Marko


Cxapitroj: 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16

Cxapitro 1

1 La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

2 Kiel estas skribite en la profeto Jesaja:

4 venis Johano, kiu baptis en la dezerto kaj predikis la bapton de pento por la pardonado de pekoj. 5 Kaj eliris al li la tuta Juduja distrikto, kaj cxiuj Jerusalemanoj; kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 6 Kaj Johano estis vestita per kamelharajxo kaj leda zono cxirkaux siaj lumboj, kaj li mangxadis akridojn kaj sovagxan mielon. 7 Kaj li predikis, dirante: Venas post mi tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda, klinigxinte, malligi. 8 Mi vin baptis per akvo; sed li vin baptos per la Sankta Spirito.

9 Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan. 10 Kaj tuj kiam li eliris el la akvo, li vidis la cxielon fenditan, kaj la Spiriton kiel kolombo malsuprenirantan sur lin; 11 kaj venis vocxo el la cxielo: Vi estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

12 Kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton. 13 Kaj li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj li estis kun la sovagxaj bestoj, kaj la angxeloj servadis al li.

14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15 kaj dirante: La tempo jam plenumigxis, kaj la regno de Dio alproksimigxis; pentu, kaj kredu al la evangelio.

16 Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, jxetantajn reton en la maron; cxar ili estis fisxkaptistoj. 17 Kaj Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj. 18 Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. 19 Kaj irinte iom antauxen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaux estis en la sxipeto, riparante la retojn. 20 Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la sxipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li.

21 Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. 22 Kaj oni miris pro lia instruado; cxar li instruis kiel havanta auxtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj. 23 Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, 24 dirante: Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. 25 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. 26 Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, lauxte kriinte, eliris el li. 27 Kaj cxiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas cxi tio? jen nova instruado! kun auxtoritato li ordonas ecx al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. 28 Kaj tuj la famo pri li disvastigxis cxie en la tutan cxirkauxajxon de Galileo.

29 Kaj tuj, elirinte el la sinagogo, ili eniris en la domon de Simon kaj Andreo, kun Jakobo kaj Johano. 30 Sed la bopatrino de Simon kusxis malsana de febro; kaj tuj oni sciigis al li pri sxi; 31 kaj veninte, li prenis sxian manon kaj levis sxin; kaj la febro forlasis sxin, kaj sxi servis al ili.

32 Kaj vespere, kiam la suno subiris, oni venigis al li cxiujn, kiuj estis malsanaj kaj demonhavantaj. 33 Kaj la tuta urbo kolektigxis cxe la pordo. 34 Kaj li sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; kaj li ne permesis al la demonoj paroli, cxar ili konis lin.

35 Kaj matene, antaux ol la nokto pasis, li levigxis, kaj foriris en dezertan lokon, kaj tie pregxadis. 36 Kaj Simon kaj liaj kunuloj elsercxis lin; 37 kaj ili trovis lin, kaj diris al li: Cxiuj vin sercxas. 38 Kaj li diris al ili: Ni iru aliloken en la proksimajn urbetojn, por ke mi tie ankaux prediku; cxar por tio mi venis. 39 Kaj li iris, predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn.

40 Kaj venis al li leprulo, alvokante lin, kaj genuinte, li diris al li: Se vi nur volas, vi povas min purigi. 41 Kaj kortusxite, li etendis la manon kaj tusxis lin, kaj diris al li: Mi volas; estu purigita. 42 Kaj tuj la lepro foriris de li, kaj li farigxis pura. 43 Kaj severe avertinte lin, li tuj forsendis lin, 44 kaj diris al li: Zorgu, ke vi diru nenion al iu; sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu pro via purigado tion, kion Moseo ordonis, por atesto al ili. 45 Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

Cxapitro 2

1 Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo. 2 Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton. 3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj. 4 Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo. 5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: Filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 6 Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj: 7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola? 8 Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili: Kial vi tion diskutas en viaj koroj? 9 Kio estas pli facila: diri al la paralizulo: Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri: Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru? 10 Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn--li diris al la paralizulo: 11 Mi diras al vi: Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 12 Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante: Neniam ni vidis ion tian.

13 Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin. 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin. 15 Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin. 16 Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj: Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj. 17 Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj: mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

18 Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? 19 Kaj Jesuo diris al ili: Cxu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti. 20 Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj. 21 Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas. 22 Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.

23 Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj komencis dum la vojiro desxiri la spikojn. 24 Kaj la Fariseoj diris al li: Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata? 25 Kaj li diris al ili: Cxu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj? 26 Ke li eniris en la domon de Dio, kiam Ebjatar estis cxefpastro, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estas permesate krom al la pastroj, kaj donis ankaux al siaj kunuloj? 27 Kaj li diris al ili: La sabato estigxis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro ecx de la sabato.

