Cxapitro 1
1 Cxar multaj jam entreprenis arangxi historion pri la faktoj,
kiuj estas konstatitaj inter ni,
2 kiel ilin transdonis al ni
tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la
vorto,
3 sxajnis bone ankaux al mi, esplorinta cxion atente de la
komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
4 por ke vi
povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
5 En la tagoj de Herodo, regxo de Judujo, estis pastro nomata
Zehxarja, el la dejxora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el
la filinoj de Aaron, kaj sxia nomo estis Elizabeto.
6 Kaj ambaux
estis justaj antaux Dio, irantaj laux cxiuj ordonoj kaj instruoj
de la Eternulo sen riprocxo.
7 Kaj ili ne havis infanon, cxar
Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaux estis en profunda agxo.
8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaux Dio en la vico de sia
grupo,
9 laux la kutimo de la pastra ofico estis loto eniri en la
sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10 Kaj la tuta amaso de
la popolo pregxis ekstere dum la horo de la incensado.
11 Kaj
aperis antaux li angxelo de la Eternulo, staranta dekstre de la
altaro de incensado.
12 Kaj Zehxarja maltrankviligxis, kiam li
vidis lin, kaj sur lin falis timo.
13 Sed la angxelo diris al
li: Ne timu, Zehxarja; cxar via pregxo estas auxdita, kaj via
edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon
Johano.
14 Kaj vi havos gxojon kaj felicxon, kaj multaj gxojos
pro lia naskigxo.
15 Cxar li estos granda antaux la Sinjoro, kaj
li ne trinkos vinon nek ebriigajxon; kaj li estos plena de la
Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.
16 Kaj multajn
el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.
17 Kaj
li iros antaux Lia vizagxo en la spirito kaj potenco de Elija,
por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn
al la sagxeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon
preparitan.
18 Kaj Zehxarja diris al la angxelo: Per kio mi
scios tion? cxar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas
profundan agxon.
19 Kaj la angxelo responde diris al li: Mi
estas Gabriel, kiu staras antaux Dio; kaj mi estas sendita, por
paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.
20 Kaj jen vi
silentos kaj estos ne kapabla paroli, gxis la tago, kiam tio
okazos, cxar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumigxos
siatempe.
21 Kaj la popolo atendis Zehxarjan, kaj miris pro lia
restado en la sanktejo.
22 Kaj kiam li elvenis, li ne povis
paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la
sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.
23 Kaj
kiam finigxis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.
24 Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravedigxis, kaj
kasxis sin kvin monatojn, dirante:
25 Tiamaniere agis la Eternulo
rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por
forpreni mian riprocxon inter homoj.
26 Kaj en la sesa monato la angxelo Gabriel estis sendita de Dio
en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
27 al virgulino
fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de
David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.
28 Kaj li venis
al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo
estas kun vi.
29 Sed sxi tre maltrankviligxis cxe tiu diro, kaj
konsideris, kia povas esti tiu saluto.
30 Kaj la angxelo diris
al sxi: Ne timu, Maria; cxar vi trovis gracon antaux Dio.
31 Kaj
jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos
lin JESUO.
32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la
Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia
patro David;
33 kaj li regxos super la domo de Jakob eterne, kaj
lia regno ne havos finon.
34 Kaj Maria diris al la angxelo: Kiel
estos tio, cxar mi ne konas viron?
35 Kaj la angxelo responde
diris al sxi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de
la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaux la naskotajxo estos
nomata sankta, la Filo de Dio.
36 Kaj jen via parencino
Elizabeto ankaux gravedigxis je filo en sia maljuneco, kaj la
nuna monato estas la sesa por sxi, kiun oni nomis senfrukta.
37
Cxar cxe Dio nenio estas neebla.
38 Kaj Maria diris: Jen la
sklavino de la Eternulo; estu al mi laux via diro. Kaj la
angxelo foriris de sxi.
39 Kaj en tiuj tagoj Maria levigxis kaj senprokraste vojagxis en
la montan regionon, en urbon de Judujo;
40 kaj enirinte en la
domon de Zehxarja, sxi salutis Elizabeton.
41 Kaj kiam Elizabeto
auxdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en sxia ventro;
kaj Elizabeto plenigxis de la Sankta Spirito,
42 kaj sxi levis
sian vocxon per lauxta krio, kaj diris: Benata vi estas inter
virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.
43 Kaj pro
kio okazas al mi cxi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al
mi?
44 Cxar jen kiam la vocxo de via saluto venis en miajn
orelojn, la infaneto gxoje eksaltis en mia ventro.
45 Kaj
felicxa estas sxi, kiu kredis, cxar plenumigxos tio, kio estas
dirita al sxi de la Eternulo.
46 Kaj Maria diris:
57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu sxi devis naski; kaj
sxi naskis filon.
58 Kaj sxiaj najbaroj kaj sxiaj parencoj
auxdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al sxi; kaj ili
gxojis kun sxi.
59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi
la infaneton; kaj ili eknomis lin Zehxarja, laux la nomo de lia
patro.
60 Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos
nomata Johano.
61 Kaj ili diris al sxi: El via parencaro estas
neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
62 Kaj ili faris signojn
al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
63 Kaj
li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj
cxiuj miris.
64 Kaj tuj lia busxo malfermigxis, kaj lia lango
liberigxis; kaj li parolis, glorante Dion.
65 Kaj timo venis sur
cxiujn, kiuj logxis cxirkaux ili, kaj tra la tuta monta regiono
de Judujo disvastigxis rakonto pri cxio tio.
66 Kaj cxiuj
auxdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos cxi
tiu knabeto? Cxar la mano de la Eternulo estis kun li.
67 Kaj lia patro Zehxarja plenigxis de la Sankta Spirito, kaj
profetis, dirante:
Cxapitro 2
1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Auxgusto, ke la tuta
mondo estu registrita.
2 Cxi tiu estis la unua registrado,
farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
3 Kaj cxiuj iris,
por esti registritaj, cxiu al sia urbo.
4 Kaj Jozef ankaux
supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo
de David, kiu estas nomata Bet-Lehxem, cxar li estis el la domo
kaj familio de David,
5 por esti registrita kun sia fiancxino
Maria, kiu estis graveda.
6 Kaj dum ili estis tie, venis la
tagoj por sxia akusxo.
7 Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj
sxi cxirkauxvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne
estis loko por ili en la gastejo.
8 Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj
nokte gardis sian gregon.
9 Kaj angxelo de la Eternulo alstaris
apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkaux ili, kaj
ili timis per granda timo.
10 Kaj la angxelo diris al ili: Ne
timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo,
kiu estos al la tuta popolo;
11 cxar hodiaux estas naskita por
vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
12 Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauxvinditan
kaj kusxantan en staltrogo.
13 Kaj subite estis kun la angxelo
amaso de la cxiela armeo, lauxdante Dion, kaj dirante:
21 Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al
li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol
li estis en la ventro.
22 Kaj kiam finigxis la tagoj de ilia
purigado laux la legxo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem,
por prezenti lin al la Eternulo,
23 kiel estas skribite en la
legxo de la Eternulo: Cxiu virseksulo, kiu malfermas la uteron,
estu dedicxita al la Eternulo;
24 kaj por alporti oferon laux
tio, kio estas dirita en la legxo de la Eternulo: Paron da
turtoj, aux du kolombidojn.
25 Kaj jen en Jerusalem estis viro,
kies nomo estis Simeon, kaj cxi tiu estis justa kaj pia,
atendanta la konsoladon de Izrael; kaj la Sankta Spirito estis
kun li.
26 Kaj estis montrite al li de la Sankta Spirito, ke li
ne mortos, gxis li vidos la Kriston de la Eternulo.
27 Kaj li
venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis
la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,
28
tiam li ricevis lin en siajn brakojn, kaj benis Dion, dirante:
40 Kaj la infano kreskadis kaj fortigxis, plenigxante de sagxeco;
kaj la graco de Dio estis sur li.
41 Kaj liaj gepatroj iris cxiujare al Jerusalem cxe la Paska
festo.
42 Kaj kiam li estis dekdujara, ili supreniris laux la
kutimo de la festo;
43 kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe
ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj
gepatroj tion ne sciis;
44 sed supozante, ke li estas en la
karavano, ili iris tagan vojagxon, kaj sercxis lin inter siaj
parencoj kaj konatoj;
45 kaj ne trovinte lin, ili reiris al
Jerusalem, sercxante lin.
46 Kaj post tri tagoj ili trovis lin
en la templo, kie li sidis meze de la instruistoj, auxskultante
ilin kaj metante al ili demandojn;
47 kaj cxiuj, kiuj auxdis lin,
miregis pro lia kompreno kaj liaj respondoj.
48 Kaj ili miris,
vidante lin, kaj lia patrino diris al li: Filo, kial vi tiel agis
kontraux ni? jen via patro kaj mi sercxis vin kun malgxojo.
49
Kaj li diris al ili: Kial vi sercxis min? cxu vi ne sciis, ke mi
devas esti en la domo de mia Patro?
50 Kaj ili ne komprenis la
diron, kiun li parolis al ili.
51 Kaj li malsupreniris kun ili,
kaj venis en Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia
patrino konservis cxiujn tiujn dirojn en sia koro.
52 Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe
Dio kaj homoj.
Cxapitro 3
1 En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam
Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis
tetrarhxo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarhxo de la
regiono Iturea kaj Trahxonitis, kaj Lisanio tetrarhxo de Abilene,
2 dum la cxefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio
al Johano, filo de Zehxarja, en la dezerto.
3 Kaj li venis en la
tutan regionon cxirkaux Jordan, predikante la bapton de pento por
la pardonado de pekoj,
4 kiel estas skribite en la libro de la
vortoj de la profeto Jesaja:
15 Kaj kiam la popolo atendis, kaj cxiuj diskutis en siaj koroj
pri Johano, cxu eble li estas la Kristo,
16 Johano respondis al
cxiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu
estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas
inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
17 lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian
drasxejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la
grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
18 Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo.
19
Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la
edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo
faris,
20 aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis
Johanon en malliberejo.
21 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis
baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,
22 kaj la
Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel
kolombo; kaj venis vocxo el la cxielo: Vi estas Mia Filo, la
amata; en vi Mi havas plezuron.
23 Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn,
estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,
24 de Mattat,
de Levi, de Melhxi, de Janaj, de Jozef,
25 de Matatias, de Amos,
de Nahxum, de Esli, de Nagaj,
26 de Maat, de Matatias, de Semein,
de Jozef, de Joda,
27 de Johxanan, de Resa, de Zerubabel, de
Sxealtiel, de Neri,
28 de Melhxi, de Adi, de Kosam, de Elmodam,
de Er,
29 de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi,
30
de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim,
31 de
Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David,
32 de Jisxaj, de
Obed, de Boaz, de Salma, de Nahxsxon,
33 de Aminadab, de Ram, de
Hxecron, de Perec, de Jehuda,
34 de Jakob, de Isaak, de Abraham,
de Terahx, de Nahxor,
35 de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de
Sxelahx,
36 de Kenan, de Arpahxsxad, de Sxem, de Noa, de Lemehx,
37 de Metusxelahx, de Hxanohx, de Jared, de Mahalalel, de Kenan,
38 de Enosx, de Set, de Adam, de Dio.
