi sanktigu la tagon sabatan kaj ne portu
sxargxon, irante tra la pordegoj de Jerusalem en la tago sabata:
tiam Mi ekbruligos en gxiaj pordegoj fajron, kiu ekstermos la
palacojn de Jerusalem kaj ne estingigxos.
Cxapitro 18
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
2
Levigxu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi auxdigos al
vi Miajn vortojn.
3 Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj
jen li laboras sur la stablo.
4 Kaj kiam difektigxis en la mano
de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris
denove alian vazon, kian al li placxis fari.
5 Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:
6 Cxu Mi ne
povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la
Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi
estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
7 Unu momenton Mi decidas
pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj
pereigos;
8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi
decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi
intencis fari al gxi.
9 Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj
pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos;
10 sed se gxi
faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon,
tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi.
11 Kaj
nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene: Tiele
diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas
intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj
rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.
12 Sed ili diras: Vane,
ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco
de sia malbona koro.
13 Tial tiele diras la Eternulo: Demandu inter la nacioj, cxu iu
auxdis ion similan; multe da abomenindajxoj faris la filino de
Izrael.
14 Cxu la negxo de Lebanon cxesas liveri akvon al Miaj
kampoj? cxu cxesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de
malproksime?
15 Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj;
per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laux
vojo ne ebenigita,
16 por fari sian landon dezerto, eterna
mokatajxo, tiel, ke cxiu, kiu trapasas gxin, miras kaj balancas
la kapon.
17 Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaux la
malamiko; la nukon kaj ne la vizagxon Mi montros al ili en la
tago de ilia pereo.
18 Ili diris: Ni iru kaj interkonsiligxu kontraux Jeremia; cxar
ne malaperis la legxinstruo cxe la pastro, nek konsilo cxe la
sagxulo, nek parolo cxe la profeto; venu, ni batu lin per la
lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
19 Atentu min, ho Eternulo, kaj auxskultu la vocxon de miaj
kontrauxuloj.
20 Cxu oni devas repagi bonon per malbono? cxar
ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaux Vi,
por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.
21
Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo;
iliaj edzinoj farigxu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu
frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en
milito.
22 Kriado estu auxdata el iliaj domoj, kiam Vi subite
venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti
min, kaj reton ili metis antaux miajn piedojn.
23 Vi, ho
Eternulo, scias cxiujn iliajn intencojn kontraux mi, por mortigi
min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaux Vi ne
elvisxu; faligu ilin antaux Vi; agu kontraux ili en la tempo de
Via kolero.
Cxapitro 19
1 Tiele diris la Eternulo: Iru kaj acxetu argilan krucxon de
potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejagxuloj de la popolo kaj
el la plejagxuloj de la pastroj,
2 iru en la valon de la filo de
Hinom, kiu estas antaux la Pordego de Argilajxoj, kaj proklamu
tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
3 Kaj diru: Auxskultu la
vorton de la Eternulo, ho regxoj de Judujo kaj logxantoj de
Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi
venigos sur cxi tiun lokon tian malfelicxon, ke al cxiu, kiu
auxdos pri gxi, eksonoros liaj oreloj.
4 Pro tio, ke ili
forlasis Min, kaj malpurigis cxi tiun lokon, kaj incensis sur gxi
al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la regxoj
de Judujo, kaj plenigis cxi tiun lokon per sango de senkulpuloj;
5 kaj konstruis altajxojn al Baal, por forbruligi siajn filojn
kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj
kio ecx ne venis en Mian kapon:
6 pro tio jen venos tempo, diras
la Eternulo, kiam oni jam nomos cxi tiun lokon ne Tofet kaj valo
de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.
7 Kaj Mi detruos sur
cxi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos
ilin de glavo antaux iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj,
kiuj sercxas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel
mangxajxon al la birdoj de la cxielo kaj al la bestoj de la tero.
8 Kaj Mi faros cxi tiun urbon dezerto kaj mokatajxo; cxiu, kiu
preterpasos gxin, miros kaj mokos cxiujn gxiajn frapojn.
9 Kaj
Mi mangxigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de
iliaj filinoj, kaj cxiu mangxos la karnon de sia proksimulo, dum
la siegxo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj
kaj la sercxantoj de iliaj animoj.
10 Kaj disrompu la krucxon
antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi:
11 kaj diru al
ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos cxi tiun
popolon kaj cxi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto,
ke gxi ne povas esti tutajxigita; kaj oni enterigos en Tofet,
cxar ne ekzistos alia loko por enterigado.