Cxapitro 3

1 Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. 2 Kaj oni observis lin, cxu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. 3 Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Starigxu en la mezo. 4 Kaj li diris al ili: Cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? savi vivon, aux mortigi? Sed ili silentis. 5 Kaj kiam kun kolero li cxirkauxrigardis ilin, cxagrenite pro la obstinigxo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis gxin, kaj lia mano resanigxis. 6 Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiligxis kun la Herodanoj kontraux li, kiamaniere lin pereigi.

7 Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo 8 kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el cxirkaux Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, auxdinte cxion, kion li faris, venis al li. 9 Kaj li diris al siaj discxiploj, ke malgranda sxipeto estu sub lia dispono, pro la homamaso, por ke oni ne premu lin; 10 cxar multajn li jam sanigis, tiel ke cxiuj, kiuj havis malsanojn, premadis sur lin, por tusxi lin. 11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante: Vi estas la Filo de Dio. 12 Kaj li severe admonis ilin, ke ili ne konatigu lin.

13 Kaj li supreniris sur la monton, kaj alvokis tiujn, kiujn li mem volis; kaj ili venis al li. 14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaux li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, 15 kaj por havi auxtoritaton elpeli demonojn: 16 kaj Simonon li alnomis Petro; 17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; 18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, 19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin.

Kaj li venis en domon. 20 Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon. 21 Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris: Li frenezas. 22 Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris: Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn. 23 Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole: Kiel povas Satano elpeli Satanon? 24 Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari. 25 Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari. 26 Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon. 27 Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon. 28 Vere mi diras al vi: Cxiuj iliaj pekoj estos pardonitaj al la filoj de homoj, kaj iliaj blasfemoj, per kiuj ajn ili blasfemos; 29 sed iu, kiu blasfemos kontraux la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; 30 cxar oni diris: Li havas malpuran spiriton.

31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. 32 Kaj homamaso sidis cxirkaux li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin sercxas. 33 Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? 34 Kaj cxirkauxrigardante tiujn, kiuj ronde cxirkaux li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! 35 Cxar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.

Cxapitro 4

1 Kaj denove li komencis instrui apud la maro. Kaj kolektigxis al li tre granda homamaso tiel, ke li eniris en sxipeton, kaj sidis sur la maro; kaj la tuta homamaso estis sur la tero apud la maro. 2 Kaj li multe instruis ilin per paraboloj, kaj diris al ili en sia instruado: 3 Auxskultu: jen semisto eliris, por semi; 4 kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin. 5 Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero; 6 kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis. 7 Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton. 8 Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble. 9 Kaj li diris: Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.

10 Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj. 11 Kaj li diris al ili: Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj; 12 por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu. 13 Kaj li diris al ili: Cxu vi ne scias cxi tiun parabolon? kiel do vi povos kompreni cxiujn parabolojn? 14 La semisto semas la vorton. 15 Jen do tiuj, kiuj estas apud la vojo, kie estas semata la vorto; kaj kiam ili auxdis, tuj venas Satano, kaj forprenas la vorton, en ili semitan. 16 Kaj tiel same jen la semitaj cxe la sxtonaj lokoj: ili auxdas la vorton, kaj tuj kun gxojo akceptas gxin; 17 kaj ili ne havas en si radikon, sed restas nur portempe; kiam do venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj ili falpusxigxas. 18 Kaj jen la semitaj cxe la dornoj: tiuj, kiuj auxdis la vorton; 19 sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj gxi farigxas senfrukta. 20 Kaj jen la semitaj cxe la bona tero: tiuj, kiuj auxdas la vorton kaj akceptas gxin, kaj donas frukton, jen tridekoble, kaj jen sesdekoble, kaj jen centoble.

21 Kaj li diris al ili: Cxu lampo enportigxas, por esti metita sub grenmezurilon aux sub liton, kaj ne por stari sur la lampingo? 22 Cxar nenio estas kasxita krom por tio, ke gxi estu malkasxita; nek io estas sekreta krom por tio, ke gxi estu aperigita. 23 Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu. 24 Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon. 25 Cxar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.

26 Kaj li diris: Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron, 27 kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel. 28 Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko. 29 Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.

30 Kaj li diris: Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin? 31 Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero, 32 tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.

33 Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti; 34 kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.

35 Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo. 36 Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin. 37 Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta. 38 Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li: Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas? 39 Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro: Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno. 40 Kaj li diris al ili: Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon? 41 Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia: Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.