Cxapitro 4
1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj
estis kondukata de la Spirito en la dezerton
2 dum kvardek tagoj,
tentate de la diablo. Kaj li mangxis nenion en tiuj tagoj; kaj
kiam ili finigxis, li malsatis.
3 Kaj la diablo diris al li: Se
vi estas Filo de Dio, ordonu al cxi tiu sxtono, ke gxi farigxu
pano.
4 Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la
pano sole vivos homo.
5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al
li cxiujn regnojn de la mondo en momento da tempo.
6 Kaj la
diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan cxi tiun potencon kaj
ilian gloron; cxar gxi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi
volas, al tiu mi gxin donas.
7 Se do vi adorklinigxos antaux mi,
cxio estos via.
8 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas
skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola
servu.
9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur
la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo
de Dio, jxetu vin de cxi tie malsupren;
10 cxar estas skribite:
13 Kaj fininte la tutan tentadon, la diablo foriris de li gxis
estonta tempo.
14 Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj
eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.
15 Kaj li
instruadis en iliaj sinagogoj, glorate de cxiuj.
16 Kaj li venis al Nazaret, kie li estis edukita; kaj laux sia
kutimo li eniris en la sinagogon en la sabata tago, kaj
starigxis, por legi.
17 Kaj estis donita al li libro de la
profeto Jesaja. Kaj, malferminte la libron, li trovis la lokon,
kie estis skribite:
20 Kaj kunvolvinte la libron, kaj redoninte gxin al la subulo, li
sidigxis; kaj la okuloj de cxiuj en la sinagogo atente lin
rigardis.
21 Kaj li ekparolis al ili: Hodiaux tiu skribo
plenumigxas en viaj oreloj.
22 Kaj cxiuj atestis pri li, kaj
miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia busxo; kaj ili
diris: Cxu cxi tiu ne estas la filo de Jozef?
23 Kaj li diris al
ili: Sendube vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu
vin mem; kiajn aferojn, pri kiuj ni auxdis, en Kapernaum
faritajn, tiajn faru cxi tie en via patrujo.
24 Kaj li diris:
Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en sia
patrujo.
25 Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en
Izrael en la tagoj de Elija, kiam estis sxlosita la cxielo tri
jarojn kaj ses monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta
lando;
26 kaj al neniu el ili Elija estis sendita, krom al Carfat
en la lando Cidon, al virino vidvino.
27 Kaj estis multaj
lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Elisxa; sed neniu el
ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano.
28 Kaj cxiuj en la
sinagogo plenigxis de kolero, auxdante tion;
29 kaj levigxinte,
ili eljxetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin gxis la
krutajxo de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por
jxeti lin malsupren.
30 Sed li foriris, trapasinte tra ilia
mezo.
31 Kaj li malsupreniris al Kapernaum, urbo Galilea. Kaj li
instruis ilin en la sabato;
32 kaj oni miris pro lia instruado,
cxar kun auxtoritato estis lia vorto.
33 Kaj en la sinagogo
estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis
per lauxta vocxo,
34 dirante: Ha! kio estas inter ni kaj vi,
Jesuo Nazaretano? Cxu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu
vi estas, la Sanktulo de Dio.
35 Kaj Jesuo severe admonis lin,
dirante: Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon,
la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
36 Kaj falis miro
sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante: Kia vorto
estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la
malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
37 Kaj famo pri li eliris al
cxiu loko de la tuta cxirkauxajxo.
38 Kaj levigxinte el la sinagogo, li eniris en la domon de Simon.
Kaj la bopatrino de Simon estis tenata de granda febro, kaj ili
petis lin pri sxi.
39 Kaj starante super sxi, li admonis la
febron; kaj gxi forlasis sxin, kaj sxi tuj levigxis kaj servis al
ili.
40 Kaj cxe la subiro de la suno cxiuj, kiuj havis malsanulojn kun
diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur cxiun el
ili la manojn, kaj sanigis ilin.
41 Eliris ankaux demonoj el
multaj, kriegante, kaj dirante: Vi estas la Filo de Dio. Kaj
severe admonante, li ne permesis al ili paroli, cxar ili sciis,
ke li estas la Kristo.
42 Kaj kiam tagigxis, li eliris, kaj venis en dezertan lokon; kaj
la homamasoj lin sercxis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li
ne foriru de ili.
43 Sed li diris al ili: Ankaux al la ceteraj
urboj mi devas prediki la evangelion de la regno de Dio; cxar por
tio mi estas sendita.
44 Kaj li predikis en la sinagogoj de Galileo.
Cxapitro 5
1 Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton
de Dio, li staris apud la lago Genesaret;
2 kaj li vidis du
sxipetojn starantajn apud la lago, sed la fisxkaptistoj jxus
eliris el ili, kaj lavis la retojn.
3 Kaj li eniris en unu el la
sxipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forsxovu iom
for de la bordo. Kaj li sidigxis, kaj instruis la homamason el
la sxipeto.
4 Kaj kiam li cxesis paroli, li diris al Simon:
Forsxovu gxis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
5
Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton
kaj kaptis nenion; tamen laux via diro mi mallevos la retojn.
6
Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fisxoj, kaj
iliaj retoj ekrompigxis;
7 kaj ili geste signis al siaj
kompanianoj en la alia sxipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj
ili venis, kaj plenigis ambaux sxipetojn, gxis ekprofundigxo.
8
Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de
Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.
9 Cxar pro la preno de fisxoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin,
kaj cxiujn, kiuj estis kun li,
10 kaj tiel same Jakobon kaj
Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj
Jesuo diris al Simon: Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.
11 Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn, ili forlasis cxion,
kaj sekvis lin.
12 Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro;
kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin,
dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
13 Kaj li
etendis la manon kaj tusxis lin, dirante: Mi volas; estu
purigita. Kaj tuj la lepro foriris de li.
14 Kaj li ordonis al
li, ke li diru al neniu: Sed foririnte, montru vin al la pastro
kaj tiele oferu pro via purigado, kiel ordonis Moseo, por atesto
al ili.
15 Sed la famo pri li des pli multe disvastigxis; kaj
grandaj homamasoj kunvenis, por auxskulti kaj por esti sanigitaj
je siaj malsanoj.
16 Sed li fortiris sin en la dezertojn, kaj
pregxadis.
17 Kaj en unu el tiuj tagoj li estis instruanta; kaj cxeestis
Fariseoj kaj legxinstruistoj, sidantaj, kiuj alvenis el cxiu
vilagxo de Galileo kaj el Judujo kaj el Jerusalem; kaj la potenco
de la Eternulo alestis, por sanigi ilin.
18 Kaj jen viroj
alportis sur lito viron, kiu estis paralizita; kaj ili penis
enporti lin kaj meti lin antaux li.
19 Kaj ne trovinte,
kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris
sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto,
en la mezon antaux Jesuo.
20 Kaj vidante ilian fidon, li diris:
Ho viro, viaj pekoj estas al vi pardonitaj.
21 Kaj la skribistoj
kaj Fariseoj komencis diskuti inter si, dirante: Kiu estas cxi
tiu, kiu parolas blasfemojn? kiu povas pardoni pekojn krom Dio
sola?
22 Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al
ili: Kial vi diskutas en viaj koroj?
23 Kio estas pli facila,
diri: Viaj pekoj estas al vi pardonitaj, aux diri: Levigxu kaj
piediru?
24 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas
auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn--li diris al la
paralizulo: Mi diras al vi: Levigxu, kaj prenu vian liteton, kaj
iru al via domo.
25 Kaj tuj li levigxis antaux ili, kaj prenis
tion, sur kio li kusxis, kaj iris al sia domo, glorante Dion.
26
Kaj mirego kaptis cxiujn, kaj li gloris Dion; kaj ili plenigxis
de timo, dirante: Ni vidis mirindajxojn hodiaux.
27 Kaj post tio li eliris, kaj vidis impostiston, nomatan Levi,
sidantan cxe la impostejo, kaj diris al li: Sekvu min.
28 Kaj li
forlasis cxion, kaj levigxis, kaj sekvis lin.
29 Kaj Levi faris
grandan festenon por li en sia domo, kaj estis granda amaso da
impostistoj kaj aliaj, kiuj sidis cxe mangxo kun ili.
30 Kaj la
Fariseoj kaj iliaj skribistoj murmuris kontraux liaj discxiploj,
dirante: Kial vi mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj?
31 Kaj Jesuo responde diris al ili: Ne la sanuloj bezonas
kuraciston, sed la malsanuloj.
32 Mi venis, por alvoki ne
justulojn, sed pekulojn al pento.
33 Kaj ili diris al li: La
discxiploj de Johano ofte fastas kaj faras pregxojn, kaj tiel
same ankaux la discxiploj de la Fariseoj; sed la viaj mangxas kaj
trinkas.
34 Kaj Jesuo diris al ili: Cxu vi povas igi la filojn
de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili?
35 Sed
venos tagoj; kaj kiam la fiancxo estos prenita for de ili, tiam
ili fastos en tiuj tagoj.
36 Kaj li ankaux parolis al ili
parabolon: Neniu sxiras pecon el nova vesto kaj alkudras gxin sur
malnovan veston; cxar alie li sxirus la novan, kaj ankaux la
flikajxo el la nova ne harmonius kun la malnova.
37 Kaj neniu
enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; cxar alie la nova
vino krevigus la felsakojn, kaj gxi mem elfluus, kaj la felsakoj
detruigxus.
38 Sed novan vinon oni devas enversxi en novajn
felsakojn.
39 Kaj neniu, trinkinte malnovan vinon, deziras
novan; cxar li diras: La malnova estas preferinda.
Cxapitro 6
1 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj
desxiris la spikojn, kaj mangxis, frotante ilin en la manoj.
2
Sed iuj el la Fariseoj diris: Kial vi faras tion, kion fari en
sabato ne estas permesate?
3 Kaj Jesuo, respondante al ili,
diris: Cxu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li
kaj liaj kunuloj?
4 ke li eniris en la domon de Dio, kaj prenis
kaj mangxis kaj donis ankaux al siaj kunuloj la panojn de
propono, kiujn mangxi ne estas permesate, krom nur al la pastroj?
5 Kaj li diris al ili: La Filo de homo estas sinjoro de la
sabato.