12 Tiele Mi agos kun
cxi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun gxiaj logxantoj, kaj Mi
faros cxi tiun lokon simila al Tofet.
13 Kaj la domoj de
Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj,
kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis
al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj
dioj.
14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por
profeti; kaj li starigxis sur la korto de la domo de la Eternulo,
kaj diris al la tuta popolo:
15 Tiele diras la Eternulo Cebaot,
Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn
gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi;
cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.
Cxapitro 20
1 Kiam la pastro Pasxhxur, filo de Imer, la cxefa oficisto en la
domo de la Eternulo, auxdis, kiel Jeremia profetis cxion diritan,
2 Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron,
kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la
Eternulo.
3 La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la
karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne
Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.
4 Cxar tiele diras la Eternulo:
Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj
ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos;
kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de
Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la
glavo.
5 Kaj la tutan havon de cxi tiu urbo kaj gxian tutan
laborakiron kaj cxiujn gxiajn valorajxojn kaj cxiujn trezorojn de
la regxoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj,
kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
6 Kaj
vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon,
venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj,
vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min;
Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto
de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.
8 Cxar de la tempo, kiam mi
ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la
Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.
9 Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en
Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro,
penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne
plu povis elteni.
10 Cxar mi auxdas la insultadon de multaj kaj
minacadon cxirkauxe: Akuzu, ni akuzu lin! Cxiuj, kiuj vivas pace
kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogigxos, tiam ni
venkos lin kaj vengxos al li.
11 Sed la Eternulo estas kun mi
kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos;
ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente;
la honto estos eterna, ne forgesigxos.
12 Ho Eternulo Cebaot,
kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru,
ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian
proceson.
13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; cxar Li
savas la animon de malricxulo el la mano de malbonaguloj.
14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskigxis; la tago, en kiu
mia patrino min naskis, ne estu benita.
15 Malbenita estu la
homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas
naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.
16 Tiu
homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis;
li auxdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
17 Kial mi ne
estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj
sxia ventro restu graveda por cxiam?
18 Kial mi eliris el la
utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia
vivo pasu en honto?
Cxapitro 21
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam
la regxo Cidkija sendis al li Pasxhxuron, filon de Malkija, kaj
la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:
2 Volu demandi pri
ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas
kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj
Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
3 Kaj Jeremia diris al ili: Tiele diru al Cidkija:
4 Tiele diras
la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj
estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de
Babel, kaj kontraux la Hxaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la
murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.
5 Kaj Mi
batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en
kolero, furiozo, kaj granda indigno.
6 Kaj Mi frapos la
logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda
pesto ili mortos.
7 Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan,
regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj
tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj
de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo
de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de
tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo;
li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
8 Kaj al cxi tiu
popolo diru: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi proponas al vi vojon
de vivo kaj vojon de morto:
9 kiu restos en cxi tiu urbo, tiu
mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj
transdonos sin al la Hxaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos
vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
10 Cxar Mi turnis Mian
vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras
la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos
transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.
11 Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la
vorton de la Eternulo:
12 Domo de David! diras la Eternulo: Frue
matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por
ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj
malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.
13 Jen Mi iras
kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras
la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras: Kiu atakos nin? kaj kiu
eniros en niajn logxejojn?
14 Kaj Mi punos vin laux la fruktoj
de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia
arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.
Cxapitro 22
1 Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la regxo de Judujo,
kaj diru tie jenon:
2 diru: Auxskultu la vorton de la Eternulo,
ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj
servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.
3
Tiele diras la Eternulo: Faru jugxon kaj juston, kaj savu
prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu
fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu
sur cxi tiu loko.
4 Cxar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra
la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono
de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj
servantoj kaj lia popolo.
5 Sed se vi ne obeos tiujn vortojn,
tiam--Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo--cxi tiu domo farigxos
ruino.
6 Cxar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la
regxo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj
tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj.
7 Mi starigos
kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili
dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.
8 Kaj
multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al
la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo?
9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la
Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al
ili.
10 Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte
pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la
landon de sia naskigxo.
11 Cxar tiele diras la Eternulo pri
Sxalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia
patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko: Li ne plu revenos cxi
tien;
12 sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en
kaptitecon, tie li mortos kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.
13 Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn
cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane
kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
14 kiu diras: Mi
konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas
al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per
cinabro.
15 Cxu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per
cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis
lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
16 Li jugxadis
la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. Cxu
ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
17 Sed viaj okuloj
kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de
senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
18 Tial tiele
diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de
Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino!
oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
19 Per
enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj jxetos
malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
20 Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian
vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj
amantoj.