Cxapitro 5

1 Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2 Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3 kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno; 4 cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin. 5 Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj. 6 Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li; 7 kaj kriante per lauxta vocxo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8 Cxar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9 Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, cxar mi estas multaj. 10 Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11 Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj. 12 Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13 Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro. 14 Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15 Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16 Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17 Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18 Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19 Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20 Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.

21 Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro. 22 Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj, 23 kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu. 24 Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25 Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26 kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis, 27 auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon. 28 Cxar sxi diris: Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita. 29 Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano. 30 Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tusxis mian veston? 31 Kaj liaj discxiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj cxu vi diras: Kiu min tusxis? 32 Kaj li cxirkauxrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33 Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio farigxis al sxi, venis kaj falis antaux li, kaj diris al li la tutan veron. 34 Kaj li diris al sxi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35 Dum li ankoraux parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraux gxenas la instruiston? 36 Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37 Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38 Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre gxemantajn. 39 Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40 Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte cxiujn li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41 Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al sxi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Levigxu. 42 Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43 Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.

Cxapitro 6

1 Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis. 2 Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion? kaj: Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj? 3 Cxu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li. 4 Kaj Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo. 5 Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis. 6 Kaj li miris pro ilia nekredemo.

Kaj li rondevizitis la vilagxojn, instruante.

7 Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj; 8 kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono--nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono; 9 sed ili iru piedvestitaj per sandaloj, kaj ne surmetu du tunikojn. 10 Kaj li diris al ili: Kie ajn vi eniros en domon, tie logxu, gxis vi foriros el tiu loko. 11 Kaj se ie ajn oni vin ne akceptos, nek vin auxskultos, tiam el tie forirante, deskuu la polvon, kiu estas sub viaj piedoj, por atesto al ili. 12 Kaj foririnte, ili predikis, ke oni pentu. 13 Kaj ili elpeladis multajn demonojn, kaj sxmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis.

14 Kaj la regxo Herodo auxdis pri tio, cxar lia nomo jam konatigxis; kaj li diris: Johano, la Baptisto, levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li. 15 Sed aliaj diris: Tiu estas Elija. Kaj aliaj diris: Tiu estas profeto, kvazaux unu el la profetoj. 16 Sed, tion auxdinte, Herodo diris: Johano, kiun mi senkapigis, levigxis. 17 Cxar Herodo mem jam sendis, kaj arestis Johanon, kaj ligis lin en malliberejo pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo, cxar li estis edzigxinta kun sxi. 18 Cxar Johano diris al Herodo: Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato. 19 Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis; 20 cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte. 21 Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo, 22 eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino: Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi. 23 Kaj li jxuris al sxi: Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno. 24 Kaj elirinte, sxi diris al sia patrino: Kion mi petu? Kaj tiu diris: La kapon de Johano, la Baptisto. 25 Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante: Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto. 26 Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi. 27 Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo, 28 kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino. 29 Kaj kiam liaj discxiploj auxdis, ili venis kaj forportis lian korpon, kaj metis gxin en tombon.

30 Kaj la apostoloj kolektigxis al Jesuo, kaj rakontis al li cxion, kion ili faris kaj instruis. 31 Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom ripozu. Cxar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon ecx por mangxi. 32 Kaj ili foriris en la sxipeto al dezerta loko aparte. 33 Kaj oni vidis ilin forirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el cxiuj urboj kaj antauxvenis ilin. 34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortusxigxis pri ili, cxar ili estis kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston; kaj li komencis instrui al ili multon. 35 Kaj kiam la horo jam estis malfrua, liaj discxiploj venis al li, kaj diris: La loko estas dezerta, kaj la horo estas jam malfrua; 36 forsendu ilin, por ke ili iru en la cxirkauxajn kampojn kaj vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon. 37 Sed li responde diris al ili: Vi donu al ili mangxi. Kaj ili diris al li: Cxu ni iru kaj acxetu panojn por ducent denaroj, kaj donu al ili mangxi? 38 Kaj li diris al ili: Kiom da panoj vi havas? iru, por vidi. Kaj sciigxinte, ili diris: Kvin, kaj du fisxojn. 39 Kaj li ordonis al ili, ke cxiuj sidigxu lauxgrupe sur la verda herbo. 40 Kaj ili sidigxis en aroj, centope kaj kvindekope. 41 Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fisxojn, kaj suprenrigardinte al la cxielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la discxiploj, por meti antaux ilin; kaj li dividis la du fisxojn inter cxiuj. 42 Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis. 43 Kaj oni kolektis da fragmentoj dek du korbojn, kaj ankaux el la fisxoj. 44 Kaj tiuj, kiuj mangxis la panojn, estis kvin mil viroj.