6 Kaj en alia sabato li eniris en la sinagogon kaj instruadis;
kaj tie estis viro, kies dekstra mano estis velkinta.
7 Kaj la
skribistoj kaj Fariseoj observis lin atente, cxu li sanigos en la
sabato, por ke ili trovu, kiel lin akuzi.
8 Sed li sciis iliajn
pensojn, kaj li diris al la viro, kiu havis la manon velkintan:
Levigxu, kaj starigxu en la mezo. Kaj li levigxis kaj starigxis.
9 Kaj Jesuo diris al ili: Mi vin demandas: cxu estas permesate
bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?
10 Kaj cxirkauxrigardinte cxiujn, li diris al li: Etendu vian
manon. Kaj li tion faris, kaj lia mano resanigxis.
11 Sed ili
plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru
al Jesuo.
12 Kaj en tiuj tagoj li foriris sur la monton, por pregxi; kaj li
pasigis la tutan nokton en pregxado al Dio.
13 Kaj kiam
tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek
du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:
14 Simonon, kiun li ankaux
nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon
kaj Filipon kaj Bartolomeon
15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj
Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo,
16 kaj
Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu farigxis
perfidulo.
17 Kaj li malsupreniris kun ili, kaj staris sur ebena
loko, kaj granda amaso de liaj discxiploj, kaj granda nombro de
la popolo el la tuta Judujo kaj Jerusalem, kaj el la marbordo de
Tiro kaj Cidon, kiuj alvenis, por auxskulti lin kaj sanigxi je
siaj malsanoj;
18 kaj tiuj, kiuj estis turmentataj de malpuraj
spiritoj, estis sanigitaj.
19 Kaj la tuta homamaso volis tusxi
lin, cxar potenco eliris el li kaj sanigis cxiujn.
20 Kaj li levis siajn okulojn al siaj discxiploj, kaj diris:
Felicxaj estas vi malricxuloj, cxar via estas la regno de Dio.
21 Felicxaj estas vi, kiuj nun malsatas, cxar vi satigxos.
Felicxaj estas vi, kiuj nun ploras, cxar vi ridos.
22 Felicxaj
vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riprocxos,
kaj eljxetos vian nomon kial malbonan, pro la Filo de homo.
23
Gxoju en tiu tago, kaj pro gxojo saltu, cxar jen via rekompenco
estas granda en la cxielo; cxar tiel same faris iliaj patroj
kontraux la profetoj.
24 Sed ve al vi ricxuloj! cxar vi jam
ricevis vian konsolon.
25 Ve al vi satigitaj! cxar vi malsatos.
Ve al vi, kiuj nun ridas! cxar vi malgxojos kaj ploros.
26 Ve,
kiam cxiuj homoj parolos bone pri vi! cxar tiel same faris iliaj
patroj al la falsaj profetoj.
27 Sed mi diras al vi, kiuj auxdas: Amu viajn malamikojn, faru
bonon al viaj malamantoj;
28 benu tiujn, kiuj vin malbenas;
pregxu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas.
29 Al tiu, kiu
frapas vin sur la vango, prezentu ankaux la alian; kaj de tiu,
kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon.
30 Donu al
cxiu, kiu petas de vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn
posedajxojn, ne repostulu ilin.
31 Kaj kiel vi volas, ke la
homoj faru al vi, faru ankaux al ili tiel same.
32 Kaj se vi
amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? cxar ecx la
pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas.
33 Kaj se vi bonfaras al
viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel
same faras.
34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas
ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por
egale rericevi.
35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj
pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos
granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al
la nedankemuloj kaj malbonuloj.
36 Estu kompatemaj, kiel via
Patro estas kompatema.
37 Kaj ne jugxu, kaj vi ne estos
jugxitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu,
kaj vi estos liberigitaj;
38 donu, kaj estos donite al vi; bonan
mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian
sinon. Cxar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al
vi.
39 Kaj li parolis ankaux al ili parabolon: Cxu blindulo povas
gvidi blindulon? cxu ne falos ambaux en fosajxon?
40 Discxiplo
ne estas super sia instruisto; sed perfektigite, cxiu estos kiel
lia instruisto.
41 Kaj kial vi rigardas la lignereton, kiu estas
en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon, kiu estas
en via propra okulo?
42 Kiel vi povas diri al via frato: Frato,
lasu min eltiri la lignereton, kiu estas en via okulo; dum vi ne
pripensas la trabon en via propra okulo? Hipokritulo! eltiru
unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri
la lignereton, kiu estas en la okulo de via frato.
43 Cxar ne
ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu
donas bonan frukton.
44 Cxar cxiu arbo estas konata per sia
propra frukto. Cxar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek
el rubusujo oni rikoltas vinberojn.
45 Bona homo el la bona
trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la
malbona trezorejo liveras malbonon; cxar el la abundo de la koro
parolas lia busxo.
46 Kaj kial vi min vokas: Sinjoro, Sinjoro; kaj ne faras tion,
kion mi diras?
47 Pri cxiu, kiu venas al mi, kaj auxdas miajn
parolojn, kaj plenumas ilin, mi montros al vi, al kiu li similas:
48 li similas al viro, kiu, konstruante domon, fosis kaj profunde
kavigis, kaj metis fundamenton sur la roko; kaj kiam okazis
inundo, la rivero sin jxetis kontraux tiun domon, kaj ne povis
gxin sxanceli; cxar gxi estis bone konstruita.
49 Sed tiu, kiu
auxdas kaj ne plenumas, similas al viro, kiu konstruis sur la
tero sen fundamento domon; kontraux kiun la rivero sin jxetis,
kaj gxi tuj enfalis, kaj la ruino de tiu domo estis granda.
Cxapitro 7
1 Fininte cxiujn siajn dirojn en la oreloj de la popolo, li
eniris en Kapernaumon.
2 Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis
malsana kaj preskaux mortanta.
3 Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu
sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por
savi lian sklavon.
4 Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis,
dirante: Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;
5 cxar
li amas nian nacion, kaj li mem konstruigis por ni la sinagogon.
6 Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de
la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:
Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian
tegmenton;
7 pro tio mi ne opiniis min inda veni al vi. Sed
vorton parolu, kaj mia knabo sanigxos.
8 Cxar mi ankaux estas
homo metita sub auxtoritato, havante sub mi soldatojn; kaj mi
diras al cxi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li
venas; kaj al mia sklavo: Faru cxi tion; kaj li gxin faras.
9
Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte,
diris al la homamaso, lin sekvanta: Mi diras al vi: Ecx en Izrael
mi ne trovis tiom da fido.
10 Kaj la senditoj, reveninte al la
domo, trovis la sklavon sana.
11 Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis
lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.
12 Kaj kiam li
alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis
mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino;
kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.
13 Kaj kiam la
Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi: Ne
ploru.
14 Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la
portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Levigxu.
15 Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li
donis lin al lia patrino.
16 Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili
gloris Dio, dirante: Granda profeto levigxis inter ni; kaj: Dio
vizitis Sian popolon.
17 Kaj cxi tiu famo pri li eliris tra la
tuta Judujo, kaj tra la tuta cxirkauxajxo.
18 Kaj la discxiploj de Johano sciigis lin pri cxio tio.
19 Kaj
Johano, alvokinte al si du el siaj discxiploj, sendis ilin al la
Sinjoro, por diri: Cxu vi estas la venonto, aux cxu ni atendu
alian?
20 Kaj kiam la viroj alvenis al li, ili diris: Johano, la
Baptisto, sendis nin al vi, por diri: Cxu vi estas la venonto,
aux cxu ni atendu alian?
21 En tiu horo li sanigis multajn je
malsanoj kaj pestoj kaj malbonaj spiritoj; kaj al multaj
blinduloj li redonis vidpovon.
22 Kaj li respondis kaj diris al
ili: Iru kaj sciigu Johanon pri tio, kion vi vidis kaj auxdis:
blinduloj vidas, lamuloj marsxas, lepruloj estas purigitaj, kaj
surduloj auxdas, mortintoj levigxas, al malricxuloj evangelio
estas predikata.
23 Kaj felicxa estas cxiu, kiu ne falpusxigxas
pro mi.
24 Kaj kiam la senditoj de Johano foriris, li komencis paroli al
la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton, por
rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?
25 Sed kion vi eliris,
por vidi? cxu homon per mola vestaro vestitan? Jen tiuj, kiuj
portas luksan vestaron kaj delikate vivadas, trovigxas en domoj
de regxoj.
26 Sed kion vi eliris, por vidi? cxu profeton? Jes,
mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
27 Cxar li estas tiu,
pri kiu estas skribite:
36 Kaj unu el la Fariseoj petis lin, ke li mangxu kun li. Kaj li
eniris en la domon de la Fariseo, kaj sidigxis cxe mangxo.
37
Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis,
ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis
alabastran vazon da sxmirajxo,
38 kaj starante malantauxe cxe
liaj piedoj, plorante, sxi komencis priversxi liajn piedojn per
sxiaj larmoj, kaj visxis ilin per la haroj de sia kapo, kaj
kisadis liajn piedojn, kaj sxmiris ilin per la sxmirajxo.
39 Kaj
kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si,
dirante: Cxi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia
virino lin tusxas, ke sxi estas pekulino.
40 Kaj responde Jesuo
diris al li: Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:
Majstro, parolu.
41 Unu pruntedoninto havis du sxuldantojn; unu
sxuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek.
42 Kiam ili
havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaux la sxuldon.
Kiu el ili do lin pli amos?
43 Simon responde diris: Tiu, mi
supozas, al kiu li pardonis la pli grandan sxuldon. Kaj li diris
al li: Vi prave jugxis.
44 Kaj sin turnante al la virino, li
diris al Simon: Cxu vi vidas cxi tiun virinon? Mi eniris en vian
domon, vi ne donis al mi akvon por la piedoj; sed sxi priversxis
miajn piedojn per siaj larmoj kaj visxis ilin per siaj haroj.
45
Vi ne donis al mi kison; sed sxi, de la tempo, kiam mi eniris, ne
cxesis kisadi miajn piedojn.
46 Vi ne sxmiris mian kapon per
oleo; sed sxi sxmiris miajn piedojn per sxmirajxo.
47 Pro tio mi
diras al vi: Sxiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj;
cxar sxi multe amis; sed al kiu malmulto estas pardonita, tiu
malmulte amas.
48 Kaj li diris al sxi: Viaj pekoj estas
pardonitaj.
49 Kaj tiuj, kiuj sidis cxe mangxo kun li, komencis
diri inter si: Kiu estas cxi tiu, kiu ecx pardonas pekojn?
50
Kaj li diris al la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.