21 Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona
stato, sed vi diris: Mi ne volas auxskulti. Tia estis via
konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon.
22 Cxiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj
iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj
viaj malbonagoj.
23 Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston
inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel
doloroj de naskantino!
24 Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se
Konja, filo de Jehojakim, regxo de Judujo, ecx estus sigelringo
sur Mia dekstra mano, ecx de tie Mi vin desxirus.
25 Kaj Mi
transdonos vin en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon
de Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj en la manon de la Hxaldeoj.
26 Kaj Mi jxetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian
landon, kie vi ne naskigxis; kaj tie vi mortos.
27 Sed en la
landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
28 Cxu
cxi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpusxita? cxu
li estas vazo neamata? kial ili estas forjxetitaj, li kaj lia
idaro, jxetitaj en landon, kiun ili ne konis?
29 Ho tero, tero,
tero! auxskultu la vorton de la Eternulo!
30 Tiele diras la
Eternulo: Enskribu cxi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon,
kiu ne havos sukceson en sia vivo; cxar neniu el lia idaro
sukcesos sidi sur la trono de David aux regos iam en Judujo.
Cxapitro 23
1 Ve al la pasxtistoj, kiuj pereigas kaj diskurigas la sxafojn de
Mia pasxtataro! diras la Eternulo.
2 Tial tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael, pri la pasxtistoj, kiuj pasxtas Mian
popolon: Vi diskurigis Miajn sxafojn kaj dispelis ilin kaj ne
observis ilin; jen Mi punos sur vi viajn malbonajn agojn, diras
la Eternulo.
3 Sed Mi kolektos la restajxon de Miaj sxafoj el
cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin, kaj Mi revenigos ilin sur
ilian pasxtejon; kaj ili donos fruktojn kaj multigxos.
4 Kaj Mi
starigos super ili pasxtistojn, por ke ili pasxtu ilin; kaj ili
jam ne timos kaj ne tremos kaj ne estos atakataj, diras la
Eternulo.
5 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi aperigos de David
markoton virtan, kaj ekregos regxo, kaj li estos prudenta, kaj li
farados jugxon kaj justecon sur la tero.
6 En lia tempo Jehuda
estos savita kaj Izrael logxos sendangxere; kaj jen estas la
nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco.
7
Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu
diros: Vivas la Eternulo, kiu kondukis la Izraelidojn el la lando
Egipta;
8 sed: Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la
idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj
landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.
9 Pri la profetoj. Dissxirigxas en mi mia koro, cxiuj miaj ostoj
tremas; mi farigxis kiel ebriulo, kiel homo, senfortigita de
vino, antaux la Eternulo kaj antaux Liaj sanktaj vortoj.
10 Cxar
la lando estas plena de adultuloj, cxar la lando ploras de
malbeno; sekigxis la pasxtejoj de la stepo; ilia celado estas
malpia, kaj ilia forto estas en malvereco.
11 Cxar profeto kaj
pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn,
diras la Eternulo.
12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj
lokoj en mallumo; ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur
ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la
Eternulo.
13 Cxe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon: ili
profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael;
14
sed cxe la profetoj de Jerusalem mi vidis ion teruran: ili
adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de
malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco;
ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo
kiel Gomora.
15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj: Jen Mi
mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;
cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta
lando.
16 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne auxskultu la
vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili
predikas vizion de sia koro, sed ne el la busxo de la Eternulo.
17 Ili diras al Miaj malsxatantoj: La Eternulo diris, ke al vi
estos paco; kaj al cxiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro,
ili diras: Ne trafos vin malfelicxo.
18 Sed kiu staris en la
konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj auxdis Lian vorton? kiu
auxdis Lian vorton kaj komprenis?
19 Jen eliros ventego de la
Eternulo en kolero, ventego turnigxanta; gxi falos sur la kapon
de la malpiuloj.
20 Ne kvietigxos la kolero de la Eternulo, gxis
Li estos farinta kaj gxis Li estos plenuminta la intencojn de Sia
koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
21 Mi ne sendis
tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen
ili profetas.
22 Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili
auxdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia
malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
23 Cxu Mi estas nur Dio
de proksime? diras la Eternulo; cxu Mi ne estas ankaux Dio de
malproksime?
24 Cxu homo povas kasxi sin en tia sekreta loko,
kie Mi lin ne vidus? diras la Eternulo; cxu ne Mi plenigas la
cxielon kaj la teron? diras la Eternulo.