45 Kaj tuj li devigis siajn discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, al Betsaida, dum li forsendos la homamason. 46 Kaj adiauxinte ilin, li foriris sur la monton, por pregxi. 47 Kaj kiam vesperigxis, la sxipeto estis meze de la maro, kaj li sola sur la tero. 48 Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, cxar la vento estis kontrauxa al ili, cxirkaux la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro, kaj li volis preterpasi ilin; 49 sed ili, vidante lin iranta sur la maro, supozis, ke gxi estas fantomo, kaj ili ekkriis; 50 cxar cxiuj vidis lin kaj maltrankviligxis. Sed li tuj parolis kun ili, kaj diris al ili: Kuragxu; gxi estas mi; ne timu. 51 Kaj li supreniris al ili en la sxipeton, kaj la vento cxesigxis; kaj ili sentis grandan miregon; 52 cxar ili ne komprenis pri la panoj, cxar ilia koro estis sensenta.

53 Kaj transirinte, ili alvenis teren cxe Genesaret, kaj alligis la sxipeton. 54 Kaj kiam ili estis elsxipigxintaj, tuj oni rekonis lin, 55 kaj kuris tra tiu tuta regiono, kaj komencis cxirkauxporti la malsanulojn sur iliaj litoj tien, kie ili auxdis, ke li estas. 56 Kaj kien ajn li eniris, en vilagxojn aux en urbojn aux sur la kamparon, ili demetis la malsanulojn sur la placoj, kaj petegis lin, ke ili tusxu nur la randon de lia vesto; kaj cxiuj, kiuj tusxis, resanigxis.

Cxapitro 7

1 Kaj kolektigxis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem, 2 kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj discxiploj mangxas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj. 3 Kaj la Fariseoj kaj cxiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne mangxas, tenante la tradicion de la antauxuloj; 4 kaj veninte el komercejo, ili ne mangxas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj. 5 Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj discxiploj laux la tradicio de la antauxuloj, sed mangxas panon kun manoj profanaj? 6 Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite:

8 Cxar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj. 9 Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion. 10 Cxar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aux sian patrinon, tiu nepre mortu. 11 Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aux sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi, 12 vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aux sia patrino; 13 vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras. 14 Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Cxiuj min auxskultu kaj komprenu: 15 ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon. 16 Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu. 17 Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj discxiploj demandis lin pri la parabolo. 18 Kaj li diris al ili: Cxu vi ankaux estas tiel sen kompreno? Cxu vi ne konscias, ke cxio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin; 19 cxar gxi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante cxiajn mangxajxojn. 20 Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon. 21 Cxar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malcxastajxoj, 22 sxteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindajxoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsagxeco; 23 cxiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.

24 Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kasxita. 25 Sed auxdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaux liaj piedoj. 26 Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj sxi petis lin, ke li elpelu la demonon el sxia filino. 27 Kaj li diris al sxi: Lasu unue satigi la infanojn, cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj. 28 Sed sxi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj sub la tablo mangxas el la panpecetoj de la infanoj. 29 Kaj li diris al sxi: Pro cxi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino. 30 Kaj kiam sxi iris en sian domon, sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.

31 Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis. 32 Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaux parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin. 33 Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kracxinte, li tusxis lian langon; 34 kaj suprenrigardinte al la cxielo, li gxemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermigxu. 35 Kaj liaj oreloj malfermigxis, kaj la ligilo de lia lango malstrecxigxis, kaj li parolis klare. 36 Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili cxie sciigis gxin. 37 Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris cxion bone; li igas la surdulojn auxdi, kaj la mutulojn paroli.

Cxapitro 8

1 En tiuj tagoj, kiam denove estis granda homamaso, kaj ili nenion havis mangxi, li alvokis al si siajn discxiplojn, kaj diris al ili: 2 Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi kaj nenion havas mangxi; 3 kaj se mi forsendos ilin fastantaj al iliaj domoj, ili lacigxos sur la vojo; kaj iuj el ili venis de malproksime. 4 Kaj liaj discxiploj respondis al li: De kie oni povos satigi cxi tiujn homojn per panoj cxi tie en dezerto? 5 Kaj li demandis ilin: Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris: Sep. 6 Kaj li ordonis al la homamaso sidigxi sur la tero; kaj li prenis la sep panojn, kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj por disdoni; kaj ili disdonis al la homamaso. 7 Kaj ili havis kelkajn malgrandajn fisxojn; kaj beninte ilin, li ordonis disdoni ilin ankaux. 8 Kaj ili mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn. 9 Kaj ili estis proksimume kvar mil, kaj li forsendis ilin. 10 Kaj tuj enirinte en la sxipeton kun siaj discxiploj, li iris al la regiono Dalmanuta.

