Cxapitro 1
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Mihxa, la Moresxetano, en
la tempo de Jotam, Ahxaz, kaj Hxizkija, regxoj de Judujo, kaj
kiun li viziis pri Samario kaj Jerusalem.
2 Auxskultu, cxiuj popoloj, atentu, ho tero, kaj cxio, kio estas
sur gxi! La Sinjoro, la Eternulo, estu atestanto kontraux vi, la
Sinjoro el Sia sankta templo.
3 Cxar jen la Eternulo eliras el
Sia loko, iras kaj pasxas sur la altajxoj de la tero.
4 Kaj
fandigxas la montoj sub Li, kaj la valoj disfendigxas, kiel vakso
antaux fajro, kiel akvo, falanta de krutajxo.
5 Cxio cxi tio
estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de
Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la
altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?
6 Tial Mi faros Samarion
sxtonamaso sur la kampo, por plantado de vinberoj; Mi disjxetos
gxiajn sxtonojn en la valon kaj nudigos gxiajn fundamentojn.
7
Cxiuj gxiaj idoloj estos disbatitaj, cxiuj gxiaj promalcxastaj
donacoj estos forbruligitaj per fajro, kaj cxiujn gxiajn statuojn
Mi ruinigos; cxar per promalcxastaj donacoj gxi ilin arangxis,
kaj promalcxastaj donacoj ili farigxos denove.
8 Pri tio mi
ploras kaj gxemas, iras sensxue kaj nude; mi krias plende, kiel
la sxakaloj, kaj estas malgaja, kiel la strutoj.
9 Cxar
senespera estas gxia plago, gxi venis gxis Judujo, atingis gxis
la pordego de mia popolo, gxis Jerusalem.
10 Ne diru tion en
Gat, ne ploru lauxte; en Bet-Leafra rulu vin en cindro.
11
Foriru, ho logxantino de Sxafir, en nudeco kaj honto; ne eliros
la logxantino de Caanan; la plorado en Bet-Ecel ne permesos al vi
tie halti.
12 Afliktigxas pri sia bono la logxantino de Marot;
cxar malfelicxo venis de la Eternulo al la pordego de Jerusalem.
13 Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi
estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni
trovis la krimojn de Izrael.
14 Tial vi sendos donacojn en
Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de
Izrael.
15 Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho
logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.
16
Detondu viajn harojn kaj razu vin pro viaj amataj filoj; largxigu
vian kalvon kiel aglo, cxar ili estos forkaptitaj for de vi.
Cxapitro 2
1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur
sia kusxejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas
forton.
2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj
forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian
posedajxon.
3 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas
kontraux tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian
kolon kaj ne iros kun levita kapo; cxar tio estos tempo
malfacila.
4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni
prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj;
la posedajxo de mia poolo transiris al alia; kiamaniere povas
reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj!
5 Tial
oni ne mezuros por vi per sxnuro terpecon lote en la komunumo de
la Eternulo.
6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki
al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron.
7 Ho, la tiel nomata
domo de Jakob! cxu malgrandigxis la spirito de la Eternulo? cxu
tiaj estas Liaj agoj? Cxu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu,
kiu kondutas gxuste?
8 Sed Mia popolo levigxis kiel malamiko; vi
rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj
preterirantoj, kvazaux ili revenus de batalo.
9 La virinojn de
Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj logxejoj; de iliaj junaj
infanoj vi forprenas por cxiam Mian ornamon.
10 Levigxu kaj
foriru, cxar cxi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la
lando estos kruele ruinigita.
11 Se iu falsanimulo elpensus
mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigajxo,
li estus gxusta predikanto por cxi tiu popolo.
12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la
restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo;
kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.
13 Murrompanto
iros antaux ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon,
kaj eliros el gxi; ilia regxo iros antaux ili, kaj la Eternulo
estos ilia antauxgvidanto.
Cxapitro 3
1 Mi diris: Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo
de Izrael! Vi devas ja scii la juron;
2 tamen vi malamas la
bonon, amas la malbonon; vi desxiras de ili ilian hauxton kaj la
karnon de iliaj ostoj.
3 Kaj kiam ili mangxas la karnon de mia
popolo, desxiras de ili ilian hauxton, rompas kaj dispecigas
iliajn ostojn kvazaux por poto kaj la karnon kvazaux por
kaldrono:
4 tiam ili krios al la Eternulo; sed Li ne respondos al
ili, Li kasxos antaux ili Sian vizagxon en tiu tempo, cxar ili
faris siajn malbonajn agojn.
5 Tiele diras la Eternulo pri la
profetoj, kiu erarigas mian popolon, kiuj mordas per siaj dentoj
kaj predikas pacon, kaj kontraux tiu, kiu ne donas ion en ilian
busxon, ili predikas militon:
6 Tial estos cxe vi nokto, sed ne
vizioj, mallumo, sed ne antauxdiroj; subiros la suno super la
profetoj, kaj mallumigxos super ili la tago.