25 Mi auxdas, kion
diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malverajxon; ili
diras: Mi songxis, mi songxis.
26 Kiel longe tio dauxros en la
koro de la profetoj, kiuj profetas malverajxon, profetas la
trompajxon de sia koro?
27 Ili pensas, ke ili forgesigos al Mia
popolo Mian nomon per siaj songxoj, kiujn ili rakontas unu al la
alia, tiel same, kiel iliaj patroj forgesis Mian nomon pro Baal.
28 Profeto, kiu vidis songxon, rakontu songxon; kaj tiu, al kiu
aperis Mia vorto, raportu Mian vorton vere. Kio komuna estas
inter pajlo kaj greno? diras la Eternulo.
29 Cxu Mia vorto ne
estas kiel fajro, diras la Eternulo, kaj kiel martelo, kiu
disbatas rokon?
30 Tial jen Mi turnos Min kontraux la profetojn, diras la
Eternulo, kiuj sxtelas Miajn vortojn unu de la alia.
31 Jen Mi
turnos Min kontraux la profetojn, diras la Eternulo, kiuj
esprimas sian propran parolon, kaj diras: Li diris.
32 Jen Mi
turnos Min kontraux tiujn, kiuj profetas malverajn songxojn,
diras la Eternulo, kaj rakontas ilin kaj erarigas Mian popolon
per siaj mensogajxoj kaj per sia senprudenteco, dum Mi ne sendis
ilin kaj ne donis al ili ordonojn, kaj ili ja alportas al cxi tiu
popolo nenian utilon, diras la Eternulo.
33 Se cxi tiu popolo
aux profeto aux pastro demandos vin, dirante: Kia estas la
sxargxo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la sxargxon: Mi
forlasos vin, diras la Eternulo.
34 Kaj se iu el la profetoj aux
pastroj aux el la popolo diros: Sxargxo de la Eternulo, Mi punos
tiun homon kaj lian domon.
35 Nur tiel diru cxiu al sia
proksimulo kaj cxiu al sia frato: Kion respondis la Eternulo?
aux: Kion diris la Eternulo?
36 Kaj la esprimon: Sxargxo de la
Eternulo, ne plu uzu; cxar por cxiu homo lia vorto farigxos
sxargxo, pro tio, ke vi malgxustigas la vortojn de la vivanta
Dio, de la Eternulo Cebaot, nia Dio.
37 Tiele diru al la
profeto: Kion respondis al vi la Eternulo? kion diris la
Eternulo?
38 Sed se vi diros: Sxargxo de la Eternulo, tiam tiele
diras la Eternulo: Cxar vi eldiris tiujn vortojn: Sxargxo de la
Eternulo, dum Mi sendis, por diri al vi, ke vi ne uzu la
esprimon: Sxargxo de la Eternulo:
39 tial jen Mi tute forlasos
kaj forpelos de antaux Mia vizagxo vin, kaj la urbon, kiun Mi
donis al vi kaj al viaj patroj;
40 kaj Mi metos sur vin eternan
honton kaj eternan malhonoron, kiu ne forgesigxos.
Cxapitro 24
1 La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj,
starigitaj antaux la templo de la Eternulo, post kiam
Nebukadnecar, regxo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jehxonjan,
filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj la princojn de Judujo
kaj la cxarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en
Babelon.
2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la
figoj plej frue maturigxintaj; la dua korbo estis kun figoj tre
malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas mangxi.
3 Kaj la
Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis:
Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre
malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin mangxi.
4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5 Tiele
diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al cxi tiuj bonaj figoj,
Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi
forsendis de cxi tiu loko en la landon Hxaldean;
6 kaj Mi
direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin
en cxi tiun landon, kaj Mi arangxos ilin, ne ruinigos, Mi plantos
ilin, ne elsxiros.
7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min,
ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia
Dio; cxar ili konvertigxos al Mi per sia tuta koro.
8 Sed
koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas mangxi pro ilia
malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan,
regxon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn
Jerusalemanojn, kiuj restis en cxi tiu lando kaj kiuj logxas en
la lando Egipta;
9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en
cxiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de
ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur cxiuj lokoj, kien Mi
dispelos ilin;
10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj
peston, gxis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili
kaj al iliaj patroj.
Cxapitro 25
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda
popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de
Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, regxo de
Babel,
2 kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda
popolo kaj al cxiuj logxantoj de Jerusalem, dirante:
3 De post la
dek-tria jaro de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, gxis la
nuna tago, en la dauxro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la
vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante
paroladis; sed vi ne auxskultis.