11 Kaj alvenis la Fariseoj, kaj komencis diskuti kun li, sercxante cxe li signon el la cxielo, por provi lin. 12 Kaj forte gxeminte en sia spirito, li diris: Kial cxi tiu generacio sercxas signon? vere, mi diras al vi: Nenia signo estos donita al cxi tiu generacio. 13 Kaj forlasinte ilin, li denove ensxipigxis kaj transiris al la alia bordo.

14 Kaj ili forgesis preni panojn; kaj nur unu panon ili havis kun si en la sxipeto. 15 Kaj li admonis ilin, dirante: Zorgu, gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj la fermentajxo de Herodo. 16 Kaj ili diskutis unu kun la alia, dirante: Cxar ni ne havas panojn. 17 Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili: Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita? 18 Okulojn havante, cxu vi ne vidas? kaj orelojn havante, cxu vi ne auxdas? kaj cxu vi ne memoras? 19 Kiam mi dispecigis la kvin panojn por la kvin mil, kiom da korboj da fragmentoj vi kolektis? Ili respondis al li: Dek du. 20 Kaj kiam la sep por la kvar mil, kiom da korbegoj da fragmentoj vi kolektis? Kaj ili respondis al li: Sep. 21 Kaj li diris al ili: Cxu vi ankoraux ne komprenas?

22 Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tusxu lin. 23 Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilagxon; kaj kracxinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: Cxu vi vidas ion? 24 Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, cxar mi vidas kvazaux arbojn irantajn. 25 Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resanigxis, kaj vidis cxion klare. 26 Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilagxon.

27 Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi estas? 28 Kaj ili respondis al li: Johano, la Baptisto; laux aliaj: Elija; kaj laux aliaj: Unu el la profetoj. 29 Kaj li demandis ilin: Sed vi--kiu vi diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. 30 Kaj li admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li. 31 Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliagxuloj kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj relevigxi. 32 Kaj li parolis tiun diron malkasxe. Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin. 33 Sed turninte sin kaj rigardante la discxiplojn, li admonis Petron, dirante: Iru malantaux min, Satano, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj. 34 Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj discxiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. 35 Cxar kiu volos savi sian animon, tiu gxin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu gxin savos. 36 Cxar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? 37 Cxar kion homo donu intersxangxe por sia animo? 38 Cxar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaux cxi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaux hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj angxeloj.

Cxapitro 9

1 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la cxi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaux ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco.

2 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili; 3 kaj liaj vestoj farigxis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4 Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5 Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6 Cxar li ne sciis, kion respondi, cxar ili tre timigxis. 7 Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis vocxo el la nubo: Cxi tiu estas Mia Filo, la amata; auxskultu lin. 8 Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

9 Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj. 10 Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la relevigxo el la mortintoj. 11 Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antauxe? 12 Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antauxe, kaj restarigas cxion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13 Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li cxion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li.

14 Kaj veninte al la discxiploj, ili vidis grandan homamason cxirkaux ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. 15 Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin. 16 Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? 17 Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; 18 kaj kie ajn gxi kaptas lin, gxi sxiras lin, kaj li sxauxmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukigxas; kaj mi parolis al viaj discxiploj, ke ili elpelu gxin; kaj ili ne povis. 19 Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. 20 Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruligxis sxauxmanta. 21 Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. 22 Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. 23 Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto. 24 Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25 Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26 Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, gxi eliris; kaj li farigxis kvazaux mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. 27 Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis. 28 Kaj kiam li eniris en la domon, liaj discxiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli gxin? 29 Kaj li diris al ili: Cxi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.

30 Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu. 31 Cxar li instruadis siajn discxiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li levigxos post tri tagoj. 32 Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin.

33 Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo? 34 Sed ili silentis; cxar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda. 35 Kaj sidigxinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el cxiuj, kaj servanto de cxiuj. 36 Kaj preninte infanon, li starigis gxin meze de ili; kaj cxirkauxbrakinte gxin, li diris al ili: 37 Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min.

38 Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas nin. 39 Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; cxar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40 Cxar tiu, kiu ne estas kontraux ni, estas por ni. 41 Cxar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. 42 Kaj kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus jxetita en la maron. 43 Kaj se via mano faligas vin, detrancxu gxin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, 44 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas. 45 Kaj se via piedo faligas vin, detrancxu gxin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti jxetita en Gehenan, 46 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas. 47 Kaj se via okulo faligas vin, elsxiru gxin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti jxetita en Gehenan, 48 kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingigxas. 49 Cxar cxiu estos salita per fajro. 50 Salo estas bona; sed se la salo farigxis nesala, kiel vi rebonigos gxin? Havu salon en vi, kaj pacigxu unu kun alia.