Cxapitro 8
1 Kaj post ne longe li vojiradis tra urboj kaj vilagxoj,
predikante kaj alportante la evangelion de la regno de Dio, kaj
kun li la dek du,
2 kaj iuj virinoj, kiuj estis resanigitaj je
malbonaj spiritoj kaj malsanoj: Maria, kiu estis nomata
Magdalena, el kiu eliris sep demonoj,
3 kaj Joana, edzino de
Hxuzas, la cxambelano de Herodo, kaj Susana, kaj multaj aliaj,
kiuj faris al ili helpan servadon per sia havo.
4 Kaj kiam granda homamaso kolektigxis, kaj homoj el cxiu urbo
venis al li, li diris per parabolo:
5 La semisto eliris, por semi
sian semon; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo kaj
estis piedpremitaj, kaj la birdoj de la cxielo formangxis ilin.
6 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kaj kreskinte, velkis, cxar
ili ne havis malsekajxon.
7 Kaj aliaj falis meze inter dornojn;
kaj la dornoj kunkreskis, kaj sufokis ilin.
8 Kaj aliaj falis en
la bonan teron, kaj kreskinte, produktis frukton centoble.
Dirinte tion, li kriis: Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
9 Kaj liaj discxiploj demandis al li, kia estas cxi tiu parabolo.
10 Kaj li diris: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno
de Dio; sed al la aliaj per paraboloj, por ke, vidante, ili ne
rimarku, kaj auxdante, ili ne komprenu.
11 La parabolo estas
jena: La semo estas la vorto de Dio.
12 Kaj la falintaj apud la
vojo estas tiuj, kiuj auxdis; tiam venas la diablo, kaj forprenas
la vorton el ilia koro, por ke ili ne kredu kaj ne estu savitaj.
13 Kaj la falintaj sur la sxtonan lokon estas tiuj, kiuj,
auxdinte, kun gxojo akceptas la vorton; sed ili ne havas radikon,
kaj kredas nur portempe, kaj en tempo de tento ili defalas.
14
Kaj tio, kio falis inter dornojn, estas tiuj, kiuj auxdis, kaj
dum sia irado sufokigxas per zorgoj kaj ricxo kaj plezuroj de la
vivo, kaj ne perfektigas frukton.
15 Kaj tio, kio falis en la
bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la
vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.
16 Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras gxin per vazo, aux
forsxovas gxin sub liton; sed metas gxin sur lampingon, por ke la
enirantoj povu vidi la lumon.
17 Cxar estas kasxita nenio, kio
ne malkasxigxos; kaj ne estas io sekreta, kio ne konigxos kaj
klare elmontrigxos.
18 Atentu do, kiamaniere vi auxdas; cxar kiu
ajn havas, al tiu estos donite; kaj kiu ajn ne havas, de tiu
estos forprenita ecx tio, kion li sxajne havas.
19 Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne
povis lin atingi pro la homamaso.
20 Kaj oni sciigis lin: Via
patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi.
21
Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj
estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio, kaj gxin plenumas.
22 Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en sxipeton li kaj liaj
discxiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de
la lago; kaj ili surmarigxis.
23 Sed dum ili veturis, li
endormigxis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute
plenigxis de akvo, kaj estis en dangxero.
24 Kaj ili venis al
li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li
levigxis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj
ili cxesigxis, kaj farigxis sereno.
25 Kaj li diris al ili: Kie
estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia:
Kiu do estas cxi tiu? cxar li ordonas ecx al la ventoj kaj al la
akvo, kaj ili obeas al li.
26 Kaj ili sxipveturis al la lando de la Gerasenoj, kiu estas
kontraux Galileo.
27 Kaj kiam ili surbordigxis, renkontis lin el
la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de longe li ne portis
vestojn, kaj logxis ne en domo, sed en la tomboj.
28 Kaj vidinte
Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris: Kio
estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas
vin, ne turmento min.
29 Cxar li ordonis al la malpura spirito
eliri el la homo. Cxar gxi ofte kaptis lin, kaj li estis sub
gardantaro, kaj ligita per cxenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la
ligilojn, li estis peladata de la demono en la dezertojn.
30 Kaj
Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li diris: Legio;
cxar multaj demonoj eniris en lin.
31 Kaj ili petegis lin, ke li
ne ordonu al ili foriri en la abismon.
32 Kaj estis tie granda
grego da porkoj, pasxtigxantaj sur la monto; kaj ili petegis lin,
ke li permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis
al ili.
33 Kaj elirinte el la viro, la demonoj eniris en la
porkojn; kaj la grego kuris de la krutajxo en la lagon, kaj
sufokigxis.
34 Kaj kiam iliaj pasxtistoj vidis la okazintajxon,
ili forkuris, kaj rakontis gxin en la urbo kaj en la kamparo.
35
Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj
trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj
en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.
36 Kaj
la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere la demonhavinto sanigxis.
37 Kaj la tuta homamaso, el la cxirkauxajxo de la Gerasenoj,
petis lin foriri de ili; cxar ili estis tenataj de granda timo;
kaj li eniris en sxipeton kaj returne veturis.
38 Sed la viro,
el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti kun li; sed
li forsendis lin, dirante:
39 Reiru al via domo, kaj rakontu
cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la
tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.
40 Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj
atendis lin.
41 Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis
sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj
petegis lin, ke li venu en lian domon;
42 cxar li havis unu solan
filinon, proksimume dekdujaran, kaj sxi estis mortanta. Kaj dum
li iris, la homamaso cxirkauxpremis lin.
43 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, kaj
elspezis sian tutan havon por kuracistoj, kaj ne povis esti
resanigita de iu,
44 venis malantaux lin, kaj tusxis la randon de
lia vestajxo; kaj tuj sxia sangofluo cxesigxis.
45 Kaj Jesuo
diris: Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris: Estro,
la homamaso cxirkauxas kaj premas vin.
46 Sed Jesuo diris: Iu
min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.
47 Kaj kiam
la virino ekvidis, ke sxi ne estas kasxita, sxi venis tremanta,
kaj, sin jxetante antaux lin, sciigis antaux la tuta popolo, pro
kia motivo sxi tusxis lin, kaj kiel sxi estas tuj sanigita.
48
Kaj li diris al sxi: Filino, via fido vin savis; iru en pacon.
49 Dum li ankoraux parolis, jen iu venis de la domo de la
sinagogestro, dirante: Via filino jam mortis; ne gxenu la
instruiston.
50 Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li: Ne
timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.
51 Kaj kiam li venis al
la domo, li permesis al neniu eniri kun li, krom Petro kaj Johano
kaj Jakobo kaj la patro kaj la patrino de la knabino.
52 Kaj
cxiuj ploris kaj gxemis pro sxi; sed li diris: Ne ploru; cxar sxi
ne mortis, sed dormas.
53 Kaj ili mokridis lin, sciante, ke sxi
mortis.
54 Sed li, preninte sxian manon, vokis sxin, dirante:
Knabino, levigxu.
55 Kaj sxia spirito revenis, kaj sxi tuj
starigxis; kaj li ordonis, ke oni donu al sxi mangxi.
56 Kaj
sxiaj gepatroj estis mirigitaj; sed li ordonis, ke ili diru al
neniu tion, kio estis farita.
Cxapitro 9
1 Kaj li kunvokis la dek du, kaj donis al ili potencon kaj
auxtoritaton super cxiuj demonoj, kaj por forigi malsanojn.
2
Kaj li forsendis ilin, por prediki la regnon de Dio, kaj por
sanigi la malsanulojn.
3 Kaj li diris al ili: Portu nenion por
la vojo--nek bastonon, nek saketon, nek panon, nek monon; kaj ne
havu du tunikojn.
4 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, tie logxu,
kaj el tie ekvojagxu.
5 Kaj se ie oni vin ne akceptos, tiam,
forirante el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj, por
atesto kontraux ili.
6 Kaj ili, foririnte, trairis la vilagxojn,
cxie predikante la evangelion kaj sanigante.
7 Kaj la tetrarhxo Herodo auxdis pri cxio, kio farigxis; kaj li
embarasigxis, cxar iuj diris, ke Johano levigxis el la mortintoj;
8 kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj
profetoj relevigxis.
9 Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis,
sed kiu estas cxi tiu, pri kiu mi auxdas tiajn aferojn? Kaj li
deziris vidi lin.
10 Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li cxion, kion ili
faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata
Betsaida.
11 Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li
akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn,
kiuj bezonis kuracon, li resanigis.
12 Kaj ekvesperigxis; kaj la
dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili
iru en la cxirkauxajn vilagxojn kaj kampojn, por trovi ripozejon
kaj nutrajxon; cxar cxi tie ni estas en dezerta loko.
13 Sed li
diris al ili: Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris: Ni havas ne
pli ol kvin panojn kaj du fisxojn, se ni ne irus kaj acxetus
mangxajxon por cxi tiu tuta homomulto.
14 Cxar cxeestis
proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj discxiploj:
Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
15 Kaj tion ili
faris, kaj sidigis cxiujn.
16 Kaj li prenis la kvin panojn kaj
la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li ilin benis
kaj dispecigis, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux la
homamason.
17 Kaj ili mangxis, kaj cxiuj satigxis; kaj oni
kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
18 Kaj dum li pregxis en soleco, la discxiploj estis kun li; kaj
li demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
19
Kaj ili responde diris: Laux iuj Johano, la Baptisto; sed laux
aliaj: Elija; kaj laux aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj
relevigxis.
20 Sed li diris al ili: Sed vi--kiu vi diras, ke mi
estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio.
21 Sed li
per severa ordono admonis, ke ili diru cxi tion al neniu;
22
dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de
la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita,
kaj la trian tagon relevigxi.
23 Kaj li diris al cxiuj: Se iu
volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon
cxiutage, kaj sekvu min.
24 Cxar kiu volos savi sian animon, tiu
gxin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu gxin savos.
25 Cxar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin
perdus aux pereigus?
26 Cxar kiu hontos pri mi kaj pri miaj
paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia
gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj angxeloj.
27
Sed mi diras al vi certe: Inter la cxi tie starantaj estas iuj,
kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de
Dio.
28 Kaj pasis post tiuj diroj cxirkaux ok tagoj, kaj li prenis kun
si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton,
por pregxi.
29 Kaj dum li pregxis, la aspekto de lia vizagxo
aliigxis, kaj lia vestaro farigxis blanka kaj fulme brilanta.
30
Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
31 kiuj montrigxis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li
estis plenumonta en Jerusalem.
32 Sed Petro, kaj tiuj, kiuj
estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekigxinte, ili
vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
33 Kaj
dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone
por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn: unu por vi, kaj
unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
34
Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili
timis, kiam ili eniris en la nubon.
35 Kaj el la nubo venis
vocxo, diranta: Cxi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin
auxskultu.
36 Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis
sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion,
kion ili vidis.
37 Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la
monto, granda homamaso renkontis lin.