4 La Eternulo sendis al vi
cxiujn Siajn servantojn, la profetojn; cxiutage Li sendadis; sed
vi ne auxskultis, vi ne alklinis vian orelon, por auxskulti.
5
Ili diris: Deturnu vin cxiu de sia malbona vojo kaj de viaj
malbonaj agoj, kaj logxu sur la tero, kiun la Eternulo donis al
vi kaj al viaj patroj de cxiam kaj por cxiam;
6 kaj ne sekvu
aliajn diojn, servante kaj adorklinigxante al ili, kaj ne
kolerigu Min per la faritajxo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al
vi malbonon.
7 Sed vi ne auxskultis Min, diras la Eternulo; vi
kolerigis Min per la faritajxo de viaj manoj por via malbono.
8
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne auxskultis
Miajn vortojn,
9 jen Mi sendos kaj kolektos cxiujn nordajn
gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar,
regxo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur cxi tiun landon kaj sur
gxiajn logxantojn kaj sur cxiujn naciojn cxirkauxe; kaj Mi
elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokatajxo,
kaj eterna dezertajxo.
10 Kaj Mi cxesigos cxe ili la sonojn de
gxojo kaj la sonojn de gajeco, la vocxon de fiancxo kaj la vocxon
de fiancxino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
11
Kaj cxi tiu tuta lando farigxos ruino kaj dezerto; kaj tiuj
nacioj servos al la regxo de Babel dum sepdek jaroj.
12 Sed kiam
finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun
nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon
Hxaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.
13 Kaj Mi plenumos
super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi,
cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis
pri cxiuj nacioj.
14 Cxar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj
kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj
laux la faroj de iliaj manoj.
15 Cxar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el
Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el
gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
16 Ili trinku, ili
sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur
ilin.
17 Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj
trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
18 al
Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj
eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj
malbenatajxo, kiel tio estas nun;
19 al Faraono, regxo de
Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al
lia tuta popolo;
20 kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al
cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando
Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la
restajxo de Asxdod;
21 al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
22
kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al
la regxoj de la insuloj trans la maro;
23 al Dedan, al Tema, al
Buz, kaj al cxiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
24 kaj
al cxiuj regxoj de Arabujo, kaj al cxiuj regxoj de la
diversgentaj popoloj, logxantaj en la dezerto;
25 kaj al cxiuj
regxoj de Zimri kaj al cxiuj regxoj de Elam kaj al cxiuj regxoj
de Medujo;
26 kaj al cxiuj regxoj de la nordo, la proksimaj kaj
la malproksimaj, unu kontraux la alia, kaj al cxiuj regnoj de la
mondo, kiuj trovigxas sur la tero; kaj la regxo de Sxesxahx
trinkos post ili.
27 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriigxu, vomu kaj falu, kaj ne
levigxu antaux la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
28 Kaj se ili
ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al
ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki.
29
Cxar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas
sendi suferojn; cxu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno,
cxar Mi vokas glavon sur cxiujn logxantojn de la tero, diras la
Eternulo Cebaot.
30 Profetu al ili cxion cxi tion, kaj diru al
ili: La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta logxejo Li
auxdigos Sian vocxon; Li forte ekbruos kontraux Sian restadejon;
kanton de vinpremantoj Li eksonigos super cxiuj logxantoj de la
tero.
31 La bruo atingos gxis la fino de la tero; cxar la
Eternulo havos jugxon kontraux la popoloj, Li jugxos cxiun
karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
32 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al
popolo, kaj granda ventego levigxos de la randoj de la tero.
33
Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de
la tero gxis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj,
ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili farigxos sterko sur la
suprajxo de la tero.
34 Ploru, ho pasxtistoj, kriu kaj rulu vin
en polvo, ho regantoj de la sxafoj; cxar venis por vi la tempo de
bucxo; Mi disjxetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.
35 Kaj ne ekzistos forkuro por la pasxtistoj, nek forsavigxo por
la regantoj de la sxafaro.
36 Estos auxdata kriado de la
pasxtistoj kaj plorado de la regantoj de la sxafaro, cxar la
Eternulo faros ekstermon en ilia sxafaro.
37 Disfalos la pacaj
logxejoj antaux la flama kolero de la Eternulo.
38 Li forlasis
Sian lauxbon kiel leono; ilia lando farigxis dezerto de la kolero
de la atakanto kaj de Lia flama kolero.