Cxapitro 10

1 Kaj li foriris de tie, kaj venis en la limojn de Judujo kaj trans Jordanon; kaj homamasoj kunvenis denove al li, kaj laux sia kutimo li instruis ilin denove. 2 Kaj Fariseoj venis, kaj demandis lin, por provi lin: Cxu estas permesate al viro forsendi sian edzinon? 3 Kaj li responde diris al ili: Kion Moseo ordonis al vi? 4 Kaj ili diris: Moseo permesis skribi eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin. 5 Sed Jesuo diris al ili: Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon. 6 Sed de la komenco de la kreo: Li faris ilin vira kaj virina. 7 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, 8 kaj ili estos unu karno; sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. 9 Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 10 Kaj en la domo la discxiploj denove demandis lin pri la afero. 11 Kaj li diris al ili: Kiu forsendos sian edzinon kaj edzigxos kun alia, tiu adultas kontraux sxi; 12 kaj se sxi mem forsendos sian edzon kaj edzinigxos kun alia, sxi adultas.

13 Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tusxu ilin; kaj la discxiploj admonis ilin. 14 Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio. 15 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin. 16 Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin.

17 Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaux li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? 18 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 19 Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 20 Kaj li responde diris al li: Majstro, cxion tion mi observis detempe de mia juneco. 21 Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li: Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min. 22 Sed li malgajigxis cxe tiu vorto, kaj foriris malgxoja; cxar li havis multajn posedajxojn.

23 Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio! 24 Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili: Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio! 25 Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por ricxulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj ili forte miregis, dirante al li: Kiu do povas esti savita? 27 Rigardante ilin, Jesuo diris: Cxe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio. 28 Petro ekparolis al li: Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis. 29 Jesuo diris: Vere mi diras al vi: Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio, 30 kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. 31 Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.

32 Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante: 33 Jen mi supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj; 34 kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.

35 Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. 36 Kaj li diris al ili: Kion vi volas, ke mi faru por vi? 37 Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. 38 Sed Jesuo diris al ili: Vi ne scias, kion vi petas. Cxu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? 39 Kaj ili diris al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; 40 sed sidi dekstre de mi aux maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed gxi estas por tiuj, por kiuj gxi estas preparita. 41 Kaj auxdinte, la dek ekindignis kontraux Jakobo kaj Johano. 42 Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili. 43 Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; 44 kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj. 45 Cxar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj.

46 Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. 47 Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. 48 Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min! 49 Kaj Jesuo haltis, kaj diris: Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li: Kuragxu; levigxu, li vin alvokas. 50 Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo. 51 Kaj Jesuo responde al li diris: Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li: Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon. 52 Kaj Jesuo diris al li: Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

Cxapitro 11

1 Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj, 2 kaj diris al ili: Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin. 3 Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien. 4 Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin. 5 Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? 6 Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7 Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi. 8 Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, trancxinte ilin el la kampoj. 9 Kaj kriis la antauxirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10 Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto!

11 Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li cxirkauxrigardis cxion, kaj la horo jam vesperigxis, li foriris al Betania kun la dek du.

12 Kaj la morgauxan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. 13 Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur gxi; kaj veninte al gxi, li trovis nenion krom folioj, cxar la tempo de figoj ankoraux ne venis. 14 Kaj responde li diris al gxi: Neniu por cxiam mangxu frukton el vi. Kaj auxdis la discxiploj.

15 Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj; 16 kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. 17 Kaj li instruis, kaj diris al ili: Cxu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj. 18 Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.

19 Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.

20 Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. 21 Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. 22 Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. 23 Vere mi diras al vi: Se iu diros al cxi tiu monto: Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos. 24 Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos. 25 Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn. 26 Sed se vi ne pardonos, ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, ne pardonos viajn erarojn.

27 Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li, 28 kaj diris al li: Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion? 29 Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion. 30 La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? respondu al mi. 31 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la cxielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li? 32 Sed se ni diros: El homoj--ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. 33 Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

Cxapitro 12

1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis. 2 Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3 Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn. 6 Li havis ankoraux unu amatan filon: li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. 7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Cxi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia. 8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon. 9 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. 10 Cxu vi ne legis tiun skribon:

12 Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.

13 Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado. 14 Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. Cxu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne? 15 Cxu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu. 16 Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li: De Cezaro. 17 Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

18 Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante: 19 Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 20 Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; 21 kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; 22 kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis. 23 En la relevigxo, por kiu el ili sxi estos edzino? cxar cxiuj sep havis sxin kiel edzinon. 24 Kaj Jesuo diris al ili: Cxu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? 25 Cxar kiam oni levigxos el la mortintoj, oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo. 26 Sed pri la mortintoj, ke ili relevigxas, cxu vi ne legis en la libro de Moseo cxe la arbetajxo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? 27 Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.