38 Kaj jen unu viro el la
homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian
filon, cxar li estas mia sola infano;
39 kaj jen spirito kaptas
lin, kaj subite li ekkrias, kaj gxi konvulsiigas lin kun busxa
sxauxmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
40 Kaj mi
petis viajn discxiplojn, ke ili elpelu gxin; sed ili ne povis.
41 Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa
generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi
tien vian filon.
42 Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur
la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la
malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la
patro.
43 Kaj cxiuj miregis pro la majesto de Dio.
Sed dum cxiuj miris pri cxio, kion li faris, li diris al siaj
discxiploj:
44 Penetrigu cxi tiujn vortojn en viajn orelojn: cxar
la Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj.
45 Sed
ili ne komprenis tiun diron, kaj gxi estis kasxita for de ili,
por ke ili ne sciu gxian signifon; kaj ili timis demandi al li
pri tiu diro.
46 Kaj komencigxis diskutado inter ili pri tio, kiu el ili estos
la plej granda.
47 Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj
koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,
48 kaj diris al
ili: Kiu akceptos cxi tiun infanon en mia nomo, tiu min akceptas;
kaj kiu min akceptos, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis; cxar kiu
estas la plej malgranda inter vi cxiuj, tiu estas granda.
49 Kaj Johano respondis kaj diris: Estro, ni vidis iun elpelantan
demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas
kun ni.
50 Sed Jesuo diris al li: Ne malpermesu; cxar tiu, kiu
ne estas kontraux vi, estas por vi.
51 Kaj kiam la tagoj maturigxis por lia suprenakcepto, li
firmigis sian vizagxon, por iri al Jerusalem,
52 kaj sendis
senditojn antaux sia vizagxo; kaj ili iris, kaj eniris en
vilagxon de la Samarianoj, por pretigi por li.
53 Kaj tiuj lin
ne akceptis, cxar lia vizagxo estis direktata al Jerusalem.
54
Kaj liaj discxiploj Jakobo kaj Johano, tion vidinte, diris:
Sinjoro, cxu vi volas, ke ni ordonu fajron malsuprenveni el la
cxielo kaj ekstermi ilin?
55 Sed li sin turnis kaj admonis lin;
kaj li diris: Vi mem ne scias, laux kia spirito vi estas.
56
Cxar la Filo de homo venis, ne por pereigi animojn de homoj, sed
por savi. Kaj ili iris en alian vilagxon.
57 Kaj dum ili vojagxis, sur la vojo iu diris al li: Mi vin
sekvos, kien ajn vi iros.
58 Kaj Jesuo diris al li: La vulpoj
havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la
Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.
59 Kaj li diris
al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue
iri kaj enterigi mian patron.
60 Sed li diris al li: Lasu la
mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la
regnon de Dio.
61 Kaj ankoraux alia diris: Mi vin sekvos,
Sinjoro; sed unue permesu al mi adiauxi tiujn, kiuj estas en mia
domo.
62 Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la
plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.
Cxapitro 10
1 Kaj post tio la Sinjoro elektis sepdek aliajn, kaj ilin
forsendis duope antaux sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun
lokon, kien li mem estis venonta.
2 Kaj li diris al ili: La
rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do
la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian
rikolton.
3 Iru; jen mi sendas vin kiel sxafidojn meze de lupoj.
4 Ne portu monujon, nek saketon, nek sxuojn; kaj salutu neniun
sur la vojo.
5 Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco
al cxi tiu domo.
6 Kaj se tie estos filo de paco, via paco
restos sur li; sed se ne, gxi revenos al vi.
7 Kaj en tiu sama
domo restu, mangxante kaj trinkante tion, kion ili havas; cxar la
laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon.
8 Kaj en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, mangxu
tion, kion oni metos antaux vin;
9 kaj sanigu la tieajn
malsanulojn, kaj diru al ili: La regno de de Dio alproksimigxis
al vi.
10 Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni ne akceptos
vin, eliru sur gxiajn stratojn, kaj diru:
11 Ecx la polvon de via
urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni devisxas kontraux vin;
tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimigxis al vi.
12 Mi diras
al vi: Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu
urbo.
13 Ve al vi, Hxorazin! ve al vi, Betsaida! cxar se en Tiro
kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaj faroj, kiuj farigxis en vi,
ili jam antaux longe pentus, sidante en sakajxo kaj cindro.
14
Tamen estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la jugxado, ol
por vi.
15 Kaj vi, Kapernaum, cxu vi estos altigita gxis la
cxielo? vi ja malsupreniros gxis Hades.
16 Kiu vin auxskultas,
tiu min auxskultas; kiu vin malsxatas, tiu min malsxatas; kaj kiu
min malsxatas, tiu malsxatas Tiun, kiu min sendis.
17 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante: Sinjoro, ecx la
demonoj submetigxas al ni per via nomo.
18 Kaj li diris al ili:
Mi vidis Satanon falanta de la cxielo, kiel fulmo.
19 Jen mi
donis al vi auxtoritaton piedpasxi sur serpentoj kaj skorpioj,
kaj sur la tuta potenco de la malamiko; kaj nenio iel vin
difektos.
20 Tamen ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis
al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo.
21 En tiu sama horo li gxojis en la Sankta Spirito, kaj diris: Mi
Vin gloras, ho Patro, Estro de la cxielo kaj la tero, ke Vi
kasxis cxi tion for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al
infanetoj; jes, Patro, cxar al Vi tio bone placxis.
22 Cxio
estas transdonita al mi de mia Patro; kaj neniu scias, kiu estas
la Filo, krom la Patro; nek kiu estas la Patro, krom la Filo, kaj
tiu, al kiu la Filo volas malkasxi Lin.
23 Kaj sin turninte al
la discxiploj, li flanke diris: Felicxaj estas la okuloj, kiuj
vidas tion, kion vi vidas;
24 cxar mi diras al vi, ke multaj
profetoj kaj regxoj deziris vidi tion, kion vi vidas, kaj ili ne
vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, kaj ili ne auxdis.
25 Kaj jen unu legxisto starigxis, kaj tentis lin, dirante:
Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?
26 Kaj li diris
al li: Kio estas skribita en la legxo? kiel vi legas?
27 Kaj li
responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro
kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta
menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem.
28 Kaj li diris al li:
Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos.
29 Sed li,
dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia
proksimulo?
30 Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris
de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj,
kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone
senviva.
31 Kaj laux okazo unu pastro malsupreniris la saman
vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke.
32 Kaj tiel
same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis
aliflanke.
33 Sed unu Samariano, vojagxante, alvenis tien, kie
li estis, kaj lin ekvidinte, li kortusxigxis,
34 kaj
alproksimigxis, kaj bandagxis liajn vundojn, kaj surversxis oleon
kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al
gastejo, kaj zorgis pri li.
35 Kaj la morgauxan tagon li
elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris:
Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi,
kiam mi revenos.
36 Kiu el tiuj tri, laux via opinio, sin
montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj?
37 Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris
al li: Iru vi, kaj faru tion saman.
38 Kaj dum ili vojagxis, li eniris en unu vilagxon; kaj virino,
nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
39 Kaj sxi havis
fratinon, nomatan Maria, kaj cxi tiu sidis apud la piedoj de la
Sinjoro, kaj auxskultis lian parolon.
40 Sed Marta estis
distrata pro multo da servado; kaj sxi alproksimigxis, kaj diris:
Sinjoro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi
servi sola? diru do al sxi, ke sxi min helpu.
41 Sed la Sinjoro
respondis kaj diris al sxi: Marta, Marta, vi zorgas kaj
klopodadas pri multaj aferoj;
42 sed unu afero estas necesa; kaj
Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de sxi.
Cxapitro 11
1 Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el
liaj discxiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel
ankaux Johano instruis siajn discxiplojn.
2 Kaj li diris al ili:
Kiam vi pregxas, diru: Patro, Estu sanktigita Via nomo. Venu Via
regno.
3 Donu al ni tagon post tago nian cxiutagan panon.
4 Kaj
pardonu al ni niajn pekojn, cxar ni ankaux pardonas al cxiu, kiu
sxuldas al ni. Kaj ne konduku nin en tenton.
5 Kaj li diris al ili: Kiu el vi havos amikon, kaj iros al li
noktomeze, kaj diros al li: Amiko, pruntu al mi tri panojn;
6
cxar amiko mia venis al mi post vojagxo, kaj mi ne havas, kion
meti antaux lin;
7 kaj tiu de interne respondos kaj diros: Ne
gxenu min; la pordo estas jam fermita, kaj miaj infanoj kun mi
estas en lito; mi ne povas min levi kaj doni al vi?
8 Mi diras
al vi: Kvankam li ne volos pro sia amikeco al li levigxi kaj doni
al li, tamen, pro cxi ties persisteco li levigxos kaj donos al li
tiom, kiom li bezonas.
9 Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi
estos donite; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos
malfermite.
10 Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto
trovas; kaj al la frapanto estos malfermite.
11 Kaj de kiu el
vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li
sxtonon? aux se li petas fisxon, cxu li anstataux fisxo donos al
li serpenton?
12 Aux se li petos ovon, cxu li donos al li
skorpion?
13 Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn
donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro cxiela donos la
Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li.
14 Kaj li estis elpelanta demonon, kiu estis muta. Kaj kiam la
demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso miregis.
15
Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li
elpelas demonojn.
16 Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li
signon el la cxielo.
17 Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al
ili: Cxiu regno, dividita kontraux si, dezertigxas; kaj domo,
dividita kontraux domo, falas.
18 Kaj se ankaux Satano
dividigxas kontraux si, kiel staros lia regno? cxar vi diras, ke
per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.
19 Kaj se per Baal-Zebub mi
elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas? tial ili estos
viaj jugxantoj.
20 Sed se per la fingro de Dio mi elpelas
demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin.
21 Kiam
fortulo plene armita gardas sian palacon, en paco estas liaj
posedajxoj;
22 sed kiam venas iu pli forta ol li kaj venkos lin,
li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis, kaj disdonas
lian havon.
23 Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraux mi; kaj
kiu ne kolektas kun mi, tiu disjxetas.
24 Kiam la malpura
spirito eliris el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante
ripozon; kaj ne trovante gxin, diras: Mi reiros al mia domo, el
kie mi eliris.
25 Kaj alveninte, gxi trovas gxin balaita kaj
ornamita.
26 Tiam gxi iras kaj alprenas al si sep aliajn
spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili, enirinte, logxas
tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la
unua.
27 Kaj dum li cxi tion parolis, unu virino el la homamaso levis
sian vocxon, kaj diris al li: Felicxaj estas la ventro, kiu
naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi sucxis.
28 Sed li diris: Sed
pli gxuste, felicxaj estas tiuj, kiuj auxdas la vorton de Dio kaj
observas gxin.