Cxapitro 26
1 En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija,
regxo de Judujo, aperis jena vorto de la Eternulo:
2 Tiele diras
la Eternulo: Starigxu sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj
parolu pri cxiuj urboj de Judujo, kiuj venas en la domon de la
Eternulo por adorklinigxi, cxiujn vortojn, kiujn Mi ordonis al vi
diri al ili; ne mankigu ecx unu vorton.
3 Eble ili auxskultos
kaj returnos sin cxiu de sia malbona vojo; kaj tiam Mi fordecidos
la malbonon, kiun Mi intencas fari al ili pro iliaj malbonaj
agoj.
4 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Se vi ne obeos
Min, por agadi laux Mia instruo, kiun Mi donis al vi,
5 por obei
la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi,
kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:
6 tiam Mi
agos kun cxi tiu domo kiel kun Sxilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros
malbeno por cxiuj popoloj de la tero.
7 Kaj auxdis la pastroj
kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn
vortojn en la domo de la Eternulo.
8 Kiam Jeremia finis la
paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta
popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta
popolo, dirante: Vi devas morti!
9 Kial vi profetas en la nomo
de la Eternulo, dirante: Cxi tiu domo farigxos kiel Sxilo, kaj
cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto?
Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la
Eternulo.
10 Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la
regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo
de la nova pordego de la domo de la Eternulo.
11 Kaj la pastroj
kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo
jene: Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis
kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.
12 Tiam
Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La
Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi
tiu urbo cxion, kion vi auxdis.
13 Plibonigu do nun viajn vojojn
kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio;
kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri
vi.
14 Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi
trovas bona kaj justa.
15 Sed sciu, ke se vi min mortigos, vi
sxargxos per senkulpa sango vin kaj cxi tiun urbon kaj gxiajn
logxantojn; cxar vere la Eternulo sendis min al vi, por diri en
viajn orelojn cxiujn tiujn vortojn.
16 Tiam la eminentuloj kaj
la tuta popolo diris al la pastroj kaj al la profetoj: Cxi tiu
homo ne estas kondamninda al morto, cxar li parolis al ni en la
nomo de la Eternulo, nia Dio.
17 Kaj levigxis kelkaj el la
plejagxuloj de la lando, kaj diris al la tuta amaso de la popolo
jene:
18 Mihxa, la Moresxetano, profetis en la tempo de Hxizkija,
regxo de Judujo, kaj diris al la tuta Juda popolo jene: Tiele
diras la Eternulo Cebaot: Cion estos plugita kiel kampo,
Jerusalem farigxos ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos
arbara altajxo.
19 Cxu mortigis lin Hxizkija, regxo de Judujo,
kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la
Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris
pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.
20
Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo
de Sxemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo
kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia.
21 Kaj
liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj
kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed
Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en
Egiptujon.
22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:
Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en
Egiptujon;
23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis
lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj
jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo.
24
Tamen la mano de Ahxikam, filo de Sxafan, protektis Jeremian, ne
lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.
Cxapitro 27
1 En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija,
regxo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:
2
Tiele diras al mi la Eternulo: Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj
metu tion sur vian kolon;
3 kaj sendu tion al la regxo de Edom
kaj al la regxo de Moab kaj al la regxo de la Amonidoj kaj al la
regxo de Tiro kaj al la regxo de Cidon, per la senditoj, kiuj
venis Jerusalemon al Cidkija, regxo de Judujo;
4 kaj komisiu al
ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene: Tiele diras la Eternulo
Cebaot, Dio de Izrael: Tiele diru al viaj sinjoroj:
5 Per Mia
granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la
homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion
al tiu, kiu placxas al Mi.
6 Kaj nun Mi transdonas cxiujn tiujn
landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, regxo de Babel,
kaj ecx la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili
servu al li.
7 Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia
filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por
lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj.
8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar,
regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo
de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto,
diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano.
9 Ne
auxskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn
songxoklarigistojn, nek viajn auxguristojn, nek viajn
sorcxistojn, kiuj diras al vi jene: Ne servu al la regxo de
Babel.
10 Cxar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi
vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
11 Sed tiun
popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel
kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur gxia tero, diras
la Eternulo, por prilaboradi gxin kaj logxi sur gxi.
12 Kaj al Cidkija, regxo de Judujo, mi diris tiajn samajn
vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la regxo de Babel,
kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.
13 Por
kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj
de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al
la regxo de Babel?
14 Ne auxskultu la vortojn de la profetoj,
kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la regxo de Babel; cxar ili
profetas al vi malverajxon.