28 Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj auxskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el cxiuj? 29 Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu; 30 kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto. 31 Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol cxi tiuj ne estas alia ordono. 32 Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laux vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li; 33 kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem--tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj. 34 Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

35 Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David? 36 David mem diris per la Sankta Spirito:

37 David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.

38 Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj, 39 kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj; 40 kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon. 41 Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon. 42 Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton. 43 Kaj alvokinte al si siajn discxiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malricxa vidvino enjxetis pli ol cxiuj jxetantoj en la monkeston; 44 cxar ili cxiuj enjxetis el sia abundo, sed sxi el sia senhaveco jxetis cxion, kion sxi havis, sian tutan vivrimedon.

Cxapitro 13

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj discxiploj diris al li: Majstro, jen kiaj sxtonoj kaj kiaj konstruajxoj! 2 Kaj Jesuo diris al li: Cxu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraux la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte: 4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam cxio tio devos plenumigxi? 5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 6 Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn. 7 Kaj kiam vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviligxu; tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino. 8 Cxar levigxos nacio kontraux nacio, kaj regno kontraux regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.

9 Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili. 10 Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj. 11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito. 12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin. 13 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

14 Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; 15 kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo; 16 kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 17 Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! 18 Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro. 19 Cxar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, gxis nun, kaj neniam estos. 20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn. 21 Kaj tiam se iu diros al vi: Jen cxi tie la Kristo, aux, Jen tie; ne kredu; 22 cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn. 23 Sed gardu vin; jen mi cxion antauxdiris al vi.

24 Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumigxos kaj la luno ne donos sian lumon, 25 kaj la steloj falados el la cxielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la cxieloj, sxanceligxos. 26 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro. 27 Kaj tiam li elsendos la angxelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero gxis la limo de la cxielo.

28 De la figarbo lernu gxian parabolon: kiam gxia brancxo jam moligxas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima; 29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj. 30 Vere mi diras al vi: Cxi tiu generacio ne forpasos, antaux ol cxio tio farigxos. 31 La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, ecx ne la angxeloj en la cxielo, nek la Filo, sed nur la Patro. 33 Gardu vin, viglu kaj pregxu; cxar vi ne scias, kiam estos la gxusta tempo. 34 Kiel homo forvojagxinta, kiu lasis sian domon kaj donis auxtoritaton al siaj sklavoj, al cxiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: 35 vi do viglu; cxar vi ne scias, kiam venos la domomastro, cxu vespere, cxu noktomeze, cxu cxe la kokokrio, cxu frumatene; 36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj. 37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al cxiuj: Viglu.

Cxapitro 14

1 Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la cxefpastroj kaj skribistoj sercxis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi; 2 cxar ili diris: Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.

3 Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis cxe mangxo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda sxmirajxo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, sxi surversxis lian kapon. 4 Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio farigxis cxi tiu malsxparo de la sxmirajxo? 5 Cxar cxi tiun sxmirajxon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malricxuloj. Kaj ili murmuris kontraux sxi. 6 Kaj Jesuo diris: Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi. 7 Cxar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne cxiam havas. 8 Kion sxi povis, tion sxi faris; sxi antauxfaris la sxmiron de mia korpo por la entombigo. 9 Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaux, kion sxi faris, estos priparolata, por memorajxo de sxi.

10 Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la cxefpastroj, por transdoni lin al ili. 11 Kaj auxdinte, ili gxojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li sercxis, kiamaniere oportune transdoni lin. 12 Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni bucxis la Paskon, liaj discxiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi mangxu la Paskon? 13 Kaj li sendis du el siaj discxiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta krucxon da akvo; 14 lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastocxambro, en kiu mi mangxos la Paskon kun miaj discxiploj? 15 Kaj li mem montros al vi grandan supran cxambron, prete arangxitan; kaj tie vi pretigu por ni. 16 Kaj foriris la discxiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.

17 Kaj kiam vesperigxis, li venis kun la dek du. 18 Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi. 19 Kaj ili komencis malgxoji, kaj diri al li unu post la alia: Cxu eble mi? 20 Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon. 21 La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.

22 Kaj dum ili mangxis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis gxin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; cxi tio estas mia korpo. 23 Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj cxiuj trinkis el gxi. 24 Kaj li diris al ili: Cxi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elversxata por multaj. 25 Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, gxis tiu tago, kiam mi trinkos gxin novan en la regno de Dio.