29 Kaj kiam la homamaso kolektigxis al li, li ekparolis, dirante:
Cxi tiu generacio estas malbona generacio; gxi sercxas signon,
kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona.
30 Cxar
kiel Jona estis signo por la Nineveanoj, tiel ankaux estos la
Filo de homo por cxi tiu generacio.
31 La regxino de la sudo
levigxos en la jugxado kun la viroj de cxi tiu generacio, kaj
ilin kondamnos; cxar sxi venis el la finoj de la tero, por
auxskulti la sagxon de Salomono; kaj jen iu pli granda ol
Salomono estas cxi tie.
32 Viroj Nineveanoj staros en la jugxado
kun cxi tiu generacio, kaj gxin kondamnos; cxar ili pentis pro la
predikado de Jona; kaj jen iu pli granda ol Jona estas cxi tie.
33 Kiam oni ekbruligis lampon, oni metas gxin ne en kasxejon, nek
sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu
vidi la lumon.
34 La lampo de via korpo estas via okulo; kiam
via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estas luma; sed kiam
gxi estas malbona, via korpo ankaux estas malluma.
35 Tial
viglu, ke la lumo, kiu estas en vi, ne estu mallumo.
36 Tial, se
via tuta korpo estas luma, havante nenian malluman parton, gxi
estos tute lumplena, kiel kiam la lampo lumas al vi per sia
brilo.
37 Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmangxi kun
li; kaj li eniris kaj sidigxis.
38 Kaj la Fariseo, ekvidinte,
miris, ke li ne lavis sin antaux la matenmangxo.
39 Kaj la
Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko
kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto.
40 Malsagxuloj! cxu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaux
la internon?
41 Tamen, uzu por almozo la internajxojn, kaj jen
cxio estas al vi pura.
42 Sed ve al vi, Fariseoj! cxar vi pagas dekonajxojn de mento kaj
ruto kaj cxiu vegetajxo, kaj preterlasas jugxon kaj amon al Dio;
cxi tion vi devus fari, kaj tion ne preterlasi.
43 Ve al vi,
Fariseoj! cxar vi amas la cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj la
salutojn sur la placoj.
44 Ve al vi! cxar vi similas tombojn ne
vidatajn; kaj la homoj, kiuj iras super ili, ne scias.
45 Kaj unu el la legxistoj responde diris al li: Majstro, dirante
cxi tion, vi ankaux nin riprocxas.
46 Kaj li diris: Ve ankaux al
vi, legxistoj! cxar vi sxargxas homojn per sxargxoj malfacile
porteblaj, kaj vi mem ne tusxas ecx per unu el viaj fingroj la
sxargxon.
47 Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la
profetoj, kiujn viaj patroj mortigis.
48 Tial vi estas
atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili
mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn.
49 Tial ankaux diris
la sagxo de Dio: Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj
iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos;
50 por ke la sango de
cxiuj profetoj, kiu estas elversxita de post la komenco de la
mondo, estu postulita el cxi tiu generacio,
51 de la sango de
Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj
la sankta domo; jes, mi diras al vi: Gxi estos postulita el cxi
tiu generacio.
52 Ve al vi, legxistoj! cxar vi forprenis la
sxlosilon de la scio; vi mem ne eniris, kaj vi malhelpis la
enirantajn.
53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj
atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj;
54
insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.
Cxapitro 12
1 Dume, kiam la miriadoj de la homamaso kunkolektigxis tiel, ke
ili piedpremis unu la alian, li ekparolis al siaj discxiploj,
dirante unue: Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj,
kiu estas hipokriteco.
2 Sed estas nenio kovrita, kio ne estos
elmontrita; kaj nenio kasxita, kio ne estos sciata.
3 Tial, kion
vi diris en la mallumo, tio estos auxdita en la lumo; kaj kion vi
parolis en orelon en internaj cxambroj, tio estos proklamita sur
la tegmentoj.
4 Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn,
kiuj mortigas la korpon, kaj poste ne povas fari ion plu.
5 Sed
mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte,
plue havas auxtoritaton enjxeti en Gehenan; jes, mi diras al vi:
Tiun timu.
6 Cxu oni ne vendas kvin paserojn por du asaroj? kaj
ecx unu el ili ne estas forgesita antaux Dio.
7 Sed ecx la haroj
de via kapo estas cxiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli valoras ol
multaj paseroj.
8 Kaj mi diras al vi: Cxiun, kiu konfesos min
antaux la homoj, la Filo de homo ankaux konfesos antaux la
angxeloj de Dio;
9 sed kiu malkonfesos min antaux la homoj, tiu
estos malkonfesita antaux la angxeloj de Dio.
10 Kaj por cxiu,
kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, estos pardono; sed
por tiu, kiu blasfemas kontraux la Sankta Spirito, ne estos
pardono.
11 Kaj kiam oni kondukos vin antaux la sinagogojn kaj
regantojn kaj auxtoritatulojn, ne zorgu, kiel aux kion respondi,
aux kion diri;
12 cxar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu
horo mem tion, kion vi devas diri.
13 Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia
frato, ke li dividu kun mi la heredajxon.
14 Sed li diris al li:
Ho viro, kiu starigis min super vi kiel jugxanton aux dividanton?
15 Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraux cxia
avideco, cxar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj
posedajxoj.
16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La
bieno de unu ricxulo donis abunde;
17 kaj li konsideris, dirante:
Kion mi faru, cxar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn
fruktojn?
18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn
grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian
grenon kaj miajn posedajxojn.
19 Kaj mi diros al mia animo:
Animo, vi havas multajn posedajxojn, provizitajn por multaj
jaroj; ripozu, mangxu, trinku, estu gaja.
20 Sed Dio diris al
li: Ho senprudentulo! cxi tiun nokton oni postulas de vi vian
animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21 Tia estas tiu, kiu
kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion.
22 Kaj li diris al siaj discxiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu
pri via vivo, kion vi mangxu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
23 Cxar la vivo estas pli ol nutrajxo, kaj la korpo pli ol
vestajxo.
24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas,
kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom
pli vi valoras, ol la birdoj!
25 Kaj kiu el vi per zorgado povas
aldoni unu ulnon al sia staturo?
26 Se do vi ne povas fari ecx
la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
27
Pripensu la liliojn, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek
sxpinas; tamen mi diras al vi: Ecx Salomono en sia tuta gloro ne
estis ornamita tiel, kiel unu el cxi tiuj.
28 Sed se Dio tiel
vestas la kampan herbajxon, kiu hodiaux ekzistas, kaj morgaux
estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho
malgrandfiduloj!
29 Kaj ne sercxu, kion vi mangxos, kaj kion vi
trinkos, kaj ne estu dubemaj.
30 Cxar pri cxio tio sercxas la
nacioj de la mondo; sed via Patro scias, ke vi tion bezonas.
31
Sed celu Lian regnon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
32 Ne
timu, malgranda grego; cxar bone placxis al la Patro doni al vi
la regnon.
33 Vendu viajn posedajxojn, kaj donu almozon; faru
por vi monujojn, kiuj ne farigxos malnovaj, trezoron ne mankontan
en la cxielo, kie sxtelisto ne alproksimigxas kaj tineo ne
detruas.
34 Cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via
koro.
35 Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj;
36
kaj vi mem estu similaj al viroj, kiuj atendas sian sinjoron,
kiam li revenos de la edzigxa festo; por ke ili tuj malfermu al
li, kiam li venos kaj frapos.
37 Felicxaj estas tiuj servistoj,
kiujn la sinjoro, kiam li venos, trovos viglaj; vere mi diras al
vi, ke li sin zonos, kaj sidigos ilin por mangxi, kaj mem venos
kaj servos al ili.
38 Kaj se li alvenos nokte dum la dua
gardoparto, aux dum la tria gardoparto, kaj tiel ilin trovos,
felicxaj estas tiuj servistoj.
39 Sed sciu, ke se la domomastro
scius, je kioma horo la sxtelisto venos, li maldormus kaj ne
lasus sian domon trafosigxi.
40 Vi ankaux estu pretaj, cxar en
tiu horo, kiun vi ne pripensas, la Filo de homo venos.
41 Kaj Petro diris: Sinjoro, cxu vi parolas cxi tiun parabolon
por ni, aux ankaux por cxiuj?
42 Kaj la Sinjoro diris: Kiu do
estas la fidela kaj sagxa administranto, kiun lia sinjoro
starigos super sia servantaro, por doni al ili gxustatempe ilian
porcion da nutrajxo?
43 Felicxa estas tiu servisto, kiun lia
sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.
44 Vere mi diras al vi, ke
li starigos lin super cxio, kion li havas.
45 Sed se tiu
servisto diros en sia koro: Mia sinjoro prokrastas sian alvenon;
kaj komencos bati la knabojn kaj la knabinojn, kaj mangxos kaj
trinkos kaj ebriigxos,
46 la sinjoro de tiu servisto alvenos en
tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, pri kiu li ne scias; kaj
trancxe skurgxos lin, kaj difinos por li parton kun la
senfiduloj.
47 Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia
sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laux lia volo, suferos
multajn batojn;
48 sed tiu, kiu ne sciis, kaj laux siaj agoj
meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo
estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon
komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.
49 Mi alvenis, por jxeti fajron sur la teron; kaj kion mi volas,
se jam gxi ekbrulis?
50 Sed mi havas bapton, per kiu esti
baptita; kaj kiel mi premigxas, gxis gxi estos plenumita!
51 Cxu
vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras
al vi: Ne; sed pli vere disigon;
52 cxar de nun estos kvin el unu
domo disigitaj, tri kontraux du, kaj du kontraux tri.
53 Estos
disigitaj patro kontraux filo, kaj filo kontraux patro; patrino
kontraux filino, kaj filino kontraux patrino; bopatrino kontraux
bofilino, kaj bofilino kontraux bopatrino.
54 Kaj li diris al la homamasoj: Kiam vi vidas nubon levigxantan
en la okcidento, vi tuj diras: Venos pluveto; kaj tiel farigxas.
55 Kaj kiam blovas la suda vento, vi diras: Estos varmego; kaj
tiel farigxas.
56 Ho hipokrituloj! vi scias esplori la aspekton
de la tero kaj de la cxielo; sed kial vi ne scias esplori cxi
tiun tempon?
57 Kaj kial ecx per vi mem vi ne jugxas, kio estas
justa?
58 Cxar dum vi iradas kun via kontrauxulo al la reganto,
survoje klopodu liberigxi de li; por ne lasi, ke li trenu vin al
la jugxisto, kaj la jugxisto vin transdonu al la oficisto de la
tribunalo, kaj la oficisto vin jxetu en malliberejon.
59 Mi
diras al vi: Vi neniel el tie eliros, gxis vi pagos la lastan
lepton.