15 Cxar Mi ne sendis ilin, diras la
Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu
vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al
vi.
16 Kaj al la pastroj kaj al la tuta cxi tiu popolo mi diris
jene: Tiele diras la Eternulo: Ne auxskultu la vortojn de viaj
profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la
Eternulo nun baldaux estos revenigitaj el Babel; cxar malverajxon
ili profetas al vi.
17 Ne auxskultu ilin; servu al la regxo de
Babel, por ke vi vivu; por kio cxi tiu urbo farigxu dezerto?
18
Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo,
ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en
la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo de Judujo kaj
en Jerusalem, ne transiru en Babelon.
19 Cxar tiele diras la
Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj
pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en cxi tiu urbo
20 kaj kiujn ne
prenis Nebukadnecar, regxo de Babel, kiam li forkondukis
Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, el Jerusalem en
Babelon, kaj ankaux cxiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;
21 tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj,
kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo
de Judujo kaj en Jerusalem:
22 En Babelon ili estos forportitaj,
kaj tie ili restos, gxis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras
la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur cxi tiun lokon.
Cxapitro 28
1 En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo
de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Hxananja, filo
de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la
Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo,
jene:
2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos
la jugon de la regxo de Babel;
3 post du jaroj Mi revenigos sur
cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn
Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj
forportis en Babelon.
4 Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim,
regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en
Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar
Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.
5 Tiam la profeto
Jeremia respondis al la profeto Hxananja antaux la okuloj de la
pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la
Eternulo;
6 kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo
faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj
Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de
la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.
7 Tamen auxskultu la
vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la
tuta popolo:
8 La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaux mi
kaj antaux vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnojn
militon, malfelicxon, aux peston.
9 Se profeto antauxdiris
pacon, tiam post la plenumigxo de la vorto de la profeto oni
ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
10 Kaj
la profeto Hxananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto
Jeremia kaj rompis gxin.
11 Kaj Hxananja diris antaux la okuloj
de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al cxi
tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, regxo de Babel, post du
jaroj, deprenante gxin de la kolo de cxiuj popoloj. Kaj la
profeto Jeremia iris sian vojon.
12 Kaj aperis jena vorto de la
Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Hxananja forrompis la
jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
13 Iru kaj diru al
Hxananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis,
sed vi faru anstataux gxi jugon feran.
14 Cxar tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon
de cxiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, regxo de
Babel, kaj ili servos al li; ecx la bestojn de la kampo Mi
transdonis al li.
15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto
Hxananja: Auxskultu, Hxananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi
kredigas al cxi tiu popolo malverajxon.
16 Pro tio tiele diras
la Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en cxi tiu jaro
vi mortos, cxar vi parolis kontraux la volo de la Eternulo.
17
Kaj la profeto Hxananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
Cxapitro 29
1 Jen estas la vortoj de la letero, kiun la profeto Jeremia
sendis el Jerusalem al la plej gravaj plejagxuloj, kiuj estis
forkondukitaj, kaj al la pastroj, al la profetoj, kaj al la tuta
popolo, kiujn Nebukadnecar forkondukis el Jerusalem en Babelon
2
(post kiam la regxo Jehxonja, kaj la regxino, kaj la korteganoj,
la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la cxarpentistoj kaj
forgxistoj foriris el Jerusalem);
3 per Eleasa, filo de Sxafan,
kaj Gemarja, filo de Hxilkija (kiujn Cidkija, regxo de Judujo,
sendis en Babelon, al Nebukadnecar, regxo de Babel), li sendis
jenajn vortojn:
4 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael,
al cxiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
5
Konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn
fruktojn;
6 prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu
edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili
nasku filojn kaj filinojn; multigxu tie kaj ne malmultigxu.
7
Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi translogxigis vin, kaj
pregxu por gxi al la Eternulo; cxar cxe gxia bonstato vi ankaux
havos bonstaton.
8 Cxar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de
Izrael: Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne
forlogu vin; kaj ne atentu viajn songxojn, kiujn vi songxas;
9
cxar malverajxon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis
ilin, diras la Eternulo.
10 Cxar tiele diras la Eternulo: Kiam
en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super
vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.
11
Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la
Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi
estontecon kaj esperon.
12 Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi
pregxos al Mi; kaj Mi auxskultos vin.
13 Vi sercxos Min, kaj
trovos, se vi sercxos Min per via tuta koro.