26 Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.

27 Kaj Jesuo diris al ili: Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite: Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros. 28 Tamen post mia relevigxo, mi iros antaux vi en Galileon. 29 Sed Petro diris al li: Ecx se cxiuj ofendigxos, tamen ne mi. 30 Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaux en cxi tiu nokto, antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. 31 Sed tre insiste li diris: Ecx se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili cxiuj.

32 Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj discxiploj: Sidu cxi tie, dum mi pregxos. 33 Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsternigxi kaj maltrankviligxi. 34 Kaj li diris al ili: Tre malgxoja estas mia animo, ecx gxis morto; restu cxi tie, kaj viglu. 35 Kaj irinte iom antauxen, li falis sur la teron, kaj pregxis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li. 36 Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. 37 Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, cxu vi dormas? cxu vi ne havis forton vigli ecx unu horon? 38 Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. 39 Kaj denove foririnte, li pregxis, dirante la samajn vortojn. 40 Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, cxar iliaj okuloj pezigxis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li. 41 Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; suficxas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj. 42 Levigxu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimigxas.

43 Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj. 44 Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde. 45 Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin. 46 Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin. 47 Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis al li la orelon. 48 Kaj Jesuo responde diris al ili: Cxu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? 49 Cxiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumigxu la Skriboj. 50 Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.

51 Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; 52 sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.

53 Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj. 54 Kaj Petro malproksime sekvis lin gxis interne de la korto de la cxefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro. 55 Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. 56 Cxar multaj malvere atestis kontraux li, kaj iliaj atestoj ne akordigxis. 57 Kaj elpasxis iuj, kaj malvere atestis kontraux li, dirante: 58 Ni auxdis lin diri: Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan. 59 Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis. 60 Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Cxu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi? 61 Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li: Cxu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? 62 Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo. 63 Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? 64 Vi auxdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto. 65 Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

66 Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la cxefpastro; 67 kaj vidante Petron sin varmigantan, sxi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaux estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo. 68 Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis. 69 Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili. 70 Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, cxar vi estas ja Galileano. 71 Kaj li komencis malbeni kaj jxuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas. 72 Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.

Cxapitro 15

1 Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. 2 Kaj Pilato demandis lin: Cxu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras. 3 Kaj la cxefpastroj multe lin akuzis. 4 Kaj Pilato denove lin demandis: Cxu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas. 5 Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

6 Cxe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis. 7 Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. 8 Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. 9 Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Cxu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj? 10 Cxar li eksciis, ke pro envio la cxefpastroj transdonis lin. 11 Sed la cxefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason. 12 Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Regxo de la Judoj? 13 Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin. 14 Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin. 15 Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

16 Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. 17 Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis gxin al li; 18 kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Regxo de la Judoj! 19 Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kracxis sur lin, kaj ekgenuinte, klinigxis al li. 20 Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

21 Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. 22 Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. 23 Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin. 24 Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu. 25 Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. 26 Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REGXO DE LA JUDOJ. 27 Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. 28 Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. 29 Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj, 30 savu vin, deirante de la kruco. 31 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. 32 La Kristo, la Regxo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

33 Kaj kiam venis la sesa horo, farigxis mallumo sur la tuta lando gxis la nauxa horo. 34 Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo: Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35 Kaj iuj el la apudstarantoj, auxdinte, diris: Jen li vokas Elijan. 36 Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte gxin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, cxu venos Elija, por depreni lin. 37 Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton. 38 Kaj la kurteno de la sanktejo dissxirigxis en du pecojn de supre gxis malsupre. 39 Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraux li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere cxi tiu viro estis Filo de Dio. 40 Estis ankaux virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41 kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

4 Kaj kiam jam vesperigxis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaux sabato, 43 venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44 Kaj Pilato miris, cxu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, cxu li de longe estas mortinta. 45 Kaj sciigxinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46 Kaj li acxetis tolajxon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolajxo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el sxtonego; kaj li alrulis sxtonon al la enirejo de la tombo. 47 Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

Cxapitro 16

1 Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome acxetis aromajxojn, por ke ili iru kaj sxmiru lin. 2 Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno jxus levigxis. 3 Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo? 4 kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda. 5 Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis. 6 Sed li diris al ili: Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin! 7 Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro: Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi. 8 Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.

9 Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn. 10 Sxi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris. 11 Kaj auxdinte, ke li vivas kaj estas vidita de sxi, ili ne kredis.

12 Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon. 13 Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaux ili ne kredis.

14 Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis cxe mangxo, kaj riprocxis ilian nekredemon kaj korobstinon, cxar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin levigxintan. 15 Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita. 17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj; 18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.

19 Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio. 20 Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.


HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT

pagxo de enhavo revenu al hejmo retposxtu