Cxapitro 13
1 Kaj cxeestis en tiu sama tempo iuj, kiuj rakontis al li pri
tiuj Galileanoj, kies sangon Pilato miksis kun iliaj oferajxoj.
2 Kaj responde li diris al ili: Cxu vi pensas, ke tiuj Galileanoj
estis pekuloj pli ol cxiuj Galileanoj, pro tio, ke ili tion
suferis?
3 Mi diras al vi: Neniel; sed se vi ne pentos, vi cxiuj
tiel same pereos.
4 Aux pri tiuj dek ok, sur kiujn falis la turo
en Sxiloahx kaj ilin mortigis, cxu vi pensas, ke ili estis
pekuloj pli ol cxiuj homoj, kiuj logxis en Jerusalem?
5 Neniel,
mi diras al vi; sed se vi ne pentos, vi cxiuj ankaux pereos.
6 Kaj li parolis la jenan parabolon: Unu viro havis figarbon,
plantitan en lia vinbergxardeno, kaj li venis, sercxante frukton
sur gxi, kaj ne trovis.
7 Kaj li diris al la vinberisto: Jen tri
jarojn mi venas, sercxante frukton sur cxi tiu figarbo, kaj mi ne
trovas; elhaku gxin; kial gxi senutiligas ankaux la teron?
8 Sed
li responde diris: Sinjoro, lasu gxin resti ankaux cxi tiun
jaron, gxis mi fosos cxirkaux gxi kaj metos sterkon;
9 kaj se gxi
poste donos frukton, bone; sed se ne, vi elhakos gxin.
10 Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato.
11 Kaj
jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco;
kaj sxi estis kunkurbita kaj neniel povis levigxi.
12 Kaj
vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris: Virino, vi estas
liberigita el via malforteco.
13 Kaj li metis sur sxin la
manojn, kaj sxi tuj rektigxis kaj gloris Dion.
14 Kaj la
sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato,
respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj
oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en
la sabata tago.
15 Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho
hipokrituloj! cxu ne cxiu el vi en la sabato malligas sian bovon
aux sian azenon el la stalo, kaj forkondukas gxin, por trinkigi?
16 Kaj cxu ne devis cxi tiu virino, estante filino de Abraham,
ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el cxi tiu
kateno en la sabata tago?
17 Kaj kiam li tion diris, cxiuj liaj
kontrauxuloj hontigxis; kaj la tuta homamaso gxojis pro cxiuj
gloraj agoj, faritaj de li.
18 Kaj li diris: Al kio similas la regno de Dio? kaj al kio mi
gxin komparu?
19 Gxi estas simila al sinapa semeto, kiun viro
prenis kaj jxetis en sian gxardenon; kaj gxi kreskis kaj farigxis
arbo; kaj la birdoj de la cxielo logxis en gxiaj brancxoj.
20
Poste li diris: Al kio mi komparu la regnon de Dio?
21 Gxi estas
simila al fermentajxo, kiun virino prenis kaj kasxis en tri
mezuroj da faruno, gxis la tuto fermentis.
22 Kaj li iris tra urboj kaj vilagxoj, instruante kaj irante
cxiam pluen al Jerusalem.
23 Kaj iu diris al li: Sinjoro, cxu
malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili:
24 Strebu eniri
tra la mallargxa pordo; cxar multaj, mi diras al vi, deziros
eniri kaj ne povos.
25 Kiam la domomastro levigxos kaj sxlosos
la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon,
dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al
vi: Mi ne scias, de kie vi estas;
26 tiam vi ekparolos: Ni
mangxis kaj trinkis antaux vi, kaj sur niaj stratoj vi
instruadis;
27 kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de
kie vi estas; foriru de mi, cxiuj farantoj de maljusteco.
28 Tie
estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos
Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj cxiujn profetojn en la
regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren.
29 Kaj oni venos
el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj
sidigxos en la regno de Dio.
30 Kaj jen estas lastaj, kiuj estos
unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.
31 En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj diris al li: Eliru
kaj foriru de cxi tie, cxar Herodo volas mortigi vin.
32 Kaj li
diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn
kaj faras sanigojn hodiaux kaj morgaux, kaj la trian tagon mi
estos perfektigita.
33 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux
kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster
Jerusalem.
34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn
kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi
deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron
sub la flugilojn, kaj vi ne volis!
35 Jen via domo estas lasita
al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, gxis vi
diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo.
Cxapitro 14
1 Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la
Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis.
2 Kaj jen antaux
li estis unu hidropsulo.
3 Kaj respondante, Jesuo parolis al la
legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris: Cxu estas permesate sanigi
en sabato, aux ne?
4 Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj
sanigis lin, kaj forliberigis lin.
5 Kaj li diris al ili: Kiu el
vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros
gxin en sabata tago?
6 Kaj ili ne povis respondi al tio.
7 Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili
elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili:
8 Kiam vi estas
invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por
ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita;
9
kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu
lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan
lokon.
10 Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la
lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros
al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj,
kiuj sidas kun vi.
11 Cxar cxiu, kiu sin altigas, estos
humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
12 Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmangxon
aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek
viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke
ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
13 Sed kiam
vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn,
blindulojn;
14 kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci
vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.
15 Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Felicxa
estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio.
16 Sed li diris
al li: Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn;
17 kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por
diri al la invititoj: Venu, cxar cxio estas jam preta.
18 Kaj
cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:
Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi
petas, kalkulu al mi indulgon.
19 Alia diris: Mi acxetis kvin
jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu
al mi indulgon.
20 Kaj alia diris: Mi edzigxis kun edzino, kaj
tial mi ne povas veni.
21 Kaj la servisto revenis, kaj rakontis
tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia
servisto: Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo,
kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj
blindulojn kaj lamulojn.
22 Kaj la servisto diris: Sinjoro,
estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko.
23
Kaj la sinjoro diris al la servisto: Eliru sur la vojojn kaj
kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu.
24
Cxar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos
mian vespermangxon.
25 Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj
diris al ili:
26 Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron
kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn
kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia
discxiplo.
27 Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu
ne povas esti mia discxiplo.
28 Cxar kiu el vi, dezirante
konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li
havas suficxe, por fini gxin?
29 Por ke, kiam li metis la
fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu
moki lin,
30 dirante: Cxi tiu homo komencis konstrui, sed ne
povis fini.
31 Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo
alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun
dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil?
32
Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas
ambasadorojn kaj demandas pri paco.
33 Kiu do el vi ne forlasas
cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.
34
Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi
estos spicata?
35 Gxi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo;
oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
Cxapitro 15
1 Kaj cxiuj impostistoj kaj pekuloj alproksimigxis al li, por
auxskulti lin.
2 Kaj murmuris la Fariseoj kaj la skribistoj,
dirante: Cxi tiu akceptas pekulojn kaj mangxas kun ili.
3 Kaj li parolis al ili la jenan parabolon, dirante:
4 Kiu el vi,
havante cent sxafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la
nauxdek naux sur la stepo, kaj iras, por sercxi tiun, kiun li
perdis, gxis li gxin trovos?
5 Kaj trovinte, li gxin metas sur
siajn sxultrojn, gxojante.
6 Kaj reveninte domen, li kunvokas
siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili: Gxoju kun mi,
cxar mi trovis mian sxafon, la perditan.
7 Mi diras al vi, ke
tiel same estos gxojo en la cxielo pro unu pekulo, kiu pentas,
pli ol pro nauxdek naux justuloj, kiuj ne bezonas penton.
8 Kiu virino, havante dek drahxmojn, se sxi perdis unu drahxmon,
ne ekbruligas lampon kaj balaas la domon kaj sercxas diligente,
gxis sxi gxin trovos?
9 Kaj trovinte, sxi kunvokas siajn
amikinojn kaj siajn najbarinojn, dirante: Gxoju kun mi, cxar mi
trovis la drahxmon, kiun mi perdis.
10 Tiel same, mi diras al
vi, estas gxojo antaux la angxeloj de Dio pro unu pekulo, kiu
pentas.
11 Kaj li diris: Unu viro havis du filojn;
12 kaj la pli juna
diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan parton de la
havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn.
13 Kaj post
ne multaj tagoj la pli juna, kolektinte cxion, forvojagxis al
malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per dibocxa
vivado.
14 Kaj kiam li jam elspezis cxion, forta malsato okazis
en tiu lando, kaj li komencis havi mankon.
15 Kaj li iris, kaj
aligxis al unu el la logxantoj de tiu lando; kaj cxi tiu lin
sendis sur siajn kampojn, por pasxti porkojn.
16 Kaj li deziris
plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj mangxis; kaj
neniu donis al li.
17 Sed reveninte al si, li diris: Kiom da
dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi cxi tie pereas
de malsato!
18 Mi levigxos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros
al li: Patro, mi pekis kontraux la cxielo kaj antaux vi;
19 mi
jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj
dungitoj.
20 Kaj li levigxis, kaj iris al sia patro. Sed kiam
li estis ankoraux malproksime, lia patro lin vidis kaj
kortusxigxis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.
21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraux la cxielo
kaj antaux vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo.
22
Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la cxefan
robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj sxuojn
sur liajn piedojn;
23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj bucxu
gxin, kaj ni mangxu kaj estu gajaj;
24 cxar cxi tiu mia filo
estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas
trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.
25 Sed la pli maljuna
filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimigxis al
la domo, li auxdis muzikon kaj dancadon.
26 Kaj li alvokis unu
el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio.
27 Kaj li diris
al li: Via frato venis, kaj via patro bucxis la grasigitan
bovidon, cxar li ricevis lin sana.
28 Sed li koleris, kaj ne
volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis.
29 Sed li
responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi,
kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi
kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj;
30 sed kiam venis
cxi tiu via filo, kiu formangxis vian havon kun malcxastistinoj,
vi bucxis por li la grasigitan bovidon.
31 Kaj li diris al li:
Filo, vi estas cxiam kun mi, kaj cxio mia estas via.
32 Sed
konvenis esti gajaj kaj gxoji; cxar cxi tiu via frato estis
mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita.
Cxapitro 16
1 Kaj li diris ankaux al siaj discxiploj: Estis unu ricxa homo,
kiu havis administranton; kaj cxi tiu estis denuncita al li, ke
li disperdas lian havon.
2 Kaj li alvokis lin, kaj diris al li:
Kio estas tio, kion mi auxdas pri vi? donu al mi konton de via
administrado, cxar vi ne plu povas administradi.
3 Tiam la
administranto diris en si: Kion mi faru? cxar mia sinjoro
deprenas de mi la administradon; fosi mi ne povas, kaj mi hontas
peti almozon.
4 Mi decidis, kion mi faros, por ke oni akceptu
min en siajn domojn, kiam mi estos eksigita el la administra
ofico.