14 Kaj Mi estos
trovita de vi, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos viajn
kaptitojn, kaj Mi kolektos vin el cxiuj popoloj kaj de cxiuj
lokoj, kien Mi forpelis vin, diras la Eternulo; kaj Mi revenigos
vin sur la lokon, de kiu Mi translogxigis vin.
15 Vane vi diras:
La Eternulo starigis al ni profetojn en Babel.
16 Cxar tiele
diras la Eternulo pri la regxo, kiu sidas sur la trono de David,
kaj pri la tuta popolo, kiu logxas en cxi tiu urbo, pri viaj
fratoj, kiuj ne iris kun vi en ekzilon;
17 tiele diras la
Eternulo Cebaot: Jen Mi sendos sur ilin glavon kaj malsaton kaj
peston, kaj Mi similigos ilin al malbonaj figoj, kiujn oni ne
povas mangxi pro ilia malboneco;
18 Mi persekutos ilin per glavo,
per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro
por cxiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko,
kaj malhonoro inter cxiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
19 pro
tio, ke ili ne auxskultis Miajn vortojn, diras la Eternulo; Mi
sendadis al ili Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante
sendadis, sed vi ne auxskultis, diras la Eternulo.
20 Kaj vi,
cxiuj forkondukitoj, kiujn Mi foririgis el Jerusalem en Babelon,
auxskultu la vorton de la Eternulo.
21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri Ahxab, filo
de Kolaja, kaj pri Cidkija, filo de Maaseja, kiuj profetis al vi
en Mia nomo malverajxon: Jen Mi transdonos ilin en la manon de
Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj li mortigos ilin antaux viaj
okuloj.
22 Kaj cxe cxiuj ekzilitoj de Judujo, kiuj estas en
Babel, ilia nomo farigxos objekto de malbeno, kaj oni dirados: La
Eternulo faru al vi tion, kion, kion al Cidkija kaj Ahxab, kiujn
la regxo de Babel rostigis sur fajro--
23 pro tio, ke ili faris
abomenindajxon en Izrael, adultis kun la edzinoj de siaj
proksimuloj, kaj parolis en Mia nomo malverajxon, kiun Mi ne
ordonis al ili. Tion Mi scias kaj atestas, diras la Eternulo.
24 Kaj al Sxemaja, la Nehxelamano, diru jene:
25 Tiele diras la
Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi sendis en via nomo
leterojn al la tuta popolo, kiu estas en Jerusalem, kaj al la
pastro Cefanja, filo de Maaseja, kaj al cxiuj pastroj, kun la
sekvanta enhavo:
26 La Eternulo starigis vin pastro anstataux la
pastro Jehojada, por ke vi estu kontrolanto en la domo de la
Eternulo super cxiu frenezulo, kiu prezentas sin kiel profeto,
kaj vi metu lin en malliberejon kaj karceron;
27 kial do vi ne
faris punparolon al Jeremia, la Anatotano, kiu prezentas sin al
vi kiel profeto?
28 Cxar ankaux al ni en Babelon li sendis, por
diri: La kaptiteco estos longa; konstruu domojn kaj logxu, plantu
gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn.
29 Kaj la pastro Cefanja
tralegis tiun leteron en la orelojn de la profeto Jeremia.
30
Tial aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia:
31 Sendu al
cxiuj ekzilitoj, por diri: Tiele diras la Eternulo pri Sxemaja,
la Nehxelamano: Pro tio, ke Sxemaja profetis al vi, kvankam Mi ne
sendis lin, kaj li fidigis vin per malverajxo--
32 pro tio tiele
diras la Eternulo: Jen Mi punos Sxemajan, la Nehxelamanon, kaj
lian idaron: neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li
ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la
Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.
Cxapitro 30
1 Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:
2 Tiele diras la
Eternulo, Dio de Izrael: Enskribu al vi en libron cxiujn vortojn,
kiujn Mi diris al vi.
3 Cxar jen venos tempo, diras la Eternulo,
kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda,
diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi
donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.
4 Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj
Jehuda:
5 Tiele diras la Eternulo: Vocxon de tumulto kaj de
teruro ni auxdas, ne de paco.
6 Demandu kaj rigardu, cxu viro
naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe
siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?
7 Ho
ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo
de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.
8 En
tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de
via kolo, kaj viajn ligilojn Mi dissxiros, kaj fremduloj ne plu
servigos lin.
9 Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al
David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili.
10 Kaj vi ne timu,
ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho
Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el
la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile
kaj pace, kaj neniu lin timigos.
11 Cxar Mi estos kun vi, diras
la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn,
inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur
punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.