7 Hontos tiuj
viziistoj, mokindaj farigxos la antauxdiristoj, kaj ili cxiuj
fermos sian busxon; cxar ili ne havas respondon de Dio.
8 Sed mi
estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj
kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian
pekon.
9 Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj
estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas
cxion rektan,
10 kiuj konstruas Cionon per sango kaj Jerusalemon
per maljustajxoj.
11 Gxiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj
pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro
mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras: La
Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.
12 Tial
pro vi Cion estos plugita kiel kampo, Jerusalem farigxos
ruinajxo, kaj la monto de la templo farigxos arbara altajxo.
Cxapitro 4
1 Sed iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo
staros kiel cxefo inter la montoj, kaj gxi estos pli alta ol
cxiuj altajxoj; kaj fluos al gxi popoloj.
2 Kaj iros multaj
nacioj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la
Eternulo kaj en la domon de Dio de Jakob, por ke Li instruu nin
pri Siaj vojoj kaj ke ni iru laux Lia irejo; cxar el Cion eliros
la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
3 Kaj Li
jugxos inter multe da popoloj, kaj Li decidos pri potencaj nacioj
en landoj malproksimaj; kaj ili forgxos el siaj glavoj plugilojn
kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraux
nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
4 Sed cxiu sidos sub sia
vinberujo kaj sub sia figarbo, kaj neniu timigos; cxar la busxo
de la Eternulo Cebaot tion diris.
5 Cxiuj popoloj iros cxiu en
la nomo de sia dio, sed ni irados en la nomo de la Eternulo, nia
Dio, cxiam kaj eterne.
6 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi kolektos la lamulojn,
kunvenigos la dispelitojn, kaj tiujn, kiujn Mi suferigis.
7 Kaj
la lamulojn Mi faros restantaro, kaj la suferintojn potenca
nacio, kaj la Eternulo regxos super ili sur la monto Cion de nun
kaj eterne.
8 Kaj vi, ho turo de la grego, fortikajxo de la
filino de Cion, al vi venos, revenos la antauxa regxado, la regno
de la filino de Jerusalem.
9 Kial vi nun ploras tiel lauxte?
Cxu vi ne havas regxon? cxu pereis viaj konsilistoj, ke vin
atakis doloroj kiel naskantinon?
10 Suferu, kaj havu dolorojn,
ho filino de Cion, kiel naskantino; cxar nun vi eliros el la urbo
kaj logxos sur la kampo kaj venos gxis Babel; tie vi estos
savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj
malamikoj.
11 Nun kolektigxis kontraux vi multe da nacioj, kiuj
diras: Gxi malsanktigxu, kun gxuo ni rigardu Cionon!
12 Sed ili
ne scias la pensojn de la Eternulo, ili ne komprenas Lian
intencon, ke Li kolektis ilin kiel garbojn en la drasxejon.
13
Levigxu kaj drasxu, ho filino de Cion, cxar vian kornon Mi faros
fera, viajn hufojn Mi faros kupraj, kaj vi dispremos multe da
popoloj, vi konsekros al la Eternulo ilian akiritajxon, kaj ilian
havajxon al la Sinjoro de la tuta tero.
Cxapitro 5
1 Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni
frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.
2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la
milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto
en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.
3 Li lasos
ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj
ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.
4 Li starigxos kaj
pasxtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de
la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertigxos; cxar tiam li
farigxos granda gxis la randoj de la tero.
5 Kaj li estos paco.
Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpasxos en niajn
palacojn, ni starigos kontraux li sep pasxtistojn kaj ok
eminentulojn.
6 Ili pasxtos la landon Asirian per glavo kaj la
landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraux la
Asiriano, kiam cxi tiu venos en nian landon kaj enpasxos en niajn
limojn.
7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj
kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne
esperos je homo kaj ne fidos homidojn.
8 Kaj la restajxo de
Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono
inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de sxafaroj, kiu
dispremas pasante, dissxiras, kaj neniu povas savi.
9 Levigxos
via mano super viaj kontrauxuloj, kaj cxiuj viaj malamikoj
ekstermigxos.
10 En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn cxevalojn
cxe vi kaj pereigos viajn cxarojn;
11 Mi ekstermos la urbojn de
via lando kaj detruos cxiujn viajn fortikajxojn;
12 Mi ekstermos
cxe vi la sorcxistojn, kaj vi ne plu havos auxguristojn;
13 Mi
ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne
plu adorklinigxos antaux la faritajxo de viaj manoj;
14 Mi
elsxiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn
urbojn.
15 Kaj en kolero kaj indigno Mi faros vengxon super la
nacioj, kiuj ne volos obei.
Cxapitro 6
1 Auxskultu, kion diras la Eternulo: Levigxu, havu jugxan
disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.
2
Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj
ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo
havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni
moralinstruon.
3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio
Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.
4 Mi elkondukis ja
vin el la lando Egipta, kaj el la domo de sklaveco Mi vin
elacxetis, kaj Mi sendis antaux vin Moseon, Aaronon, kaj
Mirjamon.