5 Kaj alvokinte al si cxiun el la sxuldantoj de sia
sinjoro, li diris al la unua: Kiom vi sxuldas al mia sinjoro?
6
Kaj li diris: Cent bat'ojn da oleo. Kaj li diris al li: Prenu
vian kalkulon, kaj tuj sidigxu kaj skribu kvindek.
7 Tiam li
diris al alia: Kaj kiom vi sxuldas? Kaj li diris: Cent kor'ojn
da tritiko. Li diris al li: Prenu vian kalkulon, kaj skribu
okdek.
8 Kaj tiu sinjoro lauxdis la maljustan administranton,
cxar li prudente agis; cxar la filoj de cxi tiu mondo estas en
sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo.
9 Kaj mi
diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por
ke, kiam gxi mankos, oni akceptu vin en eternajn logxejojn.
10
Kiu estas fidela en la plej malgranda afero, tiu estas fidela
ankaux en multo; kaj kiu estas maljusta en la plej malgranda, tiu
estas ankaux maljusta en multo.
11 Se do vi ne estis fidelaj en
la maljusta mamono, kiu konfidos al vi la veran ricxon?
12 Kaj
se vi ne estis fidelaj en tio, kio apartenas al alia homo, kiu
donos al vi tion, kio estas via propra?
13 Nenia servanto povas
servi al du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian,
aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi
al Dio kaj al Mamono!
14 Kaj la Fariseoj ankaux, kiuj estis monavidaj, auxdis cxion
tion, kaj ili lin mokis.
15 Kaj li diris al ili: Vi estas tiuj,
kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn
korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo
antaux Dio.
16 La legxo kaj la profetoj estis gxis Johano; de
post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata,
kaj cxiu al gxi sin perforte aligas.
17 Sed estas pli facile por
la cxielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la legxo
fali.
18 Cxiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edzigxas kun alia,
adultas; kaj kiu edzigxas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu
adultas.
19 Estis unu ricxulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino,
kaj festis lukse cxiutage;
20 kaj apud lia pordego estis
kusxigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn,
21 kaj
deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de
la ricxulo; kaj ecx venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.
22
Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la angxeloj
sur la sinon de Abraham; la ricxulo ankaux mortis, kaj estis
enterigita.
23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en
turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia
sino.
24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min,
kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia
fingro, por malvarmigi mian langon; cxar mi tre suferas en cxi
tiu flamo.
25 Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo
vi ricevis viajn bonajxojn, kaj Lazaro tiel same malbonajxojn;
sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas.
26 Kaj krom cxio
tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj
volus iri de cxi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri
de tie al ni.
27 Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu
lin al la domo de mia patro,
28 cxar mi havas kvin fratojn, por
ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaux en cxi tiun lokon
de turmento.
29 Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la
profetojn; ili auxskultu ilin.
30 Sed li diris: Ne, patro
Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos.
31
Kaj li diris al li: Se ili ne auxskultas Moseon kaj la profetojn,
ili ne kredos, ecx se iu levigxus el la mortintoj.
Cxapitro 17
1 Kaj li diris al siaj discxiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne
venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos!
2 Pli bone estus por
tiu, se muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li
estus jxetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el cxi
tiuj malgranduloj.
3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin;
kaj se li pentos, pardonu lin.
4 Kaj se li pekos kontraux vi sep
fojojn en la tago, kaj sep fojojn turnigxos al vi, dirante: Mi
pentas; vi lin pardonu.
5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon.
6
Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo,
vi dirus al cxi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu
plantita en la maron; kaj gxi obeus al vi.
7 Sed kiu el vi,
havante serviston plugantan aux pasxtantan, diros al li, kiam li
envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidigxu, por mangxi?
8 Cxu li
ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermangxu, kaj
zonu vin, kaj servu al mi, dum mi mangxos kaj trinkos; kaj poste
vi mangxos kaj trinkos?
9 Cxu li dankas la serviston, cxar li
faris tion, kio estis ordonita?
10 Tiel ankaux vi, kiam vi faris
cxion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj
servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo.
11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de
Samario kaj de Galileo.
12 Kaj kiam ili eniris en unu vilagxon,
renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime;
13 kaj ili
levis sian vocxon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin.
14 Kaj
vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj.
Kaj dum ili iris, ili farigxis puraj.
15 Kaj unu el ili,
vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauxta
vocxo,
16 kaj falis sur sian vizagxon cxe liaj piedoj kaj dankis
lin; kaj li estis Samariano.
17 Kaj Jesuo responde diris: Cxu ne
la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux?
18 Cxu ne
trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu
fremdulo?
19 Kaj li diris al li: Levigxu kaj iru; via fido vin
savis.
20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de
Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun
observado;
21 kaj oni ne diros: Jen cxi tie, aux: Jen tie! cxar
jen la regno de Dio estas inter vi.
22 Kaj li diris al la discxiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros
vidi unu el la tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos.
23 Kaj
ili diros al vi: Jen tie! Jen cxi tie! Ne foriru, nek sekvu;
24
cxar kiel la fulmo, kiam gxi fulmas el unu subcxiela flanko,
lumas gxis alia subcxiela flanko, tiel estos la Filo de homo en
sia tago.
25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti
malsxatata de cxi tiu generacio.
26 Kaj kiel estis en la tagoj
de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo.
27 Oni
mangxis, trinkis, edzigxis, edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa
eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis cxiujn.
28
Ankaux tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni mangxis,
trinkis, acxetis, vendis, plantis, konstruis;
29 sed en la tago,
kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la cxielo
kaj pereigis cxiujn;
30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo
de homo malkasxigxos.
31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago,
kun liaj havajxoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin
forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaux ne revenu.
32
Memoru la edzinon de Lot.
33 Kiu penos gajni sian animon, tiu
gxin perdos; sed kiu gxin perdos, tiu savos gxin viva.
34 Mi
diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos
prenita, kaj la alia lasita.
35 Du virinoj estos muelantaj kune;
unu estos prenita, kaj la alia lasita.
36 Du viroj estos sur
kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita.
37 Kaj ili
responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie
estas la kadavro, tien ankaux kolektigxos la agloj.
Cxapitro 18
1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas cxiam
pregxi kaj ne lacigxi,
2 dirante: En unu urbo estis jugxisto, kiu
ne timis Dion, nek respektis homon;
3 kaj estis vidvino en tiu
urbo, kaj sxi venis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraux
mia kontrauxulo.
4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li
diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon,
5
tamen, cxar cxi tiu vidvino min gxenas, mi faros por sxi
justecon, por ke sxi ne malfortigu min per sia cxiama venado.
6
Kaj la Sinjoro diris: Auxskultu, kion diras la maljusta jugxisto.
7 Kaj cxu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj
nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas?
8 Mi
diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos
la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?
9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis
al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn:
10 Du
homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo,
kaj la alia estis impostisto.
11 La Fariseo, starante, pregxis
kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la
ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi
tiu impostisto.
12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas
dekonajxojn el cxio, kion mi akiras.
13 Sed la impostisto,
starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo,
sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi
pekulo.
14 Mi diras al vi: Cxi tiu malsupreniris al sia domo,
pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos
humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
Mia animo altigas la Eternulon,
56 Kaj Maria logxis cxi sxi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,
48 Cxar li rigardis la humilecon de Sia sklavino;
Cxar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa.
49 Cxar la Potenculo faris al mi grandajxojn,
Kaj sankta estas Lia nomo.
50 Kaj Lia boneco estas por cxiuj generacioj
Al tiuj, kiuj Lin timas.
51 Li montris forton per Sia brako,
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj,
Kaj Li altigis humilulojn.
53 Malsatulojn Li plenigis per bonajxo,
Kaj ricxulojn Li forsendis malplenaj.
54 Li helpis Sian servanton Izrael,
Memorante Sian korfavoron.
55 Kiel Li parolis al niaj patroj,
Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael,
80 Kaj kreskis la infano kaj fortigxis en spirito, kaj estis en
la dezertoj gxis la tago de sia ekmontrigxo al Izrael.
Cxar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elacxeton,
69 Kaj levis kornon de savo por ni
En la domo de Sia servanto David,
70 Kiel Li parolis per la busxo de Siaj sanktaj profetoj, de
post la komenco de la mondo,
71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de cxiuj niaj
malamantoj;
72 Por montri Sian bonecon cxe niaj patroj,
Kaj por memori Sian sanktan interligon;
73 La jxuron, kiun Li jxuris al nia patro Abraham;
74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj
malamikoj,
Ni servu Lin sentime,
75 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.
76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo,
Cxar vi iros antaux la vizagxo de la Sinjoro, por pretigi
liajn vojojn,
77 Por doni al lia popolo scion de savo
En la pardonado de iliaj pekoj,
78 Pro la kompata koro de nia Dio,
Per kiu nin vizitis la sunlevigxo de supre,
79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de
morto,
Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.
Vocxo de krianto en la dezerto:
7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de
li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
8 Donu do fruktojn tauxgajn por pento. Kaj ne komencu diri en
vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio
povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.
9 Kaj la
hakilo jam kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu
ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.
10 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru?
11
Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al
la nehavanto; kaj kiu havas mangxajxon, tiu faru tiel same.
12
Venis ankaux impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li:
Majstro, kion ni faru?
13 Kaj li diris al ili: Ne postulu pli
multe, ol estas ordonite.
14 Kaj ankaux soldatoj lin demandis,
dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun,
nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
5 Cxiu valo levigxos,
Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos,
Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo,
Kaj la malglataj vojoj glatigxos;
6 Kaj cxiu karno vidos la savon de Dio.
Al siaj angxeloj Li ordonos pri vi, ke ili vin gardu,
11 kaj:
Sur la manoj ili vin portos,
12 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas dirite: Ne provu la
Eternulon, vian Dion.
Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo,
28 Mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj estas neniu pli
granda ol Johano; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno
de Dio, estas pli granda ol li.
29 Kaj la tuta popolo kaj la
impostistoj, auxdinte, pravigis Dion, cxar ili ricevis la bapton
de Johano.
30 Sed la Fariseoj kaj la legxistoj rifuzis por si la
intencon de Dio, cxar ili ne estis baptitaj de li.
31 Al kio do
mi komparos la homojn de cxi tiu generacio? kaj al kio ili
similas?
32 Ili similas al infanoj, kiuj sidas sur la placo kaj
vokas unu al alia, dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni
lamentis, kaj vi ne ploris.
33 Cxar Johano, la Baptisto, venis,
nek mangxante panon nek trinkante vinon; kaj vi diras: Li havas
demonon.
34 La Filo de homo venis, mangxante kaj trinkante; kaj
vi diras: Jen mangxegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj
kaj pekuloj!
35 Kaj la sagxeco estas pravigita de cxiuj siaj
infanoj.
Kaj li preparos antaux vi vian vojon.