5 Ho Mia popolo! rememoru, kion intencis Balak, regxo
de Moab, kaj kion respondis al li Bileam, filo de Beor; de Sxitim
gxis Gilgal, por ke vi sciu la bonfarojn de la Eternulo.
6 Kun
kio mi povas starigxu antaux la Eternulo, klinigxi antaux Dio en
la alto? cxu mi starigxu antaux Li kun bruloferoj, kun jaragxaj
bovidoj?
7 Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj aux
sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro
mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo?
8
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo
postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta
antaux via Dio.
9 La vocxo de la Eternulo vokas al la urbo, kaj sagxuloj timas
Vian nomon. Humiligxu antaux la puno, kaj antaux Tiu, kiu gxin
destinis.
10 Ankoraux restas en la domo de malpiulo trezoroj de
malpieco, kaj malbeninda malgxusta mezurilo.
11 Cxu Mi povas
aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?
12
Cxar la ricxuloj de la urbo estas plenaj de rabemo, kaj gxiaj
logxantoj parolas mensogon, kaj la lingvo de ilia busxo estas
falsajxo,
13 tial Mi dolorige vin frapos per dezertigo pro viaj
pekoj.
14 Vi mangxos, sed ne farigxos sata; doloron pro malsato
vi havos en via interno; vi kasxos, sed ne povos konservi; kaj
kion vi konservos, tion Mi transdonos al la glavo.
15 Vi semos,
sed vi ne rikoltos; vi premos olivojn, sed vi ne sxmiros vin per
oleo; vi premos vinberojn, sed vi ne trinkos vinon.
16
Konservigxis cxe vi la moroj de Omri kaj cxiuj faroj de la domo
de Ahxab, kaj vi sekvas iliajn konsilojn, por ke Mi faru vin
dezerto, viajn logxantojn mokatajxo, kaj por ke vi portu sur vi
la malhonoron de Mia popolo.
Cxapitro 7
1 Ho ve al mi! cxar mi farigxis kiel kolektanto de someraj
fruktoj kaj de restajxo de vinberoj, kiu ne trovas beron
mangxeblan; bonan maturan frukton deziras mia animo.
2 Malaperis
piuloj en la lando, kaj ne trovigxas justulo inter la homoj;
cxiuj insidas, por versxi sangon, unu la alian cxasas, por
pereigi lin.
3 Por pravigi malbonan faron, la estro postulas
donacon kaj la jugxisto pagon; la altrangulo parolas, kion li
volas, kaj konfuzas la aferojn.
4 La plej bona inter ili estas
kiel dornarbetajxo, la justulo estas kiel pikajxa barilo. Sed
venos la tago de Via esploro, de Via puno; tiam ili ne scios,
kion fari.
5 Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontraux
tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo;
6 cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontraux sia
patrino, bofilino kontraux sia bopatrino; la domanoj de homo
estas liaj malamikoj.
7 Sed mi rigardas al la Eternulo, mi fidas la Dion de mia savo;
mia Dio min auxskultos.
8 Ne gxoju pri mi, mia malamikino:
kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la
Eternulo estas lumo por mi.
9 La koleron de la Eternulo mi
portos, cxar mi pekis antaux Li, gxis Li esploros mian aferon kaj
faros jugxon super mi; tiam Li elkondukos min en lumon, kaj mi
vidos Lian bonecon.
10 Kaj tion vidos mia malamikino, kaj honto
sxin kovros pro tio, ke sxi diris al mi: Kie estas la Eternulo,
via Dio? Miaj okuloj sxin rigardos tiam, kiam sxi estos
piedpremata, kiel koto sur la stratoj.
11 En tiu tempo, kiam
viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la legxo
disvastigxos malproksime.
12 En tiu tempo oni venos al vi el
Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo gxis la Rivero, de
maro gxis maro, kaj de monto gxis monto.
13 La lando estos
dezerta pro gxiaj logxantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj.
14 Pasxtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan sxafaron,
kiu logxas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili pasxtigxu en
Basxan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva.
15 Kiel en la tempo
de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindajxojn.
16 La nacioj vidos kaj hontos, malgraux ilia tuta potenco; ili
metos la manon sur la busxon, iliaj oreloj surdigxos.
17 Ili
lekos polvon, kiel serpento; kiel la rampajxoj sur la tero, kun
tremado ili elvenos el siaj kasxejoj; ili ektimos la Eternulon,
nian Dion, ili ekrespektos Vin.
18 Kiu estas Dio simila al Vi,
kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo
de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li
amas bonfari?
19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn
malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn
pekojn.
20 Vi montros fidelecon al Jakob, favorkorecon al
Abraham, kiel Vi jxuris al niaj patroj en la tempo antikva.
HTML-igita de Stefano KALB
Lasta aktualigo: jxauxdon la 27-an de januaro 2000 je 15.31 GMT